La Ruĝa Kruco estas simbolo, kiu metendas sur homamaj kaj kuracdonaj veturiloj kaj konstruaĵoj laŭ la Konvencioj de Ĝenevo, por ke ili protektiĝu de milita atako. Oni ne konfuzu la Ruĝan Krucon kun la kruco de Sankta Georgo, kiu estas la flago de Anglio, Barcelona, Freiburg kaj multaj aliaj lokoj. La kruco de Sankta Georgo etendas ĝis la rando de la flago, sed tiu de la flago de la Ruĝa Kruco ne etendas tiel.
Origine nur la Ruĝan Krucon oni uzis kiel simbolo de la Konvencioj de Ĝenevo, sed kelkaj islamecaj nacioj (ĉefe la otomana imperio, nun nomata Turkio) kontraŭstaris tion, kaj kiel rezulto oni ebligis la uzon de kroma simbolo (la Ruĝa Krescento). Poste, Persio (nun Irano) sukcese aldonigis ruĝan leonon kun suno - la leono kun suno estis simbolo de Persio - al la listo da uzeblaj simboloj; malgraŭ Irano neplue uzas tiun simbolon preferante la Ruĝan Krescenton, Irano pasintece rezervis la rajton ekreuzi ĝin iam ajn laŭ sia volo.
IranoIsraelo tiam petis aldonon de Ruĝa Stelo de Davido, rezonante ke oni agnosku judan simbolon krom la kristana kaj islama. Tiun ĉi simbolon uzas la Israela Ruĝa Kruco, sed oni oficiale ne agnoskas ĝin sub internaciaj homamaj leĝoj. La Movado de la Ruĝa Kruco neis la peton rezonante ke, se oni donus alian simbolon al la judoj (aŭ alia grupo), nenombreble da grupoj petos proprajn simbolojn por si, ĉu religiecaj, ĉu ne. Tio malpliigus la originan celo de la simbolo de la Ruĝa Kruco: krei unu simbolon por indiki veturilojn kaj konstruaĵojn protektatajn pro homamo. Responde, la Movado de la Ruĝa Kruco nun prilaboras novan simbolon nereligiecan, kiu estu facile agnoskebla sur la batalkampo; kiam jam la Movado ekuzas la simbolon, oni prezentos ĝin al la Ŝtataj Partioj de la Konvencioj de Ĝenevo por amendi la traktatojn.
RUGĜA KRUCOja:赤十字社th:กาชาดzh-cn:红十字会Kategorio:EsperantoKategorio:Esperanto-kulturoKategorio:Esperanto-movadoKategorio:Enciklopedio de EsperantoKategorio:Enciklopedio de Esperanto REdE-R
Ruĝa Kruco. Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la urbo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta mondo fondiĝis R. K. societoj kaj funkcias ankaŭ int. organizo de la R. K.
La iniciatinto de aplikado de E ĉe la R. K. estis la prop-isto de E en la franca armeo, kapitano Bayol. Antaŭ la 2-a UK li eldonis libreton pri utileco de E por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio E komencis penetri en la naciajn societojn de R. K. Ekz. en 1907 en la urbodomo de Antwerpen Van der Biest legis referaton pri E por anoj de Belga R. K. Samjare en la franca societo de R. K. oni fondis nacian komitaton por prop. de E. En 1909 admiiiistracio de la germana R. K. en Königsberg proponis al sia subularo lerni E-n. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto „E et Croix Rouge“. En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj E kursoj en Dresden; same en Kovno de Devjatnin.
Dum la 4-a UK en Dresden, 1908 je unua fojo reprezentis sin la Int. Komitato de la R. K. per A. Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en E. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa R. K. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelona 1910. En 1916 Justin Godart, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la saneca fako (nun ministro) cirkulere rekomendis la lernadon de E al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10.000 erojn de la lernolibro de E-Ruĝa Kruco de Bayol.
Post la milito la 10-a Int. Konferenco de la R. K. 1921, kiun prezidis G. Ador kaj partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ E havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de E ĉe R. K., kapitano Bayol, estis prezentata al la deligitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7 apr. la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion: „Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l' int. idealo de la R. K., ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la R. K., la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo E inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al int. kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la R. K.“ Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana R. K., adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni E-n.
I. ŜIRJAEV.
Anglio
Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.
Topografio
Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.
Historio
La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Barcelono
----
Katalunio
Barcelono ( nacilingve : Barcelona [barselona]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma Regiono de Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Tio situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio (loĝantaro 1,6 milionoj. Se oni alkalkulas la loĝantaron de la ĉirkaŭaĵo, tiam la nombro superas 3 milionojn.
En la jaro 1992 okazis la Olimpiaj Ludoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.
Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume GRAU CASAS.
Historio
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar BARKA, patro de Hanibalo BARKA el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al fortikaĵo (castrum). La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5. jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 rekonkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 konkeris Barcelonon por mallonga tempo Al-Mansur, Kalifo de Kordovo.
En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj grava mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj kolonioj, kiel Sardio kaj Sicilio.
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Aliaj signifoj
- Barcelono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Barcelono aliajn komunumojn, ekz: L'Hospitalet de Llobregat - Barcelona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando
- Barcelono estas nomo de urbo en Venezuelo
Geografio > Eŭropo > Germanio > Badeno-Vurtembergo > Freiburg < Urboj
Vidu ankaŭ: Svislando > Friburgo
----
- Situo: 47° 59’ 43" NO, 7° 51’ 11" OR
- Loĝantaro: 208 294 (2001)
- Areo: 15 306 hektaroj
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Historio > Turkio > Otomana imperio
La Otomana imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj en spaco ĉe Mediteraneo. La imperio ekzistis en la jaroj 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam de komence regis sultanoj de dinastio Otomanoj. Dank' al sia situo la Otomana imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.
Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".
Historio
La imperio estis fondita en la jaro 1281 de tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia. Murad la 1-a estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon sultano. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 sultano Mehmed la 2-a malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun li igis sia ĉefurbo sub la nomo Istanbulo. En la 16-a jarcento dum regado de sultano Suleiman la 1-a la Otomana imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Kompare kun Eŭropo turkoj estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.
Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali. Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana imperio partoprenis en la unua mondmilito flanke de la Centraj potencoj. Post la milito en Turkio eksplodis naci-liberiga movado kaj en la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. (Pri postmilita Turkio, vidu Kemal ATATÜRK).
Geografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo
----
Eŭropo Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio)
Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32%
Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso),
% urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Ankara La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio:
99,8% islamo
0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo:turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso)
Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco:la 29-an de oktobro1923 organizoj:UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro1982 korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso)
Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)
Geografio > Azio > Irano
----
Aziothumb
Irano - Iran - ايران
Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Sud-Okcidenta Azio. Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi-tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
Landkodo: IR.
E-nomo: [m] Persio, Persujo; [o] Islama Respubliko Irano.
Nacia nomo: Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arjoj". Ĉi-tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi au Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhurije Eslamije Iran).
Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Mohammad Reza PAHLAVI, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua Mondmilito, ĉefministro Mohammed MOSSADDEG naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratan politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis favore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj ekkomencis batalo kontraŭ ŝaha reĝimo. En 1979 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, AjatoloRuhollah ĤOMEJNI, deklaris islaman respublikon. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformistan politikon.
- [http://www.geocities.com/esagil1/arkiran.htm malnovega historio de Irano] (france)
- (1)[http://www.geocities.com/esagil1/iraniens.htm alveno de la unuaj iranaj popoloj en Irano] (france)
- [http://www.bahai.org/article-1-8-3-6.html la situacio de bahaanoj en Irano] (angle)
Kategorio:Iranoja:イランko:이란ms:Iransimple:Iranth:ประเทศอิหร่านzh-min-nan:Iran
Israelo
Geografio > Azio > Palestino > Israelo
----
PalestinoPalestino
----
Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio:
# Cisjordanio
# Gaza Sektoro - Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).
Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.
Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo.
La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.
Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Keliber -projekti tarkoittaa "Keski-Pohjanmaan litium- ja berylliumia". Kaustisen ja Ullavan alueelta on löydetty 1960-luvulla spodumeenia, mistä voidaan valmistaa mm. videoiden ja kameroiden sekä matkapuhelinten akuissa käytettävän litiumin raaka-ainetta.
Hanke kuuluu Suomessa 1990-luvulla syntyneesee kanadalaistyyppiseen pienkaivostoimintaa.
luokka:Kaustinenluokka:Ullava
Danish axe
The Danish long axe went by many names, including Dane-axe, English long axe, Viking axe, and hafted axe. Originally used by the Northmen in Viking times, the Danish axe was a modification of a woodsman's axe that made it an amazingly effective weapon of war. The shaft of the axe was usually between 4 and 6 feet long, and quite heavy. The blade itself, while large, was reasonably light and ground very thin, making it superb for cutting. Although the name retains it