Historio > Historiistoj > Suetonio < Romio
----
Suetonio (ĉ. 70 - ĉ. 140) (latine, Suetonius) naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 70 p.K., kvankam ni ne scias la precizan daton, eble en Ostio, romia kolonio en Afriko. Plinio la juna estis lia bonfaranto kaj amiko. El la verko de Suetonio konserviĝas fragmentojn de De uiris illustribus (Pri viroj gloraj) kaj preskaŭ kompleta De uita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj). En ĉi tiu lasta li rakontas la vivon de dekdu el la imperiestroj, de Cezaro al Domiciano. Dum la unuaj jaroj de la regado de Hadriano (r. 117-38) li estis bibliotekisto sed por mallonga tempo. Post tiu momento ni ne scias plu pri Suetonio kaj eble li mortis ĉirkaŭ la jaro 140.
ja:スエトニウス
Historio
La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Julio Cezaro (102-44 a.K.), latineCaius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.
Vivo
La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diinoVenera.
Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron.
Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj -- kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn -- per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, la imperion.
Cezaro fariĝis politikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzo de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon.
Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion de Aleksandro la Granda kaj ploris: je lia aĝo, Aleksandro jam konkeris la mondon, sed Cezaro ĝis tiam faris nenion.
Do per la politika favoro, kiun li gajnis per sia donacemo, la Senato donis al li legiojn kaj sendis lin al Gaŭlio, la nuna Francio, kiun li neatendite tute konkeris. Li verkis faman libron pri siaj militoj en Gaŭlio, Bellum Gallicum.
Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris Rejnon kaj la Manikon, sed li ne povis konkeri Brition nek Germanion.
La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romio por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo.
Do Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. Nur Pompeo kaj Krasso estis pli potencaj. Tial je -60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis la unua triumviraro. Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo.
Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En -55 kaj -54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo -- estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa.
Je -53 Krasso mortis en Persio. Nun sole Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do Cezaro iris al la Rubikono, la rivero, kiu estis la limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon je -49. Li diris, en la greka, "la kubo estas ĵetita", kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem.
Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo de Farsalio je -48, kie Cezaro venkis Pompeon.
Pompeo fuĝis al Egiptio, sed tie estis mortigita de la reĝo Ptolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon: la a Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, Cezarion.
Poste Cezaro venkis Katonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko.
Tiam Cezaro revenis al Romo, kaj starigis sin kiel diktatoron, sed ne kiel reĝon.
Je la 15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la 14-a de marto laŭ la poste adoptita julia kalendaro) 44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdis Marko Bruto, Kassio kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo. Post la sekva serio de civilaj militoj, la timoj de la komplotistoj realiziĝis; la adoptita filo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, fariĝis imperiestro. La Romia Respubliko estis mortinta, kaj la Romia Imperio naskiĝis.
Antaŭ lia murdo, Cezaro planis konkeri Persion, Skition (nuna Ukrainio) kaj Germanion.
Laŭ Plutarko, la armeoj de Cezaro batalis kontraŭ tri milionoj kaj mortigis unu milionon.
Dufoje -- kontraŭ Ariovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio -- Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin.
Simile al Cromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li estas unu el la plej bonaj militistoj de la historio.
Simile al Davido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tre makiavela.
Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉio. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasis barbaran vilaĝon en la Alpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo."
La monato julio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estis Quintilis. Cezaro mem reformis la romian kalendaron laŭ la konsilo de la egiptamatematikistoSosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel la julia kalendaro, kiun Cezaro starigis je -45.
Du jaroj post sia morto Cezaro estis diigita.
Mezepokaj aŭtoroj inkluzivigis lin kiel modelo por kavaliroj en Naŭ de la Famo.
----
La vorto cezaro iĝis titolo de romiaj imperiestroj.
----
En Esperanto aperis romano Cezaro de Mirko Jeluŝiĉ en traduko de Ivo Rotkviĉ.
Historio > Romio > Romiaj Imperiestroj > Hadriano
----
Hadriano, latine: Publius Aelius Hadrianus, naskiĝis jare 76 mortis jare 138 estis romia imperiestro ekde 117 ĝis 138. Li estis zorga administranto de la imperio, multe konstruigis, daŭre vojaĝadis tra la imperio por prizorgi ĝin. Li ankaŭ provis fortikigi la imperian povon, kaj pro tio akiris malbonajn rilatojn kun la Senato. Li estis
Ŝatanto de la helena kulturo, li provis refortigi la grekan religion, per malhelpante la orientajn kultojn. Lia amo por la (vira) junulo el Bithinio, Antinoüs, kaj lia ĉagreno kiam tiu mortis, instigis lin farigi statuojn de li, el kiuj kelkaj plurestis ĝis ni. Li verkis poemojn, inter ili sia onta surtomba surskribo :
Animula uagula blandula
Hospes comesque corporis
Quæ nunc abibis in loca
Pallidula rigida nudula
Nec ut soles dabis iocos
(Animeto svagaĵeto, blankaĵeto
Gasto kaj kunulo de mia korpo
Kiu baldaŭ foriros en lokojn
Palajn rigidajn kaj nudaj
Tie vi ne kiel kutime spritos)
Same kiel Trajano li ne havis infanon, kaj adoptis la de li elektitan posteulonton Aurelius Antoninus, plej konata de ni kiel Antonino Pia.
Kisik
Kisik, oznaka O, plin , rednog broja 8 u periodnom sustavu elemenata, atomske mase 16. Kisik se javlja u molekularnom obliku kao spoj dva atoma kisika, kada se molekula obilježava sa O2) i kao spoj tri atoma kisika, kada se molekula obilježava sa O3. Molekula O3 naziva se ozon, ključni dio zemljine atmosfere.
Udarni krater
Udarni krater je kružna udubina na površini planeta, mjeseca, asteroida ili nekog drugog nebeskog tijela. Udarni krateri obično su posljedica udara meteorita o površinu nebeskog tijela.
Vanjske poveznice:
- [http://astro.fdst.hr/SuncevSustav/udarni_krateri.php Astronomska sekcija Fizikalnog društva Split - udarni krateri]
Category:astronomija
Caloris Basin
Caloris Basin ili Planitia Caloris je udarni krater na Merkuru koji ima približno 1350 km u promjeru.
Caloris Basin je ujedno i najtoplije mjesto na Merkuru jer se na njemu nalazi subsolarna točka u vrijeme kada je Merkur najbliži Suncu (tj. kad je u perihelu). Udar koji je stvorio Calor
Erozija
Erozija je prirodni proces pomicanja krutih tvari (zemlje, blata, kamena, itd.) kroz utjecaj vjetra, vode, ili pomicanja koja su uvjetovana silom gravitacije. Erozija je prirodni proces koji je u nekim slučajevima povećan kroz ljudske aktivnosti. Rezultati erozije su produbljivanje korita rijeka, najpoznatiji primjer erozije je kanjon rijeke Colorado u SAD-u, zatim pomicanje obale mora kao najzamjetljiviji rezultat