Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Rudolfo La 2-a

Rudolfo la 2-a

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Rudolfo la 2-a Rudolfo la 2-a (15761611)
- li naskiĝis la 18-an de februaro de 1552.
- gepatroj: imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj Mario Hispana.
- imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo kroatia, slovena, lombardia kaj germana, arkiduko aŭstria kaj duko silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj lusatia.
- li parolis germane, latine, itale, france, ĉeĥe kaj hispane.
- 15521563 li estis edukata en imperiestra kortego en Vieno.
- la 8-an de novembro de 1563 patrino Mario kaj avo Ferdinando, timantaj pri tio, ĉu la malgranda Rudolfo estos sufiĉe bona katoliko en la kortego de Maksimiliano (Maksimiliano estis tre modera kaj protestanta konfesio neniel aparte ĝenis lin.), realigis, ke Rudolfo kaj lia frato Ernesto estis senditaj Hispanion por edukado en kortegon de Filipo la 2-a (fanatika katoliko, kia estis ankaŭ lia fratino kaj Mario, patrino de Rudolfo).
- la 17-an de aprilo de 1564 la princoj alveturis Hispanion, kie komenciĝis ilia edukado kaj klerigado.
- 15651595 Rudolfo rezistis al klopodoj edzinigi lin al la propra kuzino Izabela Hispana, filino de Filipo la 2-a Habsburga.
- la 23-an de aŭgusto de 1571 ambaŭ princoj revenis post sep jaroj ĝis Vieno kaj iliaj fratoj Albreĥto kaj Venceslao forveturis Hispanion. Filipo la 2-a ne havis sekvanton de la trono (lia filo Karolo estis freneza kaj baldaŭ li mortis) pripensante pri ilia sekvanteco.
- la 2-an de aprilo de 1572 Rudolfo estis proklamita kiel venonta hungara reĝo.
- la 25-an de septembro de 1572 en Preŝpurko okazis solena kronado por apostola reĝo hungara kiel Rudolfo la 1-a.
- 15731575 komune kun frato Ernesto li gvidis vicon da koncilioj anstataŭ la patro, kiu ne volis alveturi Bohemion pro konfliktoj kontraŭ la nobelaro.
- la 19-an de februaro de 1575 li forveturis kun la gepatroj kaj la fratoj Bohemion.
- la 20-an de septembro de 1575 per la ĉeĥa koncilio li estis akceptita kiel venonta ĉeĥa reĝo.
- la 22-an de septembro de 1575 kronado por la ĉeĥa reĝo kiel Rudolfo la 2-a.
- la 22-an de oktobro de 1575 li estis elektita kiel romia reĝo.
- la 1-an de novembro de 1575 en Regensburgo okazis la imperiestra kronado.
- 1576 li ekregis en la landoj de la monarĥio.
- la 12-an de decembro de 1576 li eldonis novan kortegan ordonaron.
- la 26-an de aprilo de 1577 li forveturis je kronveturado tra apudaj landoj de Krono ĉeĥa.
- 15781581 Rudolfo la 2-a restadis en Bohemio.
- la 1-an de aŭgusto de 1581 imperiestrino-vidvino Mario forveturis Hispanion.
- la 16-an de oktobro de 1583 imperiestro Rudolfo alveturis Pragon, kiu ekde tiu tempo fariĝis imperiestra rezidejo.
- 1581 Rudolfo la 2-a malsaniĝis je paroksismoj de melankolio, kiuj pli malfrue fariĝis pli profundaj kaj pli longdaŭraj. (En habsburga dinastio en la 16-a jarcento okazis vico da parencaj geedziĝoj, kio gvidis al vico da degeneroj kaŭzantaj paroksismojn de frenezeco. Ekz. ĉe Julio, filo de Rudolfo aŭ ĉe Karolo, filo de Filipo la 2-a.)
- 15831612 Rudolfo la 2-a konstruigis en Prago ampleksajn artajn kolektarojn, eble la plej grandajn en la tuta mondo, enhavantaj milojn da eksponaĵoj (de bildoj, statuoj, meblaro tra gemoj ĝis objektoj el eburo). Ankaŭ li lasis alikonstrui Pragan burgon kaj konstruigi reĝajn menaĝeriojn.
- 1585 al Rudolfo estis donita Ordeno de ora mantelo.
- Rudolfo la 2-a havis dum la tuta sia vivo malemon por edziĝi. Sed malgraŭ tio li amis (krom pluraj aliaj) Katerinon, filinon de Jakobo Strado, kiu estis lia administranto de la kolektaroj. Sed indikoj estas tre malplenaj pri ili.
- 1585 naskiĝo de filo nomita Julio Cesaro (Rudolfo ekŝatis lin kaj malgraŭ tio, ke li estis sole eksteredzeca, Rudolfo volis farigi lin dukon transilvanian aŭ eĉ ĉeĥan reĝon). Sed Julio la 17-an de februaro de 1608 murdis sian amantinon, tial li devis esti pro sia frenezeco devige restadigita en Český Krumlov. Ĉi tie li ankaŭ mortis la 25-an de junio de 1609.
- 1594 naskiĝo de filo Matiaso.
- 1602 naskiĝo de filo Karolo :Filinoj: :Karolino (edzo grafo Tomaso Contencory) :Doroteo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Madrido) :Elizo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Vieno)
- la 19-an de januaro de 1612 naskiĝis filino (kies patrino evidente ne estis Katerino Strado), kies nomo bedaŭrinde ne konserviĝis.
- 1593 li lasis alikonstrui kripton de la ĉeĥaj reĝoj konstruita de Karolo la 4-a.
- 1599 denove komencis militoj kontraŭ turkoj.
- 1602 Rudolfo la 2-a disvastigis la monarĥion je dukolando transilvania.
- 1604 li permesis en Hungarujo sole katolikismon.
- la 1-an de oktobro de 1604 Stefano Boĉkaj ekribelis kontraŭ la ordono pri religiaj liberecoj kaj dum venontaj du jaroj li konkeris la tutan Transilvanion kaj Slovakion.
- 1606 Rudolfo la 2-a donis al Boĉkaj princan titolon kaj la konkeritajn landojn li donis en lian administradon. (Boĉkaj mortis la 29-an de decembro de 1606).
- la 25-an de junio de 1608 li transdonis al frato Matiaso regadon super Hungarujo, Aŭstrio kaj Moravio.
- la 9-an de julio de 1609 li estis devigita de la ĉeĥa nobelaro eldoni la t.n. majestaron (leĝigo de religiaj liberecoj).
- 1611 Rudolfo, kiu volis malebligi tion, por ke Matiaso priregu ankaŭ Bohemion, Silezion kaj Lusation, invitis en la landon soldatarojn frunte kun princo Leopoldo Habsburga, episkopo pasova, sed kiu volis konkeri eĉ la reston de la landoj de Rudolfo volinte komenci per firmigado de la potenco de Rudolfo en Bohemio tiel, por ke li povu fariĝi absoluta reganto. Kontraŭ tio ekribelis nobelaro, kiuj helpe de Matiaso forpelis la pasovajn soldatarojn el la lando. (Pri tiu ĉi tempo rakontas ankaŭ libro de Josef SVÁTEK Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář, kiu estis tradukita en Esperanton de Petr TOMAŠOVSKÝ, vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ekzekutisto.jpg].)
- la 11-an de aŭgusto de 1611 Rudolfo la 2-a estis devigita subskribi abdikdokumenton. Sole honoraj titoloj de la landoj de l‘ monarĥio, Praga burgo kaj kelke da sinjorujoj en Bohemio estis al li lasitaj. Sed li plu restis la imperiestro klopodante malkonsili princo-elektistojn de elekto de Matiaso kiel imperiestro.
- la 20-an de januaro de 1612 Rudolfo la 2-a jam forlasita de ĉiuj, mortis en Praga burgo, eĉ ne povinte venĝi sin al la frato. En Rudolfo mortis la lasta ĉeĥa reĝo kaj romia imperiestro havanta sidejon en Prago. Rudolfo estis sepultita en la reĝan kripton en katedralo de sankta Vito. (Legu ankaŭ pri reĝa kripto en Praga burgo) ja:ルドルフ2世 (神聖ローマ皇帝)

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Ĉeĥio =MITOLOGIAJ REGANTOJ= :Prapatro Ĉeĥo (5-a jarcento post Kristo) :Krok (7-a jarcento) :Libuŝe :Přemysl la Plugisto (ĉirkaŭ la jaro 700) =HISTORIAJ REGANTOJ= Ligo de slavaj gentoj :Sámo (623659) Grandmoravia regno :Mojmír (morto 846) :Rastislav (846870) :Svatopluk (871894) :Mojmír la 2-a (894906) Bohemio Přemyslidoj

Princoj

:Bořivoj la 1-a (? – 894 ?) :Spytihněv la 1-a (? – 915 ?) :Vratislav la 1-a (915 ? – 921 ?) :Sankta Venceslao (? – 935) :Boleslav la 1-a (935967) :Boleslav la 2-a (967999) :Boleslav la 3-a (9991002) :Vladivoj (10021003) :Boleslao la Brava (10031004) :Jaromír (10041012) :Oldřich (10121034) :Břetislav la 1-a (10341055) :Spytihněv la 2-a (10551061) :Vratislav la 2-a (10611092) :Konrád Brněnský (1092) :Břetislav la 2-a (10921100) :Bořivoj la 2-a (11011107) :Svatopluk (11071109) :Vladislav la 1-a (11091125) :Soběslav la 1-a (11251140) :Vladislav la 2-a (11401173) :Soběslav la 2-a (11731178) :Bedřich (11781189) :Konrád la 2-a Ota (11891191) :Břetislav Jindřich (11921197) :Vladislav la 3-a (1197)

Reĝoj

:Přemysl Otakar la 1-a (11981230) :Venceslao la 1-a (12301253) :Přemysl Otakar la 2-a (12531278) :Venceslao la 2-a (12781305) :Venceslao la 3-a (13051306) :Rudolfo la 1-a de Habsburgo (13061307) :Henriko Karintia (13071310) Luksemburgia dinastio :Johano la 1-a de Luksemburgio (13101346) :Karolo la 4-a (13461378) :Venceslao la 4-a (13781419) :Zigmundo la 1-a (14201437) :Albreĥto Habsburgo (14371439) :Ladislao la 1-a (14521457) :Jiří z Poděbrad (14581471) :Matiaso la 1-a Korvino (14711490) :Vladislao la 2-a Jagello (14711516) :Ludoviko la 1-a (15161526) Habsburgoj :Ferdinando la 1-a (15261564) :Maksimiliano la 1-a (15641576) :Rudolfo la 2-a (15761611) :Matiaso la 2-a (16111619) :Frederiko la 1-a (16201621) :Ferdinando la 2-a (16211637) :Ferdinando la 3-a (16371657) :Ferdinando la 4-a :Leopoldo la 1-a (16581705) :Jozefo la 1-a (17051711) :Karolo la 2-a (17111740) :Karolo la 3-a (17411742) :Maria Teresia (17421780) :Francisko la 1-a Stefano Lotaringa :Jozefo la 2-a (17801790) :Leopoldo la 2-a (17901792) :Francisko la 2-a (17921835) :Ferdinando la 5-a (18361848) :Francisko Jozefo la 1-a (18481916) :Karolo la 1-a (19161918)

Prezidentoj de Ĉeĥoslovakio

:Tomáš Garrigue MASARYK (19181935) :Edvard BENEŠ (19351938) :Emil HÁCHA (19381945) ::Protektorato Bohemio kaj Moraviofaŝisma okupacio (19391945) :Edvard BENEŠ (19451948) :Klement GOTTWALD (19481953) :Antonín ZÁPOTOCKÝ (19531957) :Antonín NOVOTNÝ (19571968) :Ludvík SVOBODA (19681975) :Gustáv HUSÁK (19751989) :Václav HAVEL (19891992)

Prezidentoj de Ĉeĥio

:Václav HAVEL (19922003) :Václav KLAUS (2003 – ) Kategorio:Historio Kategorio:Historio de Ĉeĥio

1576

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1576 ---- En la jaro 1576 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj


- BAKFARK Bálint
- 19-a de januaro : Hans SACHS
- 21-a de septembro : Gerolamo CARDANO ----
1571 | 1572 | 1573 | 1574 | 1575 | 1576 | 1577 | 1578 | 1579 | 1580 | 1581
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1576년

18-a de februaro

Historio > Tagoj > la 18-a de februaro ---- La 18-a de februaro estas la 49-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 316 tagoj restas (317 en superjaroj). Je la 18-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1862 : Konstanta parlamento de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko establiĝis.
- 1930 : Usono: Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- 1552 : Rudolfo la 2-a
- 1745 : Alessandro VOLTA, Italio
- 1825 : JÓKAI Mór
- 1867 : Hedwig COURTHS-MAHLER
- 1882 : Rudolf NOVÁK
- 1901 : Hugo HAAS
- 1914 : Jaan OJALO
- 1931 : Toni MORRISON, Usono

Mortoj


- 1294 : Kublajĥano
- 1546 : Martin LUTHER, fondinto de protestantismo
- 1564 : Mikaelanĝelo
- 1803 : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 1967 : Robert OPPENHEIMER
- 1943 : Inácio BITTENCOURT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Gambio: nacia tago

Tagoj de semajno

La 18-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.

Vidu ankaŭ jenon:


- 17-a de februaro | 19-a de februaro
- 18-a de januaro | 18-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Februaro ja:2月18日 ko:2월 18일 simple:February 18 th:18 กุมภาพันธ์

1552

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1552 ---- En la jaro 1552 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 18-an de februaro : Rudolfo la 2-a

Mortoj

----
1547 | 1548 | 1549 | 1550 | 1551 | 1552 | 1553 | 1554 | 1555 | 1556 | 1557
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1552년

Sankta Romia Imperio

Sankta Romia Imperio, ekde ĉirkaŭ 1450 Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation, latine Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), en skandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", en Germanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio": la plejparte ĝermana, okcidenteŭropa imperio kreita kiam la papo kronis Karolon la Grandan en la jaro 800. Post partigo inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion Oto la 1-a en 961. La Imperio ĉesis en 1806 pro premo de Napoleono, kiam la imperiestro Franco la 2-a rezignis sian pozicion (iom kompensita per la fakto ke li estis, ekde 1804, imperiestro Franco la 1-a de Aŭstrio).
La imperiestoj estis elektitaj de 7 Princoj-elektistoj: La nomo esprimis la aserton de tiu imperio esti la heredanto de la siatempa Romia imperio; la saman aserton faris, ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, ankaŭ la Bizanca imperio. Ironie, neniu el tiuj du imperioj inkluzivis la urbon Romo mem, regata rekte de la papo kaj, dum la jaroj 756 ĝis 1870, ĉefurbo de la Eklezia ŝtato. La imperio estis strukturo sufiĉe loza, precipe post 1648. Ĝi havis nek centran registaron, nek ĉefurbon, kaj Voltaire diris ke la "Sankta Romia Imperio" estas "nek sankta, nek romia, nek imperio". Kvankam la reĝoj de la unuopaj germanaj landoj estis, oficiale, subuloj de la imperiestro (kiu estis samtempe reĝo de Aŭstrio), tio neniel malhelpis militojn inter, ekzemple, Prusio kaj Aŭstrio. Kiam Svedio dum la 17-a jarcento konkeris kelkajn nord-germanajn urbojn, tiuj urboj tamen ne eliris el la imperio; do ili havis duoblan jurisdikcion.
- Episkopo de Majenco
- Rejnlanda palatinata grafo
- kompletigota Vidu liston de la Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo ja:神聖ローマ帝国 zh-min-nan:Sèng Roma Tè-kok

Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

Kroatio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Kroatio ----
Dosiero:hr.gif
kroate Hrvatska Lando parte mezeŭropa, mediteranea kaj de Balkana duoninsulo.
- Landkodo: HR.
- E-nomo: [a] Kroatujo; [o] Kroata Respubliko.
- Nacia nomo: Republika Hrvatska.
- Areo: 56.542 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Stjepan MESIC.
- Adm. divido: 20 distriktoj (vidu sube) kaj urbo (Zagrebo), 122 urboj kaj 424 komunumoj.
- Ĉefurbo: Zagrebo (779 mil).
- Urboj: Split (175 mil), Rijeko (167 mil), Dubrovnik (55 mil), Osijek (130 mil), Zadar, Ŝibenik, Vodica, Biograd,Crikvenica, Novi Vinodolski, Makarska, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Hvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Vinkovci, Vukovar, Naŝice, Daruvar, Ploce , Poĵega, Slatina, Koprivnica, Varaĵdin, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Ĉakovec, Virovitica, Dxakovo, Bjelovar, Vrbovec, Kutina, Ivaniĉ Grad, Sisak, Slavonski Brod, Samobor, Karlovac, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Knin, Pazin, Poreĉ, Motovun, Buzet, Rovinj, Pula, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Jasenovac ...
- Loĝantaro: 4.437 460 (2001), inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉehoj 0,24%, ...
- Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
- Averaĝa denseco estas 78,4 personoj po kvadrat kilometroj.
- Ŝtatlingvo: kroata.
- Kredantoj: plejparte katolikoj,sed ankaŭ ortodoksoj, muzulmanoj, kredantoj de reformaj eklezioj, ...
- Eksporto: greno, frukto kaj legomaro, terpomo, tabako, metalaj produktaĵoj, tekstilaĵo.
- Pokapa GNP: 4566 $. (2001)
- Historio: de 1918 estis parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Dum la dua mondmilito naciisma marioneta ŝtato. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. En 1990 deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion, al kio sekvis konflikto kun Serbio. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
- Heredaĵo: historia urbo Dubrovnik, Plitvice laga nacia parko, Dalmacia bordo, Splita historia centro kun Diokletiana palaco.
- Montoj: Velebit, Biokovo, Dinara, Velika Kapela, Mala Kapela, Mosor, Uĉka, Ĉiĉarija, Kalnik, Papuk, Krndija, Poĵeŝka gora, Dilj, Zrinska gora, Psunj, Medvednica, Ivanŝĉica, Bilogora, Ĵumberak, Samoborsko gorje, Petrova gora, Ravna gora, Strahinjŝĉica, ...
- Riveroj: Sava, Dunav,Neretva, Drava, Kupa, Korana, Dobra, Krka, Zrmanja, Gacka, Lika, Una, Sutla, Krapina, Ĉesma, Raŝa, Mirna, Cetina, ...
- Statistikaĵoj: vizitu: http://www.dzs.hr
- Konataj kroatoj: Rugjer Bosˇkovic´ /Ruĝer Boŝkoviĉ/,Miroslav Krlezˇa /Miroslav Krleĵa/, Andrija Mohorovicˇic´ /Andrija Mohoroviĉiĉ/, Drazˇen Petrovic´ /Draĵen Petroviĉ/,Goran Ivanisˇevic´ /Goran Ivaniŝeviĉ/,Janica Kostelic´ /Janica Kosteliĉ/, ...

Distriktoj

Bjelovarsko-Bilogorska Zupanija, Brodsko-Posavska Zupanija, Dubrovacko-Neretvanska Zupanija, Istarska Zupanija, Karlovacka Zupanija, Koprivnicko-Krizevacka Zupanija, Krapinsko-Zagorska Zupanija, Licko-Senjska Zupanija, Medimurska Zupanija, Osjecko-Baranjska Zupanija, Pozesko-Slavonska Zupanija, Primorsko-Goranska Zupanija, Sibensko-Kninska Zupanija, Sisacko-Moslavacka Zupanija, Splitsko-Dalmatinska Zupanija, Varazdinska Zupanija, Viroviticko-Podravska Zupanija, Vukovarsko-Srijemska Zupanija, Zadarska Zupanija, Zagrebacka Zupanija,Grad Zagreb.

ESPERANTO EN KROATIO

Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:
- Kroata esperanto-ligo http://www.esperanto.hr
- [http://www.kraotien-links.de Kroatio]
- Reta kurso de Esperanto (kroatlingve) http://www.esperanto.hr/eo/index.html
- Studenta esperanta klubo http://www.angelfire.com/sk2/sek
- Ĝenerale pri Kroatio [http://www.hr]
- [http://www.kroatiehrvatska.com Kroatio]
- [http://croatia.europe-countries.com Croatia Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/croatia-map.htm Croatia Map] Kategorio:Kroatio fiu-vro:Horvaatia ja:クロアチア ko:크로아티아 th:ประเทศโครเอเชีย zh-min-nan:Hrvatska

Lombardio

: Lombardujo

Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria iden