Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::

- Januso
- FaŭnoKategorio:Romia mitologioja:ローマ神話ko:로마 신화

Greka Mitologio

Laŭ la helena mitologio, estas dek du senmortaj gedioj, kiuj loĝas sur la ĉiela Monto Olimpo. La olimpanoj loĝas en belega palaco aŭ palacoj. Ni mortontoj povas nek vidi, nek atingi Olimpon. Se unu dio devas forloĝiĝi de Olimpo, alia dio devas preni lian lokon. Monto Olimpo ne estas Olimpio, urbo en Eliŝa (Helenio), kaj loko de la Olimpiaj Ludoj. La 12 ĉefaj grekaj dioj estis:
- Zeŭso
- Hera
- Pozidono
- Hadeso
- Areso
- Apolono
- Hermeso
- Hefesto
- Afrodita
- Hestia
- Atena
- Artemisa Laŭ Teogonio de Heziodo (ĉ. 700 a.K.), en la komenco estis nur Ĥaoso. Poste aperis Gaja (tero), Tartaro (subtero), Erebo, Nokto kaj Eroso. Super la diino Gaja, la tero, estis la dio Urano, la ĉielo. La unua generacio de la dioj, la gefiloj de Gaja kaj Urano, estis teruraj monstroj, la ciklopsoj. La dua generacio de la dioj, ankaŭ gefiloj de Gaja kaj Urano, estis la 12 titanoj, (6 filoj kaj 6 filinoj): # Oceano (Okeanos)- dio de la maro # Tetisa (Thethys) - fratino kaj edzino de Oceano # Hiperono (Hyperion) - dio de la suno # Teja (Theia) - fratino kaj edzino de Hiperono # Temisa (Themis) - diino de la tero # Rea (Rheia) - diino de la tero, kaj edzino de Krono # Mnemozina (Mnemosyne) - diino de la memoro # Jafeto (Iapetos) # Kojo (Koios) # Feba (Phoibe) # Krejo (Kreios) # Krono (Cronos) - edzo de Rea, kaj dio de la tempo Krono mortigis sian kruelan patron, Uranon, kaj tiam li iĝis la ĉefa dio. Krono edzinigis Rean, kaj de la gefiloj de Krono kaj Rea venis la tria generacio de la dioj- la Olimpanoj. Poste, Zeŭso mortigis sian kruelan patron, Kronon. (Krono manĝis sian gefilojn). Tiam Zeuŝo iĝis la ĉefa dio, kaj nun regas en Olimpo. Aliaj rolantoj: :Andromeda - argonaŭtoj - Belerofono - Ciklopso - Dedalo - Dionizo - Edipo - Hekato - Herakleo - Ikaro - Ioa - Jasono - Mino (reĝo) - Minotaŭro - Pandora - Pegaso - Perseo - Prometeo - Teseo - titanoj ---- Vidu ankaŭ: mito, hindeŭropa mitologio, dioj, herooj, nimfoj, Trojana Milito, Homero, Ovidio, Genealogia Arbo de la dioj, MuzojKategorio:Helena mitologioja:ギリシア神話ko:그리스 신화

Afrodita

Afrodita, la ora diino de beleco, amo, kaj deziro, estas la filino de Zeŭso kaj Diono. Kiel Afrodita Urania. (ĉiela Afrodita), ŝi estas la diino de la ideala amo. Kiel Afrodita Benetrix, ŝi protektis geedzecon. Kiel Afrodita Porne, ŝi estis la diino de la volupto, kaj ŝi protektis la amoristinojn. Laŭ Heziodo, la nomo Afrodita venas de la greka vorto aphros (ŝaŭmo), kaj Afrodita naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano. La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno kaj Korinto. Afrodita estis tre bela. Kiam Pariso devis elekti en konkurso la plej belan de la diinoj Afrodita, Hera, aŭ Atena, li elektis Afroditan. Fama helena statuo de ŝi nomiĝas belpuga Afrodita. Afrodita fariĝis patrino; Dejmoso (teruro), Foboso (timo), Harmonia, kaj Eroso, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj. La mirto estis la arbo de Afrodita, kaj la kolombo, la cigno, kaj la pasero estis ŝiaj birdoj. Kategorio:Helena mitologioja:アプロディテko:아프로디테simple:Aphrodite

Venuso

Venera

Venera

Venera estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodita. Tiam Venera fariĝis grava diino. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo. Venera edziniĝis al la lama dio Vulkano. Sed Venera ankaŭ amis Dion Marson, kaj ŝi naskis Kupidon, la juna dio pri Amo. Venera amis ankaŭ du mortontojn, nome Adonison kaj Anĥizon. Venera kaj Anĥizo estis la gepatroj de Eneo. Eneo estis la granda heroo, kiu postvivis la falon de Trojo, kaj fondis la novan nacion de Latio en Italio. Eneo estis praulo de Romulo. Pro tio, la romanoj kredis, ke Venera estis la patrino de ilia gento. Al Venera la romianoj dediĉis tagon de la semajno, nome vendredon.

Romia mitologio

Religio > Mitologio > Romia Mitologio ---- La popolo de la antikva Romo havis siajn proprajn gediojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 gedioj, (nomita Dii Consentis), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; - ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefgediojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio. Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;
Jupitero - Zeŭso
Junona - Hera
Minerva - Atena
Vesta - Hestia
Plutono - Hadeso
Diana - Artemisa
Venera - Afrodita
Marso - Areso
Merkuro - Hermeso
Neptuno - Pozidono
Vulkano - Hefesto
Apolonio - Apolonio
Aliaj:
- Aŭroro
- Bakko
- Dionizo

- Nomo: Venuso (Sol II)
- Diametro: 12.103,6 km
- Maso: 4,869·1024 kg (0,82 da tero)
- Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
- Tago: 20 996,1 ks (243,01 tertagoj)
- Jaro: 19 414 ks (224,70 tertagoj)
- Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito)
- Koloro: blanka
- Temperaturo: 726 K (!!!)
- Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
- premo: 90 000 mb (!!)
- Lunoj: 0
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
Venuso, frato de Tero kaj Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso estas pli varmega ĉar ĝiaj nuboj, kiuj ĉiam kovras la planedon, tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera suno. La tiel-nomata forceja efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma. forceja efiko La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.karbona dioksido La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto. Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj. Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kecalkoatlo. Pro ĝia beleco, la romianoj nomis ĝin laŭ la bela amdiino Venera. El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estas Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 & 16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan (usona) dum 1990-94. Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per radaro, verkante la plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo. ---- Kategorio:Sunsistemo ja:金星 ko:금성 ms:Zuhrah simple:Venus (planet) th:ดาวศุกร์

Dio Vulkano

Vulkano (Vulcanus latine) estas la forĝisto de la romiaj gedioj. Li estas la lama filo de Jupitero kaj Junono. Vulkano faras armiloj por dioj kaj herooj, kiel la jupiterajn fulmofrapojn. Lia forĝejo estas en la vulkano Etna en Sicilio. Li donis sian nomo al la vulkanoj de la tero. Li estas edzo al Venuso (diino). Vulkano kreis Pandoran el tero kaj akvo. Li ankaŭ kreis metalaj virinojn el oro. La romianoj identigis lin kun la greka dio Hefesto. Kategorio:Romia mitologio

Dio Marso

Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson. Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo. Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo. Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) . ja:マルス simple:Mars (god)

Adoniso

Adoniso estis dio de la vegetaĵaro ĉe la Fenicoj, Helenoj kaj Romianoj. Ĉiuj tri pruntis la figuron de Adoniso de la sumera Dumuzi. Tiu estis bela junulo. Amata de Iŝtar li estis mortigita de apro, descendis en Ŝeolon, releviĝis kaj suprenis en la ĉielon. La nomo de Adoniso estas uzata kiel antonomazio. Kategorio:Helena mitologioKategorio:Romia mitologio

Eneo

Eneo (latine Aeneas, greke Αινειας) estas, laŭ la greka kaj roma mitaroj, troja princo, filo de Anĥises kaj Afrodito. Kiam grekaj trupoj konkeris kaj bruligis Trojon, li sukcesis eskapi portante sian patron, sian filon Askanio Julo kaj la figurojn de la domaj dioj. Laŭ legendo, Eneo estas la prapatro de la romanoj. De lia filo Julo deriviĝas la gento Julia al kiu apartenis Julio Cezaro. ja:アイネイアス ko:아이네아스

Trojo

Arkeologio > Azio > Turkio > Trojo < Helena Mitologio ---- Helena Mitologio Trojo (Greke: Τροία /troia/, ankaŭ Ἴλιον /ilion/; Latine: Troia, Ilium; Turke: Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio). Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo. Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnovaj. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich SCHLIEMANN en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.

Arkeologia Trojo

La nivelojn de la ruinoj ĉe la situo oni numerigas Trojo 1 - Trojo 9, kun diversaj subdivizioj:
- Trojoj 1, 2, 3, kaj 4: Urboj de la frua bronzepoko, kiuj ekzistis iam en la 3-a jarmilo a.K.
- Trojo 5: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 20-a ĝis la 18-a jarcento a.K.
- Trojo 6: Urbo de la meza bronzepoko, kiu ekzistis de la 17-a ĝis la 15-a jarcento a.K., kiam ĝi estis detruita (verŝajne de tertremo)
- Trojo 6(H): Urbo de 14-a jarcento a.K., en la malfrua bronzepoko
- Trojo 7(A): Urbo, kiu ekzistis de ĉ. 1300 a.K. ĝis ĉ. 1190 a.K. -- la plej bona kandidato por Homera Trojo.
- Trojo 7(B1): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 12-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B2): Urbo verŝajne detruita de fajro en la 11-a jarcento a.K.
- Trojo 7(B3): Urbo, kiu ekzistis ĝis ĉirkaŭ 950 a.K.
- Trojo 8: Urbo de ĉ. 700 a.K.
- Trojo 9: Romia urbo, kiu estis nomata "Ilium" kaj ekzistis de la 1-a jarcento a.K. ĝis ĉ. la 5-a jarcento p.K. 5-a jarcento

Trojoj 1-4

La unua konata urbo ĉi tie konstruita aperis en la 3-a jarmilo a.K.. Dum la bronzepoko, ĝi ŝajne estis tre prospera komerca urbo pro sia nedisputebla regado super la Dardaneloj, tra kiuj ĉiu komerca ŝipo el la Egea maro devis veli por atingi la Nigran maron. Ne tre multe estas hodiaŭ konata pri la loĝintoj de tiuj kvar fruhistoriaj urboj.

Trojo 7(A)

Ke ĉi tiu nivelo estas la efektiva urbo Trojo de la poemoj de Homero, multaj kredas. Ĝi aspektas, ke ĝin detruis milito, kaj la zorga studado de potpecoj metas la daton de la ekzisto de la urbo al ĉirkau la malfrua 13-a jarcento a.K.

Trojo 9

En la 1-a jarcento a.K. la lasta tiea urbo konstruiĝis. Ĉi tiun urbon (nomatan Ilium) Romianoj fondis dum la regno de Aŭgusto Cezaro, kaj ĝi restas grava komerca urbo ĝis la fondiĝo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento p.K., post kiu Ilium malkreskis kaj iom post iom malaperis. Kategorio:Helena mitologio Kategorio:Arkeologio ja:イリオス ko:트로이아

Latio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio > Latio ---- Latio (itale Lazio, prononcu "lacjo") estas regiono en centra parto de Italio kun 5 milionoj da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas la itala ĉefurbo Roma, limas norde kun Toskanio kaj Umbrio, oriente kun Markio, Abruzo kaj Moliso, sude kun Kampanio kaj okcidente kun Tirena Maro. Ĝia nomo devenas el antikva popolo de Romio, t.e. latinoj. Gravas en tiu regiono la granda nombro de monumentoj, precipe de romia epoko kaj naturaj vidindaĵoj kiel la Lago Bolsena. Lazio ankaŭ estas nomo de grava futbala teamo de Romo. Kategorio:Italio ja:ラツィオ州

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Romio

Geografio > Mediteraneo > Romio < Antikva Epoko < Historio Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
- Romia Regno
- Romia Respubliko
- Romia Imperio
  - Romia Imperio de Okcidento
  - Romia Imperio de Oriento La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina. Laŭ Romia tradicio, la urbon Romo fondis en Latio du ĝemelfratoj Romulo kaj Remo sur la Monteto Palatino je 21-a de aprilo, -753. Ĉefaj kaj famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba, Trajano Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ en la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj". La prestiĝo de Romio kauzis, ke Rusa imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj Germana imperio regita de "kajsero" (= cezaro) pledis heredon de mezepoka germana Sankta Romia Imperio. Ankaŭ revolucianoj Usonaj kaj Francaj ligis sin al Romia Respubliko

Vidu ankaŭ:


- Senato
- Konsulo
- tribuno
- plebo
- patricio
- Kavaliroj (Romia socio)
- Liberigituloj (Romia socio)
- sklavoj
- Jaro de la Kvar Imperiestroj ja:ローマ帝国 simple:Roman Empire

Semajno

Semajno, en multaj kulturoj, tempoperiodo konsistante el pluraj tagoj, sed pli mallonga ol monato. La semajno ofte markis intervalon inter merkattagoj aŭ religiaj observoj kiel la ŝabato. ŝabatoDiversaj kulturoj havis diversajn longecojn de semajno, inter kelkaj afrikaj kulturoj kies semajno estas kvar tagojn longa, ĝis la praromianoj, kiuj mezuris la nundinae, naŭ tagoj inkluzive (ok tagoj en la semajno) inter unu merkattago kaj la sekva, kaj la praegiptoj, kies semajno havis dek tagojn. Revolucia Francio dividis la monatojn de sia kalendaro en tri décades de dek tagoj. Antikva Ateno ankaŭ havis semajnon de dek tagoj. La semajno en Okcident-Eŭrazio estas de sep tagoj, kiu verŝajne venas el la observo ke ĉiu fazo de la luno estas proksimume sep tagojn longa. En la gregoria, islama kaj hebrea kalendaroj la semajno havas sep tagojn. La tagoj de la semajno en la gregoria kalendaro estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, kaj dimanĉo. Tiuj nomoj, kun kelkaj ŝanĝoj, venis el la antikvaj latinaj nomoj por la tagoj, nomitaj laŭ la sep astroj, kiuj oniakrede ĉirkaŭiris la Teron kiel diaĵoj: Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno, kaj Suno - ĉi du lastaj renomiĝis laŭ la juda kaj kristana ŝabatoj sed konservis siajn nomojn ekzemple en la angla kaj germana. En la portugala kaj en la greka semajntagoj ne havas nomojn, krom sabato kaj dimanĉo - ili estas simple la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa semajntago. La esperantaj nomoj de la semajntagoj venas rekte (kun la escepto de la supre menciita sabato) el la franca : lundi, mardi, mercredi, jeudi, vendredi, samedi, dimanche.
nomo latina nomo astro/dio
dimanĉo dies solis, dies dominicana Suno
lundo dies lunae Luno
mardo dies martis Marso
merkredo dies mercurii Merkuro
ĵaŭdo dies jovis Jupitero
vendredo dies veneris Venuso
sabato dies saturni, sabbatus Saturno
Vidu: semajnfino, laborsemajno, kaj Gregoria kalendaro.



Kategorio:Tempoja:週ko:주 (시간)simple:Week

Vendredo

Vendredo, la sesa tago de la semajno. En Esperanto, la nomo venas el la francavendredi, kiu siavice venas de la latinadies Veneris, tago de la diino Venera. El tiu venas la vortojn viernes kaj venerdì ankaŭ. Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la amdiinon Frigg anstataŭ Venusa en la vortoj Friday kaj Freitag. En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, vendredo estas la kvina kaj lasta tago de la laborsemajno. Vendredo estas la ŝabato de la islamanoj. Vendredo sekvas ĵaŭdon kaj antaŭvenas sabaton. Vidu: Gregoria kalendaro. als:Freitagja:金曜日ko:금요일ms:Jumaatth:วันศุกร์

Grafika:Zlacze pn-pojemnosc zlaczowa.svg

Pojemność warstwy zaporowej złącza p-n.

Pozycjonowanie ebay Doda i Virgin tapety motorola slots
  lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
afrikansa Maandag Dinsdag Woensdag Donderdag Vrydag Saterdag Sondag
albana e hënë e martë e mërkurë e enjte e premte e shtunë e diel
angla Monday Tuesday Wednesday Thursday Friday Saturday Sunday
araba الاثنين الثلاثاء الأربعاء الخميس الجمعة السبت الأحد
armena Երկուշաբթի
(jerguŝapti)
Երկուշաբթի
(jerekŝapti)
Երեքշաբթի
(ĉorekŝapti)
Չորեքշաբթի
(hinkŝapti)
Հինգշաբթի
(urpat)
Ուրբաթ
(ŝapat)
Շաբաթ
(giragi)
belorusa панядзелак
(panjadzjelak)
аўторак
(aŭtorak)
серада
(sjerada)
чацьвер
(ĉats'vjer)
пятніца
(pjatnica)
сыбота
(subota)
нядзеля
(njadzjelja)
bahá'í Kamál Fidál 'Idál Istijál Istiqlál Jalál Jamál
bosna ponedeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
bretona Dilun Dimeurzh Dimerc'her Diriaou Digwener Disadorn Disul
bulgara понеделник
(ponedelnik)
вторник
(vtornik)
сряда
(sriada)
четвъртък
(ĉetvartak)
петък
(petak)
събота
(sabota)
неделя
(nedelja)
ĉeĥa pondělí úterý středa čtvrtek pátek sobota neděle
ĉina 星期一 星期二 星期三 星期四 星期五 星期六 星期日
dana mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
estona esmaspäev teisipäev kolmapäev neljapäev reede laupäev pühapäev
eŭska astelehena asteartea asteazkena osteguna ostirala larunbata igandea
finna maanantai tiistai keskiviikko torstai perjantai lauantai sunnuntai
franca lundi mardi mercredi jeudi vendredi samedi dimanche
frisa Moandei Tiisdei Woansdei Tongersdei Freed Sneon Snein
germana Montag Dienstag Mittwoch Donnerstag Freitag Samstag Sonntag
greka Δευτέρα Τρίτη Τετάρτη Πέμπτη Παρασκευή Σάββατο Κυριακή
guĝarata સોમવાર મંગળવાર બુધવાર ગુરુવાર શુક્રવાર શનિવાર રવિવાર
hebrea יום שני
(jom ŝeni)
יום שלישי
(jom ŝliŝi)
יום רביעי
(jom r'vi'i)
יום חמישי
(jom ĥamiŝi)
יום שישי
(jom ŝiŝi)
שבת
(jom ŝabat)
יום ראשון
(jom riŝon)
hinda सोमवार मंगलवार बुधवार गुरुवार शुक्रवार शनिवार रविवार
hispana lunes martes miércoles jueves viernes sábado domingo
hungara hétfő kedd szerda csütörtök péntek szombat vasárnap
indonezia Senin Selasa Rabu Kamis Jumat Sabtu Minggu
irlandgaela Dé Luan Dé Mairt Dé Céadaoin Déardaoin Dé h-Aoine Dé Sathairn Dé Domhnaigh
islanda mánudagur þriðjudagur miðvikudagur fimmtudagur föstudagur laugardagur sunnudagur
itala lunedì martedì mercoledì giovedì venerdì sabato domenica
japana 月曜日
(getsu-jōbi)
火曜日
(ka-jōbi)
水曜日
(sui-jōbi)
木曜日
(moku-jōbi)
金曜日
(kin-jōbi)
土曜日
(do-jōbi)
日曜日
(niĉi-jōbi)
jida מאָנטיק
(montik)
דינסטיק
(dinstik)
מיטװאָך
(mitvoĥ)
דאָנערשטיק
(donerŝtik)
פֿרײַטיק
(frajtik)
שבת
(ŝabes)
זונטיק
(zuntik)
kataluna dilluns dimarts dimecres dijous divendres dissabte diumenge
kimra dydd Llun dydd Mawrth dydd Mercher dydd Iau dydd Gwener dydd Sadwrn dydd Sul
korea 월요일 화요일 수요일 목요일 금요일 토요일 일요일
kornvala De Lun De Merth De Mergher De Yow De Gwener De Sadorn De Sul
kroata ponedjeljak utorak srijeda ĉetvrtak petak subota nedjelja
latina Lunae dies Martis dies Mercurii dies Jovis dies Veneris dies Saturni dies Solis dies
latva pirmdiena otrdiena trešdiena ceturtdiena piektdiena sestdiena svētdiena
litova Pirmadienis Antradienis Trečiadienis Ketvirtadienis Penktadienis Šeštadienis Sekmadienis
manksa Jelhune Jemayrt Jecrean Jerdein Jeheiney Jesarn Jedoonee
nederlanda maandag dinsdag woensdag donderdag vrijdag zaterdag zondag
norvega mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag søndag
pola poniedziałek wtorek środa czwartek piątek sobota niedziela
portugala segunda-feira terça-feira quarta-feira quinta-feira sexta-feira sábado domingo
romanĉa gliendischdis mardis mesjamna gievgia venderdis sonda dumengia
rumana luni marţi miercuri joi vineri sîmbătă duminică
rusa понедельник
(ponedel'nik)
вторник
(vtornik)
среда
(sreda)
четверг
(ĉetverg)
пятница
(pjatnica)
суббота
(subbota)
воскресенье
(voskresen'je)
serba Понедељак Уторак Среда Четвртак Петак Субота Недеља
skotgaela Di-Luain Di-Mairt Di-Ciadain Di-Ardaoin Di h-Aoine Di-Sathurna Di-Domhnaich
slovaka pondelok utorok streda štvrtok piatok sobota nedeľa
slovena Ponedeljek Torek Sreda Četrtek Petek Sobota Nedelja
sveda måndag tisdag onsdag torsdag fredag lördag söndag
tagaloga Lunes Martes Miyerkules Huwebes Biyernes Sabado Linggó
taja วันจันทร์
ŭan ĉan
วันอังคาร
ŭan angkaan
วันพุธ
ŭan phut
วันพฦหัสบดี
ŭan paruhat
วันศุกร์
ŭan suk
วันเสาร์
ŭan sao
วันอาทิตย์
ŭan a-tit
tamila திங்கள் செவ்வாய் புதன் வியாழன வெள்ளி சனி ஞாயிறு
turka Pazartesi Salı Çarşamba Perşembe Cuma Cumartesi Pazar
ukraina понеділок
(ponedilok)
вівторок
(vivtorok)
среда
(sereda)
четвер
(ĉetver)
п'ятница
(p'jatnicja)
субота
(subota)
неділя
(nedilja)
vjetnama thứ hai thứ ba thứ tư thứ năm thứ sáu thứ bảy chủ nhật










































:: RELATED NEWS ::
Harvey Rosen
Harvey Rosen is the current mayor of the city of Kingston, Ontario, Canada. His main focus upon election was to make a concrete decision on the future of the dilapidated Kingston Memorial Centre. Currently, plans for a large venue entertainment centre, such as the John Labatt Centre in London,

Wikipedia:Articles for deletion/Lucinda Lewis Author
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org