Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Sudameriko

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Kontinentoj

Geografio > Kontinento ---- Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento. Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo. En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto. Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio. Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio54,6 840 8848
- Azio 44,4 950 8848
- Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
- Nord-Ameriko 24,2 - 6193
- Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029
----

Nombro de kontinentoj

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento. ----

Homa ŝanĝo de kontinentoj

Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo. ---- Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo ! ja:大陸 ko:대륙 ms:Benua simple:Continent th:ทวีป zh-min-nan:Tāi-lio̍k

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Ameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko. (vidu Abya Yala)

Nordameriko

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono :Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.

Mezameriko

Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago

Sudameriko

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Dosiero:ameriko-eta.png [http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko] [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko] En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj. El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva). Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj". En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Vidu ankaŭ


- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko ja:アメリカ州 ko:아메리카 simple:The Americas th:ทวีปอเมริกา zh-min-nan:Bí-chiu

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ


- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:


- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Ĉilio

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio ----
250px
250px
250px
Ĉilio - Chile Lando en Suda Ameriko. EdE-Ĉ Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra. Kategorio:Ĉilio fiu-vro:Tsiili ja:チリ ko:칠레 ms:Chile simple:Chile th:ประเทศชิลี zh-min-nan:Chile

Ekvadoro

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Ekvadoro ---- Sudameriko Ekvadoro - Ecuador Lando en Sudameriko.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: EC.
  • E-nomo: Ekvadora Respubliko.
  • Nacia nomo: República del Ecuador.
  • Etimologio: landan teritorion trapasas Ekvatoro, de kie devenas landnomo.
  • Areo: 281.335 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Alfredo PALACIO (provizore)
  • Ĉefurbo: Kito, Quito (1.093 mil).
  • Urboj: Guayaquil (1.509 mil), Cuenca (193 mil).
  • Adm. divido: 20 provincoj.
  • Loĝantaro: 13,2 milionoj (2002), inter ili 25% indianoj, 55% mestizoj (miksrasaj), 10% kreoloj t.e. blankuloj, 8% nigruloj.
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo
  • Parollingvoj: Hispana, Keĉua
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Eksporto: banano, nafto, kafo, kakao, sukero.
  • Kapa MEP: 1.390 $.
  • Organizoj: UNO (1945)

Geografio

Ekvadoro situas en la okcidenta parto de Sudameriko, ĉe la Pacifika Oceano. La plej granda tera landlimo tuŝas Peruon, dum 1.420 kilometroj. La landlimo ne estas internacie fiksita, kaj kondukis plurfoje al militaj eventoj inter ambaŭ landoj dum la lastaj jaroj. La norda landlimo longas 490 km, kun Kolombio. En la oceano, apartenas al la lando la insuloj Galapagoj, kies granda riĉeco je bestaj specioj estis studiita de Charles DARWIN kiam li studis la teorion de natura selektado. Grandan parton de la lando okupas la montaro de la Andoj. La du plej grandaj montoj estas la Cotopaxi, la plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj la Chimborazo, alta 6.267 metrojn, kaj kies pinto estas la loko plej malproksima de la centro de la tero, pro la elipsa formo de la planedo.

Administra organizado

Ekvadoro estas administracie dividita en 22 provincoj:

Ekonomio

La lando estas ĉefe agrara kaj fiŝista. Tamen, dum la lastaj jardekoj la nafto iĝis la ĉefa fonto de enspezoj de la ŝtato. Dum la lastaj jaroj ekonomia krizo tre frapis la landon, kio kondukis al forta elmigrado, ĉefe al Usono kaj Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj. En 2000 la dolaro fariĝis la oficiala kurzo de la lando, anstataŭante la sukron.

Historio

Antaŭ la 15-a jarcento diversaj indianaj kulturoj floris en la zono kie nun situas la lando. Poste ili regataj de la inkaaj dinastioj. En 1534, alvenis la hispanaj konkerantoj kaj fariĝis la nova elito. En 1563 Quito fariĝis la sidejo de "audiencia" (administra distrikto) de la hispana monarĥio. Post la napoleonaj militoj en Eŭropo, la norda parto de Sudameriko fariĝis sendependa, kaj per la gvidado de Simón BOLÍVAR kaj Antonio José de SUCRE kreiĝis en 1822 la Respubliko de Granda Kolombio, el kiu Ekvadoro komence estis parto. Ĝi fariĝis sendependa respubliko en 1830. Dum la 19-a jarcento la lando estis regata de konservemaj oligarkoj, kun politika malstabileco. Dum la 20-a jarcento estis diversaj prezidentoj, el kiuj plej longe José María VELASCO IBARRA. En 1972 okazis militista naciista puĉo. De post 1979 ekzistas denove parlamentaj elektoj. Tamen, daŭras la politika malstabileco, kun diversaj prezidentoj akuzitaj je korupteco. En 2003 estis elektita prezidento kolonelo Lucio GUTIÉRREZ. Ĝi devis rezigni en aprilo 2005 post popola ribelo, kaj anstataŭita de tiama vicprezidento Alfredo PALACIOS.

Eksteraj ligoj


- [http://www.darwinadventure.com Galapagos]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/equateur.htm lingva situacio kaj leĝaro en Ekvadoro] Kategorio:Ekvadoro ja:エクアドル ko:에콰도르 ms:Ecuador zh-min-nan:Ecuador

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Franca Gviano

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Franca Gviano < Francio | Francaj departementoj ---- Dosiero:fr.gif
Dependa teritorio de Francio en Sud-Ameriko, Transmara Departemento.
  • Landkodo: GF.
  • Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Guyane française.
  • Politika Statuso: transmara departemento de Francio.
  • Areo: 91.000 kv.km.
  • Loĝantaro: 145 mil.
  • Adm. centro: Kajeno Cayenne.
Kategorio:Francaj Departementoj ja:フランス領ギアナ simple:French Guiana zh-min-nan:Guyane

Gujano

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Gujano ---- Dosiero:gvajano.gif Gujano - Guyana Lando en Sudameriko.
- Landkodo: GY.
- E-nomo: [a] Gvajano; [o] Gujana Kooperativa Respubliko.
- Nacia nomo: Cooperative Republic of Guyana.
- Areo: 215.000 kv.km.
- Politika sistemo: kooperativa respubliko.
- Ŝtatestro: Bharrat Jagdeo.
- Ĉefurbo: Georgtaŭno (205 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj.
- Loĝantaro: 835 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla, estas disvastigita ankaŭ la hinda kaj pluraj indianaj lingvoj.
- Eksporto: sukero, rizo, lignaĵoj, diamantoj, baŭksito.
- Pokapa GNP: 590 $.
- Historio: sendependa de 1966. De 1970 membro de la Brita Komunumo. Kategorio:Gujano ja:ガイアナ ko:가이아나 ms:Guyana simple:Guyana th:ประเทศกายอานา zh-min-nan:Guyana

Paragvajo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Paragvajo ---- Dosiero:py.gif Paragvajo - Paraguay Lando en Sud-Ameriko

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: PY.
  • E-nomo: Paragvaja Respubliko.
  • Nacia nomo: República del Paraguay.
  • Areo: 405.752 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Nicanor DUARTE FRUTOS.
  • Ĉefurbo: Asunciono (729 mil).
  • Adm. divido: 19 departamentoj kaj federacia provinco.
  • Loĝantaro: 4.828 mil (1995), inter ili 89,2% paragvajanoj, 3,3% brazilanoj.
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
  • Parollingvoj: nur gvarania 45%, dulingvaj (gvarania-hispana) 49%,nur hispana 6%.
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Eksporto: kotono, sojo, oleoj, viandaĵo.
  • Pokapa GNP: 1.690 $.
  • Organizoj: UNO (1945), OAŜ.

Historio


- Esperanto-movado Ankaŭ vidu:
- Jezuito
- Milito de la Trilanda Alianco

Administra divido

Paragvajo dividiĝas en 18 departementoj:

Esperantigo de ĉefaj paragvajaj urboj kaj vilaĝoj


  - Asunciono
  - Enkarnasjo
  - Filadelfio
  - Koncepciono
  - Koronel Ovjedo
  - Petro Johano Kabalero
  - Urbo de la Oriento
  - Vilariko

Eksteraj ligoj


- [http://www.senatur.gov.py/ Turismo en Paragvajo] (hispana lingvo)
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/paraguay.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Paragvajo (france)]
-
fiu-vro:Paraguay ja:パラグアイ ko:파라과이 ms:Paraguay simple:Paraguay zh-min-nan:Paraguay

Peruo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Peruo ---- Dosiero:pe.gif Peruo - Peru Lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko.

Ĝeneralaj informoj

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Peruo En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiaŭanaka kaj aliaj. Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro. Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco PIZARRO, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin. La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio. La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de SAN MARTÍN en 1821, kaj firmigita de Simón BOLÍVAR en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio. De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio. La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan GARCÍA, Alberto FUJIMORI)

Administra divido

Depost 2002, Peruo estas dividita en 25 regionoj, plus la provinco de Limo, kiu taŭgas kiel metropolitana centro. La nunaj regionoj estas:

- Amazonio
- Ancash
- Apurimako (Apurímac)
- Arekipo (Arequipa)
- Ajakuĉo (Ayacucho)
- Kaĥamarko (Cajamarca)
- Callao
- Kusko (CuscoCuzco)
- Huancavélica

- Huánuco
- Ica
- Junín
- La Libertad
- Lambayeque
- Lima regiono
- Loreto
- Madre de Dios

- Moquegua
- Pasko (Pasco)
- Piura
- Puno
- San Martín
- Tacna
- Tumbes
- Ukajalio (Ucayali)

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Peruo Kategorio:Peruo ja:ペルー ko:페루 ms:Peru simple:Peru th:ประเทศเปรู zh-min-nan:Perú

Surinamo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Gvajanoj > Surinamo ---- Gvajanoj Suriname. Regno en Suda Ameriko.
- Landkodo: SR.
- E-nomo: Surinama Respubliko.
- Nacia nomo: Republiek Suriname.
- Areo: 169.820 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ronald VENETIAAN (1996).
- Ĉefurbo: Paramaribo (290 mil).
- Adm. divido: 9 provincoj.
- Loĝantaro: 410 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: nederlanda.
- Eksporto: baŭksito, aluminio, rizo, banano, lignaĵo.
- Pokapa GNP: 880 $.

Historio

Ĝi estis kolonio de Nederlando kun nomo Nederlanda Gvajano, post Traktato de Breda, kiu solvis la 2-an Anglan-Nederlandan Militon. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando. Ekde 1954 Surinamo havis aŭtonomion, kaj en 1975 ĝi iĝis sendependa ŝtato. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i. a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.

Lingvoj

Estas pluraj kreolaj lingvoj krom la oficiala nederlanda. La plej uzata interlingvo estas: Sranan tongo. Aliaj lingvoj:
- Sarnami Hindi
- Java
-
Saramaka Kategorio:Surinamo ja:スリナム ko:수리남 ms:Suriname zh-min-nan:Suriname

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Urugvajo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Urugvajo ---- Dosiero:uy.gif Urugvajo - Uruguay Lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: UY.
  • E-nomo: Orienta Respubliko de Urugvajo.
  • Nacia nomo: República Oriental del Uruguay.
  • Areo: 176.216 kv.km.
  • Politika sistemo: parlamenta respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Tabaré VÁZQUEZ (2005).
  • Ĉefurbo: Montevideo (1.314 mil).
  • Adm. divido: 19 departementoj: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Rio Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres
  • Loĝantaro: 3,4 milionoj (en 2002).
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
  • Kredantoj: plejmulto de katolikoj. La ŝtato estas laika.
  • Eksporto: viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.
  • Pokapa GNP: 5.170 $.
  • Organizoj: UNO (1945), Mercosur.
  • Esperanto: Movado

Geografio

Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko. Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata). La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo.

Historio

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj. Dum la hispana dominado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis sendepende en 1828 sub la gvidado de José Gervasio ARTIGAS. Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José BATLLE ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato. En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, inter alie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984. La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré VÁZQUEZ, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto).

Kulturo

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco. Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas citi: Juan Carlos ONETTI, Eduardo GALEANO kaj Mario BENEDETTI.

Eksteraj ligoj


- [http://www.uruguay.gub.uy/ Urugvaja Ŝtato]
- [http://www.presidencia.gub.uy/ Prezidenteco de la Orienta Respubliko de Urugvajo]
- [http://ttt.esperanto.org.uy/index.php Urugvaja Esperanto Societo] Urugvajo fiu-vro:Uruguay ja:ウルグアイ ko:우루과이 ms:Uruguay th:ประเทศอุรุกวัย zh-min-nan:Uruguay

Venezuelo

La Bolivara Respubliko de Venezuelo (Hispane: República Bolivariana de Venezuela) estas tropika lando situanta en la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la karibaj insuloj de Arubo (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago. La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de OJEDA. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitaj sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio

Historio

La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko. La konkero farede la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marborodo estis koloniata. La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón BOLÍVAR. La historio de la sendependa lando dividiĝas komune en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo CHÁVEZ. En 2004 okazis kontraxuregitaraj protestoj, apogitaj de Usono. La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. la partoprenanto estis 25%, komparante al la pli fruaj 50-60% (2000 kaj 2002). Partio de Chavez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68%) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris korekta ĉiu lando de la Tero, krom Usono.

Teritoria organizado

Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo reklamata de Venezuelo). Ŝtatoj:
- Amazonio
- Anzoátegui
- Apure
- Aragua
- Barinas
- Bolivaro
- Carabobo
- Cojedes
- Delta Amacuro
- Falcón
- Guárico
- Lara
- Mérida
- Miranda
- Monagas
- Nueva Esparta
- Portuguesa
- Sucre
- Táchira
- Trujillo
- Vargas
- Yaracuy
- Zulia Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo Kategorio:Venezuelo ja:ベネズエラ ko:베네수엘라 ms:Venezuela simple:Venezuela th:ประเทศเวเนซุเอลา zh-min-nan:Venezuela

Komunumo Sudamerika de Nacioj

Geografio > Kontinentoj > Ameriko ---- La Komunumo Sudamerika de Nacioj estas organizo de ŝtatoj en Sudameriko; formas ĝin nun 12 membraj ŝtatoj.
> Komunumo Sudamerika de Nacioj inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Sudameriko

Ekstera ligo

[http://groups.msn.com/comunidadsudamericanadenacionesidiomapuente/ | Komunumo Sudamerika de Nacionoj] ja:南米共同体

Kategorio:Kontinentoj

Kategorio:Geografio ja:Category:大陸 ko:Category:대륙 nb:Kategori:Kontinenter th:Category:ทวีป

Categoria:Esploratori

Categoria che raggruppa elenchi di esploratori di ogni epoca suddivisi per nazionalità Vedi anche Esploratori celebri Esploratori Esploratori ja:Category:探検家 ko:분류:탐험가

Stockholm hotel metal Doda i Virgin spalacze tuszczu cellulitis










































:: RELATED NEWS ::
Parmilieu
Parmilieu è un comune francese di 377 abitanti situato nel dipartimento dell'Isère della regione del Rodano-Alpi. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Isère

Passins
Passins è un comune francese di 608 abitanti situato nel dipartimento dell'Isère della regione del Rodano-Alpi. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Isère
Péage-de-Roussillon
Péage-de-Roussillon è un comune francese di 5.879 abitanti situato nel dipartimento dell'Isère della regione del Rodano-Alpi. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Isère francese di 149 abitanti situato nel dipartimento dell'Isère della regione del Rodano-Alpi. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Isère
Essigny-le-Grand
Essigny-le-Grand è un comune francese di 1.252 abitanti situato nel dipartimento dell'Aisne della regione della Picardia. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Aisne Read More...
Penol
Penol è un comune francese di 278 abitanti situato nel dipartimento dell'Isère della regione del Rodano-Alpi. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Isère

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org