Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Usona Kongreso

Usona Kongreso

La Usona Kongreso estas la federacia parlamento de Usono, ĝia leĝodona instanco (laŭ artikolo 1 de la konstitucio). Ĝi estas duĉambra parlamento, konsistanta el
- la deputitaro (angle House of Representatives), kiu reprezentas la loĝantaron; proksimume duonmiliono elektas po unu deputiton, kiu servas dum du jaroj. En 2005 estas 435 deputitoj.
- la senato (angle Senate), kiu reprezentas la federaciajn subŝtatojn; ĉiu subŝtato elektas po du senatanojn. En 2005 estas 100 senatanoj. Ĉiu subŝtato rajtas je minimume unu deputito, sed la deputitoj de la neŝtataj teritorioj (Distrikto Kolumbio, Usona Samoo, Gvamo, Porto-Riko kaj Usonaj Virgulininsuloj) ne rajtas voĉdoni. La prezidento ne havas la rajton partopreni la kunsidojn de la kongreso. Inverse la kongreso ne rajtas voki la prezidenton aŭ liajn kunlaborantojn al enketo. Tamen la deputitaro havas la rajton akuzi anojn de la ekzekutivo pro misfaro, kaj la senato havas la rajton decidi pri ilia kulpo. Por kondamno necesas plimulto de du trionoj. La konstitucio garantias al la kongreso jenajn rajtojn:
- Enkasigi impostojn
- Pruntepreni monon por la ŝtata kaso
- Difini regulojn por komerco inter subŝtatoj kaj kun eksterlando
- Difini regulojn por la naturalizo de eksterlandanoj
- Eldoni monon kaj puni monfalsantojn
- Difini normojn pri pezoj kaj mezuroj
- Starigi tutlandajn leĝojn pri bankroto
- Krei poŝtajn oficejojn kaj vojojn
- Eldoni patentojn kaj kopirajtajn konfirmojn
- Starigi sistemon de federaciaj kortumoj
- Puni piratadon
- Deklari militon
- Krei kaj subteni terajn armeojn
- Krei mar-armeon
- Alvoki la milicion por efektivigi federaciajn leĝojn, subpremi ribelojn kaj repeli invadon
- Fari ĉiujn leĝojn por la sidejo de la registaro (Vaŝingtono)
- Fari ĉiujn leĝojn necesajn por efektivigi la konstitucion La konstitucio eksplicite malpermesas al la kongreso
- suspendi Habeas-Corpus-dokumenton (kiu garantias al arestito la rajton je tribunala decido) escepte dum ribelo aŭ milito
- akcepti leĝojn, kiuj kondamnas homojn sen tribunala proceso
- akcepti leĝojn, kiuj retro-efike igas iun ago krima (principo nulla poena sine lege = – latine neniu puno sen leĝo)
- postuli rektajn impostojn de civitanoj, escepte surbaze de censo (tiun regulon nuligis la 16-a aldono al la konstitucio)
- fiksi eksportajn impostojn por ajna subŝtato
- doni al la marhavenoj de ajna subŝtato aŭ al la ŝipoj ilin uzantaj specialajn favorojn
- atribui nobelecajn titolojn Kategorio:Usono ja:アメリカ合衆国連邦議会

Parlamento

Juro > Nacia juro > Konstitucia juro > Bazaj nocioj ---- Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva Povo (registaro). Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.
- Landoj kun parlamento unuĉambra : la Jugoslavio de marŝalo Tito...
- Landoj kun parlamento duĉambra : Britio, Germanio, Usono, Francio, Svisio...
- Landoj kun parlamento plurĉambra : la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)... Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj chambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj... La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.

Konstitucio

Juro > Konstitucia juro ---- Oni povas tiel difini konstitucion : : Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili. Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio" : nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉartofundamentaj leĝoj... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de kutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed kutima/parola ; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj kie estas skriba konstitucio, ofte reguloj el kutimoj kompletigas ties dispoziciojn. Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj entenas - krome de tiuj ĉi ordinaraj dispozicioj - la regulojn rilatajn al la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj ŝtatoj. Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri rajtoj aŭ fundamentaj liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde 1789 !!) : la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracioj pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom-post-iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke : "La konstitucio entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj esencaj liberecoj, kiujn la registoj respektu." La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo (1780) se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa" ) kiu ekzista jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan Konstitucian Kongreson.
- Bazaj Konstituciaj Nocioj : registaro, ŝtato, ŝtatestro, parlamento...
- Registaraj Formoj : monokratio, oligarkio, demokratio...
- Politikaj Reĝimoj : parlamenta, prezidenta, asemblea...

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10) ja:憲法 ko:헌법 simple:Constitution zh-min-nan:Hiàn-hoat

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Distrikto Kolumbio

Geografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo ---- Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio. ---- Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.—la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem. Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie: 1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn. 2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj. 3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono. La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo. Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno. La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon. La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987. Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj Kategorio:Ĉefurboj ja:ワシントンD.C. ko:워싱턴 D.C.

Usona Samoo

Geografio > Oceanio > Polinezio > Usona Samoo < Usono ---- right American Samoa Dependa teritorio de Usono en Oceanio.
- Landkodo: AS.
- Nacia nomo: Territory of American Samoa.
- Areo: 199 kv.km.
- Loĝantaro: 64 mil.
- Adm. centro: Pago-Pago.
- Lingvoj: angla, samoa. Ĵustempe regis malamo inter usonaj soldatoj kaj samoanoj esperantaj je reunuiĝo kun Okcidenta Samoo laŭ modelo de la Reunuiĝo de Germanio. Kategorio:Oceaniaj landoj Kategorio:Insuloj Kategorio:Usono zh-min-nan:Bí-kok Samoa ms:Samoa Amerika ja:アメリカ領サモア simple:American Samoa

Porto-Riko

Geografio > Ameriko > Antiloj > Grandaj Antiloj > Puerto-Riko < Usono ---- Dosiero:puerto-rico.gif Puerto Rico Puerto-Riko (Porto-Riko estas la PIV-a nomo) estas Dependa teritorio de Usono en Kariba Maro.
- Landkodo: PR.
- Nacia nomo: Commonwealth of Puerto Rico / Estado Libre Asociado de Puerto Rico.
- Areo: 9.104 kv.km.
- Loĝantaro: 3.888 mil.
- Adm. centro: San-Juano.
- Lingvoj: angla kaj hispana. Puerto-Rikon prenis Usono de Hispanio en 1898. Al Puerto-Riko ankaŭ apartenas la du enloĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques. Kategorio:Puerto-Riko ja:プエルトリコ ko:푸에르토리코 simple:Puerto Rico

Usonaj Virgulininsuloj

Geografio > Ameriko > Antiloj > Malgrandaj Antiloj > Deventaj Insuloj > Usonaj Virgulininsuloj < Usono ---- 200px US Virgin Islands Dependa teritorio de Usono en Kariba Maro, konsistanta el pluraj insuloj, el kiuj plej famas Saint Thomas kaj Saint Croix.
- Landkodo: VI.
- Nacia nomo: US Virgin Islands.
- Areo: 352 kv.km.
- Loĝantaro: 120 mil.
- Adm. centro: Ĉarlot-Amalio.
- Lingvo: angla.
- Historio: Dum multaj jaroj estis kolonio de Danio, sed vendita al Usono pro ŝparemo. Vd. ankaŭ: Britaj Virgulininsuloj ja:アメリカ領ヴァージン諸島 zh-min-nan:Bí-kok Virgin Kûn-tó

Mono

Mono estas:
- aĵo uzata por pagi kaj ĉiuj monoj de la mondo
- Esperanta nomo de la insulo Anglesey / Môn ja:貨幣 ko:돈 simple:Money

Patento

Patento estas altofice donita industria, metia protekta juro, kiu certigas al la patentiganto por ioma tempo ekskluzivan rajton (monopolo) pri industria, komerca uzo de teknika inventaĵo aŭ teknika produkto.

Historio

La unuaj protektaj juroj pri inventaĵoj aperis en la ĉehiaj kaj saksiaj minejaj juroj. En Venecio, en 1469 ekzistis privilegio pri enkonduko de libropresado. La unua patenta leĝo (laŭ la hodiaŭa senco) estis ellasita en Venecio, en 1474; ĝin sekvis la "Statute of Monopolies" en Britio (1623) kaj Francio (1787). La "Statute of Monopolies" (Regularo pri Monopoloj) validas kiel ekzemplo por la patentaj leĝoj tramonde. La patentjuraj reguligoj disvastiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento.

Ĝenerale

Patentigeblaj estas inventaĵoj, kiuj novaj estas, baziĝas je eltrovema aktiveco kaj industrie, metie uzeblaj. Oni devas peti la registrigon de la inventaĵo (patentigi) ĉe la landa aŭ internacia Patentiga Ofico per patenta priskribo. Tiu priskribo estas publika (el tio la nomo "Patent" el la lat. patere - "libere stari", "libere kuŝi"), tio estas iu ajn rajtas legi tion. Oni devas alligi la patentan priskribon en difinita tempo (Germanio: 18 monatoj). La patentiganto (inventinto) povas ricevi absolutan rajton pri sia inventaĵo ĝenerale ĝis 20 jaroj, ĉe medikamentoj ekzistas ebleco pri plusaj 5 jaroj. Oni devas pagi por la patento ĉiujare kaj laŭ la geografia valideco, tiel la patento malvalidas pro nepago de ĉiujara patentiga prezo. Oni ne rajtas patentigi
- bestojn
- plantojn
- naturan funkcion (pri tiuj tri aĵoj nuntempe estas tendenco ekpatentigi ilin, kaj tiu emo estigas vastan polemikon, pri tio vidu Patentigo de vivantaĵoj, Vandana SHIVA, Genetike modifita organismo)
- eternan moviĝaĵon (latine ’’perpetuum mobile’’); tiu regulo servas por protekti la patentajn instancojn de lavango da stultaĵoj Oni povas patentigi krom la tradiciaj industriaj inventaĵoj:
- ekonomiajn teoriojn
- matematikajn metodojn
- estetikajn formaĵon
- planojn, regulojn, procedojn pri pensaj funkcioj aŭ pri ludoj aŭ ekonomiaj funkcioj
- programojn pri la datenprilaboro kaj redono de la informoj (pri tiu temo estiĝis nelge multaj polemikoj kaj diversaj movadoj, vidu GNU, Libera programaro, Linux, ktp)
- kelkfoje genojn, Multaj nun kritikas la patentan sistemon, ĉar kelkfoje ĝi anstataŭ instigi al evoluo, baras ĝin, daŭro de protekto emas trolongiĝi, kaj ne plu estas profito al la verkisto/inventisto, sed monopolo al firmaoj, cetere la problemo pri eventualaj trouzoj de patentigo kaj ties sociaj malbonefikoj iĝis politika temo (vidu: Movado kontraŭ kopirajto, Alimondismo). Oni kelkfoje provas patentigi trivialajn metodojn kiel novaĵojn, tiel malhelpante konkurantojn.

vidu ankaŭ


- Eŭropa Patenta Ofico
- Artur FISCHER
- specimeno
- nov(ec)igo (angle Innovation)
- spirita posedaĵo
- gustospecimeno
- Biopiratado
- genpatento
- trivialpatento
- patenta ofico
- plagio
- programara patento
- tipekzemplero

Literaturo

germane


- Heinrich Hubmann, Horst Götting, Hans Forkel: Gewerblicher Rechtsschutz. 7. Auflage. C. H. Beck, 2002, ISBN 3-406-49124-3
- Volker Ilzhöfer: Patent-, Marken- und Urheberrecht. 5. Auflage. Vahlen, 2002, ISBN 3-8006-2851-1
- Rudolf Kraßer: Patentrecht - Ein Lehr- und Handbuch. C.H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-38455-2
- Christian Osterrieth: Patentrecht. 2. Auflage. C. H. Beck, 2004, ISBN 3-406-51883-4
- Ernst-Peter Heilein: Die Bedeutung des Rechtsschutzes für integrierte Halbleiterschaltkreise in der Praxis - Prognose und Probleme eines sondergesetzlichen Schutzes. Peter Lang Verlag, 2003, ISBN 3-631-39812-3
- Fritz Machlup: [http://www.sffo.de/machlup1.htm la ekonomiaj bazoj de la patentaj juroj], 1961 http://www.esperanto.be/fel/mon/007177.html Kategorio:Teknologio Kategorio:Juro ja:特許 th:สิทธิบัตร

Kopirajto

Kopirajto estas la posedrajto de verkisto pri verko. Mallongiga signo: © La juro pri kopirajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ĝi, kiu interalie difinas, ke normale la kopirajto finiĝas 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patentomarko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla. La Monda Organizo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri kopirajtaj temoj. Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la kopirajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.

Vidu ankaŭ

Intelekta propraĵo - Kopilasilo - Libera programaro - Movado kontraŭ kopirajto - GNU - Publika havaĵo

Eksteraj ligoj

tiu ligo estas por meti en la artikolon kopilasilo kiam ĝi ekzistos, kaj entenos pli ol du frazojn por sekurigi ties pluekziston! Ĝis nun estas pli sekura meti la tutan materialon en alian artikolon!
- [http://linŭfr.org/2003/04/11/12060.html kopilasila kunveno en Madrido] ja:著作権 simple:Copyright zh-tw:著作權 zh-cn:版权

Pirato

Pirato, flibustro, korsaro kaj kaperisto estas nocioj kiuj ekde memoreblaj tempoj ekzistas, eĉ dum la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, en ĉiuj regionoj de la mondo (ĉinaj piratoj, barbariaj piratoj en la Mediteraneo, en la Nova Mondo kaj eĉ je la komenco de la 21-a jarcento ankoraŭ en la Sud-Ĉina Maro, la Markolo de Malako, Brazilo...) kaj kiuj koncernas neleĝajn agadojn faritajn de ŝipanaro al alia ŝip(anar)o, eĉ sur la tero. Nuntempe ankaŭ la aviado estas konfrontita kun la problemo. La multjarcenta fenomeno de piratado ankoraŭ nun apartenas al la internacia marveturado. Piratado signifas la rabon de varoj aŭ la kidnapon de homoj kaj postuli elaĉetan monon aŭ por uzo en la sklavokomerco. La origino de la pirateco koincidas kun la komenco de la marveturado. Kun la apero de la transmaraj komercoŝipoj kaj la aneksa transporto de valoraĵoj la piratado rapide disvastiĝis. Kelkaj piratoj estis dungitaj de iu registaro. En 1856 tiu de la ŝtato permesita piratado oficiale estis abolita en la Pariza Marjura Deklaro, sed ankoraŭ dum la du mondmilitoj de la 20-a jarcento oni uzis la piratadon kiel rimedo en la marmilito. 20-a jarcento

Specoj da piratoj


- Kaperistoj: ĉi tiuj piratoj havis specon da kontrakto kun la establita registaro por alkroĉi kaj prirabi certajn ŝipojn, ofte de potenco kun kiu la registaro militis, por sinkigi la ŝipon kaj/aŭ kidnapi certajn personoj sur tiuj ŝipoj.
- Korsaroj: ĉi tiuj piratoj precipe estis nederlandaj, francaj kaj anglaj aventuristoj, ekzilitoj kaj eskapitaj afrikanaj sklavoj, kiuj vagadis en la Kariba Maro, kaj kiuj kelkfoje alkroĉis ŝipojn kaj malsekurigis bordojn por vivteni sin. Jamajko estis unu el iliaj hejmhavenoj. Korsaroj konstruis ilian propran vivkomunumon , kaj nomis sin demokratie inspiritan komunumon, kiuj vivis laŭ siaj propraj reguloj, kaj ne tiuj de la ekstera mondo. Kelkfoje registaroj dungis korsarojn kaj ili (portempe) fariĝis piratoj, sed ne ĉiu korsaro estis pirato, kaj ne ĉiu pirato estis korsaro.
- Flibustroj: ĉi tiuj piratoj estis tute sendependaj, kaj ne vivis laŭ certa kodo kiel la korsaroj. Kelkaj agis mildanime, sed pli ofte ili estis eksterordinare kruelaj. Korsaroj malamis ilin, kaj ofte konvojoj da korsaroj migris por ekstermi ĉi tiujn maletikajn piratojn.
- Vikingoj: antaŭ pli ol 1000 jaroj ĉi tiuj piratoj aperis antaŭ la bordoj de Eŭropo. Ili venis el la nuntempa Skandinavio.

Moderna agado en Brazilo

En Brazilo estas ofta la agado de piratoj. Ĝenerale ili uzas malgrandajn boatojn kaj invadis ŝipojn en malprofundaj akvoj proksime al marbordo, en kanaloj aŭ riveroj. En Amazonio oni nomas ilin "ratos d'água" (akvaj ratoj). En decembro de 2001 piratoj mortigis faman Nov-Zelanda jaĥtisto Peter BLAKE. De li, ili rabis motoron kaj horloĝon. Ĝenerale, brazilaj piratoj ankaŭ praktikas kontrabandadon kaj transportas narkotaĵojn. ja:海賊

Latina lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo ---- Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
  - latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - ) Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo. Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon. Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio). Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.

Skribo kaj elparolo

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (
maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I. La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina). Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
-
a mallonga /a/,
-
i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
-
v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
  - elparolo de
qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
-
y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de
ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj
ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
-
ti ĉiam estas /ti/. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.

Elparolo de C

La elparolo de
c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].) Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca. En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Akcento

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar
u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Eksteraj ligiloj


- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz. als:Latein ja:ラテン語 ko:라틴어 simple:Latin language th:ภาษาละติน zh-min-nan:Latin-gí


Haveno

Haveno estas loko ĉe akvobordo (rivera, laga, mara), kie ŝipoj povas bone albordiĝi por trovi protekton, en- kaj elŝarĝi kargon kaj en- kaj elŝipigi pasaĝerojn. Taŭgaj havenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis havena urbo. Tiaj urbo foje havas la vorton "haveno" en sia nomo, en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane: Puerto Paloma), en aliaj sufikse (dane: København). Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio. ---- La vorto haveno havas ankaŭ la figuran signifon "rifuĝejo". simple:Harbor

Nobelo

Politiko > Monarkio > Nobelo ---- Nobelo estas homo, kiu pro sia familia deveno aŭ pro favoro de regnestro ricevis apartajn privilegiojn kaj kiu almenaŭ posedas honoran titolon, kiu distingiĝas lin de la ceteraj regnanoj.

Origino de la Nobela titularo

La vorto Nobelo devenas de latina nobilitas, kiu signifas "fama" kaj estis uzita por nomi homojn de nobela familio. La nunaj titoloj de nobelaro originas de antikva Romo. La tri ĉefaj titoloj romanaj kiuj disvastiĝis tra la eŭropaj kaj aziaj kortoj estas: princeps, dux kaj comes - ili estis donita al personoj pro la gravaj militaj sukcesoj aŭ pro la fidela servo al la reganta familio. Princeps, signifas "unua", estis uzita por la rangoj de civitanoj kaj senatanoj kaj indikas negravan rilaton kun la reĝa titolo - princo. Dux signifas "estrulo, komandanto", kutime estis aljuĝita al romanaj generaloj kaj provincestroj. Comes estis donita al favoritoj de Romanaj imperiestroj kaj signifas "kuniranton, kompanjonon". La Romana nobelaro estis nomita patricioj, de la latina vorto pater (patro aŭ ĉefo de klano). Post la disfalo de Romana imperio (5-a jc), la romanaj titoloj estis forgesita.

Reviviĝo de titoloj en Mezepoko

Dum la erao de Karlomano (8-9 jc), multaj tradicioj de romana imperio reviviĝis, inter ili la titoloj dux kaj comes (en la origina latina formo). Post la morto de Karlomano, ĝia imperio dividiĝis kaj fondiĝis du nacioj Franca kaj Germana. La latinaj titoloj estis adoptitaj en ambaŭ lingvoj. La sekva listo montras la adaptadon de nobela titolaro en Eŭropaj ĉeflingvoj de tiu tempo.
- Latina - Princeps, Dux, Comes
- Franca - Prince, Duc, Comte
- Germana - Prinz, Herzog, Graf
- Angla - Prince, Duke, Countess En sekvaj jarcentoj aperis ankaŭ aliaj titoloj. Vidu la tabulon: Nobela Titolaro. ja:貴族 zh-min-nan:Hôa-cho̍k

Valet key

A key is a device which is used to open a lock. It usually consists of a specially-shaped piece of flat metal, with cut notches, (forming teeth) and/or milled grooves which fit the shape of the lock and can open the correctly combinated lock by (usually) being turned in the lock housing. This portion of the key is referred to as the blade. The wider grip, referred to as the bow, is found at the top of the key to facilitate turning. Usually, there are only a small number of keys which can operate a certain lock. In some residential locks, all of the keys for a lock are given to the purchaser of the lock. Duplicates of the key can normally be made by anyone with the correct key blank and key machine. Some manufacturers assign an identification number to each lock and key combination. Knowing the identification number of such a lock allows a duplicate key to be made at certain places. Many residential keys have are identified by the key cuts being stamped on the key bow. Most people in modern society use keys on a daily basis, to secure their home, their vehicle, or to access their workplace, among other uses. Those that use a number of keys will usually place them on a ring or key chain, often with other items such as key fobs.

Special types of keys

Car key

A car key or an automobile key is a key that usually has grooves on both sides and has the logo of the car company at the head. It has multiple uses for the automobile it was sold with. A car key can open the driver side or passenger side door. A car key can also start the ignition, open the glove compartment, and also open the trunk of the car. Some cars come with an additional key known as a valet key that starts the ignition and opens the drivers side door but prevents the valet from gaining access to valuables that are located in the trunk or the glove box. As car theft becomes more of a problem, features such as coded immobilizers are implemented in newer vehicles. Keyless entry systems, which utilize a remote control in place of a car key, are becoming a standard feature on many new cars.

Master key

A master key is designed to open a set of several locks. These locks also have keys which are specific to each one (the change key) and cannot open any of the others in the set. Locks which have master keys have a second set of the mechanism used to open them which is identical to all of the others in the set of locks. For example, master keyed pin tumbler lock will have two shear points at each pin position, one for the change key and one for the master key. A far more secure (and more expensive) system has two cylinders in each lock, one for the change key and one for the master key. In some cases, large organizations may have "grandmaster keys" which open the locks which can be opened by any of several master keys.

Paracentric key

A paracentric key is designed to open a paracentric lock. It is distinguishable by the contorted shape of its blade, which protrudes past the centre vertical line of the key barrel. Patented by the Yale lock company in 1898, paracentric keys are not exceptionally difficult to pick, but require some skill and know-how on the part of the person attempting to pick the lock.

Skeleton key

1898 A skeleton key (or passkey) is a very simple design of key which usually has a cylindrical shaft and a single flat, rectangular tooth. As such, it is also the easiest type of key and lock to make. The locks for these keys provide minimal security and only a slight deterrent as any key with a shaft and tooth that has the same or smaller dimensions will open the lock. Many other objects which can fit into the lock may also be able to open it. Due to its limited usefulness, this type of key and lock fell out of use after more complicated types became easier to manufacture. In modern usage, it has come to describe a key, usually with minimal features, which can open all or most of a type of badly designed lock. A few car manufacturers such as Ford sell skeleton keys for some of their locks to mechanics in order to aid servicing. This practice is naturally not very publicized.

Tubular key

Ford A tubular key is one that is designed to open a tubular pin tumbler lock. It has a hollow, cylindrical shaft which is much shorter and has a larger diameter than most conventional keys. A number of grooves of varying length are cut into outer surface at the end of the shaft. These grooves are parallel to the shaft and allow the pins in the lock to slide to the end of the groove. A small tab on the outer surface of the shaft prevents the pins in the lock from pushing the key out and works with the hollow center to guide the key as it is turned. This type of key is harder to duplicate as it is less common and requires a different machine from regular keys.

Keycard

A keycard, while not actually considered a key, is a plastic card which stores a digital signature that is used with electronic access controls. It is normally a flat, rectangular piece of plastic and may also serve as an ID card. There are several popular type of keycards in use and include bar code, magnetic stripe, smart card (embedded with a read/write electronic microchip), and RFID proximity cards. The keycard is used by presenting it to a card reader; swiping or inserting of mag stripe cards, or in the case of RFID cards, merely being brought into close proximity to a sensor. Bar code technology is not a secure form of a key, as the bar code can be copied in a photocopier and often read by the optical reader. Magnetic stripe keycards are becoming increasingly easy to copy, but have the security advantage that one may change the stored key in a magnetic swipe card in case the current key may be compromised. Computerized authentication systems, such as key cards, raise privacy concerns, since they enable computer surveillance of each entry.

See also


- Advanced key
- Password, Passphrase
- Personal Identification Number
- Personal Unlocking Code
- Key (cryptography) Category:Locksmithing

Doda i Virgin webmaster tani sylwester technologie Venezia alberghi










































:: RELATED NEWS ::
La Motte-d'Aigues
La Motte-d'Aigues è un comune francese di 748 abitanti situato nel dipartimento della Vaucluse della regione della Provenza-Alpi-Costa Azzurra. Motte-d'Aigues francese di 83 abitanti situato nel dipartimento dell'Aisne della regione della Picardia. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Aisne Cat
Oppède
Oppède è un comune francese di 1.127 abitanti situato nel dipartimento della Vaucluse della regione della Provenza-Alpi-Costa Azzurra. Categoria:Comuni del dipartimento della Vaucluse francese di 2.321 abitanti situato nel dipartimento dell'Aisne della regione della Picardia. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Aisne Cat
Orange
Il termine orange può riferirsi a:

Persone


- Casato di Orange-Nassau
- Principe di Orange
- Guglielmo di Orange

Città


- Australia:
  - Orange, Nuovo Galles del Sud
-
Pernes-les-Fontaines
Pernes-les-Fontaines è un comune francese di 8.304 abitanti situato nel dipartimento della Vaucluse della regione della Provenza-Alpi-Costa Azzurra. Categoria:Comuni del dipartimento della Vaucluse francese di 312 abitanti situato nel dipartimento dell'Aisne della regione della Picardia. Categoria:Comuni del dipartimento dell'Aisne Categ
Pertuis (Vaucluse)
Pertuis è un comune francese di 15.791 abitanti situato nel dipartimento della Vaucluse della regione della Provenza-Alpi-Costa Azzurra. Categoria:Comuni del dipartimento della Vaucluse