Geografio > Eŭropo > italio > Venecio
-----
italioitalioitalio
Venecio (italeVenezia [ve'necja]) estas la ĉefurbo de la italaregionoVenetio (itale Veneto ['ve:neto])
Loĝantoj: 309.000 (laŭ la UNO en 2000).
En la 5-a kaj 6-a jarcentoj, en la epoko de la barbaraj invadadoj, la enloĝantoj de la romia urbo Aquileia fuĝis al la enmarĉa vilaĝeto Rialto ['rjalto]. Kvankam la nova komunumo estis laŭnome parto de la Bizanca Imperio, la venecianoj estis fakte sendependaj jam en la 9-a jarcento.
Sub la regado de la doĝoj la Venecia Respubliko etendiĝis ĝis la riĉa Oriento (orienta marbordo de la Adriatiko, Peloponezo, Cipro, kvartaloj en Konstantinopolo kaj en la Latinaj Ŝtatoj de Sirio kaj Palestino.
Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la Ŝtato de Milano, de la Papaj Ŝtatoj kaj de la Aŭstra Imperio.
En 1797 la Serenissima (Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pere de Aŭstrio.
En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
La koro de Venecio estas la 3800 m longa Canal Grande (Granda Kanalo), kiu trafluas la tutan urbon S-forme. De la Kanalo oni admiru vicon da belegaj palacoj (Palazzo Vendramin-Calergi, Palazzo Contarini-Pisani, la Ca' d'Oro [Ora Domo], Ca' da Mosto, Palazzo Grassi, Palazzo Corner, ktp) kaj pontoj (Ponte di Rialto).
La Piazza di San Marco (Placo de Sankta Marko) estas aŭtentika majstraĵo de la eŭropa arkitekturo. Oni ĝin nomas la loĝoĉambro de la venecianoj.
La bizanca Baziliko de Sankta Marko gastigas la mortrestaĵon de la patrono.
Ĉe la dekstra flanko de la baziliko staras la Palazzo Ducale [pa'latco du'ka:le] (Doĝa Palaco).
Inter la aliaj preĝejoj la Salute (Savo [de la pesto]), San Giorgio [saη 'ĝorĝo] (en la insuleto San Giorgio), i Frari (la Monakoj).
Inter la multaj muzeoj: Guggenheim kaj Correr.
Allogas ankaŭ kelkaj aparte situantaj insuletoj, kiel ekzemple Murano.
---
----
Geografio (geγη "tero", grapheinγραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo - La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo. Listo de urboj de Italio - Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo - Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948 - Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, ĈinioFrancio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
RomioRomioRomioRomio
Ekde 395 la romia imperio havis du imperiestrojn: unu
imperiestro regis la latinan okcidenton el Romo kaj la alia regis
la grekan (kaj multe pli riĉa) orienton el Konstantinopolo. La
oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte
administris sin libere. Sed en la 5-a jarcento, la okcidento
falis al la ĝermanoj. Romo mem falis je 476.
En la 6-a jarcento, la imperiestro Justiniano, dezirinte
rekapti la disfalintan okcidenton, kaptis kaj portempe tenis
nordan Afrikon, marbordan Hispanion kaj sudan Italion.
Je 636, la araba imperio venkis la bizancojn ĉe la
batalo de Jarmuk en Palestino. La araboj poste forkaptis
ankaŭ Sirion, Egipton kaj nordan Afrikon.
Pro la bizanca persekutado de la nestorianoj
kaj aliaj herezuloj en tiuj landoj, multaj favoris la arabojn
kontraŭ Konstantinopolo.
La imperio nun konsistis plejparte de Anatolio kaj Grekio. Sed
ĝi estis riĉa kaj forta dum la sekvintaj kvar jarcentoj.
Sed en la 11-a jarcento, la imperio fariĝis malsana kaj
malforta. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento, la imperio
petis la helpon de la papo, kiu laŭvice starigis la
krucmilitojn je 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turnis
kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin, stariginte
la latinan imperion. Tio ne estis la fino, ĉar la latina imperio estis efemera, sed tio estis ja la mortovundo al la bizanca imperio kaj venenis la rilaton inter kristanoj orientaj kaj okcidentaj. La turkoj iom post iom konkeris Anatolion kaj Grekion kaj en 1453 Konstantinopolo mem falis.
Inter aliaj, la bizanca imperio donis al multe de orienta
Eŭropo ĝian skribon kaj
fidon.
Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis eksteran komercon, kaj silkokultivon, post kiam bizanciaj monaĥoj ŝtelis silkvermojn el Ĉinio, kaj rolegis en la ekonomia vivo. Ties valuto estis norma en tiama Eŭropo kaj Mediteraneo. Oni elfosadis bizanciajn monerojn en Skandinavio kaj laŭ la silka vojo al Ĉinio.
Tamen, en la finaj jarcentoj, la ŝtato devis koncedi privilegiojn kaj eĉ konstantinopolajn kvartalojn al italaj komercaj civitoj Venecio kaj Ĝenovo. Malllongadaŭre, tio savis la imperion, sed longadaŭre rompis la ekonomian sanon de la ŝtato.
Granda parto el la ekonomia historio de Bizancio estas batalo inter imperia ŝtato, feŭdema nobelaro kaj liberaj kamparanoj.
Religio
Konstanteno, kvankam pagana, vidis en kristanismo strukturon ĉirkaŭ kiu rekonstrui la imperion. Li oficialigis kaj favoregis la Kristanan Eklezion.
La imperiestro iĝis reprezentanto de Dio en Tero, laŭ la modelo de aziaj imperioj kaj religioj. Tamen, la dinastia principo ne endiĝis kaj imperiestriĝi ofte temis pli pri potenca armeo ol pri heredaj rajtoj.
Pluraj skoloj aperis en bizancia kristanismo kaj imperiestroj vokis konciliojn por pacigi la teologiajn konfliktojn. Ne oficialajn tezojn oni nomis "herezo". Oni sloganas, ke "En Bizancio, teologio estis popola ŝatokupo". Ofte herezanoj tenis siajn kandidatojn al imperiestreco, aŭ migris ĉe najbarajn barbarojn aŭ Persan Imperion, do religio kaj politiko aperas miksitaj.
Inter la skoloj, oni nomas ikonoklastoj, ikonoduloj, monofizismo, arhiismo, pelagianismo, montelismo,...
Politiko
La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomiemajn nobelojn.
La Romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en Hipodromo. La ĉarkuraj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, ankaŭ religie, klase kaj por la urba administro.
La streĉoj de la sistemo akriĝis ĝis ribelado Nika.
Armeo
La forto de bizancia armeo restis tere en kirasitaj rajdistoj katafraktoj. Mare, la floto bruligis malamikajn ŝipon per greka fajro, naftomiksaĵo brulanta sur akvo.
Geografio > Maro > Adriatiko
----
Maro
La Adriatiko au Adria Maro estas longa golfo de la
Mediteranea maro.
Ĝi situas inter la Itala Duoninsulo kaj la
Balkana Duoninsulo kaj la markolo de Otranto.
La nomo devenas de la itala urbo Adria
en la delto de la riveroPado
(provinco de Rovigo).
Mem estante golfo, Adriatiko havas bordan strukturon kun pluraj sub-golfoj,
ekzemple la Golfo de Venecio, la Golfo de Triesto kaj la Golfo de Manfredonio.
La italia bordo (norde kaj okcidente) estas, malgraŭ tiuj golfoj kaj kelkaj lagunoj, relative glata, la kroatia bordo (oriente) estas multe pli strukturita, kun multo da diversgrandaj insuloj
(ekz. Krk, Cres kaj Pag').
Ĉe la okcidenta flanko troviĝas la Tremaj Insuloj (itale: isole Tremiti), kiuj situas norde de Gargano.
Gargano
Adriatiko estas ĉ. 820 km longa kaj ĉ. 200 km larĝa
kaj ĝis 1250 metrojn profunda;
ĉe la markolo de Otranto ĝi larĝas nur 75 km.
Ĝia plej norda loko (ĉe Monfalcone) estas ĉe latitudo
de 45,80°
Otranto en sudo havas latitudon de 40,15°.
La adriatikaj strandoj estas gravaj turismejoj.
Kategorio:EŭropoKategorio:Marojja:アドリア海ko:아드리아 해
Konstantinopolo
Geografio > Eŭropo > Bizancio
----
Konstantinopolo (romia nomo: Constantinopolis; greke: Konstantinoupolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizancio (Greke: Byzantion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.
Nomo
"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbo de Konstantino" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstantino la 1-a kiam li faris ĝin la ĉefurbo de la Romia Imperio la 11-an de majo, 330. Efektive, Konstantino nomis ĝin Nova Roma aŭ Nea Rhome, sed tiu nomo neniam fariĝis ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn.
Ĉefurbeco
Konstantinopolo estis unue la ĉefurbo de la Romia Imperio, tiam de la Bizanca Imperio, kaj ekde ĝia falo la 29-an de majo, 1453, de la Otomana Imperio. Kiam la Respubliko de Turkio fondiĝis en 1923, la ĉefurbo moviĝis de Istanbulo al Ankaro. Tamen, ankoraŭ la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ĉefa el la ortodoksajpatriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ĉefurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fariĝis la oficiala nomo nur en 1930. La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "ĉe la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.
Situo
Konstantino fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno, kiun oni povis fermi per ĉenoj. Situi ĉe Bosporo ebligis regis la komercon inter Azio kaj Eŭropo kaj inter Mediteraneo kaj Maro Nigra.
La urbo estis ŝirmita dum jarcentoj de ĝis du zonoj da muregoj, menditaj de Konstantino kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortikaĵoj kaj greka fajro ŝirmis ĝin kontraŭ pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta) venkis ilin.
La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj: unue skandinavoj el Rus, poste skotlandanoj aŭ anglosaksoj.
Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis komercon inter Eŭropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno, vino). Ankaŭ industrio, ĉefe pri luksaĵoj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo.
En 554, bizanciaj monahoj kontrabandis silkvormojn el Ĉinio. La silkindustrio iĝis valoregan rimedon rekte regita de ŝtato.
La italaj maraj civitoj iom post iom trudis eĉ per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. Ĝenovo fine ricevis la kvartalon Pera (1115) kaj Venecio la kvartalon Galata (1082), kie ili havis magazenojn kaj ĝuis eksterteritoriecan staton.
En 1204, krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento, daŭronta ĝis 1264. Post la restarigo de greka dinastio, okcidenteŭropaj komercistoj (la antaŭaj italoj, katalunoj, provencanoj) ankoraŭ multe gravis
Inter 500 000 kaj 600 000 homoj loĝis en la urbo.
Dum la imperio kontrolis Egiption, la urbo ricevis tritikon, dividota por malriĉuloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj Asia Minor.
La socia kaj politika vivo centris en la ĉevalkurejo. La ĉarteamoj (komence kvar, fine nur verdaj kaj bluaj) dividis la urbon laŭ politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo). La imperiestro atente spektis la publikon.
Post la turka konkero, la princo de Moskvio, parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro kaj Moskvon la tria Romo.
Geografio > Azio > Palestino < Regionoj
----
Ĝenerale, Palestino (فلسطين) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu estas sude de Libano, norde de Egipto kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesas ke la judoj havu ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Areo: 27.000 kv km
- Loĝantaro: 9 300 mil (1999)
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo - Religioj: islamo, judismo, kristanismo - Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino
Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj estonta ŝtato?) de la Palestina Aŭtonomio. La ĝusta nomo por la estonta ŝtato estus Palestinio.
Romio nomis la landon Palestino por la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).
Palestino nun konsistas de:
- Israelo - Cisjordanio - Gaza Sektoro
Je 1947, UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio anektis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Sed en 1967, Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga Milito. Je 1994, Israelo parte redonis la teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, submilito (la intifada) denove ekflamiĝis.
Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.
Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.
Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
- Itureo - Galileo - Samario - Judio - Idumeo - Pereo
Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la
lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj
kovrita de legendoj.
Antaŭekzila periodo
Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo
de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
- Izraelo - Judio
Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro
estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la
periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni
organizaĵojn kiel tiuj priskribitaj en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas
eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro
de Joŝuo).
Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj
komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de
la ekziliita estra klaso de Judio reiris al Palestino.
.]]
Broadway Melody of 1938 is a 1937musicalfilm, produced by Metro-Goldwyn-Mayer. The film is essentially a backstage musical revue, featuring high-budget sets and cinematography in the MGM musical tradition. Among its many stars are Eleanor Powell, Robert Taylor, Judy Garland, Sophie Tucker, Buddy Ebsen, George Murphy, and Binnie Barnes.
Powell plays a young horse trainer who befriends George Murphy and Buddy Ebsen who have been hired to look after a horse her family once owned. Concerned for the horse's well-being, she sneaks aboard a train taking the horse and its caretakers to New York City. En route she meets a talent agent (Robert Taylor) who, impressed with her dancing and singing, sets her on the road to stardom and romance blossoms between the two. A subplot involves a boarding house for performers run by Sophie Tucker, who is trying to find a big break for young Judy Garland.
The film is most notable for young Garland's performance of "Dear Mr. Gable" (a.k.a. "You Made Me Love You"), a tribute to Clark Gable which turned the teenage singer, who had been toiling in obscurity for a couple of years, into an overnight sensation, leading eventually to her being cast in The Wizard of Oz.
Jean-Claude Carriere
Jean-Claude Carrière (nato il 19 settembre1931 a Colombières-sur-Orb) è uno sceneggiatore cinematografico e televisivo francese, autore e redattore teatrale, scrittore di romanzi, poeta e saggista.
Nel 1963 esordisce nel cinema con Io e la donna. Nello
Elaborazione numerica dei segnali
L'elaborazione numerica dei segnali, altresì nota come digital signal processing (in un acronimo, DSP) è una tecnica analisi ed elaborazione digitale dei segnali che si basa sull'uso di processori dedicati, con un elevato grado di specializzazione.
Un tipo importante di DSP è quello in grado di svolgere operazioni aritmetiche ad elevata precisione (virgola mobile) quali somma, sottrazione e prodotto. Queste tre operazioni sono sufficienti per l'
Hugo Chavez
Hugo Rafael Chávez Frías (Sabaneta28 Luglio1954) è l'attuale presidente del Venezuela.
Ha svolto quasi tutta la sua carriera nell'esercito, diventando prima tenente-colonello dei paracadutisti (abbreviato in parà). Ha tentato un colpo di sta
Pentium M
Introdotto il 12 marzo2003, il Pentium M è un microprocessore con architettura x86 progettato e costruito da Intel destinato all'utilizzo in computer portatili. Il suo nome in codice prima della commercializzazione era
Ricerca di sangue occulto nelle feci La ricerca del sangue occulto nelle feci è un esame per per dimostrare un'eventuale perdita di sangue dall'apparato gastro-intestinale.
Si effettua con prelievo per tre giorni consecutivi di un campione di feci del mattino che viene messo in una provetta o contenitore e conservato in frigo, quindi portato al laboratorio dove è analizzato.
Il risultato è negativo in assenza di sangue, all'opposto se si riscontra la presenza di sangue è positivo per cui saranno necessari altri accertamenti e controlli quali per esempio la Johann Bauhin, o Jean Bauhin (1541-1613) fu un botanico e medicosvizzero.
Egli studiò botanica a Tubinga sotto Leonhart Fuchs (Read More...
Marmotta
- Vedi testo
Le marmotte sono dei MammiferiRoditori appartenenti al genere Marmota.
Il letargo
Sopravvive grazie a un sonno da record
Si tratta di un animale estremo, in grado di vivere e riprodursi in un ambiente inospitale come l'alta montagna, dove si può trovare tra i 1.500 e i 3.000 metri di altitudine.
La marmotta possiede un sonno da record, che le consente di superare il freddo e il nevoso inverno delle al