Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Urugvajo

Urugvajo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Urugvajo ---- Dosiero:uy.gif Urugvajo - Uruguay Lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: UY.
  • E-nomo: Orienta Respubliko de Urugvajo.
  • Nacia nomo: República Oriental del Uruguay.
  • Areo: 176.216 kv.km.
  • Politika sistemo: parlamenta respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Tabaré VÁZQUEZ (2005).
  • Ĉefurbo: Montevideo (1.314 mil).
  • Adm. divido: 19 departementoj: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Rio Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres
  • Loĝantaro: 3,4 milionoj (en 2002).
  • Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
  • Kredantoj: plejmulto de katolikoj. La ŝtato estas laika.
  • Eksporto: viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.
  • Pokapa GNP: 5.170 $.
  • Organizoj: UNO (1945), Mercosur.
  • Esperanto: Movado

Geografio

Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko. Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata). La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo.

Historio

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj. Dum la hispana dominado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis sendepende en 1828 sub la gvidado de José Gervasio ARTIGAS. Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José BATLLE ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato. En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, inter alie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984. La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré VÁZQUEZ, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto).

Kulturo

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco. Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas citi: Juan Carlos ONETTI, Eduardo GALEANO kaj Mario BENEDETTI.

Eksteraj ligoj


- [http://www.uruguay.gub.uy/ Urugvaja Ŝtato]
- [http://www.presidencia.gub.uy/ Prezidenteco de la Orienta Respubliko de Urugvajo]
- [http://ttt.esperanto.org.uy/index.php Urugvaja Esperanto Societo] Urugvajo fiu-vro:Uruguay ja:ウルグアイ ko:우루과이 ms:Uruguay th:ประเทศอุรุกวัย zh-min-nan:Uruguay

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Sudameriko

Geografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko ----
Oni ankaŭ povas dividi Amerikon geografie en nur du partojn; Nordamerikon kaj Sudamerikon. Tiuokaze, Sudameriko inkluzivas la jenajn landojn:
- Argentino
- Bolivio
- Brazilo
- Trinidado kaj Tobago
- Ĉilio
- Ekvadoro
- Falklandoj (britaj)
- Franca Gviano
- Gujano
- Kolombio
- Paragvajo
- Peruo
- Surinamo
- Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (britaj)
- Urugvajo
- Venezuelo Sudameriko havis loĝantaron de 339.752.000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17.809.000 km2. Vidu ankaŭ:
- Merkosudo
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
Dosiero:sudameriko-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/sudameriko.png Pligrandigu mapon]
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko ja:南アメリカ ko:남아메리카 simple:South America th:ทวีปอเมริกาใต้ zh-min-nan:Lâm Bí-chiu

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Argentino

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino ---- Sudameriko Sudameriko
Argentino - Argentina Lando en Sudameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.

Bazaj informoj

vidu ankaŭ


- Argentina Esperanto-Ligo
- Listo de urboj de Argentino
- Argentina ekstera politiko
- Landnomoj
- Patagonio

Eksteraj ligoj:


- [http://www.esperanto.org.ar Esperanto Argentina]
- [http://ael.esperanto.org.ar Argentina Esperanto Ligo] Kategorio:Argentino Kategorio:Sudameriko fiu-vro:Argentina ja:アルゼンチン ko:아르헨티나 ms:Argentina simple:Argentina th:ประเทศอาร์เจนตินา

Tabaré VÁZQUEZ

Tabaré Ramón Vázquez Rosas (
- 17-a de januaro 1940 en Montevideo) estas politikisto en Urugvajo kaj prezidento de la lando. Li estis kandidato de la Frente Amplio (Larĝa Fronto) (koalicio de maldekstraj partioj) en la prezidentaj elektoj en 1994 kaj 1999. En la jaro 1999 ricevis li 48% de la ovĉoj. Li denove kandidatiĝis en 2004 kaj venkis oktobre kun 50,45% jam en la unua elekta rondo kontraŭ la kandidatoj de la tradiciaj partioj kiel Jorge Larrañaga (Partido Nacional) kun 34,30% kaj Guillermo Stirling (Partido Colorado) kun 10,36%. Li venko rompis la 180-jaran konservativan regadon. Vázquez volas socialan ŝtaton kaj li havas bonajn kontaktojn al Mercosur.

Montevideo

vidu ankaŭ Montevideo (Usono) Montevideo estas la ĉefurbo de la Respubliko de Urugvajo kaj kiu situas ĉe la riverbuŝo de Rio de la Plata. Ĝi havas la loĝantaron de 1,4 milionoj kaj fondiĝis en 1724 fare de portugaloj. La urbo mondfamiĝis por la esperantistoj pro la rezolucio de Montevideo.

Klimato

La klimato havas la jaran averaĝan temperaturon de 13 °C.

Historio

Montevideo fondiĝis en 1726, la ĉefa kirko sur la Placo de Konstitucio estis konstruita 1790-1804 el briko. Ekde la 19-a jarcento la urbo ofte suferis pro atakoj, bombardoj fare de Britio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Argentino. En la jaro 1860 vivis en la urbo nur 37.787, sed en 1884 jam 104.472. Tiutempe la komerco estis la sola monakira fonto de la urbo. Ĝi rivalis sur tiu kampo kun Buenos Aires. Dum la Dua Mondmilito la germana kirasa ŝipo "Admiral Graf Spee" fuĝis de antaŭ brita krozŝipo (13-a de decembro 1939) en la neŭtralan havenon de Montevideo. En tiu senelira situo la ŝipon subakvigis la matrozoj mem la 17-an de decembro en 1939. Kategorio:Urugvajo Kategorio:Ĉefurboj ja:モンテビデオ ko:몬테비데오

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Katolikoj

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

1945

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.

Naskiĝoj


- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT

Mortoj


- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY ----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年 ko:1945년 simple:1945 th:พ.ศ. 2488

Mercosur

Merkosudo estas zono de komuna komerco en kiu partoprenas la landoj Brazilo, Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. La nomo estas mallongigo de Merkato Komuna de Sudameriko. Ĝia hispana nomo estas Mercosur (Mercado Común del Sur), kaj la portugala Mercosul (Mercado Comum do Sul). Merkosudo fondiĝis la 26-an de marto 1991 per la subskribo de la Kontrakto de Asunción. Temas pri interna merkato de pli ol 200 milionoj da konsumantoj, kiu nuntempe etendiĝas sur areo de 12 milionoj da km² aŭ ĉ. 58 % de Latinameriko kaj havas PNM-on de ĉ. 753,3 miliardoj da dolaroj, eksportkvanton de ĉ. 55 miliardoj da dolaroj kaj importkvanton de 45 miliardoj da dolaroj. dolaroj

Membro-ŝtatoj


- Argentino
- Brazilo
- Paragvajo
- Urugvajo

Asociiĝintaj ŝtatoj


- Bolivio (1997)
- Ĉilio (1996)
- Peruo (2003) Laŭ la "Protocolo de Ushuaia sobre Compromiso Democrático" (Protokolo de Ushuaia pri demokratia kompromiso), nur demokrataj ŝtatoj rajtas aliĝi al Merkosudo

Celoj de Merkosudo

La celoj de Merkosudo troviĝas en la antaŭ-sekcio de la kontrakto de Asunción. Ili estas: #la pligrandigo de la naciaj merkatoj de la membro-ŝtatoj kiel fundamenta kondiĉo por plirapidigo de la ekonomia disvolviĝo kun atento pri la socia justeco; ĉi-tio atingiĝu kun samtempa atentado de la medi-protektado, kaj per plibonigo de la infrastrukturo inter la membro-ŝtatoj, per kunordigo de la makroekonomiaj politikoj kaj per komplementigo de la sektoraj politikoj #adekvata envolviĝo de la membro-ŝtatoj en la internacian sistemon de la grandaj ekonomiaj blokoj #subteno de la scienca kaj teĥnika disvolviĝo de la membro-ŝtatoj (ĉi-tiel oni celas al plibonigo de la oferto kaj kvalito de varoj kaj servoj kaj tiel plibonigo de la vivkondiĉoj) #alvenigo de pli kaj pli ampleksa unuiĝo inter la popoloj. Ĉi tiujn celojn oni atingu laŭ artikolo 1 de la kontrakto de Asunción ĝis la 31-a de decembro 1994 per kreo de komuna merkato, kiu havu la jenajn ecojn:
- libera komerco de varoj, servoj kaj produktado-faktoroj inter la membroj-ŝtatoj; i.a. per forigo de doganoj, de ne-tarifaj malhelpoj al la komerco kaj ĉiaj aliaj agoj samefikaj;
- starigo de komuna ekstera dogano kaj decido de komuna komerc-politiko al fremd-ŝtatoj aŭ grupiĝoj de ŝtatoj kaj kunordigo de starpunktoj en regionaj kaj internaciaj ekonomiaj forumoj;
- kunordigo de la makro-ekonomiaj kaj sektoraj politikoj inter la membro-ŝtatoj; al ĉi-tiuj apartenas: la politiko pri ekstera komerco, pri agrikulturo, pri industrio, la fiska, mona, kurza kaj kapital-merkata politiko, la politiko pri servoj, pri dogano, pri trafiko, pri komunikado, kaj aliaj politikoj prikonsentotaj por kreo de adekvataj kondiĉoj por la konkuro inter la membro-ŝtatoj; kaj
- garantioj fare de la membro-ŝtatoj, harmoniigi sian leĝfaradon pri la respektivaj fakoj, por atingi plifortiĝon de la integriĝa procezo. Post la malplirapidiĝo de la progreso de Merkosudo fine de la 90-aj jaroj, la membro-ŝtatoj anoncis novan etapon de la regiona integriĝo en 2000; tiun ili nomis "Relanzamiento del MERCOSUR" (relanĉo de Merkosudo). Ĝia celo estas plifortigi la dogan-unuiĝon ene kaj ekstere. La registaroj de la membro-ŝtatoj tial substrekis la konverĝon kaj kunordiĝon de la makro-ekonomio. Oni volas atingi daŭrivan fiskan kaj monan politikon por garantii la stabilecon de la prezoj. Post ĉi-tiu relanĉo Merkosudo krome pritraktu intense la jenajn partajn temojn:
- aliro al la merkatoj
- plirapidigo de la doganeja traktado
- instigo de investado, produktado kaj eksporto
- komuna dogan-tarifo
- konkura juro
- solvo de konfliktoj
- realigo de la merkosuda juro en la membro-ŝtatoj
- plifortigo de la institucia strukturo
- eksteraj rilatoj

Organoj

daŭrivan En la kontrakto de Asunción de 1991, nur du organoj menciiĝas kaj iliaj funkcioj nur tre malekzakte difinitas dum la transiro al la komuna merkato. Tio havis la avantaĝon, ke oni ne devis subteni rigidajn strukturojn, kaj plifaciligis kontinuan disvolviĝon de la integriĝa procezo. La protokolo de Ouro Preto de 1994 kompletigis kaj konkretigis la institucian strukturon de Merkosudo en la senco, ke ĝi kreis a) novajn organojn kaj b) difinis iliajn ecojn kaj respondecojn. Artikolo 1 de la protokolo de Ouro Preto nomas kiel organojn de Merkosudo:
- El Consejo del Mercado Común (CMC)
- El Grupo Mercado Común (GMC)
- La Comisión de Comercio del MERCOSUR (CCM)
- La Comisión Parlamentaria Conjunta (CPC)
- El Foro Consultivo Económico-Social (FCES)
- La Secretaría Administrativa del MERCOSUR (SAM) (komparu la grafikaĵon) La du unuaj organoj kaj la sekretariejo ekzistas ekde la subskribo de la kontrakto, sed la sekretariejo komence ne havis la statuson de organo, sed estas subordigita kromorgano de la GMC. Nek en la kontrakto de Asunción nek en la protokolo de Ouro Preto troviĝas la merkosudaj pintkunvenoj. Ili estas duonjaraj renkontiĝoj de la prezidantoj de la merkosud-ŝtatoj, kiuj okazas samtempe kun la kunsidoj de la CMC. La pintkunvenoj estiĝis el politika iniciato kaj ekde tiam daŭras pro kutimo. En artikolo 6 de la protokolo de Ouro Preto troviĝas tiel la ununura indiko pri la pintkunvenoj: "La konsilio de la komuna merkato ĉiam kunvenas, kiam ĝi taksas tion sencplena; necesas almenaŭ unu kunsido duonjare kun la partopreno de la prezidantoj de la membro-ŝtatoj."

Merkosudo kaj la EU

La 15-an de decembro 1995, Merkosudo kaj EU interkonsentis pri asociiĝo, kiu estas antaŭ-stupo al interkonsento pri libera komerco. En la jaro 2004 la negocoj pri ĉi-tio venas al fino kaj oni taksas ilian kompletiĝon antaŭ la fino de 2004. Grava disputata temo estas la aliro de agrikulturaj produktoj al la eŭropa merkato. La nuna propono de EU al Merkosudo estas la jena: Fonto: Eŭropa Komisiono La merkosud-landoj tute ne jam kontentas pri tiu ĉi propono. Krome, la EU-oferto ligitas al kondiĉoj. La merkosudanoj devas ekzemple forigi doganojn de preskaŭ ĉiuj industri-produktoj. Produktaj doganoj de nun malpli ol 4 % estu tuj forigitaj.

Eksteraj ligoj


- [http://www.mercosur.org.uy/ http://www.mercosur.org.uy/ Oficiala retpaĝo de merkosudo]
- [http://www.rau.edu.uy/mercosur/ http://www.rau.edu.uy/mercosur/]
- [http://europa.eu.int/comm/external_relations/mercosur/intro/ http://europa.eu.int/comm/external_relations/mercosur/intro/ Rilato inter la eŭropa unio kaj merkosudo] Kategorio:Sudameriko ja:メルコスール

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

1973

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1973 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1973 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 58-a Universala Kongreso de Esperanto en Beogrado.
- Skismo en Brazila Esperanto-movado.
- Néia Lúcia de SOUZA eklernis Esperanton.
- Ludovikito aperigas la unuan volumon de Iam Kompletigota Plena Verkaro de L.L. Zamenhof.
- K. A. Kumi ATTOBRAH kreis Afrihilion (Ni Afrihili Oluga).
- Kreita Gestuno.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Britio, Danio kaj Irlando membriĝas en la Eŭropa Ekonomia Komunumo -- "Eŭropo de la Naŭ".
- Brita Honduro ŝanĝas sian nomon al Belizo.
- Germanio (orienta kaj okcidenta) aniĝas en Unuiĝintaj Nacioj, kune kun Bahamoj.
- Israelo kontraŭ Egipto kaj Sirio militas.
- 10-a de aprilo : Pakistano akiras sian konstitucion.
- La 11an de septembro armea puĉo en Ĉilio.
- Afganio : La reĝo devas cedi al respubliko.
- Argentino : Juan Domingo PERÓN reprezidentiĝas.
- Monda Kongreso de la Monda Federacio de la Surduloj kreis Gestunon.
- Kreita planlingvo Afrihilio.
- Usono : Suda Dakoto: Post la abrogacio de kelkaj traktatoj de la 19-a jarcento, la Usona Indiana Movado eniris kaj akiris regon super la kortumejo en Wounded Knee dum 10 semajnoj.

Naskiĝoj


- Marko Naoki LINS
- 9-a de majo : Tegla LOROUPE (longdistanca kurantino)

Mortoj


- Tomáš BALDA
- 1-a de januaro : František BĚHOUNEK
- 6-a de marto : Pearl S. BUCK
- 8-a de aprilo : Pablo PICASSO (artisto)
- 11-a de aprilo ( aŭ 11-a de majo) : Lex BARKER
- 10-a de junio : Usono : William Motter INGE
- 29-a de aŭgusto : Stringer DAVIS
- 2-a de septembro : J.R.R. TOLKIEN (romanisto)
- 11-a de septembro : Salvador ALLENDE prezidento de Ĉilio
- 23-a de septembro : Ĉilio : Pablo NERUDA
- 26-a de septembro : Anna MAGNANI
- 9-a de oktobro: Lila WILTSHIRE
- 17-a de oktobro : Italio : Ingeborg BACHMANN
- 25-a de oktobro : Abebe BIKILA ----
1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1973 ja:1973年 ko:1973년 simple:1973 th:พ.ศ. 2516

2004

Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2004 Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).

2004

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Pekino, Ĉinio : 89a Universala Kongreso de Esperanto.
- Kubo : 6a Tut-Amerika Kongreso Esperanta.
- Gersi Alfredo BAYS iĝis ano de Akademio de Esperanto.
- Oni publikigis la planlingvojn Igideon, Silargon, Pisinon, Atlo-Grekan, Latalmiŝon, Interon, Konjan kaj Chotonon.
- Eŭropo : Lillo (Francio) kaj Ĝenovo (Italio) estas dumjare la eŭropaj ĉefurboj pri kulturo.
- Eŭropa Unio : 1-a de majo : Plivastiĝo de Eŭropa Unio per membriĝo de 10 novaj ŝtatoj.
- Eŭropa Unio : Balotado rekta de la eŭropuniaj civitanoj por la Eŭropunia Parlamento.
- Grekio, Ateno : Someraj Olimpiaj Ludoj.
- Usono : Prezidenta balotado
- 11-a de marto : Terorismaj Atakoj kontraŭ la trajnsistemo de Madrid mortigis pli ol 200 homojn.
- 29-a de marto : Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO.
- novembro : Larĝaj demonstracioj kaj internacia atento post duboj pri prezident-elektoj en Ukrainio
- 15-a de decembro: Viadukto de Millau estis inaŭgurita.
- 26-a de decembro: Forta tertremo en Hinda Oceano kaŭzis cunamon, kiu mortigis en pluraj landoj pli ol 170.000 homojn. :::::Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor JUŜĈENKO.
- Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
- Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
- En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- 22-a de januaro, Ticky HOLGADO, franca aktoro
- 23-a de januaro : Helmut NEWTON, germana fotisto
- 2-a de februaro : Jaan OJALO
- 26-a de februaro, Boris TRAJKOVSKI, makedona prezidanto
- 4-a de marto, Claude NOUGARO, franca kantisto
- 22-a de marto, Aĥmed JASIN, palestina gvidanto
- 28-a de marto
- Peter USTINOV, brita aktoro
- Robert MERLE, franca verkisto
- 25-a de aprilo : Thom GUNN
- 26-a de aprilo : Hubert SELBY
- 30-a de aprilo : Georges LAGRANGE
- 13-a de junio : Jennifer NITSCH
- 20-a de junio : Hanns CIBULKA
- 1-a de julio : Marlon BRANDO
- 10-a de julio : Inge MEYSEL
- 22-a de julio : Sacha DISTEL kaj Serge REGGIANI
- 29-a de julio : Francis CRICK
- 30-a de julio : Ellen AUERBACH
- 8-a de aŭgusto : Fay WRAY
- 8-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Johan Hammond ROSBACH, norvega verkisto
- 24-a de septembro : Françoise SAGAN
- 3-a de oktobro : Janet LEIGH
- 10-a de oktobro : Christopher REEVE
- 22-a de oktobro : Henri MÉNARD
- 2-a de novembro : Theo VAN GOGH
- 7-a de novembro : Howard KEEL
- 11-a de novembro : Jaser ARAFAT
- 29-a de novembro : John Drew BARRYMORE
- 28-a de decembro : Susan SONTAG
1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2004 ja:2004年 ko:2004년 ms:2004 roa-rup:2004 simple:2004 th:พ.ศ. 2547 zh-min-nan:2004 nî

Juan Carlos ONETTI

Juan Carlos Onetti (naskiĝis la 1-an de julio, 1909 en Montevideo, Urugvajo kaj mortis la 30-an de majo, 1994 en Madrido, Hispanio) estis verkisto en la hispana lingvo. Lia unua novelo estis El pozo (La puto), publikigita en 1939, kiu estis jam dekomence tre aprezita. Li baldaŭ fariĝis unu el la reprezentantoj de la grupo de latinamerikaj verkistoj kiu floris en la dua duono de la 20-a jarcento. En 1962 li gajnis la Nacian Premion de Literaturo en sia naskiĝlando. Kelakjn jarojn poste li devis forlasi Urugvajon pro la persekuto de la nova diktatora reĝimo. Li ekziliĝis en Hispanion, kie li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo. Li ricevis la Premion Cervantes en 1980.

Verkoj


- El pozo (1939) - La puto
- Tierra de nadie (1941) - Nenies lando
- Para esta noche (1943) - Por tiu ĉi nokto
- La vida breve (1950) - La mallonga vivo
- Un sueño realizado y otros cuentos (1951)
- Para una tumba sin nombre (1959) - Por sennoma tombo
- El astillero (1961) - La ŝipkonstruejo
- Juntacadáveres (1964)
- Los rostros del amor (1968) - La vizaĝoj de la amo
- Novelas y cuentos cortos completos (1968) - Noveloj kaj kompletaj rakontoj
- La muerte y la niña (1973) - La morto kaj la knabino
- Tan triste como ella y otros cuentos (1976)
- Dejemos hablar al viento (1979) - Ni lasu la venton paroli
- Cuentos secretos (1986) - Sekretaj rakontoj
- Presencia y otros cuentos (1986) - Ĉeesto kaj aliaj rakontoj
- Cuando entonces (1987) - Kiam tiam
- Cuando ya no importe (1993) - Kiam ne plu gravu ONETTI, Juna Carlos

Kategorio:Urugvajo

Kategorio:Amerikaj landoj

Boeing B-56

The Boeing B-56 was an improved version of the B-47 Stratojet, and was originally designated YB-47C. Fitted with four Allison J35 engines replacing the B-47's six General Electric J47 turbojets, the YB-47C was projected for first flight in April 1951. A combination of delays and the less-than-expected performance of the J35 lead to the consideration of other engines. The Allison J71 was proposed, however problems with this engine meant that this was not feasible for the by-then redesignated B-56A. The Pratt & Whitney J57 was also considered, but was still in development, and the B-52 Stratofortress had priority for this engine. The B-56 was cancelled in December 1952 before conversion of the prototype, a B-47B, was started. Category:U.S. bomber aircraft

sylwester Darmowe gry online kalorie pociel keno
:: RELATED NEWS ::