:: wikimiki.org ::
| Shantiniketan |
Shantiniketan
Universitato Shantiniketan < Hindio
----
Shantiniketan (pr. Ŝantiniketan) estas urbeto en okcidenta Bengalo, kie Rabindranath TAGORE fondis jare 1901 apartstilan universitaton: u. "Viŝva Barati". Komence kiel aŝrama lernejo por 5 knaboj kaj financita per la propra mono de la poeto kaj lia edzino (kiam li ricevis mono pro la Nobel-premio pri literaturo, li donacis ĝin al Viŝva Barati, kaj poste la kopirajton de siaj poemoj), iĝita universitaton en 1921, Barat-a Ŝtata Universitato de 1951, ĝi nun estas plenskala universitato, kiu (male al la komenca Tagor-a instituto) liveras ĉiajn universitatajn diplomojn, sed plutenas la originalajn trajtojn kiujn donis al ĝi ties fondinto, kaj igas ĝin alniu alia simila: kun ties klasoj subarbaj, preĝoseancoj, muziko, vilaĝo- kaj agrikulturo kromlaboro, lernejo por la la vilaĝaj infanoj, ktp.
Ĝi estas fama precipe pro sia Arta Instituto, el kiu venis kelkaj el la plej renomaj barataj artistoj, ekzemple Somenath HORE, K. G. SUBRAMANYAN kaj Dinkar KOWSHIK.
La patro de Rabindranath Tagore, Debendranath, aĉetis tie terenon, ĉar plaĉis al li la regiono. La filo ekloĝis tie en 1901 kaj fondis unue lernejon kaj dudek jarojn poste universitaton kun la celo "igi ĝin konektilo inter Barato kaj la mondo".
Eksteraj ligoj
- [http://banglapedia.search.com.bd/HT/S_0087.HTM artikolo en la benglapedia]
- [http://www.bengalweb.com/wbtour/wbentou5.html prezento turisteca (angle)]
- [http://www.the-south-asian.com/Aug2001/Modernists%20in%20Shantiniketan1.htm pri ties arto-lernejo]
Kategorio:Universitato
UniversitatoPedagogio - Fakultato
Universitato estas institucio de edukado kaj esploro.
La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fondataj en Italio je 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, similaj institucioj jam ekzistis en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egipto. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Bihar, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.
En Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.
Listo de universitatoj
Nordamerikaj
- Berkeley
- Kalifornia Instituto de Teknologio
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio
- Universitato de Kalifornio
- Universitato de Suda Kalifornio
- Universitato Rice
- Universitato Stanford
- Universitato McGill
- Universitato de Toronto
- Universitato de Brita Kolumbio
Sudamerikaj
- Universitato de Sudkolombia
Eŭropaj
- Listo de universitatoj en Hungario
- Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato en Ĉeboksari
- ELTE en Budapeŝto: Esperanto-fako http://www.geocities.com/elte_alkalmazott_nyelveszet
- Karola Universitato en Prago
- La Sorbonne en Parizo
- Moskva Ŝtata Universitato
- Teknika Universitato Minakademio Freiberg
- Universitato de Barcelono en Barcelono (Hispanio)
- Universitato de Kembriĝo
- Universitato de Laponio en Rovanjemio
- Universitato de Loveno
- Universitato de Oksfordo
- Universitato Ernst Moritz ARNDT en Greifswald
- Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem
- Universitato Masaryk en Brno
- Universitato Palacký en Olomouc
- Universitato de Upsalo
Aziaj
- Universitato de Aligarh
- Universitato Nanjing
- Universitato Tokio
- Universitato Kjoto
- Hebrew-Universitato
- Shantiniketan: Universitato Viŝva Barati
- Tel-Aviva Universitato
Internaciaj
- AIS San-Marino
ja:大学
ko:대학교
ms:Universiti
simple:University
th:มหาวิทยาลัย
HindioGeografio > Azio > Suda Azio > Barato
----
Suda Azio
Ŝtatoj de Barato
Suda Azio
Geografio
Suda Azio
Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ Hindio aŭ Hinda Unio.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso),
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
| 17,85 |
Mumbajo (antaŭe Bombajo) (#6 tutmonde) |
| 12,90 |
Kolkato (antaŭe Kalkato) (#18 tutmonde) |
| 11,50 |
Delhio (#21 tutmonde) |
| 6,60 |
Ĉenajo (antaŭe Madraso) |
| 6,50 |
Hajderabado |
| 5,50 |
Bangaloro |
| 4,15 |
Ahmadabado |
| 3,40 |
Puneo |
| 2,50 |
Laknaŭo |
| 2,45 |
Kanpuro |
| 2,25 |
Surato |
| 2,10 |
Ĝajpuro |
| 2,05 |
Nagpuro |
Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:
mapo de la22 oficialaj lingvoj
- 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
- 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
- 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
| m | lingvo |
| 337,27 | hindia - 1 |
| 69,59 | bengala lingvo - |
| 66,02 | telugua |
| 62,48 | maratha - |
| 53,01 | tamila |
| 43,41 | urdua - |
| 40,67 | guĝarata - |
| 32,75 | kanara |
| 30,38 | malajala |
| 28,06 | orija - |
| 23,38 | panĝaba |
| 13,08 | asama - |
| 7,77 | maithala - 2 (en
1981) |
| 5,22 | santhala |
| 4,4 | kaŝmira3 |
| 2,07 | nepala |
| 2,12 | sindha |
| 1,76 | konkana |
| 1,27 | manipura |
| 1,22 | bodo |
| 0,09 | dogra |
| 0,05 | sanskrita |
-
La lingvoj stelitaj (
- ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon
sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)
Literaturoj
(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio
- Gjanpith
politiko
Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)
ekonomio
Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ??
Valuto: 1 rupio (Rs)
Historio
- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI
Sonja GANDHI
E-o en Barato
- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
vidu ankaŭ
- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj
Eksteraj ligoj
- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi]
Kategorio:Barato
als:Indien
[[got:
Rabindranath TAGORELiteraturo > Bengallingva Literaturo > Rabindranath TAGORE < Bengala lingvo
----
Rabindranath TAGORE (aŭ realnome: Rabindranath THAKUR) (6-a de majo 1861 – 7-a de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo.
Mondfame konata reprezantano de la bengallingva literaturo 20 jarcenta, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore, kiu i.a. verkis kaj komponis la nacian himnon de Hindio, en la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo. li grave malsanigis dum lia rondvojaĝo en 1926 en Vieno, sed li sukcese saniĝis en la hungara urbo Balatonfüred.
- Trajtoj kaj inspiroj de lia poezio:
Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj bildoj kaj sentoj.
- Lia rolo en kultura disvolviĝo de Hindio siatempa:
Li fondis universitaton laŭ siaj idealoj en Shantiniketan.
- Literaturo tradukita al Esperanto:
La juna princo ; La ĝardenisto kaj la reĝino /
Rabindranath Tagore. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.499 - 501,
vol. 2
Karinjo, ĉu decas tiel / El la bengala trad. Probal Daŝgupto]. -
En: Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: Auld, William ; p.448 - 449
Nubo kaj suno / verkita de R. Tagore. Esperantigita
de L. Sinha.
En: La lanternisto : kaj aliaj noveloj ; p.50 - 105
Reveno de Khoka-Babu / verkita de R. Tagore.
Esperantigita de L. Sinha. -
En: La lanternisto : kaj aliaj noveloj ; p.106 – 125
Malsata ŝtono / Trad. L. Sinha. Malmö, 1961. 128p. 21cm. Sep rakontoj de mondfama verkisto trafe spegulas la morojn kaj homtipojn bengalajn. Ilus. (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 1)
Filigranoj el lumo/ Divaldo P. Franco. Trad. B. Silva. Rio de Janeiro, 1976. 154p. 18cm. Mediuma poemaro "diktita de R. Tagore".
Primico : poemoj / Trad. Probal Daŝgupto. - Kopenhago: TK, 1977. - 114 p.
(Stafeto. Beletraj Kajeroj ; 48)
ISBN 87-87089-04-1
Eksteraj ligoj
- pri Shantiniketan (anglalingve) :http://www.indiatouristoffice.org/East/shantiniketan.htm
Rete legebla Esperante:
- [http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/princo.html "La juna princo"](tipika pri la inspiro kaj stilo de Tagore, unu el liaj plej belaj kaj simbolplenaj poemoj)
- [http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#TAGORE_ La Kanto de l'Malvenko]
- [http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Nokto Nokto]
- [http://www.elerno.net/penseo/pen25.htm poemo el li en revuo Penseo]
Kategorio:Hindia literaturo
TAGORE RABINDRANATH
ja:ラビンドラナート・タゴール
ko:라빈드라나트 타고르
th:รพินทรนาถ ฐากูร
zh-min-nan:Rabíndranáth Thákur
ĤaramoĤaramo aŭ Jarama (en Hispanio) estas:
Rivero
La rivero Jarama, trairas la hispanajn provincojn de Guadalajara kaj Madrido, kaj enfluas en la Taĵon proksime al Aranjuez. Ĝi longas 190 kilometrojn.
Batalo
En la riverbordoj de Ĥaramo okazis tre grava batalo dum la Hispana Enlanda Milito, en februaro 1937. Ĝi okazis kiam la frankistaj trupoj deziris tranĉi la vojon de Madrido al Valencio, kaj la respublikanaj kontraŭbatalis. Okazis pli ol 20.000 mortoj en unu el la plej sangaj bataloj de la milito. Gravan rolon havis la Internaciaj Brigadoj, kio donis internacian renomon al la batalo.
Romano
"El Jarama", estas romano de la hispana verkisto Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO, unu el la plej gravaj post la interna milito, kaj ĝi rivevis la premion Nadal en 1955.
Kurejo
Jarama estas la nomo de la kurejo de Formulo Unu, en Madrido.
Kategorio:Hispanaj riveroj
Nobel-premio pri literaturoPremio Nobel > Premio Nobel de literaturo < Literaturpremioj < Literaturo
----
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik IBSEN, August STRINDBERG kaj Lev TOLSTOJ. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekomprenebla kaj donis ĝin ankaŭ al verkistoj kiel Dario FO kaj José SARAMAGO.
Nun, kiam oni povas finfine legi la solan beletraĵon de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis/Nemeza - oni povas konstati, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de la doninto, ke "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Premion Nobel de Literaturo estas donita laŭ decido de la Sveda Akademio.
Jenaj aŭtoroj ricevis la Premion Nobel de Literaturo:
1901-1920
: 1901 : Sully PRUDHOMME
: 1902 : Theodor MOMMSEN
: 1903 : Bjørnstjerne BJØRNSON
: 1904 : Frederic MISTRAL kaj José ECHEGARAY
: 1905 : Henryk SIENKIEWICZ
: 1906 : Giosuè CARDUCCI
: 1907 : Rudyard KIPLING
: 1908 : Rudolf EUCKEN
: 1909 : Selma LAGERLÖF
: 1910 : Paul HEYSE
: 1911 : Maurice MAETERLINCK
: 1912 : Gerhart HAUPTMANN
: 1913 : Rabindranath TAGORE
: 1914 : (ne aljuĝita)
: 1915 : Romain ROLLAND
: 1916 : Verner VON HEIDENSTAM
: 1917 : Karl GJELLERUP kaj Henrik PONTOPPIDAN
: 1918 : (ne aljuĝita)
: 1919 : Carl SPITTELER
: 1920 : Knut HAMSUN
1921-1940
: 1921 : Anatole FRANCE
: 1922 : Jacinto BENAVENTE
: 1923 : William Butler YEATS
: 1924 : Władysław Stanisław REYMONT
: 1925 : George Bernard SHAW
: 1926 : Grazia DELEDDA
: 1927 : Henri BERGSON
: 1928 : Sigrid UNDSET
: 1929 : Thomas MANN
: 1930 : Sinclair LEWIS
: 1931 : Erik Axel KARLFELDT
: 1932 : John GALSWORTHY
: 1933 : Ivan BUNIN
: 1934 : Luigi PIRANDELLO
: 1935 : (ne aljuĝita)
: 1936 : Eugene O'NEILL
: 1937 : Roger Martin DU GARD
: 1938 : Pearl S. BUCK
: 1939 : Frans Eemil SILLANPÄÄ
: 1940 : (ne aljuĝita)
1941-1960
: 1941 : (ne aljuĝita)
: 1942 : (ne aljuĝita)
: 1943 : (ne aljuĝita)
: 1944 : Johannes Vilhelm JENSEN
: 1945 : Gabriela MISTRAL
: 1946 : Hermann HESSE
: 1947 : André GIDE
: 1948 : Thomas Stearns ELIOT
: 1949 : William FAULKNER
: 1950 : Bertrand RUSSELL
: 1951 : Pär LAGERKVIST
: 1952 : François MAURIAC
: 1953 : Winston Leonard Spencer CHURCHILL
: 1954 : Ernest HEMINGWAY,
: 1955 : Halldor Kiljan LAXNESS
: 1956 : Juan Ramón JIMÉNEZ
: 1957 : Albert CAMUS
: 1958 : Boris PASTERNAK
: 1959 : Salvatore QUASIMODO
: 1960 : Saint-John Perse
1961-1980
: 1961 : Ivo ANDRIĆ
: 1962 : John STEINBECK
: 1963 : Giorgos SEFERIS
: 1964 : Jean-Paul SARTRE (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
: 1965 : Miĥail ŜOLOĤOV
: 1966 : Samuel Josef AGNON kaj Nelly SACHS
: 1967 : Miguel Angel ASTURIAS
: 1968 : KAWABATA Yasunari
: 1969 : Samuel BECKETT
: 1970 : Aleksandr SOLĴENICIN
: 1971 : Pablo NERUDA
: 1972 : Heinrich BÖLL
: 1973 : Patrick WHITE
: 1974 : Eyvind JOHNSON kaj Harry MARTINSON
: 1975 : Eugenio MONTALE
: 1976 : Saul BELLOW
: 1977 : Vicente ALEIXANDRE
: 1978 : Isaac Bashevis SINGER
: 1979 : Odysseus ELYTIS
: 1980 : Czesław MIŁOSZ
1981-2000
: 1981 : Elias CANETTI
: 1982 : Gabriel GARCIA MARQUEZ
: 1983 : William GOLDING
: 1984 : Jaroslav SEIFERT
: 1985 : Claude SIMON
: 1986 : Wole SOYINKA
: 1987 : Joseph BRODSKY
: 1988 : Nagib MAHFUZ
: 1989 : Camilo José CELA
: 1990 : Octavio PAZ
: 1991 : Nadine GORDIMER
: 1992 : Derek WALCOTT
: 1993 : Toni MORRISON
: 1994 : OE Kenzaburo
: 1995 : Seamus HEANEY
: 1996 : Wisława SZYMBORSKA
: 1997 : Dario FO
: 1998 : José SARAMAGO
: 1999 : Günter GRASS
: 2000 : GAO Xingjian
2001-2005
: 2001 : Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
: 2002 : KERTÉSZ Imre
: 2003 : John Maxwell COETZEE
: 2004 : Elfriede JELINEK
: 2005 : Harold PINTER
Vidu ankaŭ
Ekstera ligo
- http://www.nobel.se/literature/laureates/index.html (angle)
Nobel
!
ja:ノーベル文学賞
ko:노벨 문학상
th:รายชื่อผู้ได้รับรางวัลโนเบลสาขาวรรณกรรม
1951Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1951
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1951 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 36-a Universala Kongreso de Esperanto, Munkeno.
- Fonditaj la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Brazilo, kaj Ĉina Esperanto-Ligo.
- Eklernis Esperanton: Věra PODHRADSKÁ.
- José DIAS PINTO alvenis al Brazilo.
- Interlingvao kaj Altuta publikataj.
- Rapidvortoj 5-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Libio sendependiĝas.
- Unua radia elsendado de Rokmuziko, farita en programero nomita "Moodong's Rock and Roll Party" (Festo de Lulo kaj Okcilo de Moodong), Cleveland, Ohio, Usono.
- En Brazilo ekis la rolado de teatraĵo pri Jesuo en eksterurba teatrego "Nova Jerusalém" en Pernambuko pere vilaĝanoj de Fazenda Nova.
- Publikita Mundiono.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- Eŭskio : Bernardo ATXAGA
- Vladislav HASALA
- 31-a de majo : Serge BRUSSOLO, franca verkisto
- 29-a de junio : Keno DON ROSA
Mortoj
- Everardo BACKHEUSER
- 10-a de januaro : Sinclair LEWIS
- 3-a de februaro : Fréhel
- 19-a de februaro : André GIDE
- 29-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 29-a de majo : Josef Bohuslav FOERSTER
- 17-a de oktobro : Bernhard KELLERMANN
----
1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1951年
ko:1951년
simple:1951
th:พ.ศ. 2494
Categoría:Directores de cine de ChinaCategoría:Directores de cine
Categoría:China
spielautomaten witaminy tablice kultura Pozycjonowanie
|
|
|
|