:: wikimiki.org ::
| Svedio |
SvedioGeografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio
----
Dosiero:se.gif
(svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð)
Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)
Esperanto en Svedio
- Esperanto-muzeo
Ĉefregionoj:
- Götaland
- Svealand
- Norrland
Provincoj:
- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland
Gubernioj:
- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län
Granda lando, varia klimato
Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.
Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.
Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj
La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).
Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande.
Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.
Lingvo
La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.
Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.
Religio
En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.
Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde.
Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.
Parlamentismo kaj monarĥio
Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj.
La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj.
La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON.
La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.
Multaj militoj, sed longa paco
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.
La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento.
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.”
Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.
Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta
La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.
La armeo alĝustiĝas al nova situacio
Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio.
La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo.
Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.
Malriĉa lando riĉiĝis
En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.
Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.
Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.
La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.
Intensa debato pri nuklea energio
Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.
Evoluinta socialzorga ŝtato
Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.
La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.
Egaleco inter la seksoj
Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.
Edukado kaj esplorado
Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.
Preslibereco kun tradicioj
La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo
Kreskanta turismo
La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.
Konataj svedoj
- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.
(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)
vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg
Kategorio:Svedio
als:Schweden
fiu-vro:Roodsi
[[got:
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
NordioGeografio > Eŭropo > Nordio < Regionoj
----
Nordio (skandinave 'Norden' "La Nordo", finne 'Pohjola' [POĤjola] "Nordo") estas la plej ofte esperantiste uzata nomo de la regionego Nord-Eŭropa. Laŭkutime ĝi ampleksas la ŝtatojn de Skandinavio, Norvegio, Danio kaj Svedio, kune kun Islando, Finnlando/Suomio kaj la duon-memstaraj regionoj Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnlando).
- Areo: 1.257.477 km2
- Loĝantaro: 24,061 milionoj (ĉ. 2001)
- Lingvoj parolataj:
- islanda
- feroa
- norvega
- sveda (kun finnlandaj dialektoj)
- dana
- platdiĉa/germana (ĉe la Dan-germana limo)
- finna
- tornival-finna
- sameaj dialektoj
- cigana
Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika.
Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio...).
Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedofinnoj kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj, parolante lingvojn vikingidajn kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra, parolata far finnoj kaj sameoj en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj ĝermanaj landoj de Nordio (Norvegio, Danio, Svedio, Islando) uzas kronon kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭro.
Politike, pere de la Nordia Konsilio, kiu seĝas en Islando. Tie kunvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio. Multaj nordianoj tamen revis pri Nordia Unio, kion ili trovas pli natura unio ol la E.U. Eble tial la nordianoj estas la plej rezistemaj kontraŭ Eŭropa unuiĝo: El la kvin, nur Danio, Svedio kaj Finnlando membras en la unio menciita.
Norvegio kaj Islando membras en NATO kune kun Danio, dum Svedio internacie neŭtralas, kaj Finnlando iom dubemas pro la proksimeco al eksa Soveta Unio.
La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn gereĝojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj.
Politike, oni ankaŭ kalkulas Nord-Amerikan insulegon Groenlandon
al Nordio (pro ties aparteneco al Danio).
Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas la Ŝetlandajn Insulojn kaj Groenlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj enloĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certajn partojn de la duoninsulo Kola).
Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko, kaj eĉ en Groenlando kaj Nordameriko, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.
La simbolo de Nordio estas Kvin Cignoj Flugantaj.
Ĉiuj flagoj de Nordio (krom la Sameuja) dividas komunan trajton: Unukolora fono sub Skandinava kruco, t. e. krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.
La mezepokan historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj fridaj kaj realaj inter la partoj okcidenta kaj orienta, reciproke regataj de Danio kaj Svedio. Pro tio, oni eĉ proponis Nordian flagon kombinantan je la farboj de la flagoj dana kaj sveda: ruĝa Skandinava kruco sur flava fono. Hodiaŭ ĝin nur utiligas kelkaj Nordiistoj
k
i
?
ja:北欧諸国
zh-min-nan:Pak-kok
Carl XVI GustafKarolo la 16-a Gustavo (1946-) regas en Svedio ekde jaro 1973. Li transdonas la Premiojn de Nobel.
ja:カール16世グスタフ (スウェーデン王)
ko:스웨덴의 카를 16세 구스타프
StokholmoGeografio > Eŭropo > Svedio > Stokholmo < Urbo
----
Stokholmo (svede Stockholm [stokolm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedujo. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Carl XVI Gustaf, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskar II bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.
La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.
Faktoj
- Loĝantaro: 754.948 enloĝantoj (en 2002)
- Areo: 188 km2
Geografio
Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta Maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.
Historio
- 1187: Kastelo konstruita, en la posta loko de Stokholmo, defende al atako el Estonio
- 1252: Unua konata mencio de la urbo; ĝi aliĝas al la Hanso. Dum 300 jaroj, ĝi havas du urbestrojn - unu svedan kaj unu germanan.
- 1350: La granda pesto - "la nigra morto" - eniras la urbon.
- 1388: Stokholmo oficiale ricevas urbajn privilegiojn de la reĝo Albrekt av Mecklenburg (1336-1412).
- 1389: Stokholmon sieĝas la dana reĝino Margareta; Albrekt av Mecklenburg forlasas la urbon.
- 1397: Oficiala komenco de la Kalmar-unio de Svedio (inkluzive Finnlandon), Norvegio (inkluzive Islandon) kaj Danio; la danoj baldaŭ havos hegemonion.
- 1471: Batalo ĉe Brunkeberg (tiam apud Stokholmo, nun ene de la urbo), por sveda memstareco kontraŭ Danio. Venkas la sveda flanko.
- 1518: La dana uni-reĝo Christian 2/Kristian II sieĝas Stokholmon, vane.
- 1520: Christian 2/Kristian II denove sieĝas Stokholmon, pli sukcese; provante refortigi sian potencon li aranĝas amasan ekzekutadon en la urbo (Stokholma sangobano).
- 1523: Svedio forlasas la Kalmar-union; la nova sveda reĝo, Gustavo Vasa, eniras Stokholmon
- 1634: Stokholmo oficiale iĝas la sola ĉefurbo de Svedio; antaŭa ĉefurbo estis Uppsala, kaj longtempe la du urboj dividis la ĉefurbajn taskojn (la ĉefsidejo de la ŝtata eklezio neniam translokiĝis).
- 1697: La tiama reĝa kastelo, Tri Kronoj, brulas.
- 1713-1714: denove pesto.
- 1754: La nova reĝa kastelo, kiu ankoraŭ starax, finfine estas preta.
- 1792: la reĝo Gustav III murdita; unu el la konspirintoj, Johan Jacob ANCKARSTRÖM, estis ekzekutita; alia, Adolf RIBBING, estis ekzilita al Francio, kie li poste helpis la komencantan karieron de amiko de sia filo, Alexandre DUMAS (Patro).
- 19-a jarcento: la urbon atingas la industria revolucio. en 1883, en la urbo troveblis 292 fabrikoj.
- 1934: 26-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1960 : tie mortis Valdemar LANGLET.
- 1980: 65-a Universala Kongreso de Esperanto.
- 1986: ĉefministro Olof PALME murdita.
- 2003: eksterlanda ministrino Anna LINDH murdita.
Gravaj Stokholmanoj
- Sam Owen JANSSON
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.
ja:ストックホルム
ko:스톡홀름
simple:Stockholm
zh-min-nan:Stockholm
MalmöSvede Malmö, dane Malmø, latine Malmogia aŭ Ellebogium: urbo ĝis 1658 en Danio, ekde tiu jaro en Svedio (la tria laŭ grandeco, kaj la plej granda en ĝia plej suda provinco Skanio. Ĝi havis 267 171 loĝantojn komence de 2004.
Malmö estas nuntempe urbo internacieca. 24% el ĝiaj loĝantoj naskiĝis ekster Svedio. En la urbo estas parolataj ĉirkaŭ 100 lingvoj. Ĝi situas ĉe Sundo, vidalvide de Kopenhago en Danio, kun kiu ĝi nuntempe estas ligita per ponto
Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1948, kaj la 40-an kongreson de SAT en 1967.
La 27-an aŭgusto 2005 oni inaŭguris la gravan konstruaĵon Turning Torso
ŝerce
Martin WEICHERT verkis limerikon uzante la nomon de la urbo:
Parolis turisto en Malmö
"Prefere ol kapti la salmö,
aŭ naĝi en fjordo
en malvarma nordo
mi ludas kun ŝalmö sub palmö!"
Samea lingvoLingv(ar)o parolata de la Sameoj en Nordaj Norvegio, Svedio, Suomio kaj Rusio (Kola duoninsulo). Almenaŭ 20000 Sameoj parolas la Samean, plejmultaj la Nordan Samean.
La samea(j) lingvo(j) apartenas al la Finno-Ugra grupo de la Urala lingvofamilio.
Sameaj vortoj en Esperanto: Samea, boaco (samee "boazo" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo), jojko
Specimenoj: La Patro Nia:
Nord-Samea:
:Aççe min, don,
:gutte læk almin.
:Basotuvvus du namma.
:Bottus du rika.
:Shaddus du datto, moft almest,
:nuft maidai ædnam alde.
:Adde migjidi odna bæive min juokkebæivalash laibbamek.
:Ja adde migjidi min velgidæmek andagassi,
:nuftgo migis addep min velgolazhaidasamek andagassi.
:Ja ale doalvo min gæççalusa sisa.
:Mutto bæste min bahast erit.
:Dastgo du læ rika ja fabmo ja gudne agalashvutti.
:Amen
Lulea Samea:
:Náv råhkålihtit:
:Áhttje mijá
:guhti le almen.
:Ájlistuvvus duv namma.
:Båhtus duv rijkka.
:Sjaddus duv sidot gåk almen,
:nåv aj ednamin.
:Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
:Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
:nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
:Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
:ájnat várjjala mijáv bahás.
:(Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
:Amen.
Patro Nia
Ekzistas dek Sameaj dialektoj, sed la malsamoj inter tiuj tiom grandas ke pluraj el ili vere estas propraj lingvoj. La malsamoj inter ili eĉ pli grandas ol la malsamoj inter la diversaj Skandinavaj lingvoj aŭ inter Esperanto kaj Ido. La tri plej parolataj dialektoj estas Norda Samea, Lulea Samea kaj Suda Samea, dum la aliaj pli-malpli malaperis moderntempe.
La okcidentsamea lingvaro
- sudsamea dialekto
- umea samea dialekto
- pitea samea dialekto
- lulea samea dialekto
- nordsamea dialekto
La orientsamea lingvaro
- enarea samea dialekto
- skolta samea dialekto
- akalaa samea dialekto
- kildina samea dialekto
- ter-a samea dialekto
Estinte nur parolaj lingvoj ĉiuj dialektoj ekhavis ortografiojn en la 1970-oj kaj 1980-oj. Pli frue oni iomete skribis, sed sen fiksitaj reguloj. Tamen multaj Sameoj ne parolas la Samean.
En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina pronomeno (kiel ĉe ri de la riistoj).Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj flekcias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri".
Ankaŭ ekzistas specifaj flekcioj por neaj verboj.
iv - ne, mi ne,
i - vi ne,
ij - ili ne, "ri" ne
La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.
Samiskan innehåller mycket ord som har med natur och renskötsel att göra. Det finns många olika ord för snö. Detta för att med ett ord kunna beskriva snöns utseende och egenskaper. Samma sak gäller landskapet, för att kunna beskriva berg, vattendrag etc. I rennäringen finns många ord för ren, för att med ett ord kunna beskriva en rens ålder, kön, färg etc.
Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a: presidentta, departemennta, kultuvrra, studenta, e-poassta ("retpoŝto"), webba ("reto", laŭ la Angla web).
Vidu ankaŭ
- Sameoj
- Samelingva literaturo
Eksteraj ligoj
- Nordsamea Vikipedio
Kategorio:Finna lingvaro
ja:サーミ語
ko:사미어
Finna lingvonomo: suomi (suomen kieli)
parolantoj: 6 milionoj (el kiuj 4,7 milionoj en Finnlando)
landoj: Finnlando (oficiala lingvo), Svedio, Rusio (en Karelio la dua oficiala lingvo)
origino: urala, pli precize finn-ugra, parenca al la estona, samea kaj, pli fore, hungara lingvoj.
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
:Isä meidän, joka olet taivaissa.
:Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
:Tulkoon sinun valtakuntasi.
:Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
:Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
:Ja anna meille anteeksi velkamme,
:niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
:Äläkä saata meitä kiusaukseen,
:vaan päästä meidät pahasta.
:(Sillä sinun on valtakunta
:ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
:Aamen.
Interesa aspekto de la finna lingvo estas, ke la ununombra triapersona pronomo "hän" ne distingas inter ina kaj vira sekso en la sama maniero kiel "ri" de la riisma Esperanto.
Famaj finnlingvaj aŭtoroj
Aleksis KIVI - Elias LÖNNROT - Mika WALTARI
Finnaj vortoj en Esperanto:
saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6)
Notoj:
(1) "finna" ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) antikvaĵo, signifinte "malprofunda" laŭ la finna 'matala', uzita de frua poeto en la unua eldono de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma.
Kategorio:Finna lingvaro
ja:フィンランド語
ko:핀란드어
Cigana lingvoCiganio - La cigana lingvo - Lingvistiko
Vidu ankaŭ Cigana ĵargono
La cigana lingvo (ankaŭ nomata romaa) apartenas al la hind-arjaj lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj dialektoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn. (Nia ekzemplo estas uzata en Ĉeĥio).
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):
singularo:
| nom. | rakl-o | knabo |
| vok. | rakl-eja! | knabo! |
| akuz. | rakl-es | knabon |
| dat. | rakl-es-ke | al knabo |
| lok. | rakl-es-tar | pri knabo |
| abl. | rakl-es-tar | (direkte) de knabo |
| instr. | rakl-e-ha | kun/per knabo |
| gen. | rakl-es-kero | (havaĵo) de knabo |
pluralo:
| nom. | rakl-e | knaboj |
| vok. | rakl-ale! | knaboj! |
| akuz. | rakl-en | knabojn |
| dat. | rakl-en-ge | al knaboj |
| lok. | rakl-en-de | pri knaboj |
| abl. | rakl-en-dar | (direkte) de knaboj |
| instr. | rakl-en-ca | kun/per knaboj |
| gen. | rakl-en-gero | (havaĵo) de knaboj |
Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj, sed ni prefere rigardu konjugacion de iu verbo, ekz. kerel:
| ker-el | fari |
| (me) | ker-av | mi faras |
| (tu) | ker-es | ci faras |
| (jov) | ker-el | li faras |
| (joj) | ker-el | ŝi faras |
| (amen) | ker-as | ni faras |
| (tumen) | ker-en | vi faras |
| (jon) | ker-en | ili faras |
| ker-ava | mi faros |
| ker-eha | ci faros |
| ker-ela | li/ŝi faros |
| ker-aha | ni faros |
| ker-ena | vi faros |
| ker-ena | ili faros |
| ker-avas | mi faris/farus |
| ker-ehas | ci faris/farus |
| ker-elas | li/ŝi faris/farus |
| ker-ahas | ni faris/farus |
| ker-enas | vi faris/farus |
| ker-enas | ili faris/farus |
| ker! | ci faru! |
| ker-as! | ni faru! |
| ker-en! | vi faru! |
| ma ker! | ne faru! |
La cigana lingvo havas multajn diversajn modelojn de deklinacio kaj konjugacio.
Jen ankoraŭ kelkaj Ciganaj vortoj: ha jes, na ne, jekh unu, duj du, trin tri, ŝtar kvar, panĉ kvin, ŝov ses, efta sep, oĥto ok, enja naŭ, deŝ dek, dad patro, dajori patrino, phral frato, phen fra-tino, ĉhavoro infano, ŝukar bela, kaj kie, ke, the kaj, abo aŭ.
Kategorio:Lingvo
ja:ロマ語
LuteranismoLa movado de Luteranismo estas grupo de konfesioj de protestantisma kristanismo. Ĝi devenas de Martin LUTHER en la frua 16-a jarcento.
Kategorio:Luteranismo
ja:ルーテル教会
Oni povus resumi la malsamecon inter Luterismo kaj Kalvinismo dirante, ke la Luteristoj pensis jene: «Ni prenu katolikismon tia, kia ĝi estas, kaj ni forigos ĉion, kio kontraŭas la Biblion»; dum la Kalvinistoj opiniis: «Katolikismo tiel pervertis kristanismon, ke estas prefere forigi ĉion kaj rekonstrui tute la organizaĵon, forigante ĉion, kio ne estas en la Biblio.» Tiel la vakskandeloj sur la altaroj estis konservitaj de la unuaj, ĉar ili ekzistis antaŭ la Reformacio kaj oni trovas nenion en la Biblio, kio ilin kondamnas; sed la duaj ne konservis ilin, ĉar nenio en la Biblio konsilas ilian uzadon.
La rezulto estas, ke Kalvinisto, kiu eniras por la unua fojo en luteristan preĝejon, havas la impreson eniri en katolikan. Verdire la limo inter la du religiaj formoj ne estas foje tre neta kaj reciprokaj influoj okazis. En Alzaco, ekzemple, la superanta luterismo estis tamen influata de kalvinismo: en ĝi, ekzemple, ne ekzistas episkopoj kaj la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a trovis oponon, kiun li ne atendis, kiam li volis starigi luteristan episkopon en Strasburgo.
Talotalo estas planta korpo, karakteriza por la talofitoj, havanta nenian distingon inter membroj kiel tigo, folioj kaj radikoj. (kormofitoj, talofitoj)
----
Talo estas osto de la piedo, situante super la kalkaneo kaj formanta artikon kun la tibio.
Fero
Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina
Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.
Gravaj proprecoj
La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu
hidrogen-atomo.
Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo.
La metalo estas ekstraktata el fererco, kiu ne estas pura fero, sed enhavas feran oksidon.
La fererco estas reduktita per fandado al kruda fero; tiu procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako).
Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo.
La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon).
La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj.
La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero.
La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj.
En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritan kristalan kradon, kio estas sub 911°C . Sube de la Curie-punkto ĉe 760°C, la ferito estas feromagneta.
La modifo inter 760°C kaj 911°C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero.
Ĝis 1392°C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsternito. Ĉe la pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539°C.
Fero kiel mineralo
Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas la dureco de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza.
Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.
Uzado
Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de ajoloj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono).
La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du).
Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj.
La pura feropulvero uzatas nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:
- kruda fero entenas 4%-n - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
- Giso entenas 2,06%-n - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojoelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementare kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la erste kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas tre malmola kaj nefleksebla.
- Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe ajoloproduktoj, kiuj produktiĝas per konvana kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, aldono de ajolmaterialo.
Historio
Okcident-Azio
La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉ. en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj) kaj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko).
Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero.
Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la feroepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko je stano (necesa por la bronzoproduktado).
Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel estiĝinte finfine ŝtalo (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis la bronzon.
Hindio
La pilieroj starigitaj de imperistro Aŝoko estas el fero escepte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rsutiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.
Ĉinio
Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉ. 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altkamenoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.
Eŭropo
Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉ. 1.300°C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo.
Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmetarialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.
Trovejoj
La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon.
La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj . Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco.
La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata tra kemia redukto per karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉ. 2000°C. Oni aldonas unue kokson , kie ĝi reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido:
: 2 C + O2 → 2 CO
La karbona monoksido reakcias kun fera oksido:
: 3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2
La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido:
: CaCO3 → CaO + CO2
Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido:
: CaO + SiO2 → CaSiO3
La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo).
Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉ. 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉ. 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉ. 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.
Ekspluatado
La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis.
Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.
Kemiaj ligoj
La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore.
Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas).
Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
- Fe2+,
- Fe3+,
- Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).
- Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)
- Fe3C
La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).
Izotopoj
La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%),
57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 milionoj de jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut).
Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo.
Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.
Biologio
Fero estas esenca oligoelemento por preskaŭ ĉiu vivulo.
Kiel centra atomo en hemoglobino kaj mioglobino, troviĝas ĝi en multaj bestoj kaj respondecas pri la oksigen-transporto, uzado. Tio estas en tiuj proteinoj ĉirkaŭita per porfirina ringo. Fero estas parto de fero-sulfuro-komplekso en multaj enzimoj kiel ekz. nitrogenazo kaj hidrogenazo. La tria grava grupo de la feroenzimoj estas la t.n. nehema feroenzimo, ekz. metan-monooksigenzo, ribonukleotid-reduktazo kaj la hemoeritrino. Tiuj ĉi proteinoj funkciigas en diversaj organismoj la oksigen-aktivigon, oksigentransporton, redoksaj reakcioj kaj hidrolizon.
La infektaj bakterioj uzas ofte feron, tiel la defenda mekanismo de la korpo aperas kiel la ’’kaŝado’’ de la fero.
Rimedoj de singardo
Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon.
Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko.
Vidu ankaŭ jenon: fero-materialŝanĝo.
Kategorio:Kemiaj elementoj
ja:鉄
ko:철
ms:Besi
simple:Iron
th:เหล็ก
Papero
Papero estas maldika, plata materio produktita per la kunpremo de plantaj fibroj. La fibroj uzitaj estas kutime naturaj kaj bazitaj sur celulozo. La plej kutima materialo estas lignopasto el pastolignaj (plejparte mollignaj) arboj kiel pinoj, sed aliaj vegetofibraj materialoj inkluzive de kotono, linaĵo, kaj kanabo povas esti uzitaj.
Ĉar papero estas kutime fabrikita per lignopasto, paperaj dokumentoj (precipe tiuj kiuj estas samtempe aŭ eĉ antaŭe eldonitaj en elektronika formo) estas kelkfoje vokata kiel mortarbajn dokumentojn.???
Vidu ankaŭ jenon:
- Normaj dimensioj de folioj
Ekstera ligo
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=221La riĉecoj de la papero]
- [http://www.china.org.cn/french/156514.htm invento de papero far la ĉinoj, kun bildoj]
Category:Materialoj
als:Papier
ja:紙
ko:종이
ms:Kertas
simple:Paper
th:กระดาษ
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
1946Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
- Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
- Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
- Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
- Filipinoj sendependiĝas de Usono.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
- UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
- 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.
Naskiĝoj
- 5-a de januaro : Diane KEATON
- 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
- 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
- 5-a de septembro : Freddie MERCURY
- 4-a de oktobro : Susan SARANDON
- 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK
Mortoj
- 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
- 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
- Josef VÁVROVSKÝ
- Julio MANGADA ROSENÖRN
- Alberto COUTO FERNANDES
----
1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1946年
ko:1946년
ms:1946
simple:1946
th:พ.ศ. 2489
Svedio:Esperanto-movadoSvedujo estas unu el la landoj, kie la „forta voko“ de d-ro Esperanto plej frue redonis eĥon kaj kie lia „nova sento“ trovis daŭran revibradon.
En 1889 aperis en Varsovio la unua lernolibro de Zamenhof, tradukita por svedoj de Gustaf HENRICLUNDQUIST, juna studento el Ystad, kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en Nürnberg, varbis kelkajn svedojn, inter ili (en la 31-a de marto 1889) teologian studenton ĉe la universitato en Upsala, A. F. Runstedt, kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsala, S. A. Lundstrom, varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: Klubo Esperantista en Upsala, kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna Esperanto-movado. Ĝia dua prezidanto, studento Valdemar LANGLET, pioniro kiel turisto en Esperantujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusujo kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vladimir GERNET en Odessa, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la „Esperantisto“ kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI), kiu komencis aperi en decembro 1895 en Upsala. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsala la redaktadon kaj administradon Langlet kaj Paul NYLÉN, K. I. Holm kaj Alfred SANDBORG k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu O. Zeidlitz, Otto SVABOM, S. E. Krikortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, G. H. Backman en la sudo de la lando.
En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Zamenhor“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la Societo Espero en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsala prizorgi la presadon (de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp.). En Upsala estis presata ankaŭ „Jarlibro Esperantista 1897“, eldono de Societo Espero en Peterburgo.
En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis P. Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsala, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando (de 1-a de januaro 1910 nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ SEF). Unua estraro: prezidanto redaktoro V. Langlet, sekretario policisto P. Ahlberg, vicprezidanto d-ro S. Krikortz, kasisto inĝ. Engelbrekt OLSON. Gazeta organo „Esperantisten“.
En la vintra sezono 1905-06 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard WAVRINSKY, partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gevle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis en la 8-a de marto 1907 la klubon Esperantistan de Gevle, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj A. K. Örn, W. Watilu Id, Frans OLSSON, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k. a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gevle ĝis 1922. En februaro 1913, R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.
La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj dum universalaj kongresoj, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estas reorganizita; estraro: prezidanto gimnazia profesoro Albin ZACHRISON en Karlstad, vicprezidanto P. Nylén, sekretario F. Skog, kasisto komercisto G. Rosen (en Stockholmo) ktp. Prezidanto de julio 1913 fervoja oficisto John LUNDGREN en Hedemoragis aŭgusto 1918, kiam prezidanto fariĝis redaktoro Paul Nylén en Stockholmo. 1921 G. Hedström en Gevle estas elektita prezidanto kaj Nylén „honora prezidanto“; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prezidanton. SEF ĉiujare kunvenas kutime dum pentekosto aŭ en Stockholmo aŭ en aliaj urboj.
En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prezidanto Nylén, vicprezidanto Sam JANSSON, sekretario E. Malmgren, kasisto Ad. Larson, bibliotekisto Bernh. Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.
La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.
De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis, en Gotenburgo, unua Skandinava Kongreso de Esperanto, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie la SEF decidis fondon de „Eldona Societo Esperanto“.
Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1.138 kronoj. kaj 1925 estas fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kronoj, kies nur rentumo estas elspezata.
G | | |