Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Tel-Avivo

Tel-Avivo

Tel-Aviv estas urbo en Israelo. En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000. La urbo Tel-Avivo fondiĝis en 1909 kiel najbareco nomiĝanta "Aĥuzat-Bajit", kaj depost 1934 estis urbo. La loĝantaro en Tel-Avivo en 2004 estis ĉirkaŭ 366,000.

La metropolo Tel-Avivo

Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo, kiu neniam "ripozas". Ĝi situas ideale en la centro de Israelo, kaj estas facile atingebla de ĉie en la mondo. La flughaveno Ben-Gurion - la ĉefa enirejo al Israelo - troviĝas je veturdistanco de nur dudek minutoj de Tel-Avivo; Jerusalemo - malpli ol unu horo; Nazareto en la norda parto de Israelo - malpli ol du horoj; kaj Ejlato, la suda urbo - nur duonan horon da flugo. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas atingeblaj je unutaga ekskurso. Tel-Avivo estas mediteranea feriejo kun multaj sablaj plaĝoj. Preskaŭ de ĉie en la urbo vi proksimas al la marbordo. Tiu kombinaĵo de raviga maro kaj la proksimeco de Tel-Avivo al ĉiuj lokoj en Israelo igas ĝin ideala loko por libertempi kaj elvojaĝadi. En Tel-Avivo estas multaj hoteloj. La varieco inkluzivas unuflanke malmultekostajn hotelojn kaj je la alia flanko tre luksajn hotelojn.

Mondo de ĉiugustaj delicoj

Irante ekstere en Tel-Avivo - mondo da aventuroj kaj ĝuoj atendas vin. Per sia tepida mediteranea akvo, la maro agrable invitas por bano kaj marsportoj. La altaj konstruaĵoj kiuj tranĉas la ĉiellinion apud la marbordo, iom respegulas la naturon kaj la ritmon de la urbo. Promenejo ĉe la marbordo, haveneto, kafejoj, restoracioj kaj nokta vivo igas ĉi tiun urbon nerezistebla por turistoj kaj lokuloj. Vespere, la urbo lumiĝas kaj vekiĝas al nokta vivo. En Tel-Avivo estas diverstipaj restoracioj, multaj el ili luksaj, kaj multe da mediteranestilaj orientaj restoracioj. Distraĵoj furoras en Tel-Avivo. La urbo ofertas multajn kafejojn, diskejojn kaj trinkejojn, kiuj funkcias ĝis la malfrunoktaj horoj. Nokta promenado ĉe la marbordo ankaŭ estas agrabla travivaĵo, precipe somere aŭ printempe. En la suda rando de la promenejo (post 30 minutoj da promenado) kuŝas la antikva urbo Jafo. De tie, nova Tel-Avivo evoluis ekde la komenco de la nuna jarcento. Jaffo estas urbo el la biblia epoko: de ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jaffo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko. Absolute nemaltrafinda loko estas la triangulo de la stratoj Ŝejnkin, Nahalat-Binjamin kaj la Karmel-bazaro. La strato Ŝejnkin situas en la koro de Tel-Avivo; tie vi povas rigardi homojn kaj enspiri la junulecan "strat-vivon". En la alia flanko troviĝas la strata vendejaro de Nahalat-Binjamin. Tie vi povas renkonti muzikon, etoson, homojn kaj belajn artaĵojn. Tuŝante la straton Nahalat-Binjamin situas la plej granda israela subĉiela Bazaro, "Karmel". Tiu ĉi loko konsistas el kaoso da komerco, odoroj kaj koloroj. Alia alloga loko estas la pulbazaro en Jaffo. Ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion. Oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie...

Aĉetado

Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas centroj de la plej moderna modo. Vi povas trovi tie vestaĵojn de lokaj kaj de internacie famaj dezajnistoj.

Arkitekturo

Unu el la stiloj de arkitekturo kiu allogis internacian intereson estas la eŭropa "Bau-Hauz", kiu furoris en Tel-Avivo dum la tridekaj jaroj. Tel-Avivo estas konsiderata kiel la ĉefa urbo de "Bau-Hauz" en la mondo, kie multaj perloj de tiu ĉi stilo konserviĝis.

Muzeoj

En Tel-Avivo estas multaj muzeoj. Kelkaj el ili estas unikaj. Ekzemple, la Muzeo de Diasporo, kiu prezentas la historion de dumil jaroj de juda diasporo, estas unu el la plej interesaj. Apude situas Muzeo Erec-Israel, dediĉita al la historio kaj arkeologio de la regiono. Ĝi estas la nura muzeo kiu estas konstruita ĉirkaŭ aktiva arkeologia sito - la antikva urbo de Tel Kasila. La Tel-Aviva Muzeo de Arto estas la ĉefa muzeo de vidaj artoj. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj prezentas modernajn israelajn pentraĵojn kaj internacian arton. Tiu ĉi muzeo gastigas kulturajn eventojn, kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj pivotoj de la urbo. En Tel-Avivo vi ankaŭ povas amuziĝi per teatraĵoj kaj diversaj podi-artoj. La Filharmonia Orkestro de Tel-Avivo kun ĝia fama dirigento Zubin Mehta akiris mondan renomon. Kaj pri la apud-situanta teatro Habima, preskaŭ 100-jara, kaj la juna teatro Geŝer vi povas aŭdi eĉ en Novjorko, Moskvo kaj Berlino. Kategorio:Urboj de Israelo ja:テルアビブ simple:Tel-Aviv

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

85-a UK 2000

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Kongresoj > Universala Kongreso de Esperanto > 85-a Universala Kongreso de Esperanto ---- 85-a Universala Kongreso de Esperanto
Tel-Avivo, Israelo, 2000
1212 aliĝintoj.

Eksteraj ligoj


- http://www.uea.org/esperanto/servoj/kongresoj/2000/uk_2000.html
- http://www.esperanto.org/uk2000/ UK 00 UK 00 00 2000

2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

1934

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.

Naskiĝoj


- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.

Mortoj


- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ ----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年 ko:1934년 ms:1934 simple:1934 th:พ.ศ. 2477

Israelo

Geografio > Azio > Palestino > Israelo ---- Palestino Palestino ---- Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisrael, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Izraelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de monoteismaj mondreligioj - Judismo, Kristanismo, Islamo, la Bahaa Kredo.
- Landkodo: IL.
- E-nomo: [a] Izraelio; [o] Israela Ŝtato.
- Nacia nomo: Medinat Jisrael (he), Daulat Israil (ar).
- Areo: 20800 kv.km. inter ili teritorio de Palestina araba politika unuo - 6.220 kv.km.;
- Teritorioj de Palestina Aŭtonomio: # Cisjordanio # Gaza Sektoro
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Moshe KACAV.
- Registarestro: ĉefministro Ariel SHARON (2001)
- Parlamento: Kneset, kun 120 membroj
- Ĉefurbo: (Jerusalemo) (504 mil)
- Adm. divido: 6 provincoj.
- Urboj: Tel-Avivo (321 mil), Hajfo (223 mil).
- Loĝantaro: 5.521 mil (1995), inter ili 83,3% hebreoj, 17,0% palestinaj araboj.
- Ŝtatlingvo: Oficiale la ivrita kaj la araba. La rusa estas parolata de la granda enmigra komunumo el eksa Sovetunio. Estas disvastigita ankaŭ la angla lingvo.
- Kredantoj: judoj, islamanoj, kristanoj.
- MNP: totala - 94 mlrd $; pokapa - 15.920 $.
- Eksporto: frukto, legomaro, naftoproduktoj, kemiaĵoj, maŝinindustria produktaĵo.
- Monunuo: nova siklo.
- Organizoj: UNO (1949)
- Historio:
1948 Deklaro de Israela Ŝtato
1948-1949 Milito por sendependeco, reunuiĝo de Okcidenta Jerusalemo
1948-1952 Ĥajim VAJCMAN, unua israela prezidento
1949-1953 David BEN-GURION, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo en UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

- Heredaĵo: Jerusalemo (Muro de lamentoj, Domo de Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum). Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga Milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo. Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montaro, kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Israelo
- Landnomoj
- [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/vidal.html Israelo kontraŭ Israelo/artikolo] ja:イスラエル ko:이스라엘 ms:Israel simple:Israel zh-min-nan:Í-sek-lia̍t-kok

Jafo

Jafo estas urbo en Israelo, parto de la municipo Tel-Avivo-Jafo. Kategorio:Urboj de Israelo

Novjorko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko < Urboj ---- Urboj
- loko:
- horzono: GMT-5h (-4h somere)
- loĝantaro: 21.500 mil homoj (en la aglomeraĵo) Novjorko, aŭ Nov-Jorko (angle New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo. Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuwe Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum). http://en.wikipedia.org/upload/thumb/7/7b/300px-Map_of_New_York_highlighting_NYC.jpg
Lokiĝo de Novjorko en la subŝtato Nov-Jorko. Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando. Los-Anĝeleso, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo]] Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):
- Manhatano (Manhattan) - 1,5 milionoj, 61 km2
- Broklino (Brooklyn) - 2,5 milionoj, 212 km2
- Bronkso (The Bronx) - 1,3 milionoj, 114 km2
- Kvinzo (Queens) - 2,2 milionoj, 290 km2
- Staten-Insulo (Staten Island) - 0,4 milionoj, 116 km2 Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj. Novjorko iam (1865-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo. Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp. Estas pli da Puertorikanoj en Novjorko ol en Puerto-Riko mem. La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj. La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo. Je la 11-a de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenu la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo. La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.
- [http://www.cnewyork.net/ Fotoj pri Novjorko] kategorio:Urboj de Nov-Jorkio kategorio:Urboj de Usono ja:ニューヨーク (市) ko:뉴욕 simple:New York City zh-cn:纽约市 zh-tw:紐約市

Berlino

Geografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj ---- Urboj 200px
- loko: 52.52 Norde, 13.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg, Reinickendorf Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolio de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer. Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filialojn en nova ĉefurbo. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, koncernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. [http://www.presse.tk/ Source: Press] Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto de historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga Pordego
- Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfurstendam. Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejo, restoracioj, baroj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuro.

Famuloj rilataj al Berlino


- Théophile CART tie studis. Théophile CART

Ekstera ligilo


- [http://www.reisebuero.tk Berlino]
- [http://www.stadtpanoramen.de/berlin/berlin.html StadtPanoramen Berlin] - Panorama Berlino Kategorio:Berlino Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:ベルリン ko:베를린 simple:Berlin th:เบอร์ลิน

Kategorio:Urboj de Israelo

Kategorio:Israelo ko:분류:이스라엘의 도시

Jean BALLIMAN

EdE Jean BALLIMAN (baliman), franco, komercisto. Nask. 2 majo 1876 en Paris. Prez de la vitrovendistoj en Francujo. Direktis gazeton Paris-E ĝis 1914. En l905 fondis sekcion komercan kun delegitoj en tuta Francujo sed tiu provo montriĝis trofrua. Post la milito eldonis gazeton France - E. Direktas Asocion E et Commerce. Trad.: Francaj Poezioj 1922; Maitre Pathelin, farso de la 15-a jarcento, 1922.

online slots darmowe statystyki Dorota Rabczewska Online Casinos Casino










































:: RELATED NEWS ::

Meza Volgio
Eŭropo > Rusio ------ Al Meza Volgio apartenas regionoj, kiuj troviĝas en la meza parto de la riverego Volgo:
- Ĉuvaŝio
- Mariio
- Samara
- Saratov
- Tatar
Ĥanlando de Kazan
Ĥanlando de Kazan (Казан ханлыгы) estas feŭda ŝtato en Meza Volgio (1438-1552), kiu formiĝis surbaze de la disfalo de la Ora Hordo. La ĉefurbo de la ĥanlando estis Kazan kaj ĝia teritorio ampleksis teron inter riveroj Vjatka kaj Volgo, kaj etendiĝis de Oka ĝis la riverbuŝo de

Roŝ Haŝana

Ĝeneralaj informoj

Roŝ Haŝana -- "kapo de la jaro" -- estas la tria plej grava festo de Judismo. Ĝi estas la unua tago de la juda jaro, sed ĝia dato estas la unua tago de tiŝrio (la unua monato de la religia kalendaro, sed la sepa laŭ la civita). La du temoj de Roŝ Haŝana estas dolĉeco -- oni manĝas dolcaĵojn, por okazigi "dolĉan" novan jaron -- kaj pentado; Roŝ Haŝana komencigas dek-tagan pentadan tempon, kiun finigas Jom Kipur (la plej grava tago de pentado). La tradicia
24-a Universala Kongreso de Esperanto
Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 24-a Universala Kongreso de Esperanto ---- 24-a UK 1932, Parizo, Francio, 1650 partoprenantoj. Ĝenerala sekretario: L. N. NEWELL