TeksasoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso
----
Teksaso (anglalingve Texas) estas ŝtato de Usono, en la centra sudo de la lando. Ĝin limas okcidente Nov-Meksiko, norde Oklahomo, oriente norde Arkansaso, oriente Luiziano kaj sude Meksiko.
Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononco teĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis la Respubliko de Teksaso inter 1836 kaj 1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la 29-an de decembro, 1845.
Laŭ areo ĝi estas la dua plej granda subŝtato (post Alasko).
Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).
Demografio
Loĝantaro: 20.851.820 (2000)
Blankuloj: 71,0%
Nigruloj: 11,5%
Azidevenuloj: 2,7%
Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0,6%
Aliaj rasoj: 11,8%
Du aŭ pli da rasoj: 2,5%
Urboj
Ĉefurbo: Aŭstino
Urbegoj: Dalaso, Hjustono, kaj San Antonio
Konteaj Ĉefurboj: Beaumont, Fredericksburg, Ŝermano, Tyler
Aliaj urboj: Texas City
Registaro
La nuna Ŝtatestro de Tekdaso estas Respublikano Rick PERRY (de decembro 2000); la Usonaj Senatanoj de Teksaso estas ambaŭ Respublikanoj: Kay BAILEY HUTCHINSON (de 1993) kaj John CORNYN (de 2002)
Konteoj
La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254 konteojn. Ĉiu konteo havas apartan demokrate elektitan registaron. Pro tio ke konteoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la konteo estas minimumaj. Ĉiu konteo devas havi elektitajn Kontean Jugiston, Prosekutiston (prokuroron), Ŝerifon, kaj Aktuaron. La konteo ankaŭ devas havi Kontean Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kontea Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kontea Komisiono. La Kontea Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Konteon. La Ŝerifo ankaŭ povas esti Impost-kolektisto. Konteoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj.
La kutima teksasa konteo estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2
Konteoj: Konteo Anderson | Konteo Andrews | Konteo Angelina | Konteo Anransas | Konteo Archer | Konteo Armstrong | Konteo Atascosa | Konteo Austin | Konteo Bailey | Konteo Bandera | Konteo Bastrop | Konteo Baylor | Konteo Bee | Konteo Bell | Konteo Bexar | Konteo Blanco | Konteo Borden | Konteo Bosque | Konteo Bowie | Konteo Brazoria | Konteo Brazos | Konteo Brewster | Konteo Briscoe | Konteo Brooks | Konteo Brown | Konteo Burleson | Konteo Burnet | Konteo Caldwell | Konteo Calhoun | Konteo Callahan | Konteo Cameron | Konteo Camp | Konteo Carson | Konteo Cass | Konteo Castro | Konteo Chambers | Konteo Cherokee | Konteo Childress | Konteo Clay | Konteo Cochran | Konteo Coke | Konteo Coleman | Konteo Collin | Konteo Collingsworth | Konteo Colorado | Konteo Comal | Konteo Comanche | Konteo Concho | Konteo Cooke | Konteo Coryell | Konteo Cottle | Konteo Crane | Konteo Crockett | Konteo Crosby | Konteo Culberson | Konteo Dallam | Konteo Dallas | Konteo Dawson | Konteo Deaf Smith | Konteo Delta | Konteo Denton | Konteo DeWitt | Konteo Dickens | Konteo Dimmit | Konteo Donley | Konteo Duval | Konteo Eastland | Konteo Ector | Konteo Edwards | Konteo El Paso | Konteo Ellis | Konteo Erath | Konteo Falls | Konteo Fannin | Konteo Fayette | Konteo Fisher | Konteo Floyd | Konteo Foard | Konteo Fort Bend | Konteo Franklin | Konteo Freestone | Konteo Frio | Konteo Gaines | Konteo Galveston | Konteo Garza | Konteo Gillespie | Konteo Glasscock | Konteo Goliad | Konteo Gonzales | Konteo Gray | Konteo Grayson | Konteo Gregg | Konteo Grimes | Konteo Guadalupe | Konteo Hale | Konteo Hall | Konteo Hamilton | Konteo Hansford | Konteo Hardeman | Konteo Hardin | Konteo Harris | Konteo Harrison | Konteo Hartley | Konteo Haskell | Konteo Hays | Konteo Hemphill | Konteo Henderson | Konteo Hidalgo | Konteo Hill | Konteo Hockley | Konteo Hood | Konteo Hopkins | Konteo Houston | Konteo Howard | Konteo Hudspeth | Konteo Hunt | Konteo Hutchinson | Konteo Irion | Konteo Jack | Konteo Jackson | Konteo Jasper | Konteo Jeff Davis | Konteo Jefferson | Konteo Jim Hogg | Konteo Jim Wells | Konteo Johnson | Konteo Jones | Konteo Karnes | Konteo Kaufman | Konteo Kendall | Konteo Kenedy | Konteo Kent | Konteo Kerr | Konteo Kimble | Konteo King | Konteo Kinney | Konteo Kleberg | Konteo Knox | Konteo La Salle | Konteo Lamar | Konteo Lamb | Konteo Lampasas | Konteo Lavaca | Konteo Lee | Konteo Leon | Konteo Liberty | Konteo Limestone | Konteo Lipscomb | Konteo Live Oak | Konteo Llano | Konteo Loving | Konteo Lubbock | Konteo Lynn | Konteo Madison | Konteo Marion | Konteo Martin | Konteo Mason | Konteo Matagorda | Konteo Maverick | Konteo McCulloch | Konteo McLennan | Konteo McMullen | Konteo Medina | Konteo Menard | Konteo Midland | Konteo Milam | Konteo Mills | Konteo Mitchell | Konteo Montague | Konteo Montgomery | Konteo Moore | Konteo Morris | Konteo Motley | Konteo Nacogdoches | Konteo Navarro | Konteo Newton | Konteo Nolan | Konteo Nueces | Konteo Ochiltree | Konteo Oldham | Konteo Orange | Konteo Palo Pinto | Konteo Panola | Konteo Parker | Konteo Parmer | Konteo Pecos | Konteo Polk | Konteo Potter | Konteo Presidio | Konteo Rains | Konteo Randall | Konteo Reagan | Konteo Real | Konteo Red River | Konteo Reeves | Konteo Refugio | Konteo Roberts | Konteo Robertson | Konteo Rockwall | Konteo Runnels | Konteo Rusk | Konteo Sabine | Konteo San Augustine | Konteo San Jacinto | Konteo San Patricio | Konteo San Saba | Konteo Schleicher | Konteo Scurry | Konteo Shackelford | Konteo Shelby | Konteo Sherman | Konteo Smith | Konteo Somervell | Konteo Starr | Konteo Stephens | Konteo Sterling | Konteo Stonewall | Konteo Sutton | Konteo Swisher | Konteo Tarrant | Konteo Taylor | Konteo Terrell | Konteo Terry | Konteo Throckmorton | Konteo Titus | Konteo Tom Green | Konteo Travis | Konteo Trinity | Konteo Tyler | Konteo Upshur | Konteo Upton | Konteo Uvalde | Konteo Val Verde | Konteo Van Vandt | Konteo Victoria | Konteo Walker | Konteo Waller | Konteo Ward | Konteo Washington | Konteo Webb | Konteo Wharton | Konteo Wheeler | Konteo Wichita | Konteo Wilbarger | Konteo Willacy | Konteo Williamson | Konteo Wilson | Konteo Winkler | Konteo Wise | Konteo Wood | Konteo Yoakum | Konteo Young | Konteo Zapata | Konteo Zavala
Pedagogio
Universitatoj:
Universitato de Teksaso, Teksasa A&M kaj Rice-Universitato
Eksteraj ligoj
- [http://www.state.tx.us Oficiala retpaĝaro de la ŝtata registaro de Teksaso]
Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:テキサス州
ko:텍사스 주
simple:Texas
th:มลรัฐเทกซัส
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
AmerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko
----
Ameriko estas kontinento inter Azio kaj Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la itala maristo Amerigo VESPUCCI. Oni povas dividi Amerikon en tri partojn: Nordameriko, Mezameriko kaj Antiloj, kaj Sudameriko.
(vidu Abya Yala)
Nordameriko
Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:
- Kanado
- Meksiko
- Usono
:Ankaŭ Gronlando (dana) estas en Nordameriko.
Mezameriko
Mezameriko kaj Antiloj (aŭ la Kariba Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:
- Antigvo-Barbudo
- Bahamoj
- Barbado
- Belizo
- Domingo
- Dominiko
- Grenado
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduro
- Jamajko
- Kostariko
- Kubo (lando)
- Nikaragvo
- Panamo
- Puerto-Riko (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
- Salvadoro
- Sankta Kristofo kaj Neviso
- Sankta Lucio
- Sankta Vincento kaj Grenadinoj
- Trinidado kaj Tobago
Sudameriko
Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Urugvajo
- Venezuelo
Dosiero:ameriko-eta.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/nordameriko.png Pligrandigu mapon de Nordameriko]
[http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon de Sudameriko]
En Nordameriko, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika istmo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio kaj bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Nordameriko (= Ameriko norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la anglan frazo "American to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tiu ofte ĉangrenigas aliaj landanoj, ĉar se oni diras "Amerikanoj invadis landon", "Amerikanoj mortpafas militmalliberulojn", "Amerikanoj pisas sur Koranon", "Amerikanoj mortpunas adoleskanton", ktp. ne eblas scii se la novaĵo diras pri anoj de tuta Ameriko, aŭ nur pri Usonanoj, ĉar oni ne povas scii ĉu "amerikano" estas ano de "Ameriko" aŭ "Amerikoj".
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Vidu ankaŭ
- Historio de Ameriko
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Amerikaj montoj
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Ameriko
ja:アメリカ州
ko:아메리카
simple:The Americas
th:ทวีปอเมริกา
zh-min-nan:Bí-chiu
Nordameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
Nov-MeksikoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Meksiko
----
Dosiero:us-nm.gif
Nov-Meksiko (angle, New Mexico [nu MEKS-a-ko];hispanlingva, Nuevo México) fariĝis la 47-a ŝtato de Usono je la 6-a de januaro 1912.
Pli granda procento de usonaj indiĝenoj loĝas en Nov-Meksiko ol en iu alia ŝtato.
Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejparte mineraloj. Ĝi produktas pli da uranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj.
La atombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urbo Los Alamos.
Loĝantaro: 1,819,046 (en 2000)
Ĉefurbo: Santa Fe
TTT-ejo de Nov-Meksiko en la angla http://www.state.nm.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ニューメキシコ州
ko:뉴멕시코 주
Arkansaso
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Arkansaso
----
Akansaso (angle, Arkansas [á:rkanso:]) fariĝis la 25-a ŝtato de Usono je la 15-a de junio 1836.
Loĝantaro: 2,673,400 (en 2000)
Ĉefurbo: Little Rock
TTT-ejo de Arkansaso en la angla http://www.state.ar.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:アーカンソー州
ko:아칸소 주
simple:Arkansas
LuizianoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Luiziano
----
Dosiero:us-la.gif
Luiziano (angle, Louisiana [lu-IZ-i-an-a]) fariĝis la 18-a ŝtato de Usono je la 30-a de aprilo 1812.
Eŭropaj influoj kaj etna diverseco distingas Luizianon el la aliaj ŝtatoj. Kiam ĝi eniris la Union, ĝi kunportis francan leĝsistemon kaj dulingvecon kiuj ankoraŭ ekzistas tie.
La kulturoj de Afriko kaj Francio kunmiksis kun la indiĝenoj en Luiziano kaj kreis riĉan kulturon kiu estas fama pro, interalie, sia muziko kaj kuirarto. Vidu: Kaĵunoj
La lokaj registar-dividoj de Luiziano nomiĝas angle "parish" (paroĥo), sed estas pli-malpli la sama afero kiel la "county" (kantono aŭ konteo) de aliaj usonaj ŝtatoj.
Loĝantaro: 4,468,976 (en 2000)
Ĉefurbo: Baton Rouge
Plej granda urbo: Nov-Orleano
TTT-ejo de Luiziano en la angla http://www.state.la.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ルイジアナ州
ko:루이지애나 주
simple:Louisiana
Respubliko de TeksasoLa Respubliko de Teksaso estis regno inter 1836 kaj 1845, kiu krude respondas al la nuna Ŝtato de Teksaso en Usono. La nordaj limoj kun Usono difiniĝis de la Traktato Adams-Onis inter Usono kaj Hispanio en 1819. La suda landlimo kun Meksiko estis disputata dum la daŭro de la Respubliko de Teksaso. Teksaso pretendis, ke la limo estu rivero Rio Grande, dum Meksikio pretendis ke ĝi estu Rio Nueces. Tiu ĉi disputo poste ekigis la Uson-Meksikan Militon post la aneksado de Teksaso al Usono.
Antaŭ sendependo
Antaŭ Meksikia sendependiĝo en 1821 Teksaso estis parto de hispania kolonio de Nov-Hispanio. Teksaso post tiam estis parto de Meksiko kiel parto de la ŝtato de Coahuila y Tejas ĝis la Teksasa Revolucio. La unua deklaro de sendependeco subskribiĝis en Goliad je la 20-a de decembro 1835. La Teksasa Deklaro de Sendependeco leĝiĝis ĉe Washington-on-the-Brazos sur la 21-a de aprilo 1836 efike kreante la Respublikon de Teksaso.
Eksendependo
Post kvar tagoj, la du-semajna Batalo de la Alamo finiĝis, dum la armeo de meksika generalo Antonio LÓPEZ de SANTA ANNA mortigis preskaŭ ĉiujn el la 200 Teksasanoj kaj Usonanoj, en tiu ĉi malgranda misiejo. "Rememoru la Alamon" fariĝis la batalkrio de la Teksasa Revolucio. La Batalo de San Jacinto estis je la 21-a de aprilo 1836, proksime al la nuna urbo de Hjustono. La tuta armeo de Ĝeneralo SANTA ANNA kun 1 600 viroj estis aŭ kaptita aŭ mortigita de la Teksasa armeo de Sam HOUSTON kun 800 Teksasanoj; nur naŭ Teksasanoj mortis. Tiu ĉi decida batalo rezultis en la sendependeco de Teksaso de Meksiko.
Sam HOUSTON, devena de Virginio, estis Prezidento de la Respubliko de Teksaso dum du apartaj oficperiodoj, 1836-1838 kaj 1841-1844. Li estis ankaŭ Ŝtatestro de Teksaso de 1859-1861.
La unua Kongreso de la Respubliko de Teksaso kunvenis dum oktobro 1836 ĉe Columbia (nun West Columbia). Stephen F. AUSTIN, konata kiel la Patro de Teksaso, servis dum du monatoj kiel Sekretario de Ŝtato (ministro pri eksteraj aferoj) de la nova Respubliko kaj tiam mortis je la 27-a de decembro 1836.
Dum 1836, kvin lokoj servis kiel dumtempaj ĉefurboj de Teksaso (Washington-on-the-Brazos, Harrisburg, Galveston, Velasco kaj Columbia), antaŭ ke Sam HOUSTON movis la ĉefurbon al Hjustono en 1837. En 1839 Mirabeau B. LAMAR, dua Prezidento de la Respubliko de Teksaso, translokigis la ĉefurbon al nova urbo Waterloo, kiun li renomis Austin honore al Stephen F. AUSTIN.
Interna politiko de la Respubliko baziĝis sur la konflikto inter du partietoj: La naciisma partieto, estrata de Mirabeau B. LAMAR, kiu favoris la sendependecon de Teksaso, publikan edukadon, elpelon de la indianoj, kaj pligrandigon de Teksaso al la Pacifika Oceano. Iliaj kontraŭuloj, estrataj de Sam HOUSTON, favoris aneksadon al Usono kaj pacan kunvivon kun la indianoj.
La Prezidentoj de la Respubliko estis:
- David BURNET dumtempa 1836
- Sam HOUSTON 1836-1838
- Mirabeau B. LAMAR 1838-1841
- Sam HOUSTON 1841-1844
- Anson JONES 1844-1845.
La Respubliko havis diplomatajn rilatojn kun Usono, Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Respubliko Jukatano.
Aneksado
Je la 28-a de februaro, 1845, la Usona Kongreso promulgis leĝon, kiu permesis Usonon aneksi la Respublikon de Teksaso kaj je la 1-a de marto Usona Prezidento John TYLER subskribis la leĝon. La leĝo fiksis la tagon de aneksado al la 29-a de decembro, 1845. Je la 13-a de oktobro de la sama jaro, plimulto de voĉdonantoj en la Respubliko aprobis la proponitan konstitucion, kiu poste estis akceptita de la Usona Kongreso, kiu faris Teksason Usona ŝtato je la sama tago, je kiu aneksado fariĝis efika (tiel preterpasantan la teritorian fazon). Unu el la ĉefaj motivoj favore al aneksado estis, ke la Teksasa registaro estis akirinta grandegan ŝuldon, kiun Usono konsentis alpreni. Dum 1850, reciproke de tiu ĉi alpreno de ŝuldo, granda parto de la teritorio pretendita de Teksaso, nun partoj de Kolorado, Kansaso, Oklahomo, Nov-Meksiko, kaj Vajomingo, estis cedita al la Usona federala registaro.
La aneksa traktato inkludis du unikajn postulojn:
- La traktato rajtigas al la nova Ŝtato de Teksaso dividi sin en ĝis kvin ŝtatojn kun la aprobo de ĝia ŝtata leĝistaro. Teksaso konservas tiun rajton hodiaŭ.
- Teksaso ne devis aldoni siajn publikajn bienojn al la federala registaro. Dum Teksaso ja cedis ĉiujn teritoriojn ekster sia nuna areo al la usona federala registaro en 1850, ĝi ne cedis ajnan publikan bienon interne de siaj nunaj limoj. Tio ĉi signifas, ke la solaj bienoj posedataj de la usona federala registaro interne de Teksaso, estas ja aĉetita, de la federala registaro.
Eblas argumenti, ke la aneksado kontraŭis la kontrakton inter Teksaso kaj Meksiko, kiu en 1836 donis al Teksaso sendependecon je la kondiĉo, ke ĝi ne iĝu parto de Usono.
Notindaj figuroj de la Respubliko de Teksaso
- Stephen F. AUSTIN
- David G. BURNET
- Jim BOWIE
- Davy CROCKETT
- Lorenzo DE ZAVALA
- Sam HOUSTON
- Albert Sydney JOHNSON
- Mirabeau B. LAMAR
- Jose Antonio NAVARRO
- William B. TRAVIS
- Isaac VAN ZANDT
- Edwin WALLER
ja:テキサス共和国
1836Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1836
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1836 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglion revenas Charles DARWIN
- 15-a de junio : Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 10-a de junio : André Marie AMPÈRE, Marseilles, franca fizikisto,
- 28-a de junio : James MADISON
----
1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1836년
simple:1836
1845Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1845
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1845 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a de marto : Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro : Teksaso fariĝis la 28-a ŝtato de Usono.
- Universal (Sotos Ochando) kreita.
Naskiĝoj
- 3-a de marto : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 27-a de marto : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 24-a de aprilo : Carl SPITTELER
- 27-a de julio : Leon FAUVART-BASTOUL
Mortoj
- 8-a de junio : Andrew JACKSON
----
1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1845년
simple:1845
1845Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1845
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1845 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a de marto : Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro : Teksaso fariĝis la 28-a ŝtato de Usono.
- Universal (Sotos Ochando) kreita.
Naskiĝoj
- 3-a de marto : Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY
- 27-a de marto : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 24-a de aprilo : Carl SPITTELER
- 27-a de julio : Leon FAUVART-BASTOUL
Mortoj
- 8-a de junio : Andrew JACKSON
----
1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1845년
simple:1845
AŭstinoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso > Aŭstino
----
Aŭstino (angle Austin [AS-tn]) estas la ĉefurbo de la ŝtato de Teksaso, interne de Usono. Ĝi situas centre de la ŝtato. Laŭ la Censo de 2000, enhavas 656 562 loĝantojn, kio igas ĝin la kvare plej granda urbo en la ŝtato post Houston, Dallas, kaj San Antonio kaj la 17-e plej granda urbo en Usono. La metropola areo enhavas pli ol miliono da loĝantoj. La urbo estas nomita por Stephen F. AUSTIN, la "Patro de Teksaso". Aŭstino estas ankaŭ la konte-a ĉefurbo de Konteo Travis.
Aŭstino fondiĝis dum 1835 kaj unue nomiĝis Waterloo. Dum 1838, Mirabeau B. LAMAR, dua Prezidento de la Respubliko de Teksaso, nomis la urbo honore al Stephen F. AUSTIN.
Aŭstino estas ankaŭ la hejmo de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, ankaŭ nomita kiel "UT". Ĝi estas la "flagŝipa tereno" de la Sistemo de La Universitato de Teksaso. Aliaj kolegioj kaj universitatoj en Aŭstino estas Austin Community College (Aŭstina Komunuma Kolegio), Concordia University, Huston-Tillotson College, kaj la St. Edwards University (Universitato de St. Edward).
Aŭstino havas miksaĵon de edukantoj, studentoj, politikistoj, propagandistoj, artistoj, ktp. Ĝi ankaŭ estas la mem-nomita "monda ĉefurbo de viva muziko", kun vibra scenejo de viva muziko centrita ĉirkaŭ multaj noktokluboj sur 6-a Strato kaj la jara filma/muzika festivalo nomita "South by Southwest" (Sude Sudokcidenta). "Austin City Limits", longdaŭra programo pri koncerta muziko sur usona televido, survideobendiĝas sur la tereno de la Universitato de Teksaso.
La plej grandaj dungantoj en Aŭstino inkludas la registaron de Teksaso, Dell Computer, Motorola, kaj IBM. Aliaj altteknikaj kompanioj kun estrejoj en Aŭstino inkludas Freescale Semiconductor (antaŭe parto de Motorola), Vignette, Cirrus Logic, kaj National Instruments, la posta rangas inter la 100 Plej Bonaj Dungantoj de revuo Fortune. La multiĝo de teknologiaj kompanioj kondukis al la regiona neformala nomo "Silicon Hills" ("Silicia Montetaro") kaj spronis rapidan disvolvadon suden kaj norden.
La Universitato de Teksaso havas elstaran Fakon de Radiofonio, Televizio, kaj Filmado, kaj parte pro tio ĉi Aŭstino ĝis nun estas la scenejo de multaj kinaj filmoj, ekzemple Secondhand Lions, Waking Life, Spy Kids, Dazed and Confused, Office Space, kaj Slacker. Aŭstino estas la hejmo de kelkaj famaj reĝisoroj tiel kiel Robert Rodriguez. Aŭstino gastigas jaran Austin Film Festival (Aŭstina Filma Festivalo) kaj la Sude Sudorientan Festivalon, kiuj logas multajn filmojn de multaj specoj de ĉirkaŭ la mondo.
Aŭstino situas ĉe la Rivero Colorado, kun tri lagoj interne de la urbo: Town Lake (Urbeta Lago), Lake Austin (Lago Aŭstino), kaj Lake Travis (Lago Travis). La urbo ankaŭ situas sur Balcones Fault (Balcones-Faŭlto), kiu iras proksimiume laŭ IH35 (interŝtata ŝoseo 35), la plej grava nord-suda arterio. La orienta parto de la urbo estas plata, dum la okcidenta suburbo konsistas el pejzaĝaj ondaj montetoj ĉe la rando de la Texas Hill Country (Teksasa Monteta Ruro). Ĉar la montetoj okcidente estas primare rokaj kun maldika kovraĵo de supraĵa grundo, la urbo emas al oftaj subit-inundoj de la troa forkuraĵo kaŭzita de fulmotondra ŝtormo. Por helpi regi tiun ĉi forkuraĵon kaj generi hidroelektran povon, la Lower Colorado River Authority (Aŭtoritato de la Suba Kolorado-Rivero) funkciigas serion de digoj, kiuj formas la Texas Highland Lakes (Teksasaj Montetaraj Lagoj). La lagoj ankaŭ provizas lokojn por boatado, naĝado, kaj aliaj specoj de distrado interne de kelkaj parkoj lokitaj strande de la lagoj.
Loka interesaĵo estas la vespertoj, kiuj loĝas sub la ponto sur Congress Avenue (Kongresa Avenuo) super Urbeta Lago sur la Rivero Kolorado apud la centro de la urbo. Multaj kuniĝas vespere sur kaj apud la ponto por vidi la vespertojn. Ankaŭ estas tiuj vizitantoj, kiuj luas ĉambrojn rigardantajn al la lago aŭ iras al restoracioj ĉe la lago por vidi la vespertojn.
Inter la profesiaj sportaj teamoj en Aŭstino estas la Austin Ice Bats (Aŭstinaj Glaciaj Vespertoj) de la Central Hockey League (Centra Hokea Ligo) kaj la Austin Wranglers de la Arena Football League.
Austin-Bergstrom International Airport (Aŭstin-Bergstroma Internacia Aerhaveno) servas Aŭstinon.
Aŭstino gastigis la Landan Kongreson de ELNA en junio 2005, per la laboro de la [http://esperantoaustin.org Esperanto-Klubo de Aŭstino] kaj aliaj homoj. Tiu klubo kunvenas ĉiudimanĉe.
ja:オースティン
DalasoDallas estas urbo en Teksaso, Usono.
Dallas kun proksimume 1,8 millionoj da enloĝantoj. Dallas estas mondkonata pro sia IT industrio kaj sia industrio telecomminications. Ĝi lokiĝas ĉe .
La ĉefa flughaveno estas la "Dallas/Fort Worth International Airport" (DFW).
Kategorio:Urboj de Teksaso
Kategorio:Urboj de Usono
ja:ダラス
San-AntonioSan Antonio estas la hispana nomo de Sankta Antonio, kaj ĝi estas komuna nomo de toponimoj en lokoj kie la hispana lingvo estas aŭ iam estis parolita:
- Argentino
- San Antonio, en provinco Jujuy
- Ĉilio
- San Antonio
- Meksiko
- San Antonio, en San Luis Potosí
- Peruo
- San Antonio, en la provinco de Limo
- Hispanio
- San Antonio Abad (katalune: Sant Antoni de Portmany) en insulo Ibizo
- Usono
- San Antonio (Florida)
- San Antonio (Teksaso)
Beaumont (Teksaso)Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso > Beaumont < Urboj
----
- loko: ??.?? Norde, ??.?? Okcidente
- horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 133 866 (en 2000-a Usona Censo)
Beaumont estas la ĉefurbo de Konteo Jefferson, Teksaso, Usono en sudorienta Teksaso.
La 10-an de Januaro, 1901 nafto malkovriĝis ĉe Spindletop apud la urbo. Spindletop fariĝis la unuan maĵora naftokampo. Pro tio fondiĝis multaj petrolaj firmaoj, kaj rafinado de nafto fariĝis la ĉefa industrio en la regiono.
La Regiona Flugaveno de Sudorienta Teksaso en Nederland, Teksaso servas Beaumont kaj Port Arthur, Teksaso.
Lamar Universitato - Beaumont situas en la urbo.
Sherman (Teksaso)Sherman [ŜERman] (foje esperantigita kiel Ŝermano) estas la ĉefurbo de konteo Grayson, Teksaso, Usono. Laŭ la 2000 Usona Censo, la tuta loĝantaro de la urbo estis 35 082.
Geografio
Sherman situas (33.641077, -96.609991), kio estas proksimume 100 km norde de Dallas.
Laŭ la Usona Censa Buroo, la urbo havas tutan areon de 100.0 km². 99.8 km² estas tera kaj 0.2 km² estas akva.
Demografio
Laŭ la Usona Censo de 2000, estas 35 082 homoj, 13 739 hejmanaroj, kaj 8 820 familioj loĝantaj en la urbo. La homa denseco estas 351,4/km². Estas 14 926 loĝejoj kun averaĝa denseco de 149,5/km². La rasa konsisto de la urbo estas 78,46% blanka, 11,23% Afrikusona, 1,33% Indiana, 1,06% Azia, 0,03% Pacifikinsulanoj, 5,26% de aliaj rasoj, kaj 2,62% de du au pli rasoj. 12,14% de la loĝantaro estas Hispana de iu ajn raso.
Estas 13 739 hejmanaroj el kiuj 30,9% havas infanojn sub 18-jara loĝantaj kun si. 46,7% estas geedzaj paroj loĝantaj kune, 13,4% havas hejmaninon sen ĉeesta edzo, kaj 35,8% estas ne-familioj. 30,4% da hejmanaroj konsistas el individuoj kaj 12,5% havas anon pli ol 65-jara. La averaĝa grandeco estas 2,42 anoj kaj la averaĝa familia grandeco esta 3,01 anoj.
En la urbo, la loĝantaro dissterniĝas kun :
24,6% sub 18-jara,
13,1% kun aĝoj de 18 ĝis 24,
27,8% de 25 ĝis 44, kaj
15,1% de kaj super 65.
La mediana aĝo estas 34 jaroj. Por ĉiuj 100 inoj estas 92,1 viroj. Por ĉiuj 100 inoj de kaj super 18 jaroj, estas 89,3 viroj.
La mediana jara enspezo en la urbo estas $34 211, kaj la mediana enspezo por familio estas po $42 528. Viroj havas medianan enspezon de $31 828 kontraŭ $23 363 por virinoj. La pohoma enspezo en la urbo estas $18 717. 13,3% el la loĝantoj kaj 9,6% el la familioj estas sub la povra nivelo. El ĉiuj povruloj, 14,7% estas sub 18-jara kaj 11,7% estas de kaj super 65-jara.
Historio
La komunumo de Ŝermano, kiu estas ĉe la centro de la konteo, estis kreita de akto de la Teksasa parlamento kiel la ĉefurbo de la konteo la 17-an de Marto, 1846. Thomas J. Shannon estis unu el la unuaj setlintoj de la regiono. La urbo estas nomita por Gen. Sidney Sherman, heroo de la Teksasa revolucia milito. Trunka tribunalejo estis inter la unuaj konstruaĵoj. Post ne longe, aliaj setlantoj transloĝiĝis al al komunumo. Sed la urbo estis sur senakva kresto, kaj dum 1848 ĝi translokiĝis 5 km orienten al la nuna loko. Antau 1852, 400 homoj loĝis en Ŝermano.
Dum la Usona Milito inter la Statoj, William C. Young organizis la Dek Unuan Teksasan Kalvaion kun 1 000 viroj de la Ŝermana regiono. Eksterleĝuloj William Quantrill kaj Jesse James vizitis Ŝermano dum tiu milito kaj poste dum la Radikala Rekonstruo (1866-1876).
Dum 1866, La Sherman Male and Female Institute (Ŝermana Vira kaj Virina Instituto) komencis registri gestudentoj. Dum 1873 ĝi fariĝis la North Texas Female College (Virina Kolegio de Norda Teksaso). Austin College (Austina Kolegio), vira kolegio, tranlokiĝis al Ŝermano de Huntsville, Teksaso dum 1876. Mary Nash College establiĝis. La publika eduka sistemo de establiĝis dum 1883. Antau la mezaj 1920-oj, Ŝermano havis 6 privatajn akademiejoj kaj kolegiojn, 6 elementajn lernejojn, kaj 2 gimnaziojn. Dum 1935, Kidd Key College (antaue la Ŝermana Vira kaj Virina Instituto) fermiĝis.
Kvankam la Houston and Texas Central Railfway (Hjustona kaj Centra Teksasa Fervojo) atingis Ŝermano dum 1872, kiu plirapidigis komerco kaj industriigado, la urbo malsukcesis oferti sufiĉan sumon al la Missouri, Kansas and Texas line (Misuria, Kansasa, kaj Teksasa Fervojo)igi konstruon de fervojo al Ŝermano. Tia kupliĝo ligus la urbon kaj la konteon al profitodona merkato en nordorienta Usono kaj ankau al la nacia fervoja sistemo. Anstataue la fervojo decidis meti la stacidomon en la nova urbo de Denison (Esperante: Denisono)kelkaj kilometroj norde. Elektra interurba fervojo komencis inter Ŝermano kaj Denisono dum 1901. Poste ĝi ligiĝis al Dalaso kaj aliaj urboj tra Dalaso. Loke sciata kiel la Interurban, ĝi havis kelkaj leĝaj nomoj, ekzemple Texas Electric Railroad. Ĝi tute forlasiĝis dum 1948.
La Ŝermana tumulto dum 1930 akiris fifamecon por la urbo. George Hughes, nigrula agrikultura laboristo, estis akuzita de seksatenco. Dum la proceso, kolera blankula homamaso ekbruligis la tribunalejo kaj la akuzito mortis tie. Poste, la homamaso kontinuis tumulti kun pli da violento kuntrau lokaj nigruloj.
La kresko de la loĝantaro dum la jaroj povas esti vidata en la suba tablo.
Jaro
|
1852
|
1870
|
1880
|
1900
|
1920
|
1940
|
1960
|
1980
|
2000
|
Loĝantoj
|
400
|
1 439
|
6 093
|
10 243
|
15 031
|
17 156
|
24 988
|
30 413
|
35 028
|
Eksteraj Ligoj
- [http://www.ci.sherman.tx.us/ Oficiala TTT-ejo de la urbo] (angle)
- [http://www.shermanisd.net Oficiala retpaĝaro de Sendependa Lerneja Distrikto de Sherman] (angle)
- [http://www.tsha.utexas.edu/handbook/online/articles/view/SS/hds3.html Handbook of Texas Online: Sherman, TX] (angle)
Tyler (Teksaso)Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso > Tyler < Urboj
----
- loko: 32°20'3" Norde, 95°17'60" Okcidente
- horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 83 650 (en 2000-a Usona Censo)
Tyler estas la ĉefurbo de Konteo Smith, Teksaso, Usono en Orienta Teksaso proksimume 160 km oriente de Dalaso.
Dum Tyler laŭleĝe urbiĝis la 11-an de Aprilo dum 1846, sed fakte urbiĝis la 6-an de February 1847 kiam la tero por la urbocentro aĉetiĝis.
Geografio
Laŭ la Usona Censa Buroo, la urbo havas tutan areon de 128,0 km². 127,7 km² estas tera kaj 0.3 km² estas akva.
Demografio
Laŭ la Usona Censo de 2000, estas 83 650 homoj, 32 525 T, kaj 21 076 familioj loĝantaj en la urbo. La homa denseco estas 655,1 km². Estas 35 337 loĝejoj kun averaĝa denseco de 276,7/km².
La rasa konsisto de la urbo estas 61,92% blanka, 26,63% Afrikusona, 0,34% Indiana, 0,96% Azia, 0,04% Pacifikinsulanoj, 8,46% de aliaj rasoj, kaj 1,65% de du au pli rasoj. 15,82% de la loĝantaro estas Hispana de iu ajn raso.
Texas City (Teksaso)Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso > Texas City
----
Texas City [TEKses SIti] estas urbo en konteo Galveston en Teksaso.
Laŭ la censo de 2000 ĝi havis 41.521 loĝantojn.
Ĝi posedas gravajn marhavenon kaj petrolan industrion.
Ĝiaj koordinatoj estas 29,40° N kaj 94,93° U;
ĝi situas ĉe la Meksika Golfo.
Historio
La unuaj blankulaj setlejoj en la regiono ekestis ĉirkaŭ 1830.
Inter 1837 kaj 1839 tie ekzistis setlejo nomata Austinia, planita kiel stacio de konstruota fervojo.
Ĝi estis nomita laŭ Stephen F. AUSTIN, same kiel la urbo Aŭstino, kiu tiutempe ankoraŭ nomiĝis Waterloo.
Kiam klariĝis, ke tie ne pasos la fervojo, la setlejo dissolviĝis.
Proksime ekestis aliaj setlejo, Shoal Point, Dollar Point kaj Miller's Point.
Iom post 1890 kelkaj investemuloj decidis konstrui havenon proksime de tiuj setlejoj.
Ekestis industriejoj, kaj en 1893 oni oficiale fondis la urbon Texas City.
Ankaŭ la fervoja ligo nun estis establita, kiu permesis altransporti kotonon kaj grenon por ŝiptransporto.
La haveno forte konkuris kun tiuj de Galveston (10 km for) kaj Houston (40 km for).
Post ekribeloj en Meksiko ĉirkaŭ 1910 la urbo iĝis usona garnizonurbo; sed en 1915 uragano detruis la kazernajn barakojn.
En 1913 la dua aviada divizio de la usona armeo estis establita ĉe Texas City.
Katastrofoj
Dufoje en sia historio la urbo suferis je granda hom-kaŭza katastrofo:
1947
Je la 16-a de aprilo 1947 en la haveno eksplodis du ŝipoj, Grandcamp kaj Highflyer. 500 homoj mortis. Ŝipo Grandcamp, registrita en Francio, havis kargon de municio kaj de 1.850 tunoj da amonia nitrato, uzota kiel sterko.
Iom post la oka horo matene oni rimarkis incendion surŝipe, kiu ne estis regebla. Post malpli ol horo la municio kaj la nitrato eksplodis, detruante la ŝipon kaj grandajn partojn de la haveno kaj mortigante centojn da homoj, inter ili 28 fajrobrigadanoj surŝipaj.
Ŝipo Highflyer estis ankrita en distanco de 200 metroj kaj damaĝita pro la eksplodo.
La ŝipanaro decidis forlasi ĝin unu horon poste.
Ĉar ankaŭ Highflyer enhavis preskaŭ mil tunojn da nitrato kaj 2000 tunojn da sulfuro, ankaŭ ĝi minacis eksplodi, kaj oni provis fortreni ĝin maren.
12 horojn post la unua eksplodo alvenis trenŝipoj el Galveston, sed ne eblis liberigi la ankritan ŝipon.
Ĉirkaŭ noktomezo ankaŭ Highflyer eksplodis kaj mortigis almenaŭ du pliajn homojn.
2005
Je la 23-a de marto 2005 okazis eksplodo en petrola rafinejo de kompanio BP, la tria plej granda rafinejo de Usono kun 2000 dungitoj.
Je la 13:20 eksplodis la "izomeriga unuo" de la rafinejo; sekvis incendio, estingota nur post du horoj.
Je la 13:28 la aŭtoritatoj instrukciis ke ĉiu restu en protektita loko; tiu instrukcio restis ĝis 14:10.
Nur je 15:22 oni sukcesis estingi la fajron kaj povis serĉi viktimojn.
Mortis 15 homoj, pli ol cent estis vunditaj.
La eksplodo estis aŭdebla kaj sentebla en granda parto de la distrikto; en la urbo Texas City fenestroj rompiĝis.
La izomeriga unuo estis tiutempe reaktivigata post periodo de flegado. Spertuloj diras, ke tia fazo de reaktivigo estas la plej danĝera.
Uraganoj
Kvin fortaj uraganoj atakis la urbon en ĝia historio, interalie en 1900 kaj 1915.
Eksteraj ligoj
- [http://www.texas-city-tx.org/ Urba retejo]
- [http://www.chron.com/content/chronicle/metropolitan/txcity/index.html The explosion], anglalingva raporto 50 jarojn post la katastrofo de 1947
Kategorio:Usono
2000Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
:Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento.
:Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento.
:Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk.
:Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.
Kulturaj eventoj
- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
Naskiĝoj
Mortoj
- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA
----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000
ja:2000年
ko:2000년
ms:2000
simple:2000
th:พ.ศ. 2543
zh-min-nan:2000 nî
1993Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1993
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1993 post Kristo okazis, inter alie:
Eventoj
- 78-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio.
- Hugo RÖLLINGER iĝis honora membro de Germana Esperanto-Asocio.
- 10-a de decembro : la PEN-Mondkongreso akceptas la Esperantan PEN-Centron.
- Aleksandr POSTNIKOV rehabilitata.
- Andoro : Post referendumo akceptitas la unua konstitucio.
- Belgio: Albert la 2-a surtroniĝas.
- Ĉeĥoslovakio disiĝas je du ŝtatoj : Ĉeĥio kaj Slovakio. Vaclav HAVEL ekas kiel la unua Ĉeĥa prezidento.
- Burundo : Murdinte novelektitan prezidenton, militistoj prenas la regon.
- Ekvatora Gvineo : unuaj elektoj.
- Kazaĥio : prezidentiĝas Nursultan NAZARBAJEV.
- Niĝero : Unuaj multpartiaj elektoj.
- Usono : Bill CLINTON elektatas prezidento. Eksprezidentiĝas George BUSH.
- Japanio : LDP perdas la elektojn.
- Uzbekio : Islam KARIMOV prezidentiĝas.
- Al UNO aniĝas Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio.
Naskiĝoj
Mortoj
- 20-a de januaro : Svislando : Audrey HEPBURN
- 23-a de marto : Germanio : Hans Werner RICHTER
- 19-a de junio : William GOLDING
- 14-a de julio : Léo FERRÉ
- 31-a de julio : Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj
- 31-a de oktobro : Italio : Federico FELLINI
- 31-a de oktobro: Usono: River PHOENIX
- 25-a de novembro : Anthony BURGESS
- decembro : Mladen VRTUNSKI
- 12-a de decembro: ANTALL József, hungara ministerprezidento
TAga kroniko
Januaro 1993
- 1 a. CSFR dividiĝas: Ĉeĥa kaj slovaka respublikoj iĝas sendependaj ŝtatoj.
- 3a. Prezidanto de Kenjo, Moi, reelektiĝas.
- 3a. Bush kaj Jelcin subskribas en Moskvo Start-2-konvencion pri redukto de nukleaj armiloj.
- 3a. Unuafoje ĉiuj konfliktopartioj en eksa Jugoslavio kune konferencas en Ĝenevo.
- 3a. Perua parlamento refunkcias post 9monata interrompo.
- 4a. Kadre de Komunumo de Sendependaj Statoj (KSS) _ en Taŝkento formiĝas „Komunumo de Statoj de Meza Azio kaj Kazahio".
- 11a. Registaro de Taĝikio lanĉas armean atakon kontrau Ia islama opozícío.
- 11 a. Nova iraka atako kontrau Ia teritorio de Kuvajto.
- 13a. Usonaj, britaj kaj francaj miiítaviadiloj bombas raketbazojn en sudo de irako. 13a. Eksa GDR-ĉefo Honecker estas liberigita kaj forflugas al Ĉilio.
- 14a. Dana ĉefministro Schlüter demisias. Rasmussen- iĝas lia posteulo.
- 18a. Okcidentaj aviadiloj ree bombas militbazojn en Irako.
- 20a. Nova prezidento de Usono, Clinton, oficiale enoficiĝas.
- 22a. Kroatoj lanĉas atakon kon traŭ la regiono Krajina, kontrolata de serboj. Tiuj ĉi agrese respondas ĉie en la militregionoj. Ankaŭ kroatoj kaj islamaj bosnianoj pafas unu kontraŭ Ia alia.
- 22a.-Malsukcesa konferenco de Komunumo de Sendependaj,' Ŝtatoj (KSS) en Minsk: la organizaĵo disfalas pli kaj pli ĉefe pro la individuemo de Ukrainio, Moldovo kaj Turkmenio.
- 26a. Havel elektiĝas unua prezidanto de Ĉeĥa Respubilko.
- 27a.9jara mailibereja;puno por; la vidvino de la iama KP-ĉefo de Albanuo, Hoĝa, pro misuzo de ŝtata mono.
Februaro 2003
- 2a. Havel enposteniĝas kiel unua prezidanto de Ĉeha Respubliko.
- 3a. Papo Johano Paŭlo 2a dum 10taga vojaĝo tra Afriko vizitas Beninon, Ugandon kaj Sudanon.
- 3a.'Belorusio nuligas la malpermeson de sia Komunista Partio.
- 4a. 5 disidentaj membroj forlasas Ia Liberalan Partion de Aüstrío gvi datan de la dekstremulo Jörg Haider kaj formas propran parlamentan frakcion.
- 5a. Mobutu eksoficigas sian ĉefministron Ĉisekedi. Pluraj okcidentaj landoj postulas la demision de -Ia diktisto.
- 6a. EK havigas aI Ia Moldova Respubliko specialan gaststatuson, kiun ĝuas ankaŭ atiaj eksaj komunistaj respublikoj.
- 7a. En Liĥtenŝtejno la libera Listo rompas la 55jaran regadon de la 2 tradiciaj partioj. Cefministro' Brunhart demisias. Estro de la registaro iĝas la 33jaraĝa juristo Büchel.
- 7a. La reganta Kroata Demokratia Unio de prezidanto Tudjman venkas en la elektoj. Sed en Istrio, parto de Kroatio, ĝi fiaskas.
- 11 a. La ĉefo de Ia Itala Socialista Partio, Craxi, demisias, pro suspekto de koruptado. Li gvidis Ia partion dum 17 jaroj kaj estis ĉefministro dum 4 jaroj. Lia adepto, Benvenuto, iĝas lia posteulo.
- 12a. Eksa diktisto de -Malo, Traoré, estas kondamnita je morto.
- 14a. Ekskomunisto Brazauskas gajnas Ia prezidantajn elektojn en Litovio.
- 15a. La nova prezidanto de Kipro nomiĝas Klerides. Danke al la apogo de Ia naciistoj li venkis la ĝisnunan prezidanton Vasilioj.
- 15a. La Nacia Konsilio de Slovakio elektas Kovaĉ unua prezidanto.
- 17a. UN haltigas Ia liveradon de helpmaterialoj al Bosnio pro malhelpo flanke de la militantoj.
- 18a. La eksprezidanto de Sovetio, Gorbaĉov, devas defendi sin antaŭ t.n. ,popoIjuĝejo". Al li oni riproĉas „kontraŭkonstituciajn agojn' kontraŭ Ia sovetiaj popoloj". La ĉefakuzito mem ne aperas. La proceson oni konsideras kiel farson de la komunistoj.
- 22a. La Sekureca Konsilio de UN unuanime decidas Ia kreon de juĝejo pri la militkrimoj en- eksa Jugoslavio. UN denove liveras helpmaterialon' al Bosnio. La serboj pafatakas la kroatan urbon,Zadar.
- 23a. Okaze de la Tago de la Armeo en Moskvo miloj da komunismemaj homoj postulas puĉon kontraŭ Jelcin.
- 24a. La kanada Lefministro- Mulroney, kiu oficis 8-jarojn,- anoncas sian demision.
- 24a. La ĝenerala sekretario-de UN, Boutros Ghali, konsentas pri la projekto de la usona prezidanto Clinton, peraviadife disĵeti helpmaterialon super Bosnio.
- 24a. La usona ministro pri eksteraj aferoj Christopher vizítas Ia deportitajn'palestinanojn en suda Libano. Diplomatie li montras komprenemon-por la vidpunktoj kaj de palestinanojn kaj de israelo.
- 25a. En la somalia ĉefurbo Mogadiŝu eksplodas pafada inter UN-' trupoj kaj somaliaj armeanoj.
- 25a. En Kubo okazas unuafoje liberaj elektoj de la membroj de la „politburoo" kaj de la parlamentaj kaj provincaj deputitoj. La ŝtatestro Castro, kiu submetiĝas al la - voĉdonado, anoncas ke li antaŭvidas forlasi sian postenon post 5 jaroj.
- 25a. En |