Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Si

Si

SisiSI povas signifi jenon:
- Ĉe lingvistiko, si estas la refleksiva pronomo en Esperanto.
- Ĉe kemio, Si estas la simbolo de silicio.
- Ĉe muziko, si estas tononomo.
- Ĉe fiziko, SI estas mallongigo por sistemo internacia de unuoj
- si estas laŭ normo ISO 639 lingva kodo de la Sinhala lingvo.
- SI estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Slovenio.
- .si estas nacia domajno de la alta nivelo de Slovenio. ja:SI ko:Si

Lingvistiko

Lingvoscienco, lingvistiko aŭ (malpli ofte) lingviko laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homaj lingvoj, fako de lingvistoj.

Limoj

Ofte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco. La historio de lingvistiko montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aŭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, lingvokomputiko, psiĥolingvistiko, socilingvistiko...

Subfakoj

En sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:
- Fonologio - studo de la sonoj kiujn faras la homoj lingve
  - Fonetiko
- Gramatiko - studo de la formo kaj aranĝo de vortoj
  - Morfologio
  - Sintakso
- Semantiko - studo de la signifo de vortoj kaj ties aranĝoj
- Pragmatiko - studo de interinfluoj inter parolo kaj parolsituacio
- Tipologio - klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaŭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraŭ ne establis.

Ismoj kaj skoloj

Skoloj ekde la 1910aj jaroj:
- Strukturismo
  - Distribuismo
  - Funkciismo
- generismo
- senco-teksta teorio Famaj demandoj kaj debatoj:
- Hipotezo de Sapir-Whorf
- Universala gramatiko Modernaj formalaj gramatikmodeloj:
- Dependogramatikoj
- Vortgrupaj gramatikoj
- Transformaj gramatikoj
- Unuigaj gramatikoj

Pluraj vidpunktoj

La multaj lingvistikaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaŭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvistiko mem.

Diakrono kaj sinkrono

Ĝis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvistiko). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvistiko). Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aŭ la alian, aŭ ambaŭ. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas.

Teorio kaj apliko

Simile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laŭ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvistikon tra la konsiloj de vortaroj aŭ gramatiklibroj, aŭ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laŭ preskriba vidpunkto. Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laŭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj. Ekzemploj de aplikaj fakoj:
- Lingvoinstruo
- Lingvokomputiko
- Ortofonio
- Terminologio
- Vortarfarado

Lingvo kaj kompetento

Tradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aŭ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaĵo. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo. Tiuj ŝanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaĵo, aŭ ĉu ĝi estas branĉo de psiĥologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aŭ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taŭgaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neŭroscienco malgraŭ grandaj esperoj ne helpis respondi.

Informo kaj komuniko

Logiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aŭ kvalitojn de veraj aŭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso. Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaĵoj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis.

Vidu ankaŭ


- akcento, etimologio, metalingvistiko, onomastiko, ortografio, tradukoscienco, lingvofilozofio Kategorio:Lingvo ! fiu-vro:Keeletiidüs ja:言語学 ko:언어학 th:ภาษาศาสตร์ zh-min-nan:Gí-giân-ha̍k

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Silicio

Silicio estas kemia elemento en la perioda tabelo kies simbolo estas Si kaj kies atoma numero estas 14. Trivalenta metaloido, silicio estas malpli reakcia ol sia kemia analogo karbono.

Ecoj de silicio


- Simbolo: Si
- Atomnumero: 14
- Atompezo: 28,086
- Kemia Serio: aliaj metaloj
- Kemia Grupo: 14(IVA)
- Kemia periodo: 3
- Masa denseco: 2328 kg/m3
- Atoma denseco: 5,0x1028 atomoj/m3
- Dureco: 6,5
- VAN-DER-WAAL-a radiuso: 210 pm
- Elektrona konfigurado: [ Ne ]3s2 3p2
- Kristala strukturo: diamanta aŭ fac-centre kuba
- Stato de materio: solidaĵo
- Bolpunkto: 2355oC
- Fandpunkto: 1410oC
- Unumola volumeno: 12,06x10-6 m3/mol
- Vaporiga hejto: 384,22 kJ/mol
- Glaciiga hejto: 50,55 kJ/mol
- Vapora premo: 4,77 Pa ĉe 1683 K
- Elektronegativeco: 1,90 (skalo de Pauling)
- Unumasa varmkapacito: 700 J/(kg
- K)
- Elektra konduktiveco: 2,52x10-4 /mohm
- Termika konduktiveco: 148 W/(m
- k)
- 1-a joniga potencialo: 786,5 kJ/mol
- 2-a joniga potencialo: 1577,1 kJ/mol
- 3-a joniga potencialo: 3231,6 kJ/mol
- 4-a joniga potencialo: 4355,5 kJ/mol
- Rompiĝa elektra kampo: ~3x105 V/m
- Dielektra konstanto: 11,9
- Efektiva denseco de statoj en kondukta bendo: 2,8x1025
- Efektiva denseco de statoj en valenta bendo: 1,04x1025
- Elektrona afineco: 4,05 V
- Energia bendbreĉo: 1,12 eV
- Esenca koncentreco de portantoj 1,45x1016 m-3
- Esenca Debye-a longo: 2,4x10-5 m
- Esenca rezistiveco: 2,3x107 ohm m
- Latisa konstanto: 5,43095
- Koeficio de lineara termika pligrandiĝo: 2,6x10-6 K-1
- Driva movebleco de elektronoj: 0,15 m2/V s
- Driva movebleco de truoj: 0,045 m2/V s
- Pligrandiĝo ĉe glaciiĝo: ~9%
- Eltrovintoj: Antoine Lavoisier 1787, kaj Gay Lussac 1811 La nomo "silicio" venas de la latina vorto silex, speco de ŝtono (Siliko). Laŭ pezo, 25,7% de la terkrusto estas silicio. En la forma de siliko, aŭ silicia dioksido, (SiO2), ĝi troviĝas en la krusto de la tero kiel sablo kaj kvarzo. Opaloj, ametistoj, kaj jaspoj estas formoj de kvarzo. Granito, asbesto, feldspato, argilo, kaj glimo estas silikataj mineraloj. Siliko fortigas plantajn trunketojn, birdajn plumojn, kaj iujn spongojn. Silikono estas alia silicia kombinaĵo, uzata por fari oleojn, grasojn, farbojn, kaj kaŭĉukojn. En la moderna industrio, oni uzas silicion aŭ silician kombinaĵojn por fari vitron, ŝtalon, emajlojn, ceramikaĵojn, abrazilojn, kaj laserilojn. Hodiaŭ, silicio estas grava elemento en la faro de transistoroj, sunenergiaj piloj, kaj en icizita tekniko, kiel en la komputila industrio. Pura kristala silicio havas grizan koloron, sed en la naturo, la elemento silicio troviĝas nur en kombinaĵoj. Silicio havas naŭ izotopojn.

Notindaj Ecoj

En ĝia kristala formo, silicio havas metalan glaceon kaj grizan koloron. Ĝi estas frakasiĝema solidaĵo ĉe ĉambra temperaturo kiu fariĝas plasta ĉirkaŭ 900 o C. Elektre ĝi estas semikonduktaĵo, do povas esti foje izolaĵo, foje konduktaĵo. Ĝi bone konduktas hejton kaj sonon. Kaj ĝi flosas en sia propra likvaĵo. Kvankam silicio estas relative inerta, silicio reakcias kun oksigeno, nitrogeno, la halogenoj kaj diluaj alkaloj, sed plej multaj (neoksidigaj) acidoj ne rekte efikas. Nitrata acido estas oksidiga al silicio. Elementa silicio transmisias pli ol 95% da ĉia infraruĝa lumo. Sed malpuraĵoj en silicio, tiel kiel oksigeno, karbono, nitrogeno, boro, fosforo, kaj arseno, absorbas ĉe certaj fekvencoj en la infraruĝa. Silicio ne estas travidebla en ordinara videbla lumo.

Historio

Silicio (Latine silex, silicis signifata siliko) unue estis identigita de Antoine LAVOISIER dum 1787 kaj estis poste mise identigita de Humphry DAVY dum 1800 kiel kombinaĵo. Dum 1811 Gay LUSSAC kaj THENARD probable preparis malpuran amorfan silicion tra la hejtado de kalio kun silicia kvarflorido. Dum 1824 BERZELIUS preparis silicion uzante proksimume la saman metodon de Lussac. Berzelius ankaŭ purigis la produktaĵon per refoja lavado. Ĉar silicio estas grava elemento en semikonduktaĵaj kaj alt-teknologiaj aparatoj, la alt-teknologia regiono Silicia Valo, Kalifornio nomiĝis laŭ tiu ĉi elemento.

Produktado

Silicio estas komerce produktata per hejtado de alte pura siliko en elektra forno per uzo de karbonaj elektrodoj. Ĉe temperaturoj super 1900o C, la karbono reduktas la silikon al silicio laŭ la kemia ekvacio: :SiO2 + C → Si + CO2 Likva silicio kolektiĝas ĉe la malsupro de forno, kaj ĝi dreniĝas kaj malvarmiĝas. La silicio tiel produktita nomiĝas metalurgie grada silicio kaj estas 99% pura. Dum 1997 metalurie grada silicio kostis proksimume $0,50/g.

Purigado

La uzo de silicio en semikonduktaĵaj aparatoj postulas multe pli altan purecon ol atingeblan per metalurgia silico. Historie kelkaj metodoj uziĝis produkti alte puran silicion.

Fizikaj Metodoj

Fruaj teknikoj por purigado de silicio baziĝis sur tiu fakto ke kiam silicio fandiĝas kaj tiam re-solidiĝas, la lasta parto kiu re-solidiĝas entenas la plejparton de la malpuraĵoj. La plej frua metodo de silicia purigado, unue priskribita en 1919 kaj lime uzita por fari radarajn komponantojn dum la unua mondmilito, miksis rompadon de metalurgia silicio kaj tiam parte dissolvadon de la silicia pulvoro en acido. Kiam rompita, la silicio fendiĝis tiel ke la pli malfortikaj malpuraĵ-plenaj regionoj estis ekstere de la rezulta kerno de silico. Rezulte, la malpuraĵ-plena silicio estis unue solvita dum traktado kun acido, kio postlasis pli puran produktaĵon. En zona fandado, la unua metodo por purigado de silicio larĝe uzata en industrio, stangoj de metalurgia silicio hejtiĝis ĉe unu ekstremaĵo. Tiam, la hejtilo malrapide moviĝis laŭ la longo de la stango, tenante malgrandan longon de la fandiĝinta stango, dum la silicio malvarmiĝis kaj re-solidiĝis malantaŭ la fandiĝinta parto. Ĉar plejparto da malpuraĵoj tendencas resti en la fanda regiono anstataŭ re-solidiĝi,procezofine plejmultaj malpuraĵoj de la stango moviĝis al la ekstremaĵo kiu estis laste fandita. Tiu ĉi finaĵo fortranĉiĝis kaj forĵetiĝis, kaj la procezo re-fariĝis se oni deziris pli altan purecon.

Kemiaj Metodoj

Hodiaŭ, silicio puriĝas per konvertado al silicia kombinaĵo kiu povas pli facile puriĝi ol silicio mem kaj poste denove okazas konvertado de tiu silicia kombinaĵo reen al pura silicio. Triklora silano estas la silicia kombinaĵo plej ofte uzita kiel mezaĵo, kvankam silicia kvarklorido kaj silano ankaŭ uziĝas. Kiam tiuj ĉi gasoj blovas super silicio ĉe alta temperaturo, ili diskomponas al altpureca silicio kaj kloro. La gasa silicio tiam deponas sur la solidan silicion. Ĉe la procezo de Siemens, alte pure siliciaj stangoj elmetiĝas al triklora silano ĉe 1150 oC. La triklora silano dekomponiĝas kaj deponas plian silicion sur la stango, laŭ la kemia ekvacio :2 HSiCl3 → Si + 2 HCl + SiCl4 Silicio produktita de tiu kaj similaj procezoj nomiĝas polikristala silicio. Polikristala silicio tipe havas malpuraĵan nivelon de 1 parto el miliardo (pemd) aŭ malpli. Iam, DuPont produktis ultrapuran silicion per reakciado de silicia kvarklorido kun alt-pureca zinka vaporo ĉe 950oC, produktante silicio laŭ la ekvacio: :SiCl4 + 2 Zn → 2 ZnCl2. Tamen, tiu ĉi procezo kaŭzis multajn praktikajn problemojn (ekz. solidiĝo de flankproduktita zinka klorido ŝtopis liniojn) kaj fine forlasiĝis favore al la procezo de Seimens.

Kristalizado

La procezo de Czochralski ofte uziĝas fari altpurecajn unuopajn kristalojn por uzo en solidŝtataj aŭ semikonduktaĵaj aparatoj.

Izotopoj

Silicio havas naŭ izotopojn, kun atomnumero de 25 ĝis 33. 28Si (la plej abunda izotopo ĉe 92.23%), 29Si (4.67%), kaj 30Si (3.1%)estas stabilaj, 32Si estas radioaktiva izotopo produktita per argona diseriĝo. Ĝia duonvivo, post multa disputado, determiniĝas esti proksimume 276 jaroj, kaj ĝi diseriĝas per beta elsendo al 32P (kiu havas duonvivon de 14,28 jaroj)kaj tiam al 32S.

Antaŭzorgoj

Grava pulma malsano konata kiel silikozo ofte okazis inter ministoj, ŝtontranĉistoj kaj inter aliaj, kiuj laboris en medio, kie grandkvante estiĝis, enspiriĝis silika pulvoro. Kategorio:Kemiaj elementoj ja:ケイ素 ko:규소 th:ซิลิคอน

Muziko

Muziko estas arta aŭ amuza ordo de sonoj, pensita aŭ ne. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havante iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Muzikaj Terminaro, teorio kaj simboloj

Akustiko - Arĉa kvarteto- Bemolo - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Modalo - Ritmo - - Muzikaj formoj - Simfonio - Skaloj - Solfeĝo - Takto - Tonalo - Tononomoj

Muzikiloj

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj

Prahistoria muziko

Mezepoka muziko

Klasika (ĉefe Eŭropa) muziko

Popola muziko

Muziko ligita al alia komunikilo

:Filmmuziko :Opero :Opereto :Muzikalo :Vodevilo

Moderntempaj popularaj ĝenroj

:Alternativ-muziko :Bambuco :Ĵazo :Bluso :Soulo :Kontreo :Rok-muziko :Pop-muziko :Elektronik-muziko :Skao :Regeo :Hiphopo :Punko :Gospelo

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo

:Araba muziko :Azerbajĝana muziko :Brazilaj muzikoj :Ĉilia muziko :Irana muziko :Itala muziko :Germanlingvaj muzikgrupoj :Hindia muziko (Bangladeŝa, Barata, Pakistana) :Kaĵuna muziko (Luiziano) :Kuba muziko :Uzbeka muziko

kantaj ĝenroj

:Esperanto-muziko :Francaj kanzonoj

Naciaj himnoj

el Brazilo

Historio de muziko

fiu-vro:Muusiga ja:音楽 ko:음악 ms:Muzik simple:Music th:ดนตรี

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

ISO 639

Lingvo > ISO 639 ---- ISO 639 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj. Normo 639 enhavas 2 listojn :
- ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn mallongigojn,
- ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn mallongigojn. Uzon priskribas ISO 639-1/B kaj ISO 639-2/T. 22 lingvoj havas du triliterajn mallongigojn. Ekzemple:
- eng en Angla
- epo eo Esperanto
- fra/fre fr Franca
- ido io Ido
- jav jv Java

vidu ankaŭ


- Tabeloj ISO 639 A-F ~ G-K ~ L-R ~ S-Z
Tiuj tabeloj provas listigi ĉiujn lingvojn laŭ ISO 639-kodo (ordigitajn laŭ esperantonomoj kontrolendaj) kun duliteraj kaj triliteraj kodoj kaj angla kaj franca nomoj kiel ili aperas en la paĝoj de Library of Congress, por helpi al ĝustigo de la esperanto-traduko.

Fontoj

[http://purl.oclc.org/net/lanlin Landoj kaj lingvoj] de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert [http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ la kongresa biblioteko] (Library of Congress) w:en:ISO 639.

Eksteraj ligoj

http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ -- ISO 639-2 ĉefpaĝo http://www.loc.gov/standards/iso639-2/normtext.html http://www.loc.gov/standards/iso639-2/codechanges.html -- ISO 639-2/RA Ŝanĝa anonco. Kategorio:Lingvo ja:ISO 639 ko:ISO 639 th:ISO 639 zh-min-nan:ISO 639

ISO 3166

La internacia normo ISO 3166 donas duliterajn, triliterajn kaj triciferajn kodojn al sendependaj landoj kaj (kelkaj) dependaj teritorioj. Sube jen listo de la nunaj duliteraj kodoj. Hodiaŭ la sufikso -io estas multe pli ofte uzata anstataŭ -ujo, sed ĉi tiu listo montras la formojn kun -ujo, ĉar tiel oni pli klare distingas la landonomojn, kiuj devenas de la nomo de landanoj (afganoj - Afganio, ktp), disde aliaj landonomoj, kiuj finiĝas per -io (Aŭstralio, Bolivio, ktp). Ŝanĝu la finaĵojn -ujo al -io por ricevi la hodiaŭ pli kutimajn nomojn. Por alternativaj nomoj de la landoj vidu la apartan artikolon pri landonomoj. La normo ISO 3166-2 fiksas kodojn por sub-unuoj (regionoj, provincoj, subŝtatoj) ene de landoj. ISO 3166-3 estas normo pri kodoj de eksaj suverenaj landoj.
- AD - Andoro
- AE - Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- AF - Afganujo
- AG - Antigvo-Barbudo
- AI - Angvilo
- AL - Albanujo
- AM - Armenujo
- AN - Nederlandaj Antiloj
- AO - Angolo
- AQ - Antarkto
- AR - Argentino
- AS - Usona Samoo
- AT - Aŭstrujo
- AU - Aŭstralio
- AW - Arubo
- AX - Alando
- AZ - Azerbajĝano
- BA - Bosnujo kaj Hercegovino
- BB - Barbado
- BD - Bangladeŝo
- BE - Belgujo
- BF - Burkino
- BG - Bulgarujo
- BH - Barejno
- BI - Burundo
- BJ - Benino
- BM - Bermudoj
- BN - Brunejo
- BO - Bolivio
- BR - Brazilo
- BS - Bahamoj
- BT - Butano
- BV - Buvetinsulo
- BW - Bocvano
- BY - Belorusujo
- BZ - Belizo
- CA - Kanado
- CC - Kokosinsuloj
- CD - Kongo (Kinŝasa)
- CF - Centr-Afrika Respubliko
- CG - Kongo (Brazavila)
- CH - Svislando
- CI - Ebur-Bordo
- CK - Kukinsuloj
- CL - Ĉilio
- CM - Kameruno
- CN - Ĉinujo
- CO - Kolombio
- CR - Kostariko
- CS - Serbujo kaj Montenegro
- CU - Kubo
- CV - Kabo-Verdo
- CX - Kristnaskinsulo
- CY - Kipro
- CZ - Ĉeĥujo
- DE - Germanujo
- DJ - Ĝibutio
- DK - Danujo
- DM - Dominiko
- DO - Domingo
- DZ - Alĝerio
- EC - Ekvadoro
- EE - Estonujo
- EG - Egiptujo
- EH - Okcidenta Saharo
- ER - Eritreo
- ES - Hispanujo
- ET - Etiopujo
- FI - Finnlando
- FJ - Fiĝioj
- FK - Falklandoj
- FM - Mikronezio
- FO - Ferooj
- FR - Francujo
- GA - Gabono
- GB - Britujo
- GD - Grenado
- GE - Kartvelujo
- GF - Franca Gviano
- GH - Ganao
- GI - Ĝibraltaro
- GL - Gronlando
- GM - Gambio
- GN - Gvineo
- GP - Gvadelupo
- GQ - Ekvatora Gvineo
- GR - Grekujo
- GS - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
- GT - Gvatemalo
- GU - Gvamo
- GW - Gvineo Bisaŭa
- GY - Gujano
- HK - Honkongo
- HM - Herda kaj Makdonaldaj Insuloj
- HN - Honduro
- HR - Kroatujo
- HT - Haitio
- HU - Hungarujo
- ID - Indonezio
- IE - Irlando
- IL - Israelo
- IN - Barato
- IO - Brita Hindoceana Teritorio
- IQ - Irako
- IR - Irano
- IS - Islando
- IT - Italujo
- JM - Jamajko
- JO - Jordanio
- JP - Japanujo
- KE - Kenjo
- KG - Kirgizujo
- KH - Kamboĝo
- KI - Kiribato
- KM - Komoroj
- KN - Sent-Kristofo kaj Neviso
- KP - Nord-Koreujo
- KR - Sud-Koreujo
- KW - Kuvajto
- KY - Kejmanoj
- KZ - Kazaĥujo
- LA - Laoso
- LB - Libano
- LC - Sent-Lucio
- LI - Liĥtenŝtejno
- LK - Sri-Lanko
- LR - Liberio
- LS - Lesoto
- LT - Litovujo
- LU - Luksemburgio
- LV - Latvujo
- LY - Libio
- MA - Maroko
- MC - Monako
- MD - Moldavujo
- MG - Madagaskaro
- MH - Marŝaloj
- MK - Makedonujo
- ML - Malio
- MM - Birmo
- MN - Mongolujo
- MO - Makao
- MP - Nord-Marianoj
- MQ - Martiniko
- MR - Maŭritanujo
- MS - Moncerato
- MT - Malto
- MU - Maŭricio
- MV - Maldivoj
- MW - Malavio
- MX - Meksiko
- MY - Malajzio
- MZ - Mozambiko
- NA - Namibio
- NC - Nov-Kaledonio
- NE - Niĝero
- NF - Norfolkinsulo
- NG - Niĝerio
- NI - Nikaragvo
- NL - Nederlando
- NO - Norvegujo
- NP - Nepalo
- NR - Nauro
- NU - Niuo
- NZ - Nov-Zelando
- OM - Omano
- PA - Panamo
- PE - Peruo
- PF - Franca Polinezio
- PG - Papuo-Nov-Gvineo
- PH - Filipinoj
- PK - Pakistano
- PL - Pollando
- PM - Sent-Piero kaj Mikelono
- PN - Pitkarna Insulo
- PR - Puerto-Riko
- PS - Palestino
- PT - Portugalujo
- PW - Palaŭo
- PY - Paragvajo
- QA - Kataro
- RE - Reunio
- RO - Rumanujo
- RU - Rusujo
- RW - Ruando
- SA - Saŭda Arabujo
- SB - Salomonoj
- SC - Sejŝeloj
- SD - Sudano
- SE - Svedujo
- SG - Singapuro
- SH - Sent-Heleno
- SI - Slovenujo
- SJ - Svalbardo kaj Jan-Majen-insulo
- SK - Slovakujo
- SL - Siera-Leono
- SM - San-Marino
- SN - Senegalo
- SO - Somalujo
- SR - Surinamo
- ST - Sao-Tomeo kaj Principeo
- SV - Salvadoro
- SY - Sirio
- SZ - Svazilando
- TC - Turkoj kaj Kajkoj
- TD - Ĉado
- TF - Francaj Sudaj Teritorioj
- TG - Togo
- TH - Tajlando
- TJ - Taĝikujo
- TK - Tokelao
- TL - Orienta Timoro
- TM - Turkmenujo
- TN - Tunizio
- TO - Tongo
- TR - Turkujo
- TT - Trinidado kaj Tobago
- TV - Tuvalo
- TW - Tajvano
- TZ - Tanzanio
- UA - Ukrainujo
- UG - Ugando
- UM - Usonaj malgrandaj insuloj
- US - Usono
- UY - Urugvajo
- UZ - Uzbekujo
- VA - Vatikano
- VC - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj
- VE - Venezuelo
- VG - Britaj Virgulininsuloj
- VI - Usonaj Virgulininsuloj
- VN - Vjetnamujo
- VU - Vanuatuo
- WF - Valiso kaj Futuno
- WS - Samoo
- YE - Jemeno
- YT - Majoto
- ZA - Sud-Afriko
- ZM - Zambio
- ZW - Zimbabvo ko:ISO 3166-1 th:ISO 3166-1

Slovenio

Geografio > Eŭropo > Slovenio ---- Slovenio - Slovenija Lando en Meza Eŭropo. Parto de Jugoslavio ĝis 1991.
- Landkodo: SI.
- E-nomo: [a] Slovenujo; [o] Slovenio.
- Nacia nomo: Slovenija.
- Areo: 20.273 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Janez Drnovšek (2002), ĉefministro Janez Janša(2004).
- Ĉefurbo: Ljubljana (276 mil)(1991).
- Aliaj urboj: Maribor (108 mil), Celje (41 mil), Kranj (37 mil), Velenje (27 mil), Koper (25 mil),Novo mesto (22 mil), Jesenice (19 mil),Trbovlje (17 mil), Nova Gorica (15 mil),Murska Sobota (14 mil),Škofja Loka (12 mil),Domžale(12 mil), Ptuj (11 mil), Lenart.
- Loĝantaro: 1.992 mil (2002), inter ili 83.06% slovenoj, 1.98% serboj, 1.81% kroatoj. 10% ne volis respondi.
- Ŝtatlingvo: slovena.
- Kredantoj: 69.1% katolikoj (2002), 1.1% protestantoj, 0.6% ortodoksoj, 14% ne volis respondi
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Pokapa GNP: 16.990 EUR (2002).
- Organizoj: UNO (1992), NATO (2004), EU (2004)
- Historio: en 1991 Slovenio unua eliris el konsisto de Jugoslavio kaj fariĝis sendependa ŝtato.
- Heredaĵo: Adriatika bordo, Skocian-kavernoj. Kategorio:Slovenio als:Slowenien fiu-vro:Sloveeniä ja:スロベニア ko:슬로베니아 ms:Slovenia th:ประเทศสโลวีเนีย zh-min-nan:Slovenia

Nacia domajno de la alta nivelo

Nacia domajno de la alta nivelo estas interreta domajno de la alta nivelo alproprigita por iu landodependa teritorio. Oficiala nomo de ĉi tia domajno kiel "nacia" ne estas tute ĝusta. Nomoj de la domajnoj estas elektitaj laŭ landokodoj de normo ISO 3166, kvankam estas kelkaj esceptoj. Nomoj de la domajnoj ĉiam konsistas el du literoj. Tabelo de la domajnoj, stato por jaro 2005: kategorio:Interreto

Dymaxion

The term dymaxion was coined by inventor Buckminster Fuller as a compound of the words "DYnamic", "MAXimum" and "tensION". Although Fuller uses the term to suggest his concept of 'doing more with less', it is more marketing tool than meaningful adjective. Fuller's three-wheeled front-wheel-drive streamlined Dymaxion car of 1933 developed into three full-sized prototypes. Roomy, speedy, nimble, efficient, and the product of truly advanced engineering, one of the three prototypes was involved in a fatal collision near Chicago and further development was stopped. Fuller's Dymaxion house actually took three forms: the 4-D Dymaxion House model of 1927, the 1944 corrugated silo Dymaxion Deployment Unit developed in association with Butler Manufacturing Company, and the hamburger-shaped 1944 Dymaxion Dwelling Unit (or Wichita House) developed with Beech Aircraft. The Dymaxion map is an alternate projection system designed to minimize distortion and display no breaks in continental contours. During World War II Fuller also kept himself in the press by advocating "Dymaxion sleep". The Dymaxion was Buckminster Fuller's name for the cuboctahedron.

External links

[http://www.designmuseum.org/design/index.php?id=105 R. Buckminster Fuller]

House gry thrifty car rental cheap london hotels spielautomaten










































:: RELATED NEWS ::
Theodor Hänsch
Theodor Wolfgang Hänsch (b. 30 October 1941 in Heidelberg, Germany) is a German physicist. He shared one half of the 2005 Nobel Prize in Physics with John L. Hall, for "contr

Juan de Tassis y Peralta, Count of Villamediana
Juan de Tassis y Peralta, Count of Villamediana, (es: Conde de Villamediana) (b. 1582 - d. 1622) was a Spanish poet born at Lisbon towards the end of 1582. His father, a distinguished diplomatist, upon whom the dignity of count was conferred in 1603, entrusted the education of the brilliant boy to Luis Tribaldos de Toledo, the future editor of Mendoza's Guerras de Granada, and

Harold A. Nelson
The Progressive Conservative Party of Manitoba ran 38 candidates in the 1953 provincial election, under the leadership of Errick Willis. Twelve of these candidates were elected, and the Progressive Conservatives formed the official opposition in the legislature. Some candidates have their own biography pages; information about others may be founded here. Between
Marquis de Villette
Charles, Marquis de Villette (1736-1793) was a French writer and politician born in Paris on the 4th of December 1736, the son of a financier who left him a large fortune and the title of marquis. After taking part in the Seven Years' War, young Villette returned in 1763 to Paris, where he made many enemies by his insufferable manners. But he succeeded in gain
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org