:: wikimiki.org ::
| Sofio |
Sofio
Sofio (bulgare София [sofija]) estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bulgario.
Ĝi krome estas administra centro de la du provincoj (oblast) Sofio-urbo kaj Sofio-regiono.
La "ĉefurba komunumo" (obŝtina) dividiĝas al 24 kvartaloj; ĝi konsistas krom el Sofio el tri pliaj urboj, Bankja, Buĥovo kaj Novi Iskur.
Sofio situas en la okcidento de la lando; ĝiaj koordinatoj estas 42,7° N / 23,3° E. La meza alto super marnivelo estas 550 m. Je 2004-12-15 la loĝantaro estis 1.192.603; sepono de la loĝantaro de Bulgario loĝas en la urbo.
Bulgario
Nomo
La nomo de la urbo estas de greka origino kaj signifas "saĝo".
La urbo ricevis tiun nomon en la 14-a jarcento laŭ la kirko "Sv. Sofija".
Antaŭe ĝi estis nomata "Triadica", pli frue "Sredec".
Esperanto
- En Sofio okazis la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en 1963.
- En la urbo loĝis Georgi AKTARĜIEV kaj Miĥail ARNAUDOV.
Ekstera ligo
- [http://www.sofia.bg urba retejo]
- [http://www.sofia-life.com Sofia Life]
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Bulgario
iw:סופיה
ja:ソフィア (都市)
ko:소피아
ĈefurboĈefurbo estas la centro por registaro de lando.
Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj en pluraj ĉefurbojn. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.
Listo de ĉefurboj:
Kategorio:Urbo -
ja:首都
ko:수도
simple:Capital_(city)
Helena lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon).
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
Formoj de la lingvo
Klasikaj ("helenaj") formoj
- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
Modernaj formoj
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Influo en Esperanto
La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj.
Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".
Vidu ankaŭ
- Esperanto-greka vortaro
- Suido
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero)
Kategorio:Lingvo
als:Griechische Sprache
ja:ギリシア語
ko:그리스어
ms:Bahasa Greek
simple:Greek language
th:ภาษากรีก
48-a UK 1963Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 48-a Universala Kongreso de Esperanto
----
48-a UK 1963, Sofio, Bulgario, 3472 partoprenantoj.
Teatraĵoj prezentitaj
- Internacia Arta Teatro
- Pri la malutilo de la tabako de Anton ĈEĤOV, Rolis Srdjan FLEGO
- La homa voĉo de Jean COCTEAU. Rolis Jana RAVŜELJ-FLEGO
- Sen eliro de Jean-Paul SARTRE. Rolis i.a. Mira ZUPAN, Srdjan FLEGO Liljana GEINER.
- Hanibalo de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Fahro KONJHODZIĈ, Mato ERGOVIĈ, Bozena DERMIT.
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa KLJAKOVIĈ. Rolis Stane STAREŜINIĈ, Silva FULGOSI.
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch19.html Internacia kongreso sen tradukistoj], el la lernolibro de Boris KOLKER.
UK 63 UK 63 63
Universala Kongreso de EsperantoEsperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto
----
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA.
UEA okazigas la Kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato.
La kongresoj estas similaj, sed kompreneble varias de jaro al jaro. En UK estas:
- klerigaj programeroj, kiel prelegoj kaj debatoj pri la Kongresa Temo, la Internacia Kongresa Universitato, kaj prelegoj pri la kongresa lando.
- distraj kaj artaj programeroj, kiel la nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, teatraj prezentoj, balo, kaj la Belartaj Konkursoj.
- organizaj kunsidoj, de la organoj de UEA, de fakaj asocioj de UEA, kaj de aliaj Esperantaj asocioj.
- Tagoj de la Libro, de la Lernejo, de la Paco.
- libroservo.
- prezentaĵoj de movadaj aktivaĵoj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La UK celas esti revuo de la Esperanto-movado en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj la Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la UK).
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.
En marto 2005 okazis kongreso en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe.
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
Eksteraj Ligiloj
[http://www.uea.org/kongresoj/index.html Informoj] de UEA pri la UK-oj
Literaturo
- Ziko Marcus SIKOSEK: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, UEA: Rotterdam 2005, 217 p.
Kategorio:Esperanto-movado -
1963Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1963
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1963 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio;
- Revuo Kontakto ekaperis;
- Publikigo de la Esperanta traduko de Dia Komedio;
- Kreita Esenca Monda Angla;
- Valentina TEREŜKOVA unua virino en Spaco;
- Afganio: Establiĝas konstitucia monarkio.
- Zanzibaro sendependiĝas de Britio. Poste fariĝis parto de Tanzanio.
- Kenjo sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Kuvajto aniĝas al UNO.
- Kipro: reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj.
Naskiĝoj
- 4-a de februaro: Dekerido
- 13-a de aprilo : Garri KASPAROV, (pseŭdonimo; vera nomo: Garik WEINSTEIN), ŝakisto
- 15-a de novembro : Fabio Alonso Ruiz ORTEGA
- 18-a de decembro : Brad PITT
- Pedro UGARTE.
Mortoj
- 30-a de januaro : Francis POULENC
- 11-a de februaro : Britio : Sylvia PLATH
- 2-a de julio : Lisa TETZNER
- 7-a de oktobro : Gustaf GRÜNDGENS
- 11-a de oktobro : Francio : Edith PIAF
- 11-a de oktobro : Jean COCTEAU
- 22-a de novembro : Usono: Aldous HUXLEY
- 22-a de novembro : John F. KENNEDY
- Francio : Parizo : Tristan TZARA
----
1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1963年
ko:1963년
ms:1963
simple:1963
th:พ.ศ. 2506
Georgi AKTARĜIEVEdE-A > Georgi AKTARĜIEV
Georgi AKTARĜIEV, bulgaro, ĵurnalisto korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Naskiĝis en la 18-a de oktobro 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofio, mortis en la 30-a de julio 1933 en Sofio. Unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en Bulgario. E-isto de 1898. En 1904 redaktis la kvaran jar-kolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn. Estis prezidento de BEA en 1910-1912, 1920-1927 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.
Miĥail ARNAUDOVEdE-A > Miĥail ARNAUDOV
Miĥail ARNAUDOV, bulgaro, d-ro, universitata profesoro de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj faris paroladon pri Esperanto.
Kategorio:Urboj de Bulgario
Bulgario
Kategorio:Bulgario
ja:Category:ブルガリアの都市
ko:분류:불가리아의 도시
Gallipolis, OhioGallipolis är en stad i södra Ohio i USA.
Kategori:Ohios städer
teksty mieszne filmy kaway systemy zarzdzania wakacje jastrzbia gra |
|
|
|