Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
UEA

UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 119 landoj (laŭ la Jarlibro de 2001) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Krom individuaj membroj, 95 landaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA. La nuna prezidanto de UEA estas Renato CORSETTI. La hodiaŭa UEA estas kunfandaĵo de la malnova UEA, fondita la 28-an de aprilo 1908 en Svislando fare de interalie Hector HODLER, kaj de Internacia Esperanto-Ligo, fondita la 18-an de septembro 1936 en Britio. La kunfandiĝo okazis en 1947. UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekz. la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980) aŭ la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj. UEA celas, laŭ la Statuto el 1980: :a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; :b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; :c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politikolingvo; :ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj. Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [http://www.uea.org/katalogo/ la plej grandan perpoŝtan Esperanto-libroservon en la mondo] (kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon, nome Biblioteko Hector Hodler. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako. UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro. UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto. UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la UEA-Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj. Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo. Vidu ankaŭ : Ĝeneralaj Direktoroj de UEA, Prezidantoj de UEA, Honoraj membroj de UEA, Honoraj prezidantoj de UEA, Honora patrona komitato, Volontuloj de UEA

Enciklopedio de Esperanto 1933-34 pri UEA

EdE-U UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita. Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA. Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA. Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto. La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223. Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj. La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj. UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj. Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn. La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958. Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918. Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler. La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.
- 1920: 3894
- 1921: 5570
- 1922: 6253
- 1923: 6332
- 1924: 8205
- 1925: 9424
- 1926: 8687
- 1927: 9100
- 1928: 9095
- 1929: 9113
- 1930: 9062
- 1931: 8835
- 1932: 8619 La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien. Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16. Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

Eksteraj ligoj

[http://www.uea.org La TTT-ejo de UEA] [http://www.tejo.org La TTT-ejo de TEJO] ---- Se vi anstataŭe volis informojn pri la brita universitato, UEA, vi povas trovi ilin ĉe University of East Anglia. Kategorio:Esperanto-asocio

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Unuiĝintaj Nacioj

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok



Prezidantoj de UEA

Jen listo de la prezidantoj de UEA (resp. Internacia Esperanto-Ligo) ekde ĝia fondiĝo en 1908. En 1947 UEA kaj IEL kunfandiĝis al la nuna UEA.

Svisa periodo


- 1908-1916: Harold BOLINGBROKE MUDIE (Britio)
- 1916-1919: (vakis)
- 1919-1920: Hector HODLER (Svisio)
- 1920-1924: Eduard STETTLER (Svisio)
- 1924-1928: Edmond PRIVAT (Svisio)
- 1928-1934: Eduard STETTLER (Svisio)
- 1934-1936: Louis BASTIEN (Francio)
- 1936-1941: Karl Max LINIGER (Svislando)
- 1941-1947: Hans Hermann KÜRSTEINER (Svislando)

Brita periodo


- 1936-1947: (Internacia Esperanto-Ligo) Louis BASTIEN (Francio)
- 1947-1956: Ernfrid MALMGREN (Svedio)

Nederlanda periodo


- 1956-1960: Giorgio CANUTO (Italio)
- 1960-1962: Harry HOLMES, aganta prezidanto (Britio)
- 1962-1964: Hideo Yagi (Japanio)
- 1964 : Harry HOLMES, aganta prezidanto (Britio)
- 1964-1974: Ivo LAPENNA (Britio)
- 1974-1980: Humphrey R. TONKIN (Usono)
- 1980-1986: Grégoire MAERTENS (Belgio)
- 1986-1989: Humphrey R. TONKIN (Usono)
- 1989-1995: John C. WELLS (Britio)
- 1995-1998: LEE Chong-Yeoung (Koreio)
- 1998-2001: Keppel ENDERBY (Aŭstralio)
- de 2001: Renato CORSETTI (Italio) Ankaŭ vidu: Prezidantoj de TEJO !

Renato CORSETTI

Renato CORSETTI (ReNAto KorSEti) (naskiĝis la 29an de marto, 1941) estas la nuna prezidanto de UEA. Li estis reelektita por dua periodo en la Pekina Universala Kongreso en aŭgusto 2004. Corsetti naskiĝis en Romo. Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste socilingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo. Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado (i.a. prezidanto de TEJO, prezidanto de la itala landa asocio de UEA, vicprezidanto de UEA) kaj nun estas prezidanto de UEA. Li defendas la ideon, ke la Esperanto-movado estas movado por plibonigi la mondon, ne simple por provizi la movadanojn per komforta medio (vidu: Finvenkismo, Raŭmismo). Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studadsesioj. Membro de Akademio de Esperanto.

Verkado

Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado.

Rete legeblaj tekstoj


- [http://home.arcor.de/gmickle/skk/92rclingvoj.html Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj] Corsetti Renato Corsetti Renato CORSETTI, RENATO Corsetti Renato Corsetti Renato Corsetti Renato

28-a de aprilo

Historio > Tagoj > 28-a de aprilo ---- La 28-a de aprilo estas la 118-a tago de la jaro (119 en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 247 tagoj restas. Je la 28-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1788: Marilando fariĝis la 7-a ŝtato de Usono.
- 1789: Ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty.
- 2002: Chuck SMITH, fondinto de la Esperanta_Vikipedio, longe [http://www.wikipedia.com/upload/2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3 intervjuiĝis] ĉe Radio Polonia.

Naskiĝoj


- 1758: James MONROE
- 1874: Karl KRAUS
- 1875: Maksimiliano BLASSBERG
- 1900: Bruno APITZ
- 1926: Harper LEE
- 1937: Saddam HUSSEIN

Mortoj


- 1853: Ludwig TIECK
- 1903 : Emile LOMBARD
- 1945: Benito MUSSOLINI
- 1976: Eugen ROTH
- 1992: Francis BACON, pentristo
- 2002: 85-jaraĝa Ruth HANDLER, kreintino de pupino Barbie [barbi]

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 28-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.

Vidu ankaŭ jenon:


- 27-a de aprilo | 29-a de aprilo
- 28-a de marto | 28-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Aprilo ja:4月28日 ko:4월 28일 simple:April 28 th:28 เมษายน

Svislando

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

Hector HODLER

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Svisa esperantisto > Hector HODLER < Prezidantoj de UEA ---- Hector HODLER (naskiĝis je la 1-a de oktobro, 1887, mortis la 31an de marto, 1920) estis svisa esperantisto kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado. Hodler naskiĝis en Ĝenevo kaj estis filo de la fama svisa pentristo Ferdinand HODLER, kiu post malriĉa vivofazo fariĝis subite tre bonhava. Kiel 16-jarulo Hector Hodler lernis esperanton kun sia samlernejano Edmond PRIVAT, fondis baldaŭ poste klubon kaj la etan gazeton Juna Esperantisto. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Krom Juna Esperantisto, li verkis artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de SAINT PIERRE Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesis precipe la organizaj proponoj de Théophile ROUSSEAU kaj Carles, pri ia Esperanto-konsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj. La ĵurnalisto en 1907 transprenis la revuon "Esperanto" de Paul BERTHELOT, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin, kaj faris ĝin la plej grava organo pri organizaj demandoj de la lingva komunumo. Krome ĝi enhavis multe da artikoloj pri "socia vivo", simile al al nuntempa Monato. Li redaktis ĝin 13 jarojn, ĝis sia morto, krom ses monatojn en 1914 dum la unua mondomilito. Ĝi ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia organo de UEA. Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la Universala Kongreso de 1907, ekzistis jam ĉirkaŭ 200 konsuloj. Hodler kaj aliaj kiel Théophile ROUSSEAU fondis Universalan Esperanto-Asocion je la 28-a de aprilo 1908. Hodler fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Unu el liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis Eduard STETTLER, al la redaktantoj apartenis Edmond PRIVAT. Hodler volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito Hodler kun la tiama sekretario de UEA Hans JAKOB organizis la Dummilitan Helpservon de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Post la morto de prezidanto Harold BOLINGBROKE MUDIE en 1916 oni atendis ĝis la militfino kaj en 1919 elektis Hodler prezidanto. Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Laŭ la artikolo de László HALKA en Enciklopedio de Esperanto, "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn". Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. Hodler mortis en Lysin, Svislando, la 31-an de marto 1920. Post sia morto en 1920 li heredigis al UEA la revuon "Esperanto" kaj sian esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe portas lian nomon, cetere grandan kapitalon kun la celo certigi ĝian ekziston. Hodler Hector Hodler Hector

Internacia Esperanto-Ligo

Internacia Esperanto-Ligo estis fondita post alvoko de Louis BASTIEN en la 18-a de septembro 1936. La UEA-Estraro sub gvido de Bastien anoncis en marto/aprilo 1936 la translokigon de la Centra Oficejo de Ĝenevo al Londono, por eviti financan katastrofon kaŭzotan pro la altaj kostoj en Ĝenevo. Sed svisaj esperantistoj per indiko al formala eraro en la decido-proceduro malebligis la translokigon (malgraŭ unua komitata decido kaj voĉdonigo de la delegitoj mankis denova komitata decido, kiu estus kostinta plurajn monatojn da tempo). Provo de Bastien dum kaj post la UK 1936 en Vieno, trovi interkonsenton kun la svisoj, fiaskis, simile provo de J. R. G. Isbrücker en 1937. Tial Bastien kaj la aliaj Estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio. Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe UEA-Ĝenevo restis nur la svisa kaj la hispana landaj asocioj, krome kelkaj cent membroj. Oni parolis pri Skismo. Post la dua mondomilito la du asocioj kunfandiĝis sub la malnova nomo UEA, la prezidintoj Hans Kürsteiner kaj Louis Bastien fariĝis Honoraj Prezidantoj de la nova UEA. UEA-Ĝenevo estis liverinta nur ducent membrojn al la nova asocio. En Ĝenevo restis "Serva Centro" gvidata honorofice de Hans JAKOB. Vidu ankaŭ : Universala Esperanto-Asocio.

1936

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.

Naskiĝoj


- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN

Mortoj


- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO ----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年 ko:1936년 simple:1936 th:พ.ศ. 2479

1947

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1947 ---- En la jaro 1947 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Restarigita dua foje la Universala Kongreso de Esperanto kun la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Kunfandiĝo de UEA kaj IEL; restariĝo de l' neutrala movado;
- Nova difino de neŭtraleco de UEA.
- 11-a Brazila Kongreso de Esperanto
- Malavio: fondiĝas Lilongwe.
- Pollandon ekregas komunistoj.
- Palestinon dupartigas UNO - al juda Israelo kaj arabida Jordanio.
- 3-a de majo: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 14-a de aŭgusto: Pakistano sendependiĝas de Barato. Post nelonge ĝi membriĝas en UNO.
- 15-a de aŭgusto: Barato disiĝas de Pakistano.
- 14-a de oktobro : Chuck YEAGER flugis aviadilon Bell X-1 pli rapide ol la rapideco de sono, fariĝante la unua homo kiu faris tion dum horizontala flugo.
- Aniĝas al UNO : Jemeno kaj Pakistano.
- World Skills (esperante, Lertuloj de la Mondo) (konkurso de metiistoj) ekis en Hispanio.
- Honkonga lingvo kaj Neolatino (Schild) publikitaj.

Naskiĝoj


- 30-a de julio : Arnold SCHWARZENEGGER
- 7-a de oktobro : France GALL
- 31-a de oktobro : Frank SHORTER

Mortoj


- Eŭgeno LANTI
- 1-a de decembro : Godfrey Harold Hardy
- 5-a de februaro : Hans FALLADA
- 22-a de aprilo : Liu Ren
- 4-a de oktobro : Max PLANCK
- 17-a de novembro : Ricarda HUCH
- 20-a de novembro : Wolfgang BORCHERT
- 30-a de novembro : Usono : Ernst LUBITSCH ----
1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1947年 ko: