Temperaturo estas fizika eco de materiaĵoj, la bazo de la komunaj nocioj "varma" kaj "malvarma". Aĵo kun alta temperaturo sentas varma, aĵo kun malalta temperaturo sentas malvarma. Temperaturo difiniĝas laŭ la rapideco de varmeco-moviĝo inter du apudaj aĵoj.
Mezurunuoj
Estas tri komunaj skaloj por mezuri temperaturo: la skaloj Celsia (aŭ "centgrada"), Farenhejta, kaj Kelvina (aŭ "absoluta"). Malpli ofte uzataj estas la skaloj Rankina kaj Reomura. Vidu Kelvino por tabelo pri kiel konverti la unuoj de la diversaj sistemoj.
Mezuriloj
Ĉefe estas du grupoj de iloj por mezurado de temperaturo:
nome kontaktiloj kaj malkontaktiloj.
En la grupo de kontaktiloj troviĝis:
Termoparo
Ĝi uzas la efekton de Seebecko. Ĉi tiu efiko aperas se du konduktaĵoj spertas temperaturan gradienton preter iliaj longoj.
Rezista Temperatura Detektilo (RTD)
Ĝi uzas la fizikan principon de la temperatura koeficiento de elektrika rezisto de metaloj. La ilo bezonas elektran fluon por produkti tension trans la sensilo kiun oni povas mezuri.
Vitra cilindro unuflanke kun cisterno estas parte plenigita kun fluido. Kiam la temperaturo ŝanĝiĝas, la fluido ekspansias. La longo de fluido en la cilindro estas mezuro por la temperaturo.
Dumetalaj termometroj
Ĝi uzas la fakton ke diversaj metaloj havas diversaj koeficientojn de ekspansiado.
Ligado de du metaloj donas metodon por ekzemple ŝalti elektran kontakton.
Vidu ankaŭ:
- Kritika temperaturoja:温度ko:온도th:อุณหภูมิ
Celsia skalo
Grado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita lau la sveda astronomoAnders CELSIUS (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostpunkto de akvo, tiel ke la frostpunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo.
Post la morto de Celsio lia kolego Carl von LINNÉ inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono).
Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la kelvina skalo:
La celsia temperaturo egalas la kelvinan plus 273,15.
Du apudaj entjeraj celsiaj temperaturoj do distancas je unu kelvino.
La sistemo longe estis konata kiel "centezimala" aŭ "centuma".
Nur en 1948 la "9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj" nomis ĝin laŭ Celsio.
La celsia grado estas kutime skribata per superlinia ringeto (°), seninterspace sekvata de majuskla "C"; kiel ĉe aliaj mezuroj ja estas interspaco inter la nombro kaj la unuo. "37 gradoj celsiaj" do estas skribata kiel "37 °C".
La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;
tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".
Kategorio:MezurunuojKategorio:Fizikoja:セルシウス度ko:섭씨 온도
Kelvino
La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep SI-aj bazaj unuoj.
Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (kiam molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperatura de la triobla punkto de akvo (0,01°C).
La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.
La kelvino estas nomita por la fizikisto kaj inĝeniero William THOMSON, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li fariĝis nobelarano.
La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto grado aŭ gradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiaj aŭ farenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.
Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).
Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.
Konvertaj faktoroj
En termodinamika sistemo la energio, kiun havas partikloj, proporcias al la absoluta temperaturo, kie la konstanto de proporcieco estas la bolcmana konstanto. Rezulte, oni povas trovi la temperaturon de partikloj per sciata energio, aŭ kalkuli la energion de partikloj per sciata temperaturo:
elektronvoltoj al kelvinoj
:
kelvinoj al elektronvoltoj
:
Kategorio:Mezurunuojja:ケルビンko:켈빈simple:Kelvinth:เคลวิน
Likvaĵo
Likvaĵo estas fluafazo de materio kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo kiun ĝi plenigas. Ankaŭ, likvaĵoj faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur iu en la likvaĵo.
Se likvaĵo restas en unuforma gravito, la premo je iu ajn punkto estas:
:
kiel estas la denso de la likvaĵo (supoze konstanta) kaj estas la profundeco de la punkto sub la supraĵo.
Likvaĵoj havas ecojn de surfaca tensio kaj kapilareco. Ili ĝenerale pligrandiĝas kiam varmigataj, kaj malpligrandiĝas kiam malvarmigataj. Objektoj mergataj en likvaĵo havas la fenomenon de flosemeco.
Likvaĵo je kies bolpunkto ŝanĝas al gasoj. Ĝi ŝanĝos al solido je kies frostopunkto.
En sengravita medio (en kosmoesploroj) ili formas globon.
Daliyah Herts, Israeli poet, was born in Tel Aviv in 1942 and received an MA in Philosophy from Tel Aviv University. She taught Philosophy for several years. She edited and presented literary programs on Israel Radio, published several books of poetry, and wrote two plays. One of these plays, Louise, became an opera with music by Israeli composer Menahem Avidom.
See The Modern Hebrew Poem Itself (2003) ISBN 0814324851