Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Radboud Universitato Nijmegen

Radboud Universitato Nijmegen

La Radboud Universitato Nijmegen estas katolika universitato en Nijmegen, fondita en 1923. La universitato troviĝas sur bieno Heyendael. La universitato kaj la akademia malsanulejo havas ĉ. 10.000 kunlaborantojn kaj pli ol 16.000 studentojn. La universitato havas ses (inter)nacie renomajn esplorinstitutojn, specialigita pri kognitivo, komputiko, ĥemio, solidstata fiziko, kaj psiĥolingvistiko. La fakultatoj estas:
- filozofio
- homa scienco
- mastrumada scienco
- naturscienco, matematiko kaj komputiko
- juro
- socia scienco
- teologio
- medicino kaj universitata medicina centro Sankta Radbodo. Ekde la 1-a de septembro 2004 la universitato portas la nomon de Sankta Radbodo, antaŭe ĝi nomiĝis Katolika Universitato Nijmegen.

Eksteraj ligoj


- [http://www.ru.nl/ Radboud Universiteit Nijmegen]
- [http://www.umcn.nl/homepage Universitair Medisch Centrum St Radboud]
- [http://www.student.ru.nl/esperanto Studenta Esperanto Grupo]

Katolika

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

Nijmegen

Nijmegen [NEJmeĥen] estas nederlanda urbo, la deka laŭ loĝantaro. Ĝi havas 157.958 loĝantojn (2004-12-31) kaj situas borde de la rejna brako Waal, en provinco Gelderland. La urbo disputas kun Maastricht pri la titolo "plej malnova urbo de Nederlando". Ĝi pretendas bazarajn rajtojn el la jaro 5 kaj en 2005 festas ties 2000-jarecon.

Vidu ankaŭ

Radboud Universitato Nijmegen

1923

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton: Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER.
- Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK

Mortoj


- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL ----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年 ko:1923년 simple:1923 th:พ.ศ. 2466

Studento

Pedagogio Studento estas persono, kiu studas ĉe universitato aŭ alia supera lernejo. Diference de lernanto studento laboras tre memstare, vizitas prelegojn, seminariojn, kolokvojn, elserĉas novajn studeblajn materialojn, lia devo estas submetiĝi al preskribitaj semestraj ekzamenoj, sed estas lia afero, kiamaniere li akiros siajn sciojn. Studento estas membro de studenta asocio kaj povas esti elektita al organoj de studenta mem-administrado, ĝuas universitatajn privilegiojn, povas ricevi stipendion. Laŭ fakoj ekzistas studento pri botaniko, farmacia studento, medicina studento, studento de juro ktp. ja:学生

Komputiko

Komputiko estas la studado de konstruado, aplikado kaj ecoj de komputiloj (ank komputoro). Komputiko estas relative nova fako kun radikoj en elektra inĝenierarto, matematiko kaj lingvistiko. Nur dum la lasta triono de la 20-a jarcento ĝi ekestis konsiderata kiel aparta fako kaj disvolvigis siajn proprajn metodojn kaj terminaron. Komputada leksikono en Esperanto legeblas en la TTT ĉe http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/KOVRILO.html.

Maŝinoj

Komputiloj

:$100 Laptop - Amiga - Apple - Atari Portfolio - Basic PC - BeBox - Commodore SX-64 - Compaq Portable - DynaBook - Mac mini - Makintoŝo - NC - Osborne 1 - Palm - Pegasos - PC - PK - PDP-11 - Retilo - Tekokomputilo - Turingilo - VAX - WebPad

Aparatoj, flankaparatoj

:Disko - Koncentrilo - Muso - Modemo - Printilo - procesoro - Skanilo

Programoj

Nocioj

:Buso - CISC - Datumo - Dosiero - Dosierujo - RAID - RISC

Programlingvoj

:Asembla Komputillingvo - Amiga-E - APL - ASP - BASIC - Brainfuck - C - ColdC - C++ - C# - Delphi - Ejfelo(Eiffel) - Fortran - Haskell - INTERCAL - Ĝavo(Java) - JavaScript - JSP - Lispo(Lisp) - MMIX - Objective C - Pascal - Perl - PHP - Pitono(Python) - Scheme - SQL - Ŝelaj programetoj - Ruby - Tcl - Smalltalk

Operaciumoj

:AmigaOS - AROS - AtheOS - BeOS - BSD - DOS - eCS - GNU - JavaOS - Linukso - LinxOS - Mac OS - MorphOS - OS/2 - Osborne Sistem One - PalmOS - Plan9 - QNX - Syllable - Unikso - Vindozo - z/OS

Programaroj

Aplikaĵoj en esperanto

Metio

Aplikata komputiko

:Artefarita inteligenteco - Bio-komputiko - Datumbazo - Interreto - Komputila grafiko - Lingvokomputiko - Matematika komputiko - Parolsintezo

Temoj kaj laborprocedoj

:Komputika Sekureco - Libera Programaro

Formalaj metodoj

:Merise - RUP - UML

Homoj, institucioj

Organizoj

:CELF - DCMI - IEEE - IrDA - W3C

Konkursoj, premioj

Premio Turing

Firmaoj pri komputila programaro

Entreprenistoj

:Andreas BECHTOLSHEIM - Bill GATES - Steve JOBS

Komputikistoj

: Marc ANDREESSEN - Charles BABBAGE - Tim BERNERS-LEE - Alonzo CHURCH - Edsgar DIJKSTRA - Federico FAGGIN - Kurt GÖDEL - Bill JOY - Alan KAY - Stephen KLEENE - Donald KNUTH - Lenna - John McCARTHY - Jay MINER - Marvin MINSKY - Blaise PASCAL - Larry PAGE - Emil POST - Eric RAYMOND - Claude SHANNON - Richard STALLMAN - Ken THOMPSON - Linus TORVALDS - Alan TURING - Niklaus WIRTH - John VON NEUMANN - Phil ZIMMERMAN Pripensiga kaj instrudona citaĵo: :"Mi opinias, ke estos mondmerkato por eble kvin komputiloj." :Thomas WATSON, Prezidanto de firmao IBM en 1943. Kategorio:Komputiko ja:計算機科学

Ĥemio

Kemio (aŭ ĥemio) estas tiu scienco, kiu studas: # la konsiston kaj la strukturon de la materio; # la ecojn de la materio; kaj # la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
- Ĉia materio apartenas al unu el du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substancomiksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio. Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio, la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita. Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj. :Atmosfera kemio :Biokemio :Elektrokemio :Fizika kemio :Geokemio :Kemia elemento :Kemia inĝenierarto :Kemia fiziko :Kemia kombinaĵo :Kemiistoj :Klinika kemio :Komputika kemio :Kromatografio/Ĥromatografio :Organika kemio :Organizaĵoj: IUPAK :Perioda tabelo - Malkovrintoj :Polimero :SI (Sistemo Internacia de Unuoj) :Sonokemio :Spektroskopio :Teoria kemio Kemia ligo Solvaĵoj kaj koloidoj Sapiĝo Reakcia rapido Kemia ekvilibro Acidoj, bazoj kaj saloj
- PH Redoksaj reakcioj Nukleaj procezoj ---- Kelkaj kemiaĵoj Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino als:Chemie ja:化学 ko:화학 ms:Kimia simple:Chemistry th:เคมี

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Homa scienco

Homa scienco estas multaspekta scienco kovranta multajn temojn pri la interrilateco de homaro. La studo povas esti precipe teoria en sociaj sciencoj, en psikologio, ktp. Ĝi povas havi rekte utilan celon en juro ktp. Oni povas rigardi, en homaj sciencoj, la individuan homon, la personon, kiel centron de la serĉo, kiel en la psikologio, en la kriminala juro, ktp., aŭ rigardi la socion kiel centran, kiel en sociaj sciencoj (sociologio, antropologio, ktp.), al kiuj individuaj homoj ne gravas. Tiuj fakoj sin distingas per siaj metodoj, tradicioj, kaj interne per siaj skoloj, pli ol per sia temo. Aliflanke, lingvistiko, filologio, historio de arto, ktp. rigardas al la homaj faraĵoj, sed ne al la homo mem aŭ al la socia medio.
- Antropologio studas biologian homaron tra historio.
- Arkeologio studas homaron per monumentoj kaj artaĵoj.
- Ekonomiko estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj.
- Etnologioetnografio studas etnojn kaj kutimojn de homo.
- Filologio esploras homan kulturon per lingvoj.
- Sociologio studas sociajn morojn kaj interrilaton.
- Politika scienco estas la studado de politikaj interrilataĵoj.
- Psikologio studas la menson de homo. Al Michel FOUCAULT, la homaj sciencoj, ekcepte la lingvistiko, estas meta-sciencoj, ĉar ili disvolvas la penson de l' si-memo en komuna regno. Tio estas, al Foucault, la homaj sciencoj estas meta-sciencoj, sciencoj kies ĉefa celo estas studi sin mem per siaj propraj diroj. Sed la metalingvaĵo de homaj sciencoj estas tre malriĉaj je teknikaj terminoj se oni komparas ilin kun lingvistikonatursciencoj. ---- Eble ankaŭ vidu: Lingvistiko ja:人文科学

Naturscienco

Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.

Principoj de la natursciencoj

La bazprincipo de la naturscienco estas la ĉiama esploro, serĉo de nekonataj kaŭzoj de la fenomenoj. Dum tio la naturscienco provas ekskludi la kontraŭdirajn kazojn de la nenaturaj, arbitraj, neripeteblaj eksperimentoj. Oni provas trovi kredeblajn kaj ĝenerale uzeblajn naturleĝojn, kiuj la ĉiaman kritikon toleras kaj tralaboreblaj ĉe apero de kontarŭdiroj.

Branĉoj

Al la natursciencoj apartenas:
- fiziko
- astronomio
- kemio
- geologio, bzw. geosciencoj
- meteorologio
- biologio vidu ankaŭ:
- spirita scienco (ekz. matematiko)
- socioscienco
- inĝenierscienco

Citaĵoj

"La komenco de ĉiu scienco estas la miro, ke la aferoj ekzistas, kiel ili estas." Aristotelo "La celo de la scienco ĉiam estis, redukti la kompleksecon de la mondo je simplaj leĝoj." Benoit Mandelbrot

Gazetoj

La du pelj grava gazeto, kiuj okupiĝas pri la plej novaj esplorrezultoj de la natursciencoj, estas la Science kaj Nature. ja:自然科学 ko:자연과학 th:วิทยาศาสตร์ธรรมชาติ

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Socia scienco

Homa scienco estas multaspekta scienco kovranta multajn temojn pri la interrilateco de homaro. La studo povas esti precipe teoria en sociaj sciencoj, en psikologio, ktp. Ĝi povas havi rekte utilan celon en juro ktp. Oni povas rigardi, en homaj sciencoj, la individuan homon, la personon, kiel centron de la serĉo, kiel en la psikologio, en la kriminala juro, ktp., aŭ rigardi la socion kiel centran, kiel en sociaj sciencoj (sociologio, antropologio, ktp.), al kiuj individuaj homoj ne gravas. Tiuj fakoj sin distingas per siaj metodoj, tradicioj, kaj interne per siaj skoloj, pli ol per sia temo. Aliflanke, lingvistiko, filologio, historio de arto, ktp. rigardas al la homaj faraĵoj, sed ne al la homo mem aŭ al la socia medio.
- Antropologio studas biologian homaron tra historio.
- Arkeologio studas homaron per monumentoj kaj artaĵoj.
- Ekonomiko estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj.
- Etnologioetnografio studas etnojn kaj kutimojn de homo.
- Filologio esploras homan kulturon per lingvoj.
- Sociologio studas sociajn morojn kaj interrilaton.
- Politika scienco estas la studado de politikaj interrilataĵoj.
- Psikologio studas la menson de homo. Al Michel FOUCAULT, la homaj sciencoj, ekcepte la lingvistiko, estas meta-sciencoj, ĉar ili disvolvas la penson de l' si-memo en komuna regno. Tio estas, al Foucault, la homaj sciencoj estas meta-sciencoj, sciencoj kies ĉefa celo estas studi sin mem per siaj propraj diroj. Sed la metalingvaĵo de homaj sciencoj estas tre malriĉaj je teknikaj terminoj se oni komparas ilin kun lingvistikonatursciencoj. ---- Eble ankaŭ vidu: Lingvistiko ja:人文科学

Teologio

Teologio (greke: θεoς theos = Dio, λoγoς logos = parolo) signifas laŭvorte instruo pri Dio, pli ĝenerale instruojn pri la kredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple: kristana teologio. La scienco, kiu studas religiojn de ekstere nomiĝas religioscienco. ja:神学 simple:Theology Kategorio:Scienco Kategorio:Religio

Medicino

Sansciencoj >medicino---- Medicino estas la scienco kaj arto pri sano kaj malsano.

Fakoj


- Anatomio
- Akuŝscienco
- Anesteziologio
- Endokrinologio
- Farmacio
- Farmakologio
- Gerontologio
- Ginekologio
- Hematologio
- Kardiologio
- Kirurgio
- Neŭrologio
- Nefrologio
- Oftalmologio
- Ortopedio
- Parazitologio
- Patologio
- Pediatrio
- Proteziko
- Psikiatrio
- Psikologio
- Radiologio
- Toksologio
- Traŭmatologio

Malsanoj


- afto
- aidoso
- akneo
- Alzheimer-malsano, alchajmero
- antrakso
- apendicito
- artrito
- atopia dermito
- astmo
- bakteria vaginozo
- beribero
- brulumaj malsanoj
- diabeto
- ekzemo
- emfizemo
- epilepsio
- gonoreo
- gripo
- herpeto
- ĥolero
- ĥoreo
- iktero
- kancero
- kandidiozo
- kardiovaskula malsano
- karieso
- klamidiozo
- kokluŝo
- lambliozo
- lepro
- malario
- meningito
- papilomo-virusa infekto
- Parkinson-malsano, parkinsono
- pesto
- psikozo
- rabio
- sasoso
- sifiliso
- skabio
- skorbuto
- ŝankroido (la mola ŝankro)
- triĥomonozo
- tuberkulozo
- variolo

Listo de gravaj kuracistoj

Vidu ankaŭ


- Alopatio
- Epidemio
- Esperanto en medicino (laŭ EdE)
- Hipokrato
- Hospitalo
- Homeopatio
- Medikamento
- Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)
- Orientaj medicinoj
- Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino

eksteraj ligoj


- [http://vortareto.free.fr/ Franca-Ea medicina vortaro]
- [http://www.skirlet.freesurf.fr/ Rusa-Ea kaj Ea rusa medicina vortaro] als:Medizin fiu-vro:Arstitiidüs ja:医学 ko:의학 simple:Medicine th:แพทยศาสตร์ zh-min-nan:I-ha̍k

1-a de septembro

Historio > Tagoj > la 1-a de septembro ---- La 1-a de septembro estas la 244-a tago de la jaro (la 245-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 121 tagoj restas. Je la 1-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1905 : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 1939 : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito

Naskiĝoj

Mortoj


- 1970 : François MAURIAC
- 1992 : Árni BÖDVARSSON

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:9月1日 ko:9월 1일 simple:September 1 th:1 กันยายน

Sankta Radbodo

Radbodo au Radboud (antaŭ 850-917) estis episkopo de Utrecht, en nuna Nederlando. Li estis nepo de la lasta samnoma Reĝo de la Frisoj. Li komencis siajn studojn sub gvido de sia onklo Gunthar, ĉefepiskopo de Köln de 850 ĝis lia detronigo en 863. Post 863 Radbodo daŭrigis siajn studojn en la kortuma lernejo de la okcidentfranka reĝo Karolo la 2-a la Kalva (843-877), kies vikario li iĝis. Post la morto de Karolo li verŝajne iĝis benediktana monaĥo en la monaĥejo en Tours. En 899 Radbodo elektiĝis episkopo de Utrecht kun konsento de la imperiestro, Arnulfo de Karintio. Ĉar la vikingoj detruis la urbon Utrecht, li ne loĝis tie sed en Deventer, same kiel liaj antaŭuloj Hunger kaj Adalboldo la 1-a. Kiel episkopo Radbodo estis la plej grava reprezentanto de la Orientfranka povo en norda Nederlando. Tamen en 911 la duklando Loreno, en kies teritorio situis la diocezo Utrecht, transiris al la Okcidentfranka regno. Radbodo mortis je la 29-a de novembro 917 en Ootmarsum. Li entombiĝis en la Lebuïnuspreĝejo de Deventer. Dum la mezepoko la adorado de Radbodo kiel sanktulo estis limigita al la diozezo Utrecht. En Nederlando Radbodo estas la patrono de la katolika scienco. En 1905 fondiĝis la Sankta Radbodo-Fondaĵo cele al la antaŭenigo de katolika scienca edukado en Nederlando kaj speciale la fondo de katolika universitato. En 1923 la Katolika Universitato Nijmegen fondiĝis, en 1956 la apartenanta Sankta Radbodo-malsanulejo. Je la 1-a de septembro 2004 la universitato prenis la nomon Radboud Universitato Nijmegen.

Literaturo


- F. Rädle, "Bischof Radbod von Utrecht", Die deutsche Literatur des Mittelalters: Verfasserlexikon, 2-a eld., vol. 7: 962-965
- B. Ahlers, Die ältere Fassung der Vita Radbodi (Frankfurt-Bern, 1976)
- M. Carasso-Kok, Repertorium van verhalende historische bronnen uit de Middeleeuwen (Den Haag, 1981)

Category:Schwäiz

An dëser Kategorie fannt dir all Artikel zum Thema Schwäiz deen et op der lëtzebuergescher Wikipedia ze liese gëtt. Category:Europa als:Kategorie:Schwyz ko:분류:스위스 ja:Category:スイス

online spielautomaten prace magisterskie hotel kiev kalorie sylwester










































:: RELATED NEWS ::
Lower Chanceford Township, Pennsylvania
Lower Chanceford Township is a township located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the township had a total population of 2,899.

Geography

According to the United States Census Bureau, the township has a total area of 108.1 km² (41.7 mi²). 107.8 km² (41.6 mi²) of it is lan
Lower Windsor Township, Pennsylvania
Lower Windsor Township is a township located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the township had a total population of 7,405.

Geography

According to the United States Census Bureau, the township has a total area of 64.9 km² (25.1 mi²). 64.9 km² (25.1 mi²) of it is land and
Manchester, Pennsylvania
Manchester is a borough located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the borough had a total population of 2,350.

Geography

Manchester is located at 40°3'39" North, 76°43'11" West (40.060943, -76.719626). According to the United States Census Bureau, the borough has a total area of 2.0 km² (0.8
Manchester Township, York County, Pennsylvania
Manchester Township is a township located in York County, Pennsylvania, USA. As of the 2000 census, the township had a total population of 12,700.

Geography

According to the United States Census Bureau, the township has a total area of 41.2 km² (15.9 mi²). 41.
Serfdom
Serfdom refers to the legal and economic status of some peasants under feudalism, specifically in the manorial (also known as seigneurialism) economic system. A serf is a laborer who is boun
Manheim Township, York County, Pennsylvania
Manheim Township is a township located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the township had a total population of 3,119.

Geography

According to the United States Census Bureau, the township has a total area of 58.1 km² (22.5 mi²). 55.8 km² (21.5 mi²) of it is land and 2.4 k
Monaghan Township, Pennsylvania
Monaghan Township is a township located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the township had a total population of 2,132.

Geography

According to the United States Census Bureau, the township has a total area of 33.5 km² (12.9 mi²). 33.5 km² (12.9 mi²) of it is land and none
Mount Wolf, Pennsylvania
Mount Wolf is a borough located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the borough had a total population of 1,373.

Geography

Mount Wolf is located at 40°3'46" North, 76°42'20" West (40.062794, -76.705587). According to the United States Census Bureau, the borough has a total area of 1.4 km² (0.5
New Freedom, Pennsylvania
New Freedom is a borough in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the borough had a population of 3,512.

Geography

New Freedom is located at 39°44'12" North, 76°41'55" West (39.736703, -76.698541). According to the United States Census Bureau, the borough has a total area of 5.3 km² (2.0 m
New Salem, Pennsylvania
New Salem is a borough located in York County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the borough had a total population of 648.

Geography

New Salem is located at 39°54'9" North, 76°47'35" West (39.902526, -76.793162). According to the United States Census Bureau, the borough has a total area of 1.2 km² (0.4 Read More...
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org