:: wikimiki.org ::
| Slovaka Antologio |
Slovaka antologioLiteraturo > Slovaklingva literaturo > Slovaka antologio < Antologio / Antologioj en EdE < Slovaka lingvo
Slovaka antologio estis eldonita en 1980 en Bratislava ĉe Slovaka Pedagogia Eldonejo sub redakto de Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ.
Ilustris ĝin Ludovít Ilečko, tradukojn faris Jiří KOŘÍNEK, Miloš LUKÁŠ, Pavel ROSA, Štefan R. SEEMANN, Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ, Eduard V. TVAROŽEK, Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝ. Antaŭparolon pri la slovaka literaturo verkis Jozef Velký. La libro havas 528 paĝojn kaj prezentas 90 slovakajn aŭtorojn.
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Slovaklingva literaturoLiteraturo - Slovaka lingvo
Slovakaj aŭtoroj
Jozef Ignác BAJZA - Matej BEL - Peter BENICKÝ - Anton BERNOLÁK - Ján BOTTO - Pavol DOBŠINSKÝ - Juraj FÁNDLY - Hugolín GAVLOVIĆ - Michal Miloslav HODŽA - Ján HOLLÝ - Jozef Miloslav HURBAN - Svetozár HURBAN-VAJANSKÝ - Ján CHALUPKA - Samo CHALUPKA - Jakub JAKOBEUS - Ján KALINČIAK - Peter KARVAŠ - Ján KOLLÁR - Janko KRÁĽ - Karol KUZMÁNY - Janko MATÚŠKA - Daniel SINAPIUS-HORČIČKA - Andrej SLÁDKOVIČ - Benedikt SZÖLLÖSI - Pavel Jozef ŠAFÁRIK - Albert ŠKARVAN - Ľudovít ŠTÚR - Samo TOMÁŠIK - Juraj TRANOVSKÝ - Jonáš ZÁBORSKÝ
Kategorio:Literaturo
Antologioj en EsperantoEdE-A > Antologioj en Esperanto. Antologio
Antologioj en Esperanto. La A-oj en E celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, precipe de la malgrandaj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la E-a kulturo, kiu ja sinteziĝas el la diversaj kulturoj naciaj, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn E prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj. La unua A. estis la Pola Antologio de Kabe (1905), ankoraŭ eta ĝermo. Vastaj A-oj, redaktitaj laŭ la supre skizitaj vidpunktoj, aperis en la lasta tempo: Kataluna Antologio (1925; dua eldono: 1931); Bulgara Antologio (1925), Belga Antologio (du volumoj, 1928); Estona Antologio, unua parto (1932); Hungara Antologio (1933). La lasta estas la unua A. eldonita de la AELA (v), kiu prenis en sian programon eldoni ĉiujare A-on de alia nacio. Preskaŭ prespreta estas la Ĉeĥoslovaka Antologio, kro-me en preparo estas A-oj sveda, pola, itala, hispana, jugoslava ktp. KALOCSAY
- Angla antologio
- Belga antologio
- Bulgara antologio
- Ĉeĥoslovaka antologio
- Estona antologio
- Hungara antologio
- Kataluna antologio
- Pola antologio
- Slovaka antologio
- Sveda antologio
1980Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.
Naskiĝoj
Mortoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON
----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980
ja:1980年
ko:1980년
simple:1980
th:พ.ศ. 2523
Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁD-ino Magda ŠATUROVÁ-SEPPOVÁ (naskiĝis en 1929) estas slovaka esperantistino kaj honora membro de UEA.
Studinte la anglan kaj doktoriĝinte en 1953 ŝi laboris kiel eldoneja redaktoro por belliteratura eldonejo kaj poste por la Slovaka Pedagogia Eldonejo (1955-1987). Ŝi redaktis lernolibrojn kaj vortarojn kaj redaktis, aŭtoris aŭ tradukis plurajn librojn en Esperanto (Slovaka antologio 1977, 1980), prelegis pri leksikografiaj
kaj didaktikaj problemoj, instruis, verkis poemojn, recenzis, gvidis kursojn ĉe la katedro de fremdaj lingvoj en la Universitato de Komenio, Bratislava, kaj membras en AIS San Marino. Ekde 1990 ŝi estas landa reprezentanto de IKUE kaj Slovakia Esperanto-Asocio en 1987 distingis ŝin per arĝenta medalo. Ekde 1947 ŝi membras en UEA (komence en Internacia Esperanto-Ligo), kies fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo ekde 1960 kaj Honora Membro ekde 2004 ŝi estas.
Saturova-Seppova, Magda
Saturova-Seppova, Magda
Jiří KOŘÍNEKĈeĥa esperantisto - Ĉeĥlingva literaturo
Jiří KOŘÍNEK (naskiĝis la 1-an de oktobro1906 en Liberec - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto.
Komerca komizo en Liberec, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno (en nuna Ĉeĥio), dum la Dua Mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústi nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.
En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de
tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj.
Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo li taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.
Verkoj
- Doktor Zamenhof (Brno, 1957. - 19 p.)
- Problemoj de tradukado (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko; p. 63 - 65)
- Ree pri la paco (En: Poemaro por paco; p.23)
- Romanco f-maĵora de Beethoven (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.39)
- Taskoj de nia literaturo beletra kaj faka (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)
Tradukoj
- Petr BEZRUČ: Sileziaj kantoj (kune kun Tomáš PUMPT kaj Rudolf HROMADA)
- Božena NĚMCOVÁ: Božna Něcová (mlgranda monografio, el la franca kaj ĉeĥa trad. kaj kunordigis J. M. Havlík. La versojn esperantigis Jiří Kořínek]. - Praha: Osvêtovy Ustav, 1963. - 19 p.)
- František BRANISLAV: Paco (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.97 - 99)
- Ĉio ĉi estas paco (ordigis Oldřich Krejčiřík, esperantigis Jiří Kořínek. - Brno: E-Rondeto ĉe la Klubejo ROH, 1959. - [1] p.)
- František HALAS: Nia sinjorino Božena Němcová (Ilustr. Bohumil Kozel. - České Budějovice: EK La Progreso, 1980. - 15 p.)
- Kantu al la eternulo (himnaro de kristanaj esperantistoj, Vlaardingen, VoKo, 1986. - 44 p. : muziknotoj)
- Podmele, Ladislav: Flugilhava ŝtono (elektitaj poemoj, Chapecó: Eld. Fonto, 1985. - 237 p.)
- Markéta PROCHÁSKOVÁ: Sur la sojlo de la amo (Chapecó: Eld. Fonto, 1986. - 96 p. : ilustr.)
- Jaroslav SEIFERT: La fraŭlino el la kvara etaĝo (En: Nova Esperanta krestomatio, Hrsg.: Auld, William; p.450 - 452)
- Jaroslav SEIFERT: Panjo (Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, Eld. Sekcio, 1960. - 77 p.)
- Slovaka antologio, Bratislava, 1980. - 527 p. En traduko de Jiří Kořínek tie aperis:
- Juraj TRANOVSKÝ: Lastjuĝaj alvenis jam horoj
- Benedikt SZÖLLÖSI: Ŝirmantoj de la lacaj, Dio kompatema
- Ján HOLLÝ: Odo al Johano Gutenberg, la inventinto de preso
- Ján KOLLÁR: Surskriboj, La filino de Slavo
- Andrej SLÁDKOVIČ: Al la samaĝuloj, Marína, Detvano
- Samo TOMÁŠIK: Hej, Slovakoj!
- Ivan KRASKO: Ministoj
- Emil Boleslav LUKÁČ: Sur veturilo, Ĉu ni malams? Ĉu ni amas?
- Ján ROB-PONIČAN: Homamas‘, mi amas vin! Vesperaj lumoj
- Fraňo KRÁĽ: Letero al knabino
- Valentín BENIAK: Maljunulineto
- Rudolf FÁBRY: Sur la noktmeza maro
- Ján KOSTRA: Vizite post longaj jaroj, Ave Eva
- Pavol HOROV: Slovaka panoramo, Horbatado
- Pavel BUNČÁK: En la klasika lando
- Vojtech MIHÁLIK: Kanto super lulilo
- Milan LAJČIAK: Sur ĉiujn mondpordegojn
- Milan RÚFUS: Ĉerkoj el Vjetnamio
- Lubomír FELDEK: Odo je la kapturna tempo
Miloš LUKÁŠĈeĥaj esperantistoj
Miloš LUKÁŠ (naskiĝis la 15-an de septembro 1897 en Jilemnice - mortis la 26-an de aprilo 1976 en Hradec Králové) estis ĉeĥoslovaka gimnazia profesoro de klasikaj lingvoj, filologo, memlerna poligloto (35 lingvoj) kaj majstra tradukanto. Finstudinte klasikan filologion ĉe Karola Universitato en Prago, li instruis ĉe gimanzioj en Jilemnice, Hradec Králové (Bohemio) kaj Trnava (Slovakio).
Mallonge idisto, li iĝis adepto de Esperanto en 1907, estis delegito de UEA dum jardekoj, de 1918 dumviva membro de UEA, Esperanto-klubestro en Trnava (1934-1936), honora membro de la EK en Hradec Králové (1947), ekzamena komisiito de EAĈSR, honora profesoro de Cattedra Italiana di Esperanto en Bolonjo (1919). Li gvidis kursojn de Esperanto kaj prelegis pri ĝi. En jaroj 1949 - 1951 kiel komisiito por Esperanto en la Ministerio por Informoj kaj Klerigo li traduke kaj redakte laboris por oficiala periodaĵoj Esperanto-Servo kaj preparadis (ofte eĉ mem prezentis) informaron por la ĉiutaga Esperanto-dissendo de Ĉeĥoslovaka Radio. Kalocsay aprezis lian poezian traduk-arton per sia 32-a rondelo en Rimportretoj (1931). Li kunlaboris al pluraj revuoj, ekz. Literatura Mondo. Komence de sia Esperanta kariero li uzis la pseŭdonimon Vaneso.
Li esperantigis pli ol 160 ĉeĥajn kaj 15 slovakajn poemojn (i. a. du malnov-ĉeĥajn el la 14-a jarcento, Fablo pri Vulpo kaj Kruĉo, Stalisto kaj Studento) preskaŭ 100 ĉeĥajn kaj 4 slovakajn prozaĵojn, krome poemojn el sanskrito, la helena kaj greka, prozaĵojn el la rusa, supra soraba kaj albana; ĉeĥigis poemojn de Baghy, Berin, Kalocsay, Schwartz kaj ĉiujn poemojn de Zamenhof, poemojn grekajn kaj estonajn (i.a. Kalevipoeg de Kreutzwald), prozaĵojn el latino, la latva, rusa, ukraina, franca, germana, sveda, hungara kaj ĉefe la estona; slovakigis ĉeĥajn latin-lernolibrojn kaj estonajn prozaĵojn kaj eposon Kalevipoeg. Originale li verkis ĉeĥe, slovake kaj esperante.
Li estas aŭtoro de multaj Esperantaj tradukoj el la ĉeĥa - ekz. en la Ĉeĥoslovaka Antologio, de la teatraĵo Nokto en Karlův Týn de Vrchlický, prezentita en la Vinohrady-Teatro por la XIII-a UK kaj aperinta libroforme. Laŭ plejparte manuskripta esperantigo de novelaro Muta barikado (Němá barikáda, 1946) de Drda aperis tradukoj japana (1952) kaj ĉina (1956).
-------------
En Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L
Miloš LUKÁŠ, ĉeĥoslovako, gimn. prof. en Trnava. Nask. 15 sept. 1897 en Jilemnice. Tradukinto de multaj ĉeĥoslovakaj prozaĵoj kaj precipe poeziaĵoj. Memstare aperis traduko de historia komedio de J. Vrchlický: Nokto en Karlův Týn, 1921.
En lia brila interpreto
Poemoj ĉeĥaj elokventas.
Trasento, formo, rimo-meto
Pri vers-genio dokumentas.
(Kalocsay-Rimportretoj)
Pavel ROSAKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R
EdE-R
Slovaka esperantisto
Pavel ROSA (naskiĝis la 9-a de oktobro 1906 en Senica - mortis la 28-an de junio 1988 en Bratislava, Slovakio) estis slovaka esperantisto, fondinto kaj honora prezidanto de Slovaka Esperanto-Asocio.
Profesie oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratislava (ĈSR).
Esperantisto de post 1923, li ludis centran rolon en la organizo de la postmilita movado en Slovakio. Elstaris lia propra ekzemplo kiel aktiva kursgvidanto, (kun)aŭtoro de lernolibroj, kaj tradukanto el la slovaka literaturo; li kontribuis al Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj Slovaka antologio (1977). Li krome realigis la Esperantan version de la Fina Akto de Helsinko (1976). Multjara membro de UEA kaj dum dudek jaroj delegito en Bratislava, li ankaŭ oficis de 1977 ĝis 1981 kiel Komitatano A.
Eduard V. TVAROŽEKSlovaka esperantisto
Eduard Vladimír TVAROŽEK (naskiĝis la 13-an de majo 1920 en Horný Ďur - mortis la 9-an de aŭgusto 1999 en Trenčín, Slovakio) estis slovaka esperantisto, dumviva kaj de 1995 Honora Membro de UEA.
Malgraŭ diplomo pri filozofio, en la 50-aj jaroj li devis labori en brik-fabriko, post politika persekuto kaj jaroj da malliberigo. Poste li vivtenis sin ĝis emeritiĝo kiel industria tradukisto. Multflanka homo precipe lingvema kaj beletrema, li organizis literaturajn konkursojn en Slovakio. Li ekkonis E-on kiel studento, entuziasme ekpropagandis ĝin kaj membriĝis al UEA jam en 1937. Unu el la malmultaj ĉeĥoslovakiaj delegitoj tra la "malvarmaj" 50-aj jaroj, li estis tiam eĉ komitatano de UEA. En pluraj urboj li instruis la lingvon, redaktis la revuon Esperantisto Slovaka (1947-51) kaj, kiel vicprezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato E-ista (1955), luktis por la re-ebligo de E-agado.
Li aŭtoris lernolibrojn por slovakoj (Esperanto en 14 lecionoj, 1950; Základy Esperanta, 3 eldonoj ĝis 1994), kaj verkis poezie, proze, didaktike kaj drame: i.a. Ni ludas teatraĵojn (kvar unuaktaĵoj,1971), Sola en sunsubiro (poemaro,1992), Skizo de la Esperanta literaturo (1998) kaj la kajerojn Anekdotoj pri famaj homoj, Aforismoj, Frenezetaĵoj kaj Ŝercoj (ĉiuj 1992). Li akiris plurajn premiojn en Belartaj Konkursoj. Tvarožek tradukis ne nur slovakajn verkojn al Esperanto (i.a. pli ol trionon de Slovaka antologio, 1977), sed ankaŭ publikigis tradukojn el aŭ helpe de Esperanto (Ekspedicio Kon-Tiki de T. Heyerdahl, 1955; La profeto de K. Ĝibran,1971; Tempesto super Akonkaguo de T. Sekelj).
Verkoj kaj tradukoj
- Anekdotoj pri famaj homoj (historietoj el la historio, Esperanto-Centro de Slovakia Esperanto-Asocio, 1992. - 60 p.)
- Kákoš, Ján: Mohajra plejdo (grotesko en 2 partoj, Bratislava: Diliza, 1968. - 61 p.)
- Konkurso pri deklamado (skizo de regularo, AE SSR, 1982. - 8 p.)
- Kvarteto Esperanto (Trenčín: memeld., 1999)
- Moszczynski, L.: La travivaĵoj de Guignol (duakta teatraĵo por pupoj - Košice: Esperantský Klub k.a., 1972. - 49 p.)
- Ŝercoj (Bratislava: Esprima; Bratislava Esperanto-Klubo)
- Al la vento (poemo - En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj)
- Esperanto v 14 ulohách (Martin: Slovenský Esperantský Ústav, 1951)
- Kurz medzinárodného jazyka Esperanto (1990)
- La neĝulo, La urseto, El rememoroj de amatora teatristo
- Ni ludas teatraĵojn (Aabyhöj: Dansk Esperanto-Forlag, 1971)
- Skizo de la Esperanta literaturo (Žilina: SKEF, 1998)
- Sola en sunsubiro (versoj, Bratislava: Eld. Esprima, 1992)
- Základy esperanta (Bratislava: Slovenský Esperantský Zväz, 1994)
Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝSlovakaj esperantistoj
Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝ (1892-1985), slovako, instruisto, Merita Artisto. Aŭtoro de ampleksaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukanto. Originalaj poemoj: En Aŭtuno, Rememoro, Profunda Okulparo. Tradukoj: Je la foiro en Detva de Timrava, Adam Šangala de Nádaŝi-Jégé kaj multaj tradukoj de Hviezdoslav. Carlo SforzaCarlo Graaf Sforza (Montignoso di Lunigiana, 25 september 1873 – Rome, 4 september 1952) was een Italiaans diplomaat, staatsman en voorvechter van de Europese eenwording.
Afkomst
Carlo Sforza was afkomstig uit het adellijke geslacht Sforza, waarvan leden in de 16e eeuw over het hertogdom Milaan regeerden.
Diplomaat en minister
Nadat hij in 1896 was gepromoveerd aan de Universiteit van Pisa, trad hij toe tot de diplomatieke dienst. Hij was gestationeerd in Caïro, Parijs, Istanbul (toen: Constantinopel), Peking, Boekarest, Madrid, Londen en Belgrado. Hij was ook enige tijd onderstaatssecretaris van Buitenlandse Zaken.
Tijdens de Eerste Wereldoorlog was hij Italiaans gezant bij de Servische regering-in-ballingschap (Corfu). In 1919 werd hij senator voor de republikeinen (Partito Repubblicana Italiano) en staatssecretaris van Buitenlandse Zaken. Van 1920 tot 1921 was hij minister van Buitenlandse Zaken in het laatste kabinet van Giovanni Giolitti. In die functie zette hij zich in voor de ratificatie van het Verdrag van Rapallo. Hij trad af toen dit verdrag niet door de Italiaanse regering werd geratificeerd. Van 1921 tot 1922 was hij ambassadeur te Parijs. Hij trad echter af nadat Mussolini in 1922 minister-president werd.
Oppositieleider tegen de fascisten
Van 1922 tot 1926 leidde hij de republikeinse oppositie in de Senaat. In 1927 begaf hij zich in vrijwillige ballingschap. Hij trad sindsdien op als woordvoerder van de Italiaanse antifascistische emigranten, o.a. in de Verenigde Staten. In 1943 keerde hij naar Italië terug en werd minister zonder portefeuille in de kabinetten van Pietro Badoglio en Ivanoe Bonomi. Hij was belast met repressiemaatregelen tegen de fascisten.
Minister van Buitenlandse Zaken
Na de Tweede Wereldoorlog werd Sforza voorzitter van de Consultatieve Raad. Van februari 1947 tot juli 1951 was hij minister van Buitenlandse Zaken in het kabinet van minister-president Alcide De Gasperi. In 1951 werd hij tenslotte minister zonder portefeuille belast met Europese Aangelegenheden. Hij was een groot voorvechter voor de Europese eenwording.
Werken
- Mazzini (1924)
- European Dictatorships (1930)
- Europe and the Europeans (1934)
- Machiavelli (1941)
- Pachitch et l'Union des Yougoslaves (1942)
- Illusions et réalités de l 'Europe (1942)
- Italia et Francia di domani (1944)
- Panorama europeo (1944)
- Construttori e distruttori (1946)
Sforza
Kredyt hipoteczny Pozycjonowanie Nurkowanie heavy metal Sklep Nurkowy
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
|
Windgap (Pittsburgh)
Windgap is a neighborhood in the east area of Pittsburgh, Pennsylvania, United States. It has a zip code of 15202, and has representation on Pittsburgh City Council by the council member for District 2 (West Neighborhoods).
External links
[http://www.city.pittsburgh.pa.us/cp/maps/flash.html Interactive Pittsburgh Neighborhoods Map]
See also
List
|
Neochoerus
Fossil Range: Pliocene
Neochoerus pinckeyi was a North American species of capybara. It is the second largest rodent species ever discovered. Remains have been found throughout Central America.
Japanese penal system (including the prisons) is part of its criminal justice system. It is intended to resocialize, reform, and rehabilitate offenders. On confinement, prisoners are first classified according to gender, nationality, kind of penalty, length of sentence, degree of criminality, and state of physical and
|
Section Thirty of the Canadian Charter of Rights and Freedoms
Section Thirty of the Canadian Charter of Rights and Freedoms is a section of the Charter that, like other provisions within the section 25 to section 31 bloc, provides a guide as to how Charter rights should be interpreted and applied by Canadian courts.
|
Japanese prisons
The Japanese penal system (including the prisons) is part of its criminal justice system. It is intended to resocialize, reform, and rehabilitate offenders. On confinement, prisoners are first classified according to gender, nationality, kind of penalty, length of sentence, degree of criminality, and state of physical and
|
Oakwood (Pittsburgh)
Oakwood is a neighborhood on Pittsburgh, Pennsylvania's southwest city area. It has a zip code of 15205, and has representation on Pittsburgh City Council by the council member for District 2 (West Neighborhoods).
External links
[http://www.city.pittsburgh.pa.us/cp/maps/flash.html Interactive Pittsburgh Neighborhoods Map]
See also
List of Pittsburgh neighborhoods
Japanese penal system (including the prisons) is part of its criminal justice system. It is intended to resocialize, reform, and rehabilitate offenders. On confinement, prisoners are first classified according to gender, nationality, kind of penalty, length of sentence, degree of criminality, and state of physical and
|
|