Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
San Antonio

San Antonio

San Antonio estas la hispana nomo de Sankta Antonio, kaj ĝi estas komuna nomo de toponimoj en lokoj kie la hispana lingvo estas aŭ iam estis parolita:
- Argentino
  - San Antonio, en provinco Jujuy
- Ĉilio
  - San Antonio
- Meksiko
  - San Antonio, en San Luis Potosí
- Peruo
  - San Antonio, en la provinco de Limo
- Hispanio
  - San Antonio Abad (katalune: Sant Antoni de Portmany) en insulo Ibizo
- Usono
  - San Antonio (Florida)
  - San Antonio (Teksaso)

Sankta Antonio

Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Antonio ---- Ekzistas pluraj sanktuloj nomataj Antonio, komparu la apartigilon. ---- Sankta Antonio la Granda estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas la unua vera kristana monaĥo. Li vivis en Egipto, kristana ekde lia knabaĝoo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie dum la cetera vivo. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo. Krome, li vivis 105 jarojn, kio en la okuloj de samtempuloj estis des pli mirinda. La biografion de Antonio verkis Sankta Atanazio. Li mortis en 356. Festotago 17-a de januaro. Kategorio:Sanktuloj

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ


- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:


- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

Jujuy

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino > Jujuy ---- Jujuy estas Provinco de Argentino, situata en la norda de la lando. Argentino
  • Ĉefurbo: San Salvador de Jujuy
  • Areo: 53 219 kv. km.
  • Loĝantaro: 611 888 (2001)

    Departementoj

    Departemento (Ĉefurbo) # Cochinoca (Abra Pampa) # Doctor Manuel Belgrano (San Salvador de Jujuy) # El Carmen (El Carmen) # Humahuaca (Humahuaca) # Ledesma (Libertador General San Martin) # Palpala (Palpala) # Rinconada (Rinconada) # San Antonio (San Antonio) # San Pedro (San Pedro) # Santa Barbara (Santa Clara) # Santa Catalina (Santa Catalina) # Susques (Susques) # Tilcara (Tilcara) # Tumbaya (Tumbaya) # Valle Grande (Valle Grande) # Yavi (La Quiaca) ----
    - Kategorio:Provincoj de Argentino

    Ĉilio

    Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio ----
    250px
    250px
    250px
    Ĉilio - Chile Lando en Suda Ameriko. EdE-Ĉ Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra. Kategorio:Ĉilio fiu-vro:Tsiili ja:チリ ko:칠레 ms:Chile simple:Chile th:ประเทศชิลี zh-min-nan:Chile

    Meksiko

    Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko ----
    Dosiero:mx.gif

    Geografio

    Situo: 23 No, 102 Ok (suda Nordameriko)
    Areo: 1.923.040 km²
    semotaŭga: 12%

    Demografio

    Loĝantaro: 97,483,412 (2000) % urbana: 74% (2000)
    homoj je kv. km: 52,2 (2000)
    homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
    ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
    naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
    mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
    infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
    meza vivo longeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
    oficiala nomo: "Estados Unidos Mexicanos" (unuiĝintaj ŝtatoj meksikaj)
    Ĉefurbo: Meksikurbo
    La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de eŭropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% eŭropana, 1% aliaj
    Religio: 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj
    Lingvo: la hispana, la naŭatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj
    alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

    Politika sistemo

    Registaro: demokrata federa respubliko Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
    Sendependiĝo: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
    Internaciaj organizaĵoj: UNO (1945)
    konstitucio: la 5-an de februaro 1917
    Politikaj partioj (ĉefaj):
    - Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)
    - Partio de Nacia Agado (1939)
    - Partio de la Demokrata Revolucio (1988) Ekonomio: 198 [8Gd]] (1998, takso)
    po kapo: 1,97 kd (1998, takso)
    kreskanta procento: 3,7% (1999, takso)
    inflacio: 15% (1999)
    senokupa: 2,5% en urboj (1998, takso)
    registara buĝeto: 41,06 Gd (1994, takso) Valuto: 1 peso (Mex$, MXN) ([http://www.xe.com/ valoro])

    Provincoj

    Meksiko dividiĝas en 31 provincojn kaj la Federacian Distrikton ĉirkaŭ la ĉefurbo: Vidu ankaŭ: Mapo de la subŝtatoj de Meksiko.

    Geografio

    la plej alta monto estas la Citlaltepetl aŭ Cerro de la Estrella (Stelmonto)...

    Historio

    La historio de Meksiko dividiĝas en ses ĉefaj periodoj:
    - Kulturoj de Mezameriko, kiam floris la olmekoj, toltekoj kaj meŝikoj (1,200 a.K. - 1521 p.K.)
    - Konkero kaj koloniigado fare de la hispanoj (1521-1810): la sieĝo de Tenoĉtitlano kaj la fondo de la Vicregno de Nova Hispanio
    - Milito por la sendependiĝo kaj unuaj provoj organiziĝi (1810-1824): la alvoko de Dolores fare de pastro Miguel Hidalgo, la milito kontraŭ la reĝa armeo, la atingo de la sendependeco, la Unua Imperio kaj la proklamo de la respubliklo
    - Sendependa vivo (1824-1910): la malstabileco de la unuaj jaroj, la perdo de teritorio, la Reformo, la Dua Imperio, la porfiria diktaturo
    - La meksika revolucio (1910-1917): la proklamo de Madero, la militantaj ĉefoj, la konvencio de Aguaskalento, la konstitucio
    - La registaroj de la institucia revolucio (1917-2000): la stabiligo post la enlanda milito, la fondo de la Nacia Revolucia Partio, la lasta armita subleviĝo kaj la sinsekvo de konstitucie elektitaj prezidantoj

    Ankaŭ vidu


    - Diskuto pri la nomo de Meksiko en esperanto
    - Prezidanto de Meksiko Kategorio:Nordameriko ! ja:メキシコ ko:멕시코 ms:Mexico simple:Mexico zh-min-nan:México

    San Luis Potosí

    San Luis Potosí estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝi situas norde de la ĉefurbo Meksikurbo, ĉirkaŭ la kankra tropiko. Ĝi havas areon de preskaŭ 64.000 km² kaj loĝantaron de 2,3 milionoj. La ĉefurbo San Luis Potosí dum la liberiga milito en 1863 estis deklarita provizora ĉefurbo de Meksiko fare de prezidento Benito JUÁREZ. Aliaj gravaj urboj estas Ciudad Valles, Rio Verde kaj Matehuala. En 1910 la posta prezidento Francisco I. MADERO proklamis la "Planon de San Luis", kiu iniciatis la Meksikan Revolucion; li tamen skribis ĝin ne dum sia aresto en San Luis, sed post fuĝo al ekzilejo en San-Antonio en Teksaso.

    Peruo

    Geografio > Ameriko > Sudameriko > Peruo ---- Dosiero:pe.gif Peruo - Peru Lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko.

    Ĝeneralaj informoj

    Historio

    Ĉefa artikolo: Historio de Peruo En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiaŭanaka kaj aliaj. Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro. Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco PIZARRO, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin. La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio. La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de SAN MARTÍN en 1821, kaj firmigita de Simón BOLÍVAR en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio. De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio. La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan GARCÍA, Alberto FUJIMORI)

    Administra divido

    Depost 2002, Peruo estas dividita en 25 regionoj, plus la provinco de Limo, kiu taŭgas kiel metropolitana centro. La nunaj regionoj estas:

    - Amazonio
    - Ancash
    - Apurimako (Apurímac)
    - Arekipo (Arequipa)
    - Ajakuĉo (Ayacucho)
    - Kaĥamarko (Cajamarca)
    - Callao
    - Kusko (CuscoCuzco)
    - Huancavélica

    - Huánuco
    - Ica
    - Junín
    - La Libertad
    - Lambayeque
    - Lima regiono
    - Loreto
    - Madre de Dios

    - Moquegua
    - Pasko (Pasco)
    - Piura
    - Puno
    - San Martín
    - Tacna
    - Tumbes
    - Ukajalio (Ucayali)

    Vidu ankaŭ


    - Listo de urboj de Peruo Kategorio:Peruo ja:ペルー ko:페루 ms:Peru simple:Peru th:ประเทศเปรู zh-min-nan:Perú

    Limo (Peruo)

    Limo (Lima) estas la ĉefurbo de Peruo Ĝi situas en la okcidenta marbordo de la lando, proksime al la haveno de Callao. Limo havas pli ol ok milionojn da loĝantoj, granda el kiuj loĝas en malbonkvalitaj loĝejoj en la ĉirkaŭo, pro kio la ekzakta nombro ne estas konata La urbo estis fondita de Francisco PIZARRO je la 18-a de januaro 1535 kaj baldaŭ fariĝis la ĉefa piliero de la potenco de la hispana imperio en Suda Ameriko. La historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Tie troviĝas inter alie la Nacia Universitato San Marcos, laŭdire la plej antikva en Ameriko (1551). Ankaŭ vizitinda estas la 16a-jarcenta katedralo.

    Ekstera ligo

    [http://www.munlima.gob.pe Urbestraro de Limo] Kategorio:Ĉefurboj

    Hispanio

    Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

    Ĝeneralaj informoj


    - Landkodo: ES.
    - E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
    - Nacia nomo: Reino de España.
    - Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
    - Politika sistemo: konstitucia monarkio.
    - Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
    - Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
    - Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
    - Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
    - Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
    - Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
    - Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
    - Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
    - Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
    - GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
    - Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
    - Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
    - Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
    - Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
    - Esperanto-movado ----

    Administra organizado

    Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

    Lingvoj

    Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
    - hispana
    - kataluna
    - galega
    - eŭska Vidu:
    - Lingvoj de Hispanio

    Geografio

    La ĉefaj riveroj estas Miño (
    - ), Doŭro (
    - ), Taĵo (
    - ), Gvadiano (
    - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
    - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

    Naciaj Parkoj


    - Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
    - Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
    - Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
    - Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
    - Sierra Nevada (Andaluzio)
    - Doñana (Andaluzio)
    - Timanfaya (Kanarioj)
    - Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
    - Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
    - Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
    - Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
    - Garajonay (Kanarioj)
    - Teide (Kanarioj)]) ----

    Historio de Hispanio

    Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

    Prahistorio

    Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

    Antikva epoko

    Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

    Mezepoko

    711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

    Moderna epoko

    1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

    Nuntempa epoko

    Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

    Ekstera ligilo

    el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

    Ibizo

    Ibizo (katalune Eivissa, hispane Ibiza) estas nomo de la tria plej granda insulo de Balearoj (post Majorko kaj Minorko). Ibiza havas surfacon de 572 km², la centro estas Ibizo-urbo (Eivissa Vila). En Ibizo vivas ĉ. 82.000 loĝantoj daŭre, el kiuj ĉ. 6.500 oficiale anoncitaj eksterlandanoj. Kune kun la sude situanta insulo Formentero (Formentera) kaj multnombraj pli malgrandaj, neloĝataj rokaj insuloj, formas Ibizo la insularon de Pitiusoj. Oficialaj lingvoj estas hispana (kastilia) kaj kataluna.

    Pejzaĝo

    La Balearoj estas daŭrigoj de la andaluza rokmontaro, kiu etendiĝas de Ĝibraltaro ĝis Sierra Nevada. Hispanion kaj Ibizon dividas ĉ. 1.500 metrojn profunda mara fosego. La Pitiusoj havas – kiel la aliaj Balearoj - propran soklon (soklo estas subgrundo ĉirkaŭ insulo, ne pli profunda ol 200 m). Ibizo estas montara kaj golforiĉa insulo. Ĝi situas ĉ. 90 km oriente de Hispanio. La plej alta pinto de Ibizo estas Atalaya (476 m super marnivelo). Ibiza havas la plej ekvilibran klimaton de la Balearoj. La temperaturo somere estas ĉ. 30 °C, vintre preskaŭ ĉiam super la frostopunkto.

    Strukturo

    Ibizo estas parto de la aŭtonoma regiono de la Balearoj. Ĝi samtempe havas ian aŭtonomion, formante specialan unuon kun Formentero, regatan de administrativa unuo nomata Consell Insular. La 3 plej gravaj komunumoj de Ibizo estas Eivissa (Ibizo-urbo), Santa Eularia des Ríu kaj Sant Antoni de Portmany, kiuj estas ankaŭ la ĉefhavenoj de la insulo.

    Ekonomio

    En la mezepoko, Ibizo havis certan bonvivon danke al la salkampoj ĉe Ses Salines. Tiuj kampoj estis ĝis la 19-jarcento en komuna posedo ("Universida") kaj ĉiu Ibiz-ano devis partopreni en ties prilaboro. La interno de la insulo uzatas por agrokulturo kaj bestobredado (precipe ŝafoj). Ĝis nezo de la 1960-aj jaroj, la insulo estis memzorga kaj apenaŭ eksportis agrikulturaĵojn. Nuntempe oni devas importi tiujn sur la insulon. La unuaj (britaj) turistoj aperis meze de la [1930-aj jaroj, sed la Hispana Enlanda Milito kaj la Dua Mondmilito fortimigis ilin. La turistoj revenis post la milito, kaj en la 1960-aj jaroj la insulo estis ŝatata fare de hipioj, parto de kiuj restis kaj ankoraŭ loĝas en la plej trankvilaj partoj. Sed la granda antaŭenpaŝo de la turisma industrio okazis en la 1970-aj jaroj kun apero de la amasturismo. En 2002 vizitis la insulon ĉ. 1,5 milionoj da turistoj, kies duono estis el Britio. Ibizo estas rigardata hodiaŭ kiel ripozcelo de junuloj kaj unuopuloj, ĉar la insulo famiĝis kiel loko de "riĉuloj kaj beluloj". Oni povas trovi sur la urba teritorio de Sant Antoni de Portmany (aŭ San Antonio) la plej grandan noktoklubon de la mondo.

    Historio

    Praloĝantoj (ĉ. 2000 a. K.)

    Inter 2000 kaj 1600 a. K. evoluis sur la Balearoj la t.n. Talajot-kulturo (el araba Atalayi, elrigardo). La talajotoj estis ŝtonturoj, kiuj servis kiel gardejoj kaj kultejoj, sed oni ne trovis tiujn sur Ibizo. La kavernopentraĵoj de Ses Fontenelles ĉe Sant Antoni kiel la megalitoj de Ca Na Costa sur Formentero montras do al tio, ke la insuloj estis jam tiam loĝataj.

    La fenicoj (7-a ĝis 2-a jc. a K.)

    La fenicoj fondis en ĉ. -700 ĉe la orienta parto de la havena golfo de Ibizo kolonion, kiun ili nomumis Ibes, Ebusim (verŝajne laŭ la fenicia dio Bes). La urbo havis la rajton fari monerojn kaj estis grava komerca haveno. La fenicoj ekspluatis ankaŭ la riĉajn salkampojn kaj plumbo-minejojn ĉe Sant Carles.

    La romianoj (ekde -123)

    Post la dua punika milito (-202) en -123 okupis la Balearojn Quintus Caecillius Metellus, nomumita Balearicus. La romianoj nomis la Ibizo-urbon Ebesus. La urbo rezervis iom da aŭtonomio (pri moneroj, impostoj), sed en -70 ĝi estis sub nomo Flavia Augusta alligita al Romio. La imperiestro Vespasiano elkonsturigis ekonomion kaj infrastrukturon. Tiam konstruiĝis la havenoj Portus Salarius sur Formentero (hodiaŭ La Savina) kaj Portus Magnus (Sant Antoni de Portmany). La suda najbarinsulo de Ibizo, Formentero, ricevis la nomon de Frumentaria (tritikoriĉa), kiu servis pro la fruktema agro kaj la riĉa dolĉakvaj fontoj kiel grenejo. En 380 iĝis kristanismo ŝtata religio de la romianoj kaj tiel ankaŭ en la Balearoj.

    Atako de vandaloj (5-a jc. p. K.)

    La vandaloj prirabis kaj okupis la insulon (426 - 533/534) sub gvido de Gunderiko. La insulo poste venis sub la regon de Bizanca imperio.

    La maŭroj (8-a jc. – 13-a jc.)

    La maŭroj okupis Hispanion kaj ankaŭ la insulon en 711 kaj nomis ĝin Yabisa. La insuloj apartenis al kalifejo de Kordovo. En 1009, la Balearoj iĝis kun urbo Denia sendependa reĝlando. Inter 1203 - 1235 regis tie la Almoravidoj, kiuj estis fanatikaj islamanoj netolerantaj aliajn religiojn.

    La katalana okupo (ekde 1229)

    En 1235 Ibizo estis konkerita de Jaume la 1-a de Aragono, reĝo de la unuigita reĝlando de Katalunio kaj Aragono. La insulo estis loĝata de katalundevenaj enmigrintoj, kiuj alportis sian lingvon.

    La reĝlando de Majorko (ekde 1256)

    La ibizaj Korsaroj (16-19-a jc.)

    Nuntempo

    Kategorio:Hispanaj insuloj

    San Antonio (Teksaso)

    San Antonio estas la ĉefurbo de Konteo Bexar, Teksaso, Usono. Originale fondita de Kanariaj Insulanoj en 1731, San-Antonio estis unu el fruaj hispanaj setlejoj en la Amerikoj. La Batalo de la Alamo okazis apude dum 1836 kaj la urbeto fine kreskis ĝis ĝi entenis la misiejon. Hodiaŭ, la Alamo estas en la koro de centra San-Antonio. Fama pro gia Rivermarŝejo (angle: Riverwalk, hispane: Paseo del Rio) kaj la Alamo, estante hejmo de Sea World, Six Flags, Casa Navarro, El Merkado, la Tower of the Americas, aliaj misiejoj, museoj, kaj la Institute of Texas Cultures(Instituto de Teksasaj Kulturoj), San-Antonio estas vizitita de dudek milionoj da turistoj jare. La urbo estas ankaŭ la hejmo de Fuorto Sam Houston, Aerarmea Bazo Lackland, Aerarmea Bazo Randolph, kaj Urba Bazo Brooks. La estrejoj de SBC Communications kaj Clear Channel Communications estas en San-Antonio. San-Antonio estas servata de la San Antonio International Airport. =Geografio= San Antonio International Airport San-Antonio lokiĝas en sud-centra Teksaso sur la Rivero San-Antonio. Laŭ la Usona Censo, la urbo havas areon de 1 067,3 km2, el kiu 1 055,6 estas tera kaj 11,7 km2 estas akva. =Turismo= San-Antonio estas populara turista celo. La juvelo de la urbo estas la Rivermarŝejo (angle: Riverwalk, hispane: Paseo del Rio)kiu meandras tra la urbocentra areo. Borderita kun multaj vendejoj, drinkejoj, kaj restaŭrantoj kaj krome kun la Arneson River Theater (Arneson-a Rivera Teatro), tiu ĉi altirejo transformiĝas en imponan festivalon de lumoj dum la Kristnaska kaj Novjara feria periodo. La urbocentra areo ankaŭ elmontras HemisFair-a Parko(hejmo de la Tower of the Americas (Turo de la Amerikoj) kaj la Institute of Texas Cultures (Instituto de Teksasaj Kulturoj), La Villita, El Mercado, kaj la plej larĝe rekonita gvidosigno, la Alamo. Aliaj lokoj de intereso inkludas Brackenridge Park (hejmo de la San Antonio Zoo (Zoologia Ĝardeno de San-Antonio)), la misiejoj de la San Antonio Missions National Historical Park (la Nacia Historia Parko de la Misiejoj de San-Antonio), Sea World de Teksaso, kaj la Six Flags Fiesta Texas tema parko. Ĉiu aprilo, San-Antonio gastigas la Fiesta San Antonio, 10 taga festivalo pri la diversaj kulturoj de la urbo kaj honore al la herooj de la Batalo de la Alamo kaj la Batalo de San Jacinto. Preter sentado de la vidaĵoj kaj la sonoj de San-Antonio, turistoj povas provi iom da ĝia mondfama Tex-Mex kuiraĵo ĉe multaj fajnaj restaŭracioj tra la urbo. San-Antonio ankaŭ ne mankas establejojn kiuj ofertas la Teksas-stilan barbecue (fajrrostaĵon), kaj por la vere kuraĝa adepto, taga ekskurso al la pli bone sciataj fajrrostejoj kaj fumaĵejoj estas kaj necesa kaj facile farebla. =Edukado= San-Antonio gastigas kelkajn kolegiojn kaj universitatojn kiuj ofertas bakalaŭrojn kaj pli altajn diplomojn:
    - Our Lady of the Lake University
    - Saint Mary's University
    - Trinity University
    - University of the Incarnate Word
    - Universitato de Teksaso ĉe San Antonio =Demografio= Laŭ la 2000 censo, San-Antonio estas la 9-a plej granda urbo en Usono kaj la tria plej granda en Teksaso. Kelkaj faktoj pri San-Antonio estas:
    - Logantaro: 1 144 646
    - Domanaroj: 405 474
    - Familioj: 280 993
    - Homa denseco: 1 084 homoj/km2.
    - Loĝejoj: 433 122
    - Loĝeja denseco: 410,3/km2.
    - Rasa konsisto:
      - Blanka: 67,68%
      - Afrik-usona: 6,82%
      - Indiana: 0,84%
      - Azia: 1,57%
      - Pacifik-insulanoj: 0,09%
      - Aliaj: 19,34%
      - Du aŭ pli rasoj: 3,66%
      - Hispandevena (de iu ajn raso): 58,66%
    - Domanara distribuo
      - Tuta nombro: 405 474
      - Kun infanoj sub 18 jara: 35,9%
      - Kun geedzaj duopoj: 48,1%
      - Kun domestino sen ĉeesta edzo: 16,4%
      - Nefamilia: 30,7%
      - Unuopula: 25,1%
      - Unuopula super 65 jara: 7,6%
      - Averaĝa grandeco: 2,77
      - Averaĝa familia grandeco: 3,36
    - Aĝa distribuo
      - <18 jara: 28,5%
      - 18-24 jara: 10,8%
      - 25-44 jara: 30,8%
      - 45-64 jara: 19,4%
      - >64 jara: 10,4%
      - Mediana aĝo: 32 jaroj.
    - Seksa distribuo:
      - Ĉiuj aĝoj: 100 virinoj/93,5 viroj
      - >17 jara: 100 virinoj/ 89,7 viroj
    - Enspeza distribuo
      - Mediana domanara enspezo: $36 214
      - Mediana familia enspezo: $41 331
      - Mediana vira enspezo: $30 061
      - Mediana virina enspezo: $24 444
      - Pohoma averaĝa enspezo: $17 487
      - Pobraj loĝantoj: 17,3%
      - Pobraj familioj: 14,0%
      - Frakcio de pobruloj < 18 jara: 24,3%
      - Frakcio de pobruloj > 64 jara: 13,5% ja:サンアントニオ

    Studi d'esecuzione trascendentale

    Musica


    - 6 Studi d'esecuzione trascendentale di Franz Liszt da Niccolò Paganini
    - 12 Studi d'esecuzione trascendentale di Franz Liszt

    wagi elektroniczne sprzet finanse wakacje aliasy










































  • :: RELATED NEWS ::
    Britton Keeshan
    Britton Keeshan, a graduate of Phillips Academy and Middlebury College, is the youngest person to climb the tallest mountains on all seven continents (the Seven Summits).

    External links


    - [http://www.usatoday.com/sports/2004-06-02-climbing-keeshan_x.htm Article on Keeshan from USAToday]
    - [http://www.middlebury.edu/about/mme/archive/stu2/ Written by Keeshan himself on Middlebury College's site]
    Christopher Wreh
    Christopher Wreh (born May 14, 1975 in Monrovia) is a Liberian footballer. A cousin of former FIFA World Player of the Year George Weah, Wreh first played for Liberian clubs Young Kotoko, Aosdána or Aes Dana The Aois-dàna (Gaelic, meaning lit. "people of the arts"; often translated as "bards") served as advisers to nobles and chiefs of clans throughout the Scottish Highlands until the late 17th century. Many of them specialised in preserving the
    Tribals of Jharkhand, India
    Introduction: Jharkhand is a newly created state in Indian and it was carved out of the southern part of Bihar on 15th November 2000. The word “Jharkhand” is originated from original tribal language, which means land of Jungles. Jharkhand is considered as a rich state because of it minerals. History: Jharkhand is separated from Bihar in 2000 but the movement started in early 1900s and since then the demand of separate state was alive. The good tribal rulers rule the area and are known as the Munda Raja. Munda raja are still existing in this region. During the Mughal Empire, the Jharkhand
    Wikipedia:Articles for deletion/FDA Statistics on Prozac’s Side Effects