Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Usono:Esperanto-movado

Usono:Esperanto-movado

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto U EdE-U Usono (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj. Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero. Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. 16 febr. 1905 kelkaj interesatoj en Boston fondis la unuan grupon en U., kies prez. estis John Fogg Twombly, sekr. Edward K. Harvey. 23 marto 1905 la Bostonaj E-istoj fondis nacian asocion, Amerika E-ista Asocio, kies prez. fariĝis Charles A. Matchett, sekr. Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en New York, Phiadelphia kaj atiloke; en 1906 en Chicago Seattle kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, George B. M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto „North American Review“, kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekr. de la nacia asocio, en jan. 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En jan. 1907 la asocio komencis eldoni gazeton „Amerika E-ista Revuo“. (Jam en okt. 1906 Arthur Baker en Oklahoma City estis fondinta gazeton Amerika E-isto“.) En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chautauqua (ŝtato New York) oni renomis la asocion E-ista Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj Edwin C. Reed fariĝis sekr. kun sidejo en Chicago. Amerika E-ista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika E-isto fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 E-istoj ĉeestis, el 20 landoj, i. a. Z. 16 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis John Barret;, direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo, kaj prez. de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare „Kiel Plaĉas al Vi“, trad. de d-ino Ivy Kellerman Reed. Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i. a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C. H. Fessenden kaj f-ino E. J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiujare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D. E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Post la unua mondmilito la afero komencis antaŭeniri malrapide. En 1929 J. J. SÜSSMUTH fariĝis sekretario de EANA kaj danke, ĉefe al liaj nelacigeblaj penoj, la intereso pri Esperanto reviviĝis. Oni fondis novajn grupojn kaj ĝenerala intereso ree montriĝis pri la afero. En 1932 20 grupoj estas oficiale filiiĝintaj al la nacia asocio, kiu posedas 644 rekte aliĝintajn membrojn, krom multaj aliaj anoj de la filiaj kluboj. Neniu statistiko ekzistas por montri la nombron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvankam en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom diversaj neorganizitaj klasoj kaj rondoj. La asocio eldonas gazeton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon. Sub ĝiaj aŭspicioj kunvenis landaj kongresoj seninterrompe de 1908. Prezidanto estas Henry William HETZEL de Philadelphia (de 1926); sekretario J. J. Süssmuth de Fort Lee (New Jersey). La asocio reprezentis la Esperantistojn de Usono kaj Kanado kune. Oficialaj aproboj de E de naciaj kaj ŝtataj registaroj preskaŭ neniam estis farataj. La parlamento de ŝtato Maryland en 1908 faris leĝon permesantan la enkondukon de E en la lernejojn de tiu ŝtato; tamen ĝis nun oni ne uzis tiun permeson. En la pli multaj ceteraj ŝtatoj oni povas instrui E-n sen speciala leĝa permeso. E estas instruata en la ŝtataj universitatoj de Minnesota (koresponde) kaj California, plue en Univ. de Honolulu (Hawaii) kaj en superaj lernejoj de Honolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.). Krom tio la instruado estas tute farata de grupoj kaj privataj klasoj. Diversaj ŝtatoj sendis oficialajn reprezentantojn al E kongresoj. Komerca Ĉambro de Los Angeles sendis D. E Parrish en 1911 kaj Joseph R. Scherer en 1930 sur mondvojaĝon por reklami per paroladoj tiun urbon. Laŭ 1932-a jarlibro UEA posedas 119 delegitojn kaj 15 vicdelegitojn en Usono. D. E. Parrish en Buffalo (ŝtato New York) estas nacia sekr. por Usono; B. Schmitz en urbo New York kaj A. S. Vinzent en San Francisco estas ĉefdelegitoj. Usonaj anoj de L. K. estas d-ino Ivy Kellerman Reed, Edwin C. Reed, d-ro James Underhill kaj Herbert M Scott. Antaŭaj anoj estis R H. Geoghegan, d-ro Max Talmey, d-ro D. O. S. Lowell, J. J. Süssmuth kaj W. G. Adams. Henry W. Hetzel estis reprezentanto de Norda Ameriko en K.R. Usono ne donacis multon al la literaturo de E. D-ino Reed tradukis „Kiel Plaĉas al Vi“ de Shakespeare kaj „La Reĝo de la Ora Rivero“ de Ruskin. La ĉefa E-ista literaturisto en Usono estis Edward S. Payson, kiu verkis originalan romanon „Juneco kaj Amo“ kaj tradukis multajn romanojn. D-ino Reed, d-ro Benson, A. Baker, Max Talmey, A. Kenngott kaj aliaj verkis lernolibrojn. El la ĉefverkoj de la usona literaturo aperis en E nur kelkaj kolektoj de romanetoj de Poe kaj Irving, romano de Jack London, romano de Upton Sinclair kaj krom tio: malmultaj tradukaĵoj el la verkoj de malpli gravaj usonaj verkistoj. Kelkaj prop. gazetoj aperis, el kiuj ekzistas nuntempe nur „Amerika E-isto“, oficiala organo de EANA. Amerika E Instituto en Madison (Wisconsin) eldonas „Sciencan Gazeton“ (red. Karl Fröding). Rimarko. La artikoton tralegis D. E. Parrish, E. C. Reed kaj J. J. Süssmuth, donis plenan helpon kaj konsilon f-ino E. J. Meriam. W. G. ADAMS. Laborista movado. LEA-NA (Laborista E-Asocio de Norda Ameriko) estas ankoraŭ en organizata stato. Ĉefa malhelpo: granda parto de LEA-anaro estas nova elemento nun spertiĝanta en la lingvo mem kaj en organizaj problemoj. Membrostato en 1934 ĉ. 160. Grupetoj funkcias en New York, Cleveland, Chicago, Winnipeg, Toronto, Newark; la granda parto de la anaro estas izolitaj E-istoj en diversaj lokoj de Kanado, Usono, Kubo kaj Meksikio. Tre aktivaj anoj: R. Bonesper, Monus, Harwey, Germanton, Fridmann, Kardos, Gábor, Mario Vilta, Schenker en New York City; Faltus en Cleveland; Vajner, Guderna en Chicago; Lazurka en Montreal. Gumbinger en Toronto; Franyo kaj Grausdin en Winnipeg; Carlson en Vancouver, Marble en Seattle, ktp. Biografio, alveninta post la presigo de la unua volumo: Ralph BONESPER

Kategorio:Esperanto

Tiu kategorio temas pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Kategorio:Planlingvoj

Kategorio:Esperanto-movado

Tiu kategorio temas pri la Esperanto-movado. Movado

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto U



Unua Mondmilito

Historio > 20-a jarcento > Unua Mondmilito < Mondmilito ---- La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario). Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920. Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.
Dosiero:Guetteur_au_poste_de_l%27%E9cluse_26.jpg
Haut-Rhin, Francio 1917

Kaŭzoj de la milito

Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudmaterialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontraktsistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.(Vidu sube). La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo je la 28-a de junio, 1914 de la heredonto al la Aŭstria-Hungara trono, Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia en Sarajevo, Bosnio fare de serbi-favora naciisto, la (bosnia-serbia studento nome de Gavrilo PRINCIP). Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.

Imperiaj interesoj

Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj, kiuj ekzistis en Eŭropo de 1914. Estas malkonsento inter historiistoj pri tio, kiam kaj kie ĉi tiu situacio estiĝis, sed estas konsento, ke ĝi estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando. Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin DISRAELI, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von BISMARCK finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germana agado, civilizo, kaj kapitalo". La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio. La Kora Entento estis do neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por plu malrapidigi germanan ekspansiismon. La Kora Entento, kune kun la franca-rusa alianco, servis komunan geopolitikan intereson. Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko sur Francio kiel la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Nigerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp. Post la morto de kajsero Vilhelmo la 1-a de Germanio en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 2-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Li mortis mallonge post kiam li sukcedis al la trono pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a de Germanio. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita, kaj malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiu la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la kajsero havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis. Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon. La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaudis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.

La ekvilibro de potenco

Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:
- Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
- Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triobla Entento"
- Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
- La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, VienoPeterburgo por diplomatia subteno. La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la Balkanaj Militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstria-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von BERCHTOLD, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio, 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstria-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro. La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstria-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.

La komenco

1914:


- 28-a de julio, La Aŭstria-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
- 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
- 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
- 4-a de aŭgusto -
  - Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
  - Britio deklaras milion kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
  - Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  - Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  - Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
- Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;

1915:


- 23-a de majo, Italio deklaras militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario;

1916:


- 28-a de aŭgusto, Italio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;

1917:


- 24-a de februaro, Oni donis al la usona ambasadoro al la Unuiĝinta Reĝlando, Walter H. PAGE, la Telegramon de Zimmerman, en kiu la Germana Imperio ofertis doni la usonan sudokcidenton reen al Meksiko, se Meksiko deklarus militon kontraŭ Usono;
- 6-a de april, Usono deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 7-a de aprilo, Kubo deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
- 14-a de aŭgusto, Ĉinio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio. Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco. La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio. La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liége. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion. La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la Unua Batalo de la Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.

Eniro de la Otomana Imperio

La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund ALLENBY antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.

Itala partopreno

Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.

La falo de Serbio

Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.

Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj

Dosiero:Louvain1915.jpg
Loveno, Belgio, 1915
La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".

La komenco de la tranĉeado

Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla livri decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.
Dosiero:SoldiersWWI.jpg
En la tranĉeoj
Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita Imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Arne kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de PoperingeAmiens.

La Sommo kaj Passchendaele

Kaj la Batalo de la Sommo kaj Passchendaele ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj sed minimuma antaŭeniro en la milito. Estas interese noti, ke, kiam la britoj atakis je la unua tago de la batalo de la Sommo, kaj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado, ili ja sukcesis gajni iom da grundo. Tial, anstataŭ malsimetria atako, kiam nur britaj soldatoj atakas, el kio rezultus granda kvanto da vunditoj nur por la britoj, la kvanto de la atakoj estis pli-malpli simetrie dividita, kio kaŭzis simetria disdivido de la vunditoj.

Venengaso

Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro, 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo, 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio, 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro, 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.

Aviadiloj kaj submaraj ŝipojoj

Dosiero:Nieuport.jpg
Ĉasaviadilo de Nieuport, Aisne, Francio 1917
Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro, 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania estis speciale kontroversia "trafo" por la submarŝipoj.

Germanaj venkoj en la Oriento

La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von HINDENBURG kaj Erich LUDENDORFF ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstria-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.

Rusio maltrankviligita

Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon de Rasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj en decembro 1916.

La Rusia Revolucio

En marto 1917, manifestacioj en Sankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro de Kerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de la Soveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de la bolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita el Svisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrajno, la nova registaro konsentis al la Traktato de Brest-Litovsk la 3-an de marto, 1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento -- inkluzive Finnlandon, la baltajn provincojn, Pollandon, kaj Ukrajnon -- al la Centraj Potencoj.

Eniro de Usono

Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon de senlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo de Zimmerman, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. Prezidento Woodrow WILSON tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la 6-an de aprilo, 1917. (Nur unu kongresano, Jeanette RANKIN de Montano, voĉdonis kontraŭ la milito). La Usona Armeo kaj la Usona Nacia Gvardio antaŭe mobiliziĝis en 1916 por ĉasi la meksikan "banditon" Pancho VILLA, kio helpis plirapidigi la mobilizon. La usona mararmeo sukcesis sendi batalŝipan grupon al Scapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajn destrojerojn al Queenstown, Irlando (nuntempe Cobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj. La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. Tamen generalo John PERSHING, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.

Germana ofensivo de 1918

La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al la okcidento. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la 27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro. La 21-an de marto 1918 Germanio lanĉis gravan ofensivon, "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj konfederaciaj fortoj. La germana armeo disvolvis novajn taktikojn kun sturmantoj, infanterio trejnita laŭ la taktikoj de Hutier (laŭ Oskar von HUTIER) por infiltri kaj preni tranĉeojn. La Aliancanoj reagis per nomumado de franca Feldmarŝalo Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiam generalisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie. La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia Forto Feldmarŝalo Kavaliro Douglas HAIG, eligis Ĝeneralan Ordonon la 11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj de ANZAC puŝis la gemanojn reen.

Alianca venko

La Usona Ekspedicia Forto, sub Generalo John PERSHING, eniris la batalliniojn en gravaj nombroj en aprilo 1918. Je la Batalo de Belleau Wood, de la 1-a de junio ĝis la 30-a de junio, 1918], la Dua Divizio, inkluzive la Usonan Marinfanterion, helpis en la elpelo de la germana ofensivo minancanta Parizon. La 18-an de julio, 1918, ĉe la Batalo de Chateau-Thierry, francaj kaj usonaj fortoj ekofensivis. La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉe Amiens la 8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, Generalo Ludendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo". La 16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon de Saint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-kolonelo George PATTON. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita. La 26-an de septembro usonaj fortoj komencis la Ofensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 en Montfaucon d'Argonne estis kaptita la 27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la rivero Rejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919. La 24-an de oktobro, la itala armeo, kun tre limigita usona helpo, komencis la ofensivon de Vittorio Veneto kontraŭ la Aŭstria-Hungara Imperio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro.

Fino de la milito

Germanio petis batalhalton la 3-an de oktobro, 1918, sekvata de Aŭstrio-Hungario la 8-an de novembro, 1918. La batalado finiĝis per armistico konsentita la 11-an de novembro ĉe Compiègne. Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉe Wilhelmshaven ekde la 29-a de oktobro, 1918. La kajsero fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La 9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. Vidu Respubliko de Weimar por detaloj. La konsekvencoj de la milito estis longedaŭraj. La Traktato de Versailles de junio 1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la militon kaj pagu amasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreis Ligon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas preventi novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo de Woodrow WILSON subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto 1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.

Vidu ankaŭ


- Naciismo
- Kurdio
- Thomas Edward LAWRENCE
- Haŝemidoj
- Lothar VON RICHTHOFEN
- Francisko Jozefo la 1-a
- Karolo la 1-a
- Kristnasko 1914 kaj fraternigo intertrancea [http://eo.wikipedia.org/wiki/Joyeŭ_No%C3%ABl] Karolo la 1-a
konkludo de ĉi ĉio estis centmiloj da mortoj kaj centmiloj da krucoj

Eksteraj ligoj


- [http://r.platteau.free.fr/prozajtradukajxoj.html#EKSTERORDINARA escepta sed sencplena okazaĵo: fraternigo intertranĉea] Kategorio:Militoj Kategorio:Historio Kategorio:milito ja:第一次世界大戦 ko:제1차 세계 대전 ms:Perang Dunia I simple:World War I th:สงครามโลกครั้งที่หนึ่ง

Henry William HETZEL

Henry William HETZEL (naskiĝis la 29-an de marto 1872 en Filadelfio) estis usona esperantisto, instruisto pri arto kaj mekanika desegnado en supra lernejo de Filadelfio. Li eklernis Esperanton en 1906. Li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Pensilvanio de 1910 ĝis 1913 kaj prezidanto de EANA de 1925. Li oficiale reprezentis la ŝtaton Pensilvanio ĉe UK en 1912, 1914 kaj 1930. Li gvidis kursojn de 1907. Hetzel, Henry William Hetzel, Henry William

Philadelphia

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio > Filadelfio ---- Filadelfio (angle: Philadelphia [filaDELfia]) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono. Ĝi estas la 5a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da enloĝantoj. Ĝia nomo signifas "la urbo de frata amo". Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun Kolonelo John NIXON sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 8-an de julio, 1776. Filadelfio estas naskiĝurbo de Henry William HETZEL ja:フィラデルフィア

Ralph BONESPER

Enciklopedio de Esperanto - Grava esperantisto - Usono Ralph BONESPER (ps. Ruĝamo), laboristo, eksmaristo. 37 jara (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo). Lernis E-n en 1921 en Hungarujo. Kiel migrulo kaj maristo vojaĝadis en ĉ. 20 landoj, helpite de E kaj propagandinte por E. En 1927 en Antwerpen organizis maristan E-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En 1929 prez. de SAT-Rondo en New York. En 1930 fondis LEA-NA, kaj gvidas ĝin ĝis nun (ĝen. sekr.). Instruis E-n en New Yorka „Workers School“ (plej granda lab. revolucia lernejo en Ameriko), kiu oficiale enkondukis E-n. Peranto de IPE. Artikoloj en S-ulo, HDE, Ĉina E-isto k. a. Multaj artikoloj trad. el E en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj. Kategorio:Usonaj esperantistoj BONESPER Ralph

Järnvägsknutpunkt

Järnvägsknut är benämning på ort med järnvägsstation där flera järnvägslinjer möts. Kända järnvägsknutar i Sverige:
- Hässleholm
- Eslöv
- Alvesta
- Nässjö
- Öxnered
- Hallsberg
- Kil
- Rimbo
- Krylbo
- Storvik
- Södertälje
- Ånge
- Vännäs
- Boden Kännetecknande för många järnvägsknutar är att de var obefintliga eller mycket små orter innan järnvägen kom. Många av dem är resultat av den medvetna politik som fördes under 1800-talet som innebar att järnvägen skulle bryta ny bygd och som ledde till att (då) viktiga städer som Växjö, Eksjö, Skara, Örebro, Sundsvall och Umeå hamnade vid sidan om statsbanorna. De fick då istället mindre bibanor som anslöt till statsbanorna.

Se även


- Stationssamhälle Kategori:Järnvägar

prace magisterskie firma wagi zycie tablice










































:: RELATED NEWS ::
Mario Lanza
Mario Lanza (31 January 19217 October 1959) was an Italian-American operatic tenor and Hollywood

List of colonial governors in 1756
1755 colonial governors - Events of 1756 - 1757 colonial governors - Colonial governors by year -----
List of colonial governors in 1757
1756 colonial governors - Events of 1757 - 1757 colonial governors - Colonial governors by year -----
List of colonial governors in 1758
1757 colonial governors - Events of 1758 - 1759 colonial governors - Colonial governors by year -----
List of colonial governors in 1759
1758 colonial governors - Events of 1759 - 1760 colonial governors - Colonial governors by year -----
List of colonial governors in 1760
1759 colonial governors - Events of 1760 - 1761 colonial governors - Colonial governors by year -----
Genotoxin
Genotoxic substances are those chemical compounds capable of causing genetic mutation and of contributing to the development of tumors. Radiation is also considered to be genotoxic. Typical genotoxins like aromatic amines are believed to cause mutations becaus
List of colonial governors in 1761
1760 colonial governors - Events of 1761 - 1762 colonial governors - Colonial governors by year -----
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org