:: wikimiki.org ::
| Simón BOLÍVAR |
Simón BOLÍVAR
Simón BOLÍVAR (naskiĝis 24-an de julio 1783 , mortis 17-an de decembro 1830 ) estis Suda Amerika naciisto kaj generalo.
Bolívar naskiĝis ĉe Karakaso en aristokrata familio. Post la morto de siaj gepatroj li iris al Hispanio por kompletigi sian edukadon kaj tie li renkontis kaj edziĝis kun María Teresa Rodríguez del Toro y Alaysa en 1802. Dum mallonga vizito al Venezuelo en 1803 ŝi mortis pro flava febro. Bolívar reiris al Eŭropo en 1804 kaj aniĝis la sekvantaron de Napoleono.
Bolívar reiris al Venezuelo en 1807 kaj post kiam Napoleon nomumis sian fraton Jozefon reĝo de Hispanio kaj ĝiaj koloniaj en 1808, Bolívar partoprenis la kontraŭreĝajn direktoratojn. La Karakasa grupo deklaris sian sendependecon en 1810 kaj ili sendis Bolívar al Anglio por diplomatika misio.
Bolívar reiris al Venezuelo en 1811, sed en julio 1812 la grupestro cedis kaj Bolívar devis forfuĝi al Cartagena de Indias, kie li verkis sian Manifesto de Cartagena. En 1813 li estris la invadon de Venezuelo. Li eniris Meridon je la 23-a de majo kaj estis alnomita El Libertador (La Liberiganto). Karakaso rekaptiĝis je la 6-a de aŭgusto kaj la dua Venezuela Respubliko proklamiĝis. Poste li estris nacian armeon de Kolombio kaj kaptis Bogoton en 1814. Tamen, post kelkaj militaraj repuŝoj Bolívar forkuris al Jamajko en 1815 kie li petis la estron de Haitio, Alexander Sabes Petion helpi lin. En 1816 per ties helpo Bolívar reeniris la batalon, surteriĝis en Venezuelo kaj kaptis Angostra (nun Ciudad Bolívar).
Venko ĉe Bojakao (hisp. Boyacá) en 1819 aldonis Kolombion al la regionoj liberigitaj de Hispanio kaj je decembro Bolívar kreis la Grandan Kolombion (Gran Colombia, federacion enhavantan la plejpartojn de Venezuelo, Kolombio, Panamo kaj Ekvadoro). Bolívar estis la Prezidento kaj je la 17-a de januaro li proklamis la Respublikon de Kolombio. Pluaj venkoj ĉe Carabobo en 1821 kaj ĉe Pichincha en 1822 kunfirmis lian regon kaj en 1822 li pretiĝis por liberigi Peruon de hispana rego. Dum 1822 kaj 1823 Bolívar kaj Antonio José de SUCRE decidige venkis la hispanojn. En decembro, ĉe Ajakuĉo (Ayacucho), Sucre detruis la restaĵon de la hispana armeo.
En aŭgusto, ĉe la kongreso de Alta Peruo, oni ŝanĝis ĉi ties nomon al Respubliko de Bolivio honore al Bolívar, sed jam en 1827 interna divido rezultis en milito kaj la malforta koalicio disfalis. Bolívar rezignis kiel prezidento en 1828 kaj mortis pro tuberkulozo je la 17-a de decembro 1830.
Oni devas aldoni, ke iutempe Bolívar deziris unuigi ĉiujn landojn de Suda kaj Centra Ameriko kaj la Karibeo kiel unu ekonomie sendependa lando, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinameriko (Estados Unidos de Latinoamerica), sed ĉe kunveno de prezidentoj kaj guberniestroj la propono malsukcesis pro nur unu voĉdono.
ja:シモン・ボリバル
simple:Simón Bolívar
1783Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1783
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1783 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Etienne MONTGOLFIER kaj Joseph MONTGOLFIER faris la unuan nemodelan balonon.
- La meso KV 427 komponita de Mozart.
- Unua bronzaj statuoj fonditaj en Brazilo, verkoj de Valentim: "Nimfo Eĥo", "La Kasisto Narciso" kaj "Aligatoroj".
Naskiĝoj
- 3-a de aprilo: Usono: Washington IRVING
Mortoj
- 18-a de septembro: Leonhard EULER
----
1778 | 1779 | 1780 | 1781 | 1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1783년
simple:1783
1830Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1830
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1830 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Belga Reĝlando sendependiĝas de Nederlando.
- Usono : La Indiana Formova Akto donis la landon de Oklahomo al kvin triboj de indiĝenoj.
- Eko de Mormonismo en Usono
Naskiĝoj
- 15-a de marto : Paul HEYSE
- 18-a de aŭgusto : Francisko Jozefo la 1-a
- 8-a de septembro : Frederic MISTRAL
- 13-a de septembro : Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 5-a de oktobro : Chester A. ARTHUR
Mortoj
- 17-a de januaro : Wilhelm WAIBLINGER
- 18-a de septembro : William HAZLITT
- Papo Pio la 8-a
----
1825 | 1826 | 1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1830년
KarakasoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Venezuelo > Caracas
----
Karakaso (hispane Caracas) estas la ĉefurbo de Venezuelo kaj havas ĉirkaŭ 5 milionojn da enloĝantoj. Ĝi troviĝas en la norda parto de la lando. Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 900 metroj super la nivelo de la maro.
Tertremo detruis la urbon la 12-an de marto en 1812, sed ĝi poste rekonstruiĝis.
La sistemo de metroo nomiĝas "El metro".
Karakaso havas internacian flughavenon, kiu troviĝas ĉe Maiquetia.
Kelkaj interesaj vidindaĵoj en Karakaso:
- La naskiĝa domo de Simón BOLÍVAR
- La katedralo de Karakaso
- La Centra Universitato de Venezuelo
- La Muzeo de Belartoj.
Kategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Venezuelo
ja:カラカス
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
VenezueloLa Bolivara Respubliko de Venezuelo (Hispane: República Bolivariana de Venezuela) estas tropika lando situanta en la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la karibaj insuloj de Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago.
La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de OJEDA. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitaj sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio
Historio
La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.
La konkero farede la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marborodo estis koloniata.
La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón BOLÍVAR.
La historio de la sendependa lando dividiĝas komune en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo CHÁVEZ.
En 2004 okazis kontraxuregitaraj protestoj, apogitaj de Usono.
La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. la partoprenanto estis 25%, komparante al la pli fruaj 50-60% (2000 kaj 2002). Partio de Chavez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68%) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris korekta ĉiu lando de la Tero, krom Usono.
Teritoria organizado
Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo reklamata de Venezuelo).
Ŝtatoj:
- Amazonio
- Anzoátegui
- Apure
- Aragua
- Barinas
- Bolivaro
- Carabobo
- Cojedes
- Delta Amacuro
- Falcón
- Guárico
- Lara
- Mérida
- Miranda
- Monagas
- Nueva Esparta
- Portuguesa
- Sucre
- Táchira
- Trujillo
- Vargas
- Yaracuy
- Zulia
Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo
Kategorio:Venezuelo
ja:ベネズエラ
ko:베네수엘라
ms:Venezuela
simple:Venezuela
th:ประเทศเวเนซุเอลา
zh-min-nan:Venezuela
1803Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1803
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1803 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de marto : Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono.
- 30-a de aprilo : Usono aĉetas Luisiano de Francio.
- Eŭropo: Ticino fariĝas libera respubliko kaj kantono.
Naskiĝoj
- 12-a de majo : Justus von LIEBIG, germana kemiisto
- 25-a de majo : Edward George BULWER-LYTTON
- 28-a de septembro : Prosper MÉRIMÉE
Mortoj
- 18-a de februaro : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 14-a de marto : Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK, germana poeto
- 22-a de junio : Wilhelm HEINSE
----
1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1803년
Napoléon BONAPARTEHistorio > Francio > Imperio > Napoléon BONAPARTE
----
Imperio
Napoléon BONAPARTE (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.
En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika Nabolione aŭ Nabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akĉento.
Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam La Pérouse pretiĝis iri surmare en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...
Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoéon unuafoje famiĝis kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerio kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.
En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta Ŝtono.
En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj li estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus, li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo ju pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis :" La imperiestro estos morgaŭ en Parizo" ! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj (La cent tagoj), ....
En la Batalo de Waterloo, li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeoj.
En 1827, do nur ses jarojn post lia morto, publikiĝis satira teksto de M. J.-B. PÉRES kiu "pruvis" ke Napoleono neniam ekzistis, sed estis nur mitologia simbolo por la suno; la celo estis ataki kelkajn laŭmodajn teoriojn en la tiama religihistorio. La franclingva teksto legeblas ĉe
Frazoj
Citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:
:"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."
Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):
:"Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito."
vidu ankaŭ
- Listo de Marŝaloj kaj generaloj de Napoleono
- Charles-Maurice DE TALLEYRAND
- samtempuloj en Napoleona epoko
BONAPARTE Napoléon
ja:ナポレオン・ボナパルト
ko:나폴레옹 보나파르트
simple:Napoleon
th:นโปเลียน โบนาปาร์ต
1808Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1808
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1808 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a de marto: Portugala reĝa familio alvenis al Brazilo. Pro la invado de Napoleono al Portugalio, Rio-de-Ĵaneiro iĝis ĉefurbo de Portugala reĝo, estas la nura kazo de Amerika urbo ĉefurbo de Eŭropa imperio. Ĉi tiu esta fakta dato de sendependo de Brazilo, kiu ĵure estas sendependa nur en 7-a de septembro 1822.
- 2-a de majo : Madridanoj ribelas kontraŭ francaj trupoj, komencante la Militon de Hispanan Sendependiĝon.
- 3-a de majo : Francaj trupoj fusilas ribelajn madridanojn. Francisco de GOYA poste pentros Los fusilamientos del 3 de mayo ("La fusiladoj de la 3-a de majo").
- Siera-Leono fariĝas Brita kolonio.
- Kreita Pasilalio de Burja.
Naskiĝoj
- 19-a de aŭgusto : James NASMYTH, angla inĝenieristo kaj kreinto de la vapormartelo
- 29-a de decembro : Andrew JOHNSON
Mortoj
-
----
1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1808년
1810Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1810
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1810 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a de septembro : Meksiko sendependiĝis de Hispanio.
- 18-a de septembro: Ĉilio sendependiĝis de Hispanio.
Naskiĝoj
- 1-a de marto : Fryderyk CHOPIN, pola komponisto.
- 8-a de junio : Robert SCHUMANN, germana komponisto.
- Ole BULL, norvega violonisto.
Mortoj
- 13-a de junio : Johann Gottfried SEUME, verkisto
----
1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1810년
1811Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1811
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1811 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Guria iĝas parto de Rusio.
Naskiĝoj
- 7-a de novembro : Ĉeĥio : Karel Jaromir ERBEN.
Mortoj
- 8-a de januaro : Friedrich NICOLAI
- 21-a de novembro : Heinrich von KLEIST
----
1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1811년
1812Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1812
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1812 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de februaro : Usono : La ŝtatestro de Masaĉuseco Elbridge GERRY faris la unuan fi-dislimadon (kiu ricevis la nomon en la angla gerrymandering).
- 30-a de aprilo : Luiziano fariĝis la 18-a ŝtato de Usono.
- La Milito de 1812 inter Britio kaj Usono. La usonanoj kaptis la urbeton de York (Toronto, Kanado) kaj la Britoj kaptis la ĉefurbon de Vaŝingtono. La Kanadaj provincoj restis sendependaj de Usono.
Naskiĝoj
- 7-a de februaro : Britio : Charles DICKENS
- 12-a de majo : Britio : Edward LEAR
Mortoj
-
----
1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1812년
simple:1812
1813Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1813
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1813 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de januaro: Batalo de Raisin River inter Usono kaj Britio.
- 20-a de februaro: Batalo de Salta - Argentino.
- 24-a de februaro: Usona batalŝipo USS Hornet frakasis la britan batalŝipon HMS Peacock.
- 12-a de majo: Aprobo de 'Reglamento de Gobierno' (provizora Konstitucio de Paragvajo).
- 27-a de majo: usona armeo atakis kaj kapturis la britan gardaron de Fort George.
- 7-a de aŭgusto: Simon BOLÍVAR eniris pace en Karakaso (Venezuelo).
- 30-a de aŭgusto: Indiĝenoj venkis brankulojn de Fort Mims (Alabamo - Usono).
- 5-a de oktobro: Batalo de Thames inter Usono kaj Britio.
- 8-a de decembro: Unua prezentado de la 8ª Sinfonio de Ludwig van BEETHOVEN.
- Eŭskio: Donostio fajre detruiĝas.
Naskiĝoj
- 18-a de marto : Friedrich HEBBEL
- 19-a de marto: David LIVINGSTONE (Dr-o Livingstone, mi prezumas...)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Ivar AASEN
- 9-a de oktobro : Giuseppe VERDI
- 17-a de oktobro : Georg BÜCHNER
Mortoj
- 20-a de januaro : Christoph Martin WIELAND
- 10-a de aprilo : Joseph-Louis de LAGRANGE
- 29-a de julio: Andoche JUNOT
----
1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1813년
simple:1813
KolombioEsperanto-movado en Kolombio
Vikipediistoj de Kolombio. Vi ankaŭ povas kunlabori!
----
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio
----
Sudameriko Sudameriko
Kolombio - Colombia [kolombja]
Lando en nordokcidento de Sudameriko.
- Landkodo: CO.
- E-nomo: Kolombia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Colombia.
- Etimologio: lando estis nomita pro Kristoforo KOLUMBO.
- Areo: 1.138.914 kv. km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alvaro URIBE (2002).
- Muziko de Kolombio: Bambuko , Sanhuanero , Vaĝenato , Horopo , Kumbjo , Ĉampeto , Torbeĝino, Abozao, Buĝerengo, Poro, Ĉoka Son', Kalipso, Pasiĝo, Gvabino.
- Adm. divido: 32 Departementoj kaj 1 ĉefurba distrikto: Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
- Ĉefurbo: Bogoto (6.276 mil).
- Urboj: Medeĝino (1.419 mil), Kalio (1.324 mil), Barankiĝo (897 mil).
- Loĝantaro: 36.813 mil (1995), inter ili kolombianoj 97,2%, indiĝenoj 2,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- MNP: totala - 87 mlrd $; pokapa - 1.910 $.
- Eksporto: kafo, perloj, nafto, karbo, floroj, Smeraldoj. Kaj 80 % da la kokaino en la mondo.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio je la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la pacon. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.
- Heredaĵo: Kartaheno, historia centro de Santa Cruz, nacia parko de Los Catios.
Laŭ loĝantaro, Kolombio estas la tria plej granda lando en Latinameriko -- nur Brazilo kaj Meksiko estas pli grandaj. En la okcidento estas la Pacifiko, en la nordo la Kariba Maro, en la oriento Venezuelo kaj en sudo la ĝangalo de Amazono.
La registaro nur regas duonon de la teritorio, ĉar la nacio nun ŝirita de enlanda milito inter kvar armeoj:
# FARK - 18.000 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale stalinista
# ELN - 4.500 soldatoj - gerila armeo, maldekstrema, originale inspirita de la revolucio en Kubo
# AUK - 8.500 soldatoj - kvazaŭmilitista, dekstrema
# nacia armeo - 55.000 soldatoj - regas la grandajn urbojn, estas helpata de Usono kaj toleras AUK-on
Po ĉirkaŭ 3500 homoj mortas en la milito jare.
Dum la nacia armeo dependas de impostoj por ĝia enspezo, impostoj kiuj estas malgrandigitaj de la milito mem, la aliaj tri armeoj aĉetas armilojn per kokaino (kaj ankaŭ per nafto, oro kaj smeraldoj).
Strategie grava estas la valo de la Arato en la nordokcidento, kiu kunigas la Kariban Maron kaj la Pacifikon. Laŭ la valo fluas la komercon inter kokaino kaj armiloj.
Prezidento Andres PASTRANA cedis al FARK teritorion de ĝangalo, montaro kaj ebenaĵo en la mezo de la lando por trakti pri paco. Sed, post jaroj de vana interparolo, li reprenis la teritorion kaj pligrandigis la armeon.
Interalie, FARK batalas per forkaptado kaj murdo de eminentuloj(juĝistoj, politikistoj) kaj bombatako de pontoj kaj pilonoj, ktp.
Usono donas monon al Kolombio por batali kontraŭ narkotaĵoj, kiun Kolombio laŭvice elspezas por detrui la kampojn de kokao de FARK por malhelpi ĝian produktadon de kokaino.
Vidu ankaŭ:
Shakira, Silva kaj Villalba, Garzon kaj Collazos, HeKeIsDa, Toto, la Momposina
Dosiero:Colombia_regioni_geografiche.jpg
----
Enkonduko
Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko, limas norde kun Panamo kaj Kariba maro, oriente kun Venezuelo kaj Brazilo, sude kun Peruo kaj Ekvadoro, kaj okcidente kun la Pacifika maro. Kolombio estas la unusola lando de Sudameriko kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika oceanoj.
Laŭ ĝiaj insuloj Sabkta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino - kiuj apartenas al al provinco Sankta Andreo kaj Providenco), kaj laŭ la akvoj kij aldoniĝas al la kontinenta teritorio en la kariba maro, Kolombio havas limojn ankaŭ kun Honduraso, Nikarakvo, Kostariko, Panamo, Haitio kaj Dominiko. Inkludante la maraj kaj submaraj akvoj kiuj apartenas al la lando en Pacifiko kaj Karibo, marstrio de 19 km2 sur ĉiu marbordo (kalkulante la insulojn) el kiuj 339.500 km2 estas de Pacifiko kaj 589.160 de Karibo, la totala areo estas 2.070.408 km2. La lando havas 1.141.748 km² de kontinenta areo. La ĉefurbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), kiu estas ankaŭ ĝia plej granda kaj loĝantohava urbo.
Teritorio kaj rimedoj -
La topografia elemento plej karaktera de Kolombio estas la montaro Andoj, situanta en la centra kaj okcidenta parto de la lando, kiu etendiĝas nord-suden tra preskaŭ ĝia tuta longeco. Andoj kunformiĝas per tri ĉefaj montaroj paralelaj inter si: la Orienta montaro, la Centra montaro kaj la Okcidenta montaro. Sur la Kariba marbordo troviĝas izolata montara sistemo konata kiel neĝata montaro de Sankta Marto, kies plej altaj punktoj estas la vertoj Kristoforo Kolumbo (5.776 m) kaj Simono Bolivaro (5.535 m).
En la Centra montaro troviĝas kelkaj vulkanaj montpintoj, kiuj kunformas la Nacian parkon de La Neĝmontoj (Neĝmonto de Tolim 5.616 m; Neĝmonto Ruiz, 5.400 m; kaj Sankta Isabelo) kaj la Nacia parko de la Neĝmonto Ŭjla (Huila) (Neĝmonto Ŭjla, 5.750 m).
Oriente de la Orienta montaro, kie plej alta punkto esta la neĝata montaro Kokuj’ (Cocuy) (5.493 m), troviĝas grandaj vastecoj de malaltaj varmegaj terenoj, malmulte loĝataj kaj nur parte esplorataj de petrolaj kompanioj. La norda parto de tiu ĉi regiono estas kovrata de ĝangalo de abunda vegetaĵaro drenata de la riveroj Kaketa’ (Caquetá), Vaŭpes’ (Vaupés) kaj Putumajo (Putumayo) (tiu ĉi lasta natura landlimo kun Ekvadoro kaj Peruo). La norda parto dela regiono, de pleja areo, estas formata de enormaj ebenaĵoj konataj kiel Los Llanos, kaj estas trakurata de la la riveroj Araŭka (Arauca) (kiu estas la natura landlimo kun Venezuelo), Meta’ (Meta) kaj Gŭavjaro (Guaviare)
Inter a montaroj troviĝas altebenaĵoj, la plejmulto rl ili situantaj je pli lo 2.438 m de alteco, kaj fruktodonaj valoj drenataj de la ĉefaj riveroj de la lando. La rivero Magdaleno (Magdalena) estas la plej grava de Kolombio; ĝi fluas norden inter la Orienta kaj Centra montaroj, trairanta preskaŭ la tutan landon, kaj enfluanta en la Kariba maro proksime de la urbo Barankilo (Barranquilla), post deiro de ĉirkaŭ 1.540 km. La rivero Kaŭka (Cauca) ankaŭ estas grava rivero kaj transport-rimedo; ĝi fluas norden inter la Centra kaj Okcidenta montaroj, kaj kuniĝas kun Magdaleno proksimume 320 km antaŭ alveni al la Kariba maro. Okcidenter de la Okcidenta montaro kuras la rivero Atrato, kiu trairas la humida ĝangalo de la Pacifika regiono, ĝi estas la ĉefa vojo de transporte en la regiono, kaj ĝi enfluas en la golfo Urabao (Urabá), en la Kariba maro. Al la okcidenta baseno aŭ de Pacifiko apartenas, inter aliaj, la riveroj Sankta Johano (San Juan), (proponata kiel rivera vojo por kuniĝi kun Atrato kiel vojo Atlantik-pacifika) kaj Patia, kiu formas la kavaĵ-regiono Patia kiam ĝi trairas la Okcidentan montaron antaŭ ĝia elfluiĝo en Pacifikon.
La marborda linio de Kolombio havas 3.210 km, el kiuj pli lo 1.600 km etendiĝas laŭlonge de Karibo. Estas multaj elfluejoj de riveroj laŭlonge de la marbordoj, sed ne ekzistas naturaj havenoj kiuj helpu la pason de la ŝipoj.
Klimato
Kolombio situas komplete en la varmega terzono, meteorologia esprimo kiu nomas la areon de la tersurfaco inter la tropiko de Kankro kaj la tropiko de Kaprikorno. Spite de tio, la klimato varias laŭ la surmarnivela alteco. La malaltaj marbordaj regionoj kaj la kavregionoj de la valoj de Patia kaj Magdaleno havas varmegan klimaton, kun jaraj temperaturoj kiuj atingas averaĝon de 24 a 26,7 ºC.
Dum la jari alterniĝas periodoj de tri monatoj de pluvo kaj tri monatoj de nepluvo (somero). Laŭlonge de la Pacifika marbordo la pluvfalo estas tre abunda kaj ĝi povas atingi 12.000 mm jare; en Bogoto la kvanto de pluvo kolektita jare estas 1.060 mm kaj en Barankilo 800 milimetroj. En la duoninsulo Guahira (Guajira), kiu limas kun Venezuelo, la pluvo atingas nur 300 mm jare. En la deklivoj de la Orienta montaro ĝenerale estas seka vetero.
Naturaj rimedoj
La mineralaj rimedoj de la lando estas variaj kaj abundaj. Kolombio estas la unua produktanto en la mondo de smeraldoj kaj havas konsiderindajn mineralajn rezervojn konsistantaj el petrolo kaj natura gaso, karbo, oro, arĝento, fero, salo, plateno kaj uranio.
Flaŭro kaj faŭno
La flaŭro kaj faŭno de Kolombio estas tiel variaj kiel ĝia topografio. Laŭlonge de la Kariba marbordo kreskas manglaroj kaj kokosarboj. De la marnivelo ĝis 5.000 m, estas multaj arbaroj kiuj okupas entute 50 milionojn da hektaroj (496.010 km², la 47,8% de la totala areo), en kiuj oni trovas arbojn komerce profiteblajn, kiel mahagono, palosanto - , kverko, nogal - , cedro, pino kaj kelkajn variojn de balzamo - . Inter la tropikaj plantoj oni inkludas: kaŭĉuko, chicle - , kino, vanilo, sarsaparilo, absinto, goma de copal - , ipakakuano, fabo tonka kaj frijol - kastora. Aliaj plantoj propraj el la lando estas: la frajlejon - , la oca - kaj la tagua - .
Inter la sovaĝaj bestoj oni trovas la plej grandajn mamulojn de Sudameriko, kiel jaguaro, pumo, tapiro, pekario (pecarí), formikurso, kariakuo (cariacú), mielurso, bradipo, kaj kelkaj specoj de simioj, kiel la simio ĉukuta (chucuto). La lacertojn, kiuj antaŭe abundis laŭlonge de la ĉefaj riveroj, oni ĉazis intense, pro tio ili nuntempe malabundas. En la tropikaj regionoj loĝas multaj varioj de serpentoj. Inter la plej elstaraj birdoj menciendas la kondoro, vulturo, tukano, psitako, pauhilo (paujil), cikonio, tento (tente), kaj kolibro.
Grundoj
Kolombio havas fruktodonajn malaltajn valojn dediĉataj al brutarbredado kaj agroindustrio, kaj deklivoj de la montaroj uzataj por kultivoj de meza grandeco, kaj altajn ebenaĵojn dediĉataj al agrikulturo kaj paŝtado. En 1999 oni kalkulis je 4 milionoj da hektaroj la terno dediĉata al kultivoj, tie estas, 4.2% de la landa areo. E la amazonia regiono kaj en la ĝangaloj dela provinco Ĉokoo (Chocó) de la Pacifika regiono oni uzas ankoraŭ arkaikajn metodojn kultivi per fortranĉo kaj bruligado.
Mediaj temoj
La vastaj pluvĝangaloj de Kolombio, kiuj kovras 47.8% de la lando, aperas inter tiuj de pli granda biologia diverseco en la mondo. Kvankam Kolombio okupas nur ĉirkaŭ dekonon de areo de ĝia najbaro Brazilo, ĝi havas preskaŭ la saman kvanton de bestaj specioj. Kolombio aperas inter la dek unuaj landoj en la mondo pro biologia doverseco. Oni pensas ke Kolombio enhavas ĉirkaŭ 10% de la flaŭro kaj faŭno kombinita de la mondo kaj inkludas multajn specojn minacatajn aŭ ekzotikajn. La lando estas la unua en la mondo per ĝiaj 1.695 malsimilaj specoj de birdoj. Ĉokoo en Kolombio estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Inter 1990 kaj 195, oni elforstigis - ĉirkaŭ 1.3 milionoj de hektaroj de tero en Kolombio, kvankam la plej granda parto de la arbaroj de la lando restas neekspluatataj. Estas maloftaj la klopodoj revigligi la arbarojn kiun oni ekspluatas komerce.
Kolombio protektas 9% (1977) el ĝia teritorio kiel naciaj parkoj kaj aliaj naturaj rezervejoj. Spite de tio, estas tre malfacile kontroli kelkajn el tiuj terenoj, pro la ĉeesto de narkotikistoj. Ĉirkaŭ 4,2% de la teritorio de Kolombio havas konstantan kultivadon. La sola uzado de pesticidoj - provokis damaĝon al la grundo; la uzado de fruktodonigaj kemiaĵoj kreskis je 3% inter 1994 kaj 1997. Aliaj agrikolaj kutimoj, krom la deforestado, kontribuis al la degenerado del agrundo. Kolombio estas membro de traktatoj pri biodiverseco, klimata ŝanĝiĝo, specoj en danĝero malaperi, konservado de mara vivo kaj tropikaj arbaroj.
Loĝantaro
La kolombia loĝantaro estas rezulto de miksado inter la hispanoj kaj eŭropeoj kiuj konkeris kaj koloniigis la teritorion de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la afrikanoj (nigroj) importitaj kioel sklavoj de la 17-a jarcento ĝis komencoj de la 19-a, kaj la la praloĝantoj amerikaj (indiĝenoj). De la 19-a jarcento kaj dum la 20-a la inmigrado de araboj, speciale al al kaariba marbordo kaj la insulo Sankta Andreo, estis ĉiujare pli grava. En la diversaj regionoj de la lando oni povas vidiĝi tri grupoj: mestizo (miksaĵo indiĝen-blanka), mulato (miksaĵo nigra-blanka), kaj zambo - (miksaĵo indiĝena-nigra). La plej granda parto de la loĝantaro de la lando, kiu loĝas en la deklivoj de la montaroj kaj en al altaj ebenaĵoj, estas mestiza. En la Kariba marbordo ĉefas mestizoj kaj mulatoj, kaj en la Pacifika marbordo elstaras mulatoj kaj zamboj. 2.7% el la loĝantaro postulas aparteni al indiĝena etno aŭ al nigra grupo, kaj per tio ili havas specialajn rajtojn (terposedo, edukado, politika partopreno) rekonatajn en la Konstitucio de 1991.
Ĝenerala informo pri la loĝantaro
La projekciojn pri loĝantaro faras la Nacia Administra Departamento pri Statistiko (hisp. DANE). La kalkulata loĝantaro por 2002 estis 41’008.227 loĝantoj. Pli lo 74% loĝas en la urbaj areoj. La ĉefaj homkernoj trovoĝas proksime de la valoj de la riveroj Magdaleno kaj Kaŭko, de la marborda regiono Kariba kaj de la altebenaĵo Kundinamarka-Bojaka, nomata ebenaĵo de Bogoto, kie situas la ĉefurbo dela respubliko.
Oficialaj kaj parolataj lingvoj
La oficiala lingvo estas la hispana. Oni parolas pli lo 60 indiĝenajn dialektojn, kiuj devenas de la lingvistikaj familioj araŭak’ (arawak), karib (kariba), chibcha (ĉibĉa) kaj orienta tukano.
Religio
La Konkordato de 1973 donis privilegian pozicion al katolikismo; ĉirkaŭ 95% el la kolombianoj estas katolikaj. Tamen, la konstitucio de 1991 starigis la liberecon pri kulto. Ekzistas malgrandaj minoritatoj de protestantoj, judoj kaj aliaj religioj.
Administra divido kaj ĉefaj urboj
Kolombio dividiĝas en 32 provincoj kaj ĉefurba distrikto. La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Bogoto (Santafé de Bogotá), grava administra, industria, financa kaj komerca centro kiu havas loĝantaron (laŭ la popolnombrado de 1999) de 6’273.000 personoj. Aliaj gravaj urboj estas la komercaj kaj tekstilaj centroj de Kalio (2.111.000 loĝantoj) kaj Medeĝino (1’958.000 loĝantoj); ĝiaparte, Barankilo (1’226.000 loĝantoj) kaj Kartaheno (Cartagena 887.000 loĝantoj) estas elstaraj marhavenoj kaj Kartaheno havas petrolan terminalon - . En Bogoto, Kalio kaj Barankilo situas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando.
Edukado
La baza instruado unuagrada (5 jaroj) kaj duagrada (4 jaroj) havas periodon de naŭ jaroj. 97.1% el la loĝantaro estas alfabetigita - . La Ŝtato garantias la bazan edukadon unuagradan por la plej granda parto de la loĝantaro en la popularaj sektoroj (tavoloj 1, 2 kaj 3). La eklezio, same kiel gepatroj kaj privataj investistoj, rajtas instali kaj gvidi edukigajn ionstituciojn, laŭgvide de la oficialaj programoj kreintaj de la nacia registaro. Laŭ la popolkalkulado de 1993, 49% el al loĝantaro estis tiu jaro atinginta la studoj pri unuagrada edukado, 33% la duagrada kaj 8.1% la supera edukado. En Bogoto koncentriĝas 16% el la universitataj studentoj.
Laŭ datumoj de 1998-1999, la nombro da lernantoj enskribitaj en unuagradaj lernejoj estis 5,06 milionoj; kaj en duagradaj lernejoj, inklude de institucioj pri profesia kaj instruista formado, 3.55 milionoj. Dum tiu periodo Kolombio havis proksimume 235 institucioojn pri supera edukado, kun la enskribo de 644.188 lernantoj.
La ĉefaj universitataj centroj publikaj kaj privataj estas> la Nacia universitato de Kolombio, starigita en 1967 kaj kun sidejoj en Bogoto, Medeĝino, manizaleso, Palmiro, Leticio kaj la insulo de Sankta Andreo; la Universitato de Antjokio en Medeĝino, la plej antikva de la lando, fondita en 1801; la Universitato de Valo en Kalio; la Universitato de Andoj kaj la Pontifika Universitato Javeriana, ambaŭ en Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santandero en Bukaramango.
En la ĉefaj urboj de la lando ekzistas publikaj kaj privataj universitatoj.
Kulturo
En Kolombio oni parolas pri kelkaj kulturaj regionoj, en kiuj la indiĝena, nigra kaj eŭropea (speciale hispana) influoj estas diversaj. La mestizigo permesas paroli pri marbordaj kulturoj, deklivaj kulturoj kaj kulturoj de la altebenaĵo. Studemuloj parolas pri antjokia aŭ montarana kulturo, santandera aŭ novhjispana kulturo, anda kulturo aŭ kulturo de intensa akulturado - , nigra aŭ marbnorda-rivera-minregiona kulturo kaj kulturoj aŭtente indiĝenaj disetenditaj en la tuta nacia teritorio (ekzistas 65 etnoj rekonataj en al lando). En la regionojn de ebenaĵoj de la orienta parto nun estas kunformiĝanta la ebenaĵa kulturo. Pro la vestaĵoj, la loĝejoj, la manĝaĵoj, la religio, kaj ĝenerale, pro la moroj, oni povas kapti la malsimilecon de socikulturaj grupoj pro la kontakto efektivigita dum la lastaj jaroj.
Kolombio havas kontinentan tradicion parolante pri pensuloj kaj verkistoj; oni devas elstarigi, inter aliaj nomoj: José Asunción Silva, Rafael Pombo, José Eusebio Caro, Gregorio Gutiérrez González, José Eustasio Rivera, Luis Carlos López, Porfirio Barba, León de Greiff, Guillermo Valencia, Jorge Rojas, Eduardo Carranza, Baldomero Sanín Cano, Pedro Gómez Valderrama kaj Germán Arciniegas.
Inter la plej ekstaraj kolombiaj verkistoj troviĝas la romanisto de la 19-a jarcento Jorge Isaacs kaj, en la 20-a jarcento, la poeto kaj romanisto Alvaro Mutis, gajninto de la Premio Princo de Asturias pri la Verkado en 1997, kaj la romanisto Gabriel García Márquez, Nobelpremiito en 1982.
La Nacia Biblioteko de Kolombio, situanta en Bogoto, havas ĉirkaŭ 700.000 volumenoj; ekzistas bibliotekoj ankauix en la urbetoj kaj volaĝoj de la tuta lando. La ĉefaj muzeo situiĝas en la ĉefurbo. La Nacia Muzeo enhavas kolektojn kiuj rakontas la hispanan konkeron kaj la kolonian periodon. La Nacia Muzeo pri Arkeologio elmontras ilarojn, skulptaĵojn en ŝtono, teksaĵojn, oraĵojn kaj aliajn objektojn kiujn oni trovis en la tuta nacia teriotorio. La fama Muzeo pri Oro montras gravan kolekton de objektoj antaŭhispanaj faritaj el oro de la diversaj indiĝenaj kulturoj.
Ekonomio
Kolombio estis ĝis nelongej jardekoj lando ĉefe agra, kun ekonomio kiu dependis tradicie de la kafo. Ĉirkaŭ 27% el la aktiva loĝantaro sin dediĉas ankoraŭ hodiaŭ al agrikulturo, ĉefe al kultivado de kafo, banano, kotono, rizo, sukerkano kaj panelkano - , maizo, terpomo, sorgo, platano kaj floroj. Pligrandiĝis al ĉerpado de petrolo, karbo kaj oro, kaj konserviĝas la produktado de smeraldoj; sammaniere disvolviĝas birdkulturado, la mara fiŝkaptado, la leĝera kaj peza industrio kun fortaj investoj de eksterlandaj kapitaloj. La bruta interna produkto en 2000 estis 81.283 milionoj da dolaroj, kiujn signifas 1.920 dolaroj per capita -
Ekonomio
La kafo estas la ĉefa kultivo. Post Brazilo, Kolombio estas la dua produktanto en la mondo kaj la unua en la produktado de fajna kafo. Oni kultivas ĉefe en la deklivoj de la montaroj iner 914 m kaj 1.828 m de alteco, ĉefe en la provincoj Kaldaso (Caldas), Antjokio, Kundinamarko, NordSantandero, Tolimo, Santandero, Risaraldo kaj Kindio. En preskaŭ miliono da hektaroj oni trovas pli lo 150.000 kultivejoj de kafo, ĝenerale malgrandaj. En 2001 la prokuktado estis 700.000 tunoj, la plej granda parto el ili eksportiĝis al Usono.
Aliaj konsiderindaj kultivoj estas: sukerkano, rizo, banano, tabako, kotono kaj trokikaj kaj duontropikaj floroj. Kelkaj malpli gravaj kultivoj konsistas el celealoj, legomoj kaj larĝa diverseco de fruktoj. Oni ankaŭ kultivas plantojn kiuj produktas pita - , henequén - kaj kanabo, kiujn oni uzas en fabrikado de ŝnuroj kaj kostaloj (sakoj faritaj el fibroj). En 2001, la brutaro konsistis de 28.3 milionoj da bovoj, 2.8 milionoj de porkoj, 2.2 milionoj da ŝafoj kaj 2.5 milionoj da ĉevaloj.
Forstkulturado kaj fiŝkaptado
La forsta areo situiĝas precipoe en la kolombia amazonio, en la Pacifika marbordo, la la regiono de Katatumbo (en la landlimo kun Venezuelo) kaj en kelkaj regionoj de forstoj en al altaj kaj mezaj deklivoj de la rivberoj Magdaleno kaj Kaŭko. La jara produktado de ligno estas 17,8 milionoj de m³. La plej granda parto de la ligno estas uzata en la industrio, bruigado, la meblaro kaj alioj sektoroj.
En la marbordaj akvoj kaj en multaj riveroj kaj lagoj estas larĝa diverseco de fiŝoj, inter kiuj elstaras: truto, tarpón - , pez vela - , blanquillo - , jaiba - , mojarra - kaj tinuso. La jara kaptado en 1997 estis 199.227 tunoj, el kiuj preskaŭ la duono korespondis al fiŝoj de sensala akvo.
Ekspluatado de mineraloj
Petrolo kaj oro estas la ĉefaj mineralaj produktoj. Ono ĉerpas konsiderindajn kvantojn de aliaj mineraloj, kiel arĝento, smeraldoj, plateno, kupro, nikelo, natura gaso kaj karbo. Unu el la karbominoj pli elstaraj estas tiu de Cerrejón - , la Guahiro. En 1999 oni produktis ĉirkaŭ 32.8 milionojn da tunoj de karbo kaj 5.097 milionojnda natura gaso jare. La petrola industrio estas sub kontrolo de nacia kompanio kaj de kelkaj koncesioj al eksterlandaj kapitaloj. La produktado de kruda petrolo koncentriĝas en la valo de la rivero Magdaleno, proksimume je 645 km de la kariba maro, kaj en la regiono situanta inter la Orienta montaro kaj Venezuelo; la jara produktado estas 301’695.500 bareloj. En Kolombio ekzistas kelkaj rafinejoj, inter kiuj elstaras tiu situanta en Barankabermeho (Barrancabermeja), krom tiuj situantaj en la golfo de Moroskilo (Morrosquillo) kaj Kartaheno.
La mineralekspluatado de oro ĉeestas de antaŭhispanaj tempoj, kaj disvolviĝas ĉefe en la provincoj Antjokio kaj, malpli intense, en Kaŭko, Kaldaso, Narino, Tolimo kaj Ĉokoo. Kolombio estas ;a unua produktanto de oro de LatinAmeriko, kun jarac produktado de 19.000 kg en 2000. La ĉefaj mineralekspluataj centroj pri smeraldoj estas ;la minejoj El Muzo kaj Ĉivoro (Chivor). Aliaj mineralaj produktaĵoj estas: fero, arĝento, plateno, plumbo, nikelo, kalkoŝtono, sulfuro, gipso, dolomito - , marmoro, feldespato - , argilo kaj kaolino - , siliko kaj kvarco, tera salo kaj mara salo.
Industrio
La industrio, stimulita en la jardeko de 1950 per starigo de tre altaj impostoj sur la importado, estas kunformata ĝenerale de entreprenoj malgrandskalaj kiuj produktas por la nacia kaj anda merkato, precipe. Ĉiuj kune reprezentas 20% de la jara produktado. Ankaŭ havas grandan gravecon la industriejoj kie oni produktas ŝpinadoj de kotono, situantaj ĉefe en la urboj de Barankilo, Manizaleso kaj Medeĝino. Aliaj elstaraj industrioj estas tiuj dediĉataj al farado de manĝaĵoj, produktoj de tabako, fero kaj ŝtalo, kaj transportaĵoj, same kiel la eldona industrio. La kemiaj produktoj estas havantaj kreskantan apogeon, same kiel ŝuproduktado, la teksa industrio kaj la petrola. Oni faras ĉapelojn el palmo kaj kristalaĵojn.
La kolombia politiko de ekonomia malfermeco, disvolviĝanta de la komencoj de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigado de la ekstera komerco, kiu produktis gravajn efektojn en la nacia industrio pro reestrukturiĝo, moderniĝo, aliancoj, kunfandiĝoj, vendadoj al internaciaj konsorcioj, eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligado de la infrastrukturo - por potencigi la landon kiel platformo konkurpova je internacia nivelo. La eksportado de hejtaĵo estis en 1999 40.6% el la tuta eksporto; tiuj de manfaritaj produktoj, 29.7%; kaj tiuj de manĝaĵoj, 23.8%; tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis 71.8% el la kolombia eksportado.
Energio
La lando havs multajn hidroelektajn instalaĵojn kiuj generas 72,71% de la elektra produktado. En 2001 la tiujara produktado estis 42.992 milionoj de KWh. La ĉefaj hidroelektraj sistemoj troviĝas en Antiokio, Kundinamarko, Ŭilo kaj Tolimo. En la provinco Bojakao elstaras la hiidroelektra centro Ĉivoro kaj en Antiokio tiu de Guatapeo, la plej granda de la lando.
Mono kaj Banksistenmo
La Colombia monunuo estas la peso, dividita en cent centavoj (2.504,24 pesoj egalis al 1a usona dolaro en 2002, kun averaĝa jara devaluto de 5 al 6%). La Banko de la Respubliko estas la unusola emisianto de mono kaj la regulilo de la mona político de la lando, sendepennde de la nacia registaro. Ĝi ankaŭ cunabas respondecojn pri la monaj politikoj kun la mona konsilantaro de la registaro. En kolombio aktivas pli ol 25 bankaj komenrcaj institucioj, krom la registaraj bankoj kaj aliaj financaj institucioj oficialaj ka duonoficialaj. La merkato de divizoj troviĝas en Bogoto, Medeĝino kaj Kalio.
Komerco
La político de malfermo de la Kolombia ekonomio, en progreso dekomence de la jardeko de 1990, centriĝas ĉefe en la liberigo de la ekstera komerco, kio produktis gravajn efektojn en al naciaj industrioj rilate al reestrukturigo, renovigo, modernigo, alaincoj, kunigoj, vendoj al internaciaj konsorcioj - , eniro de kapitaloj, modifo de la financa strukturo kaj akceligo de konstruaĵoj de infraestrukturo por potencigi la landon kioel konkurencan platformon internacie. La eksportoj de hejtaĵo (karbo kaj petrolo) estis en 2002 la 35,9% de la totala exportado; tiuj de manfaritaj produktoj, la 37,8%; kaj tiuj de manĝaĵoj, la 18,5% (kafo: la 8,14%); tiuj ĉi lastaj en 1980 reprezentis la 71,8% de la kolombiaj eksportadoj.
La poreksportaj cellandoj estas Usono (preskaŭ 50%), la Anda Komunumo kaj la Eŭropa Unio. Oninimportas ĉefe metalajn kaj kemiajn produktaĵojn (60%) kaj al deveno coincidas kun la landoj al kiuj oni exportas. Usono estas la ĉefa komerca partnero de Kolombio, sekvara de Germanio, Brazilo, Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Argentino, Ĉilio, Meksiko, japanio kaj Venezuelo. En 2002 oni kalkulis ke la valoro de la tiujaraj eksportoj estis 11.897 milionoj de usonaj dolaroj kaj de la importoj 12.690 milionoj de dolaroj.
Transporto kaj komunikadoj
En la tuta montara teritorio, kie troviĝas la plej granda kvanto de loĝantoj de la lando, existas ampleksa voja reto, kun ŝoseoj kiuj ebligas la trasporton de vehikloj por leĝera kaj peza kargo. Ne estante vojoj konstruitaj laŭ perfektaj normoj (kompare kun la eŭropaj aŭ usonaj ŝoseoj), oni povas aserti ke ili prmesas la komunikadon inter la diversaj vilaĝoj kaj urboj de la lando. Pli ol 90% de la municipoj enretiĝas per tiuj ŝoseoj.
Siaflanke, la Ebenaĵoj kaj la amazona ĝangalo, kiuj kovras proksimume la alian duonon de la lando, komunikiĝas per rivera transporto, kelkaj teraj vojoj kaj vasta reto de malgrandaj flughavenoj kaj ekflugejoj. La aera transporta estas tre grava por la lando, ĉar kunigas la ĉefajn urbajn centrojn kun mezaj kaj malgrandaj lokoj de economía graveco.
El terreno irregular de Colombia obliga a que la construcción de carreteras y vías de tren sea muy costosa. Colombia cuenta con 3.154 km de vías férreas, nacionalizadas a partir de 1954 y actualmente en desuso, excepto para el transporte de mercancías. La mayor parte de estos ferrocarriles nacionales eran líneas que llegaban al río Magdalena, la principal arteria de transporte del país durante el siglo XIX y buena parte del siglo XX, pues era navegable a lo largo de casi 1.100 km a partir de su desembocadura. Las carreteras suman 112.988 km y comprenden una parte de la autopista que une Caracas, la capital venezolana, con Quito, la capital de Ecuador, a través de Bogotá y de otras poblaciones colombianas. En Colombia el transporte aéreo comenzó en 1919 y actualmente varias compañías nacionales e internacionales sirven al país. En 1946 Colombia, Venezuela y Ecuador acordaron establecer la Marina Mercante Gran Colombia, aunque Venezuela se retiró en 1953. Los principales puertos son Buenaventura, Tumaco, Santa Marta, Barranquilla y Cartagena.
La neevena tereno de Kolombio devigas ke la monstruo de ŝoseoj kaj vojoj estu tre multekosta. Kolombio havas 3.154 km de fervojoj, naciigitaj ende 1954 kaj nuj neuzataj, krom por transporto de varoj. La plej granda parto de la naciaj fervojoj estis linioj kiuj aliris al la rivero Magdalena, la ĉefa arterio de gtransporto de la lando dum la 19-a jarcento kaj bona parto de la 20-a jarcento, ĉar la Rivero estis navigaciebla laŭlonge de preskaŭ 1.000 km ende la enfluejo. La ŝoseoj sumas 112.988 km kaj kunformas parton de aŭtovojo kiu kunigas Karakason, la Venezuela ĉefurbo, kun Kito, la ĉerurbo de Ekvadoro, tra Bogoto kaj aliaj kolombiaj urboj. En Kolombio la aera transporto komenciĝis en 1919 kaj nun kelkaj naciaj kaj internacioaj kompanjoj servas la landon. En 1946 Colombio, Venezuelo kaj ekvadoro interkonsentis starigi la Komerca Ŝipkompanjo Grand-Kolombia, kvankam Venezuelo retiriĝis en 1953. (La kompanjo, unu el la plej bonaj kaj prosperasj el Ameriko, bankrotis iom post la starigo de al Ekonomia Malfermo en la 90-aj jaroj. La tradukisto de tiu ĉi artikolo, eksmaristo de la Grand-Kolombia, propraokule devis suferi tiun bedaŭrindaĵon). La ĉefaj havenoj estas Buenaventura, Tumaco, Sankta Marto, Barankilo kaj Kartaheno.
Laboro
La aktiva loĝantaro estas 19,4 milionoj (2002); 22% el ĝi sin dediĉas al agrikulturo, forstkulturo kaj fiŝkaptado, 18% al minindustrio, kaj 59% al sektoro de servoj. Pli ol 1,6 milionoj da personoj sin organizas en sindikatoj, inter kiuj elstaras Unuiĝinta Vcentro de laboristoj de Kolombio (CUT), kun 1,2 milionoj da membroj, la la Ĝenerala Konfereracio de Laboristoj de Kolombio (CGTG), kun 400.000 membroj. La rajton fari strekon garantias la konstitucio por ĉiuj laboristoj kiuj ne sin dediĉu al publikaj servoj.
REGISTARO
La konstitucio de 1991, kiu anastataŭis tiun de 1886, difinas Kolombion kiel socian Ŝtaton de rajto, organizitan en formo de unuiĝinta Respubliko, necentrigita, kun aŭtonomio de la teritoriaj estaĵoj, demokratia, partoprenpova kaj pluralisma. La elcentriga proceso komenciĝis per serio de leĝoj kaj dekretoj en kiuj oni donis aŭtonomion al la municipoj, proceso komencigita jam en 1983.
Ekzekutiva povo
En Kolombio la nacia ekzekutiva povo kuŝas en prezidento kiu oni elektas per rekta popota voĉo kaj kiu povas efektivigi sian postenon dum Kva. Jaroj. La voĉrajto estas universala por ĉiuj viroj kaj virinoj kun pli ol 18 jaroj. La prezidento nomumas la ministraron , kiun aprobas la Congreso. De la konstitucio de 1991 la guberniestroj de la provincoj elektiĝas per popota voĉdonado, same kiel la urbestroj, por periodoj de tri jaroj.
Leĝiga povo
La leĝiga povo kuŝas en la Nacia Congreso, formata de la Ĉampro de reprezentantoj, de 161 membroj, kaj la Senato de la Respubliko, kun 102 membroj. La konstitucio de 1991 punas la malĉesstemon kaj malpermesas ke la membroj del Congreso disvolvu samtempe alian ajn publika posteno.
Justica povo
Ĉiujn 24 membroj de la Supera kortumo pri Justico elektas la antaj ĉefjuĝistoj. La justica sistema formiĝas ankaŭ de la superaj kaj nesuperaj distriktoj, kaj provincaj kaj municipal juĝejoj. Ekzistas krom tio du justicaj instancoj: la Konsilantaro de Ŝtato kies devo estas kontroli la Ŝtaton, kaj la Konstitucia Kortumo, kies misio estas kontroli la plenumon de la konstitucio de 1991. La konstitucio malpermesis la ekstradicion de naciuloj, sed reformo de 1996 permesis ĝin denove, kun antaŭkondiĉoj kaj sen retroaktiveco por kiuj jam subiĝis al la kolombia justico, malgraŭ se oni deliktu en aliaj landoj de la mondo (ĉefe rilate al trafiko de narkotikaĵoj). La mortpunon malpermesas la Colombia leĝaro.
Politikaj partioj
Kolombio havas politikan sistemon relative libera kaj malferma en kiu partoprenas bona nombro da partioj. La plej membrohavaj estas tradicie la Socia Konservativa Partio, favora al plifortigo de centra registaro kaj al intima rilato kun la lkatolika Eklezio, kaj al Liberala Partio, favora al la plifortigo de lokaj registaroj kaj almla disigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. La lastatempa ideología tendenco de la unua alproksimiĝas al la kristan-deokratio eŭropa, dum liberalismo simpatias kun la soci-demokrataj kurentoj. Ambaŭ rekonas ke la katolika Eklezio estas grava forto institucia, speciale por trovi vojojn kiuj forigu la politikan kaj socian perforton kiun suferas la nuna Kolombia socio.
Inter 1958 kaj 1974 la liberaluloj kaj la konservativuloj estis al unusolaj laŭleĝaj grupoj, pro la konstitucia reformo de 1957 kiun oni pensis por malaktivigi la fortan kontraŭstaron inter ili. Sub tio akordo, kiun oni nomis Nacia Fronto, ĉiu partio havis ekzakte la saman numeron de postenoj en la leĝiga ĉambro, en la ministraro kaj en aliaj instancoj, kaj la prezidenteco alterniĝis inter la gvidantoj de tiuj du partioj.
Dum la jardeko de 1980 la liberaluloj havis la plimulton en ambaŭ ĉambroj de la congreso. La situacio konserviĝas, ĝenerale, senŝanĝa. En la elktoj de marto de 1994, la gerila grupo Movado 19 de Aprilo (M-19), kiu en la elektoj de 1990 aperis kielm la tria politika forto sub la nomo Demokratia Aliando Movado 19 de Aprilo (AD M-19), suferis seriozan elektan baton. La Patruja Unuiĝo, alianco de maldekstremaj grupoj gvidataj de la Komunisma Partio (fondita en la jardekod e 1930), suferis la murdon de multaj el ĝiaj sampartianoj kaj iom post iom perdis elektan peson ĝis preskaŭ malaperi el la nacia scenejo. Aliaj politikaj movadoj kun elekta pezo nuntempe estas: Nova Forto Demokratia, Nacia Konservativa Movado, Progresema Forto de Kuraĝo –ĉiuj ili el konservativa origino– la organizaĵo de extrema dekstro Forto Kolombio –de nelonga apero– kaj Alternativo Vivo, kiu kunigas grupojn kaj sendependajn gravulojn.
Sano kaj Socia bonigo
La nivelosj de publika sano pliboniĝas, malgraŭ tio ke la nombro de kuracistoj estas ankoraŭ nesufiĉa (unu por ĉiu 1.090 loĝantoj). La plej granda parto dela kuracistoj de la lando laboras en la grandaj urboj. Kolombio havas preskaŭ 750 hospitalojn kaj 860 sanulejojn. La espero de vivo estas de 67.6 jaroj por la viroj kaj 75.4 jaroj por la virinoj (laŭ kalkuloj por 2004). La malario kaj flava febro stas ankoraŭ endemiaj malsanoj en kelkaj regionoj de la lando. La plej ghranda parto de la industriaj laboristoj havas sistemonde Socian Sekurecon kiu donas servojn de porpatrina kaj denta helpo, asekuron kontraŭ akcidentoj, pagojn por kompensigo kaj kripligo al la laboristoj kaj pensiojn por emeritiĝo. La sistema subtenas sin finence pere de kontribuioj de dungistoj, dungitoj kaj la registaro.
Defendo
En Colombia es obligatorio que todos los ciudadanos varones mayores de 18 años presten un año de servicio militar en el Ejército o la Policía. En la actualidad es conocido como servicio obligatorio para bachilleres, muchos de ellos menores de edad. En 1995 se encontraban prestando el servicio militar obligatorio 5.000 soldados menores de edad, pero disposiciones legislativas del año 1998 fijaron la edad de 18 años como mínima obligatoria. Las Fuerzas Armadas de Colombia estaban formadas en 2002 por 200.000 personas.
En Kolombio estas devige ke ĉiuj viraj civitanoj pli aĝaj ol 18 servu dum jaro en la Armeo aŭ la Polico. Nuntempe tiu sistemo konata kiel deviga militservo por abiturientoj, multaj el ili neplenaĝaj. En 1995 estis en deviga militservo 5.000 soldatoj nepelnaĝaj, sed leĝaj reguloj de la jaro 1998 fiksis la aĝon de 18 jaroj kiel minimume deviga. La Armitaj Fortoj de Kolombio en 2002 havis 200.00 personojn.
HISTORIO
Iam kompletigota...
----
----
Kategorio:Kolombio
ja:コロンビア
ko:콜롬비아
ms:Colombia
zh-min-nan:Colombia
BogotoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Bogoto < Urboj
----
Bogoto (hispane Bogotá [bogoTA]) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca.
En 1999 la urbo havis 6.276.000 loĝantojn.
Intertempe devus esti ĉ. 7 milionoj.
La urbo estis fakte fondita de Gonzalo JIMÉNEZ DE QUESADA en 1538 sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ ties devena urbo en Hispanio.
Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1529, fare de Jiménez de Quesada kaj Nikolaus FEDERMANN.
La nomo "Bogota", kiu poste estis aldonita, devenas de indiĝena vorto "bagata", kiu signifas proksimume "ejo ekster kampolaboro" (hispane "cercado fuera de la labranza").
Aliaj nomoj de la setlejo estis Muequetá ("savano de kamplaboro", hispane "sabana de la labranza") kaj Funza (potenca viro).
Funza nun estas la nomo de najbara municipo de Bogoto kaj de rivero kun impona akvofalo, 145 metrojn alta.
Ekstera ligilo
- [http://esperanto.wunderground.com/global/stations/80222.html Veteraj informoj]
Kategorio:Ĉefurboj
ja:ボゴタ
ko:보고타
JamajkoGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Jamajko < Nordameriko
----
Dosiero:jamaica.gif
Jamaica
Lando ĉe Kariba Maro, sude de Kubo.
- Landkodo: JM.
- Areo: 10.991 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Kingstono (626 mil).
- Loĝantaro: 2.400 mil (1995), inter ili jamajkanoj 96%.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Eksporto: sukero, aluminio, frukto.
- Pokapa GNP: 1.510 $.
La Jamajkanoj plejparte devenas de sklavigitaj Afrikanoj, kio kreis viglan kaj riĉan kulturon. Pluraj muzikstiloj originas en Jamajko: regeo, skao kaj aliaj. La insulo plue estas hejmlando de la movado rastafari kaj monde fama regeisto Bob MARLEY, kiu estas pli fama kaj monde konata ol Jamajko mem.
Kategorio:Jamajko
Kategorio:Insuloj
ja:ジャマイカ
ko:자메이카
ms:Jamaika
simple:Jamaica
zh-min-nan:Jamaica
1815Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1815
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1815 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Svislando proklamis eternan neŭtralecon.
- 8-a de januaro: Batalo de Novorleanso inter angloj kaj usonanoj.
- 23-a de januaro: Simón BOLÍVAR iĝis Capitán General de la Confederación de la Nueva Granada (Kapitano-Ĝeneralo de l' Konfederacio de Nova Granado).
- 26-a de februaro: Fernando ORTOGUÉS iĝis 'Gobernador intendente de Montevideo' (Guberniestro de Montevideo).
- 26-a de februaro : Napoleon BONAPARTE eskapis el Elba.
- 6-a de marto: malkovro de kometo Olbers'.
- 9-a de marto: Jean-Chrisostôme IMBERT reiĝis prezidento de Haitio.
- 20-a de marto: Napoleon BONAPARTE revenis al Parizo.
- 26-a de marto: Ribelo en Urugvajo pro sendependenco.
- 29-a de majo: La Jesua Societo restarigita en Hispanio.
- 31-a de majo: Traktado pri Unuiĝo inter Nerderlando kaj Belgio.
- 18-a de junio: Napoleono venkita en Batalo de Waterloo.
- 22-a de junio: Napoleono re-rezignis.
- 24-a de junio: Fondiĝis la framasona loĝo "Comércio e Artes" en Rio-de-Ĵanejro.
- 09-a de julio: Charles Maurice de TALLEYRAND-PÉRIGORD iĝis ĉefministro de Francio.
- 10-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS aprobis la 'reglamento provisorio', (provizoran konstitucion) de Urugvajo.
- 26-a de septembro: Armand Emmanuel du PLESSIS iĝis ĉefministro de Francio.
- 16-a de decembro: Kreita la Unuigita Regno de Brazilo, Portugalo kaj Algarveso.
Naskiĝoj
- 1-a de januaro: Charles-Bernard RENOUVIER
- 11-a de januaro: John Alexander MacDONALD
- 13-a de januaro : Ernst Elias NIEBERGALL
- 19-a de marto: José MONTALEGRE FERNÁNDEZ
- 1-a de aprilo: Otto Von BISMARCK
- 30-a de aprilo: Joaquim Pedro de OLIVEIRA MARTINS portugala verkisto
- 15-a de aŭgusto: Sankta Johano BOSCO
- 23-a de oktobro: Barono de Cotegipe brazila politikito
- 5-a de novembro: Zacarias de GÓES e VASCONCELOS brazila politikisto
Mortoj
- 21-a de januaro : Matthias CLAUDIUS, verkisto
- 24-a de februaro: Robert FULTON
- 13-a de oktobro: Joachin MURAT Napoleona reĝo de Napolo.
----
1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1815년
simple:1815
th:พ.ศ. 2358
HaitioGeografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Hispanjolo > Haitio < Nordameriko
----
Dosiero:ht.gif
Lando ĉe Kariba Maro, okcidenta parto de Hispanjolo (la orienta parto estas Domingo).
- Landkodo: HT.
- E-nomo: Haitia Respubliko.
- Nacia nomo: République d'Haiti.
- Areo: 27.750 kv.km.
- Politika sistemo: militreĝima respubliko.
- Prezidento (portempa): Boniface ALEXANDRE (2004)
- Ŝtatestro: Gérard LATORTUE (2004)
- Ĉefurbo: Portoprinco (720 mil).
- Loĝantaro: 7.168 mil (1995), inter ili haitianoj 99,4 %.
- Ŝtatlingvo: franca lingvo (ĝin parolas 10%-oj de la loĝantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas la kreola lingvo Kreyòl ayisyen).
- Kredantoj: katolikoj 80%, protestantoj 16%, vuduistoj
- Eksporto: kafo, sukero, kotono, kakao, baŭksito.
- Pokapa GNP: 250 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub efektiva rego de Usono. Dum 1957 - 1986, Haitio estis sub la tiraneco de la François DUVALIER kaj lia filo Jean-Claude DUVALIER, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankaŭ sekvanta prezidento - Jean Bertrand ARISTIDE.
Listo de urboj de Haitio
Kategorio:Haitio
ja:ハイチ
ko:아이티
ms:Haiti
simple:Haiti
zh-min-nan:Haiti
BojakaoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Bojakao
----
Bojakao estas provinco de Kolombio.
Ĉefurbo: Tunja(124 000).
Areo: 23 012 kv. km.
Loĝantaro: 1 394 952
Urboj: Sogamoso ( 158 000),Duitama (118 000).
-
Kategorio:Departementoj de Kolombio
1819Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1819
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1819 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Danio : Adam OEHLENSCHLÄGER verkas Der er et yndigt land.
- 7-a de aŭgusto : Kolombio sendependiĝas de Hispanio.
- 14-a de decembro : Alabamo fariĝas la 22-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 8-a de februaro : John RUSKIN
- 25-a de marto : Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 24-a de majo : Reĝino Viktorino de Britio.
- 20-a de junio : Jacques OFFENBACH
- 19-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 1-a de aŭgusto : Herman MELVILLE
- 13-a de septembro : | | |