:: wikimiki.org ::
| Serbio |
SerbioGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Serbio kaj Montenegro > Serbio
----
Serbio - Србијa - Srbija
- Areo: 88.361 km²
- Loĝantaro: 9.778.991 (en 1991). Jare 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, alioj.
- Ĉefurbo: Beogrado
- Ŝtatlingvo: serba.
- Kredantoj: ortodoksismo (serboj), islamo (albanoj), katolikismo (hungaroj).
- Monunuo: dinaro (= 100 paraoj)
Boris Tadić - prezidento de Serbio.
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Balkana DuoninsuloGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo
----
La Balkana Duoninsulo aŭ Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala Duoninsulo.
Ĝi ampleksas hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio kaj Montenegro, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio.
Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro.
La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajton alevoluitaj en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn.
Oni nomas tion la balkana lingvoligo.
Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto.
Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo".
Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.
Esperanto en Balkanio
De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Nis˘
(Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj.
La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005.
ja:バルカン半島
ko:발칸 반도
th:คาบสมุทรบอลข่าน
Serbio kaj MontenegroGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Serbio kaj Montenegro
----
Dosiero:skmflago.gif
Serbio kaj Montenegro - Srbija i Crna Gora, (Државна заједница
Србије и Црне горе, Državna zajednica Srbije i Crne Gore)
Lando en la Balkana duoninsulo.
- Landkodo: YU, CS
- E-nomo: Ŝtata Unio Serbio kaj Montenegro.
- Nacia nomo: Državna Zajednica Srbija i Crna Gora.
- Areo: 88.400 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko; unio konsistanta el Serbio (Belgrado) kaj Montenegro (Podgorica). Serbio inkluzivas la aŭtonomajn provincojn Kosovo (Priŝtina) kaj Vojvodino (Novi Sad).
- Ŝtatestro: prezidanto Vojuslav KOŠTUNICA (2000).
- Ĉefurbo: Belgrado (2.200 mil).
- Urboj: Podgorica (96 mil), Niŝ (161 mil).
- Loĝantaro: 10.518 mil (1995), inter ili - serboj ĉa. 75 %, albanoj ĉa. 15%, montenegranoj 5%, hungaroj ĉa. 4%, ciganoj.
- Ŝtatlingvo: serba.
- Kredantoj: ortodoksismo, islamo
- Monunuo: dinaro (= 100 paraoj) en Serbio, eŭro (1 EUR = 100 cendoj) en Montenegro.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: La unio Serbio kaj Montenegro ĝis februaro 2003 nomiĝis Jugoslavio. Oni deklaris Jugoslavion respubliko je la 17-a de oktobro 1918. Dum 1991-92 pro la akriĝintaj interetnaj rilatoj disiĝis JSFR (Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko), kiu ekzistis de 1945. De ĝia konsisto eliris Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. En 1992 Serbio kaj Montenegro kreis unian ŝtaton, sed internacia komunumo ne agnoskis ĝin kiel leĝan posteu lon de iama federacio. En 1998 akriĝis politika situacio en Kosova Aŭtonomio de Serbio, kiu estas enloĝita precipe de albanoj. Kontraŭstaro transformiĝis al serioza konflikto. Malgraŭ de longdaŭraj interparoloj ĉi-tie daŭrigadis etna purigado. Post multfojaj avertoj NATO-militfortoj bombardis Serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn. Nun sur la Kosova teritorio estas dislokigitaj pacfortoj, sed la situacio restas eksplodigebla. Je la 4-a de Februaro 2003 la Jugoslavia parlamento decidis ŝanĝi la nomon al "Serbio kaj Montenegro". Referendumo en 2006 decidos, ĉu daŭrigi aŭ disigi la union.
- Heredaĵo: Durmitora nacia parko, Kotor kaj ĝia golfo, Stari Ras kaj Sopoĉan, monaĥejo Studenica.
-----
=El historio de E-movado=
EdE-J
Jugoslavio. E-istoj el la urbo Zemun, ĉijare enurbigita al Beograd, nomis sian organizon "EK Mojsije Paiĉ". Per tiu ĉi nomo ili interligis kun la E movado aŭtoron de apriora mondlingv-projekto, M. Paiĉ, kiu en 1859 en Zamun eldonis sian universalan, per arabaj ciferoj kunmetitan skriblingvon.
Forpasis jaroj kaj nur antaŭ 25 jaroj aperis la unuaj sudslavlingvaj lernolibroj sur la teritorio de nuna J., malgraŭ tio, ke izolulaj E-istoj jam ekzistis, inter ili advokato d-ro Haas en Maribor (jam mortinta) kaj (laŭ UEA-jarlibro 1928) M. Avramoviĉ, en Beograd, 1904. En 1908 eliris el diverslokaj presejoj, tute spontanee la kroata lernolibro de Mavro Spicer, la serba de Jovan P. Jovanoviĉ kaj la slovena de Ljudovit Koser. Nur post tiu unua literatura preparo naskiĝis samjare la unuaj organizoj: Unuiĝo de kroataj E-istoj en Zagreb sub gvidado de Spicer kaj Danica Bedekoviĉ, E-ista rondo en Slovenujo, fondita de Koser kaj la Beograda E Grupo kun Siniŝa Budjevac kiel fondinto, al kiu en la sekvanta jaro en reformita Serba E-ista Societo aliĝis inĝ. Drag. Andonoviĉ, Rad Klajiĉ (kiu eldonis serban lernolibron), Milica Gjuriĉ, k a.
Tiujn unuajn fajrujojn sekvis kluboj en diversaj urboj kaj urbetoj precipe en Kroatujo, kie ekzistis jam la unua interligilo Kroata E-isto, kreita kaj red. de la pioniro Spicer kaj diskoniginta inter alilandaj E-istoj la hejman literaturon. Post du jaroj en 1910 ekaperis Serba E-isto, eld. kaj red de inĝ. D. Andonoviĉ, certe kiel sekvo de la propagando, farita de rusa E-isto Evstifejev, kiu en 1909 vizitis Beogradon kune kun la bulgara E-isto I. H. Krestanov.
En postsekvaj tri jaroj aperis la unuaj beletristikaj verkoj "La trezoro de l' oraĵisto", historia romano el la 16-a jarcento de kroata verkisto A. Ŝenoa, trad. de Fran Kolar, la kroata antologio kun detala lit.-historia enkonduko "Kroataj Poeziaĵoj" el la plumo de Spicer kaj la rakonto de Milka Pogaĉiĉ "La konfeso", trad. de Antonija Joziĉiĉ. Menciindaj estas ankaŭ du kantoj el la epoko "La morto de l' Smail-agao Cengiiĉ", trad. de D. Bedekoviĉ kaj I. Stalcer en la gazeto K E-isto. Tiutempe agema Spicer verkis diversajn por-kaj pri-E-ajn prop. kaj beletristikajn artikolojn studojn, rakontojn kaj poemojn por hejmaj kaj alilandaj nacilingvaj kaj E gazetoj kaj okazigis en provincaj urboj paroladojn.
Sur la faka, la ekonomia kampo, la unua eklaboris d-ro P. Staniŝiĉ en Zemun, aperiginta la broŝuron "La reforma mono de Silvio Gesell."
Inter aliaj antaŭmilitaj pioniroj en J. troviĝas geedzoj Kellek, Zora Zupic, Slavko Dragiĉ, Paŭlo Kastner, I. Stemberger, Stjepan Vidak, Nedeljkoviĉ.
La movado iom post iom ekdormis dum la balkanaj kaj la mondmilito, en kiu lasta la naciisma revolucio de sudslavaj serboj, kroatoj ksj slovenoj finiĝis per ilia unuiĝo en la sendependa ŝtato Jugoslavujo (Sudo-Slavujo). En la nova lando la movado ekmarŝis kun freŝa forto. Vekiĝis malnovaj, fondiĝis novaj organizoj neŭtralaj kaj fakaj: laboristaj, studentaj, fervojistaj, ŝakaj, vilaĝanaj, instruistaj, blindulaj. La centro de la movado funkciis en Zagreb, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava E Kongreso en 1923, kaj agadis tie la Sudslava E Ligo kaj Sudslava E Servo (eldonejo kaj vendejo de libroj) sub gvidado de d-ro Dusan Maruzzi. La aranĝon de la 2-a enlanda kongreso en Split en 1924 kunhelpis kiel daŭrigo de hektografita, jam presita Konkordo, sub bonstila redaktado de d-ro J. Domac, kiun en 1925 sekvis I. Rotkviĉ. En tiu organo per beletristikaĵoj vigle kunlaboris N. Hohlov, M. Solovjev, F. Janjiĉ, F. Slogar, Ŝkito J. Manojloviĉ, M. Spicer, S. Balkanano, Djuro Vojkoviĉ, Viktorina Lichtenwaller, R. Rakuŝa, L, Kitzler, D Radovanoviĉ, N. Slaviĉ. Krom tiu gazeto en 1924 post fondiĝo de la Int. Asocio de Fervojistaj E-istoj, kies sidejo kaj estraro estis en J., ekaperis ankaŭ la faka organo fervojista sub gvidado de St. Stojniĉ kaj Ilija Puhalo. ("La Fervojisto".)
El la aperintaj literaturaj verkoj estas menciindaj "Ano de l' ringludo" de Dinko Simunoviĉ, E-igita de d-ro J. Janjiĉ en 1926, "Orientaj fabeloj" de Doroŝeviĉ, el rusa trad. N. Hohlov kaj de la sama aŭtoro la originala komedio "La morto de la delegito de UEA", uzata sur scenejoj, originala rakonteto "La diino de la maro" de S. Balkanano, "Oro kaj paco" de Silvio Gesell, trad. de d-ro P. Staniŝiĉ, kiu en la sama jaro 1926 kun samcelanoj el Germanujo eldonis kaj kunredaktis la ekonomisciencan revuon "La nova ekonomia politiko". Krom tiuj libroj aperis lernolibroj de Maruzzi, Agoriĉ, Dobravc, prop. broŝuroj, ŝlosiloj, vortaroj, inter ili la plej zorge prilaborita tiu de Niko Bubalo.
En la movado partoprenis multnombraj prop-istoj el diversaj regionoj, inter ili krom la jam cititaj: d-ro Crlenjak. M. Neŝiĉ, Rupĉiĉ, Herkov, Dinko, Baselli, Bertolli, d-ro Peiĉiĉ, prof. Novljan kaj Ŝaj, Ferhad Kapetanoviĉ, prof. Tavĉar, d-ro Rosenstock, M. Moniĉ, Drad. Wranka, L. Prebil, d-ro Winterhalter, Dohravc, Rajŝiĉ, d-ro Sidorenko, Spitzer, Schneider, Agoriĉ, Kozlevĉar, Golobiĉ, Predrijevac, D Jovanoviĉ, Miŝak, Jociĉ, Lapenna, Jevremoviĉ, J. Dornanjko, d-ro F. Salamon, k. a.
Post la 3-a enlanda kongreso, okazinta en 1926 en Maribor la movado sub influo de enŝteliĝinta ekonomia krizo same kiel sub premo de akriĝintaj politikaj cirkonstancoj ekstagnis. La Ligo, ne povinte aprobigi siajn statutojn, ne povis solidarigi la latentajn fortojn. La jam preparita 4-a kongreso en Sremska Mitrovica en 1928 ne okazis. La Liga estraro plejparte translokiĝis al Maribor, kie la sekretariajn aferojn gvidis d-ro Winterhalter kaj la Konkordon samloke redaktis L. Kitzler. Post inaŭguro de provizore senparlamenta reĝimo per la reĝa akto de 6 jan. 1929 komenciĝis malfavorigo aŭ fermado de E-istaj organizaĵoj kaj kelkloke persekutado de funkciantoj. Ankaŭ akuzoj antaŭ la ŝtatjuĝejo okazis, sed ili montriĝis nur vanaj senargumentaj suspektoj flanke de policaj organoj, entute ne sciantaj la lingvon. Pro tiaj cirkonstancoj fine en 1929 ekmutis la vigla interligilo "Konkordo".
Ĉiun defluon sekvas alfluo. En plej malfavora medio ekbatalis Beogradanoj, reorganizis la societon en printempo 1930 kaj per aranĝo de kursoj, regulaj semajnkunvenoj kun devigaj paroladoj kaj diskutoj, per radioprelegoj kaj paroladkurso plifortigis siajn internajn fortojn. Formiĝis laborista kaj ŝaka sekcioj. La societo pere de sia prez. d-ro Stefanĉiĉ kun la edzino kaj L. Prebil partoprenis la bulgaran kongreson, okazinta en Sofia en 1930, kie kunsidis la Balkana E Konferenco, kun reprezentantoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo, Rumanujo. Ĝi i. a. decidis eldoni komunan organon Balkana Konkordo, kiu en la sama jaro ankaŭ aperis kun plejparte beletristika enhavo kaj kies jugoslavujan parton redaktis I. Rotkviĉ. Samjare en Zagreb formiĝis post kunvokita konferenco prepara komitato por reorganizo de la Ligo. Laŭtiĝis voĉoj, postulintaj denovan kunvenigon de la E-istaro. Tiun taskon prenis sur sin la filio de la Beograda societo en Subotica sub gvido de E. Weis. La plano sukcesis. Post sesjara interrompo la samideanaro de J. kunvenis en printempo de 1931 en la plej norda urbo Subotica. La bone vizitita kunveno tuj dum la malferma kunsido sin proklamis 4-a kongreso inaŭgurante novan periodon de la enlanda movado. Sub prezido de R. Klajiĉ, St. Vidak, M. Neŝiĉ kaj I. Rotkviĉ la kongreso post ĉiuflanka pritraktado de la E-isma problemo surbaze de la koncerna parolado de J. Stefanĉiĉ akceptis unuanime la internan ideon pri l' unuiĝo de ĉiuj nacioj kaj popoioj en unu Internacio kiel gvidideon de sia estonta agado. Konstatinte plue, ke la prepara komitato de la Ligo pro eksteraj kaŭzoj ne sukcesis funkciigi la centran organizon dum unu jaro, la kongreso komisiis la komitaton de societo Beograd ĝis la venontjara kongreso okazonta en Slav. Brod, finsolvi la demandon de la Ligo.
Surbaze de tiuj decidoj la societa komitato en Beograd ekagis kiel prepara Liga estraro, kompilis la statutojn kaj ĝis printempo 1931 ilin aprobigis kun oficialigita interna ideo. Ekaperis litografita Bulteno kun laboristaj sciigoj sub redaktado de S. Zivanoviĉ, resp. d-ro J. Stefanĉiĉ. La renovigita antaŭpuŝo donis impulson al disigitaj organizoj. Freŝaj fortoj F. Homar, d-ro Kun, presisto Buk, Demetroviĉ kaj Kirchhofer en Slav. Brod preparis la 5-an kongreson, kies programon propagandis belaspekta kongreslibreto. Krom ĝi aperis speciala jugoslava n-ro de LM. Sub prezido de la reaktiviĝinta pioniro 70-jarulo Mavro Spicer, R Klajiĉ, d-ro Duŝan Maruzzi, Herkov kaj d-ro Kraus la kongreso akceptis la novajn ligajn statutojn, elektinte por la kuranta jaro Beogradon kiel sidejon de la Ligo, sub gvido de d-ro j. Stefanĉiĉ, d-ro M. Begoviĉ Zupaniĉ, d-ro Kraus, Prebil, Dim. Jovanoviĉ kaj F. Homar kiel redaktoro. Menciinde estas, ke tiu kongreso unuafoje funkciigis fakajn kunsidojn de laboristoj, instruistoj, studentoj, abstinuloj, blinduloj.
En samjara julio kiel daŭrigo de "Bulteno" aperis el la presejo Buk en Sl. Brod moderne presita, parte ilustrita monata Liga organo La Suda Stelo (L 55) sub redaktado de Homar kun ideologia, socikultura, literatura enhavo kaj kun speciala laborista paĝo. En la regule aperanta gazeto kunlaboras M. Ŝpicer, prof. Novlan kaj Rakuŝa, V. Lichtenwallner, S. Zivanoviĉ, Radovanoviĉ, R. Klajiĉ, Herkov, Kozlevĉar, Golobiĉ, d-ro Kraus, Wranka, d-ro Kun, d-ro Stefanĉiĉ, Demetroviĉ, blindulo S. Roth, Kirchhofer, d-ro F. Janjiĉ, I. Rotkviĉ kaj sur la laborisia paĝo D Jovanoviĉ, Lovrekoviĉ, Ŝelem, Anĝelka kaj Danica Jovanoviĉ, Cabriĉ, Miŝak, M. Periĉ, Stojanoviĉ, F. Modrijan, J. Riznar. Sur ŝaka fako eklaboris T. Krick.
En la eldonejo de LSS aperis ĝis nun la fake prilaborita lerno- kaj legolibro de Novljan, la nacia heroeposo de kroata poeto I. Mazuranoviĉ "La morto de l' Smail Aga Ĉengiiĉ" trad. de Ŝpicer, kaj "Servulrajto" de J. Stefanĉiĉ, en 6 kantoj kun prologo kaj epilogo poemigita kaj koncizigita sociheroa rakonto de slovena verkisto I. Cankar "Servulo Jernej kaj lia rajto". En la eldonejo kaj presejo de la blindulinstituto en Zemun aperis samtempe "Ni vojaĝas al Jugoslavujo" de l' blindulino Helen Keller, trad. de Branko Rajŝiĉ kaj la Brajlskriba eldono de "Servulrajto" kaj de la "Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ". Antaŭ la apero de LSS en 1932 eliris krome kelkaj n-roj de memstara Monda Kuriero parte iIustrita informorgano por turismo, trafiko kaj komerco sub redaktado de Nik. Lisac en Sarajevo. Krom literaturaĵoj aperis diversloke broŝuroj por turismo, flugfolioj nacilingvaj kaj prop. artikoloj en tagaj gazetoj kaj revuoj.
La nombro de l'aktivaj organizoj en la postmilita periodo varias inter 20-30. La agado de la Ligo samkiel ties organo okazas sub influo de sociscienca direkto de l' internacianismo. Por substreki tiun novan momenton en la movado de l' E-ismo, la JEL-komitato kunvokis dum la 6-a landa kongreso, okazinta en Beograd en junio 1933 apartan int. E-konferencon, kies programon ĝi antaŭfiksis en la januara n-ro de LSS per la temo: "La ideologia problemo de l' E-ismo". Tiusence la komitato jam en 1932 sugestis al la E-centro en Geneve la kunvokon de speciala int. konferenco de elstaraj E publicistoj kaj prop-istoj por pridiskuti krom la reorganiza ankaŭ la ideologian problemon. Ĉar tiu propono ne realiĝis, la komitato mem okazigis la nomitan konferencon, kiun aktive partoprenis H. Jakob el Geneve, Marta Root el New York, V. Bleier kaj edzino el Budapest, Harabagiu kaj Behron el Bukureŝti, Fuchsmann el Byalistok. La parolado de d-ro Stefanĉiĉ kaj la prelego de R. Rakuŝa, donintaj la bazon por la diskuto estas publikigitaj en la 8-10 n-roj de LSS 1933. La b-a kongreso en Beograd imponis per la ĉeesto de la menciitaj E-istoj, krom kiuj partoprenis ankaŭ la negra prelegisto Kola Ayaji. Ĉeestis ankaŭ la protektanto, la prez. de la Scienca Akademio, d-ro Bogdan Gavriloviĉ, reprezentanto de la ministerio por publika klerigado, kelkaj eksministroj kaj pioniroj: La kongreso akceptis la statutojn de la J-a E Instituto, diskutis pri ta eldono de "J Antologio", ktp. La aliĝo al centro restas pendanta ĝis la 7-a kongreso en Koprivnica. Same dum la Beograda kongreso okazis fakaj kunsidoj de laboristoj, instruistoj, studentoj, ŝakistoj kaj blinduloj
Pro la morto de juna, entuziasma kaj impulsema F Homar la komitato elektis kiel redaktoron de LSS d-ron Kun.
Krom la enlanda laboro E-istoj en J. aktive kunlaboras en int. gazetoj, kongresoj, kelkaj retiriĝas, alia reaktiviĝas, novaj fortoj aperas kaj la movado pluen marŝas sub nova devizo:
"Por ni super ĉio la internacio" J. ŜTEFANĈIĈ.
Kategorio:Serbio kaj Montenegro
als:Serbien-Montenegro
ja:セルビア・モンテネグロ
ko:세르비아 몬테네그로
ms:Serbia dan Montenegro
th:ประเทศเซอร์เบียและมอนเตเนโกร
zh-min-nan:Srbija kap O·-soaⁿ
Ciganoj
Geografio > Etnografio > Ciganoj
----
Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio. Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.
Eŭropanoj en la mezepoko opiniis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero Induso aŭ Sindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.
Ciganoj parolis dialektojn de cigana lingvo, sed, dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ parolis nur la landan lingvon.
La ciganoj en la orienta Eŭropo nomas sin roma (romaoj), en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj).
Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis sian identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn.
La naziismo provis ekstermi ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.
En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkaj prezentaĵoj, leĝas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondicioj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La dua estas la romaoj kiuj venis el orienta eŭropo en 20-a jarcento post Dua Mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro cerimoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj nomon "ciganon" kaj ne rekonas al ili apartenon al sia komunumo.
En 1998 ciganaj naciistoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton Ciganio.
Ankaŭ la termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn
estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.
Trafan priskribon de ciganoj donas Marjorie BOULTON en sia lernolibro
"Faktoj kaj fantazioj"
Ciganaj muziko-ĝenroj
- Flamenko
- Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario
ciganoj en aligentaj kulturoj
Ni menciu almenaŭ kelkajn verkojn, en kiuj rolas ciganoj:
Literaturo
- M. de Cervantes: "Ciganinjo"
- Nikolaus LENAU: poemo "Die drei Zigeuner"
- Karel Hynek MÁCHA: "Ciganoj"
- Victor HUGO: Notre Dame de Paris
- J. Vrchlický: "La violono de cigano"
- Federico GARCÍA LORCA: "Ciganaj romancoj"
Muziko
- J. Strauss: "Cigana barono"
- Georges BIZET kaj Prosper MÉRIMÉE: Carmen
- F. Lehár: "Cigana amo"
- E. Kalmán: "Cigana muzikestro"
- A. Dvořák: "Ciganaj melodioj"
- B. M. Ravel: "Cigano"
Filmo
- Fanfano Tulipo
Scienco
- August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
----
Eksteraj ligoj:
- [http://www.geocities.com/Paris/5121/patrin.htm pri romaa historio kaj kulturo (angle, france kaj germane)]
- [http://www.osi.hu/rpp/holocaust.html (angle) pri ekstermado far la nazia reĝimo]
BeogradoGeografio > Eŭropo > Serbio > Beogrado < Urbo
----
Beogrado, serbe: Београд estas la ĉefurbo de Serbio. Ĝi situas apud la kunfluejo de la riveroj Danubo kaj Savo. Beogrado estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando.
Iom da statistiko:
Loĝantaro: ĉ. 1 500 miloj
Areo: 3 222.68 km²
Situo:
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Tie okazis kongreso de SAT en 1956 kaj estas denove planita kongreso de SAT en 2006.
Kategorio:Ĉefurboj
ja:ベオグラード
ko:베오그라드
Serba lingvoSerba lingvo (kodo laŭ ISO 639: scc/srp, sr) estas normigita versio de la serbokroata dialektaro. Ĝi estas oficiala lingvo en Serbio kaj Montenegro kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Normale ĝi estas skribata per cirila alfabeto, sed ankaŭ latina alfabeto estas uzata.
cirilaj kaj latinaj literoj en la serba skribo
А а Б б В в Г г Д д Ђ ђ Е е Ж ж З з И и Ј ј К к Л л Љ љ М м
A a B b V v G g D d Đ đ E e Ž ž Z z I i J j K k L l Lj lj M m
Н н Њ њ О о П п Р р С с Т т Ћ ћ У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ џ Ш ш
N n Nj Nj O o P p R r S s T t Ć ć U u F f H h C c Č č Dž dž Š š
vidu: cirila alfabeto
Kategorio:Slava lingvaro
OrtodoksismoOrtodoksismo estas la trie plej granda branĉo de
kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.
Historio
La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Roma Imperio ĉesis ekzisti, la
okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la
orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi
tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la
katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.
Doktrino
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.
Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj
koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de
doktrino kaj praktiko), estinte tre konservema depost tiam pri
doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke,
ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj Kristanoj.
Simileco al katolikismo
Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria
ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile,
dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri
diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj
iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.
Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de
doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la
sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.
Sakramentoj
Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento):
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Moralo
La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.
Organizo
Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj
eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton.
Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas
egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas
sendepende de la aliaj. La "unua inter egalaj" estas la Patriarko de
Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora
ol praktika. Li estas la unua inter egaloj.
Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo:
# Konstantinopola - sidejo en Istanbulo, Turkio
# Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto
# Antiokia - sidejo en Damasko, Sirio
# Jerusalema - sidejo en Jerusalemo, Israelo
# Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio
# Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio
# Serba - sidejo en Beogrado, Serbio
# Rumana - sidejo en Bukareŝto, Rumanio
# Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario
# Kipra - sidejo en Nikozio, Kipro
# Helada - sidejo en Ateno, Grekio
# Pola - sidejo en Varsovio, Pollando
# Ĉeĥa-Slovaka - sidejo en Prago, Ĉeĥio
# Amerika - sidejo en Novjorko, Usono
# Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto
# Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando
# Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio
Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu
preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.
Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj.
La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la
monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.
Ortodoksismaj preĝejoj
sacerdoto
sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj); la Ikonostazo t. e. ĉirkaŭvando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altaron, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo).
Kategorio:Ortodoksismo
ja:東方正教会
zh-cn:东正教
KatolikismoRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
BedjacketA bedjacket is a light jacket, usually a peignoir, worn to bed while sleeping.
Casino keno edinburgh hotel Online Casino teksty |
|
|
|