Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Shenzhou 6

Shenzhou 6

Shenzhou 6 [ŝenĵu 6] (ĉine]: 神舟六号) estis la dua homportanta kosma flugo de la Popolrespubliko [[Ĉinio]]. Por la misio oni uzis la kosmokapsulon el konstrua serio [[Shenzhou, kiu je la liveris en la kosmon la du kosmonaŭtojn FEI Junlong (komandanto) kaj NIE Haisheng (piloto), en la teran orbiton, kie ili restis 119 horojn. La homekipo testis la novajn pli leĝerajn kosmovestojn, gvidis unuafoje sciencajn esplorojn. Oni elprovis ĉiutagaĵojn kiel ekz. novan necesejon. Oni ne planis kosman promenon, tio okazos en la sekvaj misioj. La tera orbito variis inter 250 kaj 350 km, la fluga deklinacio estis ĉ. 42,4. „Shenzhou 6“ konsistis el returna kapsulo kaj orbita parto. La orbita satelito restas duonjaron en la kosmo, dum la returna kapsulo revenis post 5 tagoj. La lanĉo okazis publike, la kosmonaŭtoj adiaŭis sur la neĝanta lanĉejo. La porta raketo estis la Longa Marŝo 2F.

Vidu ankau

Spacoesploro de Ĉinio

Eksteraj ligiloj


- [http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/10/13/1@30080.htm pri la kosmoflugo de 2005 en Esperanto]
- [http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/10/13/1@30084.htm pri la kosmoflugo de 2005 en Esperanto] SHENZHOU 6 ko:선저우 6호 th:ยานเสินโจว 6

Ĉina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina Specimeno: La Patro Nia: :我们在天上的父, :愿人都尊你的名为圣。 :愿你的国降临, :愿你的旨意行在地上, :如同行在天上。 :我们日用的饮食, :今日赐给我们。 :免我们的债, :如同我们免了人的债。 :不叫我们遇见试探; :救我们脱离凶恶。 :因为国度,权柄,荣耀, :全是你的,直到永远。 :阿们。 :Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù :Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng :Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín :Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng, :Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng :Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí, :Jīn-rì cì-gei wǒ-mén :Miǎn wǒ-mén-de zhài, :Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài :Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan, :Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr. :Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào, :Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn, :ā-mén. La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo) Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn. La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano. Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000. Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
  - Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo

ĉinaj dialektoj

HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne. Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian. Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj. La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon. En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda. La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj. Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin. Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon. Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila. Kategorio:Lingvo ja:中国語 ko:중국어 minnan:Hàn-gí

FEI Junlong

Fei Junlong (naskiĝis en 1965) estas kosmonaŭto en Ĉinio, elektita al la Shenzhou-programo. Li flugis en oktobro de 2005 en la kosmon kiel komandanto de Shenzhou 6, kun NIE Haisheng (pilota inĝeniero). Li naskiĝis en Suzhou, provinco Jiangsu de Ĉino kaj li estis rekrutita al altlernejo de la Aerarmeo de Ĉina Popolliberiga Armeo en 1982 en la aĝo 17. Li lernis en Flugtrejna Lernejo, poste ejkalboris kiel flugteknologia inspektoro. Li estis elektita al kosmonaŭto en 1998. Li estis elektita al la lasta duopo por flugo de Shenzhou 5. Li edziĝis en 1991 kaj havas unu filon.

Spacoesploro de Ĉinio

En 1957, kiam la unua artefarita satelito de Sovetunio flugis en la kosmo, Mao Zedong, la unua prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, diris: "Ankaŭ ni devas havi propran artefaritan sateliton." Li spertis militojn kaj konsciis la gravecon de scienco kaj tekniko por nacia defendo. Unu el liaj famaj tezoj estas: "Kiu estas postiĝinta en scienco kaj tekniko, tiu estos atakata." Ĝuste tiam la spaca tekniko de Ĉinio komencis disvolviĝi. La 24-an de aprilo 1970, per la transporta raketo Changzheng-1 Ĉinio lanĉis sian unuan artefaritan sateliton Dongfanghong-1. La 26-an de marto 1998, per Changzheng-C2 ĝi lanĉis du "iridiajn satelitojn" al la malalta tergloba orbito. Dum pluaj 28 jaroj, 50 fojojn estis flugigitaj la raketoj Changzheng produktitaj de Ĉinio mem. Nun Ĉinio havas 9 specojn de tiaj raketoj, kies transporta povo al la sinkrona orbito atingas 5 tunojn kaj al la malalta tergloba orbito 9,2 tunojn. Ĉinio posedas la teknikojn de hidrogen-oksigena motoro, duafoja startigo de motoro en vakuo, lanĉo al celpunkto, observo kaj regado, kunligado de raketoj, transporto de pluraj satelitoj per unu raketo ktp. Ĉinio mem faras ĉion en la kosma aktivado. Je la komenco Ĉinio estis helpata, kaj poste oni ne plu donis novan teknikon al ĝi. En la pasintaj 40 jaroj la ĉina kosma aktivado spertis malsukcesojn kaj malfacilojn, tamen progresis. TRI SATELIT-LANĈAJ CENTROJ En 1958 la unua satelit-lanĉejo de Ĉinio konstruiĝis en Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta dezerto. Poste fondiĝis satelitlanĉaj centroj en Taiyuan kaj Xichang. Nun tiuj tri centroj povas lanĉi diversajn kosmonavigilojn. En Jiuquan oni lanĉas ĉefe satelitojn eksperimentajn kaj aplikajn per la raketoj Changzheng al la orbitoj meza, malalta kaj oblikva. La centro en Taiyuan lanĉas satelitojn al ia nalalta kaj ekstrema orbitoj, ekz. la unuan ĉinan meteo-sateliton Fengyun-1 en la suna sinkrona orbito. Tiu en Xichang lanĉas ĉefe satelitojn por aliaj landoj, kaj la internacia spaca rondo nomas gin "Orienta Houston". Nun Ĉinio havas observan kaj regan reton por lanĉi, flugigi kaj revenigi satelitojn en orbitoj proksimaj al la tero kaj en sinkronaj orbitoj suna kaj tergloba. EN LA INTERNACIA MERKATO En internacia konferenco pri komerco de kosma aktivado en la 80-aj jaroj, oni diris: "Ĉinoj venas nur kun oreloj", "Se vi (ĉinoj) deziras komercan intertraktadon, preparu dokumenton 1-colo-dikan. La ĉina delegacio preparis 1-colo-dikan dokumenton post peniga laborado. Kaj ili subskribis sian unuan kontrakton. La 7-an de aprilo 1990 la raketo Changzheng-3 lanĉis sateliton Azio-i de Hughes-kompanio de Usono - sukcesis la unua komerca satelita lanĉo de Ĉinio. Tiu lanĉo rompis la rekordon de precizeco de orbito-eniro de 32 similaj satelitoj produktitaj de la kompanio. Kiam Ĉinio debutis en la internacia kosma merkato, ĝia plej potenca raketo Changzheng-3 kapablis transporti nur mezgrandan sateliton. La ĉinaj fakuloj elpensis projekton: ChangzhengC2 estu meĉo kaj 4 helpaj raketoj estu ligitaj al ĝi, tiel ĝia transporta povo povas atingi 9,2 tunojn. Post detala argumentado oni subskribis grandan kontrakton: lanĉi sateliton Optus per la kunligitaj raketoj. En lanĉado de satelito eĉ eta mispaŝo povas kaŭzi malsukceson. Tiufoje ĉinoj jam preparis florojn por festi la sukceson, tamen la raketo kaj satelito eksplodis. Koncernaj teknikistoj detale esploris pli ol dekmilon da eroj de la raketo kaj starigis rigoran kontrolan programon. La malsukceso donis valoran materialon al la ĉinaj teknikistoj kaj inspiris ilin pli diligente labori por venonta sukceso. Nun Ĉinio kapablas lanĉi diversajn satelitojn al diversaj orbitoj. Inter 1990 kaj 1997 Ĉinio lanĉis 7-9% da satelitoj de la internacia merkato. El la ĉinaj transportaj raketoj Changzheng-B3 kaj Changzheng-C2-SD estis produktitaj laű la merkata bezono. laŭ EPĈ La 12-an de oktobro de 2005 okazis la dua kunhoma kosmoflugo de Ĉinio(Shenzhou 6). La unua okazis kun unu homo en 2003.

rete


- [http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/10/13/1@30080.htm pri la kosmoflugo de 2005 en Esperanto] KOSMOESPLORADO DE ĈINIO Kategorio:Ĉinio

Woodmere, LA

Woodmere, Louisiana

mieszne zdjcia transport biaystok online slots accommodation in Glasgow slots










































:: RELATED NEWS ::
'Akhbor
Achbor (עַכְבּוֹר, Standard Hebrew ʿAḫbor, Tiberian Hebrew ʿAḵbôr) means "gnawing", and is therefore also used as the word for "mouse". There are at least two persons by this name in the Hebrew Bible.

Achbor of Edom

In the King Lists in the books of Genesis and
Akhbor
Achbor (עַכְבּוֹר, Standard Hebrew ʿAḫbor, Tiberian Hebrew ʿAḵbôr) means "gnawing", and is therefore also used as the word for "mouse". There are at least two persons by this name in the Hebrew Bible.

Achbor of Edom

In the King Lists in the books of Genesis and
'Achbor
Achbor (עַכְבּוֹר, Standard Hebrew ʿAḫbor, Tiberian Hebrew ʿAḵbôr) means "gnawing", and is therefore also used as the word for "mouse". There are at least two persons by this name in the Hebrew Bible.

Achbor of Edom

In the King Lists in the books of Genesis and
'Ammon
:This article is about the city Amman. For the South Indian deity, see Amman (goddess). Amman (Arabic عمان ʿAmmān), the capital of the Kingdom of Jordan, is a city of more than 1.6 million inhabitants (2000), and is the commercial and administrative centre of Jordan.

History

Throughout history, Amman has been inhabited by several civilizations. The first civilization on record is during
Logical Fallacy
A logical fallacy may mean nothing more than a fallacy or it may mean an error in deductive reasoning, i.e., a formal fallacy. In the latter case, it is a flaw in the structure of a deductive argument as opposed to an error in the premises. When there is a formal fallacy in a deductive argument it is said to be invalid. The presence of a fallacy in a deductive argument does not imply anything about the argument's premises or its conclusion. Both may actually be true, but the deductive argument is
'Amos

- Amos was a Biblical prophet (see Amos (prophet)) and putative author of the Book of Amos.
- AMOS is the name of a series of Israeli (IAI-built) civilian communications satellites in Geostationary orbit (l
'Amaleq
According to the Book of Genesis and 1 Chronicles, Amalek (עֲמָלֵק; Standard Hebrew , Tiberian Hebrew ) was the son of Eliphaz and the grandson of Esau (Gen. 36:12; 1 Chr. 1:36); the chief of an Edomite tribe (Gen. 36
Amaleq
According to the Book of Genesis and 1 Chronicles, Amalek (עֲמָלֵק; Standard Hebrew , Tiberian Hebrew ) was the son of Eliphaz and the grandson of Esau (Gen. 36:12; 1 Chr. 1:36); the chief of an Edomite tribe (Gen. 36
'Amalek
According to the Book of Genesis and 1 Chronicles, Amalek (עֲמָלֵק; Standard Hebrew , Tiberian Hebrew ) was the son of Eliphaz and the grandson of Esau (Gen. 36:12; 1 Chr. 1:36); the chief of an Edomite tribe (Gen. 36
'Immanu'el
Immanuel or Emmanuel or Imanu'el (עִמָּנוּאֵל "God [is] with us", Standard Hebrew ʿImmanuʾel, Tiberian Hebrew ʿImmānûʾēl) is a name used in the Book of Isaiah in the Hebrew Bible, and also appears in Matthew 1:23 in the Christian
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org