Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj:UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
Rusia Federacio estas la dua oficiala nomo de Rusio. Ambaŭ formoj estas jure egalaj en uzo.
Moskvo
Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj
----
Urboj
Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Historio
Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38.
38
Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo.
En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.
En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato].
1712
En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.
En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917.
Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto.
Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado.
En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio.
Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991.
Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.
Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretajserviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj.
Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.
Geografio > Eŭropo > Rusio > Sankt-Peterburgo
----
Rusio
Sankt-Peterburgo (ruseСанкт-Петербург [sanktpitirbúrg]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta Maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
La urbo ankaŭ nomiĝas (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrad(o) de 1924 ĝis 1991.
1991
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.
Vidu ankaŭ: Ermitejo
En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj.
# Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892.
# Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004.
# E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979.
kaj aliaj.
Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.
Okazintaj en Peterburgo E-aranĝoj
La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996.
En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo.
Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis [http://peterburgo.info/ak2004/ Antaŭkongreson de IJK-2004].
Eksteraj ligoj
[http://peterburgo.info Pri Peterburgo: komuna blogo de peterburgaj esperantistoj] (eo)
[http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru)
[http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de)
Category:Urboj de Rusio - als:Sankt-Petersburgja:サンクトペテルブルクko:상트페테르부르크
Geografio > Eŭropo > Rusio > Ĉeĉenio < Kaŭkazio < Azio
----
Ĉeĉenio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en konsisto de Rusio, de 1921 - en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 - Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 - Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
- Areo: 15,9 mil kv.km (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
- Loĝantaro: ĉeĉenoj - 700 mil, rusoj - 250 mil (malnovaj datumoj).
- Laŭ la lastaj datumoj ĉ. 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
- Ĉefurbo: Grozno.
Nova historio (post 1990)
En komenco de 90aj jaroj ribeluloj deklaris Ĉeĉenan Respublikon Iĉkeria, kies unua prezidento estis Ĝoĥar DUDAJEV. La ribela respubliko ne povis konservi pacon en siaj limoj, spontaneaj interetnaj konfliktoj kaj persekutoj laŭ etna principo kaŭzis fuĝon de multaj etnaj neĉeĉenoj el la regiono.
Ekde 1994 ribelulojn kontraŭstaras regula armeo de Rusia Federacio. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj en regionojn precipe loĝataj de rusoj. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 post invado de armitaj trupoj el Ĉeĉenio al Dagestano la konservita konflikto renoviĝis. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio.
Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj de malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala milico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidento (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed KADIROV, post lia morto la novaj elektoj enpostenigis s-ron Alu ALĤANOV). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.
La okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj.
Geografio > Eŭropo > Rusio > Dagestano < Norda Kaŭkazio
----
right
Dagestano estas Respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.
- Areo: 50,3 mil kv.km;
- Loĝantaro: 2100 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala.
De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil BASAJEV.
Etnoj de Dagestano
El inter 2,1 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58%. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj:
En la lingvoj de la naĥa-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 557,1 mil personoj (27,9% de la tuta loĝantaro)
- darganoj — 332,4 mil (16,1%)
- lezgoj — 250,7 mil (12,2%)
- lakoj — 102,6 mil (5%)
- tabasaranoj — 93,6 mil (4,5%)
- rutuloj — 17,1 mil (0,8%)
- aguloj — 16 mil (0,7%)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3%)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio.
En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerbajĝananoj (azerioj) — 88,3 mil (4,3%)
- nogajoj (nohajoj) — 33,4 mil (16 %)
En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
- rusoj — 150,1 mil (7,3%)
- tatoj kaj montaraj hebreoj — 18,5 mil (<1%)
Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana.
98% de la kredantoj estas muzulmanoj.
Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp.
Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la plej alta naskonivelo en Rusio. La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42.
ja:ダゲスタン共和国ko:다게스탄 공화국
Ĥakasio
Geografio > Azio > Rusio > Ĥakasio
Respubliko Ĥakasio (ruseРеспублика Хакасия) estas respubliko enkadre de Rusia Federacio. Ĝi situas en sudo de la centra Siberio.
- Ĉefurbo: Abakan.
- Areo: 61,9 mil km² (la 49a en Rusio).
- Loĝantaro: 580,1 mil (2001).
La Ĥakasa Aŭtonoma Provinco estis fondita en oktobro de 1930, en 1992 ĝi estis renomita kiel Respubliko Ĥakasio.
- [http://www.gov.khakasnet.ru/ Oficiala informo pri Ĥakasio] (ru)
- [http://www.vskhakasia.ru/ Parlamento de Ĥakasio] (ru)
Kategorio:Rusioja:ハカス共和国ko:하카스 공화국
Kabardio-Balkario
Geografio > Eŭropo > Rusio > Kabardio-Balkario
----
Rusio
Kabardio-Balkario (aŭ Kabard-Balkario) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. Ĝi konsistas el du malfacile disigeblaj etnaj teritorioj, kiujn formas kabardoj kaj balkaroj. En nordaj partoj de la respubliko estas ankaŭ vilaĝoj kun etne rusa loĝantaro.
- Areo: 12,5 mil kv.km;
- Loĝantaro: 715 mil; inter ili kabardanoj - 304 mil, balkaroj - 60, rusoj - 234.
- Ĉefurbo: Nalĉik.
- Nova historio: En 1921 formiĝis Kabarda AO, 1922-1936 - Kabardo-Balkara AO, 1936-1944 - Kabardo-Balkara ASSR, 1944-1957 - Kabarda ASSR, de 1957 - Kabardo-Balkara ASSR.
La plejparto de la respubliko estas en konsisto de Rusio ekde 1557. Tiam kabarda princo boparenciĝis kun rusia caro. Cetera parto de la regiono (ĉefe kun balkara loĝantaro) aliĝis al rusio en 1827.
Kategorio:Kabardio-Balkarioja:カバルダ・バルカル共和国ko:카바르디노발카르 공화국
Geografio > Eŭropo > Rusio > Karaĉajio-Ĉerkesio
----
Respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. En 1922-26 Karaĉaj-Ĉerkesa AO, 1926-43 - Karaĉaja AO, 1957-1991 - Karaĉaj-Ĉerkesa AO. Areo: 14,1 mil kv.km; Loĝantaro: 390 mil; inter ili karaĉajanoj - 129 mil, ĉerkesoj - 40, rusoj - 170. Ĉefurbo: Ĉerkesk.
Neoficialaj nomoj
Oni foje uzas ankaŭ neoficialajn nomojn de teritorio(j) ene de Karaĉaj-Ĉerkesio:
:Karaĉajo
:Parto de Karaĉaj-Ĉerkesa Respubliko, kie la ĉefloĝantoj estas karaĉajanoj. Foje ankaŭ pri la tuta respubliko.
:Ĉerkesio
:Parto de Karaĉaj-Ĉerkesa Respubliko, kie plejparton konsistigas ĉerkesoj. En 1926-28 Ĉerkesa Nacia Okrugo. 1928-57 - Ĉerkesa AO. 1957-91 Karaĉaj-Ĉerkesa AO.
Ne konfuzu ĝin kun usona federaciero Marilando.
----
Geografio > Eŭropo > Rusio > Volgio > Marijo
----
Dosiero:ru-mariy-el.gif
http://en.wikipedia.org/upload/e/e9/RussiaMariEl.png
Mariio (Maria Respubliko – Respubliko Marij El), provinco en Rusia Federacio troviĝas oriente de la Orient-Eŭropa ebeno, en la Meza Volgio. La ĉefurbo – Joŝkar-Ola, 14 provincaj distriktoj (rajonoj), 4 urboj, 19 vilaĝoj de urba tipo. La respubliko nomitas laŭ la finna-ungria gento marioj, antaŭe nomitaj ĉeremis-ojn; ili konsistigas 43% de la loĝantaro, 47% estas rusoj, 6% tataroj.
- areo: 23,2 mil kv. km.
- loĝantaro: 762 mil personoj (1989)
vidu ankaŭ: Maria lingvoja:マリ・エル共和国ko:마리엘 공화국
Geografio > Azio > Rusio > Respubliko Saĥa Jakutio
Jakutio (oficiala plena nomo Respubliko Saĥa Jakutio), aŭtonoma regiono de Rusio.
- Areo: 3103,2 mil km²
- Loĝantaro: 973,8 mil.
Ligoj
[http://www.sakha.ru/ Oficiala paĝo]
[http://www.yakutiatravel.com/ Fotoj el Jakutio]
ja:サハ共和国ko:사하 공화국
La Hebrea Aŭtonoma Provinco (Hebrea Aŭtonomio) (Ruse: Еврейская автономная область, Еврейская Автономная Область), antaŭe la ‘’Hebrea Aŭtonoma Respubliko’’, estas la nura restinta aŭtonoma provinco, ĝi situas en la Rusia Faroriento kaj havas limon en la sudo kun Ĉinio, en la nordokcidento kun Amura provinco en la nordo kaj oriento kun Ĥabarovska regiono. Antaŭ 1934 la areo apartenis al Ĥabarovska regiono. Ekde la 7an de majo1934 Ĝi estas aŭtonoma provinco (область).
La administacia centro estas Birobiĝan.
Geografio > Azio > Rusio > Jevenkija
----
Dosiero:ru-jevenkija.gif
http://en.wikipedia.org/upload/4/49/RussiaEvenkia.png
lokiĝo de la Jevenkija aŭtonoma distrikto ene de Rusio
[http://www.eki.ee/books/redbook/evenks.shtml TTT-paĝo pri la jevenkija popolo (angle)]
ja:エヴェンキ自治管区ko:에벤키 자치구
Geografio > Azio > Rusio > Korjakija
----
Dosiero:ru-korjakija.gif
Korjakija nomitis laŭ la gento korjak. Sed en la 40 000 loĝantoj ili estas nur 9 000 nun, el kiuj nur 50% plu parolas sian lingvon. La kadukiĝo de la korjakaj lingvo, tradicioj kaj socio estas rapida, kaj ĉio tradicia estas rigardita kiel malpregresa kaj ridinda. Krome, pro la atombombo-elprovoj tie ostoj de la boaco-bredistoj entenas 20oble pli da ledo kaj 100oble pli da caesium ol tiuj de la nebredistoj, malsanoj estas plurfoje pli oftaj, infanmortokvoto estas po 75 inter 1000, kaj la averaĝa vivlongo estas malpli ol 50 jaroj.
http://en.wikipedia.org/upload/a/a7/RussiaKoryakia.png
lokiĝo de aŭtonoma distrikto Korjakija ene de Rusio
ruse: Корякский автономный округ
[http://www.eki.ee/books/redbook/koryaks.shtml TTT-paĝo pri la korjaka popolo (angle)]
ja:コリャーク自治管区ko:코랴크 자치구
Colonel William Edmeston was a British veteran of the French and Indian War. In 1763 under royal proclamation, he and his brother Lieutenant Robert Edmeston were each awarded 5000 acres (20 km²) in the colonies for their service in the 48th Regiment.
They attempted to establish their claims in what was then a disputed part of the New Hampshire Grants, now Vermont. However, in 1770 they decided to locate on the east bank of the Unadilla River in New York State just west of George Croghan's Otsegopatent, in what is now the Town of Edmeston in Otsego County. The transactions were facilitated by Percifer Carr, who had been a sergeant in the 48th regiment with Edmeston.
The brothers' properties became known as the Mount EdmestonTracts.
When the Edmeston brothers returned to England, Carr was employed as caretaker of their land.
References
- [http://www.oneonta.edu/~cooper/articles/nyhistory/1968nyhistory-pickering.html James H. Pickering, New York in the Revolution: Cooper's Wyandotté Published in New York History, Vol. XLIX, No. 2 (April 1968)]
- [http://wikisource.org/wiki/Edmeston%2C_New_York_%281760s%29 History of Edmeston: 1760s], [http://wikisource.org/wiki/Edmeston%2C_New_York_%281770s%29 1770s], [http://wikisource.org/wiki/Edmeston%2C_New_York_%28People%29#Edmeston Andrew Edmeston]
Edmeston, WilliamEdmeston, William
Nausea L.A.
Born in Los Angeles, California in the late 1980s, the founding members, Oscar Garcia (Terrorizer) and Eric Castro (Majesty) have regrouped the industrial/noise quartet NAUSEA for a new age with new unrelenting menace. After their 1993 disband, "NAUSEA" has returned and retained every ounce of their orginality, aggression and outlook. Oscar Garcia (guitar, vocals); Eric Castro (drums, percus
Duke (dance music artist)
Duke, whose real name is Mark Adams, is a male dance vocalist/songwriter/composer/producer who was born and raised in England.
His vocal range can go to a high-pitched falsetto to deep soul, which is why he is considered by many to be the wonderboy of white soul.
He had two top 10 hits on the BillboardHot Dance Music/Club Play chart
Template:Solookitup
Interesting question! When you feel something needs clarity, please feel free to look it up on a variety of sources before asking about whatever questions you feel need to be answered. Wikipedia is a wiki, so anyone can edit any article by simply following the link. You don't even need to log in! (Although there are some reasons why you might like to..
Therapeutics Goods Administration
The Therapeutic Goods Administration (TGA) is a unit of the Australian Government Department of Health and Ageing. The TGA carries out a range of assessment and monitoring activities to ensure therapeutic goods available in Australia are of an acceptable standard with the aim of ensuring that the Australian community has access, within a reasonable time, to therapeutic advances.
TGA activities include managing and coordinating, on a cost recovery basis, the TGA's international activities, particularly in relation to advisory and training services for regulatory matters. TGA integrates it's ac