Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Roberto Passos NOGUEIRA

Roberto Passos NOGUEIRA

La brazilano Roberto Passos NOGUEIRA (li naskiĝis 1949), agadis kiel instruisto, tradukisto kaj poeto de la lingvo Esperanto, kiun li lernis en 1965. NOGUEIRA instruis Esperanton (inkluzive de literaturo kaj lingvistiko) en kurso de Universitato de Ceara en la jaroj 1967 ĝis 1971. En 1972 aperis la kolekto "Vojo kaj vorto" (Poemoj originalaj kaj tradukitaj). Kvin poeziaĵoj de NOGUEIRA eniris la libron Esperanta Antologio. Krom poezio li verkis eseojn pri esperanta beletro kaj lingvistiko.

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Roberto Passos NOGUEIRA

La brazilano Roberto Passos NOGUEIRA (li naskiĝis 1949), agadis kiel instruisto, tradukisto kaj poeto de la lingvo Esperanto, kiun li lernis en 1965. NOGUEIRA instruis Esperanton (inkluzive de literaturo kaj lingvistiko) en kurso de Universitato de Ceara en la jaroj 1967 ĝis 1971. En 1972 aperis la kolekto "Vojo kaj vorto" (Poemoj originalaj kaj tradukitaj). Kvin poeziaĵoj de NOGUEIRA eniris la libron Esperanta Antologio. Krom poezio li verkis eseojn pri esperanta beletro kaj lingvistiko.

1949

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1949 okazis, interalie:

Eventoj


- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.

Naskiĝoj


- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK

Mortoj


- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS ----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年 ko:1949년 simple:1949 th:พ.ศ. 2492

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Esperanta antologio

Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981. Antologio de pli ol 850 originale verkitaj poemoj de 163 poetoj, kiu donas superrigardon pri la tuta poezia kulturo de Esperanto; kun postparolo de William AULD kaj 36 paĝoj da biografiaj notoj. Ilustrita bindlibro de Jubilea Kolekto n-ro 1. ISBN/ISSN 9290170301.

Recenzo de Gaston WARINGHIEN

Kiam en 1903 Zamenhof decidis eldoni sian "Fundamentan Krestomation", por "servi al ĉiuj kiel modelo de esperantista stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj", li ne nur elektis specimenojn de korekta prozo el la jaroj 1889-1895, sed li represis kaj kompletigis (korektinte la kelkajn apartaĵojn de la unua kompilinto), la "Liron de la Esperantistoj", en kiu Grabowski, jam en la jaro 1893, kolektis la unuajn provojn de nia naskiĝanta poezio. Per tia farmaniero, la Majstro ne sole montris, kian gravecon li atribuas al la versa parolo, sed krome li certigis la konservadon de tiuj unuaj monumentoj de nia literaturo. Bedaŭrinde, ekde tiu epoko, neniu simila kolekto estis entreprenita. Vilmos BLEIER, kiu havis naturan flarsenton por la valoraj verkoj, intencis en 1938 eldoni "Novan Krestomation", kies unua volumo estis enhavonta originalajn prozaĵojn kaj versaĵojn, elektitajn kun la celo "ilustri nian literaturhistorion". Kalocsay mem estis la redaktonto. Oni scias, kio baldaŭ poste okazis. Kaj nun STAFETO, kies gvidanto Régulo PÉREZ rivalas kun Bleier je entreprenemo kaj sento pri oportuneco, prezentas al ni La Esperantan Antologion, redaktitan de William AULD -- kaj per tiu faro li plenumas netakseblan servon al la tuta esperanta afero. La libro estas impona: 648 paĝoj oktavaj (1), kun eltiraĵoj el 90 poetoj, kun principdeklara enkonduko, kun postaj bio-bibliografioj, glosaro kaj notaro: Historia dokumento, kiun oni de nun povos konsulti pri ĉio rilata kun la Esperanta poezio; admirinda bazo por la tiel dezirata Historio de nia literaturo; sed ankaŭ kaj precipe, trezoro de legado, kiun foliumos kaj parkeros ĉiuj veraj versamantoj. La enkonduko levas kelkajn interesajn demandojn, la ĉefan pri la metodo. Oni povas koncepti ian antologion el tri vidpunktoj: tiu de la publiko, tiu de la verkistoj, kaj tiu de la kompilinto. Laŭ la unua, oni devus kolekti la pecojn, kiuj estas plej ŝatataj de la plej vasta legantaro: tio postulas enketon aŭ referendumon (oni ĵus faris tian pri la francaj poetoj pere de la radiofonio), kio ne estas facile efektivigebla, kaj supozigas larĝan konatecon de la koncernaj poemoj: en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas, el diversaj kaŭzoj, preskaŭ nekonataj eĉ de kleraj amatoroj, tio estis ne aplikebla. La dua metodo estas pli ofte uzata, kiam temas pri nuntempaj aŭtoroj: de ĉiu el ili oni petas, ke li mem elektu la citotajn pecojn, kaj tiele ĉiu estas atestaĵo de la taksado de sia verkinto mem. Sed ankaŭ en nia okazo, tiun procedon malhelpis la fakto, ke pluraj el la plej citindaj aŭtoroj malaperis, aŭ estis neatingeblaj. Retis do la lasta solvo, ke la kompilinto de la antologio elektu mem, kaj li aranĝu sian antologion kiel artverkon, laŭ siaj gustoj kaj idealoj. La valoro de la rezulto dependas de la personeco de la elektinto: ni havis la ŝancon, ke la eldonisto turnis sin al W. Auld, kiu estas mem ne nur vera poeto, sed ankaŭ erudiciulo, dediĉinta dek jarojn de sia vivo al la elfosado de nekonataj poemoj kaj ellegado de nia plej malfacile atingebla literaturo. La plej delikata gusto kaj plej solida scio unuiĝis do por konstrui jenan senkomparan monumenton al la glorado de nia poezio, kaj en ĝi ankaŭ ne mankas la grava kontribuaĵo de la aŭtoro mem. Estas kurioza koincido, ke la fariĝo de tiu lastatempa antologio tute similas tiun de la unua en la mondliteraturo: kiam la greklingva Siriano MELEAGROS, komence de nia erao, volis diskonigi al internacia publiko la fierojn de la helena poezio, ankaŭ li konceptis tiun kolektadon kiel artan verkon, ankaŭ li mem intermetis siajn poemetojn, ankaŭ li ornamis la tuton per antaŭparolo, kvankam versa ĉifoje: Muz', al kiu vi alportas jenan kanton fruktodiversan?
Aŭ ankoraŭ kiu plektis jenan kronon de poezi'?
Ĝin elfaris Meleagros; por Diokleo la glorfama
ĉi donacon memorindan kun amemo aranĝis li:
de Anytê anemonoj multaj, kaj de Mojrô abunde
da lilioj, kaj de Sapfô nur iomete, sed ja rozoj ...
La evoluon de nia poezio Auld dividas en tri partojn, kies limoj estas la du mondmilitoj; kaj ilin li etikedas "Primitiva Romantismo", "Polurita Romantismo" kaj "Metafiziko". Pri tiuj dividoj kaj ties nomoj, oni povus multe diskuti. Mi konsentas, ke la unua mondmilito signas decidigan etapon en nia movado, sed mi ne opinias, ke la dua faris tiel akran tranĉon: nenio vere distingas la postmilitajn numerojn de "Literatura Mondo" disde la antaŭmilitaj (sur la poezia kampo, kompreneble); kaj evidente, kiel li mem agnoskas en Postnoto, Auld estis influita de la etikedoj kutimaj en la brita literaturhistorio. Por Franco, la romantikismo estas skolo jam de longe formortinta, kiun sekvis la Parnasismo, la Simbolismo, la Novklasikismo, la Superrealismo ktp., kaj mi miras, vidante Kalocsay-on klasita inter la romantikistoj; aliflanke nenia "metafizika" skolo iam ekzistis sur la Eŭropa kontinento, kaj mi supozas, ke multaj Francoj, Italoj, Germanoj ktp. hezitos antaŭ tia titolo alkroĉita al Marjorie BOULTON aŭ al P. Thorsen. Mi mem opinias, ke la dividoj konstateblaj en nia literatur-evoluo koncernas pliĝuste la formon, ol la temojn aŭ la inspiron. La unuan periodon efektive signis la prilaboradon unue de la lingvo mem (kiun multaj tiutempaj poetoj apenaŭ sciis: unu jaron antaŭ ol fariĝi la "Reĝino de la Floraj Ludoj" de Barcelono, la poetino Marie HANKEL ankoraŭ konfuzis la verbojn "ŝajni" kaj "brili"! Vidu O.V. p. 562), due de la metriko, ritmo, rimoj ktp.: tio estis la elementa lernejo de nia poezio, kaj nur ĝi ebligis la floradon, kiu sekvis la unuan mondmiliton. Sed de tiam mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes -- sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo. Mi absolute ne vidas, kiel "Spiro de l' pasio" estas pli metafizika, ol la "Ebria Ekvatoro", verkita jam en 1924: ĝi respegulas alian nacian kulturon, tute simple. Pri la konsisto de la Antologio mem, mi jam diris, ke ĝi entenas pecojn de 90 poetoj; el la unua periodo, Auld elektis 23 reprezentantojn: 5 el la latinidaj lingvoj, 3 el la ĝermanaj, 15 el la slavaj. Por la dua periodo, li elektis 43 poetojn, el kiuj 8 el la latinidaj, 14 el la ĝermanaj, 9 el la slavaj, 8 el la finnougriaj kaj 4 el alifamiliaj lingvoj. La trian periodon okupas 24 poetoj: 4 el la latinidaj, 10 el la ĝermanaj, 8 el la slavaj, 1 el la finnougriaj. Entute tio signifas, ke, en tiuj unuaj 70 jaroj de nia literaturo, plej multaj poetoj estis slavlingvaj (32), post ili venis la ĝermanlingvanoj (27); la latinidaj estas nur 18, la hungaraj kaj iliaj kuzoj nur 9. Kompreneble, tio prezentas nur statistikon, kiu ne koncernas la respektivan gravecon de la poetoj kaj de iliaj verkoj (la du ĉefaj poeziocentroj estis evidente la hungara kaj la brita): ĝi iel informas pri la vera disvastiĝo kaj enradikiĝo de Esperanto en la diversaj lingvo-teritorioj. Oni neniam kredus, se oni mem ne spertis pri ia analoga tasko, kiom da klopodoj, da traserĉoj, da korespondaĵoj, da vizitoj de bibliotekoj privataj aŭ societaj estas necesaj por kompili tian verkon. Kiom da belaj poemoj restis forgesitaj sur la flaviĝintaj paĝoj de malnova aŭ malmulte disvastiĝinta gazeto! Estas la eble ĉefa merito de tiu ĉi libro, ke ĝi atingebligas ilin al la granda publiko. Sed alia kaŭzo ankaŭ klarigas la relativan senkulturecon literaturan de la esperantistaro: la poemlibroj estis ofte publikigitaj en tre malgranda kvanto, aliaj estis viktimoj de milito aŭ politika purigado, aliaj estas neakireblaj de tuta parto de Eŭropo el financaj kaŭzoj ktp. Kaj tio estas la dua grava utileco de tiu ĉi kolekto, ke tiu, kiu ne povis legi la grandajn poeziajn verkojn, la "Prologo" de Miĥalski, la "Streĉita Kordo" de Kalocsay, la "Kvaropo" de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti, la "Kontralte" de M. Boulton ktp. trovos ĉi tie, per kio kontentigi sian scivolemon, kaj satigi, almenaŭ provizore, sian soifon pri beleco. La elekto de la cititaj poemoj spegulas la guston de la kompilinto, kaj oni povas ne samopinii kun li pri ĉiu punkto. El la poemoj de Zamenhof, ekzemple, la plej bona ŝajnas al mi "Al la fratoj", ĉar plej simpla en sia emocio kaj fervoro; de Kalocsay mi estus certe citinta la grandiozan "Homo", de Maŭra mi estus preferinta la "De Profundis", de R. Schwartz, la "Moderna Anĝeluso" -- kiujn preterlasis Auld; inverse, mi estus nenion konservinta de K. Vanselow, Miloŝ LUKAŜ, Ŝtefo URBAN, Berci DARAZS kaj precipe de Gaston WARINGHIEN (kion diable mi venas fari en tiun galer ... ion?) Sed mi ja scias, ke pri gustoj oni disputi ne devas; kaj cetere mi pli volonte fidas la guston de Auld ol la mian, almenaŭ pri poeziaj aferoj. Ne ĉio povas plaĉi al ĉiu: sed fleksi sian personan guston sub la influo de fidinda spertulo estas ĝuste rimedo larĝigi kaj delikatigi ĝin. Kaj pri tiu ĉi Antologio, mi volas ripeti la tre saĝajn vortojn, kiujn Kalocsay skribis por la antaŭparolo de la ne aperinta "Nova Krestomatio", pri kiu mi ĉi-supre aludis: "Ne ĉiuj poemoj havas, kompreneble, egalan valoron en la libro. Nia literaturo estas juna, lingvo kvindekjara estas ankoraŭ infano. Sed eĉ se nia literaturo ne estas komparebla al la literaturo de la naciaj lingvoj, precipe al tiu de la grandaj, ĝi estas jam tamen trezoro, pri kiu ni ne devas honti, kaj en kiu jam troviĝas pecoj valoraj eĉ laŭ la plej severa konsidero." ("Lingvo-Libro", 1938). La fina parto de la volumo ne estas la malplej valora, almenaŭ por la literaturhistorio: por ĉiu poeto, la kompilinto kaj la eldonisto kolektis ĉiujn haveblajn informojn, kiuj estas senkompare pli riĉaj kaj kompletaj ol tiuj en la "Enciklopedio"; krome notaro klarigas detale ĉiujn enigmajn punktojn, ĉiujn aludojn, lingv-apartaĵojn ktp. de la cititaj poemoj, tiel ke la plej neinicita leganto trovos en la legado nenian malhelpaĵon aŭ malklaraĵon. Fine, tre kompleta glosaro helpas al la facila komprenebleco kaj al la perfektigo de nia poezia vortaro. Kaj tiu ĉi lasta punkto estas io grava: sen la prilaborado de la poezia esprimilaro, sen la larĝa provizo da taŭgaj neologismoj, kiun tridek jaroj da penoj de diverslandaj poetoj havigis al iliaj posteuloj, la vojo de la granda poezio restus barita al Esperanto; pri tio min konvinkis mia sperto de vortaristo, de filologo kaj de redaktoro de revuo. Jen do la grava verko, kiun malavare donacas al la esperantistaro la kunlaborado de Régulo PÉREZ kaj de William AULD. Grava, eĉ gravega: ĉar ne temas simple pri oportuna kolekto da poemoj. Tia ja ĝi estas; kaj mi estas certa, ke ĉiuj, kiuj amas la versojn, ĝin akiros kaj foliumados per diligenta fingro. Sed multaj, inter la esperantistoj, ne konas aŭ eĉ malfidas la poezion; al ili mi min turnas nun, por insisti pri la efektiva kaj profunda valoro de tiu ĉi verko. Ĝi estas la sola, kiu povas doni al ĉiu ian precizan ideon kaj ĝustan informon pri la malvolviĝo de nia poezio, tiu poezio, kiu konsistigis ĝis hodiaŭ (kiel ordinare ĉe la junaj popoloj) la ĉefan parton de nia literaturo. Sed eĉ pli grandan rolon ĝi devas ludi; kaj ĉi tie, mi volonte ŝirmas min sub la aŭtoritaton de la granda uson-angla poeto kaj eseisto, T.S. ELIOT: "La ordinaraj homoj, li skribis en sia eseo pri Byron (en "On Poetry and Poets"), parolas la anglan lingvon, sed nur malmultaj en ĉiu generacio kapablas ĝin skribi; kaj ĝuste de tiu neintencita kunlaborado inter granda homamaso parolanta vivantan lingvon kaj tre malmulta grupo ĝin skribanta, dependas la kontinueco kaj konservado de unu lingvo". Kiel ankoraŭ pli vera estas tiu konstato, koncerne internacian lingvon! Tiu komunikiĝado inter la leganta (aŭ parolanta) parto kaj la verkanta parto de la esperantistaro estas io absolute necesa, por garantii unuflanke la ĝustecon, aliflanke la vivantecon de la lingvo. Verkistoj sen publiko estus ja senesperiga situacio; sed ankaŭ la malo (kaj tion tro ofte oni ignoras aŭ nescias, en la propagandaj medioj), samideanaro sen verkistoj, sen poetoj estus egala katastrofo, kiu rekte endanĝerigus la ekziston mem de Esperanto. Tion Zamenhof tuj de la komenco bone sentis, tion li ofte ripetis. Tion neniu el ni devas forgesi. Jen kial mi ne hezitas aserti, ke la devo de ĉiu esperantista rondo, grupo aŭ klubo estas ja disponigi al siaj membroj, flanke de la klasika Fundamenta Krestomatio, jenan Esperantan Antologion, kiu rilatas al ĝi kiel la floroj al la semoj, kaj prezentas ne malhaveblan kaj ne anstataŭigeblan dokumentaron pri nia lingvo kaj literaturo. Aŭ, se oni estas surdaj al tiaj argumentoj, oni almenaŭ konsideru ĝin kiel potencan armilon de propagando; ĉar, kiel diras la tre rimarkinda "Prospekto" sur la internaj refaldoj de la kovrilo, "en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita kaj kreata de verkistoj el ĉiu lando" ... kaj neniu "plu povos aserti, ke la Internacia Lingvo ne taŭgas por literaturaj celoj, aŭ ke ĝi ne kapablas esprimi la plej altajn pensojn de la homa menso!" Jen per kiaj municioj oni de nun bombardu la Blinkenbergojn! -------------------------------------------------------------------------------- Piednoto (1) La ĉikanemuloj trovos nur 642 -- kaj tamen ili malpravos, ĉar kelkaj internaj titolpaĝoj ne estas numeritaj!

Reta ligilo al la originalo

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr43/antologio.html

Motî:dchifråve

dichifrer / dchifrer (codjowaedje) [v.c.] loukî d' coprinde (ene sacwè d' målåjhey a lére). C' esteut ene lete ki n' esteut nén a dchifrer. F. déchiffrer. Disfondowes: d(i)chifrer, d(u)chîfrer, d(u)chifrer, dèchifrer, dèchifrè. | dichifraedje / dchifraedje [o.n.] no d' fijhaedje et no di çou k' est fwait (accion eyet si rzultat) pol viebe "dichifrer". F. déchiffrage. | dichifreu, dichifreuse u dichifrêyresse / dchifreu, euse, êyresse [o.f.n.] li ci (cene) ki dchifrêye. F. déchiffreur. Disfondowes: d(i)chifreu, d(u)chifreu. | dichifråve / dchifråve [addj.] ki pout esse dichifré (êye). F. déchiffrable. Bodje:
- chifrer

slots narty szwajcaria venice luxury hotels gry strategiczne spielautomaten










































:: RELATED NEWS ::
Julius Martow
Julius Martow (gebürtig Julij Ossipowitsch Zederbaum,
- 24. November 1873 in Konstantinopel, † 4. April 1923 in Schömberg) war ein russischer Politiker und Sprecher der Menschewisten
Plattform für eine Welt ohne Rassismus
Die Plattform für eine Welt ohne Rassismus ist eine antirassistische Aktionsplattform, die sich im Mai 1999 nach dem gewaltsamen Tod des Nigerianers Marcus Omofuma in Wien gründete und von linken Organisationen und Parteien, Initiativen aus dem Menschenrechtsbereich sowie Gruppen aus der Wiener African Community getragen wurde.

Geschichte

Der Tod

Beidenfleth
Beidenfleth ist eine amtsangehörige Gemeinde im Kreis Steinburg in Schleswig-Holstein. Der Ort liegt in der Wilstermarsch am rechten Ufer der Stör.

Geschichte

Erstmalig wurde Beidenfleth 810 n. Chr. urkundlich erwähnt.

Kultur und Sehenswürdigkeiten

Architektonische Wahrzeichen des Ortes sind die Ki
Obskurantismus
Gemäß der Definition von Marquis de Condorcet bezeichnet Obskurantismus „die Tyrannei der Arglist über die Unwissenheit“. Es ist eine Geisteshaltung der Aufklärungs- und Fortschrittsfeindlichkeit mit dem Bestreben, die Menschen in Unwissenheit und Aberglauben zu halten. Beispiele für moderne Erscheinungsformen des Obskurantismus finden si
Gateshead Millennium Bridge
Die Gateshead Millennium Bridge in England ist die erste Brücke die um die Längsachse durch ihre Angelpunkte rotiert werden kann, um Schiffen die Passage unter der Brücke zu ermöglichen. Sie verbindet die Städte Newcastle und Gateshead und ermöglicht Fußgängern und Radfahrern die Überquerung des <
ATSC
ATSC steht für Advanced Television Systems Committee und ist eine US-amerikanische Organisation, die Standards für digitales Fernsehen festlegt. Sie wurde 1982 als Teil des Advanced Televesion Committee gegründet und hat ihren Sitz in Washington, D.C. Die Standards des ATSC beinhalten Vorgaben für hochauflösendes Digitalfernsehen (HDTV),
Lateinische Aussprache
Die Lateinische Aussprache unterscheidet sich, wie Linguisten festgestellt haben, von der an vielen Schulen im Unterricht vermittelten Aussprache. Obwohl sich der Aussprachegebrauch seit etwa 100 Jahren vermehrt dem des Klassischen Lateins (wie es zu Ciceros und Caesars Zeiten von gebildeten Sprechern ausgesprochen wurde) anzunähern versucht, ist er nach wie vor von den Aussprachegewohnheiten der Muttersprache der Lernenden beeinflusst. In folgender Übersicht gilt:
- die Vokallängen we

Gilmore Girls
Gilmore Girls ist eine US-Fernsehserie von Amy Sherman-Palladino, die seit Oktober 2000 sehr erfolgreich auf dem amerikanischen Fernsehsender The WB läuft. Die preisgekrönte Drama/Komödie-Serie schildert das Leben der allein erziehenden Mutter Lorelai und ihrer jugendlichen Tochter Rory in der fiktiven Kleinstadt Stars Hollow. In de
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org