Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Sukarno

Sukarno

Soekarno (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidento de Indonezio. Soekarno estas malnova literumo, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo: Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni donas lin unuan nomon Achmed, sed verŝajne tiu nomo estas falsaĵo; indonezianoj povas havi nur unu nomon. Soekarno naskiĝis en Surabaya. Lia patro, Raden Soekemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Bali. Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua Mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio. Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Kun Jawaharlal NEHRU, kaj Gamal Abd-al NASSER, li iniciatis lanĉadon de Movado de Nealiancintaj Landoj, kaj aranĝis la historisignifan Bandung konferenco. Li restis prezidento ĝis 1967, kiam Suharto anstataŭis lin. Kategorio:Diktatoroj ja:スカルノ ms:Sukarno

6-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 6-a de junio ---- La 6-a de junio estas la 157-a tago de la jaro (la 158-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 208 tagoj restas. Je la 6-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1683 : Oksfordo : Muzeo Ashmolean malfermiĝis
- 1809 : Svedio enkondukis la konstitucion de 1809
- 1976 : Tumultoj ĉe Soweto en Sud-Afriko

Naskiĝoj


- 1599 : Diego VELÁZQUEZ, pentristo
- 1606 : Pierre CORNEILLE
- 1799 : Aleksander PUŜKIN, poeto
- 1850 : Karl Ferdinand BRAUN, fizikisto, nobelpremiita pro fiziko 1909
- 1868 : Robert Falcon SCOTT, esploristo
- 1875 : Thomas MANN, germana verkisto, nobelpremiita pro literature en 1929
- 1879 : Artur DEGEN
- 1934 : Alberto la 2-a, sesa kaj nuna reĝo de la belgoj
- 1939 : Louis ANDRIESSEN, nederlanda komponisto
- 1956 : Bjorn BORG, sportisto (teniso)

Mortoj


- 1831 : Jeremy BENTHAM, filozofo
- 1843 : Friedrich HÖLDERLIN, germana verkisto
- 1891 : Sir John A. MACDONALD, la unua ĉefministro de Kanado
- 1946 : Gerhart HAUPTMANN
- 1961 : Carl Gustav JUNG, psikologo
- 1968 : Robert F. KENNEDY, usona senatano kaj prokuro
- 1983 : Hans LEIP
- 1987 : ISAMU Yamaga
- 2005 : Anne BANCROFT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia tago de Svedio ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月6日 ko:6월 6일 simple:June 6 th:6 มิถุนายน

1901

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton: Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN

Mortoj


- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY ----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年 ko:1901년

1970

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.

Naskiĝoj


- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER

Mortoj


- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT

Ceteraj


- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC. ----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970 ja:1970年 ko:1970년 simple:1970 th:พ.ศ. 2513

Inĝeniero

Profesio > Inĝeniero ---- Inĝeniero estas science instruita profesiulo pri teknika fako. Li praktike aplikas la scion de inĝenierarto, kiu siavice aplikas la scion de naturakibernetika scienco. Foje oni parolas pri inĝenierarto, sed grava diferenco inter arto kaj inĝenieriko estas, ke en inĝenieriko ĉio estu reproduktebla, en arto ĉio estu originala kaj unika. Oni distingas inter diversaj branĉoj de inĝenieriko, precipe:
- Statika inĝenieriko okupiĝas pri la konstruado de domoj, turoj, pontoj kaj similaj. Statika inĝeniero kunlaboras kun, sed ne (nepre) estas identa kun arĥitekto, kiu planas konstruaĵon precipe el la vidpunkto de utileco kaj beleco.
- Maŝinkonstrua inĝenieriko okupiĝas pri la konstruado de maŝinoj kun moviĝantaj partoj.
- Aviadila inĝenieriko okupiĝas pri ka konstruado de flugantaj maŝinoj. Ĝi nun ofte estas kunigata kun la kosmo-vetura inĝenieriko.
- Elektra inĝenieriko traktas la konstruadon de elektraj aparatoj. Foje oni distingas ĝin de la elektronika inĝenieriko, kies kampo estas la aktivaj (amplifaj) kaj oscilantaj elektraj konstruaĵoj.
- Programaĵa inĝenieriko estas la plej nova inĝeniera disciplino; ĝia objekto estas la programado de komputiloj kaj ĉio rilata al ĝi. La vorto inĝeniero venas de la franca vorto ingenieur [eĵenJER]. Ĝi estis unue uzita pri la franco Sebastien LE PESTRE DE VAUBAN, fortikaĵisto de Ludoviko la 14-a. La milita inĝenieriko (konstruado de fortikaĵoj, atakvojoj aŭ -pontoj ktp.) estas france nomata genie.

Listo de inĝenieroj


- Santiago CALATRAVA
- Pierre DEJEAN
- Marcel DUPUIS
- Otello NANNI
- Juraj MAUTNER Kategorio:Profesioj th:วิศวกร

1927

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1927 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1927 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig.
- Unuaj ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn de Esperanto por aŭstriaj lernejoj;
- Esperanto estas la sola traduklingvo dum konferenco de Internacia Eduka Oficejo pri "Paco per lernejoj" en Prago.
- Fonditaj Sud-Brazila Esperantistigilo kaj Amika Rondo en Sundsvall.
- Publikitaj la originala novelaro Dancu, Marionetoj de Baghy kaj la originala poemaro Novaj Amaj Poemoj de Casas Jaume GRAU.
- SAT publikigis Kvardek Jarojn.
- Publikigita la unua Esperanto-Lernolibro en Aŭstrio.
- Boris Lvoviĉ EJDELMAN eklernis Esperanton.
- En Hukuoka okazis Japana Esperanta Kongreso.
- Odo BUJWID vojaĝis al Brazilo.
- Kreitaj Kosmiano, Cosman kaj Cosmolingvia.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis edukata mediumo.
- 4-a de februaro: Usono : Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer
- En Ĉinio, Ĉina Komunisma Partio rompiĝis je Kuomintang.
- Kreita aerdivizio de Brazila armeo (estonta Brazila aerarmeo).
- Fondiĝis la belga germanlingva gazeto Grenz-Echo

Naskiĝoj


- Ivon BARBOSA
- 16-a de aprilo : Joseph RATZINGER
- 25-a de aprilo : Albert UDERZO
- 6-a de julio : Janet LEIGH
- 29-a de julio : Nederlando: Harry MULISCH
- 16-a de septembro : Peter FALK
- 16-a de oktobro : Germanio/Pollando (Gdansk): Günter GRASS

Mortoj


- Walter CURRIE
- Lilian M. PYKE
- Julia FERNANDES
- Julius PATZELT
- Fran KOLAR
- 29-a de junio: John Cyprian RUST
- 20-a de julio : Alcebiades PAIS
- 24-a de julio : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 14-a de septembro : Svislando : Hugo BALL ----
1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1927年 ko:1927년 simple:1927 th:พ.ศ. 2470

Dua Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj


- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj


- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj


- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj


- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado


- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj


- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj


- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ


- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

17-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 17-a de aŭgusto ---- La 17-a de aŭgusto estas la 229-a tago de la jaro (la 230-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 136 tagoj restas. Je la 17-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1945 : Indonezio deklaris sendependecon de Nederlando
- 1960 : Gabono sendependiĝis

Naskiĝoj


- 1601 : Pierre de FERMAT, matematikisto
- 1887 : Karolo la 1-a (Aŭstrio)
- 1893 : Mae WEST, aktorino
- 1929 : JIANG Zemin, Prezidinto de Ĉinio
- 1932 : V. S. NAIPAUL, verkisto
- 1943 : Robert DE NIRO, Usono

Mortoj


- 1676 : Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN
- 1940 : Joseph Oliver LODGE
- 1982 : Ruth FIRST murdiĝis
- 1983 : Ira GERSHWIN, lirikisto
- 1987 : Rudolf HESS
- 1990 : Pearl BAILEY, kantistino

Specialaj tagoj kaj festoj


- Rastafarianismo : datreveno de Marcus GARVEY
- Brazilo: tago de historia patrimonio
- Gabono: nacia tago
- Indonezio: nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 16-a de aŭgusto | 18-a de aŭgusto
- 17-a de julio | 17-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:8月17日 ko:8월 17일 simple:August 17 th:17 สิงหาคม

Nasser

Ĝamal Abd al-Nasser aŭ Gamal Abdel Nasser (dialekte egipta), arabe: جمال عبد الناصر, (de 1918 ĝis 1970) estis prezidento de Egipto inter 1956 kaj 1970. En 1952, li komplotis kun Anwar al-SADAT kaj aliaj por renversi la reĝon. Nasser fariĝis ĉefministro en 1954 kaj prezidento en 1956. Nasser tirane faris Egipton socialista, naciista nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Al la ordinara kamparano, kaj al lando kiu estis konservativa islama reĝlando, tio ŝajnis stranga, eĉ barbara. Sed Nasser estis ankaŭ politikisto de granda karismo, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967). Je 1956, Nasser naciigis la Kanalon Suez, la posedaĵo plejparte de britaj akciuloj ekde ĝia konstruado en 1875. Britio, Francio kaj Israelo tiam atakis Egipton kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de la Tria Mondmilito, UNO, Usono kaj la Sovetunio negociis la donadon de la kanalo al Egipto. Inter 1958 kaj 1961, Egipto unuiĝis kun Sirio por fariĝi la UAR (la Unuiĝinta Araba Respubliko). En 1967, Egipto atakis Israelon, sed perdis Gazon en la Milito de Ses Tagoj. Nasser ankaŭ konstruis la Baraĵo Aswan. Li mortis je 1970. Anwar al-SADAT fariĝis la sekvinta prezidento. Vidu ankaŭ: Qutb Kategorio:Egiptio ja:ガマール・アブドゥン=ナーセル ko:가말 압델 나세르 ms:Gamal Abdel Nasser

Bandung konferenco

Aranĝita iniciate de Soekarno NEHRU kaj NASSER en la indonezia urbo Bandung de ĝis 1955. Eltiraĵoj el ties deklaracio: "Fakto, ke gvidantoj de aziaj kaj afrikaj gentoj povas renkontiĝi en unu el siaj landoj, por pridiskuti siajn komunajn aferojn, konsistigas nuvan komencon en historio (...) Tiel, kiel paco, libero ne dispartigeblas.(...) Diratas, ke koloniismo mortis. Ne nin lasu ni iluziigi, aŭ eĉ dormigi far tiu trompŝajna frazo. Mi certigas al vi, ke koloniismo vigle vivas. (...) Moderna kolonialismo montriĝas ankaŭ forme de ekonomia trudpovo, intelekta trudpovo kaj fizika trudpovo efektanta far alilanda potenco enen la nacion. Tio estas lerta kaj decidiĝema, kiu efektiviĝas sub diversaj maskoj; ĝi na facile delasas sian predon." ja:バンドン会議 ms:Persidangan Asia Afrika

1967

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1967 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1967 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 52-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
- Fonditaj la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale.
- Kreita Anglo-Lat.
- Junio : Palestino : Israelo kaptas Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito.
- Aŭstralio : La aŭstraloj akceptas civitanajn rajtojn.
- Niĝerio : Eko de la Biafra milito.
- Indonezio kunfondas ASEAN.
- Ribelo en Bolivio sub la gvido de Che Guevara.
- Demokratia Jemeno aniĝas al UNO.
- Gabono : prezidentiĝas Omar BONGO, ŝanĝante la landon al unupartia ŝtato.
- Usono : Carl STOKES fariĝis la urbestro de Cleveland, Ohio, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.

Naskiĝoj


- 28-a de oktobro : Julia ROBERTS

Mortoj


- Francisko SZILÁGYI
- 27-a de marto : Jaroslav HEYROVSKÝ
- 18-a de februaro : Robert OPPENHEIMER
- 12-a de majo : Britio: John MASEFIELD, verkisto
- 7-a de junio : Usono: Dorothy PARKER, verkistino
- 10-a de junio : Spencer TRACY
- 28-a de junio : Oskar Maria GRAF
- 7-a de julio : Britio: Vivien LEIGH, aktorino
- 18-a de julio : CASTELLO BRANCO
- 9-a de oktobro : André MAUROIS ----
1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1967年 ko:1967년 ms:1967 simple:1967 th:พ.ศ. 2510

Kategorio:Diktatoroj

DIKTATOROJ

Vidu ankaŭ


- :Kategorio:Tiranoj Kategorio:Biografio Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Regnestroj

EIF

Edsbyns IF är en idrottsförening i Edsbyn som bildades 6 juni 1909. Den första bandysektionen bildades först 1925 och Edsbyns IF Bandyförening bildades 2000. Edsbyns IF Bandy har tillhört bandyallsvenskan 1945-1969 och 1971-.

Extern länk


- [http://www.bandybyn.se Edsbyns IF] Kategori:Svenska bandyklubbar

Sepsa Tanie podogi dieta ruletka zakady bukmacherskie










































:: RELATED NEWS ::
Hipopotam
Hipopotamowate (Hippopotamidae) - rodzina ssaków łożyskowych z rzędu parzystokopytnych i podrzędu świniowatych obejmująca dwa gatunki należące do dwóch rodzajów: :Hipopotam nilowy (Hippopotamus amphibius) :Hipopotam karłowaty (Hexaprotodon liberiensis). Zwierzęta te charakteryzują się m
Sanktuarium Maryjne w Gietrzwałdzie
Sanktuarium w Gietrzwałdzie, gdzie znajduje się obraz Matki Boskiej. Koronacji obrazu dokonał prymas Polski kardynał Stefan Wyszyński, dnia 10 września 1967 roku. Kategoria:Kościół katolicki w Polsc
Domaniewice
Domaniewice - wieś położona na trasie Głowno-Łowicz, siedziba urzędu gminy Domaniewice. W Domaniewicach znajduje się barokowa kaplica, pełniąca funkcję sanktuarium maryjnego (Sanktuarium M
WebDAV
WebDAV (ang. Web-based Distributed Authoring and Versioning) – rozszerzenie protokołu HTTP 1.1 o metody COPY, LOCK, MKCOL, MOVE, PROPPATCH, UNLOCK. Pozwala na zarządzanie i kontrolę wersji plików na serwerze WWW. Żadna z popularnych przeglądarek nie posiada funkcji zapisu poprzez protokół DAV. Implementacja WebDAV na serwerze WWW
Chwarszczany
Chwarszczany (niem. Quartschen) wieś w województwie zachodniopomorskim, powiat myśliborski, gmina Boleszkowice. Współrzędne geograficzne: 52°41'N, 14°39'E Znajduje się tutaj Read More...

Jan Jerzy Pinzel
Jan Jerzy Pinzel, Johann Georg Pinzel (zm. ok. 1770) - rzeźbiarz i snycerz barokowy. Miał pracownię w Buczaczu. Swoimi rzeźbami wyposażył m.in. wnętrze kościoła rzymskokatolickiego w Monasterzyskach i ratusz w Buczaczu. Był związany z dworem starosty kaniowskiego Mikołaja Potockiego. Buczacz. Od połowy XIII wieku do 1939 roku należało do Polski, z krótką przerwą od połowy XVIII do 1918 roku, kiedy to było pod Zaborem Austriackim. Obecnie na Ukrainie. W okresie międzywojennym miasto wielowyznaniowe (rzymskokatolicki
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org