Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
UAE

UAE

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ----
Dosiero:uae-oj.gif
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - al-Imarat al-Arabija al-Mutahida - الإمارات العربيّة المتحدة Lando ĉe la Persa Golfo, unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj.
- Landkodo: AE.
- E-nomo: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, UAE.
- Nacia nomo: al-Imarat al-Arabija al-Mutahida, الإمارات العربيّة المتحدة
- Areo: 83.600 kv.km.
- Politika sistemo: monarĥia federacia ŝtato.
- Ŝtatestro: prezidento ŝejko Zajid bin Sultan al-Nuhajjan (1971).
- Adm. divido: 7 emirlandoj.
- Ĉefurbo: Abu-Dabio (900 mil).
- Urboj: Dubajo (266 mil), Ŝarĵo (125 mil).
- Loĝantaro: 2.500.000 (1997), inter ili 10% nomadoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Nacilingvoj: persa, hinda, urdua, angla.
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: gaso, nafto, fiŝo, daktilo.
- Pokapa GNP: 17.400 $.
- Historio: Federacio de arabaj emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.
- Heredaĵo: Abu-Dabio (ĉefurbo, strandoj), Dubajo (la plej bona en Sudokcidenta Azio marketo de oro, muzeoj), al-Ajn / Burajm (oazo inter Emirlandoj kaj Omano), Fuĵajro (centro de arkeologia esploro en orienta bordo). Subjektoj de Federacio
- Abu-Dabio - Dubajo - Aĵmano - Fuĵajro - Ras-al-Ĥajmo - Ŝarĵo - Um-al-Kajvajno Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ja:アラブ首長国連邦 ko:아랍에미리트 ms:Amiriah Arab Bersatu th:สหรัฐอาหรับเอมิเรตส์ zh-min-nan:A-la-pek Liân-ha̍p Thâu-lâng-kok

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Emiro

Emiro estas titolo de la reganto en muzulmanaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto'). Dum antaŭ-islama epoko (ĝis 7-a jc) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kalifejo. Post la disfalo de Kalifejo, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon. Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Saŭda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn. Kategorio:Islamo ja:アミール

Dubajo

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Dubajo ---- Dubajo (دبي - dubaj) estas unu el la sep emirlandoj de UEA kaj okupas 3.885 km aŭ 5% de la teritorio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 740,000 homoj (laŭ takso de 1997). Ŝejĥo Maktum Bin Rashid al-Maktum estas regnestro de Dubajo de 1990. Li samtempe estas Vic-Prezidento de UAE. La ĉefurbo de emirlando ankaŭ nomiĝas Dubaj. Ĝi okupas centran pozicion inter kommercurboj ĉe Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomika bazo de la urbo estas naftoeksportado, havena aktivado kaj internacia komerco. Tradicia okupo estis perlo-akirado, fiŝkaptado kaj kamel-bredado. La golfo Hor-Dubaj dividas la ĉefurbon je du partoj; nome: Dejra kaj Bur-Dubaj. El la urbaj vidindaĵoj menciindas: Moskeoj Granda, Abu-Hajl, Zaabel, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj ka. Dubaj estas nomata "Venecio de Golfo". Apud la urbo estas unuaklasa internacia aeroporto, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ja:ドバイ ko:두바이

Ŝarĵo

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Ŝarĵo ---- Dosiero:uae-sharjah.gif Ŝarĵo - Ŝarĵa - شارقة Ŝarĵo [ŝArĵa aŭ ŝAriqa], arabe: شارقة, estas unu el la sep emirlandoj (princlandoj) de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝia loĝantaro estas 435,000 homoj (1997 takso), kaj havas areon 2,600 km, kiu konsistas 3,3%-ojn de la teritorio de UAE. La gvidanto de Ŝarĵo estas ŝejĥo Sultan Bin Muhammad al-Qasimi de 1972. La urbo Ŝarĵo pligrandiĝas konstante kaj nun la loĝantaro atingas 250 mil homojn. La plimulto de la konstruaĵoj estas plenumita en tradicia islama arkitektura stilo. Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ja:シャールジャ

Persa lingvo

Lingvo > Hindeŭropa lingvaro > Hindirana lingvaro > Irana lingvaro > Persa lingvo < Irano ---- La Persa Lingvo - فارسی

Historieto

5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de Deniper-rivero, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz BOPP (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj Herat kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Shahname verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, DiakoDiaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Aĥaŝveroŝo (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Shush fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao. La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hindaangla. Je tiu jaro, Sir William JONES, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon… Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:

La Sekaa Lingvo

La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.

La Meda Lingvo

Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .

La Antikva Persa

La plej grava restintaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario La Granda (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabetokojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro:
Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .

La Avesta Lingvo

Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …

La Meza Erao

Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:

Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj

Tiuj epigrafoj estas skribite en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao, ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.

Pahlavia Psalmaro

Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la persa meza aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.

Zaratuŝtraj Verkaĵoj

La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj Konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.

Alfabetoj de la mezeraa persa

La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babiloni. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn: #- Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964 #- Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934

La persa lingvo en la nova erao

Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio. Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan. Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Buĥara la oficiala lingvo estis la daria persa (farsi) lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion. Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur Lenk, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano. Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj. Dum la rego de Ĝingis Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la persa.

La strukturo de la persa lingvo

La nuna persa lingvo – kiun la nune angle parolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi -estas la oficiala lingvo de Irano. Ĝia alfabeto estas pli malpli la sama alfabeto kiun nuntempe la araboj uzas. Nur troviĝas esceptoj : :پ P :چ ĉ :ژ Jj :گ G
kiuj mankas en la araba lingvo kaj literaro.
La persaj vokaloj estas : :آ A –kiel A en la esperanta vorto esperAnto
:أ a - kiel a en la angla vorto apple
:إ e – kiel e en la esperanta vorto Esperanto
:وا U - kiel U en la esperanta vorto Universala
:و O - kiel O en la esperanta vorto Oni
:يا I - kiel I en la esperanta vorto Irano
Ankaŭ troveblas duonvokalo : :ي J per kiu oni faras Aj- aj- ej- uj- oj
kaj duonvokalo :Ŭ per kiu oni faras la diftongojn OŬ وا .
Persaj literoj laŭ alfabeto estas: :آ, ا A - ب B - پ P - ت T - ث kiel angla th - ج ĝ - چ ĉ - ح H- خ Hh - د D- ذ Z - ر R - ز Z -ژ Jj- س S- ش ŝ - ص S - ضZ- طT- ظz- عE- غQ (iom kiel francoj kaj germanoj elparolas R) ف F- ق Q- ك K- گ G- ل L- مM- نN- و V- ه h- ي J,I .
Entute 32 literoj.
Iaj opinioj ekzistas inter la iranaj intelektuloj ke la alfabeto fariĝus latindevena, ĉar la persa lingvo ne estas semida lingvo sed Hindeŭropa lingvo. Tio kaŭzis multajn politikaĵojn. La persa lingvo estas belsona. Nun kelkajn vortojn mi ekzemplas: (Mi evitas skribi la originalan skribmanieron, anstataŭe mi skribas la prononcon de la vortoj – aŭ frazoj- en esperantaj literoj)
PERSA Esperanto
AB Akvo
ABI Blua
APARAT Aparato
APARTEMAN Apartamento
AST Estas
ATEŝ Fajro
ARJA Ario
ASFALT Asfalto
ASIA Azio
AJA ĉu
ABRU Brovo
OTOMOBIL Aŭtomobilo
ARTEŝ Armeo
OSTOHHAN Osto
AMIN Amen
ANDaRUN Interno
BAD Vento
BaD Malbona
BAZAR Bazaro
BOZORG Granda
BUSE Kiso
BIM Timo
PA Piedo
PAK Pura
PIADE Piede
PAPA Paĉjo
PARSA Pia
PEDaR Patro
TAFTE Tafto
TANBUR Tamburo
TO Ci
TOK Beko
TONDaR Tondro
TURI Tulo
ĝAN Animo
ĝAŝN Festo
ĝANGAL ĝangalo
GITI Mondo
ĉaHAR Kvar
ĉARHH ĉaro
HHARAK Kriko
HHERS Urso
DaH Dek
DaRJA Maro
DEĵIM Diademo
DO Du
ZIST Ekzisto
SETARE Stelo / Astro
SaR Sur
SINE Sino
ŝEŝ Ses
KERM Vermo
KaL Kalva
KONUN Nun
GaRM Varma
MORD Mortis
Na Ne
NOH Naŭ
NOŬ Nova
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj , eŭropaj kaj alilingvaj vortoj , sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribute per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn:
PERSA Esperanto
Ma`n nan mihhora`m (a`= kiel a en la angla vorto apple) Mi manĝas panon
Mada`r da`r hhane a`st La patrino estas en la hejmo
Bazar koĝast? Kie estas la bazaro?
Telefon kon taksi bijaja`d ma`ra be hotel beba`ra`d Telefonvoku taksion veni min al hotelo irigi.
Sigar darid? Ĉu vi havas cigaredon?
Guŝte gav mihhorid? Ĉu vi manĝas la bov-viandon?
Na` mersi ma`n kalbas mihhora`m Ne dankon mi manĝas kolbason.
Se iu havus aliajn demandojn pri la persa lingvo mi volonte respondus.
Snmozaffari@yahoo.com
S.N.Mozaffari / Tehran / P.O Kesto 11365/1935 IRANO

Esperantaj vortoj el persa deveno

Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), ŝakmato, tafto, tapiso, tigro, zirkono, zirkonio ja:ペルシア語 ko:페르시아어 th:ภาษาเปอร์เซีย

Urduo

Lingvo > Hindeŭropa > Hindirana > Hinda > Hinda-Urdua lingvo ---- Urduo estas sanskritida lingvo parolata de pakistanaj kaj barataj islamanoj. Kelkaj lingvistoj klasas la hindan lingvon kaj Urduon kiel unu saman lingvon, tiam sub la nomo la hindustana lingvo. La ĉefa diferenco inter la hinda lingvo kaj Urduo estas, ke Urduo ĉerpas klerajn vortojn el la araba kaj la persa lingvoj. La hinda lingvo tamen emas ĉerpi el Sanskrito. Krome oni skribas Urduon per adaptita araba alfabeto, sed la hindan per Devanagari. Pakistano elektis urduo kiel sian Oficiala lingvo, kvankam ĝi ne estas la plej parolata en la lando (sed la panĝaba lingvo)
Fakte "urdu" estas la unua nomo kaj formo de tiu dunoma komuna lingvo: Kiam la afganaj militistaroj de la islamaj konkerantoj (post Mahmud de Ghazna en la 11-a jarcento) vivis en kontakto kun la hinda loĝantaro kaj la regantoj spertis malfacoilaĵon kominiki kun siaj novaj regatoj, ia Lingua franca estiĝis konsistanta esence el la loka hinda ĵargono de la regiono de Delhi, kaj persaj vortoj (ankaŭ turkaj , kaj konjekteble influo de la turka gramatiko), kaj tiu ĉi konatiĝis sub nomo Urdu zaban t.e. lingvo de la tendaroj (militistaj tendaroj), por distingigi ĝin de la lingvo de la islamaj kortumoj, kiu estis la persa. La poetoj nomis ĝin Rekhta t.e. disigita pro la diverseco de ties deveno. Poste tiu lingvo ekhavis literaturon (Kabir) kaj fine la imperiestro Akbar, kiu deziris unuigi siaj regatoj kaj enradikigi sian imperion kiel hindia, alprenis tiun ligvon kiel oficiala ligvo (anstataŭ la persa ĝis tiam uzata). La moderna hinda ligvo disiĝis de urduo komence de la 19- jarcento (pri tio vidu artikolo hinda lingvo). Ĝin parolas kiel denaskan lingvon 11 milionoj en Pakistano kaj 44 milionoj en Barato, (cetere en la elmigrantaro).

Lingvokodaĵoj


- ISO 639-1: ur
- ISO 639-2: urd ja:ウルドゥー語 ko:우르두어 ms:Bahasa Urdu th:ภาษาอูรดู

Islamanoj

:Islamaĵoj :Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo kaj plena listo da Terminoj :Politikaj Islamaĵoj :Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo :Historio :Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser :Pensintoj ::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI ::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb ---- Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon. Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon. Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma. Sufiismo estas mistika formo de islamo. La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp. Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo. Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
  1. fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
  2. preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas predikon.
  3. doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
  4. fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado. Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
  5. pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.

Websites in english


- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]

Islamidaj religioj


- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo Kategorio:Islamo ja:イスラム教 ko:이슬람교 ms:Islam simple:Islam th:ศาสนาอิสลาม

1971

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1971 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1971 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Henri MASSON eklernas Esperanton
- Meksika Esperanta Junularo perdis sian sidejon.
- Barejno sendependiĝas.
- UAE : la federacio fondatas. Prezidentiĝas Sultan Zajed ben al-Nahajan.
- Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝas al UNO.
- Komenciĝas Greenpeace.
- Kongolo : Mobutu ŝanĝas la land-nomon al Zairio.
- Usono forlasas la oran normon por ĝia mono.
- 15-a de februaro : Britio : Finiĝis la decimal-igo de la brita mono.
- Septembro: Danio: Kopenhago: Eko de hipia civito Christiania.
- 11-a de septembro : Egipto akiras konstitucion.
- 16-a de decembro : Bangladeŝo sendependiĝas de Pakistano.
- 56-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.

Naskiĝoj


- 13-a de aŭgusto : Heike MAKATSCH
- 13-a de aŭgusto : Moritz BLEIBTREU

Mortoj


- Jan FILIP
- 1-a de marto : Frantisek HRUBIN
- 6-a de aprilo : Igor STRAVINSKI
- 6-a de majo : Helene WEIGEL
- 3-a de julio : James Douglas MORRISON
- 6-a de julio : Louis ARMSTRONG
- 4-a de aŭgusto : Georg MAURER
- 18-a de aŭgusto : Britio : Peter FLEMING
- 4-a de novembro : Mirko HANÁK ----
1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1971年 ko:1971년 simple:1971 th:พ.ศ. 2514

Kataro

Kataro povas esti:
- la lando Kataro
- kataro, ano de la gnostika movado katarismo
- kataro, malsano de nazo, intesto aŭ urinveziko ja:カタール ko:카타르 ms:Qatar th:ประเทศกาตาร์

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

Kuvajto

Geografio > Azio > Arabio > Kuvajtio ---- Dosiero:kw.gif Kuvajto - al-Kuvajt - الكويت La ŝtato Kuvajto estas malgranda nafto-riĉa monarkio ĉe la bordo de la Persa golfo. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Kuvajto. La landon najbaras Saŭda Arabio en la sudo kaj Irako en la nordo. Kuvajto situas en sudokcidenta Azio. Oni kelkfoje nomas la landon Kuvajtio, por distingi ĝin de la urbo, sed pli ofte oni nomas la landon Kuvajto.

Bazaj informoj


- Landkodo: KW.
- E-nomo:Ŝtato Kuvajto.
- Nacia nomo: Daŭlat al-Kuvajt, دولة الكويت.
- Areo: 20.200 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: emiro ŝejko Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (1993).
- Ĉefurbo: Kuvajto (1.100 mil).
- Urboj: Mina al-Ahmadi, al-Vafrah.
- Loĝantaro: 1.664.000 (1995), inter ili 42% kuvajtaj araboj, 19% jordanaj araboj, 6% irakaj araboj, 6% libananoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: nafto.
- Pokapa MNP: 17.390 $.
- Monunuo: kuvajta dinaro.
- Heredaĵo: Kuvajturbo (parlamento, ruinigita nacia muzeo, muzeo de Tarik Raĝab), al-Ĝahrah (Red Fort, estas konata de la sieĝo de 1920). =Politiko= Ĉefo de ŝtato estas la Emiro, duon-hereda titolo. La emiro nomumas la ĉefministron, kiu ĝis antaŭ nelonge estis ankaŭ la kronprinco. Konsilo de ministroj helpas la ĉefministron en lia tasko kiel kapo de la registaro. La parlamento aŭ "Majlis al-Umma", konsistas el kvindek membroj, kiuj elektiĝas ĉiun kvaran jaron. Ĉar la aliro al la kuvajtia ŝtataneco estas tre limigata, nur 10% de la loĝantaro rajtas voĉdoni. En tempo de la Osmanida imperio Kuvajtio estis provinco de Irako, sed Britio disigis ĝin el Irako, sub propra reĝanto (sub protektora, ĉar estis malkovrita tie grandan riĉfontojn da nafto. Dum Saddam HUSSEIN, Irako ne agnoskis Kuvajton kaj konsideris ĝin plu sia provinco. En 1990 ĝi konkeris Kuvajton, opiniante, ke Usono tion ne kontraŭas. Usono tamen uzis la konkeron kiel pretekston por militi al Irako kaj restarigis la sendependecon de Kuvajto. ! ja:クウェート ko:쿠웨이트 ms:Kuwait th:ประเทศคูเวต zh-min-nan:Kuwait

Sudokcidenta Azio

Geografio > Azio > Sud-Okcidenta Azio ---- Natura regiono en Araba duoninsulo kaj apudaj teritorioj; Areo pli ol 3 mln kv.km; Loĝantaro 25 mln; Reliefo ĉefe plataĵoj, ĉe la bordoj - montaroj; Tropikaj dezertoj kaj duondezertoj; Al Sud-Okcidenta Azio apartenas ŝtatoj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano, Jemeno, sudaj partoj de Irano kaj Jordanio. ja:西南アジア ko:서아시아 ms:Asia Barat zh-min-nan:Sai-lâm-a

Dubajo

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Dubajo ---- Dubajo (دبي - dubaj) estas unu el la sep emirlandoj de UEA kaj okupas 3.885 km aŭ 5% de la teritorio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 740,000 homoj (laŭ takso de 1997). Ŝejĥo Maktum Bin Rashid al-Maktum estas regnestro de Dubajo de 1990. Li samtempe estas Vic-Prezidento de UAE. La ĉefurbo de emirlando ankaŭ nomiĝas Dubaj. Ĝi okupas centran pozicion inter kommercurboj ĉe Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomika bazo de la urbo estas naftoeksportado, havena aktivado kaj internacia komerco. Tradicia okupo estis perlo-akirado, fiŝkaptado kaj kamel-bredado. La golfo Hor-Dubaj dividas la ĉefurbon je du partoj; nome: Dejra kaj Bur-Dubaj. El la urbaj vidindaĵoj menciindas: Moskeoj Granda, Abu-Hajl, Zaabel, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj ka. Dubaj estas nomata "Venecio de Golfo". Apud la urbo estas unuaklasa internacia aeroporto, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ja:ドバイ ko:두바이

Aĵmano

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Ajman ---- Dosiero:uae-ajman.gif Aĵmano - Aĵman - اجمان

Aĵmano [aĵmAn], arabe: اجمان estas unu el la sep subjektoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Loĝantaro estas ĉ. 135,000 (laŭ 1997 takso), kaj okupas areon je 250 kv.km, konsistanta 0,3% -ojn de la teritorio de UAE. Ĝi estas la plej malgranda inter emirlandoj, ĝia gvidanto estas ŝejĥo Humad Bin Rashid an-Nuaimi ekde 1981. ja:アジュマーン

Fuĵajro

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Fuĵajro ----
Dosiero:uae-oj.gif
Fuĵajro - Fuĵajra - فجيرة
(Antaŭe Fuĵajro havis propran flagon tut-ruĝan, sed nun uzas tiun de la federacio) Unu el la sep emirlandoj de UAE. Ĝi havas loĝantaron ĉ. 85,000 (laŭ 1997 takso), kaj okupas areon je 1,150 kv.km, kiu konsistas 1,5%-ojn de la teritorio de UAE. Ŝejĥo Humad Bin Muhammad aŝ-Ŝarki estas emiro de 1974. ja:フジャイラ

Ŝarĵo

Geografio > Azio > Arabio > Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj > Ŝarĵo ---- Dosiero:uae-sharjah.gif Ŝarĵo - Ŝarĵa - شارقة Ŝarĵo [ŝArĵa aŭ ŝAriqa], arabe: شارقة, estas unu el la sep emirlandoj (princlandoj) de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝia loĝantaro estas 435,000 homoj (1997 takso), kaj havas areon 2,600 km, kiu konsistas 3,3%-ojn de la teritorio de UAE. La gvidanto de Ŝarĵo estas ŝejĥo Sultan Bin Muhammad al-Qasimi de 1972. La urbo Ŝarĵo pligrandiĝas konstante kaj nun la loĝantaro atingas 250 mil homojn. La plimulto de la konstruaĵoj estas plenumita en tradicia islama arkitektura stilo. Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ja:シャールジャ

Kategorio:Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Kategorio:Aziaj landoj ja:Category:アラブ首長国連邦

Count von Wurmser

Dagobert Siegmund Count von Wurmser (born May 7, 1724 in Straßburg; died August 22, 1797 in Vienna) was an Austrian general during the French Revolutionary Wars. von Wurmser took the (at the time) famous Weissenburg lines in 1793, commanding Prussian and Saxon forces. He is most remembered for his unsuccessful attempt to retake Mantua from Napoleon. On July 18, 1796, von Wurmser advanced with 55000 soldiers from Trent to relieve Mantua, which was held by Napoleon with considerably less forces. Apparently due to bad strategy of von Wurmser and good tactics by Napoleon, the Austrians were defeated. Wurmser, Dagobert Siegmund von Wurmser, Dagobert Siegmund von Wurmser, Dagobert Siegmund von

bielizna erotyczna online slots sms gate technologie gry sportowe










































:: RELATED NEWS ::
Nesosilikat
Inselsilikate, oder Nesosilikate, sind Silikate, deren Gerüst aus isolierten Silikat-Tetraedern aufgebaut ist, d.h. die Sauerstoff-Atome "gehören" jeweils nur einem Siliziumatom.

Vertreter

dieser Gruppe sind :Disthen :Granate
Blutübertragung
Eine Bluttransfusion ist das Zuführen fremden Blutes, das von einem Blutspender stammt, an einem Blutempfänger oder das zuführen eigenen Blutes (Autotransfusion). Die Bluttransfusion ist bei kritischem Blutverlust oder bei lebensbedrohlichem Mangel an Blutbestandteilen nach wie vor eine lebensrettende und unverzichtbare Methode der Medizin. Voraussetzung ist allerdings, dass das verabreichte Bl
Atlas (Kartografie)
Der Atlas (Mehrzahl: Atlanten oder – für Kartenwerke weniger gebräuchlich – Atlasse) ist in der Kartografie eine Sammlung thematisch, inhaltlich oder regional zusammenhängender Landkarten in Buchform oder loser Folge. Abweichend von der Definition, dass ein Atlas normalerweise Kartenmaterial enthält, verwenden manche Verlage das Wort auch, um ein mit viel Bildmaterial ve
Transfusion
Eine Bluttransfusion ist das Zuführen fremden Blutes, das von einem Blutspender stammt, an einem Blutempfänger oder das zuführen eigenen Blutes (Autotransfusion). Die Bluttransfusion ist bei kritischem Blutverlust oder bei lebensbedrohlichem Mangel an Blutbestandteilen nach wie vor eine lebensrettende und unverzichtbare Methode der Medizin. Voraussetzung ist allerdings, dass das verabreichte Bl
The Blues Brothers
The Blues Brothers war eine Rhythm and Blues Band, angeführt von den zwei Komikern John Belushi (als Sänger Joliet Jake Blues) und Dan Aykroyd (als Mundharmonika-Spieler Elwood Blues). Belushi und Aykroyd waren beide Mitglieder der Originalbesetzung der NBC Show Saturday Night Live. Als Blues B
Buttenheim

Geographie

Das Gebiet des Marktes Buttenheim liegt in einer Höhenlage von 230 bis 550 Metern im Regnitztal.

Geschichte

Buttenheim, „Heim des Botho", wurde im Jahr 1017 zum erstenmal urkundlich erwähnt. Der Ort liegt an der Nord-Süd-Verkehrsachse des Regnitztales und wurde wahrscheinlich um das Jahr 550 gegründet. Während einer Flussfahrt von Forchheim nach Würzburg ordnete
Schkeuditz
Schkeuditz ist eine Kleinstadt im Kreis Delitzsch im Freistaat Sachsen, Vorort von Leipzig und Standort des Flughafens Leipzig/Halle, des größten Flughafens im östlichen Teil Deutschlands. Es besitzt ein kleines Stadt- und Heimatmuseum.

Geografie

Schkeuditz liegt am Fluss "
Bildschirmfoto
Unter einem Bildschirmfoto (englisch screenshot) versteht man in der EDV das Abspeichern des aktuellen grafischen Bildschirminhalts als Rastergrafik in eine Datei oder die Ausgabe auf einem angeschlossenen Drucker. Alle aktuellen Betriebssysteme unterstützen von Haus aus das einfache Erstellen von Screenshots, nichtsdestoweniger gibt es auch einige spezielle Screenshot-Programme, d
Zwischenspeicher
Die Zwischenablage (engl.: Clipboard) oder der Zwischenspeicher ist ein Begriff aus dem Bereich der EDV. Die Zwischenablage ist ein Speicherbereich, der den einfachen Austausch von Daten (Text, Bilder und andere Objekte) zwischen Programmen in einem zweistufigen Vorgang ermöglicht. Dabei werden markierte Daten vom Ursprungsort durch die Funktionen "Kopieren" oder "Ausschneiden" (Copy/Cut) in die Zwischenablage kopiert. Diese werden durch die Funktion "Einfügen" (Paste) aus der Zwischenablage in einem Dokument eines anderen Programms eingefüg
Genlock
Als Genlock (generator locking device) wird die Fähigkeit einer Quelle analogen Videosignals bezeichnet, durch einen extern erzeugten Synchrontakt gesteuert zu werden. Üblicherweise ist Genlock ein Ausstattungsmerkmal professioneller Geräte, um deren Einsatz in komplexen Studioumgebungen zu ermöglichen – alle Geräte werden vom gleichen „Haustakt“ synchronisiert. Dazu wird häufig eine PLL-Schaltung eingesetzt. Diese gewinnt aus dem meist nie
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org