:: wikimiki.org ::
| SpaceShipOne |
SpaceShipOne
SpaceShipOne (pron. [SPEJS-ŝep-ŭan], anglalingva nomo tradukebla kiel KosmoŜipoUnu) estas la nomo de suborbita kosmo-aviadilo, konstruata per privata kapitalo de Burt RUTAN. Tiu aviadilo atingis ene de du semajnoj en septembro-oktobro 2004 alton de 100 km super la Mojave-dezerto de Kalifornio. Tiu 100 km-a alto estas la oficiala limo inter la kosmo kaj la tero. Tio signifas, ke la unua kosmoaviadilo el privata kapitalo atingis propraforte la kosmon kaj samtempe gajnis la dekmilionan premion Anseri-X.
La aviadilo ne havas konvenan propulson, kiu ebligas la deteriĝon. Ĝi estis transportita submuntinte al speciala flugmaŝino, nomata White Knight (Blanka Kavaliro), kiu portas ĝin ĝis la necesaj alto kaj rapido.
La celo de la privata „kosmoŝipo” estis gajni la Premion X, kiu estis 10 milionoj da usonaj dolaroj. Por tio, necesis atingi la sekvantajn kriteriojn:
- oni devas konstrui la aviadilon el privata (ne-ŝtatregistara) kapitalo;
- oni devas atingi la alton de 100 km dufoje, ene de 2 semajnoj, per la sama aviadilo;
- oni devas kunporti tri pasaĝerojn.
Burt RUTAN konstruis aviadilon nomitan Voyager, kiu ĉirkaŭflugis en la jaro 1986 unua la mondon sen postplenigo.
Propulsa materialo: hidroksil-radika polibutadieno (HTPB), kaj oksidaza materialo dinitrogenoksido.
Historio
La ĝisnunan sukceson de la teamo helpis la 20-miliona sindonema monhelpo de miliardulo Paul ALLEN, kunfondinto de Microsoft. Fine de septembro en 2004 la kosmoŝipo sukcesis atingi per nova pli forta propulso la alton de 100 km kaj ripetis tiun sukceson ene du semajnoj, tiel atinginte la premion.
La miliardulo Richard BRANSON jam decidis en 2004 aĉeti kosmoŝipojn kaj liveri pasaĝerojn en la Universon. Unu flugo kostos eble 170.000 USD.
SPACESHIPONE
ja:スペース・シップ・ワン
ms:SpaceShipOne
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
Burt RUTANElbert L. Burt Rutan estas aer- kaj spacvetura inĝeniero, dizajnisto, naskiĝis en Dinuba, Kalifornio en Usono. 1965 finstudis en la Kalifornia Politeĥnika Universitato. De 1965 ĝis 1972 li estis flugtest-inĝenirero de la usona aerarmeo (US Air Force) en la Edwards Aerarmea Bazo (Kalifornieo). En marto 1972 posteniĝis li kiel dierektoro de Bede Test Centrer. En 1974 li translokiĝis kun sia familio al la Mojave-dezerto, Kalifornio kaj fondis tie ’Rutan Aircraft Factory’ Rutan Aerforta Fabriko. Lia firmao produktas ne konvenciajn flugmaŝin-tipojn. Lia ĝis nun plej fama konstruaĵo estas Voyager flugmaŝino, kiu dum 9 tagoj sen potplenigo ĉirkaŭflugis la Teron (1986. 12. 14-23). Lia firmao Scaled Composites prilaboras jare la novajn flugmaŝin-tipojn kun 130 kunlaborantoj.
Li planis la asimetriajn aviadilojn Proteus kaj Boomerang. Lip artoprenis en la plano, konstruado de SpaceShipOne.
2004Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
2004
En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn.
:::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004
ja:2004年
ko:2004년
ms:2004
roa-rup:2004
simple:2004
th:พ.ศ. 2547
zh-min-nan:2004 nî
Mojave-dezertoLa Mojave (Mojave-dezerto), estas konata ankaŭ kiel Mohave-dezerto, estas dezerto en Okcidenta Nord-Ameriko. Al ties ĉ. 35.000 km 2 dezertosurfaco aaprtenas partoj de Kalifornio, Utah, Nevada kaj Colorado kaj formas tipan amerikan dezertan basenon. La dezerto estas limata de Tehaĉapi-montaro kaj faŭlto de San Bernardino. La limoj de la dezerto estas tre bone ekkoneblaj, ĉar ilin formas la du plej grandaj kontinentaj faŭltoj, la Sankta Andreo-fendegokaj la Gorlock.
La Mojave havas la jaran precipitaĵon de maks. 150 milimetroj/jaro. En la dezerto troviĝas la plej varmega loko de la Tero, la t. n. Morta Valo (Death Valley). Tie la temperaturo atingas en julio, aŭgusto la averaĝan varmegon super 45 °C. …
En la Mojave-dezerto ekzistas amaso de forlasitaj urboj, la t.n. fantomurboj. La pli konataj el tiuj estas la kalifornia urbo Calico, en kiu oni minis pli frue arĝenton. Pliaj urboj estiĝis dum la konstruado de Vojo 66, strado 91, kiuj kondukas tra la Mojave-dezerto. Pliaj vojoj estas strado 395, interŝtata vojo 15 kaj 40. La plej gravaj urboj de la Mojave-dezerto estas Las Vegas (Nevada) kaj la kalifornaj urboj Victorville, Barstow und Needles.
Kalifornio:Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California
:Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata Kalifornio.
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio
----
Dosiero:California_map_showing_counties.png
Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.
Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj:
norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio.
Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter
la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo
kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis
la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850,
du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".
Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur.
La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj
kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso
kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.
Nombroj
Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego
Aliaj urboj
- Alamo
- Berkeley
- Fremont
- Lafayette
- Moraga
- Orinda
- Sanfrancisko
- San-Joseo
- Ventura
Pedagogio
Universitatoj:
- Publikaj: Universitato de Kalifornio kaj Kalifornia Ŝtata Universitato
ja:カリフォルニア州
ko:캘리포니아 주
simple:California
th:มลรัฐแคลิฟอร์เนีย
TeroJen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
-0,6: trilobito, konkulo, konko, krabo, salikoko, omaro, polpo, loligo
-0,5: fiŝo, osto, vertebrulo, likeno, musko, filiko, skorpio, miriapodo, Saharo ĉe la Suda Poluso kaj sub glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio, Gondvanolando oceanoj: Pantalaso, Japeto, Teiko, Uraliko
-0,4: vivo surtera: pulmo, amfibio, insekto, arbaro, flugilo (muŝoj), reptilio, Laŭrazio
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj, trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero, kurkulio, socio (insekta): blato, termito; mamulo, varma sango,
-0,2: krokodilo, birdo, testudo, iktiosaŭro, Gondvanolando frakasis, floro, abelo, makropo, Himalajo, Andoj
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko, elefanto, baleno, Rokmontaro, herbo, palmopiedo (en Svedio!), muso, kuniklo, simio, homo, inteligenteco, maŝino
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Vidu ankaŭ:
Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero
----
Kategorio:Sunsistemo
ja:地球
ko:지구
ms:Bumi
simple:Earth
th:โลก
zh-min-nan:Tē-kiû
Flugmaŝino
Flugmaŝino aŭ aviadilo (ankaŭ: avio) estas home konstruita flugaparato.
Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn).
Gravaj specoj de aviadiloj estas:
- aeroplano, rigid-ala avi(adil)o, ordinare kun simetriaj horizontalaj aloj kun motoro; aeroplano kun unu paro da aloj nomiĝas monoplano, kun du paroj biplano, laŭ helenaj-latinaj nombroj. Eble sistemo surbaze de la esperantaj nombroj estus preferinda, ĉar ekzistis eĉ aviadiloj kun tri paroj da flugiloj. Distingindas:
- motore pelataj aviadiloj
- kun vertikalaj helicoj, kiuj tiras aŭ (malofte) puŝas la aviadilon
- kun reakciaj motoroj (jetoj)
- kun fuzilaj motoroj (fuzilaviadilo)
- senmotoraj glisiloj.
- aŭtogiro kun libere turniĝantaj aloj
- helikoptero kun motore pelata horizontala helico, kiu portas la pezon kaj provizas la forton por lokoŝanĝo.
La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj.
La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto SANTOS-DUMONT. La fratoj Orville WRIGHT kaj Wilbur WRIGHT pretendis tion fari en 1903, sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto. Estas necerte, ĉu Gustav WEISSKOPF/WHITEHEAD jam en 1901 sukcesis motoran flugon.
Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jeto (=turbinmotora aeroplano) flugis de la aviadil-fabriko Heinkel ĉe Warnemünde.
Pasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado.
Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita.
----
dosiero:Fortojdeflugmasxino.jpg
Kial aeroplano povas flugi?
dosiero:Direktilojdeaviadilo.jpg
Ĉirkaŭ kvardek jarojn antaŭ la Usona Revolucio, la svisa scienculo Danniel BERNOULLI trovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus.
Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron.
Kiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo.
La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulza forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.
Kio igas aeroplanon leviĝi supren kaj malsupren
Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni apertas la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten.
Same grava estas la levilo, kiu regas la supreniran kaj malsupreniran movojn de aeroplano (empenerono). Ĝi estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la levilo (empenerono) estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren.
Kiel aeroplano turniĝas?
Du partoj de aeroplano regas ĝiajn turniĝojn al la dekstra kaj maldekstra direktoj. La rudro (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj).
La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian.
Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.
- A-10
- Cessna 172
- X-43A
Kategorio:Transportaj rimedoj
ja:飛行機
simple:Aircraft
RapidoLa rapido estas la ŝanĝo de loko en difinita tempo.
Matematike ĝi estas la unua derivaĵo de la loko
laŭ la tempo.
La fiziko mezuras rapidon laŭ la SI-sistemo en metroj en sekundo (m/s).
Alia mezuro ofte uzata estas "kilometroj en horo" (km/h = 0,2778 m/s), en Usono ankaŭ "mejloj en horo" (mi/h = 0,447 m/s).
Kategorio:Matematiko
Kategorio:Fiziko
ja:速さ
simple:speed
Usona dolaro
Usona dolaro estas la monunuo en Usono.
La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD.
Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj.
La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: "$".
Usono oficiale aoptis la dolaron en 1785.
La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto.
La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Marŝaloj
- Federacio de Mikronezio
- Turkoj kaj Kajkoj
- Puerto-Riko
- Ekvadoro
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo
En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco).
Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj.
La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj:
monbileto
monbileto
- 1 $: George WASHINGTON
- 2 $: Thomas JEFFERSON
- 5 $: Abraham LINCOLN
- 10 $: Alexander HAMILTON
- 20 $: Andrew JACKSON
- 50 $: Ulysses S. GRANT
- 100 $: Benjamin FRANKLIN
Kategorio:Monunuoj
ja:アメリカ合衆国ドル
simple:United States dollar
th:ดอลลาร์สหรัฐ
Burt RUTANElbert L. Burt Rutan estas aer- kaj spacvetura inĝeniero, dizajnisto, naskiĝis en Dinuba, Kalifornio en Usono. 1965 finstudis en la Kalifornia Politeĥnika Universitato. De 1965 ĝis 1972 li estis flugtest-inĝenirero de la usona aerarmeo (US Air Force) en la Edwards Aerarmea Bazo (Kalifornieo). En marto 1972 posteniĝis li kiel dierektoro de Bede Test Centrer. En 1974 li translokiĝis kun sia familio al la Mojave-dezerto, Kalifornio kaj fondis tie ’Rutan Aircraft Factory’ Rutan Aerforta Fabriko. Lia firmao produktas ne konvenciajn flugmaŝin-tipojn. Lia ĝis nun plej fama konstruaĵo estas Voyager flugmaŝino, kiu dum 9 tagoj sen potplenigo ĉirkaŭflugis la Teron (1986. 12. 14-23). Lia firmao Scaled Composites prilaboras jare la novajn flugmaŝin-tipojn kun 130 kunlaborantoj.
Li planis la asimetriajn aviadilojn Proteus kaj Boomerang. Lip artoprenis en la plano, konstruado de SpaceShipOne.
Paul ALLENPaul G. Allen ( - 21-a de januaro 1953) fondis 1975 kun sia junamiko Bill GATES la entreprenon Microsoft. Hodiaŭ ili ambaŭ estas miliarduloj kaj apartenas al la plej riĉaj homoj de la mondo.
Ili apogas per mono projektojn kiel ekz. SETI-projekto, SpaceShipOne.
ja:ポール・アレン
ko:폴 앨런
MicrosoftEkonomio > Komputiloj > Komputila programaro > Firmaoj pri komputila programaro > Microsoft
----
La Mikrosofta Korporacio (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono.
Bill GATES kaj Paul ALLEN fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron.
Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procezoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj.
Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IMB), Microsoft Office kaj Internet Explorer.
La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn.
Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.
Eksteraj TTT-ejoj
[http://microsoft.com/ Oficiala TTT-ejo de Mikrosofto]
ja:マイクロソフト
ko:마이크로소프트
simple:Microsoft
th:ไมโครซอฟท์
zh-min-nan:Microsoft
Kategorio:Kosmoesploro
Kategorio:Esplorado
Kategorio:Kosmo
ja:Category:宇宙開発
Cultura Tayrona
Las poblaciones hoy día conocidas como tayronas, habitaron la cara norte de la Sierra Nevada de Santa Marta, incluyendo los alrededores de la ciudad de Santa Marta, las cuencas de los ríos Guachaca, Don Diego, y Buritaca y la zona baja costera comprendida dentro del Parque Nacional Natural Tayrona. La palabra "tayrona" fue usado por los cronistas españoles del siglo XVI y XVII para referirse a estas poblaciones en términos genéricos aunque es claro que ellos mismos no se llamaban como tal. A principios del siglo XVI, esta sociedad se encontraba organizada en unidades políticas diferenciadas de varios tamaños que ejercían control sobre distintos territorios en el macizo montañoso. Esto significa que la población no se encontraba agrupada en una sola unidad política al mando de un líder, sino que cada uno tenía bajo su poder distintas poblaciones. Estos líderes en ocasión combatían entre sí, aliándose unos contra otros con el fin de aumentar su poder político. El primer contacto con los conquistadores españoles se dá alrededor de 1498 con los viajes de Fernando Gonzalez de Oviedo, con quien los caciques de la zona establecieron relaciones comerciales. Sólo fue hasta 1525, con el establecimiento de la Ciudad de Santa Marta fundada por Rodrigo de Bastidas, que los españoles intentaron establecer una presencia más fuerte en la zona, dando inicio a la empresa colonial española en esta parte del continente Sudamericano. Entre 1525 y 1599/1600, las relaciones entre los indígenas de la zona (que incluían grupos aparte de los tayrona como los guanebucán, los malibúes, los guajiros, los kosina, y los chimila entre otros)y los colonos españoles se caracterizaron por su inestabilidad; intensos periodos de conflicto y guerra en los que se intentaba dominar a los grupos indígenas eran seguidos por años de calma tensa en las que los españoles se veían forzados a establecer relaciones pacíficas con las comunidades. Durante este tiempo, los tayrona quemaron Santa Marta varias veces, se tomaron el fuerte español de Bonda, establecieron relaciones comerciales con piratas ingleses y franceses, y en general, limitaron enormemente el crecimiento de la colonia española. Entre 1599 y 1600, el entonces gobernador de Santa Marta, Juan Guiral Velón, emprendió una intensa campaña para sojuzgar a estas poblaciones. Un intento fallido de alianza entre los distintos poblados dio pié para que el gobernador pudiera capturar a los caciques uno a uno, cortándoles la cabeza y descuartizándolos. Los pobladores que no lograron escapar fueron llevadas a los alrededores de Santa Marta y entregados a encomenderos. Se presume que los sobrevivientes se internaron en las partes más altas del macizo para escapar a los españoles.
Obras Públicas
Dentro del territorio Tayrona, todos los pueblos y ciudades estaban comunicados por una red de caminos de piedra, que se extendía desde las faldas más habitadas hasta los parajes más alejados de la Sierra Nevada. Sus viviendas tenían forma circular, construídas generalmente sobre terrazas de piedra; sin ventanas, con techos de palma de montaña, pintadas con cal y agua. Los muros eran de adobe y piedras pequeñas, y de paja en las ciudades más cercanas al agua. En la construcción de las ciudades primero se hacian las terrazas que proporcinarían los árboles y la madera, luego mas adelante estas terrazas se usaban para la agricultura y posteriormente para construir las viviendas. canalizaciones de agua de montaña para llevar organizadamente el recurso vital a las viviendas, estas canalizaciones, las ciudades en sí y las terrazas de cultivo fueron diseñadas de forma tal que evitaba la erosión y cualquier rompimiento con el normal curso de la naturaleza. Los Tayronas fueron realmente una cultura ambientalista. Respecto al tamaño de las viviendas a medida que era más grande, mayor la importancia del morador. Habían también casas especiales, o casas sagradas, donde se reunían todos los hombres y niños a la llegada de los sabios ermitaños; que frecuentemente bajaban de sus viviendas en los páramos, para llegar a las ciudades y transmitir las palabras de los dioses y enseñar a los niños las tradiciones de la nación.
Organización Social
La estructura político-administrativa de los Tayrona no es muy clara, pero las investigaciones han concluido que concentraba aspectos federales con otros radicalmente centrales. Cada ciudad grande (unos 1000 habitantes) generalmente contaba con un Cacique, figura más bien administrativa, con pocas atribuciones divinas, a diferencia del resto de culturas de la América Prehispánica, que semi-deificaban a los líderes de las tribus o ciudades. El cacique, dentro de los límites de su ciudad, cumplia funciones ceremoniales, ejecutivas, y judiciales. Los caciques podían tener opiniones divergentes, pero las instituciones inermes e uniformes de la Nación Tayrona eran los sacerdotes; respetados e incluso venerados, ellos, a pesar de carecer de autoridad ejecutiva, influenciaban notablemente en las decisiones de los consejos y regían la vida de los habitantes bajo los preceptos de los dioses.
La lengua de los Tayronas, el Tayrona, pertenecía a la familia lingüística Chibcha, de la cual también eran miembros los Muiscas y las incontables variaciones dialectales de cada conurbanado de la Confederación Muisca. Por eso, entre los muiscas y los tayronas existían ciertos lazos culturales, haciendo las relaciones entre ellos más fluidas que en comparación con otras como la Quimbaya.
Orfebrería
En el área de la Orfebrería, los Tayronas gozaban de un papel principal dentro de este oficio. Pues desarrollaron bastante técnicas como la cera perdida, que consistía en hacer moldes de barro rodeando una figura de cera, que se derretía después de calentar el empaque de barro. Luego de sacar la cera derretida, el orfebre vertía el oro líquido en el espacio dejado por la figura de cera, posteriormente esperaba a que se solidificara y rompía el molde resultando la figura deseada. El uso de la tumbaga, una aleación de cobre y oro permitieron ahorrar recursos y derretir más fácil el oro. Los tratamientos para mejorar la calidad del oro, como calentarlo hasta la oxidación del cobre y luego sumergirlo en agua helada para que permaneciera una pátina permanente de oro y evitar que la pieza se cuartee. Finalmente el proceso terminaba con lijar la pieza hasta que llegara a la perfección. Se cree que varias de estas técnicas fueron desarrolladas por los Muiscas y exportadas a la cultura Tayrona. Aunque los Tayronas, también se les considera exportadores de técnicas de orfebrería e hilados. Eso se ve en que la mayoría de las obras muiscas parecen ser toscas y mal terminadas aunque la calidad del oro era superior, y las Tayrona técnicamente perfectas, los Muiscas al aprender la técnica de la cera perdida mejoraron la estética de sus obras, prácticamente abandonaron el método del repujado directo, que además de inexacto le restaba vida útil a la pieza pues esta cogia más riesgo de cuartearse y también restringía las obras a solamente láminas, ya que repujar sobre el oro bruto es casi imposible. A su vez, los Tayronas al aprender métodos como la inmersión de la pieza en agua mejoraron sustancialmente la calidad del material y la belleza misma del ornamento.
Economía
La economía Tayrona, era poco dependiente del comercio, es más, es posible afirmar que era autosuficiente, pues los territorios tayronas comprendían todos los pisos termicos, desde zonas al nivel del mar, donde tenían acceso a la pesca, pasando por areas templadas hasta llegar a áreas cultivables paramunas, Todas profusamente recorridas por rios de todos los tamaños. En lo referido a su alimentación, los Tayronas fueron los inventores de los bollos, pues el maiz producido en la Sierra Nevada era demasiado duro para comer, y amasándolos eran más fáciles de cocer. La técnica del bollo fue posteriormente mejorada por la Cultura Zenú, cuyos territorios eran mejores para el cultivo del maíz, hasta que actualmente se considera que los departamentos de Córdoba y Sucre (Zona de influencia Zenú) son los creadores de esta receta. Además de bollos, los Tayronas eran consumidores de chicha y arepas en grandes cantidades. Para endulzar las bebidas, usaban la miel, que producían en colmenas hechas por ellos. En el ámbito frutal, sobresale la producción de hortalizas, las guanábanas, piñas, aguacates y guayabas. La consumisión de carnes era escasa, usualmente consumían carnte de cabra y roedores en tiempos especiales, pero generalmente comían pescado.
Categoría:Historia de Colombia
Praga appartamenti mBank Strona Informacyjna tablice nauka Ksigarnia Internetowa
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
|
Elmer Snowden
Although Elmer Snowden, born in Baltimore October 9, 1900, was one of the most talented banjo players of the jazz age, he also played guitar and, in the early stages of his career, all the reed instruments. He contributed greatly to jazz in its early days as both a player and a bandleader, and is responsible for launching the careers of many top musicians. However, Snowden himself has been largely overlooked in jazz history.
Elmer Snowden is remembered today ma
|
Sensō-ji
Sensō-ji (金龍山浅草寺, Kinryū-zan Sensōji) is an ancient Buddhist temple located in Asakusa, Taitō Ward, Tokyo. It is Tokyo's oldest, and one of its most significant, temples. Formerly associated with the Tendai sect, it became independent after
|
Wikipedia:Upload log archive/August 2004 (1)
Below is a list of the most recent file uploads. See also: Upload log archive
All times shown are server time (UTC). Current server time is: , .
- 23:30, 10 Aug 2004 Chriscih uploaded "Super_joy3.jpg" (Retail Image of Power Player Super Joy 3/3.5 Famiclone TV Game. Obtained from site http://www.gizmo-guru.com/coolstuff/super_joy.htm)
- 23:3
|
Lesley Whittle
Lesley Whittle was a 17-year-old girl who became the youngest and most famous victim of Donald Neilson, the notorious British murderer known as the Black Panther.
In January 1975, Neilson kidnapped Lesley from the bedroom of her home in Shropshire, England, in order to
|
Wharf Rats
The Wharf Rats are a group of concert-goers who have chosen to live drug and alcohol free.
Their primary purpose at shows is to make themselves available to anyone who feels the Wharf Rats may have something they want. They announce their presence with yellow balloons, signs, and the Wharf Rats information table. Their goal is to offer support, strength, fellowship, and hope.
The Wharf Rats began during the
|
Wikipedia:Deletion log archive/July 2004 (2)
- 04:38, 20 Jul 2004 Adam Bishop deleted "Bella Darvi" (content was: 'vella')
- 04:30, 20 Jul 2004 Wile E. Heresiarch deleted "Programmabilities" (speed delete: previously-deleted content reposted)
- 04:27, 20 Jul 2004 AndyL deleted "Johann von Nepomuk Hielder" (spelling mistake, nothing links here. content was: '#REDIRECT [[Johann von Nepomuk Hiedler]]')
|
Wikipedia:Deletion log archive/August 2004 (1)
- 23:25, 10 Aug 2004 Docu restored "Jonathan_Shapiro"
- 23:25, 10 Aug 2004 Docu deleted "Jonathan Shapiro" (delete to restore)
- 23:25, 10 Aug 2004 Docu restored "Chalitza"
- 23:24, 10 Aug 2004 Docu deleted "Chalitza" (delete to restore)
- 23:24, 10 Aug 2004 Docu restored "Züst"
- 23:24, 10 Aug
|
Tom and Jerry (MGM)
:For other uses, see Tom and Jerry.
Tom and Jerry
Tom and Jerry were an animated cat (Tom) and mouse (Jerry) team who formed the basis of a massively successful series of theatrical short cartoons created, written, and directed by animators William Hanna and | |