:: wikimiki.org ::
| Tetiso |
TetisoTetiso estis oceano, kiu ekzistis dum la geologia epoko Mezozoiko. La nomo devenas de Tetisa, diino de la helena mitologio.
mitologio
Tetiso estis, same kiel ĝia antaŭulo Paleotetiso, profunda oceano oriente de la kontinentego Pangeo.
Tetiso etendiĝis inter la nordorienta parto de Pangeo (la formiĝonta Azio) kaj ties sudorienta parto (orienta Gondvano) proksimume komencanta en la hodiaŭa Mezeŭropo kaj atingante ĝis oriente de la nuna Novgvineo. Al tiu ĉi oceano apartenis vastaj malprofundaj maroj periferiaj, speciale en la regiono de Eŭropo.
OceanoGeografio > Oceano
----
Oceano estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).
La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. 100 g da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon Vidu Alain BOMBARD)
Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta (aŭ Norda Glacia) Oceano. En literaturo oni povas trovi ankaŭ Aŭstralian (Sudan) kaj Antarktan Oceanojn, sed fakte ili estas partoj de supremenciitaj oceanoj. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo).
Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.
Vidu ankaŭ
- Nomoj de Oceanoj
- Marfluoj
- Oceano (mitologio)
!
----
ja:大洋
ko:대양
ms:Lautan
simple:Ocean
th:มหาสมุทร
zh-min-nan:Hái-iûⁿ
MezozoikoTerhistorio/geologio> geologia temposkemo > Mezozoiko
----
Mezozoiko estas la dua erao post la Antaŭkambrio, dum kiu formiĝis la triasa, ĵurasa kaj kretacea formacioj. Oni supozas, ke tiam (antaŭ proksimume 225 - 65 milionoj da jaroj), el unu-nura superkontinento nomita Pangeo komencis formiĝi la sep nunaj kontinentoj. La ŝtonaĵformacioj de Mezozoiko ankaŭ atestas la kreskon de rampuloj, interalie la grandaj dinosaŭroj. Tio okazis dum Frua Kretaceo, kiu komenciĝis antaŭ 195 milionoj da jaroj kaj daŭris 60 milionojn da jaroj. Populara nomo: Aĝo de Rampuloj.
| Epoko | Daŭro1 | Periodo | Karakterizo |
| Kretaceo | 65 | Frua Kretaceo | Pli da dinosaŭroj; pli da birdoj; inter krudaĵoj gravas kreto, nafto, fero. | Ĵuraso | 35 | Liaso, la Frua Ĵuraso, Dogero (aŭ Meza Ĵuraso) Malmo (aŭ Malfrua Ĵuraso) | Mamuloj estas nemultaj kaj primitivaj. Aperis fiŝoj. El krudaĵoj plej gravaj estas: nafto kaj gaso, fero kaj fosforitoj. |
| Triaso | 35 | Buntsandstein (Frua) Muŝelkalko (Meza) Keŭpero (Malfrua) | Refreŝigo de mara kaj surtera faŭno. Fruaj rampuloj kiuj similis al lacertoj (dinosaŭroj). Aperis unuaj mamuloj. |
1 En milionoj da jaroj.
ja:中生代
DioFilozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religio
ja:神
ko:하느님
simple:God
HelenioHistorio > Civilizoj > helena civilizo
----
Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas
la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido,
Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.
Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.
De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.
De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.
Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.
Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
| origino | Egea Maro, ĉ -1450 el
minoa civilizo |
| daŭro | -1450 al 300 |
| loko | la landoj konkeritaj
de Aleksandro la Granda kaj Romio:
okcidenta Eŭropo,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio,
Persio,
Baktrio. |
| urboj |
Ateno,
Sparto,
Miceneo,
Argo,
Bizanco,
Mileto,
Efeso,
Sirakuso,
Aleksandrio,
Antioĥio,
Korinto,
Romo,
ktp |
| lingvo | greka lingvo,
latina lingvo |
| skribo | greka skribo |
| mezuro | greka mezuro |
| kalendaro | atena kalendaro,
makedona kalendaro |
| erao | olimpiado |
| numeraloj | grekaj numeraloj |
| ideologio/religio |
greka religio,
greka filozofio |
| novigoj |
aksiomo,
atomo,
demokratio,
eŭklida geometrio,
falankso,
filozofio,
fiziko,
historio,
kodekso,
legio,
logiko,
mekaniko,
metafiziko,
olimpiko,
pergameno,
retoriko,
scienco,
vokala litero,
ktp
|
Vidu ankaŭ: greka mitologio
MitologioMitologio havas du malsamajn signifojn:
- Por la tuto de la mitoj en unu lando, kulturo aŭ religio, vidu Mitologio (mitaro).
- Por la scienco, kiu studas la mitojn, vidu Mitologio (scienco).
ja:神話
ko:신화
th:ปุราณวิทยา
KontinentoGeografio > Kontinento
----
Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.
Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.
En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.
Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.
Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
----
Nombro de kontinentoj
En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.
----
Homa ŝanĝo de kontinentoj
Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo.
----
Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo
!
ja:大陸
ko:대륙
ms:Benua
simple:Continent
th:ทวีป
zh-min-nan:Tāi-lio̍k
AzioGeografio > Kontinentoj > Azio
----
Kontinentoj
Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio.
Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn.
:Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio
La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso.
Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio
kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino
Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon]
-------
EdE-A > Azio
Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.
Kategorio:Kontinentoj !
ja:アジア
ko:아시아
ms:Asia
simple:Asia
th:ทวีปเอเชีย
zh-min-nan:A-chiu
GondvanoGondvano (origine, nomo de popoloj de Gond en centra Barato) estis la suda el du kontinentoj, kiuj estiĝis post la dividiĝo de prakontinento Pangeo.
Gondvano entenis la hodiaŭajn kontinentojn de Sud-Ameriko, Afriko, Antarkto, Aŭstralio kaj Hindion. Inter Gondvano kaj la norda Laŭrazio etendiĝis la Tetis-maro, kies restoj formas la hodiaŭan Mediteraneon. La (tuta) Gondvano estiĝis per kolizio de orienta kaj okcidenta Gondvano antaŭ ĉ. 530-750 milionoj da jaroj.
Post la disiĝo de Gondvano antaŭ ĉ. 100 milionoj da jaroj Afriko sekve de la kontinenta drivo puŝiĝis kontraŭ Eŭropo, kio suprenigis la Alpojn; dume puŝiĝo de Hindio kontraŭ Azio estigis la Himalajon.
vidu
- terhistoria periodo
retligoj
- [http://kartoweb.itc.nl/gondwana/index.asp moviĝanta prezentaĵo pri drivo de Godvano] (angle)
- [http://earth.leeds.ac.uk/~greg/Gond.html alia moviĝanta prezentaĵo] (angle)
Kategorio:Geologio Kategorio:Kontinentoj
ja:ゴンドワナ大陸
NovgvineoNov-Gvineo estas granda insulo, tuj norde de Aŭstralio.
Kutime, oni rigardas Nov-Gvineon la due plej granda insulo de la mondo, kaj Aŭstralion la plej malgranda kontinento.
Laŭ sciencaj teorioj, Nov-Gvineo estis geografia parto de la aŭstralia ĉeftero ĝis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, kiam ekestis la markolo de Torres kaj dividis la insulon disde la kontinento.
La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio).
Antaŭe, la nun indonezia parto estis nederlanda kolonio. La nordorienta parto de la insulo estis antaŭe germana kolonio, dum la sudorientan parton kontrolis unue Britio kaj poste Aŭstralio. Post la unua mondmilito, Aŭstralio transprenis la kontrolon ankaŭ de la germana parto; en 1975, la tuta orienta parto de Nov-Gvineo sendependiĝis.
La okcidenta parto restis nederlanda, kiam sendependiĝis Indonezio en 1949, sed en 1962, post armita konflikto inter Indonezio kaj Nederlando, Nederlando cedis Nov-Gvineon al Indonezio sub premo de la UN kaj Usono.
Kategorio:Indoneziaj insuloj
Kategorio:Papuo-Nov-Gvineo
ja:ニューギニア島
ko:뉴기니 섬
zh-min-nan:Sin Guinea Volvo Baltic RaceVolvo Baltic Race is a yacht race held in the Baltic Sea, sponsored by Volvo.
It has been held in 2003 and 2004 as training series for V60 ships, targeting the Volvo Ocean Race.
See also
- Volvo Ocean Race
External link
- [http://www.volvobalticrace.org/ Volvo Baltic Race] - Official site
Category:Yachting races
Category:Sport in Sweden
podatki hostel krakow hoteles amsterdam narty sowacja Sepsa |
|
|
|
|