:: wikimiki.org ::
| Ukrainio |
Ukrainio
Geografio > Eŭropo > Ukrainio
----
Ukrainio (Україна [Ukrajina]) estas respubliko en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida Imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991.
Ukrainio estas aree la dua plej granda lando de Eŭropo (post la eŭropa parto de Rusio).
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.
Historio de Ukrainio
Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio.
Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion.
Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.
Lingva situacio
La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata.
Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina.
En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.
Esperanto en Ukrainio
Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.
Geografio
Plej grandaj urboj
Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.
- Kievo (2.642 mil)
- Ĥarkov (1.444 mil)
- Dnepropetrovsk (1.066 mil)
- Odeso (1.046 mil)
- Donecko (970 mil)
Regionoj
- Cherkas'ka (Cherkasy)
- Chernihivs'ka (Chernihiv)
- Chernivets'ka (Chernivtsi)
- Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
- Donecka regiono (Donecko)
- Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
- Kharkivs'ka (Kharkiv)
- Ĥerson-a regiono (Ĥerson)
- Khmel'nyts'ka (Khmel'nyts'kyy)
- Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
- Kyyivs'ka (Kyiv)
- Luhans'ka (Luhans'k)
- L'vivs'ka (L'viv)
- Mykolayivs'ka (Mykolayiv)
- Odes'ka provinco (Odesa)
- Poltavs'ka (Poltava)
- Rivnens'ka (Rivne)
- Sums'ka (Sumy)
- Ternopil's'ka (Ternopil')
- Vinnyts'ka (Vinnytsya)
- Volyns'ka (Luts'k)
- Transkarpato (Uĵgorod)
- Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
- Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)
Eksteraj ligoj
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/ukraine.htm lingvaj situacio kaj leĝaro(france)]
- [http://www.profesionalespcm.org/_php/MuestraArticulo2.php?id=1591 E-a artikolo pri Ukrainio]
-
als:Ukraine
fiu-vro:Ukraina
ja:ウクライナ
ko:우크라이나
ms:Ukraine
simple:Ukraine
th:ประเทศยูเครน
zh-min-nan:Ukrayina
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Respubliko ja:共和制 ja:共和国
Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝo aŭ cezaro.
Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon.
Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando.
Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia Konsilio aŭ Bundesrat.
Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito.
Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko.
Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda.
----
Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.
Vidu ankaŭ
- monarkio
RusioGeografio > Azio > Rusio < Eŭropo
----
Eŭropo
Eŭropo
Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.
Respublikoj: Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco: Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj: Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.
Regionoj: Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.
Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Urboj:
Urboj de Rusio
Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
----
Geografiaj Regionoj: Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio
----
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Azio
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
Etnoj de Rusio
Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo,
islamo, aliaj
Lingvo:
la rusa, aliaj (la
tatara,
finna,
ĉuvaŝa,
baŝkira,
mordva,
ĉeĉena,
ĥakasa,
udmurta,
maria,
oseta,
kabarda,
komia,
burjata,
karaĉaja-balkara,
ĉeĉena,
inguŝa,
jida,
tuva,
adigea,
samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)
Registaro
Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis
Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En
1721 li fondis la rusan imperion.
1800
Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ,
Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Vidu ankaŭ
- Listo de famaj rusoj
Eksteraj ligoj
[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio]
als:Russland
ja:ロシア
ko:러시아
ms:Russia
roa-rup:Rusii
simple:Russia
th:สหพันธรัฐรัสเซีย
zh-min-nan:Lō·-se-a
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16]
Tyniec
Memorindaĵoj
Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa
Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa
Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa
Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa
Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa
Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa
Image:Warsaw church.jpg|Warszawa
Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa
Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow
Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow
Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow
Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow
Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow
Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow
Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow
Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow
Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow
Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow
Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk
Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk
Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk
Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk
Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk
Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw
Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw
Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun
Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun
Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan
Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan
Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin
Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz
Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin
Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy
Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz
Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna
Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa
Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce
Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc
Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski
Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny
Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec
Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz
Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec
Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow
Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork
Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork
Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn
Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn
Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna
Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry
als:Polen
fiu-vro:Poola
ja:ポーランド
ko:폴란드
ms:Poland
simple:Poland
th:ประเทศโปแลนด์
zh-min-nan:Polska
HungarioGeografio > Eŭropo > Hungario
----
Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas
Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj.
La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.
Vidindaĵoj
Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
- bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
- Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
- Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
- areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
- komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
- Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
- stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
- Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
- la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002
Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.
La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento.
La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.
La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.
La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas
Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo.
Bruselo
La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945.
La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.
Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj
- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado
Dosiero:hu-mapo1.gif
Kategorio:Hungario
als:Ungarn
fiu-vro:Ungari
ja:ハンガリー
ko:헝가리
ms:Hungary
simple:Hungary
th:ประเทศฮังการี
zh-min-nan:Magyar-kok
MoldavioGeografio > Eŭropo > Moldavio
----
Eŭropo
Moldavio (moldave Moldova) estas lando en Orienta Eŭropo.
- Landkodo: MD.
- E-nomo: [a] Moldavujo; [o] Moldava Respubliko.
- Nacia nomo: Republica Moldova.
- Areo: 33.700 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio.
- Ŝtatestro: prezidento Vladimir VORONIN.
- Ĉefurbo: Kiŝinevo (374 mil).
- Urboj: Tiraspol (110 mil), Bălţi (105 mil).
- Loĝantaro: 4.344.000 (1995), inter ili 58% moldavoj, 14% ukrajnoj, 13% rusoj, 3,5% gagauzoj, 2% bulgaroj, 1,5% judoj, ankaŭ troviĝas belarusoj, poloj, ciganoj, germanoj, armenoj, litovoj, azeroj, tataroj, ĉuvaŝoj, uzbekoj ktp.
- Ŝtatlingvoj: moldava (rumana), rusa.
- Kredantoj: ortodoksoj, katolikoj.
- Eksporto: kemiaĵoj, nutraĵoj, vino, tekstilindustriaj produktaĵoj, tabako.
- Pokapa GNP: 920 $.
- Administra divido: 32 distriktoj (raioane). Jen ili en alfabeta ordo (inter krampoj, la ĉefurbo de la distrikto):
:: Anenii Noi (Anenii Noi), Basarabeasca (Basarabeasca), Briceni (Briceni), Cahul (Cahul), Cantemir (Cantemir), Călăraşi (Călăraşi), Căuşeni (Căuşeni), Cimişlia (Cimişlia), Criuleni (Criuleni), Donduşeni (Donduşeni), Drochia (Drochia), Dubăşari (Cocieri), Edineţ (Edineţ), Făleşti (Făleşti), Floreşti (Floreşti), Glodeni (Glodeni), Hînceşti (Hînceşti), Ialoveni (Ialoveni), Leova (Leova), Nisporeni (Nisporeni), Ocniţa (Ocniţa), Orhei (Orhei), Rezina (Rezina), Rîşcani (Rîşcani), Sîngerei (Sîngerei), Soroca (Soroca), Străşeni (Străşeni), Şoldăneşti (Şoldăneşti), Ştefan Vodă (Ştefan Vodă), Taraclia (Taraclia), Teleneşti (Teleneşti), Ungheni (Ungheni).
En 1990 vivis en Moldavio 4,4 milionoj da homoj sur teritorio de 33,7 km2 (komparo: Belgio: 30 519 km2; Svislando: 41 293 km). Loĝantaro laŭ etna disdivido: en 1979 vivis en Moldavio 63,9% moldavoj-rumanoj, 14,2% ukrainianoj, 12,8% rusoj, 3,5% gagaŭzoj (152 000), 2% bulgaroj, 2% judoj.
En Ĉednestrujo (la fakte sendependiĝinta, sed ne agnoskita de la internacia juro, parto de iama Modava Respubliko) vivas 39% moldavoj, dum rusoj (23%) kaj ukrainianoj (26%) kune konsistigas 49% de la loĝantaro. En 1940 ĉ. 100 000 germanoj devis forlasi Besarabion.
La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel Rumanio) kun la urobesto. Malgraŭ lingva, historia kaj kultura proksimeco, en Moldavio kaj Rumanio multaj dubas pri la oportuneco unuigi la du naciojn ĉefe pro la kvar sekvaj kialoj:
# En Besarabio la loĝantoj bone memoras, ke dum la rumana tempo ili estis traktataj kiel duaklasaj homoj;
# La ekonomio kaj vivnivelo en Rumanio estas nuntempe malpli altaj ol en Moldavio;
# Multaj moldavoj opinias, ke ilia mentaleco diferencas de tiu de la rumanoj en Rumanio;
# En Rumanio oni timas, ke la madjaroj en Transsilvanio volus unuiĝi kun Hungario.
Historio
En la antaŭhistoria tempo sur la teritorio de la hodiaŭa Moldavio ekloĝas dakoj, gotoj kaj romianoj, ekde la 6a jarcento — slavoj. En 1359 la valaha militestro Bogdan fondas la Moldavan Princlandon (inkluzivis Moldavion, Besarabion, Bukovinon) kun la ĉefurbo Jassy (rum. Ia~i).
Komence de la 16a jc. la princlando troviĝas sub otomana regado. En 1792 la bordo inter la riveroj Dnestro kaj Bug iĝas rusa teritorio. En 1812 post la milito inter Rusio kaj Turkio la lando inter la riveroj Dnestro kaj Prut (Besarabio) estas aneksita de Rusio (formiĝas Besaraba gubernio). En 1918 kreiĝas la Aŭtonoma Moldava Respubliko (AMR), kiu estas baldaŭ okupata de rumaniaj trupoj; kadre de la Paco de Brest-Litovsk, Sovetio devis cedi Besarabion al Rumanio. Por akcenti la sovetian pretendon pri Besarabio, Stalin fondas en 1924 sur la maldekstra bordo de Dnestro (Tiraspol, ktp.) la Moldavan Aŭtonoman Socialisman Sovetrespublikon (MASSR), kadre de Ukrainio. Ĝia ĉefurbo iĝas Kiŝinevo - kiu troviĝas en Rumanio (la efektiva ĉefurbo iĝas la urbeto Balta kaj ekde 1929 Tiraspol). La pakto inter Hitler kaj Stalin de 1940 havigas Besarabion (AMR) al Sovetio; En 1941-44 Moldava SSR estas okupata de Ia germanoj. Poste Stalin unuigas la rumanan AMR kaj la pli grandan parton de la MASSR en Moldavan Socialisman Sovetrespublikon (Moldavan SSR).
Pro la rusigo kaj sovetigo de la lando grandparto de la rumanlingva intelektularo fuĝas al Rumanio — ĝia resto estas likvidita en Siberio. Dum Ĉednestrujo forfalas de Ukrainio, la borda regiono ĉe la Nigra Maro (Sud-Besarabio) kaj NordBukovino (ĉefurbo: Cernauti/Ĉernovcy) eniras Ukrainion.
Ekde somero 1988 en Moldavio blovas nova politika vento. Ĉe la parlamentaj elektoj en printempo 1990 la naciisma kristandemokrata Popola Fronto rikoltas 40% de la mandatoj (aliajn 30% ricevas reprezentantoj proksimaj al Ia Popola Fronto). Samjare aperas leĝo, kiu enkondukas la moldavan (= rumanan) lingvon kiel solan ŝtatan lingvon de Moldavio; la cirila alfabeto malaperas favore al la latina. En junio 1990 Moldavio deklaras sian suverenecon.
Reage al la moldav-rumana naciismo, en aŭgusto aperas en Moldavio la memproklamita respubliko de la turklingvaj, sed kristanaj gagauzoj (centro: Komrat); en septembro sekvas la fondo de la Ĉednestra Moldava Socialisma Sovetrespubliko (centro: Tiraspol) fare de rusaj kaj ukrainaj grupoj (precipe la potencaj fabrikdirektoroj rusaj, kies entreprenoj obeis al la ordonoj rekte el Moskvo, subtenis la fondon de tiu respubliko). Kiŝinevo rifuzas ambaŭ memproklamadojn argumentante, ke ili detruas la tutmoldavian respublikan koherecon. Ankaŭ la moldavaj bulgaroj (centro: Bolgrad), kvankam pli lojalaj al la reĝimo en Kiŝinevo kompare kun rusoj aŭ gagauzoj, eldonas novajn proprajn periodaĵojn en sia lingvo. En aŭgusto 1991 (post la moskva puĉo) sekvas la proklamo de la plena sendependeco de Moldavio (nun nomita Moldovo) disde Moskvo kaj la unua rifuzo kunkrei la novajn politikajn KSŜ-strukturojn (post internaj kvereloj kaj moskva premo Moldavio tamen aliĝis al KSŜ). Ĉio tio kaj la fortiĝanta moldav-rumana nacia movado pli kaj pli mobilizas la nemoldavan, do slavan loĝantaron (precipe rusoj) kontraŭ la politiko de Kiŝinevo, precipe de la Popola Fronto, kiu interalie alstrebas la unuiĝon kun Rumanio (tiu politiko estas forte pridisputata en Moldavio mem). En decembro 1991 Ĉednestrujo proklamas sian plenan sendependecon disde Kiŝinevo (kun propraj parlamento kaj ŝtatestro I. Smyrnov).
Politiko de Rusio rilate Moldavion
La politiko de Rusio (Jelcin/Ruckoj) rilate Moldavion estas neklara kaj kontraŭdira. Unuflanke Jelcin per subskribo de dokumentoj emfazas la gravecon konservi la teritorian tutecon de Moldavio kaj la respekton de la internaciaj homrajtaj normoj. Aliflanke, aludante al la rusa popolo vivanta en la ekssovetiaj respublikoj, Ruckoj diris en junio 1992, ke Rusio kaj ties armeo ĉiarimede defendus la rusajn soldatojn kaj familiojn sendepende de ilia loĝloko.
Ankaŭ la tiama ministro pri defendo de Rusio, Graĉov, aldonis, ke la rusa armeo devus esti garantianto por libereco kaj sendependeco de la popolo; se la rajtoj de la rusoj en eksa Sovetio estus ofendataj, Rusio devus konsideri adekvatajn paŝojn kontraŭ la subpremantoj. Reage al tiuj eldiroj, Ia prezidantoj de Moldovo kaj Kartvelio; Snegur kaj Sevardnadze, kritikis Moskvon pro «imperiisma pensmaniero» (ekzistas opinio, ke en eksa Sovetio «ĉie estas konfliktoj, kie troviĝas la rusa armeo», la mala opinio estas, ke la rusa armeo en multaj lokoj sukcesis konservi konfliktojn, kiuj brulus alikaze ĝis nun). En Ĉednestrujo fakte estas engaĝitaj tankoj de la 14a ekssovetia armeo flanke de la separatistoj.
Prezidantoj
- 1991-05-28 > 1991-12-08 : Valerin Tudor MURAVSKI
- 1991-12-08 > 1996-12-01 : Mircea SNEGUR
- 1996-12-01 > 2001-04-04 : Petru LUCINSCHI
- 2001-04-04 > : Vladimir VORONIN
Eksteraj ligoj
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/moldavie.htm La lingva situacio kaj leĝaro en Moldavio (france)]
-
ja:モルドバ
ko:몰도바
th:ประเทศมอลโดวา
zh-min-nan:Moldova
Mezepoko
La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, la Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia Imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.
Dum la Romia Imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia Imperio (kutime nomata la Bizanca Imperio de modernaj eŭropanoj).
La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.
Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.
La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).
Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.
Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara Milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falo de islama Iberio, aŭ la vojaĝo de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacio komencanta en 1517 por signi la finon de la epoko.
Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia Imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia Imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia Imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri PIRENNE rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika".
En la Okcidento, oni ofte dividas la Mezepokon en fruan periodon (iafoje nomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento.
Vidu ankau: blazono, foiro, Gotiko, Katedralo, kavaliro, komunuma movado, mezepoka sieĝa armilaro, Mezepoka literaturo, mezepoka militado, mezepokaj fortikaĵoj, mezepoka Inkvizicio, mezepoka eŭropa muziko, monaĥo, Okcidenta Skismo, pilgrimado, Romaniko, Romanika Arkitekturo, Trobadoroj, Trouvères, vikingoj.
Kategorio:Historio
ja:中世
simple:Middle Ages
RusioGeografio > Azio > Rusio < Eŭropo
----
Eŭropo
Eŭropo
Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.
Respublikoj: Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco: Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj: Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.
Regionoj: Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.
Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Urboj:
Urboj de Rusio
Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
----
Geografiaj Regionoj: Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio
----
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Azio
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
Etnoj de Rusio
Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo,
islamo, aliaj
Lingvo:
la rusa, aliaj (la
tatara,
finna,
ĉuvaŝa,
baŝkira,
mordva,
ĉeĉena,
ĥakasa,
udmurta,
maria,
oseta,
kabarda,
komia,
burjata,
karaĉaja-balkara,
ĉeĉena,
inguŝa,
jida,
tuva,
adigea,
samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)
Registaro
Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis
Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En
1721 li fondis la rusan imperion.
1800
Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ,
Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Vidu ankaŭ
- Listo de famaj rusoj
Eksteraj ligoj
[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio]
als:Russland
ja:ロシア
ko:러시아
ms:Russia
roa-rup:Rusii
simple:Russia
th:สหพันธรัฐรัสเซีย
zh-min-nan:Lō·-se-a
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en To | | |