Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en tempo kaj spaco. Laŭ Paskalo, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita.
Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de Praeksplodo kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.
Mitoj pri la origino de la universo
La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj deantikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis tero-diino - Gaja. Gaja naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Urano - alta ĉielo, aperis Tartaro - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Erebo - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Erebo kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...
Lumo kutime nomiĝas tiu parto de la elektromagnetaspektro, kiu estas videbla por la homa okulo, sed oni ankaŭ uzas la vorton por ajnaj elektromagnetaj radiaĵoj.
Natura lumo estas miksaĵo el ondoj kun diversaj frekvencoj. La okulo perceptas ilin kiel erojn de iu precipa baza koloro. Bazaj koloroj estas:
Aliaj koloroj estas miksaĵoj de tiuj bazaj koloroj.
La okulo (male al la orelo) ne kapablas analizi la frekvencojn
kaj perceptas en ĉiu punkto nur unu rezultan koloron.
Per aparatoj tamen eblas analizi miksfrekvencan lumon.
Oni rimarku, ke la rilato inter frekvenco kaj koloro dependas de kulturo kaj lingvo.
Heleco
ankoraŭ farenda
Polarizeco
ankoraŭ farenda
Teorioj pri lumo
Historie oni multe diskutis pri la naturo de lumo. Teorio pri tio-ĉi devas klarigi la agon de lumo en diversaj situacioj, ekz. reflekton kaj refrakton.
- proponita fare de Isaac NEWTON en la 17-a jarcento - lumo konsistas el partikloj elradiataj en ĉiujn direktojn
- reflekto okazas samkiel ĉe normalaj objektoj
- proponita fare de Christiaan HUYGENS ankaŭ en la 17-a jarcento
- lumo konsistas el ondoj
- klarigas la fenomenojn de polarizo kaj interfero - ondoj bezonas medion por transmoviĝi (vidu etero)
- proponita fare de James Clerk MAXWELL fine de la 19-a jarcento - lumo konsistas el elektromagnetaj ondoj
- tiuj ne bezonas medion / elektromagneta kampo agas kiel medio
- videbla lumo estas nur parto de la pli granda elektromagneta spektro
- kombinaĵo de la tri antaŭaj teorioj
- lumo konsistas el energikvantumoj (fotonoj), kiuj agas foje kiel partikloj, foje kiel ondoj
- Max PLANCK proponis en 1900, ke lumo konsistas el kvantoj de energio
- Albert EINSTEIN ricevis la Nobelan premion en 1921 por sia klarigo pri la fotoelektra efiko.
La plej konata teorio far Albert EINSTEIN, la speciala teorio pri la relativeco, baziĝas sur la hipotezo, ke la rapideco de lumo sendependas de la rapideco de la spektantoj, kontraŭe al la rapideco de aliaj objektoj.
Laŭ ĉi-teorio la lumrapideco en vakuo egalas al
kaj estas elektromagnetaj konstantoj, kiuj sendependas de la sistemo de la spektanto, do ankaŭ la rapideco de lumo devas sendependi.
Lau la relativeca teorio, nenio ajn povas transiri la rapidon de lumo.
La vorto Energio devenas de la greka "energeia" kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto de la mezuro de diversaj mov-formoj de materio. Laŭ variaj fizikaj procesoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:
- Elektroenergio - Elektromagneta energio - Gravita energio - Kemia energio - Mekanika energio - Termika energio - Nuklea energio
Alia distingo:
- renoviĝanta energio - Fosilia energio - Nuklea energio
Rezulte de la ekzisto de Energikonserva Leĝo, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la energikonserva leĝo estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
En pure praktika vidpunkto, energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10.500 milionoj da tunoj da kkvivalento de nafto (Mten): el kio 2.400 Mten da karbo, 3.600 Mten da nafto, 2.300 Mten da natura gaso, 610 Mtep de nuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geotermika suna aŭ venta energio.
Energio-konsumado nuntempe
Estas konate, ke la rapide multiĝanta monda loĝantaro krom la kreskigo de la nutraĵprovizado bezonas ankaŭ la kreskigon de la energio-produktado. Estas konata ankaŭ tiu bedaŭrinda fakto, ke 80 elcentojn de la tutmonda energio kaj krudmaterialo konsumas tiu feliĉa parto de la homaro, kiu vivas en Usono kaj en la aliaj ekonomie evoluintaj mondpartoj. Estas konata ankaŭ tio, ke la malmulte konsumanta parto estas - juste - malkontenta pri la nuna situacio. Ankaŭ ili dezirus kreskigi la konsumadon, por kontentigi la bazajn homajn bezonojn.
Limoj de la konsumad-kreskigo
Sed jam malpli konate estas, ke la nuna usona kaj okcident-eŭropa vivmaniero eblus nur por duonmiliardo da homoj, ĉar alie rapide elĉerpiĝos la energio-fontoj kaj danĝere malpuriĝos la medio, pro produkto de danĝera kvanto de karbonduoksido. Tial, jam la nuna produktado kaj konsumado estas daŭrigebla nur kelkajn jardekojn.
Sed la konsumado, anstataŭ stagni aŭ malgrandiĝi, forte kreskas. Se oni konsideras ekz. la naturajn fontojn, la nombron de la loĝantaro kaj la rapidegan industriigon en Ĉinio, estas evidente, ke post kelkaj jardekoj la ĉinoj povos produkti tiom da varoj kaj malpurigan karbonduoksidon, kiom nun produktas la evoluinta mondparto. lli rajtas fari tion, kial ne, kaj povas fari sen ekstera helpo. Ili posedas grandan kvanton da karbo por energioproduktado, krudmaterialojn, laborforton, diligentecon kaj scion. Dume nature la nuna evoluinta mondoparto daŭrigas sian agadon.
Kio sekvos el tio, ne estas precize antaŭvidebla. Pro la forceja (vitrodoma) efiko, kiun kaŭzas tro granda kvanto da karbonduoksido en la atmosfero, la averaĝa temperaturo jam sendube kreskas. Tial degelos granda glaciokvanto ĉe la polusoj, signife leviĝos la nivelo de la maroj, inundante grandajn dense loĝatajn regionojn, ŝanĝiĝos la tutmonda klimato, forte grandiĝos la areo de la dezertoj, ktp. La afero
estas tre danĝera, ĉar pro la granda inercio de la atmosfero la efiko de la nun produktata karbonduoksido efikos nur post jardekoj. Ne forgesu ankaŭ pri acida pluvo, kaŭzita de karbobruligado, kiu jam forte damaĝis la arbarojn.
Disdividiĝo de la energio-konsumado
La surtera energio-konsumado en la jaro 1991 disdividiĝis jene: petrolo 37,6 %, karbo 26,2 %, tergaso 20,5 %, nuklea energio 6,8 %, biomaso 6,3 %, akva kaj geotermika energio 2,6 %. Cu la kaŭzo de tiu ĉi disdividiĝo estas sekvo de la nuntempa teknika nivelo, aŭ ĉu influas ĝin ĉefe personaj aŭ grupaj profitinteresoj, estas malfacile determini.
Superregas petrolo kaj karbo
Estas okulfrape en la konsumado la superregado de nafto kaj minkarbo. Ilia forbruligo estas la ĉefa fonto de la karbonduoksido. Ekonomie ekspluatebla nafto tutmonde haveblos nur dum kelkaj jardekoj, sed karbo ankoraŭ dum jarcentoj. Ankaŭ la senpere aŭ en la formo de alkoholo aŭ oleo forbruligita biomaso produktas karbonduoksidon.
La aliaj fontoj
Nuntempe la tergaso estas tiu energiofonto, kies uzado kaŭzas la plej malgrandan medio-malpurigadon. Tial ĝia uzado rapide kreskas, do la elĉerpiĝo ne bezonas longan tempon. La uzado de geotermika energio estus signife kreskigebla. Verŝajne ekonomiaj aŭ aliaj konsideroj malheipas ĝian pli ampleksan uzadon. La uzado de la energio de riveroj jam ne estas signife kreskigebla sen detruo de ekologiaj valoraĵoj. La uzado de la energio de la marbordoj, la energio de fluso kaj malfluso estas ankoraŭ ne sufiĉe uzataj nek la ventoenergio.
La sunenergio estas granda eblo por la estonteco. Nuntempe la senpera transformo al elektro per sunĉeloj estas ne farebla sen malprofito, pro ilia alta prezo kaj malalta efikeco. Sed
por akvovarmigado la uzado de la sunenergio jam komencas disvastiĝi.
La situacio pri la nuklea energio
Laste sed ne balaste la nuklea energio.
En la 50aj kaj 60aj jaroj oni komencis amase konstrui nukleajn energiocentralojn en Usono, en Sovetio, en Okcident-Eŭropo. Tiutempe ŝajnis, ke la energio-provizado de la homaro estas por ĉiam solvita. Ankaŭ la tiutempa konkurarmado instigis la konstruadon de nukleaj reaktoroj, ja en ili oni produktis la plutonion por atombomboj kaj el litio la tricion por hidrogen-bomboj. Sed dume ankaŭ gravaj problemoj sin anoncis. El la foruzita uranio esti§is aliaj radiantaj elementoj. El inter ili la plutonio estis konvena por plua uzado en reaktoro aŭ por atombombo. Tial per tre danĝera kaj multekosta procedo la grandpotencoj apartigis la plutonion. Sed restis aliaj forte radiantaj elementoj, kies vivdaŭro estas longa. Ties deponado kaŭzas grandan problemon, ja temas pri jarmiloj dum kiuj la deponado devas esti sekura. Tio ankoraŭ estas nesolvita. Oni nun kolektas tiujn danĝerajn materialojn, kies kvanto ade grandiĝas, kaj atendas naskiĝon de ideo por bona solvo. Tial, kaj pro la akcidentoj okazintaj en Three Mile Island (1979) kaj en Ĉernobil (1986) nuntempe la konstruado de atomreaktoroj maloftiĝis, sed en la 1990-aj jaroj denove fortiĝis en Azio.
CERN en Ĝenevo: realigo de energioproduktado dependas de diversaj personaj kaj grupaj profitinteresoj. Ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estos solvebla per genia metodo. Se oni bombardas elementojn per grandenergiaj neŭtronoj, estiĝas grandenergiaj neŭtronoj aldone al la originalaj. Per ili oni bombardas longvivdaŭrajn izotopojn, kiuj havas ne fortan, tamen danĝeran radiadon; ili transformiĝas en novajn izotopojn, kies radiado estas forta, sed la vivdaŭro relative mallonga. Tiamaniere la deponada tempo mallongiĝas kaj la transformo cetere liberigas uzeblan energion. La procedo estas farebla surbaze de restaĵoj de reaktoraj uranipecoj, kaj ankaŭ de aliaj elementoj, ekz. torio (Th). Torio en la naturo estas multo pli ofta ol uranio. Ĝia radiado estas malforta, la vivdaŭro tre longa, kaj ekzistas nur unu izotopo. Torio 232 facile kaptas malrapidajn neŭtronojn, poste estiĝas izotopo torio 233, kies duoniĝa tempo estas 22 minutoj. Estiĝas protaktinio (Pa 232), kies duoniĝa tempo estas 27 tagoj. La rezulto estas uranio 233, izotopo, kiu emisias fortan gama-radiadon, sed memŝtara ĉenreakcio ne povas okazi. Gi povas maIkomponiĝi nur, se eksteraj malrapidaj neŭtronoj trafas ĝin. Dum la reakcio liberiĝas signifa varmenergio. (Aparta avantaĝo estas, ke la forta radiado de la materialo malhelpas ĝian komercon en la nigra merkato.) Estas tre grave el la vidpunkto de la sekuro, ke la reaktoro funkcias nur okaze de enkonduko de ekstera energio, tial ĝia nomo estas energio-multobligilo.
Jen la formulo por la procedo: n + Th232 - Pa 232 - U233
Jen la skemo de la procedo:
# Sinkrotrono (akcelilo de korpuskloj), kiu estigas protonon-faskon de 5 mA (miliamperoj), kun energio de 109 eV (unu miliardo da elektronvoltoj).
# Energio-multobligilo. Tie la rapidaj protonoj puŝiĝas al plumbo, kiu tial emisias rapidajn neŭtronojn. La torio estas en apartaj malgrandaj globoj, ĉíu en la mezo de grafita globo. Tiu bremsas la neŭtronojn. Ili ĉiuj estas en premita akvo.
# La premita, alttemperatura akvo cirkulas tra varminterŝanĝiIo, kie ĝi estigas akvovaporon. Tiu funkciigas turbinon, kaj la kunligita generatoro produktas elektran energion. La elektra energio povas esti 40-50-oble pli granda ol necese por funkciigi la sinkrotronon. Do maigranda parto de la produktita energio sufiĉas por la funkciigo, la cetera estas konsumebla.
La sistemo estas tute fermita. Gi estas iam ajn senprobleme malŝaltebla, haltigebla. Laŭ la kalkuloj 5000 kg da torio povas estigi 250 MW (250 milionoj da vatoj) da termika povumo. Dum du jaroj konsumiĝas el ĝi 5 (250 kg). Tiu termika povumo egalas al tiom, kiom povas produkti la forbruligo de 28 megatunoj (28 miliardoj da kilogramoj) da karbo.
El nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo bezonas por iu ago. Por bioscientistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo.
La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la teorio de relativeco de Albert EINSTEIN.
Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo
[M]: Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kalendaro ~ KronologioHistorio - Dato - Nacia tagoGMT - TAI - UTC - ja:時間ko:시간simple:Time
Spaco
Oni distingas diversajn signifojn de la nocio "Spaco":
1. Spaco en Filozofio:
Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (la alia estas tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
2. Spaco en Fiziko:
Difinita mezurebla parto de tiu ĉi tridimensia senfinajo: distanco, longo inter du lokoj aŭ punktoj.
La vorto mondo signifas la tuton de ekzistaĵoj: la universo, la tero, la homaro aŭ simile. La preciza signifo dependas de la kunteksto. Kelkfoje oni uzas la vorton kun preciziga adjektivo por paroli pri la ĝeneralaj trajtoj de iu grupo de homoj, ekzemple la islama mondo aŭ la esperantista mondo.
Mondo uzeblas en pli metafora maniero: ekzemple, priskribante du homojn tre malsamajn, oni povas diri ke ili "vivas en du apartaj mondoj." Kiam homo referas al la "fino de la mondo," tio verŝajne signifas "la fino de ĉio kion mi konas."
Mondo ofte uziĝas kiel sinonimo de planedo, ekzemple Marso kaj Jupitero estas du mondoj de la sunsistemo. Mondo ankaŭ povas referiĝi al fikcia universo, ekzemple la mondo de Star Trek aŭ de La Mastro de la Ringoj.
Unua, Dua kaj Tria Mondo
En la Malvarma Milito, oni multe parolis pri la kapitalisma mondo kaj pri la komunisma mondo. Por landoj, kiuj ne apartenis al iuj el la du grupoj, oni baldaŭ uzi la esprimon Tria Mondo. Poste oni ankaŭ kelkfoje parolis pri la Unua Mondo (kapitalismaj landoj) kaj pri la Dua Mondo (komunismaj landoj). Post la fino de la Malvarma Milito, nur la esprimo Tria Mondo restas en daŭra uzo.
ja:世界
Praeksplodo
Universo > Praeksplodo
----
En la malfrua 20-a jarcento, plimulto de sciencistoj kredis, ke la universo estiĝis rezulte de evento nomata Praeksplodo (aŭ Granda Eksplodo). La teorio estis proponita en 1927 de la Belga fizikisto Georges-Henri LEMAITRE. La tempo de la evento estas proksimume inter antaŭ 10 kaj 20 miliardoj da jaroj. En 1929, usona astronomo Edwin Hubble unue pruvis la ekspansion de la universo. Ĝuste ĉi tiu malkovro fariĝis bazo por la teorio de Praeksplodo.
Laŭ tiu teorio, la universo komenciĝis elde punkto kiu havis malfinian denson kaj energio. Tuj post la praeksplodo, post la distingado de materio kaj energio, la universo komencis ekspansii je lumrapido. De tiam, la universo daŭre ekspansias kaj malvarmetiĝas. Estas debatoj pri tio, ĉu ĉi tiu ekspansio daŭros senĉese aŭ ĉu la universo iam kolapsos en "singularaĵo". La sciencistoj bezonas koni, interalie, la veran denson de universo. Se tiu denso estas pli granda ol iu kritika valoro, la ekspansio de universo povos ĉesi kaj komenciĝos inversa procezo, kiu estas nomata Finimplodo; tio estas, la universo finfine detruiĝus per tiel katastrofa evento kiel la Praeksplodo kiu ĝin kreis. Tiukaze, kredeble, iam okazos ankaŭ alia eksplodo kaj tio daŭros periode, senĉese.
Iuj kritikantoj de la praeksploda teorio kredas, ke la tre granda kvanto da materio nuntempe ekzistanta en la tuta universo ne povus esti formiĝanta dum nur 10 aŭ 20 miliardoj da jaroj. Brita astronomo Fred HOYLE kreis la teorion de stabila stato, laŭ kiu universo ne havis komencon nek havos finon - ĝi estas senkomenca kaj senŝanĝa.
Tamen, pliaj datenoj trovitaj dum la 20a jarcento, ĉefe la hazarda malkovro de la Kosma fon-radiado far Arno PENZIAS kaj Robert WILSON, subtenis la praeksplodan teorion, kaj ĝi fariĝis la plej ĝenerale akceptita teorio klariganta kiel la universo estis formita.
En 1992 astronomoj analizis datenojn registritajn de la Kosma Fon-Esplora satelito pri temperaturaj variadoj en la kosma mikroonda radiado, kiu estas "eĥo" de la energio elveninta de Praeksplodo. Astronomoj kredas, ke la variadoj estas indikoj de gravitaj ondoj, kreitaj de la materio -distribuiĝo en la praa universo.
forta advokato de la teorio estis la ukraindevena usona sciencisto Georgo GAMOWja:ビッグバンko:빅뱅simple:Big Bangth:บิกแบง
Filozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo - monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo - ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo - panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religioja:神ko:하느님simple:God
Tero
Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
----
Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA, geno
-3,8: ĉelo, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7: superkontinento: Kolumbio
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso
-1,2: protozoo
-1,1:
-1,0: sekso
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8: superkontinento: Rodinio
-0,7: spongo, meduzo, vermo, ostro, pekteno
Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
----
Urano (greke Ouranos, latine Uranus) estas la plej antikva greka dio. Lia nomo estas ankaŭ nomo de la planedoUrano. Urano estas la dio de la ĉielo, kaj lia edzino Gaja estas la diino de la tero. La antikvaj grekoj lin adoris, ĉar li donis varmon, lumon kaj pluvon al la tero. Urano estas la patro de la titanoj, la ciklopsoj kaj la Hekatoncheires: monstroj kun 100 manoj kaj 50 kapoj.
La titano Krono, lia plej juna filo, detronigis Uranon, mutilis lin, kaj detranĉis liajn testikojn. De la sango aperis la gigantoj, la Melioj aŭ Meliai, kaj la Furioj. Oni ankaŭ ofte diras ke kiam la sango de Urano trafis la maron, Afrodita naskiĝis.
Urano
Japanoj
Etnografio > Etno > Japanoj
----
JAPANOJ
- Nomoj: [m] niĥondzin; [f] Japonais; [r] japonci.
- Popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Japanio (123,6 mln). Loĝas ankaŭ en Usono (Kalifornio, Havaja insularo), Kanado, Brazilo, Peruo. Totala kvanto: 125,6 mln (1992).
- Lingvo: japana.
- Apartenas al aparta transira rasa grupo.
- Kredantoj: precipe ŝintoistoj kaj budhistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.
Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun specifikeco de kulturo - vestaĵo, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas Eta aŭ Burakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feuda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas 2-3 milionoj.
Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1a jarmilo a.K. migritaj de Korea duoninsulo al Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum proceso de intermiksiĝo, lingvo de nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis konsolido de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - Jamato Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan, de aliaj popoloj de materika Azio, vojon de sia evoluo. Nur post la dua mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj je direkto de alproksimiĝo kun moderna kulturo.
Bazo de la tradicia ekonomiko estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomon, citruson, frukton. Oni praktikas bredadon de silkraupoj, fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, vivas en urboj.
Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed preferas nacian. Senfermenta kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kion oni manĝas per specialaj bastonetoj. Spicoj kaj supoj estas tre diferenca.
Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas organan parton de moderna kultura vivo de japanoj.
Sumero
Historio > Civilizoj > Sumero
----
Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭrigas almenaŭ de 3500 a.K. ĝis 2000 a.K. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de la Mezopotamio: Babilonio kaj Asirio.
Sumeraj Civitoj
En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titulon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo.
La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupera Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jc a.K. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono.
Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis 2,000 a.K. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vd. Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jc a.K. plifortiĝas urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigas la tutan sudmezopotamion.
Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metalo aŭ ŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.
Dua prospero de Lagaŝ
Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jc en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon.
Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jc, gutioj estis forpelitaj.
La 3-a dinastio de Ur
En 2109 a.K. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo.
Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo.
De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp.
La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En ala komenco de 20-a jc ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoreanoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).
Historio de Sumero
4-a jarmilo
Irigacia agrokulturo disvolviĝas en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝas al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500
Civitoj de suda Mezopotamio evoluiĝas kaj formas kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeras aliajn urbojn kaj unuiĝas la landon.
28-a jc
La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolas Sumeron kaj etendas sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-montaro.
ĉ. 2700
La reĝo Enmebaragesi fariĝas reganto de Sumero, venkas Elamon. Nippur fariĝas kultura centro de Sumero.
27-a jc
La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondas la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500
La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigas Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigas la landon.
ĉ. 2330
Sargono 1-a Granda konkeras la tutan Sumeron kaj faras nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220
Gutiaj triboj de Zagros-montaro konkeras kaj prenas kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150
La regantoj de Lagaŝ ĉefrolas en Sumero, sed ili estas sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115
Sumero denove estas sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900
Semita tribo Amoritoj konkeras Mezopotamion kaj establas sian rezidejon en Babilono.
1790
Hammurabi fariĝas reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝas plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝas Sumera historio kaj komenciĝas Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝas centra parto de Babilona societo
Filozofie, materio estas kategorio signifanta objektan realon, kies ekzistadon ni konas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo; senliman aron da la objektoj kaj sistemoj ekzistantaj en la mondo. Materio estas eterna kaj senlima. Ĝia neforprenebla atributo estas movo. Materion karakterizas memevoluo, transformo de unu stato al alia. Ĝeneralaj objektaj formoj de la ekzistado de materio estas spaco kaj tempo.
----
Science, materio estas ĉiuj substancoj de la universo, kaj vivantaj kaj nevivantaj, havantaj mason kaj okupantaj spacon. Substanco ne devas esti nud-okule videbla por ke ĝi estu konsiderata kiel materio. Sufiĉas nur, ke ĝi plenumu la du kondiĉojn, nome kaj mas-havon kaj spac-okupon.
La moderna scienco konas sekvantajn tipojn de materiaj sistemoj kaj konformaj al ili strukturaj niveloj: elementaj partikloj kaj kampoj, atomoj, molekuloj, geologiaj sistemoj, planedoj, astroj, engalaksiaj sistemoj, galaksioj, sistemoj de galaksioj.
Ekzistas ankaŭ specifaj tipoj de materio – Viva materio (Naturo) kaj socie organizita materio (Homa socio).
Historio de scienco kaj filozofio plejparte konsistas el konkludoj de diversiaj teorioj pri materio, komencante de la teorio de "Solidaj Atomoj" (Demokrito) kaj finante de Onda Teorio de kvantuma fiziko.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Materio
[M]: Mikromondo ~ Substanco ~ Kemiaj Elementoj ~ Neorganikaj Substancoj ~ Organikaj Substancoj ~ Fiziko-Kemiaj KonceptojKategorio:FizikoKategorio:Filozofioja:物質ko:물질ms:Jirimsimple:Matter
Kampo (fiziko)
Fizika kampo estas aparta formo de materio, sistemo kun senlima grado de libereco.
Al fizikaj kampoj apartenas: elektromagnetikaj kaj gravitaj kampoj, nuklea kaj onda (kvanta) kampoj, konformaj al diversaj partikloj (ekz. elektrona-pozitrona kampo).
La fontoj de la fizikaj kampoj estas partikloj: por elektromagnetika kampo tio estas ŝargitaj partikloj. Fizika kampo, kreita de la partikloj, transportas ĉiajn interagojn inter konformaj partikloj kun certa rapido. En Kvanta Teorio interago estas kaŭzita pro la ŝanĝo de kvantoj inter partikloj.
Ĉefkonceptoj de fizika kampo:
- Forto - Gravito - Elektro - Magnetismo - Nuklea Forto - InercioKampo estas grava nocio ankaŭ en moderna Algebro.
----
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Kampo kaj Energio
[M]: Radiacio ~ Lumo ~ Energio
Energio
La vorto Energio devenas de la greka "energeia" kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto de la mezuro de diversaj mov-formoj de materio. Laŭ variaj fizikaj procesoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:
- Elektroenergio - Elektromagneta energio - Gravita energio - Kemia energio - Mekanika energio - Termika energio - Nuklea energio
Alia distingo:
- renoviĝanta energio - Fosilia energio - Nuklea energio
Rezulte de la ekzisto de Energikonserva Leĝo, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la energikonserva leĝo estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.
En pure praktika vidpunkto, energetiko estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio. En 2003 la tutmonda konsumo da energio estis pli ol 10.500 milionoj da tunoj da kkvivalento de nafto (Mten): el kio 2.400 Mten da karbo, 3.600 Mten da nafto, 2.300 Mten da natura gaso, 610 Mtep de nuklea energio, 590 Mten da akvoelektra energio kaj ĉirkaŭ 950 Mten da biomaso kaj kvantetoj eĉ pli malgrandaj da geotermika suna aŭ venta energio.
Energio-konsumado nuntempe
Estas konate, ke la rapide multiĝanta monda loĝantaro krom la kreskigo de la nutraĵprovizado bezonas ankaŭ la kreskigon de la energio-produktado. Estas konata ankaŭ tiu bedaŭrinda fakto, ke 80 elcentojn de la tutmonda energio kaj krudmaterialo konsumas tiu feliĉa parto de la homaro, kiu vivas en Usono kaj en la aliaj ekonomie evoluintaj mondpartoj. Estas konata ankaŭ tio, ke la malmulte konsumanta parto estas - juste - malkontenta pri la nuna situacio. Ankaŭ ili dezirus kreskigi la konsumadon, por kontentigi la bazajn homajn bezonojn.
Limoj de la konsumad-kreskigo
Sed jam malpli konate estas, ke la nuna usona kaj okcident-eŭropa vivmaniero eblus nur por duonmiliardo da homoj, ĉar alie rapide elĉerpiĝos la energio-fontoj kaj danĝere malpuriĝos la medio, pro produkto de danĝera kvanto de karbonduoksido. Tial, jam la nuna produktado kaj konsumado estas daŭrigebla nur kelkajn jardekojn.
Sed la konsumado, anstataŭ stagni aŭ malgrandiĝi, forte kreskas. Se oni konsideras ekz. la naturajn fontojn, la nombron de la loĝantaro kaj la rapidegan industriigon en Ĉinio, estas evidente, ke post kelkaj jardekoj la ĉinoj povos produkti tiom da varoj kaj malpurigan karbonduoksidon, kiom nun produktas la evoluinta mondparto. lli rajtas fari tion, kial ne, kaj povas fari sen ekstera helpo. Ili posedas grandan kvanton da karbo por energioproduktado, krudmaterialojn, laborforton, diligentecon kaj scion. Dume nature la nuna evoluinta mondoparto daŭrigas sian agadon.
Kio sekvos el tio, ne estas precize antaŭvidebla. Pro la forceja (vitrodoma) efiko, kiun kaŭzas tro granda kvanto da karbonduoksido en la atmosfero, la averaĝa temperaturo jam sendube kreskas. Tial degelos granda glaciokvanto ĉe la polusoj, signife leviĝos la nivelo de la maroj, inundante grandajn dense loĝatajn regionojn, ŝanĝiĝos la tutmonda klimato, forte grandiĝos la areo de la dezertoj, ktp. La afero
estas tre danĝera, ĉar pro la granda inercio de la atmosfero la efiko de la nun produktata karbonduoksido efikos nur post jardekoj. Ne forgesu ankaŭ pri acida pluvo, kaŭzita de karbobruligado, kiu jam forte damaĝis la arbarojn.
Disdividiĝo de la energio-konsumado
La surtera energio-konsumado en la jaro 1991 disdividiĝis jene: petrolo 37,6 %, karbo 26,2 %, tergaso 20,5 %, nuklea energio 6,8 %, biomaso 6,3 %, akva kaj geotermika energio 2,6 %. Cu la kaŭzo de tiu ĉi disdividiĝo estas sekvo de la nuntempa teknika nivelo, aŭ ĉu influas ĝin ĉefe personaj aŭ grupaj profitinteresoj, estas malfacile determini.
Superregas petrolo kaj karbo
Estas okulfrape en la konsumado la superregado de nafto kaj minkarbo. Ilia forbruligo estas la ĉefa fonto de la karbonduoksido. Ekonomie ekspluatebla nafto tutmonde haveblos nur dum kelkaj jardekoj, sed karbo ankoraŭ dum jarcentoj. Ankaŭ la senpere aŭ en la formo de alkoholo aŭ oleo forbruligita biomaso produktas karbonduoksidon.
La aliaj fontoj
Nuntempe la tergaso estas tiu energiofonto, kies uzado kaŭzas la plej malgrandan medio-malpurigadon. Tial ĝia uzado rapide kreskas, do la elĉerpiĝo ne bezonas longan tempon. La uzado de geotermika energio estus signife kreskigebla. Verŝajne ekonomiaj aŭ aliaj konsideroj malheipas ĝian pli ampleksan uzadon. La uzado de la energio de riveroj jam ne estas signife kreskigebla sen detruo de ekologiaj valoraĵoj. La uzado de la energio de la marbordoj, la energio de fluso kaj malfluso estas ankoraŭ ne sufiĉe uzataj nek la ventoenergio.
La sunenergio estas granda eblo por la estonteco. Nuntempe la senpera transformo al elektro per sunĉeloj estas ne farebla sen malprofito, pro ilia alta prezo kaj malalta efikeco. Sed
por akvovarmigado la uzado de la sunenergio jam komencas disvastiĝi.
La situacio pri la nuklea energio
Laste sed ne balaste la nuklea energio.
En la 50aj kaj 60aj jaroj oni komencis amase konstrui nukleajn energiocentralojn en Usono, en Sovetio, en Okcident-Eŭropo. Tiutempe ŝajnis, ke la energio-provizado de la homaro estas por ĉiam solvita. Ankaŭ la tiutempa konkurarmado instigis la konstruadon de nukleaj reaktoroj, ja en ili oni produktis la plutonion por atombomboj kaj el litio la tricion por hidrogen-bomboj. Sed dume ankaŭ gravaj problemoj sin anoncis. El la foruzita uranio esti§is aliaj radiantaj elementoj. El inter ili la plutonio estis konvena por plua uzado en reaktoro aŭ por atombombo. Tial per tre danĝera kaj multekosta procedo la grandpotencoj apartigis la plutonion. Sed restis aliaj forte radiantaj elementoj, kies vivdaŭro estas longa. Ties deponado kaŭzas grandan problemon, ja temas pri jarmiloj dum kiuj la deponado devas esti sekura. Tio ankoraŭ estas nesolvita. Oni nun kolektas tiujn danĝerajn materialojn, kies kvanto ade grandiĝas, kaj atendas naskiĝon de ideo por bona solvo. Tial, kaj pro la akcidentoj okazintaj en Three Mile Island (1979) kaj en Ĉernobil (1986) nuntempe la konstruado de atomreaktoroj maloftiĝis, sed en la 1990-aj jaroj denove fortiĝis en Azio.
CERN en Ĝenevo: realigo de energioproduktado dependas de diversaj personaj kaj grupaj profitinteresoj. Ŝajnas, ke tiu ĉi problemo estos solvebla per genia metodo. Se oni bombardas elementojn per grandenergiaj neŭtronoj, estiĝas grandenergiaj neŭtronoj aldone al la originalaj. Per ili oni bombardas longvivdaŭrajn izotopojn, kiuj havas ne fortan, tamen danĝeran radiadon; ili transformiĝas en novajn izotopojn, kies radiado estas forta, sed la vivdaŭro relative mallonga. Tiamaniere la deponada tempo mallongiĝas kaj la transformo cetere liberigas uzeblan energion. La procedo estas farebla surbaze de restaĵoj de reaktoraj uranipecoj, kaj ankaŭ de aliaj elementoj, ekz. torio (Th). Torio en la naturo estas multo pli ofta ol uranio. Ĝia radiado estas malforta, la vivdaŭro tre longa, kaj ekzistas nur unu izotopo. Torio 232 facile kaptas malrapidajn neŭtronojn, poste estiĝas izotopo torio 233, kies duoniĝa tempo estas 22 minutoj. Estiĝas protaktinio (Pa 232), kies duoniĝa tempo estas 27 tagoj. La rezulto estas uranio 233, izotopo, kiu emisias fortan gama-radiadon, sed memŝtara ĉenreakcio ne povas okazi. Gi povas maIkomponiĝi nur, se eksteraj malrapidaj neŭtronoj trafas ĝin. Dum la reakcio liberiĝas signifa varmenergio. (Aparta avantaĝo estas, ke la forta radiado de la materialo malhelpas ĝian komercon en la nigra merkato.) Estas tre grave el la vidpunkto de la sekuro, ke la reaktoro funkcias nur okaze de enkonduko de ekstera energio, tial ĝia nomo estas energio-multobligilo.
Jen la formulo por la procedo: n + Th232 - Pa 232 - U233
Jen la skemo de la procedo:
# Sinkrotrono (akcelilo de korpuskloj), kiu estigas protonon-faskon de 5 mA (miliamperoj), kun energio de 109 eV (unu miliardo da elektronvoltoj).
# Energio-multobligilo. Tie la rapidaj protonoj puŝiĝas al plumbo, kiu tial emisias rapidajn neŭtronojn. La torio estas en apartaj malgrandaj globoj, ĉíu en la mezo de grafita globo. Tiu bremsas la neŭtronojn. Ili ĉiuj estas en premita akvo.
# La premita, alttemperatura akvo cirkulas tra varminterŝanĝiIo, kie ĝi estigas akvovaporon. Tiu funkciigas turbinon, kaj la kunligita generatoro produktas elektran energion. La elektra energio povas esti 40-50-oble pli granda ol necese por funkciigi la sinkrotronon. Do maigranda parto de la produktita energio sufiĉas por la funkciigo, la cetera estas konsumebla.
La sistemo estas tute fermita. Gi estas iam ajn senprobleme malŝaltebla, haltigebla. Laŭ la kalkuloj 5000 kg da torio povas estigi 250 MW (250 milionoj da vatoj) da termika povumo. Dum du jaroj konsumiĝas el ĝi 5 (250 kg). Tiu termika povumo egalas al tiom, kiom povas produkti la forbruligo de 28 megatunoj (28 miliardoj da kilogramoj) da karbo.
Kosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto, aparte de la tero kaj ties atmosfero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas movi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas rarigita gaso, suna vento kaj polveroj. La FAIFédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la komenco de kosmo kiel 100 km super la tero.
:La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.
Sciencoj pri la kosmo
- Astrofiziko - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
- Astrologio - Pseŭdoscienco, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.
- Astrometrio - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
- Astronomio - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
- Etnoastronomio - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
- Kosmografio - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
- Kosmonaŭtiko - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
- Uranografio - La scienco pri la studo de la ĉielo. Uranos en Greka lingvo signifas "ĉielo??.
Famaj Sciencistoj
:Eratosteno (276-195 a.K.)
:Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko.
:Klaŭdio Ptolemeo (87-150)
:La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo.
:Nikolao Koperniko (1473-1543)
:La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828.
:Johano Kepler (1571-1630)
:Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj.
:Galileo Galilei (1564-1642)
:Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis teleskopon. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en 1633 Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio.
:Isaako Neŭtono (1643-1727)
:Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko.
:Edmond Halley (1656-1742)
:Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en 1758, kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo.
:William Herschel (1738-1822 )kaj John Herschel (1792-1871)
:Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda Hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn.
:Edwin HUBBLE (1889-1953)
:La Usona astronomo Edwin Hubble klasifikis la malsamajn specojn de galaktikoj en la universo kaj disvolvis la teorion pri tio, ke la universo estas vastigata, kiu estas nomita Hubble'a Leĝo. La Hubble spacteleskopo, kiu estis kunprenita dum kosma flugo en 1990 estis nomita en lia honoro.
----
Morgenavisen Jyllands-Posten
Morgenavisen Jyllands-Posten (short form: Jyllands-Posten. Occasionally: the Jutland Post) is the largest-selling daily newspaper in Denmark. It is based in Aarhus, and has a circulation of approximately 158,000 in 2005.
In September 2005, Jyllands-Posten became the centre of a major political controversy in Denmark when it printed 12 caricatures of the prophet Muhammad, including one suggesting he had a bomb in his
Google Glossary
:For the search engine produced by this company, see Google search; for the underlying technology, see Google platform; for other uses see Google (disambiguation).
Google, Inc. () is a U.S. public corporation, initially established as a privately held corporation in 1998, which designed and currently manages the Internet