Anglalingva literaturo > Tarzan < Famaj fikciuloj
Tarzan estas heroo de la serio de romanoj verkitaj de Edgar Rice BURROUGHS. Kiel bebo li estis forkaptita de grandaj simioj, edukita de ili kaj ricevis nomon Tarzan. Kiel plenkreska sovaĝa viro batalis kontraŭ blankuloj, kiuj venis al la ĝangalo ĉasi simiojn.
La verko estis multfoje filmita.
- Beasts Of Tarzan - The Chessmen Of Mars - Gods Of Mars - Jungle Tales Of Tarzan - The Land That Time Forgot - The Lost Continent - The Mad King - The Monster Men - The Oakdale Affair - The Outlaw of Torn - Pellucidar - A Princess of Mars - Return of Tarzan - Son of Tarzan - Tarzan And The Jewels Of Opar - Tarzan Of The Apes - Tarzan The Terrible - Tarzan The Untamed - Thuvia - Warlord of Mars
En Esperanto aperis
- Princino de Marso (A Princess of Mars) (Trad. el la usona originalo K. R. C. STURMER - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - 189 p.)
- Ĉe la koro de la Tero (At the Earth's Core) (Trad. el la usona originalo Gary MICKLE - [http://home.arcor.de/gmickle/korotero.html])
- Tarzan de la Simioj (Tarzan of the Apes) (Trad. el la usona originalo Donald J. HARLOW - [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Tarzan/])
ja:エドガー・ライス・バローズ
Simio
Biologio > Animalo > Vertebrulo > Mamulo > Primato > Simio
----
Simioj (Simiiformes) (ankaŭ Simiae aŭ Anthropoidea aŭ Haplorrhini depende de onia preferata nomenklaturo) estas la kolektiva nomo por kelkaj grupoj da primatoj. Krom simioj la ordo de primatoj ankaŭ enhavas duonsimiojn (subordo: Strepsirrhini).
Simioj estas klasitaj en tri grupoj:
- Okcidentaj Simioj (alinome Ceboideoj aŭ Simioj de la Nova Mondo)
- familio: kalitriksedoj - familio: cebedoj - Orientaj Simioj (alinome Cerkopitekoideoj aŭ Simioj de la Malnova Mondo)
- familio: cerkopitekedoj - Homoideoj
- familio: gibonedoj - familio: homedoj. Tiu familio enhavas la genron homo.
Okcidentaj simioj evoluis en Sudameriko kaj havas tenpovajn vostojn. Orientaj simioj ampleksas tiujn simiojn, kiuj evoluis en la orienta duonsfero kaj ankoraŭ havas vostojn (kvankam iliaj vostoj ne estas tenpovaj). Homoideoj estas grandaj simioj sen vostoj.
Laŭ kelkaj sistemoj de klasado, la tarsio estas membro de la subordo Strepsirrhini kaj estas duonsimio do. Laŭ aliaj, la tarsio estas aparta subsubordo (Tarsiiformes) sub la subordo Haplorrhini, kaj do devus esti kvara speco de simio, nek okcidenta simio, nek orienta simio, nek homedo.
Evoluado de simio
La plej fruaj primatoj aperis antaŭ 60 milionoj da jaroj – ĉirkaŭ 5 milionojn post la malapero de la dinosaŭroj. Tiuj praprimatoj iom similis la sciuron laŭ aspekto kaj grandeco, kaj verŝajne manĝis insektojn. Ili havis manojn kaj piedojn bone uzeblajn por grimpi sur arboj kaj teni malgrandajn aĵojn.
Antaŭ 54 milionoj da jaroj aperis estaĵoj, kiuj similas modernajn duonsimiojn (lemurojn, tarsiojn, ktp). Tiuj ankoraŭ estis malgrandaj, sed ili verŝajne tenis sin vertikale, simile al la moderna lemuro. La fruaj duonsimioj prosperis longtempe, sed komencis malaperi je la apero de la simioj.
tarsio, en Malajzio]]
Simioj evoluis el duonsimioj antaŭ proksimume 34 milionoj da jaroj (la ĝusta tempo ne estas tute certa). Tiuj havis pli antaŭdirektajn okulojn, malpli multajn dentojn, kaj pli grandajn cerbojn ol duonsimioj. Konataj specioj de fruaj simioj povis esti tiel malgrandaj kiel sciuroj, aŭ tiel grandaj kiel katoj. Ilia anatomio sugestas, ke ili manĝis fruktojn kaj semojn kaj loĝis arbe. Simioj plejparte anstataŭigis duonsimiojn. Tamen, kelkaj specioj de duonsimioj travivis – plej ofte en regionoj, kie simioj ne loĝis (ekzemple ĉe la insulo de Madagaskaro).
Okcidentaj simioj aperis antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj en Sudameriko. Dum tiu epoko, Sudameriko estis izolata kontinento, ne tuŝante Nordamerikon, nek Afrikon, nek Antarkton. Malgrandaj grupoj de simioj iel atingis Sudamerikon, kaj tie ilia evoluado iris laŭ malsama vojo.
Antaŭ proksimume 23 milionoj da jaroj, homedoj komencis aperi en Afriko -- tiuj evoluis el orientaj simioj. Homedoj emas esti pli grandaj ol aliaj simioj. Aldone, la homedo havas pli grandan cerbon, "kontraŭigeblajn" dikfingrojn, kaj ne plu havas voston.
La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.
homo]]
Simio en scienco
Ĉar kromhomaj simioj tre similas homojn, sed ne havas homajn rajtojn, sciencistoj ofte uzas ilin kiel eksperimentulojn, por testi ekzemple novajn medikamentojn, ŝminkojn, ktp. La makako estas la plej ofte tiel uzata, pro sia facila traktebleco. Ekzistas ĉirkaŭ 15 mil makakoj malliberaj en eksperimentejoj en Usono.
Je 2004, 10 mil simioj uziĝis eksperimente en la Eŭropa Unio.
Laŭ kritikantoj, malliberigi simiojn en etaj kaĝoj kaj eksperimente uzi ilin estas fiuzo.
Dum la 20-a jarcento, simioj ankaŭ iufoje uziĝis por testi kosmoraketoj. Je la 14-a de junio1949, la makako Alberto la 2-a, veturante sur V2-raketo, iĝis la unua simio atinginta la kosmon (Alberto la 1-a ne sukcesis atingi la kosmon). Simioj kaj aliaj bestoj uziĝis tiel por testi la influo de kosma radiado kaj nulgravito sur la sano.
Tiuteme vidu ankaŭ Roger FOUTS
En Hinduismo, la dio Hanuman simbolas forton, kuraĝon, virton, kaj modeston. Hanuman estas simio.
La simio ankaŭ aperas en la Ĉina zodiako, kaj estas la 9-a el la 12 bestoj, kiuj donas siajn nomojn al la jaroj de la Ĉina kalendaro.
Yame
Yame (八女市; -shi) é uma cidade japonesa localizada na província de Fukuoka.
Em 2003, a cidade tinha uma população estimada em 39 372 habitantes e uma densidade populacional de 1 000,81 h/km². Tem uma área total de 39,34 km².
Recebeu o esta
Yanagawa
Yanagawa (柳川市; -shi) é uma cidade japonesa localizada na província de Fukuoka.
Em 2003, a cidade tinha uma população estimada em 41 048 habitantes e uma densidade populacional de 1 102,55 h/km². Tem uma área total de 37,23 km².
Recebeu o
Yukuhashi
Yukuhashi (行橋市; -shi) é uma cidade japonesa localizada na província de Fukuoka.
Em 2003, a cidade tinha uma população estimada em 70 000 habitantes e uma densidade populacional de 1 002,43 h/km². Tem uma área total de 69,83 km².
Recebeu o
Administração pública
Administração pública é, em sentido orgânico ou subjectivo, o conjunto de órgãos, serviços e agentes do Estado, bem como das demais pessoas colectivas públicas (tais como as autarquias locais) que asseguram a satisfação de necessidades colectivas variadas, tais como a segurança, a cultura e o bem estar das
Stanislaw Lem ]
Stanisław Lem (12 de setembro de 1921, Lviv, então Polônia) é um ensaísta, filósofo e autor de ficção científica polonês.
Seus livros, construídos em torno de uma visão crítica do comportamento humano, foram tradizidos em 40 línguas e vendidos a mais de 27 m