Historio > Sovetunio > Stalin
----
SovetunioIosif STALIN (1878-1953, ruse : Иосиф Виссарионович Сталин ), denaske Iosif Visarionoviĉ ĜUGAŜVILI (ruse : Иосиф Виссарионович Джугашвили), estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en urbo Gori (Kartvelio) en la familio de ŝuisto. Post la fino de Goria Spirita Lernejo (1894), studis en Tiflisa Spirita Seminario. En 1898 membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 jaroj estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forkuris de la lokoj de ekzilo.
Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-07 aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el organizantoj de Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ iniciato de kiu, en 1912 Stalin estis aligita al Centra Komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra Komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro. Dum 1917-22 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj demandoj, ankaŭ pri ŝtata kontrolo.
En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de CK de Komunista Partio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis sur la posteno ĝis la morto (1953). En 20-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en partio kaj ŝtato, li uzis partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensigan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.
De la fino de 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun faŝisma Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua Mondmilito. De la jaro 1941 estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito partoprenis kaj helpis al kreiĝo de antifaŝisma koalicio.
Post la morto de Stalin, lia posteulo N. Ĥruŝĉev, en 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de juneca periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo, Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.
Stalin, IosifStalin, IosifStalin, IosifStalin, Iosifja:ヨシフ・スターリンko:이오시프 스탈린simple:Josef Stalinth:โจเซฟ สตาลิน
Historio
La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo
----
Orienta slava lingvaro
Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj.
La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto.
Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa.
Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.
Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse.
Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom
Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo
----
Orienta slava lingvaro
Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj.
La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto.
Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa.
Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.
Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse.
Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom
Gori estas urbo en Kartvelio, kiu estas administra kaj kultutra centro de la agrikultura areo. Gori estas industri-urbo kun loĝantaro de pli ol 60.000 loĝantoj.
Gori estas la naskiĝurbo de Stalin, kie funkcias muzeo pri li.
Ekstera ligo
- [http://www.parliament.ge/~nino/gori/gori.html pri Gori]
ja:ゴリ (都市)
Tbilisi
Geografio > Kartvelio > Tbilisi
----
Tbilisi [dbilísi] (ĝis 1936 Tiflis) - ĉefurbo de Kartvelio situas en la ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura). Urba teritorio estas ĉirkaŭita de altaj montoj. Ĝia varma klimato, ŝtonaj domoj konstruitaj ĉirkaŭ kortoj, ornamitaj per vinberoj, kaj mallarĝaj stratetoj farigas la urbon tre amatan kun mediteranea atmosfero. Tbilisi estis fondita en 4-a jarcento kiel reĝa rezidejo, laŭ iniciato de Vaĥtang Gorgasali, anstataŭanta antikvan ĉefurbon de Iberio - Mcĥeta. La nova loko por la ĉefurbo estis elektita pro la varmaj kuracaj sulfurakvoj ("tbili" en kartvela lingvo signifas "varman"). Tio estas laŭ legendo, sed fakte, eĉ hodiaŭ ekzistas sulfuraj banejoj en malnova urbo.
Mcĥeta - Malnova urbo situanta ĉe orienta bordo de la rivero en suda parto de la urbo, havas multajn preĝejon (la plej rimakinda estas katedralo Sioni, 6-a jc.), loĝdomoj de 19-a jc kun arkoformaj malfermitaj galerioj en la supra etaĝo, ruinoj de kastelo de 4-a jc kaj multaj kafejoj kaj malgrandaj suvenir-kioskoj por turistoj prezentas lokajn artproduktaĵojn kaj manufakturaĵojn.
- Avenuo Rustaveli estas la ĉefa strato de Tbilisi. Ĉi-tie troviĝas granda asortimento de diversstilaj konstruaĵoj, kiuj montras la evoluon de arkitekturo dum la lasta centjaro. Kartvelia Ŝtata Muzeo havas grandan kolekton de ikonoj, freskoj kaj porcelano, ankaŭ juvelaĵojn el antaŭkristaj kartvelaj tomboj. Kartvelia Artmuzeo, en la centro de la urbo, konservas multajn verkaĵojn de Niko Pirosmani, primitivista pentristo de 19-a jc.
- Fortikaĵo Narikala, unue konstruita de persoj en 4-a jc a.K. kaj rekonstruita en 17-a jc, estas bona loko por superrigardi malnovan urbon. Vizitantoj povas ĝui en orientstilaj sulfuraj banejo troviĝantaj apud Meteĥi-ponto. Popularajn banejon siatempe vizitis Puŝkin kaj Tolstoj.
- Subĉiela etnografia muzeo, situanta en okcidenta suburbo, havas interesajn ekzemplojn de nacia regiona domo kaj mastrumo.
- Avenuo David Agmashenebeli estas bazo por Kartvelia Ŝtata Filharmonia Orkestro kaj internacie konata Kartvelia Nacia Danca Trupo.
- La plej bela panoramo videblas de la monto Mtacminda (Sankta Monto). Rigardante de tiu monto, rusa poeto V.Majakovskij diris: "Kia aŭditorio! Jen de kie oni devas paroli por la tuta mondo!"
- Sur la deklivoj de la monto troviĝas preĝejo Mama-Daviti (Patro-Davido) kaj Nacia Panteono, kie estas entombigitaj la plej famaj filoj de Kartvelio: I.Ĉavĉavadze, A.Cereteli, Vaĵa-Pŝavela, N.Barataŝvili, k.a.
- Kontraŭ la monto Mtacminda sur alta montoĉeno staras giganta monumento, kiu videblas de ĉiuj partoj de urbocentro. Tio estas virino en nacia vestaĵo tenanta en unu mano la sabron (por malamikoj), kaj en alia - la vazon (por amikoj). Tio estas Patrino-Kartvelino, simbolo de la urbo.
Tbilisi estas la ĉefa ekonomika centro de la lando kaj grava transporta nodo de la Kaŭkazia regiono. Ĉi tie troviĝas scienca akademio, 3 universitatoj, institutoj, 14 teatroj, 20 muzeoj, artgalerioj. Dum sovetia tempo estis konstruita la 4-a metropoliteno post Moskvo, Leningrado kaj Kievo. En sud-orienta parto de la urbo funkcias balneologia kurorto. La urba loĝantaro nun estas ĉ. 1,3 mln. Post la deklaro de sendependiĝo, Tbilisi fariĝis ankaŭ diplomatia urbo, kie rezidas deko da ambasadorejoj kaj reprezentejoj de diversaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Tbilisi havas aktivajn kulturajn rilatojn kun siaj ĝemelurboj: Saarbrucken, Nantes, Ljubljana, Palermo, Atlanta, Bilbao, k.a.
Kategorio:Urboj de Kartvelioja:トビリシ
Lenino
Historio > Sovetunio > Lenin
|SovetunioVladimir Iljiĉ ULJANOV, Владимир Ильич Ульянов,(naskiĝis la 22-an de aprilo, 1870, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis rusia revoluciisto, ŝtata aganto kaj politika pensulo. Li unufoje uzis pseŭdonimon "Lenin" por sia gazeta artikolo, publikigita en 1901. Ankaŭ li havis aliajn pseŭdonimojn: V.Iljin, K.Tulin k.a. Li subskribis oficialajn dokumentojn aŭ per pseŭdonimo "N.Lenin" (Nilolao Lenin) aŭ per kombino "V.I.Uljanov (Lenin). Poste oni kombinis ilin en nomon "Vladimir Iljiĉ Lenin", per kiu oni kutime nomas lin ĝis nun.
Lenin estris la Rusan Revolucion de Oktobro en 1917, fondinte la partion de bolŝevikoj en 1903. Li estis la unua, kiu sukcese aplikis la ideojn de Karl MARX al reala nacio, farinte Rusion komunisma. Li estas unu el la plej sukcesaj revoluciistoj el historio kaj, klare, unu el la plej influaj homoj de la 20-a jarcento. Li estris Rusion kaj ĝian imperion (en 1922 pliampleksigitan je Sovetunio) de 1917 ĝis 1922. En la lastaj du vivojaroj li estis grave malsana.
Liaj komunistaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando.
Lenin naskiĝis en Simbirsk kiel Vladimir Iljiĉ ULJANOV en 1870 al edzino de instruisto, kiu fariĝis lernejestro. En 1887 lia frato partoprenis en komploto por mortigi la caron, Aleksandro la 3-a de Rusio, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Leninon, kiu studis la leĝon kaj fariĝis advokato, sed baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Peterburgo.
En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj li
prenis la plumnomonLenin. Li estis liberigita en 1905 kaj foriris
Rusion, loĝinte en okcidenta Eŭropo, precipe Germanio kaj, dum la
Unua Mondmilito, Svislando.
En 1917 la caro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio celante saboti sian malamikon Rusio, veturigis Leninon al Rusio en ŝlosita vagono, post du jardekoj da ekzilo. En julio, li, kun Lev TROCKIJ, penis renversi la malfortan demokration estritan de Vladimir KERENSKIJ, kiu anstataŭigis la caron. Ili fiaskis. Lenino estris la bolŝevistojn ("plimultanoj"), la plej granda kaj plej radikala el la du tiamaj komunistaj partioj. Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro oficiala en Rusio), la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiris Rusion el la mondmilito kaj grade metis la landon, kiu estis disŝirita de interna milito, sub sian regon.
Kvankam Marx diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenin, grade forvelkus, anstataŭigote de socio sen klasoj, sen propraĵo, sen registaro. Dume, lia komunista registaro regis pro la proletaro, forprenite la bienojn, bankojn, fabrikojn, ktp, for de la riĉularo kaj en la manon de
la ŝtato, kaj persekutanta per la Ĉeka ĉiajn la "malamikoj al la revolucio", formante kion li nomis proletara diktaturo.
Lenin vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la fina
etapo de kapitalismo kaduka.
Li mortis apud Moskvo en malgranda loĝloko Gorki, kie li estis por kuracado en 1924. Post lia morto potenco en la Sovet-unio prenis Iosif STALIN. Laŭ decido de la bolŝevika partio la kadavro de Lenin estis balzamita kaj ekspoziciita en Mauzoleo sur la Ruĝa Placo en Moskvo.
Lenin estis objekto de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estas ŝanĝita al Leningrad ("Leninurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis Leninakan. Personnomoj kiel Ninel aŭ Vladlen estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj. Du ekzemploj ekster Sovetio estas la perua eks-policestro Vladimiro Íllich MONTESINOS kaj la venezuela teroristo Ílich RAMÍREZ.
(Vidu ankaŭ Leninabad kaj la premio Lenin.)
La vojaĝo de Svisio al Rusio estas temo de unu ĉapitro de Sternstunden der Menschheit de Stefan ZWEIG.
Kvankam Lenin estis konsiderata politika genio, kapitalismo ne falis kaj lia komunista ŝtato ne forvelkis. Anstataŭ, komunismo en Rusio mem kadukiĝis kaj, en 1991, falis. Kaj kun komunismo, falis la statuoj de Lenin. Tamen necesas aldoni, ke statuoj de Lenino ĝis nun ornamas multajn placojn de nuntempa Rusio. En kelkaj lokoj eĉ estis restarigitaj la monumentoj al Lenin eĉ kiam ili estis antaŭe demuntitaj. En nuntempa Rusio ŝajne pli dominas nun sobra rilato al propra historio, kiu ja estis multkolora, ne nigra-blanka.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ:konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler
Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj".
En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same.
Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.
Invado
La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.
La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj.
UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.
1942
atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso.
Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo.
La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.
Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon.
Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.
Fino
8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.
Poste
La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.
- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro1939 – 2-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.
Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj
----
Urboj
Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Historio
Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38.
38
Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo.
En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.
En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato].
1712
En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.
En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917.
Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto.
Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado.
En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio.
Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991.
Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.
Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretajserviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj.
Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.
Rezistenţa electrică – este o mărime fizică prin care se exprimă proprietatea unui conductor electric
de a se opune trecerii prin el a curentului electric. Pentru un conductor omogen, valoarea rezistenţei este :
R = r - l / S
- r - rezistivitatea materialului din care este făcut conductorul
- l - lungimea conductorului
- S – secţiunea transversală a conductorului
Intr-un circuit electric, valoarea rezistenţei se calculează cu ajutorul legii lui Ohm, fiind egală, în curent continuu, cu raportul dintre tensiunea U aplicată la bornele conductorului şi intensitatea I a curentului care circulă prin conductor.
R = U / I ja:電気抵抗ko:전기저항
Vikipeedia:Levinud trükivigade loend
Seda levinud trükivigade loendit kasutatakse Vikipeedias õigekirjavigade parandamiseks. Vigade endi otsimiseks on [http://et.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Eri:Maintenance&subfunction=mispeelings hoolduslehekülg].
Pane tähele, kus õigekirjaviga esineb: kui tegemist on näiteks muusikapala pealkirjaga, ei tuleks seda muuta. Samas võib mõnes artikliosas olla tegemist teise keelega.
Palun ära kustuta siit leheküljelt trükiviga ainult sellepärast, et see põhjustab hoolduslehekülje juures sellise vaste, mida pole mõtet parandada. Tuleks lihtsalt tärn ( - ) asendada kooloniga
Maailmameistrivõistluste kavasse on kuulunud järgmised rallid:
- Akropolise ralli (Kreeka ralli) - Acropolis Rally Roll of Honour maailmameistrivõistluste etapp aastail 1973, 1975-1994, 1996-2004
- Argentina ralli - Rally Argentina Roll of Honour aastail 1980-1981, 1
Varaseimad andmed käsitulirelvadest pärinevad XIV sajandist. Järgmistel sajanditel täiustati käsitulirelvi mitmeti. Tähtsaimad leiutised olid püssiraua vintlõige (1493), nõelsüüde (Sarneni Aa' on jõgi Šveitsis Obwaldeni kantonis, mis ühendab Sarneni järve (Sarnersee) Alpbachi järvega. Tema veed jõuavad välja Reussi jõkke.
Sarner Aa ääres asub Alpnach.