:: wikimiki.org ::
| Svislando |
SvislandoGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
| Herisau |
49.300 |
germ. |
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden. |
-
als:Schweiz
ja:スイス
ko:스위스
ms:Switzerland
simple:Switzerland
th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์
zh-min-nan:Sūi-se
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
Itala lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala
----
nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina
de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas
lingvo latinida, nun parolate de 60
milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la
fontoj de Interlingvao.
La itala devenas de la latina
vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam
la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la
itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca
dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO
kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio.
La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).
Eksteraj ligiloj
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz]
ja:イタリア語
Romanĉa lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Romanĉa
----
nomo: Rumantsch
parolantoj: ĉ. 66 mil (1990)
landoj: la kantono de Grischun en Svislando
origino: de la vulgara latina
de Rhaetia, ĉ. 1100
skribo: latina
Specimeno: la Patro Nia en la normigita dialekto (Rumantsch grischun):
Bab noss, ti che es en tschiel!
Sanctifitga vegnia tes num!
Tes reginavel vegnia tar nus!
Tia veglia daventia sin terra sco en tschiel!
Noss paun da mintgadi da a nus oz!
Ed ans perduna noss debits,
sco era nus perdunain a noss debiturs
E n'ans maina betg en empruvament,
ma spendra nus dal mal!
Amen.
La romanĉa estas lingvo tre malgranda -- nur 66 mil parolantoj en kelkaj valoj en la Alpoj en la svisa kantono de Grischun -- sed spite de tio, ĝi estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Svislando ekde 1938.
Pro la Alpoj, la vulgara latina de la provinco de Rhaetia evoluis aparte de la franca lingvo en la okcidento kaj la itala lingvo en la sudo. La romanĉa ne estas la plej granda latinida lingvo, kiu evoluis en Rhaetia (en Italio estas 500 mil parolantoj de raetaj lingvoj), sed ĉar ĝi estas oficiala svisa lingvo, ĝi estas la plej fama.
Pro la izolemaj montoj, ĉiu valo havis sian propran dialekton de la lingvo. La kvin dialektoj, de la okcidento de la kantono al la oriento (kun ekzempla frazo - "La vulpo estis denove malsata") estas:
- Sursilvan: L'uolp era puspei inagada fomentada.
- Sutsilvan: La vualp eara puspe egn'eada fumantada.
- Surmiran: La golp era puspe eneda famantada.
- Puter: La vuolp d'eira darcho üna vouta famenteda.
- Vallader: La vuolp d'eira darcheu üna jada fomantada.
Por kontrasto, jen la itala teksto de la frazo:
- itala lingvo: La volpe era nuovamente affamata.
La kvin dialektoj estis unuigitaj kaj normigitaj en unu komuna skribita formo de la lingvo, Rumantsch grischun, kreita de Heinrich SCHMID je 1982.
- Rumantsch grischun: La vulp era puspè ina giada fomentada.
Tiu estas la formo de la lingvo, kiun la registaro uzas. Tamen, en la lokaj lernejoj, la loka dialekto estas la medio de instruado (por la unuaj ses jaroj. En la postaj jaroj, la germana lingvo fariĝas laŭgrade pli grava medio).
Ekde la 19-a jarcento, la lingvo velkadis pro la granda enmigrado de germanlingvanoj al la kantono kaj la migrado de la romanĉalingvanoj mem el la kamparo al la germanalingvaj urboj. Eĉ en Grischun mem, nur 23,6% parolas la romanĉan. Ĝi estas la unua lingvo de 17%, sed en 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40%. En partoj de la kantono, la romanĉa estas la ĉefa lingvo, sed en aliaj partoj la germana klare ĉefrolas.
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/World/Rumantsch/ TTT-paĝoj en la romanĉa laŭ DMoz]
- [http://www.gutenberg.org/dirs/1/0/0/6/10069/10069-8.txt historio de la lingvo (angle)]
als:Rätoromanische Sprache
ja:ロマンシュ語
LandoGeografio > Lando
----
Lando estas parto de la surfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo kun certaj naturaj kondiĉoj. Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco la termino "Lando" estas sinonimo por Regno, Ŝtato, Nacio.
Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj.
Rimarku: Se vi deziras aldoni nacion, bonvolu vidi la paĝon Por Aldoni Nacion.
----
vidu ankaŭ
ja:国家
ko:나라
simple:Country
th:ประเทศ
zh-min-nan:Kok-ka
Alpoj
La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb- aŭ alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. Partoj apartenas al la landoj Aŭstrio, Germanio, Francio, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.
Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lac du Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara montaro. En la nordo, la alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.
La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la vasteco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝa al altecoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4808 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc).
Estiĝo
Blanka Monto
La alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden.
Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj; en la centraj alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaciaroj dum la glaciepokoj. La alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.
Strukturo
ankoraŭ farenda
Turismo
- [http://www.winterreisen.de Turismo Alpoj]
ankoraŭ farenda
Vidu ankaŭ
pri aliaj turismaj regionoj !
Vercors (montomasivo), Franca Nacia Parko La Vanoise
Kategorio:Montaroj en Eŭropo
als:Alpen
ja:アルプス山脈
ko:알프스 산맥
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
AŭstrioGeografio > Eŭropo > Aŭstrio
----
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
Ekonomio
Eksportado
- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.
Turismo
[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]
Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj
Kategorio:Aŭstrio
als:Österreich
fiu-vro:Austria
ja:オーストリア
ko:오스트리아
ms:Austria
simple:Austria
th:ประเทศออสเตรีย
zh-min-nan:Tang-kok
DemokratioJuro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio
----
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio
Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :
; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon.
; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.
Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.
Ide-historia rimarko
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Grotius aŭ Thomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon.
La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.
Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.
La naskiĝo de demokratio
- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.
ja:民主主義
ko:민주주의
simple:Democracy
th:ประชาธิปไตย
Germana lingvo
Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn.
En la plej norda provinco de Italio,
Sudtirolo,
ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala
kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas V2 vortordon.
Famaj aŭtoroj de la germana
Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla)
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Deutsche Sprache
ja:ドイツ語
ko:독일어
ms:Bahasa Jerman
simple:German language
th:ภาษาเยอรมัน
Itala lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala
----
nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina
de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas
lingvo latinida, nun parolate de 60
milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la
fontoj de Interlingvao.
La itala devenas de la latina
vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam
la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la
itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca
dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO
kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio.
La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).
Eksteraj ligiloj
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz]
ja:イタリア語
Kantono
En Svislando kantono nomiĝas ĉiu membro de la Svisa Konfederacio.
En Francio kantono estas subarondismento.
Kantono estas ankaŭ urbo en Ĉinio.
En Usono multaj esperantistoj nomas "Kantono" aŭ "Konteo" la administran unuon (subŝtato) nomatan en la angla lingvo County. Aliaj uzas por tio "Graflando", kvankam Usono neniam havis grafojn, pro la brita modelo. (Kelkaj ŝtatoj ne havas kantonojn; en Luiziano la responda administra unuo nomiĝas Parish ("Paroĥo").
Kategorio:Apartigiloj
Bernoright
Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj rumanĉe Berna) estas kantono kaj ties ĉefurbo en Svislando. Samtempe Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Loĝantaro: 125'000 (urbo), 950'000 (kantono). Areo: 5'959 km².
Esperanto-movado
En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Svislando
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto B
als:Bern
ja:ベルン
ĜenevoGeografio > Eŭropo > Svislando > Ĝenevo
----
Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo.
----
Ĝenovo
france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Geneva [ĝe'ne:va]
----
- Lingvo: franca.
- Enloĝantoj: 184.758 (2003).
- Religio: kalvinismo.
- Geografiaj koordinatoj:
Svisa kantoneto (ŝtaturbo) ĉe la okcidenta rando de Lemano, kie elfluas Rodano.
La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo. En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon. Apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813. En 1814 fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio.
Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard. En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo. Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).
Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multaj librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.
Sidloko de 2-a Universala Kongreso de Esperanto.
---
EdE-G
Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par-toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon-gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me-morfesto.
ja:ジュネーブ
BazeloBazelo (germane Basel) havas diversajn geografiajn kaj administrajn signifojn:
- Urbo Bazelo en Svislando
- Iama kantono Bazelo
- Nunaj duonkantonoj Urba Bazelo kaj Kampara Bazelo (ĉefurbo Liestal)
Laŭzano----
france kaj germane Lausanne [lozan'], itale Losanna [lozan'na]
----
Ĉefurbo de la svisa kantono Vaud.
ja:ローザンヌ
Franca lingvo]
La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm).
Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
- 52,8 - Francio
- 6,4 - Kanado
- 5,1 - Alĝerio
- 5,1 - Haitio
- 4,4 - Eburbordo
- 3,3 - Belgio
- 2,6 - Zairio
- 2,1 - Tunizio
- 1,9 - Usono
- 1,8 - Kameruno
- 1,2 - Madagaskaro
- 1,2 - Niĝero
- 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.
Historio :
; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp
; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Influo al Esperanto
La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...
Eksteraj ligoj
- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro)
:[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/]
!
als:Französische Sprache
ja:フランス語
ko:프랑스어
simple:French language
th:ภาษาฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-gí
Itala lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala
----
nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina
de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas
lingvo latinida, nun parolate de 60
milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la
fontoj de Interlingvao.
La itala devenas de la latina
vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam
la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la
itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca
dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO
kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio.
La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).
Eksteraj ligiloj
Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz]
ja:イタリア語
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
Turka lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ural-Altaja > Altaja > Tjurka > Turka
----
nomo: türkçe
parolantoj: 180 milionoj
landoj: Turkio, (Germanio)
origino: Altaja, parenca al la Turkmena, Azerbajĝana lingvoj
skribo: latina (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü)
specimeno: la Patro Nia:
:Göklerdeki Babamız,
:adın kutsal kılınsın.
:Egemenliğin gelsin.
:Gökte olduğu gibi,
:yeryüzünde de senin istediğin olsun.
:Bugün bize gündelik ekmeğimizi ver.
:Bize karşı suç işleyenleri bağışladığımız gibi,
:sen de bizim suçlarımızı bağışla.
:Ayartılmamıza izin verme.
:Kötü olandan bizi kurtar.
:Çünkü egemenlik, güç ve yücelik
:sonsuzlara dek senindir.
:Amin.
La turka lingvo estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anadolia, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke:¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la ŝtata lingvo de Turkio. La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed multaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la kurda 20%, la araba kaj aliaj 2%.
La turka (türkçe) estas ano de turkeca lingvaro, grupero de la ural-altaja lingvogrupo, kiu inkluzivas la mongola, korea, japana, hungara, kaj suoma (finna). Plej proksime tamen estas la turkmena, la tatara kaj la azerbajĝana.
Same kiel la suoma, la japana, aŭ esperanto, la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj. Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, dependas de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). eg: arkadaŝlar, Özellikler.
Pluse estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj, kaj aliflanke senvoĉaj konsonantoj. Tiel diratas türkçe (=en turka lingvo) sed fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.
Oni uzas latinan abocon kun literoj ĉapelitaj (preskaŭ same kiel la abc de esperanto) ekde la rego de Mustafa Kemal Atatürk, la unua ĉefo de la moderna turka ŝtato. Antaŭe, dum Imperio Otomana, estas uzita la araba alfabeto. Mustafa Kemal ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis ¨turkigi¨ la lingvon, reformante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn.
Ekzemplo de parolata turka lingvo:
Nasılsın, canım? Seni çok çok özledik, nereye gittin?
Kiel vi, kara? Vi tre tre mankis al ni, kien vi iris?
La turka aboco havas 29 literojn:
a b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n o ö p r s ş t u ü v y z
c: kiel ĝ en Ĝangalo
ç: kiel ĉ en ĉiro
ğ: (yumuşak g): akcento-plilongiga voĉo (ekz. la vorto dağ (montaro) prononciĝas kun longa a kiel daa aŭ per transskribo da: )
ı: tre kurta, malakra i
j: kiel ĵ en ĵurnalo
ş: kiel ŝ en ŝafo
v: v
y: kiel j en jaro
z: z
ö: ~oe
ü: ~ue
q, w, x ne uziĝas en la turka aboco; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.
Kategorio:Tjurka lingvaro
ja:トルコ語
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, | |