| Ŝtatpotenco | Ekzekuta potenco - Leĝdona potenco - Materio - Tempo kaj Spaco, ankaŭ diversajn abstraktajn rilatojn de la Materio - Kvanto, Formo, Ordo, Ekzisto, Ŝanĝo, Movo, Kvalito, Rilato, Kaŭzo.
Pri la studo kaj esploro de la Abstrakta Materio estas okupita Filozofio, Logiko, Matematiko, Fiziko kaj aliaj sciencoj.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Materio
[M]: Tempo ~ Spaco ~ Kvanto ~ Formo kaj Ordo ~ Abstraktaj Rilatoj
TempoEl nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo bezonas por iu ago. Por bioscientistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo.
La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la teorio de relativeco de Albert EINSTEIN.
Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo
[M]: Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kalendaro ~ Kronologio
Historio - Dato - Nacia tago
GMT - TAI - UTC
-
ja:時間
ko:시간
simple:Time
Suno
La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.
Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.elementoj
La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.
Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)
Kiel brilas la Suno ?
La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.
La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
----
Kategorio:Sunsistemo
als:Sonne
ja:太陽
ko:태양
ms:Matahari
simple:Sun
th:ดวงอาทิตย์
zh-min-nan:Ji̍t-thâu
TAIVikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > UTC
----
La TAI (franca mallongigo de Le temps
atomique international - "tempo atoma internacia") estas la
tempo laŭ la atomaj horloĝoj tra la mondo. Ĝi estas tute
sendepende de la Suno kaj la rotacio de la Tero.
La BIPM en Parizo kalkulas la TAI-on kiel la statistika mezumo inter pli ol 200 etalonaj atomaj horloĝoj en observatorioj kaj meteologiaj stacioj tra la mondo.
Je septembro 2002:
TAI - UTC = 32.000 sekundoj
Por vidi tion grafike, iru al http://www.bipm.fr/fra/5_Scientific/c_time/time_server.html
Sed, laŭ difino, je la 1-a de januaro 1958:
TAI - UTC = 0.000 sekundoj
UTC estas pli malrapida ol TAI ĉar la rotacio de la Tero
laŭgrade malrapidiĝas.
GMT estas astronomia tempo kaj sekvas la Sunon, TAI estas atoma tempo kaj sekvas la atomajn horloĝojn, dum UTC estas la kompromiso inter la GMT kaj TAI. Supersekundo estas aldonita al la jaro tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
Do, kiam la diferenco inter UTC kaj GMT estas pli granda ol 0.9 s, supersekundo estas aldonita. Kaj unu sekundo estas aldonita al la diferenco inter TAI kaj UTC.
Samtempe, ekde 1972, la frakcia parto de la diferenco inter UTC kaj TAI estas precize 0.00 sekundoj.
ja:国際原子時
MeznombroMatematiko > Nombro > Meznombro
----
Oni nomas meznombro de iu aro (el n nombroj) nombron, kiu situas inter la plej granda kaj malgranda, kaj estas iasence tipa de la koncerna aro:
- Aritmetika meznombro - sumo de ĉiuj nombroj de la aro dividita per n;
- Geometria meznombro - la n-a radiko de ilia produto;
- Harmona meznombro - inverso de la aritmetika meznombro de la inversoj.
Supersekundo
La supersekundo estas sekundo aldonita al la jaro por kunordigi la tempon de atomaj horloĝoj kun la tempo de la Tero. La unua supersekundo estis aldonita je la 30-a de junio 1972. La supersekundo kutime estas aldonita al la fino de la 30-a de junio aŭ la 31-a de decembro.
La supersekundo estas anoncita per [http://hpiers.obspm.fr/eoppc/bul/bulc/bulletinc.dat Bulletin C] de la IERS, kies observatorio en Parizo atentas pri la rotacio de la Tero.
Laŭ la origina difino de la sekundo, unu tago havas 86.400 sekundojn. Sed la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas pro la bremsa efiko de la Luno per tajdoj. Laŭ la atomaj horloĝoj, la tago ne jam estas 86400 sekundojn longa, sed 86400,002 sekundojn. Tial la jaro nun estas 0.785 sekundojn tro longa. Do, por sinkronigi la atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero, la supersekundo estis enkondukita.
En 1967, la sekundo estis difinita laŭ atoma tempo kiel "la tempodaŭro de 9192631770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de la cezio-133 atomo". Sed tiu 9192631770 estis bazita sur astronomiaj observoj el 1750-1892, do la nova atoma sekundo precize kongruis kun la rotacio de la Tero ne en 1967, sed en 1821! (Simile, la jaro de la gregoria kalendaro estis bazita sur la astronomiaj observoj de Koperniko).
Pro la malrapidiĝo de la Tero, ĉiu tago estas 38 nanosekundojn pli longa ol la lasta.
Vidu ankaŭ jenon: UTC, TAI, GMT, SI, kalendaro
Kategorio:Tempo
ja:閏秒
SiSi aŭ si aŭ SI povas signifi jenon:
- Ĉe lingvistiko, si estas la refleksiva pronomo en Esperanto.
- Ĉe kemio, Si estas la simbolo de silicio.
- Ĉe muziko, si estas tononomo.
- Ĉe fiziko, SI estas mallongigo por sistemo internacia de unuoj
- si estas laŭ normo ISO 639 lingva kodo de la Sinhala lingvo.
- SI estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Slovenio.
- .si estas nacia domajno de la alta nivelo de Slovenio.
ja:SI
ko:Si
HorzonoLa horzono (aŭ tempzono) estas segmento de tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio validas la Griniĉa Meza Tempo GMT (post la angla Greenwich Mean Time)
Enkonduko
GMT
Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.
Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiam ŝli antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).
Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.
Hodiaŭ
La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Griniĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.
Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 5, Brazilo 4, Aŭstralio 3, Meksiko 2 tempozonojn.
Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.
Politiko kaj tempo
Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Mez-Eŭropa Tempo (MET), kiu estas unu horon antaŭ GMT. Portugalio, Britio, Irlando uzas nur la GMT. Finnlando kaj Greklando uzas la Orient-Eŭropan Tempon (+ 2 horoj al GMT), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al MET. Tiu ŝato de la MET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidendta marbordo de Hispanio nur post 13 horoj kaj kontraŭ tio je 11 horoj en orienta Pollando.
En Ĉinio, kie la landon trapasas teorie 4 horzonoj, oni uzas nur unu – la Pekinan – por la tuta lando, kiu signifas +8 horojn al GMT.
Vidu ankaŭ
- GMT - UTC - jetlaco
Kategorio:Tempo
ja:標準時
ko:시간대
ms:Zon masa
simple:Time zone
th:เขตเวลา
Modèle:Données année/1801
Nurkowanie tablice webmaster gry Sklep wdkarski |