:: wikimiki.org ::
| Varsovio |
Varsovio
Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo
----
Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo.
Vistulo
Vistulo)]]
Vistulo]
Vistulo]
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987.
Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.
Pri la urbo
Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.
La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.
La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo.
Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve
nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio.
Tra la jarcentoj
En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.
La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.
Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo.
La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala
Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo.
Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis.
La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki.
Esperanto
En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu
tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron.
Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.
Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn.
parto laŭ oktobro 1996 - MONATO
Faktoj
Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵo
Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)
vidu ankaŭ
- Varsovia Vento
- Varsovia geto
-------
Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.)
E. WIESENFELD.
Eksteraj ligiloj
- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
EdE-W
ja:ワルシャワ
ko:바르샤바
simple:Warsaw
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Listo de urboj de PollandoPollando
- Bjalistoko (Białystok)
- Elbląg=Elblag (versio por redirekto)
- Gdansko (Gdańsk)
- Katowice
- Kolobrzeg
- Krakovo (Kraków)
- Lodzo (Łódź)
- Ostrovo (Ostrów Wielkopolski)
- Plock
- Poznań
- Racibórz
- Szczecin
- Tarnów
- Varsovio (Warszawa)
- Vroclavo (Wrocław)
- Wadowice
- Włocławek
- Zakopane
Provizora aldono, korektinda:
- Gdynia
- Torun
- Lodz
- Olsztyn
- Dabrowa Gornicza
- Wloclawek
- Gniezno
- Zabrze
- Bydgoszcz
- Lublin
- Czestochowa
- Sosnowiec
- Radom
- Kielce
- Gliwice
- Bytom
- Bielsko-Biala
- Rybnik
- Rydułtowy
- Rzeszów
- Stargard Szczecinski
- Tychy
- Opole
- Chorzów
- Koszalin
- Kalisz
- Grudziadz
- Jastrzebie Zdrój
- Zielona Góra
- Ruda Slaska
- Sopot
- Koscierzyna
- Kalwaria Zebrzydowska
- Wieliczka
- Zamosc
- Gorzów Wielkopolski
- Glogów
- Sucha Beskidzka
- Przemysl
- Wagrowiec
- Pila
- Mragowo
- Ilawa
- Krasnik
- Bilgoraj
- Klodzko
- Gizycko
- Suwalki
- Augustów
- Jaworzno
- Andrychów
- Ostrów Wielkopolski
- Skarzysko-Kamienna
- Grajewo
- Jordanów
- Lidzbark Warminski
- Hel, Poland
- Lubawa
- Mikolow
- Zlotoryja
- Bystrzyca Klodzka
- Mikolajki
- Wapno
- Zabierzow
-
Pollando, Listo de urboj de
UrboGeografio > Urbo
----
Urbo estas vasta aro de domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per
ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de
siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia
kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun
la kamparo (PIV).
Ĉiu lando havas sian leĝaron apartenigi loĝlokojn al la kategorio de urboj. Tio dependas
unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de homoj, okupitaj en la sferoj ekster
agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 grandurboj kun pli ol 100 mil da
loĝantoj kaj 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 mln da loĝantoj.
Epitetnomoj de kelkaj urboj:
:La urbo de la rideto - Arhuzo
:La Feniks-Urbo - Atlanto
:La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
:La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
:Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
:La Venta Urbo - Ĉikago
:Motora Urbo - Detrojto
:Duono de la Mondo - Esfahano
:La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
:La Bank-urbo - Frankfurto
:La Pordego al la Mondo - Hamburgo
:La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
:La Sankta Urbo - Jerusalemo
:La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
:La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
:La Tria Romo - Moskvo
:La Granda Pomo - Novjorko
:La Tigra Urbo - Oslo
:La Lum-urbo - Parizo
:La Venecio de la Nordo - Peterburgo
:La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
:Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
:La Eterna Urbo - Romo
:La Smeralda Urbo - Seatlo
:La Filio de la Ĉielo - Kalio
:La Taseto el arĝento - Kadizo
:...
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj laŭ lando
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Latinaj urbonomoj
- Ĉefurboj
- fantomurbo
- vilaĝo
Eksteraj ligiloj
- [http://www.aliaflanko.de/urbo/ Informoj pri diversaj urboj]
Kategorio:Urbo
Kategorio:Geografia objekto
ja:都市
simple:City
72a UK 1987Esperanto > Universala Kongreso > 72a UK 1987 Varsovio
----
La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro) en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5986 partoprenintoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac kultury i nauki (Kultur- kaj sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio.
Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.
Prezentitaj teatraĵoj
Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.
- Bulgara Esperanto-Teatro
- La kaverno de Salamanka, de Miguel de CERVANTES
- Pikniko sur batalkampo, de Fernando ARRABAL
- Nia kara lingvo Esperanto, bazita sur Esperanta literaturo
- La Krizalido
- Ĉu dio bojas ? (aŭ Aminda kretenino), de François BOYER
- La plezuro disiĝi, de Jules RENARD
- Teatr Powszechny (Teatro Universala) el Łódź
- Feliĉa evento, de Sławomir MROŻEK
- Gdanska Esperanto-Teatro (Wanda NEUMANN, Wiesław NOWICKI)
- Vizaĝoj kaj maskoj, Janusz KORCZAK
- Vida JERMAN
- Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka ŠTIMEC
- Jadwiga GIBCZYŃSKA
- Zamenhof
- Jerzy FORNAL, el Nacia Teatro de Varsovio
- Sopiro... Laboro... Espero..., poezio kaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF
- Mirosław HENKE, aktoro de la Studia Teatro "83" el Łódź
- La travivaĵoj de la brava soldato Śvejk, de Jaroslav HAŜEK
- Urszula TUPAJKA, amatora aktorino el Bydgoszcz
- Omaĝe al nia majstro, laŭ L. L. ZAMENHOF kaj Antoni GRABOWSKI
- Julio Baghy - homo bona, laŭ Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán
- Teatro Verda Monto (KVM), el Zielona Góra (ĉefrolis Mira RZĄDZKA)
- Lulkanto, de Samuel BECKETT
- Cikonioj, de Adam SIKORSKI
- Serenado, de Sławomir MROŻEK (kunlabore kun Teatro Krizalido, sola atingo de projekto de granda internacia trupo por la jubileado de Esperanto)
Pupteatroj
- Pupteatro Rabcio (Maciej Z. TONDERA)
- Kion mi diros - tion mi diros, de Maciej Z. TONDERA laŭ Kazimierz PRZERWA-TETMAJER
- La ruĝa ĉapeto, de Anna JANUSZEWSKA
- Ŝtata Pupteatro Vraca
- La ovo, de Boris APRILOV
- Robert BÁNKY
- Pupmiksaĵo, de Robert BÁNKY
- Infana pupteatro "Rideto" el Radom
- Cindrulino, de Jan BRZECHWA.
GMTGMT estas angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Greenwich", t.e., la tempo de la observatorio de Greenwich oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nula longitudo, la bazo de la tempzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.
Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.
La moderna postanto de GMT estas UTC.
Vidu ankaŭ: UTC
Kategorio:Tempo
ja:時刻系
Varsovia VentoVarsovia Vento estas junulara Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando. Ĝia organo estas Tornado.
Eksteraj ligiloj
- [http://republika.pl/viavento Oficiala retpaĝaro de Varsovia Vento]
Kategorio:Esperanto-klubo
Antoni GRABOWSKI
Antoni GRABOWSKI - Naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobre apud Chełmno kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemia inĝeniero kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.
Eduko kaj profesio
Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝas de Nowe Dobre al Toruń. Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo dek-kelkaj jaroj, tuj post fino de la baza lernejo, devas komenci labori. Tamen lin plu pelas grandega lernvolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin al la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasas kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao KOPERNIKO" li atingas bonegajn rezultojn, per siaj abundaj scioj li superas la samaĝulojn; sekve oni sendas lin du fojojn en pli altan klason. En la septembro de la jaro 1879 li finas la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝas la financa situacio de la familio. GRABOWSKI nun studas filozofion kaj natursciencojn en la Universitato de Vroclavo. Poste li studlaboras kiel inĝeniero pri kemio en Zawiercie kaj en diversaj lokoj, kiuj nun apartenas al Ĉeĥio, post kio li iĝas estro de teksaĵ-fabriko en Ivanovo-Vosnjesensk (rusa urbo 250 km nordoriente de Moskvo).
Dum tiu tempo li daŭre profunde studas kemiajn problemojn. Liaj multaj teknologiaj inventoj faras lin pli vaste konata inter fakuloj en la tuta Eŭropo. GRABOWSKI publikigas multajn fakajn artikolojn. Siajn inventaĵojn li priskribas interalie en la revuoj "Chemik Polski" kaj "Przegląd Techniczny". Li tradukas tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de Ira REMSEN, el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estas ellabori polalingvan teknikan terminologion. Kelkajn jarojn pli malfrue, en la jaro 1906, aperas lia "Słownik chemiczny", la unua kemia vortaro por poloj.
Esperanto kaj literaturo
Jam dum sia universitata tempo Antoni GRABOWSKI evoluas profundan interesiĝon pri literaturo. Li estas membro de la Literatura Slava Societo (Towarzystwo Literacko-Słowianskie) en Vroclavo. Sed GRABOWSKI entuziasmiĝas ne nur por la polaj lingvo kaj literaturo; iom post iom li lernos respektindan nombron da lingvoj kaj fariĝos vera poligloto. Pli poste li parolos krom la pola 9 pliajn lingvojn kaj aldone li regos minimume 15 pasive. Antaŭ tiu fono ne mirigas, ke la studento GRABOWSKI interesiĝas ankaŭ pri la ideo de lingvo internacia. Tiun ĉi rolon tiam pretendas Volapuko, do li lernas ĝin. Kiam GRABOWSKI vizitas Johann Martin SCHLEYER, la aŭtoron de la lingvoprojekto, montriĝas, ke eĉ tiu ne kapablas flue paroli Volapukon. Evidente ĝi ne taŭgas por ĉiutaga praktika uzo. Finfine ambaŭ interparolas germane. Post tiu ĉi elreviĝo GRABOWSKI tuj ĉesas okupiĝi pri Volapuko. Tamen li ne rezignas pri la ideo de internacia planlingvo.
En la jaro 1887 li aĉetas kaj trastudas la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L.L.ZAMENHOF prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "Esperanto". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝas al Varsovio kaj vizitas ZAMENHOF, en tiu tago okazas inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto.
Same kiel ZAMENHOF, Antoni GRABOWSKI plene konscias pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝas sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. GRABOWSKI jam baldaŭ ekagas; 1888 aperas lia traduko de "La neĝa blovado" de Aleksandr PUŜKIN. En la jaro 1889 sekvas "La gefratoj" de Johann Wolfgang VON GOETHE.
Komence de la 1890-aj jaroj GRABOWSKI estas malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredas, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledas por reformoj, eĉ ellaboras propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li votas kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheras al la lingva bazo, la t.n. Fundamento de Esperanto.
Kiam en 1904 fondiĝas Varsovia Societo Esperantista GRABOWSKI iĝas ties prezidanto. Post la transformiĝo al Pola Esperanto-Societo en 1908, li prezidas longe plu. Ekde la sama jaro li direktoris en la gramatika sekcio de la Akademio de Esperanto. Samtempe li publikigas artikolojn kaj prelegas pri Esperanto kaj organizas kursojn.
En la jaroj 1908-1914 GRABOWSKI kiel la unua gvidas Esperanto-kursojn en kelkaj lernejoj de Varsovio. Jam en artikolo el la jaro 1908 li atentigas pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Interalie li montras per konkretaj ekzemploj kiagrade la antaŭa lerno de Esperanto helpas lerni la francan kaj latinan lingvon (fakto tiutempe tre surpriza por la publiko).
La antologio "El Parnaso de Popoloj", kiu aperas 1913, estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn; 6 estis originale verkitaj en Esperanto, 110 tradukitaj.
Dum la unua mondmilito GRABOVSKI , jam malsana, restadas solece en la Varsovio, sen liaj familianoj, kiuj fuĝas al Rusio. En tiu ĉi situacio li tradukas la polan patriotan epopeon Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ. Ĝin GRABOWSKI rekreas formfidele, elprovas latentajn eblojn de la planlingvo kaj tiel donas gravajn impulsojn al la plua evoluo de la esperantlingva poezio.
Post la morto de Zamenhof li vivas tre soleca, kaj pli kaj pli turmentas lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povas konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam post la fino de la milito lia familio revenas, li jam estas preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboras plu por E, ĝis sia subita morto pro koratako en la jaro 1921.
Verkoj
Orginalaj poemoj:
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/tagigxo.html La tagiĝo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/filo.html La reveno de l`filo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/kordo.html Sur unu kordo]
- [http://www.verdapekino.com/poemoj/page7.htm La pluva tago]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/al_la_semanto.html Al la semanto]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/jubilea_kantato.html Jubilea kantato]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/varsovi_salut.html Saluto el Varsovio]
Antologioj - tradukoj kaj originalaĵoj:
- La liro de la esperantistoj - poemkolekto - 1893 [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr54/liro.html >recenzo]
- El Parnaso de Popoloj - poemkolekto
Tradukoj:
- La Gefratoj de Johann Wolfgang VON GOETHE - 1889
- Mazepa la dramo de Juliusz SŁOWACKI
- Halka la opero de Stanisław MONIUSZKO
- Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ
- La neĝa blovado de Aleksandr PUŜKIN - 1888
- En Svisujo de Juliusz SŁOWACKI
- Ŝi la Tria de Henryk SIENKIEWICZ
- Pekoj de Infaneco de Bolesław PRUS
- Consilium Facultatis de Fredo
Aliaj:
- Kondukanto internacia de l' interparolado
- Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola
Artikoloj:
- Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj, Pola Esperantisto, 1908
Pri li
Publikigaĵoj
- Zofia BANET-FORNALOWA: Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto, Czeladź, Hejme, 2001, ISBN 83-907637-2-9, (140 p.) [http://esperanto.org/Ondo/R-grab.htm >recenzo 1] [http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/agra.html >recenzo 2]
- Julius GLÜCK: El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe). Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) [http://www.geocities.com/origlit/uea/proerec.html >recenzeto]
- Andrzej WARSZAWSKI: Antoni Grabowski kaj kemio. Bydgoszcz, 1991.
- [mailto:awar@enternet.com.pl Andrzej WARSZAWSKI]: Kontribuo de Antoni Grabowski al pollingva kemia nomenklaturo. (13 p)
Komentoj
"La grandaj atingoj en poezio en tiu frua epoko okazis ĉefe sur la tereno de tradukitaj verkoj, ĉar tradukaĵoj ja etendis la terenon de la lingvo (ne nur la leksikon, sed ankaŭ la strukturajn strategiojn disponeblajn al la uzantoj) kaj enportis spertojn kaj literaturajn formojn antaŭe nekonatajn. Rigardante preter la "spirito de la lingvoj Eŭropaj" (por uzi la Zamenhofan vortumon), Antoni Grabowski trovis per siaj tradukoj latentojn en la morfologio de Esperanto." Humphrey TONKIN: [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/21_Tonkin.htm Esperantologio eksogena kaj endogena]
en [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/ Studoj pri interlingvistiko]
Komparu kun:
L. L. ZAMENHOF ~ Kazimierz BEIN ~ Fondaĵo Antoni Grabowski
Eksteraj Ligoj
En la literatura retejo de Don HARLOW:
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/ El Parnaso de Popoloj]
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.originala.gjx.html#antoni_grabowski Originalaj poemoj de Grabowski]
Aliloke:
[http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_fondajho_grabowski.html Fondaĵo Antoni Grabowski]
El la Enciklopedio de Esperanto (1933)
EdE-G
Antoni GRABOWSKI, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Varsovio. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Varsovio. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de l' anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. - Esperanton li ekkonis en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, kaj vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne estras tute sian malfacilan lingvon).
Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton..." Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto.
G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prezidento de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo tia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon-stancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Varsovion. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Zamenhof. Post la morto de Zamenhof li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis kor-atako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo).
Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la internacia poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj.
Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. "ĉi" anstataŭ "ĉi tiu", senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). - Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk-foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksitenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio.
Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman "Tagiĝon", kvazaŭ duan himnon esperantan, kaj la kortuŝan "La reveno de l' filo".
Verkoj krom la menciitaj:
- Puŝkin: La Neĝa Blovado
- La Kondukanto
- Liro de Esperantistoj
- Goethe: La Gefratoj
- Sienkiewicz: Ŝi la Tria
- Prus: Pekoj de Infaneco
- Fredo: Consilium Facultatis
- Slowaczki: Mazepa (dramo)
- Wolski-Moniusz-ko: Halka (opero)
- Antologio Internacia
(Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) K. KALOCSAY.
GRABOWSKI, Antoni
GRABOWSKI, Antoni
GRABOWSKI, Antoni
als:Antoni Grabowski
ja:アントニー・グラボウスキー
nb:Antoni Grabowski
simple:Antoni Grabowski
KabeKabe estas la pseŭdonimo de d-ro Kazimierz BEIN (1872-1959), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo. Liaj ĉefverkoj estas lia traduko de La Faraono de PRUS, kaj la Vortaro.
Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto. Sed en 1911 li subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto.
El lia pseŭdonimo poste estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto.
Verkaro
Tradukoj:
- Fundo de l’mizero de Wacław SIEROSZEWSKI (granda historia romano)
- La Faraono de Bolesław PRUS
- La interrompita kanto de Eliza ORZESZKOWA
- Pola Antologio
- Versaĵoj en prozo de Ivan TURGENEV
- Patroj kaj filoj de TURGENEV
- Elektitaj fabeloj de la Fratoj GRIMM
- Internacia Krestomatio
- Unua legolibro
- La lasta de Władysław Stanisław REYMONT
Plia verko:
- Vortaro de Esperanto (vortaro Esperanta-Esperanta kun klaraj trafaj difinoj)
Ligoj
En la reto estas atingeblaj jenaj tradukoj de Kabe:
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono1/index.html Faraono I]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono2/index.html Faraono II]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/faraono3/index.html Faraono III]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/cxusxiamas.html Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?]
- [http://boulogne2005.online.fr/eo/historio/kabe.htm Parolado de Kabe] ĉe la unua Universala Kongreso en 1905 pri la ĝistiama historio de la movado, kaj la bezono de Internacia Esperanto-Ligo
Aliaj ligoj:
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-kabe.htm Intervjuo kun Kabe] el Literatura Mondo, 1931, numero 7, verŝajne de Edmund kaj Jan Fethke
----
El la Enciklopedio de Esperanto
Kabe (d-ro Kazimierz Bein), polo, okulkuracisto. Naskiĝis en 1872. En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn, fondis la Varsovian Instituton por Okulmalsanoj, kies direktoro li estas ĝis nun, kaj la Polan Oftalmologian Societon. Li estas konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
En la esperanta mondo li famiĝis, sub la pseŭdonimo Kabe, per la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝas plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj), sed aliparte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste internacia afero, kia estas Esperanto. Intervjuate en 1931 (Literatura Mondo paĝo 144.), li parolas pri neprogreso de Esperanto, kiun li ne rigardas solvo de la internacia lingvo.
Laŭ tio ĉi, do lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.
La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas, tre klare, tre trafe, en ia eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, granda romano de Prus.
La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la "spirito de la lingvo" vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon agrable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili." Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj.
Verkoj krom la menciitaj:
- Orzeszko: La Interrompita Kanto
- Pola Antologio
- Internacia Krestomatio
- Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj
- Unua Legolibro
- Turgenev: Versaĵoj en prozo
- Turgenev: Patroj kaj Filoj.
- KALOCSAY Kálmán.
Kabe
Kategorio:Esperanto-movado
Kabe
Kabe
Kabe
Kabe
ja:カジミエシュ・バイン
Kategorio:Ĉefurboj de EŭropoKategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Esperanto-kulturoKulturo
Kategorio:Kulturo
Ĉefartikolo : Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movadoTiu kategorio temas pri la Esperanto-movado.
Movado
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
Enciklopedio de Esperanto - WW
Enciklopedio de Esperanto W Enciklopedio de Esperanto W W
Gerarda de WAART
Alfred Edward WACKRILL
Frederick Edward WADHAM
Edgar Alexei Robert von WAHL
Aleksandro WALDENBERG
Karl WALLON
Carl WALTER
Karl WANEK
Emil WANITSEK
John Mabon WARDEN
Gaston WARINGHIEN
Georges WARNIER
Warszawa
Washington
Jozefo WASNIEWSKI
Franz WATZINGER
Theodor WEDER
Johan WEINHENGST
Halina WEINSTEIN
Lehman WENDELL
J. WERBER
Agnes WERMKE
Ernst WERNER
E. Martyn WESTCOTT
Johannes WESTEN
William Frank WESTMANCOTE
Wilhelm WETEKAMP
Fred Leslie WHARFF
Wien
Hieronimo WIERZCHOWSKI-KORCZAK
Edvardo WIESENFELD
George William WIGHT
Harald WIIG
Wilhelm WILDEBRAND
Wilhelm Tell
Edmond William WILLCOCK
Frederick James WILLIAMS
Carl WINBERG
Wilhelm WINGEN
Charles Ralph WITT
A. J. WITTERYCK
Franz WOLLMANN
Gerrit WOUD
Isaac Henry WRIGHT
WU Ta-kwang
Elisabeth WUNDERLICH
Max WURMBRANDT
Eugen WÜSTER Fanya Baron Fanya Baron (Фаня Барон ) (? - 1921) was a Russian anarchist revolutionary who is rumoured to have assassinated the head of the Okhrana (tsarist secret police). She lived in America from 1915 [http://www.lucyparsonsproject.org/aboutlucy/ashbaugh_radical_wmn.html] to 1917 [http://www.zabalaza.net/texts/socialism_from_below/ch_10.htm], when she returned to her homeland to build a post-revolutionary society. In 1921, she was executed by the Cheka.
A life lived in 36 months
Nabat and the Makhno movement
Fanya was involved in the Ukrainian Anarchist Confederation (active 1919-1920) who published a paper Nabat ("The Alarm"). The Nabat confederation had links with the Makhno movement. Several Nabat members (among them Fanya's husband Aaron Baron, Voline and Peter Arshinov) were active in the Cultural-Educational Section of the Makhno movement.
Voline and Aaron Baron were among anarchists who were arrested in a Cheka crackdown on anarchism at the end of 1920 (Avrich, 1973). It is likely that Fanya Baron was also arrested at this time.
Peter Arshinov
Escape from prison
In early July 1921, Fanya escaped from Ryazan prison. She planned to help her husband Aaron Baron escape from prison in Moscow. Aaron's brother, a Bolshevik, offered to help with the plan, and then betrayed her. Fanya was arrested by the Checka in 1921 [http://dwardmac.pitzer.edu/Anarchist_Archives/goldman/living/living2_52d.html].
Capture and execution
Fanya Baron was among 13 anarchists held at Taganka concentration camp without charges. In July 1921, they went on hunger strike, attracting the attention of visiting French, Spanish and Russian syndicalists who argued for their release. Trotsky remarked at the time "We do not imprison the real anarchists, but criminals and bandits who cover themselves by claiming to be anarchists". (Voline, 1947)
Ten of the 13 anarchists were released and deported on 17 September 1921: Voline, Vorobiov, Mratchny, Michailov, Maximoff, Ioudine, Iartchouk, Gorelik, Feldman and Fedorov. Fanya Baron and the poet Lev Chernyi were detained, to be executed later that month.
Fanya was shot by the Cheka on 29 September 1921, her death becoming symbolic of the barbarity of bolshevik governance. Aaron Baron, was spared execution [http://dwardmac.pitzer.edu/Anarchist_Archives/goldman/living/living2_52d.html] until 1940, after spending 18 years in Taganka [http://artic.ac-besancon.fr/histoire_geographie/HGFTP/Autres/Utopies/anrusdat.doc].
Eulogy
Emma Goldman wrote about the execution of Fanya Baron in My Further Dissilussionment in Russia:
:Fanya Baron was of the type of Russian woman completely consecrated to the cause of humanity. While in America she gave all her spare time and a goodly part of her meagre earnings in a factory to further Anarchist propaganda. Years afterward, when I met her in Kharkov, her zeal and devotion had become intensified by the persecution she and her comrades had endured since their return to Russia. She possessed unbounded courage and a generous spirit. She could perform the most difficult task and deprive herself of the last piece of bread with grace and utter selflessness. Under harrowing conditions of travel, Fanya went up and down the Ukraina to spread the Nabat, organize the workers and peasants, or bring help and succour to her imprisoned comrades. She was one of the victims of the Butyrki raid, when she had been dragged by her hair and badly beaten. After her escape from the Ryazan prison she tramped on foot to Moscow, where she arrived in tatters and penniless. It was her desperate condition which drove her to seek shelter with her husband's brother, at whose house she was discovered by the Tcheka. This big-hearted woman, who had served the Social Revolution all her life, was done to, death by the people who pretended to be the advance guard of revolution. Not content with the crime of killing Fanya Baron, the Soviet Government put the stigma of banditism on the memory of their dead victim.
Fanya Baron in contemporary culture
An Australian anarchist bookshop, Jura Books, has named their library collection The Fanya Baron Library in honour of her courage and sacrifice for anarchist revolution.
See also
- Anarchism
- Peter Arshinov
- Alexander Berkman
- Emma Goldman
- Nestor Makhno
- Okhrana
- Russian Revolution of 1917
- Russian Civil War
Sources
- Avrich, Paul (Editor), 1973, The Anarachists in the Russian Revolution
- Berkman, Alexander, 1922, [http://dwardmac.pitzer.edu/Anarchist_Archives/bright/berkman/bmyth/bmtoc.html The Bolshevik Myth]
- Goldman, Emma [http://dwardmac.pitzer.edu/Anarchist_Archives/goldman/further/further_toc.html My Further Dissillusionment in Russia]
- Goldman, Emma [http://dwardmac.pitzer.edu/Anarchist_Archives/goldman/living/livingtoc.html Living my Life (Volume 2)]
- Serge, Victor, July, August 1920, The Anarchists and the Experience of the Russian Revolution
- Voline, The Unknown Revolution, Black Rose Books 1974 (originally published 1947)
- Woodcock, George, 1944, [http://www.zabalaza.net/texts/socialism_from_below/contents.htm Socialism from Below: A History of Anarchism]
External links
- [http://www.jura.org.au/library.html The Fanya Baron Library] at [http://www.jura.org.au Jura Books]
Baron, Fanya
Baron, Fanya
Baron, Fanya
Pozycjonowanie video poker pociel hotels edinburgh uk gastronomia
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Hermann III. (Baden)
Markgraf Hermann III. von Baden († 16. Januar 1160), genannt der Große, war Markgraf von Verona und Baden.
Hermann III. ist Sohn von Hermann II. von Baden und Judit von Hohenberg. Er war Regent der
|
Yixing
Yixing (Pinyin: yíxīng, chin. trad. 宜興, vereinf. 宜兴) ist eine chinesische Stadt der Provinz Jiangsu. Sie liegt in der Nähe des Westufers des Tai-Sees, etwa 120 km westlich von Shanghai. Yixing zählt rund 260.000 Einwohner und ist berühmt für ihre Produkte aus Keramik, darunter vo
|
Rent (Musical)
Rent ist das letzte Werk des jungen Komponisten/Texter Jonathan Larson, der tragischerweise genau am Tag der Preview verstarb.
Das Musical, das unter anderen den Tony Award für "Bestes Musical" und den Pulitzer-Preis für "Best Drama" gewann, basiert auf Giacomo Puccinis Oper "La Bohème", di
|
Juan Carlos Aramburu
Juan Carlos Kardinal Aramburu ( - 11. Februar 1912 auf Reducción, Argentinien; † 18. November 2004 in Buenos Aires) war Erzbischof von Tucumán und
]]
Die Fotovoltaik (auch Photovoltaik) beschäftigt sich mit der Umwandlung von Strahlungsenergie, vornehmlich Sonnenenergie, in elektrische Energie und ist seit 1958 zur Energieversorgung (zunächst von Satelliten) im Einsatz.
Der Name setzt sich aus den Best
|
Korn (Schnaps)
Der Kornbrand, auch Kurzer oder Korn genannt, ist ein alkoholhaltiges Getränk (Getreidespirituose). Nach der EG-Verordnung Nr. 1576/89 (Art. 1 Abs. 4c) darf Korn ausschließlich aus dem vollen Korn von Weizen, Roggen, Gerste, Buchweizen oder Hafer hergestellt werden. Es dürfen weder Würze, Aromen noch
|
Jean Daniélou
Jean-Guenolé-Marie Kardinal Daniélou SJ ( - 14. Mai 1905 in Neuilly-sur-Seine, Frankreich; † 20. Mai 1974 in Paris) war ein katholischer Theologe, Jesuitenpater und Kardinal der
|
Zsolnay-Verlag
Paul Zsolnay ( - 12. Juni 1895 in Budapest (Ungarn), † 12. Mai 1961) in Wien war ein Verleger.
Zsolnay gründete 1923 in Wien den belletristischen P. Zsolnay Verlag - im Programm u.a. Werke von Heinrich Eduard Jacob,
|
Santiago Fernández y González Barriga
Santiago Fernández y González Barriga ( - 1768; † 1847) war ein chilenischer Politiker. Im August 1823 amtierte er als Mitglied der Junta de Diputados für drei Wochen als Staatsoberhaupt seines Landes.
Die Quellenlage über Fernández ist dürftig. Nach dem Sturz von Baden (Land).
-----
Durch die Briefmarken, die von dem Deutschen Staat Baden zwischen 1851 und 1871 herausgegeben wurden, ist
|
|