Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Varsovia Kontrakto

Varsovia Kontrakto

---- La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita ĤRUŜĈOV estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam 1949 fondita NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetaj trupoj en Orienta Eŭropo. (Post la subskribo de packontakto inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario.) Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio en 1991 en Prago, Ĉeĥio.

Membro-Ŝtatoj


- Albanio (oficiale retiriĝis en la jaro 1968, sed ĉesis agadi en la Pakto jam ekde 1962 jaro)
- Bulgario
- Ĉeĥoslovakio
- Germana Demokratia Respubliko
- Hungario
- Pollando
- Rumanio
- Sovetunio Do, ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio. La membroj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian kaze de atako al unu el ili. Sed la Varsovia Pakto aŭ ĉefe la sovetaj tankoj disbatis la revoluciojn de Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968 Praga Printempo) La ĉefa kontraŭulo estis la organizo NATO, kreita en 1949. ja:ワルシャワ条約機構 ko:바르샤바 조약 기구

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa



14-a de majo

Historio > Tagoj > la 14-a de majo ---- La 14-a de majo estas la 134-a tago de la jaro (la 135-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 231 tagoj restas. Je la 14-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1940 : Germana Lufwaffe bombis Roterdamo
- 1948 : Israelo deklaris sin sendependa ŝtato.
- 1955 : Subskribo de la Varsovia Pakto

Naskiĝoj


- 1316 : Karolo la 4-a
- 1771 : Robert OWEN
- 1867 : Kurt EISNER, politikisto kaj publicisto
- 1869 : Friedrich Karl KLEINE, kuracisto
- 1873 : Georg MAHN
- 1884 : Claude DORNIER, desegnisto de flugmaŝinoj
- 1885 : Otto KLEMPERER
- 1917 : Lou HARRISON, komponisto kaj esperantisto
- 1922 : Franjo TUDJMAN, prezidento de Kroatio
- 1936 : Bobby DARIN, usona kantisto

Mortoj


- 1847 : Fanny MENDELSSOHN, komponisto kaj pianisto
- 1912 : August STRINDBERG, Svedio
- 1987 : Rita HAYWORTH
- 1988 : Willem DREES, iama ĉefministro de Nederlando
- 1998 : Frank SINATRA, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:5月14日 ko:5월 14일 simple:May 14 th:14 พฤษภาคม

Varsovio

Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo ---- Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo. Vistulo Vistulo)]] Vistulo] Vistulo] Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Vistulo Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987. Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.

Pri la urbo

Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando. La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo. La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo. Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo. Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio. Tra la jarcentoj En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj. La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito. Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo. La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo. Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis. La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki. Esperanto En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron. Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio. Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn. parto laŭ oktobro 1996 - MONATO

Faktoj

Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵo

Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)

vidu ankaŭ


- Varsovia Vento
- Varsovia geto ------- Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.) E. WIESENFELD.

Eksteraj ligiloj


- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva) Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W EdE-W ja:ワルシャワ ko:바르샤바 simple:Warsaw

1949

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1949 okazis, interalie:

Eventoj


- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.

Naskiĝoj


- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK

Mortoj


- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS ----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年 ko:1949년 simple:1949 th:พ.ศ. 2492



Hungario

Geografio > Eŭropo > Hungario ---- Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
  - bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
  - Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
  - Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
  - areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
  - komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
  - Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
  - stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
  - Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
  - la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002 Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj. La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo. Bruselo

Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj. La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio. Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945. La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado

Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif Kategorio:Hungario als:Ungarn fiu-vro:Ungari ja:ハンガリー ko:헝가리 ms:Hungary simple:Hungary th:ประเทศฮังการี zh-min-nan:Magyar-kok

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

1968

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1968 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1968 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 53-a Universala Kongreso de Esperanto en Madrido.
- Jorge Luis GUTIÉRREZ eklernis Esperanton.
- Fondo de Institucio Hodler'68 kaj de Esperanto-Biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
- Majo: Francio: Maja Ribelo
- Ekvatora Gvineo sendependiĝas de Hispanio.
- Al UNO aniĝas Ekvatora Gvineo, Maŭricio, kaj Svazilando.
- Malio : Ekregas militistoj.
- Usono : Petrolo malkovriĝis en Alasko.
- Barejno eks-protektoratiĝas je Britio.
- Butano : kreiĝas kabineto de ministroj.
- Brunejo : sultaniĝas Muda Hassanal Bolkiah Muzaddin Wadaula.
- Praga Printempo: Sovetunio invadas Ĉeĥoslovakion.
- 2-a de oktobro: studenta masakro en Meksikurbo
- Alan Kej elpensis Dynabook - plenfunkcian komputilon de futuro. Nun la komputilon oni nomas tekokomputilo.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de marto : Jurij GAGARIN
- 16-a de aprilo : Usono : Edna FERBER
- 1-a de junio : Helen KELLER
- 6-a de junio : Robert F. KENNEDY
- 14-a de junio : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 20-a de junio : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
- 27-a de oktobro : Britio : Lise MEITNER
- 17-a de novembro : Wilhelm LEHMANN
- 25-a de novembro : Upton SINCLAIR
- 26-a de novembro : Arnold ZWEIG
- 28-a de novembro : Enid BLYTON
- 1-a de decembro : Hugo HAAS
- 20-a de decembro : Usono : John STEINBECK
- Hans Hermann KÜRSTEINER
- L. N. NEWELL ----
1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1968年 ko:1968년 simple:1968 th:พ.ศ. 2511

Ĉeĥoslovakio

Geografio / Historio > Eŭropo > Ĉeĥoslovakio < Ĉeĥio / Slovakio Ĉeĥoslovakio, ankaŭ Ĉeĥo-Slovakio (mallonge, sed ripetite, ekde oktobro de 1918 ĝis novembro de 1989, sed ankaŭ post ĝi). Pli formale Ĉeĥoslovaka Respubliko (ĈSR), Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR), Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR). Ŝtato en meza Eŭropo, kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992. Ĝi estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvanta ŝtato de disfalinta Aŭstrio-Hungario. Ĝi ensumigis teritoriojn de Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio (suda parto de Silezio), Slovakio kaj Subkarpatio. („Supra Hungarujo“).

Tri kvaronoj de jarcento, 19181992

Inter du mondmilitoj, 19181938

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio klopodo de fondintoj de Ĉeĥoslovakio – reprezentitaj ekz. de Tomáš Garrigue MASARYK, Edvard BENEŠ kaj pluaj – estis krei unuecan, centralisman „nacian“ ŝtaton, fondita laŭ ideo de ĉeĥoslovakismo, modelo fariĝis Francio. Kaj nome en la teritorio, kie oni parolis per pli ol duono de dekduo da lingvoj – ĉeĥe, germane, slovake, hungare, pollingve, rutene kaj per pluaj idiomoj de la ukraina lingvo. Inter pluajn lingvojn apartenis jidiŝo, cigana lingvo, rumana lingvo kaj ties idiomoj. Proponata federacia aranĝo kun ŝirmo kaj integro de minoritatoj, laŭ modelo de svislanda konfederacio estis rifuzita de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. Pleje la ĉeĥa lingvo estis proklamita kiel oficiala lingvo. La unua ĉeĥoslovaka prezidento fariĝis Tomáš Garrigue MASARYK, kiun alternigis en la jaro 1935 Edvard BENEŠ. Ĉeĥoslovakajn rilatojn grave trafis tutmonda ekonomia krizo de la unua duono de la tridekaj jaroj, en la jaro 1933 en Ĉeĥoslovakio estis preskaŭ 1 000 000 senlaboruloj.

La dua mondmilito

Retiriĝo de la ĉeĥa politiko antaŭ munkena interkonsento, diktato subskribita la 29-an de septembro de 1938 en Munkeno signifis finon de la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio – de la unua respubliko. Ĉeĥa limregiono, la t.n. Sudetoj, estis je unu tago pli malfrue, la 30-an de septembro de 1938 rezignita al Germanio kaj regiono de Těšín parte al Pollando. Simile estis al Hungario en ties nordaj limoj rezignitaj slovakaj teritorioj. Falo de la restinta Ĉeĥo-Slovakio, la dua respubliko, okazis la 14-an de marto de 1939. Slovakio la saman tagon proklamis memstarecon kreante Slovakan Ŝtaton kaj ĝi fariĝis satelito de hitlera Germanio. La restinta teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio fariĝis la 15-an de marto Protektorato Bohemio kaj Moravio. Foriris la unua ondo de elmigrado. Pluraj el tiuj, kiuj restis, precipe judoj, ciganoj kaj ankaŭ aliaj naciecoj, same kiel rezistmovadanoj, pereis en koncentrejoj aŭ ili estis ekzekutitaj. En la jaro 1940 estis en Londono de Edvard BENEŠ starigita Provizora ŝtata establo de Ĉeĥoslovakio, estiĝis do ĉeĥoslovaka ekzila registaro.

Tri jaroj post la dua mondmilito

Post finigo de la milito en majo de 1945 Ĉeĥoslovakio estis renovigita, sed sen la teritorio de Karpata Rutenio, kiu estis aligita al soveta Ukrainio enkadre de ekspansiemo de Sovetunio direkte al okcidento. Granda parto de loĝantoj, 3 ĝis 4 milionoj, de la germana kaj la hungara naciecoj, estis „forŝovita“, respektive „elpelita“, surbaze de dekretoj de Beneš perceptante „kolektivan kulpon“ kun interkonsento de aliancanoj. La unua ondo de „naciigo“ transigis kiel dum la milito „arjigitajn“, same tiel ankaŭ pluajn posedaĵojn en la manojn de nomenklaturajn kaderoj. La memstareco de la postmilita Ĉeĥoslovakio estis malfortigita. Jam tiam el la ĉeĥoslovaka politiko komencis realigi dependeco de Sovetunio, preparata de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) dum la milito en Moskvo. Kiel Beneš, tiel ankaŭ kelkaj pluaj anoj de lia ekzila registaro en Londono fine minimume pasive toleris tiujn ĉi preparojn. Oni supozas, ke Jan MASARYK, filo de Tomáš Garrigue MASARYK, la ekzila kaj postmilita ministro de eksterlando esprimis mallonge post februara puĉo en marto de 1948 malkonsenton kun tiu ĉi politiko kaj fine li pagis per sia vivo tiun ĉi malkonsenton (sed ekzistas ankaŭ versio pri lia memmortigo).

Ekde „Februaro“ ĝis „Novembro“, 19481989

La komunisma puĉo, kulminita la 25-an de februaro de 1948, kondukis al transpreno de la tuta potenco de KPĈ kaj al unu el totalismaj reĝimoj de la eksa interesema sfero de Sovetunio. Tiu ĉi tago estis de la reĝimo solenigata ĝis la jaro 1989 kiel Venka Februaro, kiu estis sekve unu el ŝtataj solentagoj. Post la jaro 1948 foriris la dua ondo de elmigrado. La reĝimo firmigis sian potencon per elkonstruitaj procesoj, ekzekutoj, malliberigado kaj regado de timo. La dua ondo de „naciigo“ kaj „kolektivigo“ transgvidis pluajn posedaĵojn en la manojn de estiĝanta „nova klaso“. Mallonga periodo de degeligado en Sovetunio en duono de la sesdekaj jaroj gvidis al liberigo en tiama Ĉeĥoslovakio kaj al Praga Printempo en la jaro 1968. Esperoj por „socialismo kun homa vizaĝo“ estis laŭ ordono el Moskvo energie finigitaj per la invado de ŝtatoj de Varsovia Kontrakto, oficiale nomita „frateca helpo“. Tiamaj ĉeĥoslovakaj politikistoj (Alexander DUBČEK kaj pluaj) ne vidis alian eblecon ol denove, same kiel antaŭ 30 jaroj cedi al la premo. Tiutempe foriris la tria ondo de elmigrado. Venis la t.n. „normaligo“ kaj Gustáv HUSÁK. La sekvantaj du dekjaroj estas konsiderataj kiel regado de „griza zono“, la regado de konformismo. Kiam la rilatoj interne de Sovetunio liberiĝis kaj perestrojko realiĝis en la dua duono de la okdekaj jaroj, en novembro de 1989 ankaŭ la socialisma Ĉeĥoslovakio malfermis sin al la ĉirkaŭa mondo ekirante al vojo al demokratio kaj al merkata ekonomio.

19891992

Kiel sekvo de daŭrantaj naciecaj disputoj Ĉeĥoslovakio pereis al la 1-a de januaro de 1993, kiam en ties teritorio estiĝis du memstaraj ŝtatoj, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko.

Ekde la estiĝo ĝis la pereo

Vidu ankaŭ


- Aŭstrio-Hungario
- Ĉeĥio
- Historio de Ĉeĥio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Protektorato Bohemio kaj Moravio
- Sudetoj
- Slovakio
- Slovaka ŝtato

Partoj de Ĉeĥoslovakio


- Bohemio
- Moravio
- Ĉeĥa Silezio
- Silezio
- Slovakio
- Subkarpatio

Najbaroj


- Aŭstrio
- Germanio
- Federacia Respubliko Germanio
- Germana Demokratia Respubliko
- Hungario
- Pollando
- Rumanio
- Sovetunio
- Ukrainio

Esperanto en Ĉeĥoslovakio

EdE-Ĉ

Ĉeĥoslovakujo

La unua ĉeĥlingva lernolibro aperis en 1890. Eldonis ĝin je propra risko kaj per propra mono laboristo Francisko Valdomiro LORENZ, kiu presigis ĝin ĉe Fr. Hoblík en Pardubice. La broŝuro kaŭzis preskaŭ neniun resonon. La aŭtoro, konvinkita socialisto, baldaŭ poste estis suspektata de tiama aŭstruja polico, ke li partoprenas en nacie kaj socie revolucia konspiro kaj li elmigris Brazilon. En 1900 eldonis juna instruisto Theodor ČEJKA en negranda urbo Bystřice p. Host detalan ĉeĥan lernolibron (188p.; kunverkintoj: V. Bilík kaj J. Holub.). Ĉejka trovis eminentan kunlaboranton en sia kolego Josef KRUMPHOLC, kiu helpis lin ĉe novaj eldonoj de la lernolibro. Ambaŭ aŭtoroj daŭre plibonigadis sian verkon. Ĉejka sciis organizi presadon kaj vendadon de lernolibroj kaj vortaroj diversampleksaj kaj donis tiamaniere al unuaj propagandantoj tre bonajn ilojn. Fina eldono de lia detala lernolibro estis la kvara aperinta 1908. En la sama jaro aperis ankaŭ detala Vortaro E-ĉeĥa de Čejka. (170 p) En nov. 1902 komencis Ĉejka eldoni tri gazetojn: Revuo internacia estis destinita por tutmonda e-ista publiko. Ĝia ĉefa kunlaboranto estis Ivan SELEZNJOV, kiu tiam vojaĝis tra la mondo kaj haltis en ĉeĥaj landoj. La revuo havis du "aldonojn" aparte aboneblajn: Bohema Esperantisto por propagandi inter ĉeĥoj, kaj Germana Esperantisto inter germanoj. De la Revuo int. aperis kvin numeroj bele presitaj kaj kun rimarkinda enhavo. De la Bohema e-isto unua jarkolekto kaj de la dua 9 n-roj, de la Germana e-isto 5 n-roj. Organizo de la movado komenciĝis en 1901, kiam estis en Brno (Brünn) fondita la unua klubo nomita: "Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj". Fondis kaj gvidis ĝin tipografo J. KAJSX kaj ĵurnalisto Karel PELANT. Tiu ĉi verkis (laŭ Einstein) kaj eldonis la unuan prop. kaj informan broŝuron. En la sama jaro komencis en Praha dekok-jaraj junuloj Eduard KÜHNL, studento de alta teknika lernejo, kaj Fr. BARTH, komerca oficisto, kolekti interesantojn pri E kaj publikigi artikoletojn en ĵurnaloj duarangaj. Kolektintaj areton da adresoj la du pioniroj fondis E-istan klubon en Praha, fonda kunveno okazis en la 9-a de decembro 1902, ĉeestis 15 personoj, el kiuj restis aktivuloj por plua tempo sole tri: Barth, Stan. Kamaryt, Kühnl. Prez. fariĝis librovendisto Ed. Weinfurter, al kiu imponis la nombro de la ĉeĥaj lernolibroj venditaj en lia butiko. Sed li ne sciis organizi la novan klubon por interna funkciado kaj ekstera laborado. Tion faris nur Vojtěch Kraus, dua prez. de la klubo, elektita 17 jun. 1903. Sekr. de la Klubo estis komence Kühnl kaj post li Kamaryt. Sekvis prelegoj kaj kursoj. La unuan publikan prelegon havis en tiam tre laŭmoda "Virina klubo" univ. studento Kamaryt en 1904. En 1901-1904 ekatakis kelkaj propagandantoj la publikan opinion per gazetaj artikoloj. En tiu sfero plej aktivaj estis tiam studento de alta teknika lernejo H. K. Bouška en Praha, kaj instruisto J. Svačina en Č. Budějovice. La klubo en Praha fariĝis ankaŭ baldaŭ centro de tendencoj organizi la movadon inter ĉeĥoj. Laŭ iniciato de Kühnl ĝi decidis eldonadi novan ĉeha-E-an gazeton kaj fondi nacian centran societon. La fondo de nova gazeto kaj proponata organiza principo trovis kontraŭstaron de amikoj de Čejka kaj de Bohema E-isto, pro kio naskiĝis malpacoj kaj fine rompo inter ĉ. E-istoj rezultinta en fondo de du naciaj centroj ("Unio" de lokaj kluboj kaj "Asocio" de individuoj) kaj eldonado de du prop. gazetoj. En jan. 1907 eldonis Kühnl la unuan n-ron de "Oficiala organo de bohemaj E-istoj Časopis českých esperantistů". Tiu ĉi ĉeĥa-E-a monata revuo aperadis sub redakto de la eldonanto ĝis la mondmilito. Kaj en oktobro 1908 komencis Kamaryt kaj Bouška eldoni monatan revuon por prop. de E inter ĉeĥoj "Bohema Esperantisto, Český esperantista" (daŭrigo de la revuo de Čejka). Sub nova gvido aperis kvar jarkolektoj, la lasta (sesa) en 1912. En 1908 estis fonditaj du konkurencaj naciaj societoj: "Bohema Unio Esperantista" kaj "Bohema Asocio Esperantista". La Unio elektis kiel prez. prof. Dr. Václav Rosický, kiel oficialan organon la gazeton de Kühnl. La gvidantaj personoj en ĝi estis Kühnl kaj Karel PROCHÁZKA. La gvidantoj de la Asocio estis Bouška, Kamaryt, Dr. Josef Barvíř kaj financa oficisto Mil. Schmidt. Ambaŭ naciaj centroj akre konkurencis ne unusole en varbado de membroj sed ankaŭ per prop. faroj. Tial estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis propilojn, lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka, broŝuro "Slovakoj kaj Magiaroj" de Bouška, kolekto de ĉeĥaj "informaj flugfolioj", ĉ. traduko de la traktato de Unuel "Esenco. . .", "Rakontoj" de Arbes, tradukitaj de Josef Grňa, ĉ. eldono de la "Fundamento" de Kühnl ktp. Da lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14. Por slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la "Fundamento" d-ro Albert ŠKARVAN helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en Turčiansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj. Germanoj kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István NAGY-MOLNÁR kaj Emil WANITSEK. La grupo funkcias ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Františkovy Lázně (Franzensbad). Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj prez. de la loka grupo Jakob HECHTL, bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914. Jam en antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:

Virinoj

Jam en 1904 estis fondita "Unua virina klubo Esperantista" en Prago. Ĝia gvidantino estis Matylda KRAUSOVÁ, edzino de Vojtěch KRAUS. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan apogon ricevis la movado per persista agado de Julie ŠUPICHOVÁ, instruistino, kiu veninte 1911 en Prago baldaŭ fondis novan "Rondeton de E-istinoj", kiu fariĝis tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por laboro inter virinoj.

Blinduloj

Baldaŭ post fondo de la Klubo en Prago kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan, muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en 1922 estis fondita "Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj". (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo "Ĉeĥa Blindula Preso" kiel aldonon al sia reliefe presita gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroron. SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Božena Vlčková, post lia morto 1929, Vuk ECHTNER.

Laboristoj

En 1911 fondis juna fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký "Laboristan unuiĝon E-istan", kiel fakon de socialdemokrata kleriga asocio "Laborista akademio". En 1912 komencis Chaloupecký eldoni ĉeĥan prop. gazeton La Kulturon. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon. Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. "La kulturo" restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert SÁDA kaj Josef ŠÍDLO. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en "Laborista Ligo Esperantista en Ĉeĥio" precipe sub gvido de J. Pech el Plzeň. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L. L. E. (en 1933 sesa jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti. Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova "Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio Esperantista" en Ústí n. L. (Aussig). (Membro de ISE). La ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ. profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E. El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejčí (Bohema E-isto, 1908). Tre grava sukceso estis kontakto kun "Nacia konsilantaro ĉeĥa", komitato, kiu volis esti kaj ofte estis rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis en 1911 E-lingvan broŝuron pri "Popolsumigo en Aŭstrio" (de J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis eldonita E-lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la movado dum lia vizito en Praho 1911. Komitato de la granda "jubilea" ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop. taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua Eŭropano, la l7. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32 urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10 lingvojn naciajn. La eksplodo de la mondmilito haltigis inter ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun Šupichová. La popola revuo Rozkvět publikigadis ŝian kurson de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzeň proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzeň kiel eldonanto en marto l918 la unuan n-ron de La Progreso, "monata organo bohema". La gazeto aperas ĝis nun. Ankaŭ en komenco 1918 kunvenis en Prago reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en l920, kiam en la 1-a de februaro 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef EISELT, vicprez. Kamaryt (en Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf HROMADA. Partoprenis la laborojn de la Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bouška, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová, Kraus, Pitlik, O. Sklenčka, Staněk, Fr. Slavík, Jar. Šustr, A. Tarantíková k. a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie. En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen l