Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Romanido

Romanido

Romanido (Romanid) estas naturalisma planlingvo proponita de hungaro Zoltán MAGYAR, el Debrecen, Hungario en 1958. La lingvo evoluiĝas dum la tempo kaj ĝia lasta versio estas de 1984. =Gramatiko=

Alfabeto kaj prononco

Romanid uzas la latina alfabeto. Malsame al Esperanto:
- C antaŭ a, o kaj u kaj post vokaloj (politic) havas sonon /k/ kaj antaŭ e kaj i, /c/;
- Ch oni prononcu /ĉ/;
- Sh oni prononcu /ŝ/;
- U havas la sonon /ŭ/ post vokaloj;
- Cz oni prononcu /c/ (quarcz = /karc/);
- Qu havas la sonon /k/;
- Gu antaŭ e kaj i havas la sonon /gŭ/ (guera=/gŭera/) sed antaŭ a, o kaj u havas la sonon /gv/ (lingua= /lingva/);
- Ll oni prononcu kiel en la hispana (iomete /lj/);
- Ny oni prononcu kiel la hispana ñ aŭ la portugala nh (iomete /nj/);
- Su antaŭ vokalo oni prononcu /sv/ (Suedia = /svedia/);
- X oni prononcu /ks/;
- ZZ oni prononcu /s/; La akcenta sistemo estas tre simila al la hispana aŭ la portugala lingvo. La lasta silabo estas forta se la vorto finas per konsonanto (ekcepte -er, -z, -s kaj -m), -ta, -ee, -i-u. La antaŭlasta silabo estas forta se la vorto finas per -a, -e, -o, aŭ -s. Se la vorto finas per du malsamaj vokaloj, aŭ per -er, -um, -ul, -im, aŭ -iz. Estas ankaŭ kromaj reguloj. Estas ankaŭ reguloj por interpunkcio.

Morfologio

Romanid havas definajn kaj nedefinajn artikolojn. Definaj artikoloj estas el (vira), la (ina) kaj les (plurala). Antaŭ abstraktaj vortoj venas la defina artikolo lo (lo bel = la belo). Maldefina artikolo estas un (vira), una (ina) kaj ne havas pluralon. Prepozicio povas kombiniĝi al artikolo. ---- La substantivoj havas du nenaturajn ĝenrojn (vira kaj ina) tiuj ĝenroj ne estas naturaj, kiel en latinidaj lingvoj. Estas malsimplaj reguloj bazitaj en finaĵoj de vorto kaj etimologio por determini la ĝenro. Pluralo, ĝenerale oni faras per -s, sed estas ekceptoj. ---- La adjektivo ne varias. ---- Personaj prononomoj havas tri kazojn: nominativon, akuzativon kaj dativon. Notinde ke la lingvo ne havas neŭtran ĝenron, sed havas neŭtran pronomon. Alie tiu pronomo id ne estas seksneŭtra (ri), se oni ne konas la sekson aŭ ne volas distingi ĝin oni uzu il. Estas ankaŭ la refleksiva persona pronomo "se" kiu ne havas nominativon, kiel en la latina kaj latinidaj lingvoj. Posedaj adjektivaj pronomoj estas mi (mia) tu (cia) su (lia, ŝia, ĝia, sia), nostre (nia), vostre (via), lor (ilia, sia). Por fari substantivajn posedajn pronomojn oni metu -e: mie (la mia), tue (la cia) ktp. Demonstraj pronomoj sekvas la francan uzon (pronomoj por proksima aŭ malproksimaj aferoj) kiel Esperanto, ne la hispanan aŭ portugalan de tri pozicioj (proksima al mi, proksima al vi, malproksima): estes (ĉi tio), aquel (tio); sed uzas la hispandevenan "esto" (ĝi, neŭtra tio). Demandaj kaj relativaj pronomoj sekvas tre proksime la hispanan lingvon. Estas ankaŭ nedefinaj kaj enfazaj pronomoj kiuj sekvas tre proksime la latinan lingvon. ---- La verboj en Romanid sekvas la tri konjugacioj de portugala kaj hispana lingvo (temaj vokaloj -a-, -e-, -i-), sed la konjugacio estas tre miksita. Ĝi similas al la franca lingvo (laŭ la prononco, ne laŭ la skribo) en la prezento. En la estinta tempo, ĝi uzas la -d de la angla lingvo aŭ, pli bone, de Novialo (parlad= "parolis", finid = "finis"). La estonta tempo similas al la skriba franca uzante -ra (parlara, finira = "parolos", "finos") en singularo kaj -ran en pluralo (parlaran, finiran). La perfekto similas al la angla uzante la helpa verbo haver (havi). La imperativo estas simila al temo en singularo (radiko + tema vokalo) kaj kun aldono de -te kiel en latina lingvo: parla, fini; parlate, finite. Ne estas subjunktiva modo, kiel en la germanaj lingvoj, sed estas refleksivaj verboj kiel en latinidaj lingvoj (lavar se "laviĝi"). Estas "hortativa-konjuktiva" formo, kiun eble oni uzas kiel la subjunktivan. La pasiva voĉo estas analiza kun helpverbo "ser" (esti) kiel en Esperanto. Romanid havas tri neregulajn verbojn: ir (iri), dicer (diri), facer (fari). ---- La adverboj estas formataj de adjektivoj pli la sufikso -mente: gravemente, gravissimamente.

Sintakso

Romanid, kiel latinidaj lingvoj pli aŭ malpligrade, uzas ambaŭ la sistemoj SVO (subjekto verbo objekto) kaj OVS (objekto verbo subjekto). Ne estas sintaksa malsamo inter demandaj kaj jesaj frazoj. Neaj frazoj oni faras per simpla "no" (ne). La kunmetoj de frazoj estas iom malsimpla kaj tre simila al latinidaj lingvoj.

Ekzemploj

Ekzempleto: "Moy lingva project nominad Romanid fu publicad ja in may de pasad ano cam scientific studium in hungar lingva" (versio de 1958); "Mi lingua project nominat Romanid esed publicat ja in may de pasat an cam scientific studio in hungar lingua..." (versio de 1984). Traduko: "mia lingva projekto nomata Romanid estas publikita jam en majo de pasinta jaro kun scienca studo en hungara lingvo". =Bibliografio= Zoltán Magyar
A Romanid nyelv rövid nyelvtana,
Debrecen, 1958 La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1958” de Biblioteko Butler. =Eksteraj ligoj= http://romanid.fw.hu/en/ Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Hungario

Naturalisma planlingvo

Naturalisma planlingvo, estas internacia planlingvo kiu kombinu plej grandan naturecon kun plej granda reguleco. Estas tri grandaj familioj el ili. La unua, estas la simpliigoj de la latina, kiel Latino sen fleksio, la dua estas konstruaj latinidoj, kiel Interlingvao, Mundolingue ktp. kaj la tria estas simpliigo de modernaj lingvoj kiel Baza Anglo. Laŭ naturalismuloj, planligvoj kiuj havas artfarita aspekto ne povas kaŭzi entuziamon al "neŭtralaj" homoj, do, pro tio, oni devas preni naturalisman planlingvon. Laŭ ili, la ĉefa motivo de naturalismaj planlingvoj, kiel interlingvao, ne havas pli grandan nombron de parolantoj estas kulpo de Esperantistoj. Lau ili, per la senlaca laboro de Esperantistoj, la publiko finfine konvikiĝis ke nure la Esperanta solvo estas inda de intereso, sed, samtempe, tiu solvo ne plaĉas ĝin. Oni nomas Eŭroklono ĉiun naturalisman planlingvon bazitan sur eŭropaj lingvoj. Kategorio:planlingvoj

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

Debrecen

Geografio > Eŭropo > Hungario > Debrecen < Urbo ----
- Loĝantaro: 211 mil (en 2001)
- Situo: 47°32´10´´ norde, 21°38´40´´ oriente
- Alteco: 121 m
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) Debrecen aŭ Debreceno estas la dua-tria (el diversa vidpunkto) urbo je grando en Hungario. Debrecen estas la centro de la depertamento Hajdú-Bihar, ĝi lokiĝas sur la Granda Hungara Ebenaĵo. Ĝi estas kultura, eduka centro de la regiono. La unuiĝintaj universitatoj de Debrecen (la unversitatoj kiel scienca, agrara, medicina ktp.) fondis la Debrecenan Universitaton. La plej fama (jam internacia) evento de Debrecen estas la florkarnevalo ĉe la tago de Sankta-Stefano (20-a de aŭgusto). En Debrecen ĉiam viglis la esperanta movado, tiel la nomo de la urbo iom esperantiĝis al Debreceno. La esperantigita nomo estis uzata en la nomo de la dumonata eldonaĵo Debrecena Bulteno, redaktite de Tibor PAPP. Pasinte ĝi estis la ĉefa urbo de la protestataj (kristanoj) en Hungario. Plu vidiĝas vasta kaj belega protestanta templo.

Historio de Debrecen

Debrecen (DEBrecen), departement(rajt)a urbo en la departemento Hajdú-Bihar en Transtisio (la orienta parto de Hungario), ĉe la limo de tri grandaj regionoj, Hajdúság (HAJdu'ŝag'),Hortobágy (HORtobadj') kaj Nyírség (NJIRŝeg'); 211.823 loĝantoj. Malantaŭ Budapeŝto ĝi estas la dua plej multloĝata kaj plej granddimensia urbo de Hungario, la ŝtat-administrada rezidejo, ekonomia, instrua, kultura centro de la departemento. Loĝata loko jam en la Árpád-epoko, skriba fonto (Regeatrum /juĝo-diplomaro/ de Várad) la unuan fojon mencias gin en 1235. Fine de 1a 13-a jarcento kiel bien-centro de la familio DEBRECENI (DEBreceni) ĝi ekevoluis kaj ĝi estis levata je rango de foir-urbo (1361). Ĝian ekonomian bazon formis brutobredado, terkulturado kaj la long-distanca komerco havanta grandan trafikon, al kiu aliĝis vasta metia industrio. En ĝia historio grave rolis la reformacio disvastiĝinta en 1a 16-a jarcento.Ĝia loĝantaro konvertiĝis unue al la evangelia,poste al la kalvinana religioj (1540). Péter MELIUS JUHÁSZ (MElius JUhas') tie organizis la kalvinanan eklezion (1561-1562), kies centro ĝi estas eĉ nun ("Kalvinana Roma"). Sub la turka (otomana) okupacio la florado de la urbo, situanta ĉe 1a kontakto-punkto de la reĝa Hungarlando, Transilvanio kaj la Turka Imperio, reatia nerompita; impost-pagante en tri direktoj Ai rezervis eian aŭtonomion,ĝi kreskigis sian ekonomion pezon kaj la nombron de siaj loĝantoj. Post la forpelo de la otomanoj Ai fariĝie libera reĝa urbo (1693),sed centrigaj,germanigaj,katolikigaj streboj de regantoj e1 la dinaatio HABSBURG ~(Karlo la Tria, Maria-Tereza, Jozefo la Dua) malvaatigie ĝian autonomion,ĝia disvolviĝo eketa~nis,kaj ĝis la mezo de 1a 19-a jarcento, sian tutlandan aignifon gi povis danki nur al aia Kalvinana Kolegio (fondata en 1660) signife influanta 1a sciencan kaj kulturan vivojn. Inter januaro kaj junio.1849 Ai estis 1a provizora rezidejo de la hungaraj regietaro kaj parlamento,kaj la 14-an de aprilo 1849 en ĝia Granda Preĝejo la parlamento voĉdonis por proklami la sendependecon de Hungarlando.Sekve de 1a politika kompromiso Ai fariĝis la rezidejo de departemento Hajdá-Bihar (1876) kaj la atrukturo de la loĝloko kun agrara karaktero transformiĝis konforme al gia nova ago-sfero. Elformiĝis ĝia institucia retaro,daure kreskia ĝia loĝantar-nombro (inter 1870 kaj 1910 per 200 %!),kreakia la proporcio de la metiistoj kaj komercistoj,elkonstruiĝis ĝia urbo-karaktera loĝej-centro,kej oni konstruis ankaŭ kelkajn fabrikojn (Vagon-riparejo de Hungaraj ĝtataj Fervo~oj,,Tabakfabriko,Broefabriko, Muelejo "Stefano",Urba Presejo, Teksaj-fabriko, Salám-fabriko "Vidoni",Medikament-fabriko "Rex" /reks/,Fabriko de Feraj kaj Latunaj Mebloj). En la 2-a mondmilito ĝi suferis pro gravaj damaĝoj.Fine de la milito tie ĉi kunsidis la Provizora Parlamento,ke tie ĉi oni elektia la Provizoran Nacian Regietaron (1a 22-an de decembro 1944). Post la milito,en reorganizita ŝtat-administrada sistemo Ai fariĝia la rezidejo de la departemento Hajdá-Bihar (1950).La urbo-evoluiga pro~ramo komencita inter 1950 kaj 1954 rezultigia karakter-formajn ŝangojn.La novaj induatriaj inetalaĵoj (Medikament-fabriko BIOGAL, Lagro-fabriko,Fabriko de Medicinaj Inetrumentoj,Dom-fabriko,Konservaĵ-fabriko,Su-fabriko),krome 1a modernigitaj,kompletigitaj fabrikoj faris gin signifa induetria centro (Debrecen koncentras ĉirkaŭ 60 %-ojn de la induatriaj dungitoj en la departemento).Plivaatiĝie kontraŭ la rondo de instruaj,sciencaj kaj kulturaj inatitucioj de la riĉ-historia lernej-urbo. Krom la fama Kalvinana Kolegio (nun ĝi donas hejmon al la kalvinana kolegio,al la Teologia Akademio, kaj al la plej granda eklezia libraro de Hungario) kaj Scienca Universitato "Lajos KOSSUTH" /lajoŝ KOŝut'; fondata en 1912/,Medicina Universitato (memstara ekde 1950), Agrarscienca Universitato (fondata en 1868,pere de plurfoja reorganizado de Tutlanda Supera Instruinstituto Ekonomia,memstera ekde 1970), Pedagogia Altlernejo (ekde 1856; sur altlerneja nivelo ekde 1976), Konstru-industria Teknika Altlernejo (1972), Artmuzika Altlernejo (1974) fondiĝis en la urbo. Tabak-esplora Institucio (pere de la disvolvo de Tabakprodukta Stacio,fondata en 1897; 1966). Nukleo-esplora Institucio de Hungara Scienca Akademio (1954), Sun-fizika Observatorio de HA (1958). Ĝiaj signifaj kulturaj inatitucioj: Teatro "CSCKCNAI" (ĈGkonai; 1865), Muzeo "DÉRI" (1930), Muzeo "MEDGYESSY" (MEDdjesi; 1982), Kulturcentr6 "Ferenc KOLCSEY" (KELĉei;1983). La historia pasinteco,vidindaĵoj,artmonumentoj de la urbo altiras aignifan turismon. Parto de ĝia limo apartenas al la tre ofte vizitata Regionprotekta Distrikto Hortobágy (HORtobadj'), kontraŭ ĝia kuracbanejo kun termofonto 68-celsiusgrada en la Granda Arbaro akceptas multajn gastojn. Inter ĝiaj artmonumentoj 1a plej malnovaj estas la Kalvinana PreĝeJjo Malgranda (1726) kaj la rom-katolika Preĝejo "Sankta Anna" (1746,baroka),la plej famaj estas Kalvinana Kolegio (1803 - 1816) kaj la Kalvinana Granda Preĝejo (1805 - 1821),klasikismaj konstruaĵoj projektitaj de Mihály PÉCHY (Mlhaj' peĉi). La areo jam estis logata ekde la bronza epoko, pli poste apris la nomadaj popoloj kiel skitoj, sarmatoj, hunoj, avaroj. La unua skriba mencio de Debrecen okazis en 1235. La loĝantoj nomas ekde 1361 la urbon kamparurbo.

pli detala historio


- 1241. La loĝlokojn elformiĝintajn en la teritorio de Debrecen la tataroj certe pereigis.
- 1271. La unua endiploma mencio de membroj de la bienula familio: "Debreceni Rophoin és Péter nemes urak" (Nobelaj sinjoroj Rophoin kaj Péter de Debrecen).
- 1282. Sub iu bienulo de Debrecen, banuso Rophoin, komenciĝas elformiĝi la posta tiel nomata debrecena latifundio (bienaro).
- Inter 1291 kaj 1294. Laŭ registro pri gren-dekona imposto al la episkoplando de Várad la tri kunbienuloj de la loĝloko: banusoj Rophoin, Dózsa kaj Péter (rofojn, doĵa).Dózsa estis kuzo de Rophoin,malproksima parenco de Péter.
- Inter 1280-1300. Finkonstruiĝas la fortikigita nobeldomo, la posta "malnova fortikaĵo", en la teritorio de la nunaj stratoj Csapó (ĈApo'),Vár kaj Piac. Inter 1297-1317. Imre (Emeriko), episkoRo el Várad, konsekris la preĝejon "Sankta Anna" de Debrecen.
- 1299. Servutulojn de la debrecena komercisto, banuso Rophoin, hejmenvenantajn oni atakis ĉe Kakat (nun:Kunhegyes; KUNhedjeŝ) kaj forrrabis iliajn altvalorajn varojn.
- 1311. Banuso Rophoin donacis siajn bienojn en la departemento Bihar al sia proksima parenco, Dózsa Debreceni (Dózsa de Debrecen), la banuso ne ordonis pri la bienparto en Debrecen.
- 1316, fino de junio. Dózsa Debreceni, kiel ĉefa estro de la reĝa armeo, venkas la armeon de palatino Kopasz (kopas) en batalo apud la urbo, kiun partoprenis ankaŭ servutuloj el Debrecen.
- 1318 Morto de banuso Rophoin; ankaŭ liaj bien-partoj en Debrecen estis ricevitaj de Dózsa.
- La 4/5-a de majo 1320. Reĝo Karlo-Roberto restadis en Debrecen, tie ĉi li eldonis diplomojn.
- 1322. Morto de palatino Dózsa; liajn bienojn en Debrecen heredis la filoj Jakab kaj Pál, la bienulo de eta parto en la loĝloko estas Péter kaj lia filo Jakab el alia linio familia. Jakab Debreceni (Jakab de Debrecen) fondas monaĥejon por franciskanoj kontraŭ la bienula kastelo (sur la parcelo nro 13 en la strato Csapó).
- Ĉirkaŭ 1323-1324. Dominikanoj perforte okupas la Preĝejon "Sankta Andreo". En
- 1326 je ordono de la papo oni redonis ĝin al la pastoro. Pri la dominikanoj alia indiko ne estas en la urbo.
- La 11-15-a de oktobro 1325. Reĝo Karlo-Roberto denove vizitas Debrecen-on, kie li eldonas diplomojn.
- 1332. La diplomo de reĝo KarloRoberto, kiu donis varo-haltigan privilegion al Nyirbátor (NJIRbator), menciis ankaŭ "juĝistojn, asizanojn,'hospes'-ojn (enmigrintajn gastojn) kaj komercistojn" de Debrecen. Tio pruvas la fondiĝon de la konsilantaro.
- La 5-a de majo 1429. La serba despoto,György BRANKCVICS (djerdj BRANkoviĉ), konfirmas la rajtojn kaj privilegiojn permesitajn de sia onklo, István (IŜTvar.') kaj de reĝo Sigismondo al la urbo Debrecen.
- La 19-a de julio 1433. La serba despoto,György BRANKCVICS permesas al la urbo Debrecen -- baze de la privilegio ricevita de reĝo Sigismondo - pagi la jaran imposton kaj aliajn krompagojn, kutime pagatajn al la bienulo, per oraj forintoj kun aktuala valoro. Li permesas krome, ke en ia okazontaj proces-sferoj inter civitanoj, la urbo mem juĝadu, li signis kiel apelaciajn forumojn ia konsilantaron de la urbo Buda, la fisko-revizoron, kaj laste sin mem.
- La 16-a de oktobro 1435. Reĝo Sigismondo ordonas al la regnoklasoj, ke ili ne kuraĝu akuzi civitanojn de Debrecen antaŭ urba tribunalo; ili ne rajtas juĝi ilin; ili ne kuraĝu preni kiel garaniaĵojn iliajn posedaĵojn, havaĵojn kaj varojn, per kiu ajn motivo.
- Ekde 1446 aŭ 1450: La debrecena bienaro kaj la urbo esats ekposedata de János HUNYADI.
- La 28-a de aŭgusto 1449: la peltistaj majstroj de Debrecen, ricevas privilegian diplomon de la debrecena ĉefjuĝisto Gergely MESZÁROS (gergej MEsa'roŝ).
- La 31-a de jaruaro 1451. Gubernatoro János HUNYADI liberigas la urbon de la pago de "lucrum eamerae" (fiska profito).
- La 9-a de marto 1458: Por la evouligo kaj plialtigo de la urbo, reĝo Matiaso liberigas la civitanojn de Debrecen de la devo pagi fiskan imposton, pro multspecaj meritoj, kiujn ĝi montris al la reĝoj de la lando, krome al lia familio.
- La 26-a de septembro 1459. Matiaso konfirmas la liberecon de la servutuloj ekloĝi en Debrecen.
- La 8-a de oktobro 1466. Elizabeta, la patrino de reĝo Matiaso, je peto de civitanoj en Debrecen, donas al la urbo aranĝorajton por foiro daŭranta dek kvin tagojn ekde la tago de Paŭlo la Ermito (la 10-a de januaro).
- La 12-a de aprilo 1470.Reĝo Matiaso permesas, ke la servutuloj serŝuldigintaj sin povu veni en Debrecen-on kaj tie ekloĝi.
- La 27-a de majo 1472. Elizabeta, la patrino ĉe rego Matiaso, donacas testamento-rajton al la civitanoj de Debrecen.
- La 25-a de maja 1475. Elizabeta, la patrino de reĝo Matiaso, permesas al la civitanoj de Debrecen, ke ili instalu trinktrogon por 13 brutoj okaze de foiroj, kaj ke 1a urbo funkciigu kontrol-markitan pesilon.
- La 3-a de julio 1477, Reĝo Matiaso prenis la varo-haltigan rajton de Nagyvárad (nun Oradea en Rumanio) kaj ĝin donacis al Debrecen.
- La 27-an de septembro 1479. Elizabeta, la patrino de Matiaso konfirmas tiun privilegion de la civitanoj en Debrecen, ke ili rajtas libere tranaloĝiĝi kien ajn en la lando.
- La 4-an de junio 1484. Reĝo Matiaso liberigas la loĝantaron de la civito Debrecen el sub la ŝarĝo de ĉiaspeca persona kaj poseda imposto kaj li permeeas, ke la debrecenanoj vendu la salon aĉetitan de la fisko.
- La 11-a de novembro. Reĝo Matiaso donacas la debrecenan bienaron al sia filo, János CORVIN (Johano Korvin).
- La 25-a de marto 1485. La unua konata incendio pereigaa en la urbo. La suda kaj orienta urbopartoj pereas.
- La 3-a de novembro 1492, Johano CORVIN konfirmas ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de Debrecen, kiujn ĝi ricevis de reĝo Matiaso. 1492-1493. Johano CORVIN donas Debrecenon kiel garantiaĵon al Imre DERENCSÉNI (DErenĉe'ni) kaj Márk HORVÁTH (HORvat').
- La 21-a de julio 1494. Reĝo Ladislao la Dua donacas sendoganecon validan por 18 tuta teritorio de la lando al la civitanoj kaj loĝantoj de Debrecen konfirrarite iliajn liberecon kaj privilegiojn.
- La 9-a de oktobro 1494. Je plendo de la urbo Debrecen János CORVIN (janoŝ/Johano Korvin) ordonas a1 la civitanoj kaj servutuloj en la loĝloko Sziget (siget), ke ili ne aŭdacu priplugi la poŝtokampojn en la bienoj de Sziget kaj Elep.
- La 16-a de majo 1500. Volante kreskigi la loĝantaron de Debrecen, János CORVIN ordonas, ke ĉiuj loĝantoj enloĝiĝantaj el provincoj, kiuj ekloĝas en forlasitaj domoj, estas liberaj pri pago de ĉiaspecaj ordinaraj kaj eksterordinaraj kotizoj dum ses jaroj kaj se ili ekloĝas en ĵus konstruitaj domoj - dum 12 jaroj.
- La 23-an de septembro 1500. Reĝo Ladislao la Dua konfirmas 1a sendoganecon kaj juĝorajton super ĝiaj civitanoj de la urbo Debrecen.
- La 27-a de septembro 1500. János CORVIN ordonas al siaj bienaj oficistoj loĝantaj en Debrecen, ke ili ne aŭdacu juĝi, monpuni la loĝantojn de la urbo kaj akcepti apelaciojn senditajn al ili.
- La 23-a de novembro 1500., Reĝo Ladislao la Dua, je plendo de János CORVIN, ordonas al ĉiuj ĉiarangaj aristokratoj de la lando, ke ili ne aŭdacu malhelpi la transloĝiĝon en Debrecenon al la servutuloj kvitigintaj sin de ĉiaepecaj ŝuldoj al siaj bienuloj.
- La 23-a de novembro. Ladislao la Dua konfirmas la privilegian diplomon datitan la 2-an de aprilo 1405 de reĝo Sigismondo, kiu rilatis al la ĉirkaubaro de la urbo kaj pri ĝiaj propra juĝo-rajto kaj feŭda censo.
- 1542. Parto de la urbanoj de Szeged (seged) fuĝantaj de la otoman-turkoj ekloĝas en Debrecen,
- la 29-a de junio 1543. Je iniciato de Reĝo Ferdinando la Unua okazas kunveno de landparto en Debrecen. La reĝon reprezentas András BÁTHORI (ANDraŝ' BAtori), ĉefkapitano de Transtisio.
- Septembro 1544. György FRÁTER (djerdj) okazigas kunvenon de landparto en Debrecen.
- La 7-a de junio 1545. György FRdTER (djerdj) okazigas guberniestran kunvenon por Transtisio en Debrecen.
- La 20-a de septembro 1545. En la sinodo aranĝita en Erdőd (ERded') la nova debrecena komunumo kiel religia komunumo apartigis sin de la roma katolika eklezio, akceptinte la hungaran kiel preĝolingvon.
- La 12-an de septembroo 1548.Reĝo Ferdinando la Unua donas sian bienparton en Debrecen al Gáspár SERÉDY (GASpar' ~Ĝre'di), kiel garantiaĵon.
- La 9-a de septembro 1549. Reĝino Izabela ordonas, ke ŝtataj kaj departementaj oficistoj observu la privilegiojn de Debrecen, donacitajn de reĝo Johano.
- 1549. Komenciĝas en Debrecen la protestant-spirita agado de András DÉZSI (AnDraŝ' deĵi) kaj kalvinana pastro Balázs RADÁN/RÁDAI (BAlaĵ' RAdan'/RAdai .
- 1550. Pli kaj pl multe da nobeloj transloĝiĝas en Debrecenon.
- 1551, Márton KÁLMÁNCSEHI SÁNTA. (KALmanĉehi ŝanta) debrecena pastoro ekbatalas kontraŭ la restaĵoj de la katolikismo.
- 1552. La katolikaj preĝejoj en Debrecen transdoniĝas en la posedon de la reformita eklezio. - Ĉesas la funkciado de la romkatolika eklezio en Debrecen. En Debrecen oni registris 1216 domojn - loĝantarnomro de la urbo estas proksimume 7-8 mil. - Bienulo János TÖRÖK; (janoŝ terek) konfirmas la administran kaj autonomian regularon de la urbo Debrecen faritan la 24-an de aprilo 1552.
- La 11-20-a de junio 1555. La. urbo estas ekregistrata en la "sanĝako" (distrikto) Szolnok (solnok),sed regado-imposton pagas ankeraŭ al la paŝao de Buda.
- 1556. La unua mencio pri vitkulturo en Debrecen. -- Reĝedzino Izabela kaj reĝo Johano Sigmundo komune konfirmas plurajn privilegiojn de la urbo Debrecen.
- 1557 La unua mencio pri la arĝentista gildo.
- 1558. Oni elektis Péter MÉLIUSZ JUHÁSZ-on. (MElius Juhas') , kiu luis 1a protektadon de la bienulo János TÖRÖK (jaro tcrclt) , kiel pastoro de Debrecen. - Incendio kaŭzenta grandnajn damaĝojn pereigis en la suda urboparto.
- Januaro 1561. La fondinto de presejo en Magyaróvár (MAdjarovar) kaj Kassa (kaŝŝa; nun Koŝice en Slovakio), Gál HUSZÁR (HUsar') fondas presejon.
- 1561, somere: oni ordonis Péter MÉLIUS JUHÁSZ episkopo
- 9-a de junio 1561: Reĝo Johano Sigmundo ordonis, ke la nobeloj transloĝiĝintaj Debrecen-on pagu imposton.
- 30-a de novembro 1561: on ianoncas kontraŭ ARANY Tamás antitriniaran instruon, Péter MÉLIUS JUHÁSZ publike diskutas.
- armitoj de György BUBEK pribruligis kaj prirabis Debrecen-on.
- 1562: okaze de paskaj foiroj, turk-atamanoj ŝtelakiradis en Debrecen.
- La morto de TÖRÖK János. En tiu ĉi jaro ĉesis la senpera interveno far bienuloj en la vivo de Debrecen.
- Péter MÉLIUS JUHÁSZ kun helpe de György CZEGLÉDI kaj Gergely SZEGEDI pretigas la unuan hungaran konfesion sub la titolo „Confessio catholica”. Tiu ĉi verko aperis en Debrecen.
- 18-a de julio 1563: Reĝo Johano Sigmundo konfirmas la rajton pri libera ekloĝo de la servutuloj en Debrecen.
- 26-a de aprilo 1564: Balázs LITERÁTI. la ĉefjuĝisto de Debrecen, ordonas „pro konfuzaj kaj minacplenaj tempoj”, ke oni aranĝu la foirojn – ĝis tiam aranĝitajn sur stratoj – sur la placo antaŭ la urbodomo. Septembro 1564: Tri incendioj pereigis en Debrecen. Dum la dua fajrego – la 6-an de septembro – forbruliĝis la domoj de la stratoj Csapó, Péterfia, Mester kaj Csemete. Forbruliĝis ankaŭ la Preĝejo „Sankta Andreo”- la nuna Granda Preĝejo kun la kolegio, malantaŭ ĝi. La rekonstruado de la preĝejo okazis nur en 1626.
- 1564: trupoj de Menyhért BALASSA ruinigis kaj prirabis Debrecen-on.
- 1565: Armitaj homoj de Antal SZÉKELY ruinigis, bruligis kaj prirabis Debrecen-on. Ruiniĝis ankaŭ la t.n. Malnova Kastelo.
- 1566: Debrecen akiris defendodiplomon de Sulejman.
- 1566-1570:La kalvinana eklezio konstruas preeĝoĉambron el la ruinoj de la norda kapelo de la Preĝejo „Sankta Andreo”. Oni finkonstruas la novan paroĥejon kaj la urbodomon.
- 24-26-an de februaro 1567: La debrecena sinagogo de la kalvinana kurso kunsidas.
- 13-a de oktobro 1567: Per sia defendo-diplomo Johano Sigmundo sekurigas la impostan kaj doganan liberecon de la urbo.
- 1567: tataroj (mongoloj) denove atakas Debrecen-on.
- 28-a de majo 1568: Johano Sigmundo sekurigas la juĝorajton de la urbo super la nobeloj vivantaj en Debrecen, krom la apelacio al la pripersona tribunalo de la reĝo.
- La 21-a de majo 1569. Reĝo Johano Sigmundo ordonas en la diplomo skribita al siaj oficiroj en Debrecen, ke la Granda Arbaro kaj la Arbaro de Apafa estas sub la protektado de la debrecenaj juĝistoj.
- 1569-1570. Ribelo de György KARÁCSONY (djerdj KAra'ĉonj). La "nigrulon" oni ekzekutis en Debrecen.
- 1570. La konsilantaro de la urbo limigas la tarifojn de 1a ĉevojaj priservoj farotaj por afero de la urbo: al Transilvanio, Buda po 3 forintoj, al Szolnok (solnok), Kassa (kasŝa;nun Koŝice en Slovakio) po 1,50 forintoj, al Eger, Diósgyőr (DIoŝ'djer') po 1 forinto, al Tokaj kaj Ecsed (eĉed) po 50 denaroj.
- 1576. Foiran reglamenton eldonas la urbo.
- La 12-a de decembro 1577. Kristóf BÁTHORI (KRIŝtof' BAtori), kapitano de Várad, skribas leteron al la juĝisto de Debrecen, per kiu li ordonas teni la arbarojn en malpermesiteco, tiel sekurigante la lignon por konstruado je okazo de eventuala incendio.
- 1577. Aperas la unua hungarlingva lernolibro de aritmetiko, titolita "Arithmetica".
- 1580. Incendio pereigis. Forbrulis la urboparto sude de la stratoj Szent Anna (Sankta Anna) kaj Miklós (MIKloŝ'=Niko1ao)
- La 22-a de oktobro 1582. István (Stefano) BÁTHORY (I5Tvan' BAtori), princo de Transilvanio, reĝo de Pollando, konfirmas la privilegiajn diplomojn donitajn antaŭe al Debrecen.
- La 25-a de oktobro 1582. István BÁTHORY, princo de Transilvanio, donas juran protekton al 15 loĝantaro de Debrecen kontraŭ hajdukoj kaj aliaj personoj. Li garantias la posedaĵojn de la civitanoj, la liberecon de la semajnaj kaj tutlandaj (naciaj) foiroj.
- La 8-a de januaro 1583. István BÁTHORY, princo de Transilvanio, ordonas, ke la nobeloj loĝantaj en la urbo partoprenu pagi komunajn impostojn.
- La 30-a de marto 1583. Zsigmond (Sigmundo) BÁTHORY (ĵigmond BAtori), princo de Transilvanio, konvene al la praa jurpraktiko, donacas per diplomo al la civitanoj la arbarteritorion de Granda Arbaro kaj Apafa, krome 1a teritorion de Máta.
- La 25-a de majo 1583. Vin-venda rajto donita de István BÁTHORY.
- La 15-a de decembro 1583. István BÁTHORY ordonas, ke la noveloj vivantaj en Debrecen interdivide partoprenu pagi impostojn de la urbo.
- 1585. Malsatego kaj pesto dekumas la loĝantojn.
- La 25-a de oktobro 1588. István BÁTHORY rajtigas la urban magistraton persekuti kaj puni ĉiaspecajn kulpulojn en ĉia agosfero, inter ili ankaŭ la bovopelistojn, nomatajn hajdukoj.
- 1588. Tiujare oni komencis skribi en la matrikulojn de Kalvinana Altlernejo. La unua enskribita studento: Johannes NOGHERI.
- 1588. 0ni inaŭguras la akademian fakon de Kalvinana Kolegio.
- 1590. La gildo de radfaristoj ricevas privilegio-diplomon.
- La 22-a de merte 1593. Reĝo Rudolfo sekurigas sendoganecon por la produktoj manufakturitaj de metiistoj.
- La 18-a de julio 1594. La popolo fuĝe sercas rifuĝejon antaŭ tataraj (mongolaj) hordoj.
- 1594. Tiom da akridoj invadas la kampojn de Debrecen, ke oni kanone pafadas ilin.
- 1595. Tataroj (mongoloj) murdas senatanon Ferenc KABAY (KAbai).
- 1595. Tamás NÁDASDY (TAmaŝ' NAdasdi) apud Debrecen dispelas la armeon de bejo de Szolnok (solnok).
- La 12-a de januaro 1598. Zsigmond (sigmundo) BÁTHORY (ĵigmond BAtori), princo de Transilvanio, malpermesas al la hajdukoj molestadi la loĝantaron.
- La 5-a de februaro 1598. Reĝo Ruĝolfo la Dua konfirmas la antaŭajn privilegiojn de la urbo.
- 1598-1602_ Debrecen kune kun Transilvanio estis prenita sub superregadon de HABSBURG-oj.
- La 5-a de februaro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua donas privilegi-diplomon al la gildo de sapfaristoj.
- La 4-a de septembro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua malpermesas ŝarĝi la loĝantaron per diversaj impostoj.
- La 4-a de septembro 1599. Reĝo Rudolfo la Dua disponas al la ĉefa juĝisto ne restrikti la rajton de semajnaj foiroj aranĝataj sur grandaj stratoj, ĉar tio ofendas la interesojn de la urba publiko.
- La komenco de la 18-a jarcento. Senatanoj Benedek GASPÁR (BEnedek GAŜpar') kaj Péter SZABÓ (SAbo') viktimiĝas pro tataroj (mongoloj). Vicjuĝiston András IGNÁT-on (ANDraŝ' IGnat') murdigas la grandveziro. Senatanon Tamás SZAPPANOS TŐKÉSon (TAma&' SAPpanoŝ TEkeŝ') la tartaroj (mongoloj) murdas, senatanon István OLÁH-on (ISTvan' ola') ili kuntrenis en kaptitecon.
- La 10-a de marto 1603. Gyárgy BÁSTA (djerdj baŝta), la imperiestra ĉefkapitano de Transilvanio,donas protekto-diplomon al Debrecen.
- La 16-an de oktobro 1604. Iŝtván BOCSKAI (ISTvan' BOĈkai) avane de siaj hajduk-trupoj enmarŝas Debrecen-on.
- 1604. La gildo de botistoj kaj suistoj disduiĝas.
- La 5-a de majo 1605. István BOCSKAI (IŜTvan' BOĈkai) konfirmas 1a ĝistiamajn privilegiajn de Debrecen.
- La 6-a de majo 1605. István BOCSKAI permesas al la nobeloj vivantaj en Debrecen, ke anstataŭ persona insurekcio (militservo) ili donu certan nombron de soldatoj, aŭ ili elaĉetu la militservon per monsumo.
- La 19-a de junio 1607.Zsigmond RÁKÓCZI (ĵigmond RAko'ci), princo de Transilvanio, konfirmas la situacion de la servutuloj.
- 1609: La gildo de tanistoj ricevas privilegi-diplomon.
- 1609.12.08.: Reĝo Matiaso la Dua en privilegia diplomo liberigas la urbon de la impostpagado
- 1609.09.13.: Princo Gábor BÁTHORY (Batori) donacas la dismon (dekonaĵon) de Szepes (Sepes) al la Kolegio.
- 1613.06.24.: Gábor BÁTHORY princo de Transsilvanio, konfirmas la privilegiojn ĝuitajn de Debrecen ĝis nun kaj li donas juran defendon al la komercistoj.
- 1616.04.12.: Gábor BÁTHORY princo de Transsilvanio, konfirmas la posedan kaj personan liberecon de la civitanoj de Debrecen.
- 1617: Rabsoldatoj de la paŝao en Buda murdas konsilantanojn János TÚRI SZABÓ-on (Janoŝ Turi Sabo) kaj Lőrinc TÓTH-on (lerinc tot’)
- 1619.09. :Aperras en Debrecen „Quarela Hungariae” (Plendo de Hungario) de Gábor BETHLEN (Betlen), princo de Transsilvanio, latin- kaj hungarlingva problemaĵo konceptita de Péter ALVINCZI, pastro de la urbo Kassa. Debrecen estas privata bieno de la princo de Transsilvanio.
- 1621.09-1622.01.: Grava pestokontaĝo pereigas en Debrecen. Pli ol dumil homoj mortas.
- 1623: Incendio pereigas en Debrecen. LA urboparto ĉirkaŭ la strato Várad preskaŭ tute pereas, la fajrego ne indulgis eĉ ĉe la strato Csapó (ĈApo’) 1624.03.14.: Gábor BETHLEN (Betlen), princo de Transsilvanio invitas deputitojn de Debrecen al la parlamento en Gyulafehérvár. La urbon reprezentas la civitanoj György GARÁZDA (djerdj Garaz’da) kaj Ferenc ORMÁNKÖZI (Orman’kezi). 1624: Refoje pereigas pestokontaĝo en la urbo. 1625.09.22: Gábor BETHLEN (Betlen), princo de Transsilvanio, konfirmas en sia letero datita en Várad la privilegidiplomojn donitajn al Debrecen en diversaj tempoj. 1626.08.06.: Gábor BETHLEN (Betlen), princo de Transsilvanio donacas 5.000 forintojn por la konstruado de la preĝejo Sankta Andreo. 1628.11.26.: Rekonstruiĝis la preĝejo Sankta Andreo. Por la konsekro alvenas Debrecen-on Péter ALVINCZI, predikisto de Kass (nun Koŝice en Slovakio) 1629.06.: Gábor BETHLEN (Betlen), princo de Transsilvanio kaj MURTÉZA, la paŝao ende Buda restadas en Debrecen. 1629.04.08.: En la parlamento en Gyulafehérvár (nun Alba Julia en Rumanio)la urbon Debrecen-on reprezentas la civitanoj István FEKETE kaj János MÉSZÁROS (janoŝ Mesa’roŝ) 1631.03.: Laŭ enskribo de la urba notario „tiel moviĝis la tero, ke la sonorilegoj en turoj per si mem eksonoris, je tiemgo de la urba loĝantaro. Debrecen akiris la rangon libera reĝa urbo en 1693, sed ties parlamenta aprobo okazis nur en 1715. Ekde 1849 Debrecen donis rifuĝejon al la Tutlanda Patrujdefenda Komisiono kaj al parlamentaj reprezentantoj. Karakteriza estas pri Kossuth-kulto (kosut), ke la nomon de Lajos KOSSUTH jene enskribis iu gardisto de urbopordo „Lajos Kossuth, Moseo de la madjaroj”. La 14-an de aprilo 1849- en la parlamenta kunsido, pligandiĝinta je amasmitingo – en la Granda Preĝejo oni proklamis la detronigon de la dinastio Habsburg. La Proklamo pi Sendependeco pliakrigis la pluan batalon. Unu el la akordoj antaŭ la armil-demeto ĉe Világos: la armeo de generalo József Nagy-Sándor suferas malvenkon kontraŭ la rusacara superforto. Fine de la dua mondmilito, la urbo estas denove okazejo por tutlanda evento: la 21-an de decembro 1944 en la oratoriejo de la Reformacia Kolegio kunsidas la Provizora Nacikunveno (Parlamento) ka jsekvatage oni elektas la Provizoran Nacian Registaron. La urbon oni nomas anakŭ Kalvinana Romo La urbo iĝis departementa centro en 1876.

Blazono de Debrecen

Debreceno, aperinta komence de la 13-a jarcento en skribaj fontoj, fandinta en si poste plurajn vilaĝojn, estis jam en 1361 komerc-urbo kaj samtempe signifa latifundia centro. Oni kalkulis ĝin al la departemento Bihar-o, sed ĉefe ekde la 16-a jarcento ĝi ricevadis tiajn faktajn, poste jurajn privilegiojn, kiuj donis al ĝi altgradan sendependecon. En 1693 ĝi fariĝis sidejo de la tiara organizita departemento Hajdú (hajdu:). Ĝia blazonbildo estas rekondukebla al eklezia motivo, kiu estis ofta en la mezepoko, kaj precipe ŝatata estis la figuro de Ŝafido de Dio en urbaj blazonoj, kiu aperis interalie en la blazonbildo de Bánffyhunyad ('banfihunjad; nun Huedin en Rumanio) kaj Szentendre ('sentendre). La unua versio konata de la blazono de Debreceno datiĝis en la aro 1560. La ŝtone ĉizita blazonbildo en ŝildo figuras ŝafidon, per sia levita piedo, antaŭa dekstra, ĝi tenas Paskostandardon- sian rigardon ĝi turnas malantaŭen. Pro la ofta figurado de Ágnus Dei (en la latina: Ŝafido de Dio) estis motivite kompletigi per specialaj markoj la Debreceno-blazonon, por kio dum la regado de Leopoldo la Unua - okaze de ĝia levo je rango libera reĝa civito - sin prezentis speciala eblo. En la fiam ricevita donac-diplomo oni regristris la blazonon de Debreceno, uzatan eĉ nuntempe. En la malsupra triono de ŝildo havanta pinton malsupran, la ĉi-antaŭe priskribita ŝafido staras sur siaj piedoj maidekstra antaúa kaj la du malantaŭaj sur po unu malfermitaj libroj, en kampo kun tri terdorsoj, ĉirkaŭ ĝia kapo estas sankteco-gloro ore fgurita. La du libroj estas aludoj al la du partoj de la Biblio, al la Malnova kaj Nova Testamentoj, krome tio rimiĝas kun tiu rolo, kiun ludis Debreceno en la vivo de la hungarlanda protestantismo kaj ĝenerale en la kultura vivo. Malantaŭ la ŝafido troviĝas verda palmo en blua kampo, kiel aludo al la estiĝ-loko de la Biblio. Super la ŝildo situas ne fermita kasko kavalira, super ĝi troviĝas rangosigna krono el kies fajrolangoj leviĝas fenikso turnanta sian kapon heraldike maldekstren al homvizaĝa suno. Tiu ĉi kompletigo jam bone diferencigis la blazonon de la urbo disde aliaj figurajoj kun ŝafido. La fenikso en la mezepoko estis tia vivulo mita, kiu kapablis reviviĝi el sia cindro, tiel ĝia meto en la blazonbildon estis dediĉita simboli la kreoforton, la vivovolon de la multfoje pereigita, sed ĉiufoje reviviginta urbo. La prablazonon, revalidigitan antaú nelonge, zonas kasko-kovrilo regula konforme al reguloj heraldikaj, kiu havas heraldike dekstre arĝentan-ruĝan kolorojn, kaj maldekstre - bluan-oran.

Esperantistoj de la urbo


- Sándor TÓTHFALUSI Kálmán PAPP Tibor PAPP, József PAPP József EKLI , Ferenc TEREMI , Ferenc PÁLFI , Péter TÖRÖK, d-ro Attila SALGA Kategorio:Urboj de Hungario

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

1958

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1958 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1958 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 49-a Universala Kongreso de Esperanto en Majenco.
- Penka BATOEWA kaj Anatolij GONĈAROV eklernis Esperanton.
- Vuk ECHTNER enkarceregita.
- 1-a de januaro : Eŭropo : La du Romaj Traktatoj starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) kaj la Eŭropa Atom-Energia Komunumo (EAEK, Eŭratom) inter la membroŝtatoj-fondintoj : Francio, Germanio, Belgio, Italio, Luksemburgo kaj Nederlando -- "Eŭropo de la Ses".
- 28-a de septembro : Francio : La francoj adoptas per referendumo sian nunan konstitucion ; ĝi estas promulgita la 4-an de oktobro 1958.
- 4-a de oktobro : Francio : La ĵus adoptita, nuna konstitucio de Francio estas promulgita. Ĝi tiel estas la 18-a konstitucio de Francio ekde 1789. Estigante parlamentan reĝimon, ĝi starigas la nunan Kvinan Francan Respublikon.
- Francio : Charles DE GAULLE estas elektita prezidento de la Franca Respubliko. Li tiel estas la unua prezidento en la Kvina Respubliko.
- Kolombio : Stabiliĝo.
- Gvineo sendependiĝas sub Ahmed Sekou TOURE, aniĝante al UNO.
- Kreita Romanido.
- La brita piloto Mike HAWTHORN gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 29-a de aprilo : Michelle PFEIFFER
- 29-a de aŭgusto : Michael JACKSON (muzikisto)
- 16-a de oktobro : Tim ROBBINS

Mortoj


- Josef ŠILHART
- 21-a de decembro Usono : Lion FEUCHTWANGER
- 24-a de decembro : William Ebenezer THOMSON ----
1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1958年 ko:1958년 simple:1958 th:พ.ศ. 2501

1984

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.

Naskiĝoj

Mortoj


- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE

Ceteraj


- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984". ----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984 ja:1984年 ko:1984년 ms:1984 simple:1984 th:พ.ศ. 2527

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Nominativo

Nominativo estas gramatika kazo en la lingvoj, kiuj havas deklinacian sistemon. En Esperanto nominativo estas markata per t. n. "nula markilo" (foresto de finaĵo -n), kio distingas ĝin de la markita per la finaĵo -n akuzativo. Al nominativo kondukas demando per kiokiu. La vorto devenas de la latina "nominare" = nomi. Kategorio:Lingvistiko ja:主格

Akuzativo

La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj kaj . Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj.
Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki direktojn. La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por "objekta".

Objekta kazo

Esperante oni esprimas la akuzativon per la rolfinaĵo -N ĉe substantivoj/o-vortoj, adjektivoj/a-vortoj kaj adverboj/e-vortoj. Dank' al la N-finaĵo, la vortordo de Esperantaj frazoj ne estas tiel fiksita kiel tiu de ekz. anglaj, ĉinaj, aŭ francaj frazoj. Do, eblas diri
- La kato ĉasas la raton.
- La kato la raton ĉasas.
- La raton la kato ĉasas.
- Ĉasas la kato la raton.
- Ĉasas la raton la kato.
- La raton ĉasas la kato. En ĉiu frazo, la kato estas subjekto kaj la rato estas objekto.

Akuzativo de direkto

Uzo kiel direktindikanta kazo: Ekzemploj:
Kun substantivo:
Mi iras Finnlandon. = Mi iras al Finnlando. Kun adverbo:
Mi iras Finnlande. = Mi iras en Finnlanda maniero.
Mi iras Finnlanden. = Mi iras al Finnlando. Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicio »en«:
Mi iras en la domo. = Mi iras ene de la domo.
Mi iras en la domon. = Mi eniras la domon. Dosiero:IriSuomien.png

Duobla akuzativo

Ekzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton
- lingvon
- ). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Neologismo, kiu en Esperanto kapablas solvi tiun ĉi (krom aliaj) problemon ŝajnas esti la eksperimenta prepozicio na (instrui na lernanto lingvon), kiu estas aldona maniero per kiu oni povas esprimi akuzativon en situacioj, kie la finaĵo -n ne taŭgas.

Akuzativo kun infinitivo

"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima. kategorio:Gramatiko Kategorio:Esperantogramatiko als:Akkusativ ja:対格

Ri

La literkombino havas plurajn signifojn:
- RI estas Rod-Insulo - usona ŝtato.
- Ri estas Seksneŭtrala homa triapersona pronomo.

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7