:: wikimiki.org ::
| Ralph Waldo EMERSON |
Ralph Waldo EMERSONLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Ralph Waldo EMERSON < Angla Lingvo
----
Ralph Waldo EMERSON [ralf ŬOLdo EMersan] (naskiĝis la 25-an de majo, 1803, mortis la 27-an de aprilo, 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.
Vivo
Emerson naskiĝis en Bostono, Masaĉuseco. Lia patro estis unitarisma pastro, kaj Emerson ankaŭ fariĝis unitarisma pastro, sed tamen fine forlasis tion doktrinon kaj kreis kaj esprimis la filozofion de Transcendentalismo en sia 1836 eseo "Nature" (Naturo).
Dum 1810, kiam Emerson havis ok jarojn, lia patro mortis. Lia patro plendis ke Emerson ne povis legi sufiĉe bone kiam li havis 3 jarojn. Dum oktobro de 1817, kiam li havis 14 jarojn, Emerson ekstudis ĉe Universitato Harvard kaj elektiĝis kiel Unujarulo de la Prezidento. Pro tiu li ricevis senpagan loĝejon. Poste li gajnis stipendon, kaj por la resto de la necesita mono, li helpis studi kaj instruis dum la vintraj ferioj ĉe la lernejo de lia Onklo Ripley en Waltham, Masaĉuseco [ŬALtam].
Post lia diplomricevo ĉe Harvard, li helpis sian fraton en lernejo por junulinoj fondita en la domo de ilia patrino; kiam lia frato iris al Göttingen por studi teologion, Emerson lernejestriĝis. Dum la sekvantaj jaroj, Emerson gajnis monon tiel, fine teologistudentiĝis li mem, kaj li fariĝis unitarisma pastro. Disputo kontraŭ preĝejestroj pri la administrado de la Komunio rezegnigis lin. Ĉirkaŭ tiu tempo, lia juna edzino kaj unu vera amulo, S-ino Elena Louisa TUCKER, mortis dum februaro de 1831.
Dum 1832 kaj 1833 li rondiris Eŭropon, vojaĝo pri kiu li poste skribis en English Traits [Anglaj Trajtoj] (1856). Dum tiu vojaĝo, li renkontis William WORDSWORTH, Samuel Taylor COLERIDGE, John Stuart MILL, kaj Thomas CARLYLE. Emerson kontinuis korespondi kun Carlyle ĝis ties morto en 1881.
Dum 1835, Emerson aĉetis domon sur la flanko de la Cambridge Turnpike, en Konkordo, Masaĉuseco. Li rapide fariĝis unu el la gvidantaj urbetanoj.
Dum 1836, Emerson kaj aliaj sampensaj intelektuloj fondis la gazeton The Dial kiu estis voĉilo por la transcendentalisma movado, sed la unua eldono ne aperis ĝis julio de 1840. Intertempe, Emerson publikigis sian unuan libron, Nature, dum septembro de 1836.
Frue dum 1842, lia unua filo, Waldo, mortis pro skarlatino. Emerson skribis pri sia malĝojo en du ĉefaj verkoj: la poemo "Threnody", kaj la eseo "Experience".
Emerson entombiĝis en Sleepy Hollow Cemetery en Konkordo.
Listo de Verkoj
- Nature (1836)
- "The American Scholar" (1837, oracio al Fi Beta Kapa Socio ĉe Harvard)
- "The Divinity School Address" (1838)
- Essays: First Series (1841; inkluzivas "Compensation," "Self-Reliance," kaj "Circles")
- "The Transcendentalist" (1841)
- Essays: Second Series (1844; inkluzivas "The Poet," "Experience," kaj "Politics")
- Representative Men (1850; kun eseoj pri Napoléon, Platono, Montaigne, Ŝekspiro, kaj Goethe)
- English Traits (1856)
- The Conduct of Life (1860; inkluzivas "Fate" kaj "Power")
- "Thoreau" (1862; funebra oracio por Henry David THOREAU)
Kvankam li pli ĝenerale estas konsiderata kiel eseisto, Emerson skribis ankaŭ poezion. Liaj poemoj inkluzivas "Threnody", "Uriel", "Works and Days" [Laboroj kaj Tagoj], kaj la faman "Concord Hymn" [Himno de Konkordo].
Eksteraj Ligiloj
- Plenaj verkoj el Project Gutenberg (anglalingve)
- [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=2944 Essays – First Series]
- [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=2945 Essays – Second Series]
- [http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=6312 Representative Men]
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
1803Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1803
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1803 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de marto : Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono.
- 30-a de aprilo : Usono aĉetas Luisiano de Francio.
- Eŭropo: Ticino fariĝas libera respubliko kaj kantono.
Naskiĝoj
- 12-a de majo : Justus von LIEBIG, germana kemiisto
- 25-a de majo : Edward George BULWER-LYTTON
- 28-a de septembro : Prosper MÉRIMÉE
Mortoj
- 18-a de februaro : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 14-a de marto : Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK, germana poeto
- 22-a de junio : Wilhelm HEINSE
----
1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1803년
27-a de aprilo
Historio > Tagoj > la 27-a de aprilo
----
La 27-a de aprilo estas la 117-a tago de la jaro (la 118-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 248 tagoj restas.
Je la 27-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1848 : Francio oficiale malpermesas sklavecon en siaj kolonioj.
- 1945 : Starigo de la 2-a Aŭstra Respubliko
- 1960 : Sendependeco de Togolando
- 1961 : Sendependeco de Siera-Leono
Naskiĝoj
- 1791 : Samuel MORSE
- 1820 : Herbert SPENCER, filozofo
- 1822 : Ulysses S. GRANT, 18-a prezidento de Usono
- 1894 : Vincenzo MUSELLA
- 1910 : Ranieri MAZZILLI
- 1927 : Coretta KING edzino de Martin Luther KING
Mortoj
- 1521 : Ferdinand MAGELLAN
- 1882 : Ferdinand REICH
- 1882 : Ralph Waldo EMERSON
- 1937 : Antonio GRAMSCI, itala politikisto
- 1965 : Edward R. MURROW
- 1972 : Kwame NKRUMAH
Specialaj tagoj kaj festoj
- Sudafriko : Tago de Libereco
La 27-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
Vidu ankaŭ jenon:
- 26-a de aprilo | 28-a de aprilo
- 27-a de marto | 27-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月27日
ko:4월 27일
simple:April 27
th:27 เมษายน
1882Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN
Mortoj
- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH
----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년
simple:1882
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
BostonoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Masaĉuseco > Bostono < Urboj
----
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Bostono (angle: Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.
En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589.141 loĝantojn, farante ĝin la 20a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de la elekto de la regiona limo, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.
La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum 5 jaroj antaŭ la setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj.
Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskiĝis -- verdire! La centra termaso pli ol trobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.
Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somervillon.
En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio
- Universitato Harvard
- Boston College
- Boston University
- Wellesley
- Tufts
- Universitato de Masaĉuseco
Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.
Historio
Bostono estis fondita de britaj koloniistoj en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).
En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona Teo-Festo (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775).
Ekstera ligo
:La TTT-ejo de Bostono en la angla http://www.ci.boston.ma.us
Kategorio:Urboj de Usono
ja:ボストン
ko:보스턴
UnitarismoUnitarismo estas tiu branĉo de la kristanismo kiu, male al la trinitarismo, ne akceptas la dogmon pri triunuo; kelkaj unitarismaj eklezioj tute neas la rolon de dogmo en religio.
La konflikto inter unitaristoj kaj triunuistoj komenciĝis frue en la historio de la kristanismo. Jam dum ĝiaj plej fruaj jarcentoj aperas unitarismaj skoloj kiel la arianismo kaj la adoptismo. La arianisma eklezio havis dum pluraj jarcentoj fortan pozicion precipe inter la gotoj, kaj la klasikan gotan biblitradukon faris la ariano Wulfila.
Post la falo de la lasta gota regno en la 9-a jarcento, oni ne aŭdas pri unitarismaj eklezioj ĝis la 16-a jarcento, kiam aperis unu tia en Transilvanio kaj unu en Pollando; la membroj de la laste menciita estas ofte nomitaj "socinianoj", kio estas tamen erara, ĉar Faŭsto SOCINO (latina Faustus Socinus, itale Fausto Sozzini) translokiĝis de Transilvanio al Pollando plurajn jarojn post ĝia fondo kaj, kvankam li kunlaboris kun ĝi, neniam membriĝis. En Pollando oni foje nomas ilin "arianoj", sed kontraŭ tio ili mem forte protestis, ĉar kvankam la antikvaj arianoj same kiel ili kontraŭstaris la triunu-dogmon, ili pri aliaj aferoj profunde malsamopiniis. Ili mem plej ofte nomis sin "Polaj Fratoj" (latine Fratres Poloni, pole Bracia Polscy).
Fine de la 18-a jarcento, preskaŭ cent jarojn post la malapero de la Polaj Fratoj, estis fonditaj unitarismaj eklezioj en Usono kaj Britio, kie ili ankoraŭ aktivas. La unitara preĝejo en Ĉikago estas artaĵo de la fama arĥitekturulo Frank Lloyd WRIGHT, mem unitarismano. La usona Universitato Harvard havis jam ĉe sia fondiĝo fortajn ligojn al la unitaristoj.
Unitarismajn aŭ mal-triunuismajn teologiojn havas ankaŭ kelkaj eklezioj, kiuj ne uzas la vorton "unitarismo", ekzemple la atestantoj de Jehovo kaj la mormonoj.
Vidu ankaŭ unitaria universalismo.
Unitaraj esperantistoj
- Kenneth TWINN
Kategorio:Kristanismo
1836Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1836
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1836 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglion revenas Charles DARWIN
- 15-a de junio : Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 10-a de junio : André Marie AMPÈRE, Marseilles, franca fizikisto,
- 28-a de junio : James MADISON
----
1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1836년
simple:1836
OktobroOktobro (latine, October) estas la deka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la oka monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Oktobro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en septembro estas Pesilo kaj Skorpio.
Oktobro venas post septembro kaj antaŭ novembro.
Oktobro komenciĝas en la sama semajntago kiel januaro, krom en superjaro.
Vidu ankaŭ :
October, octobre, octubre, ottobre, octòbre, Oktober, oktober, oktober, Outubro, октябрь, październik, Οκτωβριος, Deireadh Fomhair, urri.
ja:10月
ko:10월
ms:Oktober
simple:October
th:ตุลาคม
Universitato HarvardUniversitato Harvard estas usona universitato en Cambridge, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John HARVARD. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.
La universitato estas unu de la plej prestiĝaj en la mondo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2,300 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6,650 studentojn antaŭdiplomajn kaj 13,000 postdiplomajn. Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longa amika rivaleco.
Sigelo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/a/a5/125px-Harvard_shield.png
Eksteraj ligoj
- [http://www.harvard.edu/ TTT-ejo de Universitato Harvard]]
Cambridge (Masaĉuseco), Harvard
Cambridge (Masaĉuseco), Harvard
ja:ハーバード大学
ko:하버드 대학교
th:มหาวิทยาลัยฮาร์วาร์ด
GöttingenGeografio > Eŭropo > Germanio > Malsupra Saksio > Göttingen < Urboj
----
Urboj
Göttingen estas urbo en Germanio. En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La universitato malfermiĝis en la jaro 1737.
:Loĝantaro: 129.106 (2001)
:Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
:Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj:
(inter aliaj)
Urbomuzeo
La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
[http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Göttingen Ligo al la Göttingena Esperanto-Klubo]
ja:ゲッティンゲン
ko:괴팅겐
Februaro
Februaro (latine, Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Ĉi tiu kaj januaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo.
Februaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Verŝisto kaj Fiŝoj.
Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto.
Februaro komenciĝas je la sama tago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.
Vidu ankaŭ :
February, février, febrero, febbraio, febrièr, Februar, februari, februar, februar, februari, Fevereiro, февраль, luty, Φεβρουα´ριος, Feabhra, febrer, otsail.
ja:2月
ko:2월
ms:Februari
simple:February
th:กุมภาพันธ์
1831Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1831
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1831 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Darvino ekvojaĝas ĉirkaŭ la mondo en la HMS Beagle
Naskiĝoj
- 18-a de julio : Johann Martin SCHLEYER
- 28-a de julio : Vasilij KUROĈKIN
- 8-a de septembro : Wilhelm RAABE
- 19-a de novembro : James A. GARFIELD
Mortoj
- 21-a de januaro : Achim VON ARNIM
- 4-a de julio : James MONROE
- 14-a de novembro : Hegelo
----
1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ja:1831年
ko:1831년
1832Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1832
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1832 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 27-a de januaro : Lewis CARROLL
- 15-a de aprilo : Wilhelm BUSCH
- 1-a de aŭgusto: Victor MEIRELES, Brazilo, pentristo
- 20-a de oktobro: Anton ROMAKO, pentristo
- 8-a de decembro : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 15-a de decembro : Francio : Gustave EIFFEL
Mortoj
- 22-a de marto : Johann Wolfgang VON GOETHE
- 21-a de septembro : Walter SCOTT
----
1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1832년
1856Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1856
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1856 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Kimrio : Evan JAMES skribas Hen Wlad Fy Nhadau
Naskiĝoj
- 15-a de majo : Usono : L. Frank BAUM
- 28-a de decembro : Woodrow WILSON
Mortoj
- 17-a de februaro : Heinrich HEINE
- 29-a de julio : Karel HAVLICEK Borovsky
----
1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1856년
1835Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1835
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1835 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Finnlando (1835-36) : Apero de Kalevala, nacia epopeo kompilita far Elias LÖNNROT.
- La Teksasa Respubliko proklamas sin sendependa de Meksiko.
- Eŭropo : La Eklezio repermesas la pensojn kaj librojn de Galileo.
Naskiĝoj
- 9-a de aprilo : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- 27-a de julio : Giosuè CARDUCCI
- 30-a de novembro : Usono : Mark TWAIN
Mortoj
- 8-a de aprilo : Wilhelm VON HUMBOLDT
----
1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840
ko:1835년
simple:1835
1836Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1836
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1836 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglion revenas Charles DARWIN
- 15-a de junio : Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 10-a de junio : André Marie AMPÈRE, Marseilles, franca fizikisto,
- 28-a de junio : James MADISON
----
1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1836년
simple:1836
JulioJulio (latine, Julius) estas la sepa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Julio Cezaro; ĝi antaŭe nomiĝis Quintilis, "kvina" (vidu septembro).
Julio estas monato de la somero en la Norda Hemisfero kaj de la vintro en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Kankro kaj Leono.
Julio venas post junio kaj antaŭ aŭgusto.
Julio komenciĝas en la sama semajntago kiel aprilo en ĉiu jaro, kaj kiel januaro en superjaro
Vidu ankaŭ :
July, juillet, julio, luglio, julhet, Juli, juli, juli, Julho, июль, lipiec, Ιουλιος, Iúil, uztail.
ja:7月
ko:7월
ms:Julai
simple:July
th:กรกฎาคม
SeptembroSeptembro (latine, September) estas la naŭa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto ke ĝi estis la sepa monato de la romia kalendaro dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Septembro estas monato de la aŭtuno en la Norda Hemisfero kaj de la printempo en la Suda Hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj estas en septembro. La signoj de la Zodiako en septembro estas Virgulino kaj Pesilo.
Septembro venas post aŭgusto kaj antaŭ oktobro.
Septembro komenciĝas en la sama semajntago kiel decembro en ĉiu jaro.
Vidu ankaŭ :
September, septembre, setiembre, settembre, setembre, September, september, september, Setembro, сентябрь, wrzesień, Σεπτεμβριος, Meán Fomhair, irail.
ja:9月
ko:9월
simple:September
1842Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1842
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1842 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 25-a de februaro : Germanio : Karl MAY.
- 27-a de oktobro : Clarence BICKNELL
Mortoj
- 28-a de julio : Clemens BRENTANO
----
1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1842년
Constante dieléctricaUn dieléctrico es un material no conductor (vacío, aire, papel, etc)
Para cada material dieléctrico existe un factor K (kappa) llamado, constante dieléctrica.
Ejemplo:
Entre las paredes de un capacitor se coloca un material dieléctrico, aumentando la capacidad del mismo.
Si en un capacitor de capacidad que se añade un material dieléctrico, aquel adquiere una nueva capacidad Q, siendo Q > q.
;
programy p2p Pozycjonowanie heavy metal Nurkowanie online slots
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Moralina
Moralina é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 21,02 km² com população de 346 habitantes (
|
Moreruela de los Infanzones
Moreruela de los Infanzones é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 31,28 km² com população de
|
Morales de Valverde
Morales de Valverde é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 18,09 km² com população de 271 habi
|
Morales de Toro
Morales de Toro é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 53,58 km² com população de 1078 habitan
|
Morales de Rey
Morales de Rey é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 20,08 km² com população de 714 habitante
|
Morales del Vino
Morales del Vino é um município da Espanha na província de Zamora, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 23,66 km² com população de 2032 habita
|
Moraleja de Sayago
Moraleja de Sayago é um município da Espanha na província de Zamora, | |