Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Sudafriko

Sudafriko

Geografio > Afriko > Suda Afriko > Sud-Afriko ---- Dosiero:za.gif Sud-Afriko - South Africa (angle) - Suid-Afrika (afrikanse) Lando en la aŭstrala Afriko.
  • Landkodo: ZA.
  • E-nomo: Sud-Afrika Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of South Africa (en), Republiek van Suid-Afrika (af).
  • Areo: 1.221.037 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Thabo MBEKI.
  • Ĉefurbo: Pretorio (712 mil).
  • Urboj: Johanesburgo (2.600 mil), Kaburbo (1.567 mil), Durbano (714 mil).
  • Adm. divido: 9 provincoj: Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvaalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.
  • Dependaj teritorioj: Marioninsuloj, Princ-Eduardaj Insuloj
  • Loĝantaro: 41.457 mil (1995), inter ili 20,1% zuluoj, 18,8% kosoj, 9,2% cvanoj, 8,6% afrikansoj, ?,?% angloj.
  • Ŝtatlingvoj: afrikansa, angla, conga, cvana, kosa, ndebela, norda sota, suda sota, svazia, vendaa, zulua.
  • GNP: totala - 130 mlrd $; pokapa - 3.160 $.
  • Eksporto: oro, metalo, diamanto, nutraĵoj.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Historio: de 50-aj jaroj registaro de blankula minoritato realigadis politikon de Apartejdo, kiu daŭris ĝis 1991. En 1994 Nelson MANDELA estis elektita unua nigrula prezidento. La nuna prezidento estas elektita en la dua demokrata balato (1999) kaj denove en 2004
  • Esperanto-movado

Vidu ankaŭ


- Laurens VAN DER POST
- Umkhonto we Sizwe ja:南アフリカ共和国 ko:남아프리카 공화국 zh-min-nan:Lâm-hui ms:Afrika Selatan simple:South Africa

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Afriko

Geografio > Kontinentoj > Afriko ---- Kun areo de 30.271.000 km2, Afriko estas tre granda kaj varma kontinento, kaj havis 805.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1.995 malsamajn lingvojn en Afriko. Ekz. Niĝerio havas 427 indiĝenajn lingvojn. [http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Esperanto en Afriko] La origina Afriko estis la romia provinco Africa, kies teritorio proksimumas la nunan Tunizion. Regionoj:
- Nord-Afriko
- Subsahara Afriko
Afriko havas 53 sendependajn landojn:
- Alĝerio
- Angolo
- Benino
- Bocvano
- Burkino
- Burundo
- Centr-Afrika Respubliko
- Ĉado
- Ebur-Bordo
- Egiptio
- Ekvatora Gvineo
- Eritreo
- Etiopio
- Gabono
- Gambio
- Ganao
- Gvineo
- Gvineo Bisaŭa
- Ĝibutio
- Kabo-Verdo
- Kameruno
- Kenjo
- Komoroj
- Kongo Brazavila
- Kongo Kinŝasa
- Lesoto
- Liberio
- Libio
- Madagaskaro
- Malavio
- Malio
- Maroko
- Maŭricio
- Maŭritanio
- Mozambiko
- Namibio
- Niĝerio
- Niĝero
- Ruando
- Sao-Tomeo kaj Principeo
- Sejŝeloj
- Senegalo
- Siera-Leono
- Somalio
- Sud-Afriko
- Sudano
- Svazilando
- Tanzanio
- Togo
- Tunizio
- Ugando
- Zambio
- Zimbabvo kaj unu pridisputatan teritorion:
- Okcidenta Saharo kaj kelkajn eksterteritoriaĵojn:
- Acoroj kaj Madejro (Portugalio)
- Ceŭto kaj Melilo (Hispanio)
- Kanarioj (Hispanio)
- Reunio kaj Majoto (Francio)
- Brita Hindoceana Teritorio
- Princ-Eduardaj Insuloj kaj Marioninsuloj (Sudafriko)
- Sankta Heleno (Britio)
- Buvetinsulo (Norvegio)
- Herda kaj Makdonaldaj Insuloj (Aŭstralio)
Dosiero:afriko-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/afriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Afriko ja:アフリカ ko:아프리카 ms:Afrika simple:Africa th:ทวีปแอฟริกา zh-min-nan:Hui-chiu

Thabo MBEKI

Thabo Mvuyelwa Mbeki (nask. la 18-a de junio, 1942) estas nun la prezidento de la Sud-Afrika Respubliko. Li naskiĝis en Transkei-a regiono de Sud-Afriko, estis filo de Govan MBEKI (1910 - 2001), forta apoganto de la Afrika Nacia Kongreso (mallongigo ANC laŭ la angla) kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio. Mbeki havas la gradon de majstro de ekonomio ĉe la Universitato de Sussex.
- Mbeki aliĝis al la ANC en aĝo 14, kaj estis ties reprezentanto ekde 1967.
- 1984: elektita estro de la informsekcio de ANC
- 1989: elektita estro de la internacia sekcio de ANC
- 1994: majo: 1996 komisiita prezidento de Sud-Afriko
- 1997 decembro: li posteulis Nelson MANDELA kiel ANC-prezidanto
- 1999 juno: li posteulis Nelson MANDELA kiel prezidento de la Respubliko
- 2004 aprilo: li reelektiĝis Prezidento de la Sud-Afrika Respubliko Oni kritikas Mbekin pro lia aidosa politiko, precipe lia defendo (aprilo de 2000) de malgranda grupo de disidentaj sciencistoj kiuj asertas ke HIV ne estas la kaŭzo de aidoso. (Vidu aidoso-retaksado.) Kvankam aidoso-aktivuloj aplaŭdis lian registaron pro sukcesa leĝa defendo (aprilo de 2001) de pli malmultekostaj aidoso-drogoj kontraŭ proceso de transnaciaj drogkompanioj, tamen oni akuzas lian registaron pro nesufiĉa respono al la epidemio, kiu nun tuŝas dekonon de la sudafrika popolo. Nun Sud-Afriko havas pli kompletan ortodoksan planon batali HIV kaj aidoson. La sanplano kreiĝis de doktoro Manto Tshabalala-Msimang, kiu servas kiel sanministero ekde decembro de 2000. MBEKI ja:タボ・ムベキ

Johanesburgo

Geografio > Afriko > Suda Afriko > Sud-Afriko Johanesburgo

Datenoj


- Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
- Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
- Zulua nomo:
eGoli (= ora loko)
- Karesnomo:
Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
- Loĝantaro: 3,2 milionoj (kun antaŭurboj 6 milionoj)
- Fondo: je la 4-a de oktobro 1886
- Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
- Alteco: 2000 m super marnivelo
- Provinco: Gauteng (ĉefurbo) http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/4/45/300px-Earlytown.jpg
Johanesburgo en 1890 http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/e/ea/300px-Johannesburg_skyline_lg.jpg
Johanesburgo en 2004

Eksteraj ligoj

[http://www.johannesburg.gov.za registara retpaĝejo] Kategorio:Urboj de Sud-Afriko ja:ヨハネスブルグ ko:요하네스버그 simple:Johannesburg


Kaburbo

Angle: Cape Town [kejp taŭn], afrikanse: Kaapstad, ksose: SaseKapa. ---- Geografio > Afriko > Sud-Afriko > Kaburbo < Urboj ---- Kaburbo estas unu de la du ĉefurboj de Sud-Afriko (la alia estas Pretorio) kaj la due plej granda urbo de la lando.
- Loko: 35.55 Sude 18.22 Oriente
- Horzono: GMT+1h
- Loĝantaro: 1.567 mil en la urbo kaj ĉirkaŭ 2.700 en la aglomeraĵo (en 1996) Kaburbo estas fama por ĝia Tafelberg, la monto plej granda kun la karakteriza plata supro. La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas ĝian nomon al la urbo estis originale nomita "Kabo de la Ŝtormoj". La portugala reĝo renomis ĝin "Kabo de la Bona Espero", pro tio ke ĝi estis grava por la ruto al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.

Historio

Kaburbo estas la plej malnova urbo de Sud-Afiko. Ĝin fondis Jan van RIEBEEK je la 6-a de aprilo de 1652.

Turismo

Insulo Robben en kiu Nelson MANDELA estis enkarcerigita dum 27 jaroj. Protea-plantoj Kategorio:Urboj de Sud-Afriko ja:ケープタウン ko:케이프타운

Durbano

Regiono: KwaZulu-Natal (Kvazuluo-Natalo) Areo: 1 366 km² Geografia situo: 29°49' S 31°01' E. Loĝantaro: 2.3 milionoj Ĉefaj Lingvoj: Zulua, Angla, Afrikansa Klimato: Durbano havas sub-tropikan klimaton dank' al la varma Hinda Oceano. Someroj estas varmaj kaj humidaj kun meza temperaturo de 25-27 °C kaj vintroj estas mildaj je 15-17 °C. La sezonoj estas inverse kompare al la norda duonsfero, kun printempo komencante en Septembro kaj vintro en Julio. Somero estas la ĉefa pluvsezono sed kelkfoje la vintra pluvo de Kabprovinco atingas la urbon. Durbano ricevas pli ol 500 mm da pluvo jare. Historio La loĝantaro de urbo kaj de la provinco estas kuniĝo de popoloj el tri kontinentoj - Afriko, Azio kaj Eŭropo. La rezulto estas unika, ekzotika, ĉarma (kaj por eksterlandanoj, ofte konfuziga) mikso de kulturaj influoj. La zuluan popolon starigis reĝo Shaka komence de la 19a jarcento kaj eĉ hodiaŭ la statuto de la provinco Kvazuluo-Natalo provizas por la Zulua monarko Reĝo Goodwill Zwelithini kaj lia familio. Zuluoj tradicie estas paŝtistoj sed ankaŭ militistoj kaj militis kontraŭ kaj la britoj kaj la boeroj (aŭ buroj). Zuluinoj famas pro siaj multkoloraj globetoj, argilaj potoj kaj herbaj teksaĵoj kiel matoj kaj korboj. Oni venigis baratojn en la jaroj 1860-aj kiel kontraktlaboristoj je la sukerkanplantejoj. Multaj elektis ne reiri al la patrujo, kaj poste venis komercistoj, negocistoj kaj religiestroj. Hodiaŭ Durban havas unu el la plej grandaj barataj grupoj ekster Barato. En Durbano troveblas la plej grandan moskeon en la suda duonsfero (situata en strato Grey en la centra distrikto) kaj la Hare Krishna Templo de Kompreno en la kvartalo Chatsworth estas miriga konstruaĵo. Spicaj baratdevenaj manĝaĵoj, kiel kareo, estas karakteriza parto de la gastronomio de Durban. Eŭropano Vasco da Gama unuafoje vidis la marbordon de nuntempa Kvazuluo-Natalo okaze de Kristnasktagon en la jaro 1497 kaj nomigis la regionon Terra de Natalia. La unuaj blankaj (eŭropaj) koloniistoj estis britaj misiistoj kaj negocistoj kiuj alvenis ŝipe de la Kabo en la nuna Durbano en la 1820aj jaroj. Samtempe la nederlanddevenaj kaj francdevenaj farmistoj (nacilingve "boere" [bure]) eniris la provincon per vagonoj trans la montaro Drakensberg en 1937 serĉante terenon. La eŭropa arkitekturo de gravaj malnovaj konstruaĵoj (ekzemple la urbodomo), la statuoj kaj la stratnomoj respegulas la influo de la britoj. Ankaŭ la nomo de la urbo venas de la britoj: la malgranda negociejo fondita en 1823 nomiĝis Durban en 1835 omaĝe al Sinjoro Benjamin D'Urban, la tiama gubernatoro de la Kabo. Infrastrukturo: La haveno de Durbano estas la plej uzata haveno en Afriko. La urbo estas bone interligita kun aliaj urboj per ŝoseoj. La ŝoseo N3 kondutas trans la interno de la provinco ĝis Johannesburg. Norden la ŝoseo N2 preskaŭ atingas la Svazilandan kaj Mozambikan landlimon, kaj suden ĝi kondutas tra Port Elizabeth al Kaburbo. La Durbana Internacia Flughaveno interligas Durbano kun ĉefaj urboj de Sudafriko kaj kun la eksterlando (aŭ rekte aŭ tra Johannesburg). Krome, Durbano atingeblas per bona fervojreto de ĉiuj aliaj urboj. Industrioj: Durbano estas la dua plej granda industria centro de Sudafriko. La haveno estigis Durbano, sed hodiaŭ ekzistas diversajn industriojn. Fabrikado (ĥemiaĵoj ekz. H2 SO4, teksaĵoj, nutraĵoj kaj vestaĵoj) estas la plej granda sektoro de la ekonomio (30%). Papero kaj sukero estas ankaŭ gravaj industrioj kaj en la suda industria regiono Prospecton estas fabriko de la Japana aŭtomobilfabrikisto Toyota. Komerco, servoj kaj financo estas aliaj grandaj sektoroj. Turismo estas alia grava kaj kreskanta industrio: dum 1995 1.7 milionoj da turistoj vizitis Durbanon.

Marioninsuloj

Geografio > Afriko > Hinda Oceano > Marioninsulo < Sudafriko ---- Dosiero:za.gif Marion Island Dependa teritorio de Sud-Afrika Respubliko en Hinda Oceano.
- Nacia nomo: Marion Island.
- Areo: 255 kv.km. Kategorio:Sud-Afrikaj insuloj

Princ-Eduardaj Insuloj

Geografio > Afriko > Hinda Oceano > Princ-Eduardaj Insuloj < Sudafriko ---- Dosiero:za.gif Prince Edward Islands Dependa teritorio de Sud-Afrika Respubliko en Hinda Oceano.
- Nacia nomo: Prince Edward Islands.
- Areo: 335 kv.km.
- Loko: 46° 60' ĝis 46° 97'S, 37° 58' ĝis 38° 02'Or La Princ-Eduardaj Insuloj konsistas ĉefe el du insuloj, Insulo Marion (Marion Island, 290 kv.km) kaj Princ-Eduarda Insulo (Prince Edward Island, 45 kv.km), kiuj situas aparte 19 km. La insularo estis vulkane kreita. La plej alta punkto estas 1230 m, la pinto State President Swart Peak sur Insulo Marion. La unua registrita vido estis en 1663 kaj la unua alteriĝo (de fokĉasistoj) en 1799. Post tio, fokĉasistoj pasigis vintrojn tie. La unua konstanta okupo (scienca stacio) ekde 1947. Ĝi estas nun teritorio de Sud-Afrika Respubliko, parto de Orienta Kaba Provinco. Oni ne konfuzu la insulojn kun Insulo de Princo Eduardo, provinco de Kanado. Kategorio:Sud-Afrikaj insuloj ja:プリンス・エドワード諸島

Afrikansa lingvo

La afrikansa estas okcidentĝermana lingvo parolata de granda parto el la eŭropdevena kaj miksdevena partoj de la loĝantaro de Sud-Afriko. Ĝi estas proksime parenca al la nederlanda lingvo.

Specimeno

Patro nia: Onse Vader wat in die hemel is,
laat U naam geheilig word,
laat U koningkryk kom,
laat U wil geskiet, op aarde,
so ook in die hemel.
Gee ons vandag ons daaglikse brood,
en vergeef ons ons skulde
soos ons ook ons skuldenaars vergewe.
En lei ons nie in versoeking nie,
maar verlos ons van die bose.
Want aan U behoort die krag
en die heerlikheid tot in ewigheid.
Amen. Ekzistas [http://af.wikipedia.org afrikanslingva vikipedio]. Kategorio:Malaltgermana lingvaro Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro Kategorio:Sud-Afriko ja:アフリカーンス語 ms:Bahasa Afrikaans simple:Afrikaans

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Svazia lingvo

La svazia lingvo (kodoj laŭ ISO 639: ss, ssw) estas bantua lingvo parolata de svazioj en Sud-Afriko kaj Svazilando; ĝi estas oficiala en ambaŭ landoj. Sume estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj da parolantoj de la svazia. Kategorio:Lingvo Kategorio:Sud-Afriko Kategorio:Svazilando

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

1945

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.

Naskiĝoj


- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY ----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年 ko:1945년 simple:1945 th:พ.ศ. 2488

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

1994

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
  - Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
  - La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
  - Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
  - Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER

Taga evento

Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR. ----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994 ja:1994年 ko:1994년 simple:1994 th:พ.ศ. 2537 zh-min-nan:1994 nî

1999

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1999 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 - 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1999 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino.
- Eŭropa Unio: 1-a de januaro: Eŭro naskiĝas kaj fariĝas la oficiala monunuo i.a. de la 11 eŭropuniaj landoj, kiuj ĝin adoptis (poste, 12). Ĝis la 1-a de januaro 2002, ĝi estas monunuo nur nemateria.
- Rusio kaj Belarusio konsentas uniiĝi.
- Rusio: Boris JELCIN faras Vladimir PUTIN sia posteulo.
- Usono bombatakas Jugoslavion.
- Al Ĉinio redonas Makaon Portugalio.
- Alĝerio: Abdelaziz BOUTEFLIKA elektitas prezidento.
- Aŭstralio: Referendume la aŭstralianoj refuzas proponon ŝtatestr-anstataŭigi la Britain reĝinon per propralanda prezidento.
- Orienta Timoro sendependiĝas de Indonezio, sed restas sub aŭspicoj de UNO.
- Al UNO aniĝas Kiribato, Nauro kaj Tongo.
- Argentino: Fernando DE LA RUA elektatas prezidento.
- Venezuelo: Hugo Rafael CHAVEZ FRIAS elektatas prezidento.
- 20-a de aprilo : Masakro de Columbine.
- La falo de Mobutu kaj lia reĝimo en Kongolo. La land-nomo ŝanĝiĝas de Zairio al Kongolo.
- Vjetnamo: La 2-a Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo
- Kolombio: La 4-a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Bogoto
- Barejno: surtroniĝas Amir Hamad bin Isa al-Halifa.
- Oni proponis Saniveston.

Naskiĝoj

Mortoj


- Herbert WOHLFAHRT
- Maria ANGELOVA
- Zdenko KŘIMSKÝ
- Eva SEEMANNOVÁ
- 2-a de januaro : Sebastian HAFFNER
- 7-a de februaro : Reĝo Husein de Jordanio
- 7-a de marto : Stanley KUBRICK
- 12-a de marto : Yehudi MENUHIN
- 23-a de julio : Reĝo Hasan la 2-a de Maroko
- oktobro: Ulf RIBERS
- 28-a de novembro : Peter KARVAŠ
- 17-a de decembro: Aderaldo ROCHA ----
1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1999 ja:1999年 ko:1999년 simple:1999 th:พ.ศ. 2542 zh-min-nan:1999 nî

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

Sudafriko:Esperanto-movado

EdE-S Sudafrikaj esperantistoj - Sudafriko Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en Kaplando estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en Transvalo estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en Kaplando troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en Transvalo en 7 lokoj. UEA-delegitoj en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.
(lax I. ŜIRJAEV) Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S Kategorio:Sud-Afriko

Laurens VAN DER POST

Laurens VAN DER POST, naskiĝinta ja la 13-a decembro 1906 en Philippolis en Oranĵa Liberŝtato (nun en respubliko de Sud-Afriko), mortinta je la 16-a de decembro 1996, estis Afrikaner-a intelektulo sinsekve gazetisto, aventuristo, bredisto, militisto, verkisto, kaj elstara defendinto de racia egaleco, kio kaŭzis al li malfacilaĵoj kun la Apartejdo-aj registaroj de lia naskiĝlando. Li ĉefe konatiĝis pro priskribi, laŭdi kaj provo de defendo kaj konservo de la praaj loĝantoj de suda Afriko: la Bushmen (= veprejaj homoj). Kun tiuĉi tio kalkulas trifrazoj, do eble tiu artikolo ne malaperos en la nenieco post vana laboro. Dum la Dua mondmilito li servis en la brita armeo, partoprenis pluraj aventurajn komisiojn kaj estis plurajn jarojn malliberigita de la japanoj. El ĉuj tiuj (kaj aliaj) travivaĵoj li faris pluraj sukcesajn librojn. Li spertis 16-jaran amikecon kun la psikonalisto Carl Gustav JUNG, kaj provis krei Jung-an centron en Kaburbo. Lia ama vivo estis komplika kaj eventplena. Li mortis 90-jara post dirinte en la Afrikansa lingvo "die sterre" t.e. "la steloj".

Eksteraj ligoj


- [http://www.healingspacecoaching.com/vanderp.html pri JUNG]
- [http://www.newdimensions.org/online-journal/articles/singular-individual.html intervjuo]