:: wikimiki.org ::
| Uropio |
UropioUropio (Uropi) estas planlingvo proponita de Joël LANDAIS en 1986.
=Gramatiko=
Alfabeto kaj prononco
Uropi uzas latinan alfabeton. Malsame al Esperanto:
- C oni prononcu /ĉ/
- Ž oni prononcu /ĵ/
- W oni prononcu /ŭ/
La forta silabo ĉiam apartenas al radiko de vorto.
Estas kelkaj reguloj por elizio de vokaloj.
Morfologio
La defina artikolo estas de antaŭ konsonato kaj d´ antaŭ vokaloj. La defina artikolo estas un antaŭ vokaloj kaj u antaŭ konsonantoj. Ili ne varias laŭ nombro kaj genro.
----
Substantivoj havas du kazojn: nominativon kaj genitivon kaj dividiĝis en tri deklinacioj. Ĝi havas du genrojn: inan kaj viran.
----
La adjektivoj estas neŝanĝeblaj: mi Espani kuzine (mia hispana kuzo), mi Espani kuzinas (miaj hispanaj kuzinoj).
----
La adverboj povas esti derivataj de adjektivoj per la sufikso -(a/e/i/u)m: felic/felicim (feliĉa/feliĉe).
Estas kelkaj manieroj derive adverboj el primitivaj adverboj per prefiksoj kaj sufiksoj.
----
Postposizioj estas uzataj en Uropi, same kiel prepozicioj. Kelkaj vortoj eblas esti uzata samtempe kiel postpozicio aŭ prepozicio.
----
Nombroj (1-10): un du tri kwer pin ses sep oc nev des
----
Personaj pronomoj havas 3 kazojn: nominativon, akuzativon kaj dativon. Por formi posedajn pronomojn oni metu -a.
----
Verboj en Uropi havas 3 modojn: Indicativon, Imperativon kaj Kondiĉan modon; kaj 6 tempojn. Ĝi uzas la help-verbon avo (havi) kaj la konjugacio de verbo estas tre simila al franca lingvo.
=Ekzemploj=
- Ce det ha skrivo u skrit (Ŝi faris lin skribi leteron).
- He kopì ho u carp (Li aĉetas koltukon al li).
- He av u kun : hi kun se bij (li havas hundon; lia hundo estas blanka).
- De mastor pasìt in de gardin ki siu dicipel (la majstro promenas en ĝardeno kun sia disciplo).
- Di bib se mol interesan, i lisì tal (tiu libro estas interesa, mi legis ĝi tute).
=Ekstera ligo=
http://filip.ouvaton.org/uropi/html/fr/index.html
kategorio:planlingvoj
PlanlingvoPlanlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio.
Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.
ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj".
Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.
Ekzemploj de planlingvaj projektoj
3CL -
Adĵuvanto -
Afrihilio [afh] -
Americai Speak -
Atlango -
Baza Angla lingvo -
Concorde -
Dilpok -
Earth Language -
Esata -
Esperanto [epo, eo] -
Eŭrolingvo -
Eŭrolango -
Europanto -
Folkspraak -
Frater -
Gestuno -
Gloso -
Gumosopo -
Ido [ido, io] -
Intergloso -
Interlingu -
Interlingvao [ina, ia] -
Klingona [tlh] -
Latinesce -
Latino sen fleksio -
Latinvlo -
Ling -
Lingua Komun -
Linguum Islianum -
Lingva Xronari -
Loglano -
Loglio -
Loĵbano [jbo] -
Marparolo -
Mondial (planlingvo) -
Mundelingua -
Mundolingue -
Neo-Latin -
Nova Lingvafrankao -
Novialo -
Novilatiin -
NOXILO -
Okcidentalo [ile, ie] -
Rapidvortoj -
Romanova -
Signuno -
Slovio -
Solresolo -
Spelin -
Sev'varanes -
Suma -
Tokipono -
Universalgloto -
Volapuko [vol, vo] -
Vorlino
Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia.
----
Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio
Eksteraj ligoj
- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING
ja:人工言語
1986Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1986
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1986 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.
- Fondita Internacia Naturkuraca Asocio.
- Philip BREWER eklernis Esperanton.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Hispanio kaj Portugalio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek Du".
- Jean-Claude DUVALLIER, tirano de Haitio, estas renversita.
- Centr-afrika Respubliko: nova konstitucio.
- Mswati la 3-a fariĝis reĝo de Svazilando.
- Kometo de Halley revenis apud Teron kaj estis iomete videbla.
- Aldo de' GIORGI fariĝis Akademiano
- Kreita Uropio.
Naskiĝoj
Mortoj
- 27-a de januaro : Usono : Lilli PALMER
- 21-a de aprilo: Yokaanam
- 14-a de junio : Svislando : Jorge Luis BORGES
- 31-a de aŭgusto : Henry MOORE
- 12-a de novembro: Pandiá Pându
- 29-a de novembro : Usono : Cary GRANT
- 15-a de decembro : Renée VOLPELIERE
- Usono : Pensilvanio : Paul Brendle HORNING
----
1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1986
ja:1986年
ko:1986년
ms:1986
simple:1986
th:พ.ศ. 2529
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
ArtikoloEdE-A > Artikolo
Artikolo. En E ekzistas nur la difina artikolo la. Ĝia uzo prezentas malfacilon ĉefe al tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas, ĉar la Fundamento ne orientas pri ĝia uzo, dirante nur, ke ĝi estas uzata kiel en la naciaj lingvoj.
La A-on oni devas uzi:
:l. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
:2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
:3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.
Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, unu-nura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de l' senco.
Pli vastan pritrakton pri la uzo de l' A. oni trovas en: Fruictier-Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo: 1931.
Artikolo nedifina ne ekzistas en E. Ta-men oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iun serviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ian serviston" (ian ajn, neniel difinitan).
Kelkaj lastatempe pretendas la uzon de unu, kiel nedifina A. Sed ĝia enkonduko estus tute kontraŭ la ĝisnuna lingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: "Li estas unu bona homo", kiel germane onidiras: "Er ist ein guter Mensch" v. Sintakso. KALOCSAY.
Category:Gramatiko
VokaloVokaloj estas el pure elparola vidpunkto sonoj, kiuj ne metas obstaklon al la trairanta aerblovo (dum konsonantoj ja havas tian obstaklon). El fonologia vidpunkto vokalo estas sono, kiu formas la kernon de silabo (dum konsonantoj aperas antaŭ kaj post tia kerno). Por distingi inter tiuj du sencoj, oni foje uzas la terminon vokoido, kiam temas pri la pure elparola senco de la ideo "vokalo" (dum pure elparolan konsonanton oni tiam nomas kontoido).
Vokalojn oni distingas per du ĉefaj trajtoj: antaŭeco kaj vasteco kaj akustike laŭ iliaj formantoj.
Ĉe elparolo de antaŭaj vokaloj la lango troviĝas proksime al la antaŭo de la buŝo (proksime al la lipoj). Ĉe elparolo de malantaŭaj vokaloj la lango troviĝas malantaŭe en la buŝo. Ĉe elparolo de vastaj vokaloj estas granda malfermaĵo inter la lango kaj la supro de la buŝo. Ĉe malvastaj vokaloj la lango estas proksima al la supro de la buŝo.
Sed ekzistas ne nur du gradoj de antaŭeco kaj vasteco. En multaj lingvoj estas almenaŭ tri gradoj de vasteco, kaj ofte ankaŭ tri aŭ pli da gradoj de antaŭeco. Tiam oni parolas pri vokaloj mezvastaj, kaj pri vokaloj centraj, k.s.
Plej ofte malantaŭaj vokaloj estas aldone elparolataj kun rondigitaj lipoj, dum antaŭaj vokaloj plej ofte estas elparolataj sen tia liprondigo. Sed en lingvoj kun multaj vokalfonemoj ekzistas ofte ankaŭ rondigitaj antaŭaj vokaloj, kaj en iuj lingvoj ankaŭ nerondigitaj malantaŭaj vokaloj.
Esperanto havas kvinvokalan sistemon. Tiu sistemo estas efektive la plej ofta inter la homaj lingvoj. Oni povas ĝin prezenti en jena skemo, t.n. vokaltriangulo:
antaŭe centre malantaŭe
malvaste i u
mezvaste e o
vaste a
Kategorio:Fonetiko
ja:母音
ko:홀소리
SubstantivoLingvo > Gramatiko > Morfologio
----
Substantivo estas klaso de vortoj pli-malpli komuna al ĉiuj lingvoj (malkiel verboj, adjektivoj, adverboj ktp, kiuj ne distingiĝas same en ĉiuj lingvoj). En Esperanto, ili finiĝas per -o kaj eventuale "-j" kaj/aŭ "-n" por indiki nombron kaj kazon. Pro tio ili nomiĝas ankaŭ "o-vortoj", sed tiu termino validas nur por substantivoj en Esperanto.
La substantivoj ne fleksias por nombro kaj kazo en ĉiuj lingvoj; en kelkaj ili fleksias ankaŭ aŭ anstataŭe por aliaj kategorioj, ekzemple difiniteco.
Certaj konsideras pronomojn kiel subaro de substantivoj.
Substantivojn oni povas dividi plurmaniere:
- Propraj nomoj, kaj
- komunaj substantivoj
aŭ,
- kalkuleblaj (tiuj, kiuj povas akcepti la finaĵon -j kaj adjektivojn kiel "pluraj" aŭ "multaj": ekz. "homoj", "hundoj", "ideoj"...)
- nekalkuleblaj (ordinare ne akceptas la finaĵon -j; por multeco oni uzas ekz. "iom da" aŭ "multe da": ekz. "akvo", "rizo")
Category:Gramatiko
ja:名詞
ko:명사 (품사)
simple:Noun
NominativoNominativo estas gramatika kazo en la lingvoj, kiuj havas deklinacian sistemon. En Esperanto nominativo estas markata per t. n. "nula markilo" (foresto de finaĵo -n), kio distingas ĝin de la markita per la finaĵo -n akuzativo. Al nominativo kondukas demando per kio aŭ kiu.
La vorto devenas de la latina "nominare" = nomi.
Kategorio:Lingvistiko
ja:主格
DeklinacioDeklinacio estas:
- en gramatiko la reguloj de la fleksio de la substantivoj, vidu deklinacio (gramatiko).
- en astronomio kaj la geografio ĝi estas dimensio de koordinata sistemo, vidu deklinacio (astronomio) kaj latitudo.
- en ĝenerala senco ĝi estas diferenco mezurata per angulo. ekzemple ĉe navigado la angulo inter geografia nord'-sud'-direkto kaj la direkto de magneta nadlo de kompaso nomiĝas deklinacio
GenroLingvistiko > Gramatiko
----
Genro, gramatika sekso, aŭ substantiva klaso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasoj, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.
En la pra-Hindo-Eŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, malina, kaj neŭtra. En la plimulto el modernaj lingvoj hindeŭropaj, la genroj aŭ kunfandiĝis (ina kaj malina en la franca, hispana ktp; viva kaj neviva en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la angla). Sed la germana kaj kelkaj aliaj lingvoj konservas tri genrojn.
En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genro, pli ĝenerale nomata substantiva klaso viva/neviva en la araba.
----
Ne konfuzu ĝin kun generi, verka ĝenro aŭ sekso
Vidu ankaŭ Socia genro kaj Genro (biologio)
Category:Gramatiko
ja:性 (文法)
AdjektivoLingvo > Gramatiko > Morfologio > Adjektivo
----
Adjektivo estas vorto, kiu iel modifas la sencon de substantivon. En Esperanto ĉiuj adjektivoj finiĝas per la finaĵo "-a", kaj devas havi la sama(j)n finaĵo(j)n por nombro kaj/aŭ akuzativo kiel la modifata substantivo. En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla), adjektivoj ne devas konkordi kun la modifata substantivo laŭ nombro/kazo. En kelkaj (en multaj slavaj kaj ĉiuj la latinidaj), ili devas ankaŭ konkordi pri genro (aŭ pli ĝenerale klaso de substantivo).
En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (interalie la norma angla, la latinidaj lingvoj, kaj la helena), adjektivoj estas distingaj kaj de verboj kaj de adverboj; sed en kelkaj lingvoj, ekzemple la germana kaj la oseta, adjektivoj kaj adverboj estas la sama vortklaso. En aliaj lingvoj (ekzemple, la korea) adjektivoj estas netransitivaj verboj.
En Esperanto la adjektivo ne fleksias por formi komparativon kaj superlativon (komparaj formoj); oni uzas la memstarajn vortetojn "pli" kaj "plej". Sed en multaj lingvoj la adjektivoj fleksias por indiki komparon. Kelkaj lingvoj (inkluzive la angla kaj la franca) uzas miksan sistemon, kun adverbetoj similaj al "pli/plej" por la plimulto de adjektivoj kaj ena fleksio por kelkaj. Ne ĉiuj lingvoj distingas gramatike du gradojn de komparo (kiel nia "pli/plej" aŭ la angla "more/most").
En la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertil WENNERGREN adjektivo nomatas "a-vorto". Tiu termino validas strikte nur por Esperanto, sed eble povus uziĝi metafore por adjektivoj en aliaj lingvoj.
Category:Gramatiko
ja:形容詞
simple:Adjective
th:คำคุณศัพท์
Pronomo----------
Lingvo > Elemento > Primitiva vorto > Pronomo
----------
Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono pli frue menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto.
Personaj prononomoj
En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":
- La unua persono referas al la parolanto(j) mem.
- la dua persono referas al tiu(j), al kiu(j) oni parolas.
- La tria persono referas al iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas.
Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:
- La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
- La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono.
En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo: La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malikluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente" (ne konfuzu tion kun la franca "le gens"), "nepersona" pronomo de plurala una persono.
Jen la personaj pronomoj de Esperanto:
| Singularo | | | Pluralo |
| 1-a. | "mi" | | | "ni" |
| 2-a. | "vi" ("ci") | | | "vi (ĉiuj)" |
| 3-a. | "li", "ŝi", "ĝi" | | | "ili" |
Aliaj pronomoj
Krome ekzistas refleksivaj pronomoj, kiuj rereferencas al la subjekto kiam la sama persono plenumas ankaŭ ne-subjektan rolon en la sama frazo. En Esperanto "si" estas refleksiva pronomo. La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.
"Oni" estas ne-persona pronomo en Esperanto. Kelkaj lingvoj kiel la moderna angla uzas la duapersona pronomo ("you" en la angla) ankaŭ por tia nepersona signifo.
Multaj el la ceteraj pronomoj povas esti ordigitaj en Korelativa Tabelo, simila al tiu, kiun elpensis L. L. Zamenhof:
| Parto | Tuto | Demando | Neo | Montro | |
| Specifa | iu | ĉiu | kiu | neniu | tiu |
| Nespecifa | io | ĉio | kio | nenio | tio |
Kiel pronomo oni ankaŭ povas kalkuli "ambaŭ", kiu estas varianto de "ĉiuj", uzata, kiam temas pri precize du aferoj.
Vidu ankaŭ
- Hiismo
- Liismo
- Riismo
Category:Gramatiko
ja:代名詞
DativoLa dativo estas gramatika kazo, kies ĉefa rolo estas montri la nerektan objekton de verbo.
La dativo estas fleksia kazo en la malnovgreka, la germana, Latino, kaj Volapuko inter multaj aliaj.
En Esperanto, la dativo ne ekzistas kiel memstara kazo. Anstataŭe oni uzas la prepozicion al por montri la nerektan objekton.
En la Hinda lingvo, la akuzativo kaj la dativo montriĝas per unusola postpozicio को ("ko").
Category:Gramatiko
VerboVerbo estas vortspeco kiu plej ofte signifas adon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ stato ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive ĝia verbotempo, aspekto, modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kion ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).
Valenteco
La nombro de argumentoj kion verbo necesas estas ĝia valenteco. Laŭ valenteco, oni povas klasifi verbon kiel unu el:
- Netransitiva (valenteco = 1): la verbo havas nur subjekton: Ekzemple: "li kuras", "ĝi falas".
- Transitiva (valenteco = 2): la verbo havas subjekton kaj rektan objekton. Ekzemple: "ŝi manĝas fiŝaĵon", "ni ĉasas kuniklojn".
- Duoble transitiva (valenteco = 3): la verbo havas subjekton, rektan objekton kaj nerektan objekton. Ekzemple: "mi donis al ŝi libron", "ŝi sendis florojn al mi".
Lingvoj eĉ povas havi verbojn kun valenteco = 0. Ekzemple, en Esperanto, oni povas diri ke akveroj falas el la ĉielo per unu verbo, sed subjekto kaj sen objekto: "Pluvas". Oni kelkfoje nomas ĉi tiujn verbojn "senpersonaj verboj".
En Esperanto, verboj estas tre valentece flekseblaj, ĉar la sufiksoj "-igi" kaj "-iĝi" povas ŝanĝi la transitivecon de verbo.
Kopulo
Kopulo estas tipo de verbo, kelkfoje nomiĝita "kuniganta verbo", kiu estas uzata por pridiri la subjekton aŭ egaligi la subjekton kaj la komplementon. Ĉar kopuloj ne signifas faritajn adojn, oni ofte analizas ilin ekster la transitiva/netransitiva distingo. La plej baza kopulo en Esperanto estas la verbo "esti".
Kelkaj lingvoj (la semidaj lingvoj, la rusa, la ĉina kaj aliaj) povas forigi bazan kopulon, speciale en la prezenta verbotempo. En tiuj lingvoj substantivo kaj adjektivo (aŭ du substantivoj) povas konsistigi plenan frazon. Ĉi tiun frazospecon oni nomas senkopula frazo.
Verba substantivo kaj verba adjektivo
La plejparto de lingvoj havas kelkajn verbajn substantivojn kiuj signifas la faradon de la verbo. En hindeŭropaj lingvoj, estas multaj specoj de verbaj substantivoj, inkluzive gerundoj, infinitivoj, kaj supinoj. Esperanto povas uzi nur infinitivojn substantive, ekzemple "vidi estas kredi".
En la hindeŭropaj lingvoj, verbaj adjektivoj ĝenerale nomiĝas participoj. Esperanto havas ses tipojn de participoj; de la verbo "vidi" oni povas krei la participojn "vidinta", "vidita", "vidanta", "vidata", "vidonta", kaj "vidota", adjektivoj kiuj enhavas signifon de verbo (komplete kun la verbotempo), de kiu la substantivo estas la subjekto aŭ la objekto.
Akordo
En lingvoj kiuj fleksias verbojn, la verbo ofte akordas kun sia unua argumenta (tio, kion ni normale nomas la subjekton) persone, pluralece, kaj/aŭ genre. Esperanto ne havas ĉi tiujn akordojn, sed lingvoj kiel la rusa kaj la hinda enhavas multajn el tiajn verboformojn.
La hispana fleksias verbojn tempe, mode, kaj aspekte kaj ili akordas persone kaj nombre (sed ne genre) kun la subjekto. La japana, aliflanke, fleksias verbojn laŭ multaj pliaj kategorioj, sed montras nenian akordon kun la subjekto. La eŭska, la kartvela, kaj kelkaj aliaj lingvoj, havas multapersonan akordon: la verbo akordas kun la subjekto, kun la rekta objekto kaj eĉ kun la nerekta objekto se ĝi ĉeestas.
Vidu ankaŭ
- Lingvistiko
- gramatiko
- sintakso
- -ig verboj
Category:Gramatiko
ja:動詞
simple:Verb
ImperativoImperativo estas gramatika formo por esprimi ordonon.
En Esperanto imperativo estas la verba finaĵo -u,
sed ĉar la sama finaĵo estas uzata ankaŭ por esprimi volon/deziron
ĝi nomiĝas ankaŭ volitivo.
En kelkaj lingvoj (kiel volapuko kaj lingvo blua), volitivo kaj imperativo havas apartan formon, ĝenerale, en hindeŭropaj lingvoj havas la saman formon.
Esprimojn kiel "bonvole" klarigas pri la imperativo aŭ volitiva uzo. En kelkaj lingvoj, kiel la portugala, ankaŭ la vortkonstruo kaj voĉlaŭteco klarigas tion. En la ĝermanaj lingvoj, la normala uzo estas la imperativa, kaj oni devas uzi "bonvolaj formuloj" por klarigi la volitivon, sed en aliaj, kiel la portugala, volitiva estas normala uzo, kaj oni devas uzi formulojn kiel "mi ordonas" por marki la imperativo. Tiu kaŭzas interkulturaj problemoj, ĉar, ekzemple, portugallingvano ne uzos ofte en Esperanto "bonvole" aŭ "dankon" kaj ŝajnos kruda al ĝermanparolanto.
KonjugacioKonjugacio estas la sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago. Konjugacii signifas laŭvice almeti al verba radiko la diversajn afiksojn, kiuj servas por esprimi la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo.
»Esti« en kelkaj lingvoj.
hindeŭropaj - slavaj
Kategorio:Gramatiko
ja:活用
Kategorio:PlanlingvojKategorio:Lingvo
ja:Category:人工言語
Jonathan Brandis
Jonathan Gregory Brandis rođen je 13. travnja 1976. godine na istočnoj obali SAD-a u gradu Danbury u saveznoj državi Connecticut. Bio je sin jedinac Grega i Mary Brandis. Otkrio ga je agent za oglašivanje iz susjedstva, što mu je već u drugoj godini omogućilo da dobije prve uloge u raznim reklamama. Pojavio se u više od 85 reklama za razne proizvode. U devetoj godini seli se sa roditeljima u Los Angeles tako da bi bio bliže filmskoj industriji. Glumio je u nekoliko filmova i serija, ali je ipak njegova najzapaženija uloga u seriji SeaQuest DSV u kojoj tumači mladoga znanstvenika i genija (te prije svega mladića željnog života i uspjeha) Lucasa Wolenczaka.
To da on nije bio samo talentirani glumac i dječak lijepoga lica govori činjenica da je u trećem razredu srednje škole udvostručio svoje predmete i obveze, tako da bi godinu dana ranije mogao maturirati.
Pratilja na maturalnoj večeri bila mu je glumica Brittany Murphy. Ona je poznata po ulozi u seriji Clueless (1995), te po ulogama u filmovima 8 Mile (2002) i Just Married (2003).
Odluka o tome da godinu dana ranije završi srednju školu, njegova popularnost iz prijašnjih uloga, njegove izvanredne glumačke sposobnosti i nevjerojatno dobar izgled omogućili su mu da u sedamnaestoj godini počne glumiti u znanstveno-fantastičnoj seriji Stevena Spielberga "SeaQuest DSV". I iako nitko nije očekivao da bi došlo do toga, ali serija se uspjela održati samo do treće sezone. Od početka druge sezone Jonathan Brandis bio je vodeća snaga ove SF serije. Američka televizijska kompanija NBC koja je prikazivala ovu seriju u SAD-u htjela ju je ukinuti, ali Jonathanova baza obožavatelja spasila je seriju dva puta od ukidanja. Svejedno je svemu došao kraj u trećoj sezoni baš kada se činilo da je sve krenulo na bolje sa novom glumačkom ekipom, novim kombinacijama scenarija, pa čak i novim imenom za seriju, "SeaQuest 2032". Jonathan je napisao scenarij za jednu epizodu ove serije u drugoj sezoni i baš se spremao na to da režira jednu epizodu kada je serija ukinuta. Sve od "SeaQuest"-a glumio je ili u nisko budžetnim filmovima koji su većinom snimljeni za televiziju, ili je pak imao manje uloge u velikim produkcijskim filmovima kao što su "Ride With the Devil"/"Zajahati s vragom".
Jonathan je napisao scenarij za jednu epizodu serije "SeaQuest DSV". Taj je scenarij napisao za vrijeme trajanja prve sezone. Nadao se da će taj scenarij biti prihvaćen, te da će se snimiti jedna epizoda u prvoj sezoni po njemu. Nažalost, svi su scenariji za tu sezonu već bili odabrani.
Nominiran je šest puta za američku nagradu za mlade glumce Youth in Film Awards od 1991. do 1995. godine. 1993. godine nominiran je dva puta. 1994. godine na petnaestoj godišnjoj dodjeli te nagrade osvaja nagradu za najboljeg mladog glumca u vodećoj ulozi u televizijskoj seriji za "SeaQuest DSV".
Za vrijeme svoje najveće popularnosti dok je glumio u seriji "SeaQuest", pa sve do danas bio je jedina tinejdžerska zvijezda čije su se slike pojavljivale u najvećem broju na naslovnicama tinejdžerskih časopisa u SAD-u. Njegove slike, njegovi posteri, njegovi intervjui i informacije o njemu su u to vrijeme postali svakodnevica u svim tinejdžerskim časopisima diljem SAD-a. U to vrijeme Jonathan postaje tinejdžerska nacionalna zvijezda u SAD-u. U tom vremenu čak je imao svoju osobnu kolumnu u tinejdžerskom časopisu BOP u kojoj je davao savjete.
Tijekom svoje karijere izrazio je želju da se bavi i drugim poslovima unutar filmske industrije. Želja mu je bila da se više pozabavi režiranjem nego glumom. Ujedno mu je i želja bila da piše scenarije za razne filmske projekte (filmove, serije, itd.).
Osim u što je glumio u seriji "SeaQuest", glumio je i u brojnim drugim serijama i filmovima.
2002. godine Jonathan je bio na audiciji za ulogu Anakina Skywalkera za film Georga Lucasa Ratovi zvijezda: Epizoda II - Klonovi napadaju, ali je nažalost nije dobio.
Tijekom svog kratkog života bio je u nekoliko veza sa nekoliko glumica. Glumice s kojima je bio u vezi su: Tatyana M. Ali, Heather McComb, Vinessa Shaw i Monica Keena.
Iako je bio u vezi sa nekoliko glumica medijima je ipak bila najzanimljivija njegova veza sa glumicom Tatyanom M. Ali.
Jonathan Brandis si je 11. studenog 2003. godine u 27. godini života odlučio oduzeti život tako što se pokušao objesiti u hodniku svoga stana u Los Angelesu. Neko vrijeme nakon toga što se je objesio pronalazi ga prijatelj kako u nesvijesti visi na užetu. Odmah je nakon toga u 23 sata i 40 minuta pozvao hitnu pomoć koja ga je prebacila u Cedars Sinai Medical Center gdje je i naposljetku umro od ozljeda koje si je zadao. Medicinsko osoblje ga je proglasilo mrtvim u 14 sati i 45 minuta 12. studenog 2003. godine.
Prilikom pretrage njegovog stana policija nije pronašla nikakvu oproštajnu poruku. Toksikološki nalazi su pokazali da se u njegovom tijelu nisu nalazile nikakve droge ili druge supstance koje bi utjecale na njegovu odluku da si oduzme život. Obdukcija je pokazala da je umro od posljedica ozljeda koje si je zadao jer je predugo visio na užetu u svome stanu.
Jonathanova smrt predstavlja misterij stoga što nisu poznati mogući razlozi zbog kojih si je oduzeo život. Postoji mnogo spekulacija i nagađanja u svezi sa mogućim razlozima zbog kojih si je oduzeo život iako ni jedan nije potvrđen.
FILMOGRAFIJA
Filmovi
- Puerto Vallarta Squeeze (2003) .... Agent Neil Weatherford
- The Year That Trembled (2002) .... Casey Pedersen
- Hart's War (2002) .... Pvt. Lewis P. Wakely
- A Fate Totally Worse Than Death (2000) .... Drew
- Ride With The Devil (1999/I) .... Cave Wyatt
- Outside Providence (1999) .... Mousy
- Two Came Back (1997) (TV) .... Jason
- Fall Into Darkness (1996) (TV) .... Chad
- Born Free: A New Adventure (1996) (TV) .... Randal 'Rand' Everett Thompson
- Her Last Chance (1996) (TV) .... Preston
- Good King Wenceslas (1994) (TV) .... Princ Wenceslas
- Sidekicks (1992) .... Barry Gabrewski
- Ladybugs (1992) .... Matthew/Martha
- Our Shining Moment (1991) (TV) .... Michael 'Scooter' McGuire
- The NeverEnding Story II: The Next Chapter (1990) .... Bastian Bux
- Ghost Dad (1990) (glas) .... Dodatni glasovi
- Stepfather II (1989) .... Todd Grayland
- Oliver & Company (1988) (glas) .... Dodatni glasovi
- The Wrong Guys (1988) .... Kid Tim
- Poor Little Rich Girl: The Barbara Hutton Story (1987) (TV) .... Lance (11 godina)
- Fatal Attraction (1987) .... Gost na zabavi
- Mystery Magical Special (1986) (TV) .... Jonathan
Serije
- 111 Gramercy Park (2003) (TV) .... Will Karnegian
- SeaQuest 2032 (1995) (TV) .... Lucas Wolenczak
- SeaQuest DSV (1993/1994) (TV) .... Lucas Wolenczak
- It (TV Serija Stephena Kinga) (1990) .... William 'Stuttering Bill' Denbrough (12 godina)
- One Life to Live (1982/1986) (TV) .... Mladi Kevin Riley Buchanan
Crtane Serije
- Aladdin (1993/I) (TV crtana serija) (glas) .... Mozenrath
Brandis, Jonathan
Brandis, Jonathan
ja:ジョナサン・ブランディス
elitarne.info cheap holidays lanzarote gry sportowe online casinos accommodation in Glasgow
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Noncomparative scaling
The level of measurement of a variable in mathematics and statistics is a classification that was proposed in order to describe the nature of information contained within numbers assigned to objects and, therefore, within the variable. The levels were proposed by Stanley Smith Stevens in his 1946 article On the theory of scales of measurement
|
F. H. King
Franklin Hiram King (8 June, 1848 – 4 August, 1911) was an American agricultural scientist who trained at Cornell University. He is best known for designing the storage silo for holding grain. King serve
|
Wikipedia:Requests for adminship/Arfan naeem
“To god belongs the mystery of the heavens and earth. The decision of the hour of judgment will be swift as the twinkling of an eye- for god has the power over all things.” (16:77)
Muslims believe that one day the world will come to an end. The earth will be shaken with shock, the mountains will ground to powder, so they become scattered dust, and that everyone will die and be brought back to life in the own shape and form on the day of judgment.
“There will be no relationships between them that day, nor will they ask after another.” (23:101)
We also believe that this life is a pr
|
Vincent disease
Trench mouth is a polymicrobial infection of the gums leading to inflammation, bleeding, deep ulceration and necrotic gum tissue; there may also be fever. It is also known as "Vincent's stomatitis", "Vincent's angina", or "acute necrotizing
|
|
Takuto
Full Moon, in full Full Moon o Sagashite (満月をさがして, meaning Searching for the Full Moon), is a Japanese shōjo manga and anime series by Arina Tanemura. The kanji in the Japanese title are read "furu mun" (i.e. Full Moon) and not "mangetsu" or "mitsuki". The full title is always used in Japan whereas in the U.S. the full title is p
|
Vincent's disease
Trench mouth is a polymicrobial infection of the gums leading to inflammation, bleeding, deep ulceration and necrotic gum tissue; there may also be fever. It is also known as "Vincent's stomatitis", "Vincent's angina", or "acute necrotizing
|
|
|