RomioGeografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio
Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
- Romia Imperio de Okcidento
- Romia Imperio de Oriento
La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina.
Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano
Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties
skribo,
ciferoj,
interlingvo,
valuto,
leĝo,
religio,
kalendaro,
mezuro,
vort-provizo,
literaturo,
arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj".
La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio.
Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko
Vidu ankaŭ:
- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj
ja:ローマ帝国
simple:Roman Empire
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Romo
Geografio > Eŭropo > Italio > Romo < Urboj
----
- loko: 41.87 Norde, 12.62 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.300 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, kie loĝas la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelfratoj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.
De -150 ĝis 400, Romo estis la pli potenca urbo de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.
De 500 ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝia lingvo, skribo, juro, religio, kalendaro, mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.
En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Francesco BARBERI, loĝis kaj movadis Stefano LA COLLA kaj studis Théophile CART.
Legu ankaŭ pri:
[http://www.reisebuero.tk/ Roma Forumo] ~ Imperiestraj Forumoj
Kategorio:Italio
Kategorio:Urboj de Italio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Rom
ja:ローマ
ko:로마
simple:Rome
Romia RespublikoHistorio > Romio > Romia Respubliko
----
Romia Respubliko (-509 al -27) estis la etapo de Romio kiam ĝi estis respubliko. Je -509, post la seksatenco kontraŭ Lukrecia, la romianoj mortigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la Senato de riĉaj bienistoj, kaj la du Konsuloj, elektitaj por unu jaro. Sed la popolo, per la tribunoj kaj voĉdonadoj, ankaŭ havis potencon. La ekvilibro inter la popolo (pleboj) kaj la grandaj bienistoj (la patricioj) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco kaj detruis la esperon kaj vivon de la alia. Tiu ekvilibro ne estis paca, atingitis post akraj luktoj de la plebo, estis ofte manipulata de la riĉuloj (pli poste, la riĉigita parto de la plebo kaj la patricoj, aliaklasograva estis la kavaliroj).La privatigo de konkeritaj terenoj fare de la riĉuloj kontraŭ la mizeriĝo de la etbienistoj proletariĝintaj instigis la Graĥoj Tiberius, kaj poste Kaius je provi reformoj, sed la riĉula klaso kripligis iliajn penoj kaj fine mortigis ilin.
La Respubliko laŭgrade konkeris Italion kaj, post tri sovaĝaj militoj inter -264 kaj -146, sian ĉefan rivalon en la Mediteraneo, Kartagon.
Post la disfalo de Kartago, en la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio kreskis grande pro militoj eksterlandaj, sed ankaŭ estis interne ŝirita pro la militoj inter la sukcesaj generaloj. Samtempe, la granda trezoro, kiu enfluis el la venkitaj landoj, koruptis la registaron, kiu laŭvice donis tro da potenco al la generaloj. Do la Respubliko spiralis al sia detruo. La rolantoj, kiuj partoprenis en tiu mortospiralo estas famaj: Cezaro, Cicerono, Antonio, Kleopatra, Oktavio, Pompejo, Marko Bruto, Katono, Krasso, ktp.
Je -27, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj la imperiestro de Romio. La imperio naskiĝis.
ja:%E5%85%B1%E5%92%8C%E6%94%BF%E3%83%AD%E3%83%BC%E3%83%9E
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
LatioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Latio
----
Latio (itale Lazio, prononcu "lacjo") estas regiono en centra parto de Italio kun 5 milionoj da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas la itala ĉefurbo Roma, limas norde kun Toskanio kaj Umbrio, oriente kun Markio, Abruzo kaj Moliso, sude kun Kampanio kaj okcidente kun Tirena Maro. Ĝia nomo devenas el antikva popolo de Romio, t.e. latinoj.
Gravas en tiu regiono la granda nombro de monumentoj, precipe de romia epoko kaj naturaj vidindaĵoj kiel la Lago Bolsena.
Lazio ankaŭ estas nomo de grava futbala teamo de Romo.
Kategorio:Italio
ja:ラツィオ州
PalatinoPalatino estas unu el la sep montetoj de Romo
----
Palatino estas grafo havante sur sia grafejo la saman jurisdikcion kiel aliloke la reĝo.
-753
Historio > Jarcentoj > 8-a jarcento a.K. > -753
----
En la jaro 753 antaŭ Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de aprilo: Tradicia fondodato de Romo kaj la komenco de la romia erao.
Naskiĝoj
Mortoj
----
-758 | -757 | -756 | -755 | -754 | -753 | -752 | -751 | -750 | -749 | -748
9-a jarcento a.K. - 8-a jarcento a.K. - 7-a jarcento a.K.
Aŭgusto CezaroHistorio > Romio > Aŭgusto Cezaro < Latina literaturo
----
Latina literaturo
Aŭgusto Cezaro (naskiĝis la 23-an de septembro, 63 a.K., mortis la 19-an de aŭgusto, 14 p.K; latinlingve Augustus Caesar), estis la unua imperiestro de la Romia imperio, kvankam li nomis sin nur la "Unua Civitano". Antaŭ la imperio oni nomis lin Oktavio, li partoprenis en la dua triumviraro kaj la pra-nevo kaj heredonto de Julio Cezaro. Kiel triumviro kaj poste kiel imperiestro, Aŭgusto regis la Roman imperion dum 57 jaroj, de -43 ĝis 14.
Post la murdo de Julio, Oktavio kune kun Antonio venkis Markon Bruton kaj la respublikanojn en la Batalo de Filipio je -42. Oktavio estis malsana dum la batalo, do Antonio estis la vera venkinto. Post Filipio, Oktavio kaj Antonio kaj Marko Lepido dividis Romion inter si kaj formis la duan triumviraron. Sed poste Oktavio venkis Lepidon kaj, en la Batalo de Aktio je la 2-a de aŭgusto -31, li venkis Antonion mem. Antonio klare estis la pli bona generalo, sed lia pasia amoro por Kleopatra nubigis lian juĝon.
Post la venko de Antonio, neniu povis stari kontraŭ Oktavio. Do je -27, la Senato donis al li la nomon Aŭgusto (latine, Augustus, "altigita") kaj donis al li la potencon de imperiestro.
La Respubliko kaj ties libereco estis delonge mortintaj -- ili efektive mortis sur la kampo de Filipio -- sed cent jaroj de militoj, internaj kaj eksteraj, estis anstataŭigitaj de paco, bona regado, bona mono, bonaj vojoj, libera komerco kaj poŝto, kiu alvenas. La longa romia paco komencis...
La monato aŭgusto estis nomita por li.
En Esperanto aperis
- Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto: el Monumento Ankira
(Antologio latina, volumo 2, paĝo 531, trad. Gerrit BERVELING
Kategorio:Romiaj imperiestroj
ja:アウグストゥス
ko:아우구스투스
KarakaloPor la kata besto, vidu: Karakalo (besto)
Karakalo estis imperiestro de Romio en 211–217 jj. Naskiĝis la 4-an de aprilo 186 – mortis la 8-an de aprilo 217 . Lia nomo estis Marcus Aurelius Antoninus, sed li prenis kromnomon Karakalo (Caracalla), kiu rilatas al la kapuĉaj tunikoj, kiujn vestis liaj samlandanoj.
Kategorio:Romiaj imperiestroj
ja:カラカラ
ko:카라칼라
TrajanoHistorio > Romio > Romiaj Imperiestroj > Trajano
----
| http://de.wikipedia.org/upload/c/c8/Trajan.jpg |
Trajano, latine: Marcus Ulpius Nerva Traianus, naskiĝis 18-an de septembro 53 mortis 27-an de januaro, 117 estis romia imperiestro ekde 98 ĝis 117.
Kategorio:Romiaj imperiestroj
ja:トラヤヌス
ko:트라이아누스
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
Latina alfabetoSkribarto > Skriboj > Alfabetoj > Latina alfabeto
----
La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia Imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiismo disvastiĝis jena alfabeto al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto nur posedis masjusklojn - minuskloj estas evoluo el la karolinga alfabeto uzita je la franca korto dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Por plena listo da literoj kutime uzataj vikipedie, vidu je Esperanta alfabeto.
Pri la latinaj liternomoj
La romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp. Greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigan e: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis la e, krom ĉe frikativoj kaj likvidoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝis K el la greka, oni devis nomi ĝin ka por eviti kolizion kun [ke] (= c).
----
Notoj:
:(1): Pri c "ke": Nur dum mezepoko la sono c diverĝis, tiele ke antaŭ la antaŭaj vokaloj e, i, kaj ae [aj > e] evoluis al [s]. Tion montras hodiaŭ la konservema Sarda dialekto, kiu kiel la ununura en la latinida lingvaro konservis k-an c. Caesar (Cezaro) klaskikprononce estis [kajsar], sed en la mezepoka latina de la kleruloj ĝi iĝis [sesar].
:(2): Pri la prononco de v: Prae, ĝi elparolatis same kiel la [w] de la Gota lingvo aŭ de la moderna Angla lingvo. Tamen, frue en la historio de la Romia imperio ĝi miksiĝis kun b - kp. simile ĉe la latinida Hispana.
Kategorio:Alfabeto
als:Lateinisches Alphabet
ja:ラテン文字
ko:로마 문자
th:อักษรละติน
zh-min-nan:Lô-má-jī
Latina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
DenaroEkonomio > Mono > Monunuo > Denaro < Historio
-----
Denaro (simbolo: d) estis arĝenta, monero kiu estis la ĉefa monero
en la Okcidento inter jarcentoj 1-a kaj 13-a. Ĝi ankaŭ estas unuo de mono
uzata en la enciklopedio, kies valoro estas ĉirkau:
- US $1,00 de 1980
- la prezo de unu Big Mac de McDonald's
Nuntempe ĝi estas
2,92 dolaroj,
3,28 eŭroj
aŭ
364 jenoj.
Vidu ankaŭ ĝian
[http://www.geocities.com/kalblando/enc/v/valuto.htm nunan valoron]
laŭ la ĉefaj valutoj.
Vidu sube por la preciza difino.
La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn
prefiksojn:
| simbolo | nomo |
ekzemplo |
| md | milidenaro | 1000 md = 1 d |
| d | denaro | |
| kd | kilodenaro | 1000 d = 1 kd |
| Md | megadenaro | 1 milionoj d = 1
megadenaro |
| Gd | gigadenaro | 1000 Md = 1 gigadenaro |
| Td | teradenaro | 1000 Gd = 1 teradenaro |
Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:
d = m / e
kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio dum unu
jaro,
esprimita en ŭatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la
MEP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro
de unu ŭato de ekonomia agado dum unu jaro.
Ekzemple dum la jaro 1995 Usono konsumis 95,95 eksaĵulojn da
energio -- t.e., 3042,5 gigaŭatoj -- kaj produktis 7400,5 gigadolarojn da
produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995
estis m / e = 7400,5 / 3042,5 = $2,43. Alivorte, la valoro de la dolaro en
1995
estis 0,4111 denaroj.
Laŭ tio, la valoro de la tri ĉefaj valutoj de la mondo je januaro
2001 estis:
eŭro 0,3313 d
dolaro 0,3489 d
jeno 0,003049 d
Tial la eŭro estas ĉirkaŭ unu triono da denaro. Ĉar la denaro ne estas
uzita de iu ajn nacio, ĝia valoro ne suferis pro inflacio. Vidu la
paĝon
pri valuto por sciiĝi pri ĝia nuna valoro
laŭ la senĉese ŝanĝiĝantaj naciaj valutoj.
Por tempoj antaŭ 1914 la difino de la denaro estas:
d = valoro de 115,5 mg da oro
Tial la prezo de oro antaŭ 1914 estis ĉiam, laŭ difino, 8,658 d/g.
Laŭ tio, la prezo de 1 gramo da arĝento:
jaro valoro Ag/Au loko
---------------------------------------------------
2000 0,057 d 57,7 Britio
1900 0,54 d 16,0 Britio
1800 0,58 d 15,0 Usono
1700 0,58 d 15,0 Francio
1600 0,72 d 12,0 Francio
1500 0,72 d 12,0 Francio
1400 0,72 d 12,0 Francio
1300 0,87 d 10,0 Francio
1200 0,72 d 12,0 Francio
1100 0,72 d 12,0 Francio
1000 0,72 d 12,0 Francio
500 0,62 d 14,0 Konstantinopolo
1 0,72 d 12,0 Romo
-500 0,64 d 13,5 Lidio
-1000 0,87 d 10,0 -
La prezo de arĝento falis post la eltrovo de arĝento en Zacatecas kaj Potosí en Ameriko
de la hispanoj en la jarcento 16-a, kaj falis multe pli rapide post la
eltrovoj en Nordameriko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:
valuto valoro lando/jc kvanto da metalo
siklo 7,2 d (babilona, jc -VI) 8,37 g da arĝento
siklo 12,1 d (hebrea, jc -VI) 14,1 g da arĝento
siklo 4,8 d (persa, jc -V) 5,57 g da arĝento
dariko 72 d (persa, jc -V) 8,3 g da oro
talanto 16600 d (atena , jc -V) 25800 g da arĝento
draĥmo 2,77 d (atena, jc -V) 4,325 g da arĝento
obolo 0,46 d (atena, jc -V) 0,7208 g da arĝento
statero 69 d (macedona, jc -III) 8 g da oro
denaro 2,75 d (romana, jc -III) 3,89 g da arĝento 98,0%
pura
denaro 2,27 d (romana, jc I) 3,36 g da arĝento 93,5%
pura
denaro 0,01 d (romana, jc III)
solido 38 d (bizanca, jc VII) 4,4 g da oro
dinaro 38 d (araba, jc VII) 4,4 g da oro
denaro 1,12 d (angla, jc IX) 1,555 g da arĝento
floreno 30 d (florenca, jc XVI) 3,5 g da oro
dukato 30 d (venecia, jc XVI) 3,5 g da oro
guldeno 30 d (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro
ekuo 17,0 d (franca, jc XVIII) 29,5 g da arĝento
peso 15,6 d (hispana, jc XVIII) 27,0 g da arĝento
dolaro 13,03 d (usona, jc XIX) 1,50465 g da oro
rupio 6,8 d (hinda, jc XIX) 11,7 g da arĝento
franko 2,51 d (franca, jc XIX) 0,29032 g da oro
pundo 63,39 d (brita, jc XIX) 7,322 g da oro
ŝilingo 3,17 d (brita, jc XIX) 0,3661 g da oro
penco 0,26 d (brita, jc XIX) 0,03051 g da oro
pundo 0,51 d (brita, 2001) -
dolaro 0,35 d (usona, 2001) -
exuro 0,33 d (eŭropa, 2001) -
jeno 0,0030 d (japana, 2001) -
La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La
talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona
siklo estis 8,37 g, la hebrea 14,1 g kaj la persa 5,57 g. La draĥmo kaj
denaro ankaŭ originale estis unuoj de pezo: la draĥmo estis 4,29 g, la
denaro estis 3,89 g. La grekoj difinis la draĥmon kiel unu 6000-ono
da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4,2 g.
La arĝento en la romana
denaro grade malaperis: en -211 ĝi
enhavas 3,9 g da arĝento (2,75 d), sed je 270, ĝi enhavas preskaŭ
neniom da arĝento. Je 304 la denaro valoris nur 0,01 d.
La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis
(ekzemple, en la parabolo de Mateo
20:1-16 kaj la monero kun la bildo de
Cezaro en Mateo 22:15-22).
En la 8-a jarcento, Karlo la Granda restarigis la denaron
kiel 1,555 g da arĝento (1,12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj =
1 pundo. La arĝenta denaro estis la ĉefa monero de okcidenta Eŭropo
ĝis
la jarcento 13-a. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero)
kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.
- La denaro (1,12 d) fariĝis la
arĝenta penco en Britio (tiele la
mallongiĝo "d"). En la dorso de la penco estis kristana kruco, uzita por
dispecigi la moneron en duonoj (la duonpenco, 0,56 d) kaj kvaronoj (la
farthing, 0,28 d).
- La solido (13,5 d) fariĝis la ŝilingo en Britio, la sou
en Francio, la soldi en Italio kaj la grossi en
Florenco.
- La pundo (269 d) fariĝis la guldeno en Nederlando, la
livre en Francio, la lira Italio kaj la floreno en
Florenco.
En la jarcento 13-a, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli
valoran ol la arĝenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj
Venecio la dukaton. Ambaŭ moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste
Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la
oran pundon (63 d, floris jc XIX).
La Thaler estis granda arĝenta monero de Germanio (1450-1600),
kiu enhavis 25-30 g da arĝento (14-17 d). Ĝi farĝis la dolaro aŭ
peso, la ĉefa monero de al hispana imperio (1500-1900), kiu
enhavis
27 g da arĝento (15,6 d). Ĝi estis la ĉefa havebla monero en
Nordameriko, tial ĝi fariĝis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro
enhavis 24,05 g da arĝento (13,0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro
estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0,14 d) estis simila
en valoro al la brita duonpenco (0,13 d).
En Britio en la 19-a jarcento la krono estis 5 ŝilingoj aŭ 15,9
denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 ŝilingoj
aŭ 66,7 denaroj.
En la 20-a jarcento, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam
estis subtenita de oro kaj arĝento. Tra la jarcenton, la valoro de la
pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de
la papera dolaro nur estis 0,35 denaroj aŭ $0,03 laŭ la
arĝenta dolaro de la 19-a jarcento. La
pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur
0,54 denaroj je 2000, aŭ malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli
rapide ol la denaro sub la romanoj.
La usona dolaro tra la 20-a jarcento:
jaro valoro inflacio
---------------------------------
2000 0,3543 d
1990 0,4846 d 3,1 %
1980 0,9355 d 6,4 %
1970 2,1822 d 8,4 % 1973: prezo de petrolo triobliĝis
1960 2,8525 d 2,6 % 1965-73: milito en Vjet-Namo
1950 3,9341 d 3,2 %
1940 8,00 d 6,9 % 1941-45: mondmilito
1930 8,25 d 3,1 %
1920 7,21 d -1,4 % 1929: ekonomia falego
Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en
valoro, sed la valoro por interŝanĝo senĉese kaj freneze variis, kio
subpremis la interkomercon de Eŭropo, kie ĉiu nacio havis sian propran
valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina
jaro de la jarcento, 1999.
Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:
12,6 Td monda ekonomio
3,2 Td usona ekonomio
59,1 Gd GM (enspezo, 1999)
36,9 Gd Exon (enspezo, 1999)
36,5 Gd Toyota (enspezo, 1999)
25,1 Gd la riĉo de Bill GATES (2001,02,06)
2 Gd meti unu homon sur la Luno
300+ Md la riĉo de Steven SPIELBERG (1995)
140 Md la riĉo de Oprah WINFREY (1995)
20,8 Md la domo de Bill GATES (1998)
13 Md Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaŭ la posedaĵo de
Bill GATES)
13 Md Michael JORDAN (enspezo, 1994)
55,0 kd nova domo (1970-95, Usono)
10,6 kd meza salajro de usonano
20 kd BMW
5-15 kd nova aŭto
500-1000 d persona komputilo
330 d fridujo
250 d monata luprezo (Novjorko)
135 d televido
80 d fotilo
10 d ĉemizo, robo, libro
1-2 d magazino
Kategorio:Moneroj
Julia kalendaroLa julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj de la Okcidento de 45 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregoria la 13-a por fari la gregorian kalendaron, la nuna ĉefa kalendaro de la mondo.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia.
Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. Ilia jaro konsistis el 10 monatoj kun 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por ke denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto.
Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis.
Kaj jen, en la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro.
Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro.
Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro.
Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon.
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Julia Kalendaro
kategorio:Kalendaro
ja:ユリウス暦
zh-cn:儒略历
Romia mezuroLa romia mezuro, kiel aliaj tradiciaj mezuroj, ne havis racian definojn kaj eĉ variis dum la jarcentoj. Tiuj mezuroj aperis laŭ nekonataj historiaj kialoj. Pro la grandeco de Romia imperio, tiu mezuro tre influis la eŭropajn mezurojn ĝis la kreado de SI.
| pezo |
| Libra, pondo aŭ asse (funto) | ĉ. 330 g (komprenu,gramon X gravita akcelo) |
| Uncia (unco) | ĉ. 27,5 g |
| Semissis aŭ semiassis | ĉ. 165 g |
| Decussis | ĉ. 3300 g |
| Talentum | ĉ. 26,4 kg |
| longo |
| Pes (futo) | ĉ. 29 cm |
| Cubitus (ulno) | ĉ. 43,5 cm |
| Passus (paŝo) | ĉ. 145 cm |
| Stadium (stadio) | ĉ. 181 m |
| Miliarium (mejlo) | ĉ. 1450 m |
Kategorio:Mezurunuoj
Latinida lingvaroLingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvo
----
La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultiĝis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Romia Imperio de Okcidento en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.
Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- okcidenta grupo:
- Iberio kaj Ameriko: la hispana (300 milionoj da denaskaj parolantoj), portugala (194), kataluna (6,5), galega (4,0), papiamento (0,3)
- Francio: la franca (65), haitia (6,0), okcitana (2), la lingvo gallo
- Svislando: la romanĉa (0,066)
- Italio: la sarda (0,3)
- orienta grupo:
- Italio: la itala (60)
- Rumanio: la rumana (28)
La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Multaj eĉ konsideras la galegan nur dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic MISTRAL kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvalitecon de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega, kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj
mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.
Forigo de finaj vokaloj
Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala, rumana
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna
- Sen finaj vokaloj: Franca
"Pli"
Kelkaj tiras la vorto por "pli" el plus, aliaj el magis.
- plus: Franca, itala
- magis: Portugala, hispana, kataluna, rumana
Sedecim aŭ Decem et sex
En kelkaj, la vorto por numero 16 etimas "ses-dek" laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas dek kaj ses, kiel de numero 17 al 19
- Sedecim: Kataluna, franca, itala, rumana
- Decem-et-sex: Portugala, hispana
Havi kaj teni
La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj este (rumana)
Havi kaj esti
Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
als:Romanische Sprachen
ja:ロマンス語
simple:Romance languages
ArkitekturoArkitekturo aŭ Arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:
- praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
- ideo-estetikan - aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.
Arkitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arkitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko - konstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.
Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:
Religia Arkitekturo
:Akldamo - Kirko - Kurgano - Maŭzoleo - Moskeo - Pagodo - Panteono - Piramido - Sinagogo - Templo
Loĝeja Arkitekturo
:Domo - Hotelo - Palaco - Kabano - Nubskrapulo
Socia Arkitekturo
:Aeroporto - Cirko - Ekspoziciejo - Lernejo - Muzeo - Ponto - Parko - Stacidomo - Stadiono - Teatrejo
Fortifika Arkitekturo
:Akropolo - Citadelo - Fortikaĵo - Kastelo - Muro - Turo
Konstrufakaj laboroj
:Betono, Adobo, Ferbetono
Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo - marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.
La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.
Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.
Vidu ankaŭ:
- Antikva Ĉinio
- Antikva Egiptio
- Funkciismo
- Helenio
- Romia konstruarto
- Romaniko
- Gotiko
- Renesanco
- Baroko
- Klasikismo
Vidu ankaŭ jenon:
- Etaĝo
- Fenestro
- Fundamento
- Ĝardeno
- Lifto
- Plafono
- Planko
- Pordo
- Ŝtuparo
- Tegmento
:Alvar AALTO
:Donato BRAMANTE
:Santiago CALATRAVA
:Jacques DUPUIS
:Gustave EIFFEL
:Ferdinand FELLNER
:Antoni GAUDÍ
:Jules HARDOUIN-MANSART
:Le Corbusier
:Jacques LEMERCIER
:Louis LE VAU
:Mies VAN DER ROHE
:Eugène VIOLLET-LE-DUC
Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako , konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero, Konstuaĵopartoj
ja:建築学
ko:건축
ms:Seni bina
simple:Architecture
th:สถาปัตยกรรมศาสตร์
15-speletFemtonspel, femtonpussel, ett typ av pussel som består av femton kvadratiska brickor i en ram. Brickorna kan vara numrerade från ett till femton, eller utgöra en bild. Ramen rymmer 4 - 4=16 brickor, så det finns ett hål. Med hjälp av detta hål kan spelaren byta plats på brickorna tills de hamnar på rätt ställen.
Länge innehöll Mac OS ett femtonspel som lät uttråkade användare pussla ihop Apples logotyp.
Kategori:Leksaker
hotels Amsterdam wadysawowo pokoje dog breeders yciorys liczniki
|
|
|