:: wikimiki.org ::
| Revolucio De La Diantoj |
Revolucio de la DiantojLa Revolucio de la Diantoj (en la portugala lingvo, Revolução dos Cravos) estis sensanga maldekstra revolucio kiu je la 25-a de aprilo de 1974 ŝanĝis la portugalan registaron el diktaturo al liberala demokratio.
Ĝi havis sian komencan punkton en Lisbono, kiam grupo de militistoj komencis movadon, por forigi la tiaman registaron, estritan de Marcello CAETANO, posteulo de la salazarista reĝimo. La movado pruviĝis paca, kaj la apogo al la militistoj fare de la civila popolo estis simboligita per la diantoj al ili donacitaj, kiuj donis al la movado ĝian nomon.
Ĝin ankaŭ favoris la movadoj de sendependeco de la tiamaj portugalaj kolonioj Angolo, Mozambiko kaj Gvineo Bisaŭa.
Eksteraj ligoj
[http://www.nodo50.org/esperanto/artik17.htm Artikolo okaze de datreveno de la Revolucio de la Diantoj]
Kategorio:Portugalio Diantoj
ja:カーネーション革命
RevolucioRevolucio estas subita perforta ŝanĝo en politika reĝimo de iu lando fare de amasoj. (legu ankaŭ ŝtatrenverso, puĉo, ribelo)
Listo de revolucioj:
- Usona revolucio (1775)
- Franca revolucio de 1789
- Franca revolucio de 1830
- Franca revolucio de 1848
- Pariza Komunumo (1871)
- Rusa revolucio de 1905
- Rusia revolucio de 1917
- majo 1968
- Revolucio de la Diantoj (1974)
pluigota
Revolucio estas subita grava ŝanĝiĝo en irado de ia daŭranta afero(ekz. industria revolucio, seksa revolucio, cifereca revolucio, verda revolucio en Barato, kopernika revolucio, kultura revolucio en Ĉinio)
ja:革命
25-a de aprilo
Historio > Tagoj > la 25-a de aprilo
----
La 25-a de aprilo estas la 115-a tago de la jaro (la 116-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 250 tagoj restas.
Je la 25-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1607 : Eŭropo: Batalo de Ĝibraltaro, nederlanda ŝiparo detruas hispana ŝiparo, dum la Okdekjara Milito.
- 1792 : Francio: Rouget DE LISLE verkas kanton por rejna armeo, pli konata kiel Marseljezo.
- 1974 : Portugalio : Dianta Revolucio: la lando direktiĝas al demokratio
Naskiĝoj
- 1774 : Leopold VON BUCH
- 1599 : Oliver CROMWELL
- 1869 : MACUDA Cuneĵiro
- 1874 : Guglielmo MARCONI
- 1900 : Wolfgang Ernst PAULI, fizikisto kaj nobelpremiita
- 1908 : Edward R. MURROW
- 1918 : Ella FITZGERALD, ĵazkantistino
- 1927 : Albert UDERZO
- 1940 : Al PACINO, aktoro
- 1941 : Bertrand TAVERNIER, reĝisoro
Mortoj
- 1595 : Torquato TASSO
- 1995 : Ginger ROGERS
- 2004 : Thom GUNN
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romia imperio : Robigalia honore al ROBIGUS
La 25-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
Vidu ankaŭ jenon:
- 24-a de aprilo | 26-a de aprilo
- 25-a de marto | 25-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月25日
ko:4월 25일
simple:April 25
th:25 เมษายน
PortugalioGeografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio
----
Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj landoj en apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.
Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.
Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena Kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj Hispanio devligis sin redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Portugalio.
Sur la terotorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.
La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.
Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.
Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.
Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.
Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.
Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.
Politiko
Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.
Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.
Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.
Administra divido
La landa Portugalio havas 18 distriktojn:
Post reformo el la jaro 2004 la distriktoj estus pereotaj kaj la teritorio estus dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio en dependeco je loĝantaro.
Geografio
Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – Monto Pico (2351 m super marnivelo).
Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.
Inter la plej signifaj riveroj apartenas Teĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.
Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.
Ekonomio
Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.
Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino (Oporto) kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.
Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.
En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.
Loĝantaro
La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.
Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.
Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.
Kulturo
- Heredaĵo: hieronimita monaĥejo kaj Belema turo en Lisbono, historiaj centroj de Évora kaj Porto; portugala eposo - La Luziadoj (1572).
Esperanto en Portugalio
Vidu ĉefan artikolon pri historio de la movado en Portugalio
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Portugalio
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
als:Portugal
ja:ポルトガル
ko:포르투갈
ms:Portugal
simple:Portugal
th:สาธารณรัฐโปรตุเกส
zh-min-nan:Portugal
LisbonoLisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio. Ĝi situas en okcidenta Portugalio (), ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.
En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001).
La urbo estis fondita de fenicoj aŭ helenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.
Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio. [http://www.europe-hotel-in.com/vilagaleopera.htm Hotel Lisbono]
Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.
Kelkiam estis in Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn.
Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello CAETANO, la sekvanto de Salazaro.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Portugalio
ja:リスボン
ko:리스본
simple:Lisbon
AngoloGeografio > Afriko > Angolo
----
Dosiero:ao.gif
Lando en Sud-Okcidenta Afriko.
- Landkodo: AO.
- E-nomo: [o] Angola Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República de Angola.
- Areo: 1.246.700 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento J.E. Dos Santos (1979).
- Ĉefurbo: Luando (2.900.060).
- Adm. divido: 18 provincoj. (Bengo, Benguela, Bie, Cabinda,
Cuando Cubango, Cuanza Norte, Cuanza Sul, Cunene, Huambo, Huila, Luanda,
Lunda Norte, Lunda Sul, Malanje, Moxico, Namibe, Uige, Zaire)
- Loĝantaro: 11.100 mil (1998), inter ili 37,7% ovimbundoj,
21,7% ambundoj, 13,1% kongoj.
- Ŝtatlingvo: portugala.
- Parollingvoj: ovimbunda, kimbunda, konga.
- Kredantoj: animistoj (47%), katolikoj (38%).
- Eksporto: nafto, kafo, diamanto, fiŝo.
- Pokapa GNP: 410 $.
- Historio: En 1975 sendependiĝis de Portugalio. Kun
helpo de Sovetunio kaj Kubo en 1976 la regadon prenis MPLA -
laborista partio. Tion sekvis civila milito, kiu daŭrigas ĝis 2002, kiam mortis Jonas SAVIMBI. Granda malsato sekvas.
vidu ankaŭ
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
Kategorio:Angolo
ja:アンゴラ
ko:앙골라
ms:Angola
simple:Angola
zh-min-nan:Angola
MozambikoGeografio > Afriko > Mozambiko
----
Afriko
Dosiero:mz.gif
Mozambiko (Moçambique) estas granda insula lando ĉe orienta bordo de Afriko.
- Landkodo: MZ.
- E-nomo: Mozambika Popola Respubliko.
- Nacia nomo: República Popular de Moçambique.
- Areo: 799.380 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Joaquim Chissano (1986).
- Ĉefurbo: Maputo (1,2 mln).
- Loĝantaro: 16.168 mil (1995), inter ili 47% makua, 24% conga.
- Ŝtatlingvo: portugala lingvo.
- Kredantoj: animistoj - 80%, kristanoj - 11%, muzulmanoj - 9%.
- Eksporto: naftoproduktoj, kotono.
- Pokapa GNP: 80 $.
Kategorio:Mozambiko
Kategorio:Portugalaj kolonioj
ja:モザンビーク
ko:모잠비크
ms:Mozambique
zh-min-nan:Moçambique
Kategorio:Portugalio
Kategorio:Eŭropaj landoj
ja:Category:ポルトガル
ko:분류:포르투갈
simple:Category:Portugal
ПреславциПреславци е село в Североизточна България.
То се намира в община Тутракан, Силистренска област.
География
История
Културни и природни забележителности
Редовни събития
Други
Външни препратки
Категория: Села в Силистренска област
bwin miadyca pociel Odszkodowanie warsaw apartments |
|
|
|