:: wikimiki.org ::
| Turkio |
TurkioGeografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo
----
Eŭropo
Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio)
Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32%
Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso),
% urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio:
99,8% islamo
0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo:
turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso)
Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro 1982
korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso)
Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)
Vidu ankaŭ
- Esperanto-movado
- Greka-turka milito (1919-1922)
- İsmet İNÖNÜ
- Listo de urboj de Turkio
dosiero:turkiomapok.jpg
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/12 p.10)
Kategorio:Turkio
ja:トルコ
ko:터키
ms:Turki
simple:Turkey
th:ประเทศตุรกี
zh-min-nan:Türkiye
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
AnatolioGeografio > Azio > Turkio > Anatolio < Historio
----
Historio kaj la Mediteraneo.]]
Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu, kaj Esperante iufoje alinome Malgrand-Azio, kiu estas paŭso de la latina Asia Minor) estas la azia parto de hodiaŭa Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio.
Historio
- 3-a jarmilo a.K. - Enradikiĝis hindeŭropaj triboj - Lukianoj, Nesitoj, k.a.
- 2-a jarmilo a.K. - Troviĝis centre kaj oriente la Hitita imperio. Apud la Dardaneloj troviĝis la urbo Trojo.
- 1-a jarmilo a.K. - Ekzistis Reĝlando Frigio. La okcidenta marbordo estas la greka lando Ionio.
- 4-a jarcento a.K. - Estis parto de la imperio de Aleksandro la Granda.
- 3-a jarcento a.K. (de 278 a.K.) - Keltaj triboj venis el Trakio kaj invadis Anatolion; ili ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Ankaro, kiu iĝis nomita Galatio.
- 2-a jarcento a.K. - Estis parto de la Romia imperio.
- 395 p.K. - Okazis la duoniĝo de Romio; Anatolio iĝis sub la orienta duono (t.e. Bizancio).
- Ĝis la 11-a jarcento p.K. - Estis la kerno de Bizanca imperio.
- 11-a jarcento - Anatolio estis konkerita de Selĝukoj. Komenciĝis enmigro de turkaj triboj, kiu ĉefrolis en la sekva etno-kultura formigo de la regiono.
- 14-a jarcento - Estis konkerita de otomanaj turkoj (Vidu Osmanidan imperion).
La teritorio de Anatolio troviĝas inter la maroj Nigra norde, Marmara kaj Egea okcidente, kaj Mediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita de Pontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro), Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente).
Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, la hititoj kaj trojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatolio grekiĝis kaj poste kristaniĝis, fariĝinte la koro de la bizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiu turkiĝis kaj islamiĝis kaj fariĝis la koro de la otomana imperio.
De la tempo de Konstantino ĝis la tempo de Kemal ATATÜRK, Anatolio estis regita de Konstantinopolo.
Konstantinopolo
Anatolio sub Romio
Jen la provincoj de Anatolio sub la Romia imperio:
:Asia - Bithynia - Galatia - Lycaonia - Lycia - Pisidia - Pamphylia - Cilicia - Cappadocia - Pontus
Kategorio:Turkio
ko:소아시아
ja:アナトリア半島
simple:Asia Minor
th:อนาโตเลีย
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
AnkaraAnkara (pli frue: Ancyra, Angora ĝis la 28-a de marto 1930) estas la ĉefurbo de Turkio meze de Anatolio. (En esperanto oni nomis pli frue kaj falŝe la malnovan Ankara kiel Anguro kaj tiel oni skribis angura lano)
Loĝantaro: 3.582.000 (2003)
Ankara estas la dua plej granda urbo en Turkio post Istanbul. Ĝi iĝis la ĉefurbo de Turkio danke al la jungturkoj de Kemal ATATÜRK, kiuj akiris la potencon post la unua mondmilito kaj post la kolapso de la Turka Imperio.
Ekonomio
Ankara estas konata post la lano de la tiea longhara kaproraso, kiu estis nomata post la malnova nomo de la urbo angora lano. La urbo nuntempe estas ekonomia centro de la regiono.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:アンカラ
ko:앙카라
AnkaraAnkara (pli frue: Ancyra, Angora ĝis la 28-a de marto 1930) estas la ĉefurbo de Turkio meze de Anatolio. (En esperanto oni nomis pli frue kaj falŝe la malnovan Ankara kiel Anguro kaj tiel oni skribis angura lano)
Loĝantaro: 3.582.000 (2003)
Ankara estas la dua plej granda urbo en Turkio post Istanbul. Ĝi iĝis la ĉefurbo de Turkio danke al la jungturkoj de Kemal ATATÜRK, kiuj akiris la potencon post la unua mondmilito kaj post la kolapso de la Turka Imperio.
Ekonomio
Ankara estas konata post la lano de la tiea longhara kaproraso, kiu estis nomata post la malnova nomo de la urbo angora lano. La urbo nuntempe estas ekonomia centro de la regiono.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:アンカラ
ko:앙카라
AbĥazojEtnografio > Etno > Kaŭkazia Familio > Abĥazoj
----
Abĥazoj estas popolo loĝanta en Kaŭkazio, ĉe la bordo de la Nigra Maro, indiĝenoj de Abĥazio.
Nomoj:
- memnomo: apsua;
- ruse: абхазы [abĤAZi]
Totala kvanto - ĉirkaŭ 115 mil, inter ili 93 mil en Abĥazio, 6 mil - en Rusio (laŭ donitaĵoj de antaŭkonflikta periodo). Parto de abĥazoj loĝas en Turkio kaj arabaj landoj, kien ili translokiĝis en 19a jarcento (laŭ kelkaj pritaksoj 400-600 mil).
Antropologie ili apartenas al balkano-kaŭkaza branĉo de granda eŭropoida raso.
Abĥazoj parolas en la abĥaza lingvo, kiu apartenas al Abĥaz-adiga lingvaro, kiu hipoteze estas parto de Kaŭkazia lingvofamilio. Ĉe abĥazoj estas disvastigita ankaŭ la rusa kaj la kartvela lingvoj. Abĥaza skribo baziĝas sur cirila grafiko, ĉiu sono havas apartan literon en la alfabeto.
Kredantoj estas muzulmanoj-sunitoj kaj ortodoksaj kristanoj.
Moderna historio
Post disfalo de Sovetunio kartvelia registaro decidis eksigi aŭtonomion de Abĥazio, sed renkontis kontraŭstaron de abĥazoj. Armita konflikto, en kiu abĥazojn helpis reprezentantoj de la parencaj etnoj en Norda Kaŭkazio, finiĝis per foriro de kartveliaj trupoj kaj etne kartvela loĝantaro. Vd. Abĥazio.
Kategorio:Etnoj
ReligioReligio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Etimologio
En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".
La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto (n. ĉ.-250, m. -184) kaj en la politikaj paroladoj de Cato (n. -234, m. -149).
Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.
Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi,retroligi). Laŭ li origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.
Laŭ la franca lingvisto Benveniste religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.
Religioj
:Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikhismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Listo de Religioj
Ĉefaj mondaj religioj
Ĝenerale oni asertas, ke en la mondo ekzistas 12 ĉefaj mondaj religioj (la nomon sekvas nombro de kredantoj):
# katolikismo: 1,071 miliardoj
# protestantismo: 775 milionoj
# orienta ortodoksio 240 milionoj (kristanismo entute: 2,1 miliardoj; t. e. katolikoj + protestantoj + ortodoksuloj)
# islamo: 1,1 miliardoj
# hinduismo: 1,05 miliardoj
# konfucianismo: 400 milionoj
# budhismo: 350 milionoj
# taoismo: 50 milionoj
# ŝintoismo: 30 milionoj
# judismo: 12 milionoj
# sikhismo: 9 milionoj
# jainismo: 6 milionoj
Sanktaj libroj
:Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon
:Aliaj spiritualaj libroj:
:Kurso pri mirakloj
:Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto
:Afrodita - Alaho - Apolonio - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso ... > Listo de dioj
:Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo
Sanktaj agoj
:Komunio - Meditado
Latina lingvo Greka lingvo Sanskrito Hebrea lingvo Aramea lingvo Araba lingvo Ioruba Lingvo
:Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo
----
La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
# 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
# 1165 Islamo (19,6%)
# 1050 Sunaismo (islama)
# 1027 Katolikismo (kristana)
# 762 Hinduismo (12,8%)
# 760 nereligia (12,8%)
# 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
# 354 Budhismo (6,0%)
# 322 aliaj kristanoj
# 316 Protestantismo (kristana)
# 249 etnaj religioj (4,2%)
# 214 Ortodoksismo (kristana)
# 115 Ŝijaismo (islama)
# 100 nova religio (1,7%)
# 64 Anglikanismo (kristana)
# 22 Sikhismo
# 20 Taoismo
# 14 Judismo
# 12 Spiritismo
# 12 Mormonismo (kristana)
# 7 Bahaa Kredo
# 6 Konfuceismo
# 4 Ĝajnismo
# 3 Ŝintoismo
# 0,3 Zoroastrianismo
Kategorio:Religio
ja:宗教
ko:종교
ms:Agama
simple:Religion
th:ศาสนา
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
Kurda lingvo
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindo-Eŭropa
----
La kurda lingvo estas la lingvo de la kurdoj kiuj loĝas en Kurdio (aŭ Kurdistano). Ĝi apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro kaj estas parolata en Turkio, Sirio, Irako, Irano, Armenio, Turkmenio, Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.
Historieto de la kurda lingvo
Lingvo kodoj
ISO-639/1 : KU
ISO-639/2 : KUR
DIN 2335 : KU
Skribo
Depende de la lando, ĝi uzas diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan, la araban.
La Latina alfabeto de la kurda lingvo, kiu estas ĝia precipa alfabeto, estas jena:
31 literoj:
a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z
8 vokaloj:
kaj 23 konsonantoj:
Vortaro
Jen kelkaj originaj kurdaj vortoj:
:Du = Du
:kvar = çvar
:ses = şeş
:naŭ= no
:dek = de
:cent= set ( aŭ sed)
:mi = min ( aŭ ez)
:ci = tu
:vi = eve
:akva = av
:nun = nuke
:frato = bra
:astero = aster
:stelo = stér
:monato = mang
:futo = pé
:osto = esk
Literaturo
Dialektoj
La kurda lingvo estas dividata al tre ĉefajn partojn:
- Kurmanji (pr. "kurmanĝi")
- Zaza-goran
- Sudaj Dialektoj
Pli ol 90 % el la kurdoj parolas kurmanji, kiu havas du precipajn dialektojn:
- La norda kurmanji (aŭ Kurmanji)
- La suda kurmanji (aŭ Sorani).
Zaza-goran ankaŭ estas dividata al tre partojn:
- Zaza
- Hewrami (Ewrami)
- Gorani
"Zaza" estas parolata en malgranda partojn en norda Kurdio kaj similas al "ewrami" kiun estas parolata en malgrandajn partojn en suda Kurdio.
"Ewrami" estas antikva dialekto de kurda lingvo kaj 30% el la ĝia vortoj similas al Avesta.
"Gorani" estas parolata ĉirkaŭ Kermanshaho kiun estas urbo en Kurdio de Irano.
"Sudaj Dialektoj" (kelhorî aŭ kalhori, lekî aŭ laki, feylî aŭ fejli ktp...) estas parolata en ĉe Kermanŝaho kaj Elamo.
______Kurmanji
|
_Kurmanji___|
| |
| |______Sorani
|
Kurda________|
|
| _______Zaza
| |
| |
|_Zaza-Goran_|_______Hewrami
| |
| |
| |_______Gorani
|
|
|
| ______Kelhorî
| |
| |
|_Sudaj Dialektoj|______ Feylî
|
|
|_______Lekî
als:Kurdisch
ja:クルド語
DemokratioJuro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio
----
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe plej vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi, ktp, amaskomunikilojn liberajn el ĉia subbpremoj, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: la leĝofaranta, la realiganta (praktike administranta) kaj la juĝa branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicio oni pli akcentas la popolan suverenecon.
Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetio, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte, sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estus la socialisma demokratio, kiu estiĝis per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma Stalinismo, kaj tial nun havas plu nur malmultajn subtenantojn.
Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio
Laŭ la nuntempe plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :
; • Egaleco. : Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
; • Leĝeco. : Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
; • Libereco. : Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere influas la politikan vivon.
; • Sekvado de la ĝenerala intereso : Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.
Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.
Ide-historia rimarko
La moderna demokratio devenas grandparte el la anglo-saksona juroevoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta, kontraŭ la suvereno direktita sistemo de rajtoj je liberecoj (= aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, poste de la burĝoj. - Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. - Post ĝermoj, dum la 16-a jarcento en LA BOETIE kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Grotius aŭ Thomas HOBBES ellaboris la koncepton Socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques ROUSSEAU provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo :
; • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
; • aliaflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomion rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.
Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malagaleca socio, kaj (legu la "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere pivileĝitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La amerikaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotio de la popolo.).
Intertempe la antaŭe negativa sono de la nocio paliĝis. Tiun negativan sonon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, pli ol du mil jarojn. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksona tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (policentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikitajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto SARTORI, oni nomu la modernan demokration "liberaldemokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.
La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj pri civilaj rajtoj, protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhomaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la (en Hago, ĝi ricevis internacijuran validecon.
La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭdemokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivoformoj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala reguligo de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj! Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj! Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas privileĝiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.
Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikoloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.
La naskiĝo de demokratio
- En antikva Helenio demokratio ekis en Ateno en jaro -508, kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj.
- En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj la Plebo, poste la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokrata, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlanadaj militoj.
- Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokrataj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn)
- Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis certaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.
ja:民主主義
ko:민주주의
simple:Democracy
th:ประชาธิปไตย
29-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 29-a de oktobro
----
La 29-a de oktobro estas la 302-a tago de la jaro (la 303-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 63 tagoj restas.
Je la 29-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1913 : leĝo permesis sendevigan instruadon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- 1923 : Turkio sendependiĝas
Naskiĝoj
- 1740: James BOSWELL, Skotlando
- 1891: Fanny BRICE, Usono, kantistino
- 1925: Zoot SIMS, Usono, ĵaza muzikisto
- 1966: Ulf LUNDE, Norvegio
Mortoj
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- 28-a de oktobro | 30-a de oktobro
- 29-a de septembro | 29-a de novembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:10月29日
ko:10월 29일
simple:October 29
th:29 ตุลาคม
1923Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton:
Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER. - Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK
Mortoj
- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL
----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年
ko:1923년
simple:1923
th:พ.ศ. 2466
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
1952Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1952
----
1952 estis superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1952 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 37-a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo.
- Dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Ismael GOMES BRAGA gvidis en la sidejo de Spiritisma Federacio de Pernambuko la unuan spiritisman publikan kunsidon tute en Esperanto.
- Fondo de Centro de Esploro kaj Dokumentado.
- Eldonejo Stafeto fondita de Juan RÉGULO.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Faktoj pri la Internacia Lingvo.
- Eklernis Esperanton: Aldo de' GIORGI.
- Britio : Elizabeto la 2-a(Elizabeth II) surtroniĝas.
- Kreita Concorde.
- Turkio aniĝas en NATO.
- Israelo : Ĉeso de la rego de Hajm WEIZMAN.
- Usono : Utaho : Uranio malkovriĝis.
- UNO lasis Usonon prizorgi grandan parton de Mikronezio (nunaj Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Nordmarianoj kaj Palaŭo).
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- Julian MODEST
- 8-a de aŭgusto : Norvegio : Jostein GAARDER
- 25-a de septembro : Christopher REEVE
- 7-a de oktobro : Vladimir PUTIN
Mortoj
- 19-a de februaro : Norvegio : Knut HAMSUN
----
1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1952年
ko:1952년
simple:1952
th:พ.ศ. 2495
7-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 7-a de novembro
----
La 7-a de novembro estas la 311-a tago de la jaro (la 312-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 54 tagoj restas.
Je la 7-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1917 : Rusio: Lenino prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio
- 1982 : Turkio akiras sian konstitucion
Naskiĝoj
- 1692 : Johann Gottfried SCHNABEL
- 1811 : Karel Jaromir ERBEN
- 1867 : Marie CURIE, Pollando
- 1878 : Lise MEITNER, Aŭstrio
- 1879 : Lev TROCKIJ, Ukrainio
Mortoj
- 2004 : Howard KEEL
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月7日
ko:11월 7일
simple:November 7
th:7 พฤศจิกายน
EkonomioEkonomiko
----
Ekonomio estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn (...).
Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse.
Terminaro:
- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- tralima luo
Esperanto-fakasocio
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka asocio de UEA, kiu okupiĝas pri Ekonomio.
vidu:
ekonomia kresko
ValutoEkonomio > Mono > Valuto
----
Valuto aŭ monunuo estas nacia formo de mono (escepte, por ekzemplo, eŭro -- tia ĉi mono estas oficiala pag-rimedo en landoj de EU). Ĉiu ajn valuto havas certajn elementojn:
- nomo;
- bazaj kontantaĵaj specoj;
- nominala strukturo;
- ekskluziveco de uzado de mono kiel laŭleĝa pag-rimedo sur certa teritorio
- laŭleĝaj reguloj por emisio kaj protekto de valuto
- aliaj elementoj: metodo de determinado de valutkurzo, ktp.
Rezulte de internaciaj rilatoj, valutoj de iuj landoj akiras internacian karakteron. Por ekzemplo, dolaro servas kiel internacia pag-rimedo inter iuj landoj.
ISO 4217 fiksas triliteran kodon por ĉiu valuto. Rigardu la artikolon ankaŭ por vidi liston de multaj monunuoj de diversaj landoj.
kategorio:ekonomio
ja:通貨 simple:Currency
2005Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj
Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:
Eventoj
tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- pliaj eventoj en 2005 tageventoj
----
en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska semajnfino : Internacia renkontiĝo memorfestonta la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en la sama urbo. ~ Retejo: http://boulogne2005.online.fr
- Litovio, Vilno : 90-a Universala Kongreso de Esperanto
- Kroatio, Zagrebo: 78-a kongreso de SAT
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de januaro: Victoria de los Ángeles, hispana sopranulo
- 29-a de januaro: Efraim KIŜON
- 2-a de februaro: Max SCHMELING
- 3-a de februaro: Zurab Zjvania, ĉefministro de Kartvelio
- 10-a de februaro: Arthur MILLER
- 6-a de marto: Hans Albrecht BETHE
- 8-a de marto: Brigitte MIRA
- 25-a de marto: KŐSZEGI Gizella
- 31-a de marto: Terri SCHIAVO
- 1-a de aprilo: Harald JUHNKE
- 2-a de aprilo: Johano Paŭlo la 2-a
- 5-a de aprilo: Saul BELLOW
- 23-a de aprilo: John MILLS
- 26-a de aprilo: Maria SCHELL
- 26-a de aprilo: Augusto ROA BASTOS
- 13-a de majo : Eddie BARCLAY
- 5-a de junio : Lothar WARNEKE
- 6-a de junio : Anne BANCROFT
- 24-a de junio: Max ROQUETA
- 30-a de junio : Fernando DE DIEGO, tradukinto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 31-a de julio: Wim DUISENBERG
- 7-a de aŭgusto: Ibrahim FERRER
- 20-a de septembro: Simon WIESENTHAL, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj.
- 29-a de septembro: Vladimir LANCBERG
- 8-a de novembro: Carola HÖHN
----
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2005
ja:2005年
ko:2005년
ms:2005
simple:2005
th:พ.ศ. 2548
zh-min-nan:2005 nî
Greka-turka milito (1919-1922)La greka-turka milito de 1919-1922, aŭ nomata Anatolia Katastrofo estis la milito inter Grekio kaj Turkio post la unua mondmilito.
La milito komenciĝis, ĉar la okcidentaj aliancanoj – ĉefe la brita ĉefministro David Lloyd George, promesis teritoriojn al Grekio el la Otomana Imperio, se Grekio partoprenas la militon flanke de la aliancanoj. La promeso estis orienta Trakio, la insuloj de Imbros kaj Tenedos; partoj de okcindenta Anatolio ĉirkaŭ la urbo Smirna (nuntempe İzmir), ĉion kie vivis grava greka loĝantaro.
La en 1920 subskribita kontrakto de Sèvres, - kiu finis la unuan mondmiliton en Malgranda Azio kaj dividis la Otomanan Imperion, donis ĉiun menciitan teritorion al Grekio. La grekaj trupoj okupis Smirna-on kun apogo de francaj, britaj kaj usonaj ŝipoj. Dumtempe la otomana generalo Mustafa Kemal (pli poste Kemal ATATÜRK) fondis novan turkan nacian registaron en Ankaro la on 23-an de aprilo en 1920, kiu rifuzis la kontrakton de Sèvres kaj preparis sin kontraŭ Grekio.
Oktobre en 1920, je kuraĝigo de Lloyd George – kiu intencis praktiki premon sur la turka kaj la otomana registaro por subskribi la kontrakton de Sevrès-, la greka armeo antaŭenmarŝis orienten en Anatolion kun intenco subpremi la Kemalistajn fortojn, antaŭ ol ili atakas la grekajn armeajn areojn ĉe Smirna. Tio okazis dum la liberala registaro de Eleftherios VENIZELOS, sed baldaŭ – post komenco de la atako - li estis anstataŭigita per Dimitrios GOUNARIS. La greka reĝo Konstantino persone komandis la armeon ĉe Smirna.
Post la greka malvenko la 11-an de januaro en 1921, la aliancaj landoj proponis korekti la kontrakton de Sevrès dum konferenco en Londono, kie reprezentiĝis ankaŭ la turka ankaŭ la otomana registaro. La ŝanĝojn, decidojn ne akceptas Grekio, sed atakis denove la 27-an de marto (Batalo de Inonu II), sed la kemalistaj trupoj venkis la 30-an de marto. La neimagita turka venko kaŭzis la ĉesigon de apogo por Grekio. Tiutempe la milita sekretario estis | | |