:: wikimiki.org ::
| Vjetnama Milito |
Vjetnama Milito
La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamo kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado.
La militantoj estis unuflanke: Vjetnama Respubliko (Sud-Vjetnamo), Usono kaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj.
La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamo) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vietkongo) gerilomovado. La Sovetunio kaj Ĉinio helpis Nord-Vjetnamon kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomaciaj apogoj.
La milito estis parto de konflikto konata kiel dua indoĉina milito, en kiu partoprenis la najbaraj landoj Kamboĝo kaj Laoso.
En Vjetnamo la milito estas konata kiel Usona milito (vjetname Chiến Tranh Chống Mỹ Cứu Nước, laŭvorte milito kontraŭ la usonanoj por savi la nacion).
Antaŭeventoj
Oni povas rigardi la vjetnaman militon kiel daŭrigon de la unua indoĉina milito, en kiu Francio batalis por reakiro de ĝia iama kolonio, Indoĉino kontraŭ la Vjet Minh-movado, fondita de Ho Chi Minh kaj batalanta por la sendependiĝo de Vjetnamo.
Tiun militon de Francio apogis Usono responde al la Truman-doktrino per mono kaj loĝistiko kaj surprenante la plimulton de la kostoj en la lastaj jaroj de la milito. En
1954, la franca kolonia armeo suferis decidan malvenkon en la batalo de Dien Bien Phu.
Francio rekonis en la ĝenova kontrakto (subskribitan la 21-an de julio en 1954) sendependecon de Vjetnamio kaj oni dividis la landon je du zonoj ĉe la 17-a latitudo.
La kontrakto entenis, ke oni referendumas julie de 1956 pri reunigo de la lando kaj pri komuna registaro. La Sud-Vjetnama registaro – per apogo de Eisenhower usona prezidento – rifuzis la partoprenonen en la elektoj, aludante al tio, ke ili ne subskribis la ĝenovan kontrakton kaj tiel ne havas validon je ili. Tiel la elektoj – en kiuj verŝajne venkintus la komunistoj – ne estis organizitaj kaj la lando ŝajni resti daxure dividita kiel en Koreio.
Post neokazigo de la elektoj, la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto ekis ribelon kontraŭ la sud-vejtnama registaro. Usono, por helpi la registaron kontraŭ la geriloj, sendis armeajn konsilistojn en la sudan landon. Norda Vjetnamo – kiu mem ricevis helpon el Sovetunio kaj Ĉinio – apogis la Nacian Liberigan Fronton per armiloj, militmaterialo, konsilistoj kaj per alsendo de armeaj trupoj.
Fine de la 1950-aj jaroj, Usono apogis siajn intervenojn ideologie per la domena teorio, laŭ kiu, se en unu lando de iu regiono enpotenciĝas la komunistoj, tio kaŭzas ĉenreakcion kaj la najbaraj landoj ankaŭ komunistiĝas kaj venas sub sovetan potencon.
Usono sendis militajn spertulojn en la regionon jam en la 1950-aj jaroj kaj tri usonaj prezidentoj pligrandigis la apogojn (Eisenhower, Kennedy kaj Johnson unu niveltenis tion (Richard NIXON). Ĉio oakzis kontraŭ la konsilo de la usona armea gvidantaro.
Usono neniam deklaris oficiale militon – la usona gazetaro skribis pri „vjetnama konflikto".
Kennedy kaj Sud-Vjetnamo
La Kennedy-registaro provis eksporti siajn ideologiojn pri demokracio, moderniĝo en Sud-Vjetnmamion kaj kunligis la monhelpoj kun petoj je politikaj reformoj. Ili pensis, ke la demokracia Sud-Vjetanamio malpliigas la spritan krediton de la komunistoj.
Baldaŭ la usonaj konsilistoj okupis decidajn rolojn en la sud-vetnama potenco, sed la prezidento Ngo Dinh Diem ne volis verajn reformojn.
Diem (kaj la grandparto de la registaranoj) estis katoliko en budhisma lando. Liaj taĉmentoj unufoje uzis perforton kontraŭ budhistoj, kion la usona gazetaro detale traktis. Ĉar li perdis simpation de Usono, Usono toleris puĉon kontraŭ li, kiu okazis la 1-an de novembro de 1963, kiam oni likvidis Diem-on.
La nova, sensperta gvidantaro ne kapablis fortigi la centran potencon kaj la lando destabilixgis, okazis puĉoj kaj kontraŭpuĉoj. La suda registaro ĝis sia kolapso en 1975 ne estis tiom stabila ol dum Diem.
1964-1968
La kongreso de Usono akceptis la Tonkin-golfan deklaron post ŝajna atako kontraŭ la destrojeroj Maddox kaj C. Turner Joy (1964). Tiu deklaro donis vastan juran agosferon por prezidento Johnson.
La 8-an de marto en 1965 surteriĝis 3500 usonaj maristoj kaj aliĝis al la 25 000 armeaj konsilistoj.
Post tio rapide grandiĝis la nombro de la usonaj armeaj fortoj.
La usona publiko perdis la kredon, kiam la onidire kolapsontaj malamikoj ekis la t.n. Tet-ofensivon ĉe la plej grava vjetnama festo (lunjaro), la 30-an de januaro en 1968. Tiam la nordaj fortoj samtempe atakis la grandajn sud-vjetnamajn urbojn. Tiu ofensivo ne atingis la deklaritan celon, tio estas la ĝeneralan ribelon en Sudo, sed sukcesis en Usono, kie multajn homojn konfirmis pri nevenkebla milito.
1968-1973
Post enoficiĝo de Nixon, li komencis la laŭgradan kaj malrapidan eltiron de la usonaj fortoj. Lia celo estis la fortigo de la sud-vjetnamaj fortoj por ke ili povu kontraŭlukti la komunistojn. Tio estis la Nikso-doktrino aŭ vietnamiziĝo do malpliigo de la usonaj homperdoj.
En 1970 Nixon ordenis atakon kontraŭ komunistaj bazoj en Kamboĝo, en la najbaraj regionoj al Sud-Vjetnamo. Tiuj eventoj ekis la plej granadjn proetstojn en la usonaj universitatoj.
La celo de la atako estis trudi la komunistojn al traktadoj, sed tio helpis la fortiĝon de la ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo.
En 1971, la sudaj vjetnamaj fortoj kun la usonoj provis okupi la HoŜi-Minan padon, sensukcese.
En Usono refortiĝis la kontraŭmilitaj protestoj kaj en aprilo de 1971 200 000 protestantoj marŝis antaŭ la Blankan Domon, kie la ĉefa parolanto estis John KERRY pli posta senatoro kaj prezidenta kandidato en 2004.
La 30-an de marto de 1972, la 120 000 soldatoj de la norda armeo ekis kunorganizitan ofensivon en tri ondoj. La unua ondo okupis la nordajn regionojn de Sud-Vjetnamo, la dua militmarŝis tra la meza montaro de la lando al la marbordo, la tria atakis la areojn norde de Saigon. La bataloj daŭris ĝis julio kaj kaŭzis ambaŭflanke grandajn perdojn. Tiam stacionis nur 70 000 usonanojkaj el tiuj nur 6000 apartenis al la batalantaj grupoj.
Kvankam la sudvjetnama prezidento Thieu havis pli ol kvinoblan soldataron ol la nordaj fortoj - tio estas 1 000 000 - li verŝajne kolapsintus sen la usona aera kaj loĝistika apogo.
Antaŭ la usonaj prezidantaj elektoj – 8-an de oktobro en 1972 - en sekreta traktado Kissinger interkonsentis pri kompromiso kun Le Duc reprezantanto de Norda Vjetnamio. Laŭ la interkonsento, ambaŭ forto povis reteni la okupitajn areojn kaj Usono rajtis plu liveri iom da armiloj por la sudaj fortoj. Fakte okazis livero en valoro de 2 miliardoj da USD dum 6 semajnoj, per la operacio Enhance Plus, tiel en 1972 Sud-Vjetnamio posedis la kvaran plej grandan aerforton de la mondo.
Usono bombardis ĝis la 30-a de decembro de 1972 Nord-Vjetnamion.
1973-1975
La 5-an de januaro de 1973, Nixon deklaris la finiĝon de la militaj operacioj kaj poste okazis la unuflankaj eltiroj de la armeaj fortoj.
La militon finis la Pariza packontrakto, subskribita la 27-an de januaro de 1973. La unuaj usonaj kaptitoj liberiĝis la 11-an de februaro.
La paco ne estis daŭra kaj la nordaj fortoj ekatakis en 1975 Sud-Vjetnamion kaj rapide okupis la landon. Ili okupis Saigon-on la 30-an de aprilo en 1975, 2-an de julio en 1976 unuiĝis la suda kaj norda parto al Vjetnama Socialista respubliko.
Onu tranomumis Saigon-on al Ho Chi Minh-urbo, je honoro de la iama nord-vjetnama prezidento.
Usono deklaris ekonomian embargon kontraŭ Nord-Vjetnamo en 1964, kiu daŭris ĝis la 4-a de februaro de 1994.
Militado kaj milita tekniko
Komence de la milito, la komunistoj liveris provizaĵon tage 15 tunojn (450 tunoj/monato) al Sud-Vjetnamio, dume Usono liveris en 1967 monate pli ol 1 milionon da tuno, kiu estis averaĝe por ĉiu soldato tage 50 kg. La unuopaj militbazoj en la ĝangalo ricevis ne nur cigaredojn, bieron sed ofte varman manĝaĵon per helikopteroj.
Usono subenĵetis dum la 8-jara aera ofensivo ĉ. 8 milionojn da tuno, kio estis 4-obla kvanto ol tiu de la dua mondmilito.
Taktiko laŭ ideo de generalo Westmoreland estis difino de „liberpafaj zonoj” (free fire zone aŭ free strike zone). Sur tiuj areoj ĉiu – ankaxu civiluloj - estis malamikoj. Oni ofte bombardis (ankaŭ per napalmo) la vilaĝojn de la zonoj.
La strategio estis komnece la elĉerpigo (attrition) de la malamiko. La sukceson montris la nombro de murditaj malamikaj soldatoj (korpokalkulo body count).
Viktimoj
Oni povas nur taksi la viktimojn de la vjetnamoj: oficiale mortis ĉ 1 milionoj da soldatoj kaj 4 milionoj da civiluloj. Pri nombroj de la vunditoj eĉ taksoj ne ekzistas.
Ankaŭ hodiaŭ mortas homoj pro minoj, bomboj.
Usonaj viktimoj: 58 226 mortis aŭ malaperis; vundiĝis 153 303.
Sekvo de la milito estis la abolicio de la trudservo en 1973, en Usono.
Kategorio:Militoj
Kategorio:Usono
Kategorio:Vjetnamio
ja:ベトナム戦争
ko:베트남 전쟁
simple:Vietnam War
th:สงครามเวียดนาม
KamboĝoGeografio > Azio > Kamboĝo
----
Dosiero:kh.gif
Kamboĝo - Kampuchea [kampuĉea]
Lando en sudorienta Azio, inter Vjet-Namo kaj Tajlando.
- Landkodo: KH.
- E-nomo: Kamboĝo.
- Nacia nomo: Kâmpŭchéa.
- Areo: 181.035 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Norodom Sihamoni (1993).
- Ĉefurbo: Pnom-Peno.
- Loĝantaro: 10.024 mil (1995), inter ili 87,1% ĥmeroj, 4,4% vjetoj, 4,4% ĉinoj.
- Ŝtatlingvo: kmera lingvo.
- Kredantoj: budhistoj.
- Eksporto: kaŭĉuko, rizo, lignaĵo.
- Monunuo: Riel
- Pokapa GNP: 270 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Heredaĵo: Angkora komplekso, Angkor vat kaj Ankror Tom (arkeologia parko, temploj, dekoraj skulptaĵoj).
Averaĝa temperaturo de Kamboĝo oscilas inter 20°C kaj 32°C. La plej varma monato en la jaro estas aprilo, kiam temperaturo estas 35°C, la plej malvarma estas januaro, kiam temperaturo foje malsupreniĝas ĝis 10°C.
Kamboĝo estas lando ece agrikultura. Ties precipa kulturplanto ests rizo. Fiŝkaptado en enlandakvoj estas grava ekonomia riĉofonto. Produktpovo de rivero kaj lago Tonle Sap estas la plej alta en la mondo. La ĉefa fiŝkapta periodo kuŝas dum decembro, januaro, februaro. Pitoreskan trajton de la Kamboĝa pajzaĝo konsistigas la ĉiea ĉeesto de la sukerpalmarbo thnot. Kun trunko rekta aŭ iomete kurba striata trunkoŝelo, kaj bula kvasto de rigidaj palmoj olivverdkoloraj. Tiuj palmoj utiligatas por konstruo de la domoj; el trunko oni faras la trabojn, kaj pargeterojn.
norodom de Kamboĝo
Kamboĝo havas 20 provincojn kaj 4 urbunuojn.
#Banteay Mean Cheay
#Batdambang
#Kampong Cham
#Kampong Chhnang
#Kampong Spoe
#Kampong Thum
#Kampot
#Kandal
#Kaoh Kong
#Keb -
#Kracheh
#Mondol Kiri
#Otdar Mean Cheay
#Phnom Penh -
#Pouthisat
#Preah Seihanu - (Sihanoukville)
#Preah Vihear
#Prey Veng
#Rotanah Kiri
#Siem Reab
#Stoeng Treng
#Svay Rieng
#Takev
- Pailin
vidu ankaŭ
Angkor, Angkor Wat
!
ja:カンボジア
ko:캄보디아
ms:Kemboja
simple:Cambodia
th:ประเทศกัมพูชา
zh-min-nan:Kampuchea
LaosoGeografio > Azio > Laoso
----
Dosiero:la.gif
Laoso - Laos
Lando en sudorienta Azio, situanta okcidente de Vjet-Namo.
Image:Laos Landscape in Vang Vieng.jpg
- Landkodo: LA.
- E-nomo: Laosa Popola-Demokratia Respubliko.
- Nacia nomo: Sathalanalat Pasathipatai Pasason Lao (lo), Republique populaire democratique de Laos (fr).
- Areo: 30.355 kv.km.
- Politika sistemo: popola respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Khamtai Siphandon (1998).
- Ĉefurbo: Vjentiano (269 mil).
- Loĝantaro: 4.882 mil (1995), inter ili 66,6% lao, 6,1% khmu.
- Ŝtatlingvo: laua lingvo (laosa).
- Kredantoj: budhistoj.
- Eksporto: lignaĵo, elektroenergio, kafo.
- Pokapa GNP: 350 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Heredaĵo: urbo Luajen Prabang.
Kategorio:Laoso
ja:ラオス
ko:라오스
ms:Laos
simple:Laos
th:ประเทศลาว
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
TajlandoGeografio > Azio > Tajlando
----
Tajlando estas lando situanta en Sud-Orienta Azio. Ĝia tradicia nomo estas Siamio.
Geografio
Etnoj
75% Tajoj, 14% Hanĉinoj, Laŭoj, Malajoj, Kmeroj, Karenoj, Mjaŭoj, Monoj.
Religio
Budhismo 95%, islamo 4%, kristanismo 0.6% kaj ĉirkaŭ 65.000 hinduoj.
- Landkodo: TH.
- E-nomo: Tajlanda Reĝlando.
- Nacia nomo: Racha Anachak Thai.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Parollingvoj: laua, ĉina, malaja, kmera, karena, mjaŭa, mona.
- Kredantoj: budhistoj.
- GNP: totala - 166 mlrd $; pokapa - 2.740 $.
- Eksporto: rizo, industriaj varoj.
- Organizoj: UNO (1946)
1946 1946 1946 1946
1946
Kategorio:Tajlando
ja:タイ王国
ko:타이
ms:Thailand
th:ประเทศไทย
zh-min-nan:Thài-kok
Aŭstralio
Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento
----
Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero.
Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
- Landkodo: AU.
- E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
- Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
- Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
- Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
- Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
- Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
- Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
- Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
- Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
- Viktorio - ĉefurbo Melburno
- Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
- Eksteraj Teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj
- Aŭstralia Antarkta Teritorio
- Kokosinsuloj
- Koralmaraj Insuloj
- Kristnaskinsulo
- Norfolkinsulo
- Makvora Insulo
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
- Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
- Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
- Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
- Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
- Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
- Monunuo: aŭstralia dolaro;
- GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
- Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
- Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono.
La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." )
Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000).
La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo.
Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.
La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta.
-----
Esperanto en Aŭstralio
Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.
(rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala)
EdE-A > Aŭstralio
Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.
Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.
Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.
Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.
L. E. THOMSON
vidu
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro]
Biblio:
title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version)
Kategorio:kontinentoj
Kategorio:Aŭstralio
ja:オーストラリア
ko:오스트레일리아
minnan:Ò-tāi-lī-a
ms:Australia
simple:Australia
th:ประเทศออสเตรเลีย
Nov-ZelandoGeografio > Oceanio > Polinezio > Nov-Zelando
----
Polinezio
Dosiero:nz.gif
Nov-Zelando - New Zealand
Lando en Oceanio, Brita dominio.
- Landkodo: NZ.
- E-nomo: Nov-Zelando.
- Nacia nomo: New Zealand [nju zi'land].
- Areo: 270.700 kv.km., konsistas el insuloj Nord-Zelando, Sud-Zelando, Stuarto k.a.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Velingtono (331 mil).
- Urboj: Aŭklando (953 mil), Christchurch (325 mil).
- Adm. divido: 10 provincoj.
- Dependaj teritorioj: Kukinsuloj, Niuo, Tokelao.
- Loĝantaro: 3.780 mil (1996), inter ili 87% angloj, 12% maorioj.
- Ŝtatlingvo: angla lingvo.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivio, lignaĵo, papero.
- GNP: totala - 60 mlrd $; pokapa - 14.340 $.
- Organizoj: UNO (1945), BK (1947).
- Historio: en 1931 akiris sendependecon de Britio, de 1947 membro de Brita Komunumo.
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Nov-Zelando
Kategorio:Nov-Zelando
Kategorio:Insuloj
als:Neuseeland
ja:ニュージーランド
ko:뉴질랜드
ms:New Zealand
simple:New Zealand
th:ประเทศนิวซีแลนด์
zh-min-nan:Aotearoa
FilipinojGeografio > Azio > Filipinoj
----
Dosiero:ph.gif
Filipinoj - Pilipinas (tl), Philippines (en)
Lando en sud-orienta Azio, konsistanta el malaja insularo en Pacifiko.
- Landkodo: PH.
- E-nomo: Respubliko Filipinoj.
- Nacia nomo: Republika ng Pilipinas (tl); Republic of the Philippines (en).
- Areo: 300.000 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Gloria MACAPAGAL-ARROYO (2001).
- Ĉefurbo: Manilo (6.915 mil).
- Loĝantaro: 84.525.639 (2002), inter ili tagalogoj 30%, cebuanoj 24%, ilokoj 10%.
- Ŝtatlingvoj: filipina kaj angla.
- Kredantoj: kristanoj 95%, islamanoj 4%.
- MEP: totala: 88 mlrd USD; pokapa: 1.050 USD.
- Eksporto: vestaĵoj, elektrovaroj, kokosoleo, lignomaterialoj.
- Organizoj: UNO (1945), ASEAN
- Historio: (1565–1898) kolonio de Hispanio.
- Sendependiĝo disde Hispanio: 12-a de junio en 1898 (oficiale), sed Usono ne rekonis la deklaron kaj aneksis la landon.
- Esperanto-movado: Filipina esperantisto
vidu ankaŭ
- Provincoj de Filipinoj
Kategorio:Filipinoj
ja:フィリピン
ko:필리핀
ms:Filipina
simple:Philippines
th:ประเทศฟิลิปปินส์
zh-min-nan:Hui-li̍p-pin
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
Vjetnama lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Aŭstro-Azia lingvaro > Monkmera Lingvaro > Vjetnama
----
La vjetnama lingvo (vjetname: Tiếng Việt), tona lingvo, estas la oficiala lingvo de Vjetnamio. Ĝi estas la denaska lingvo de 87% de la Vjetnamia loĝantaro, kaj ankaŭ de ĉirkaŭ du milionoj de elmigrintaj Vjetnamoj. Kvankam ĝi enhavas multajn vortojn elprenita de la ĉino kaj antaŭtempe oni skribis ĝin per la Hana skribo, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu el la aŭstro-aziaj lingvoj, el kiuj ĝi havas la plej grandan parolantaron (la dua plej granda, tiu de la kmera lingvo, estas nur dekono de la vjetnama).
Klasifiko
La vjetnama estas ano de la Vjet-muonga sublingvaro de la mon-kmera branĉo de la Aŭstro-Azia lingvaro, familio kiu ankaŭ inkluzivas la kmeran lingvon de Kamboĝo.
Geografia distribuo
Laŭ Ethnologue, la vjetnama estas ankaŭ parolata en Aŭstralio, Kamboĝo, Kanado, Ĉinio, Ebur-Bordo, Finnlando, Francio, Germanio, Laoso, Martiniko, Nederlando, Nov-Kaledonio, Norvegio, Filipinoj, Senegalo, Tajlando, Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, Usono, kaj Vanuatuo.
Oficialeco
La vjetnama estas la oficiala lingvo de Vjetnamio.
Dialektoj
Estas multaj interkompreneblaj dialektoj de la vjetnama. La ĉefaj tri estas la Norda Vjetnama (Hanoja dialekto), Centra Vjetnama (Hué dialekto), kaj Suda Vjetnama (Sajgona dialekto.
Ili malsametas tone, sed la Hué dialekto estas iel pli malsama ol la aliaj. La tonoj hỏi kaj ngã estas pli distingeblaj en la norda dialekto ol en la suda. La nuna norma elparolo kaj ortografio estas bazata je la dialekto de kleraj parolantoj en Hanojo.
Sonoj
La ĉi-postaj tabeloj priskribas la vjetnamajn fonemojn uzante la Internacian Fonetikan Alfabeton.
Vokaloj
Ne-malvastaj malantaŭaj vokaloj havas rondigon kiel distingaĵo.
Konsonantoj
|
Bilabiala |
Alveola |
Retrofleksa |
Palatala |
Velara |
Glotala |
| Plosivo |
p/b |
t/d, [tʰ] - |
ʈ |
c |
k |
|
| Fricativo |
f/v |
s/z |
ʂ/ʐ |
ɟ |
x |
h |
| Nazalo |
m |
n |
|
ɲ |
ŋ |
|
| Likvo |
|
l |
|
|
|
|
* / tʰ/ estas senvoĉa, aspiraciata alveola plosivo
Gramatiko
La vjetnama lingvo, kiel la ĉina kaj la havaja, estas izoliga lingvo, t.e. ĝi ĉefe esprimas konceptojn po unu morfemo je ĉiu vorto, kaj ne, kiel aglutinaj kaj fleksiaj lingvoj, per multamorfemaj vortoj. Ĝia vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.
Leksikono
La plejparto de la vjetnama leksikono elvenas de la ĉina. Fakte, dum miljaroj (ĝis 1945) la vjetnaman oni skribis per ĉinaj signoj. Antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, la Vjetnamo vere estis parto de Ĉinio.
Ortografio
Nuntempe, la skribata lingvo uzas la vjetnaman alfabeton (quốc ngữ aŭ "nacia skribo"), bazata je la latina alfabeto. Origine latinigo de la vjetnama, ĝin kreis en la 17-a jarcento franca jezuita misiisto nomiĝinta Alexandre de RHODES (1591 ĝis 1660), bazanta ĝin je skribaĵoj de pasintaj portugalaj misiistoj. Dum la franca okupo de la 19-a jarcento, ĝi populariĝis kaj dum la 20-a jarcento preskaŭ ĉia skribaĵo ŝanĝiĝis al quốc ngữ.
Antaŭ la franca okupo, la unuaj du vjetnamaj skribsistemoj estis bazataj je la Hana skribo:
- la norma ideografia ĉina simbolaro nomata chữ nho (klerulaj simboloj, 字儒) antaŭe estis uzata por skribi la literaturan ĉinan lingvon.
- malsimpla variaĵo, chữ nôm, (sudaj/vulgaraj simboloj, 字喃) kun simboloj kiuj ne ankaŭ ekzistis en la ĉina simbolaro; tiu sistemo pli bone taŭgis la unikajn fonetikajn trajtojn de la vjetnama kiuj malsamis al la ĉina.
La aŭtentika ĉina skribo, chữ nho, estis pli komune uzata, tamen chữ nôm estis uzata de kleruloj (oni devas povi legi chữ nho por legi chữ nôm). Ambaŭ la du skriboj malkomuniĝis el uzo en moderna Vjetnamio, kaj chữ nôm preskaŭ malaperas.
La ses tonoj de la vjetnama estas:
| Tono | Priskribo | Ekzempla Vokalo (e) |
| Ngang | sen tono | e |
| Sắc | altiĝas | é |
| Huyền | malaltiĝas | è |
| Hỏi | malaltiĝas, realtiĝas | ẻ |
| Ngã | ekmalaltiĝas, realtiĝas | ẽ |
| Nặng | malalta, glotala | ẹ |
Oni skribas tonajn diakritilojn ĉiam super sia vokalo, krom Nặng, kiu estas punkto metata sub la vokalo. Ekzemple, la komuna familinomo Nguyễn komenciĝas per la sono /ŋ/ (la ng de la angla, germana, kaj sveda vortoj Ring), kaj sekvas io simila al "ŭen". La ˜ signifas la tonon ngã, kiu komenciĝas malalte, plimaltaltiĝas, kaj fine altiĝas al la fino de la vorto.
Kiel multaj lingvoj, la vjetnama, origine unusibala lingvo, kiel videbla en ĝia riĉa tonsistemo kaj silabaj diftongoj kaj triftongoj kiuj intencas distingi inter unusilabaj vortoj, nun estas multasilaba lingvo, klare videbla pro la fakto ke pli ol duono de ĝia abunda leksikono estas multasilabaj kaj kunmetitaj vortoj.
Komputilaj Aferoj
Unikodo enhavas ĉiun literon necesan por skribi la vjetnaman, do en la Esperanta Vikipedio oni povas simple enmetu la ĝustajn unikodajn literojn.
Ekzistas ankaŭ multaj kodpaĝoj kiuj intencas montri vjetnamlingvajn tekstojn, kiel VISCII kaj CP1258.
Kie oni devas uzi ASCII-on, oni ofte uzas la VIQR-sistemon.
Ekzempla Teksto
Ĉi tiu teksto elvenas el la unuaj ses linioj de Kim Vân Kiều, epopeo de la fama poeto NGUYỄN Du, 阮攸; (1765 ĝis 1820). Ĝi originale estis skribita per la skribo chữ nôm (titolita 金雲翹), kaj ankoraŭ estas ofte studata en Vjetnamio.
:Trăm năm trong cõi người ta,
:Chữ tài chữ mệnh khéo là ghét nhau.
:Trải qua một cuộc bể dâu,
:Những điều trông thấy mà đau đớn lòng.
:Lạ gì bỉ sắc tư phong,
:Trời xanh quen thói má hồng đánh ghen.
[http://www.vietthings.com/tho/thovanco/kieu1.htm La unuaj 224 versoj (Vjetnamlingve)] (por la nekstaj versoj: alklaku al câu 225 - 416 ktp)
Esperanta Traduko
:Kvar dudekoj kaj du dekoj, en tiu mallonga periodo de homa vivo,
:Talento kaj Destino konfliktegas.
:Oceanoj fariĝas moruskampoj: dezerta sceno!
:Pli da donaĵoj, malpli da ŝanco, tiel estas la leĝo de Naturo
:Kaj oni scias ke la blua ĉielo ĵaluzemas pri rozkoloraj vangoj.
Eksteraj Ligiloj
- Vjetnamlingva Vikipedio [vi]
ja:ベトナム語
ko:베트남어
ms:Bahasa Vietnam
th:ภาษาเวียดนาม
zh-min-nan:Oa̍t-lâm-gí
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
KolonioKolonio estas dependa teritorio de ŝtato sen propra politika kaj ekonomia decidpovo.
Diversaj formoj de kolonioj kaj koloniado
Historio
Helenaj kolonioj
Tion oni povas framigi en periodo inter malkovro de Ameriko far Kristoforo KOLUMBO (1492), kaj Bandung konferenco (1953).
Meze de la 19-a jarcento la franca verkisto grafo de GOBINEAU en sia libro Tri jaroj en Azio sufiĉe trafe kaj malmutvorte sintezis tion:
:"Se oni konsideras la eksterordinaran dilatiĝan forton de nia socio, kaj la invadobezono, kiun jukadas ĝin ... des pli, ke la materiaj rimedoj pri kiuj ni disponas, por efektivigi niajn volojn, estas egepotencaj, kaj ke Nia militista organizo sekuras ja ni nepran superecon ĉie, kie ni bonvolos ekaperi, eĉ se ni estas laŭnombre unu kontraŭ cent."
"Tutmondiĝo"
vidu ankaŭ
- Brita imperio
- Brita regado en Egiptio
- protektorato
- germanaj kolonioj
kolonio (biologio)
-
ja:植民地
zh-min-nan:Si̍t-bîn-tē
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1954Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1954
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1954 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 39-a Universala Kongreso de Esperanto en Haarlemo.
- Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Montevideo rekonas la rezultojn atingitaj per Esperanto por la proksimigo de la popoloj;
- Ekis konsultaj rilatoj inter UNESCO kaj UEA
- Fondita Praga Esperanto-Klubo.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 2-a Landa Kongreso de ELNA.
- 18-a de majo : la Ĉefa Juĝaro de Usono regis kontraŭ rasoapartecon en publikaj lernejoj
- 1-a de novembro : Komencis la Alĝeria milito por memstaro.
Naskiĝoj
- Jan POSPÍŠIL
- Krys UNGAR
- 9-a de aprilo : Dennis QUAID
- 17-a de julio : J. Michael STRACZYNSKI
- 1-a de oktobro : Stanislava Chrdlová
Mortoj
- 23-a de junio : Alan TURING, komputika pioniro
- 13-a de julio : Frida KAHLO
- 14-a de julio : Hispanio : Jacinto BENAVENTE
- 19-a de decembro: Frans G. BENGTSSON
- Giacomo BIANCHINI
----
1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1954年
ko:1954년
ms:1954
simple:1954
th:พ.ศ. 2497
1956Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL
Mortoj
- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER
----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年
ko:1956년
simple:1956
th:พ.ศ. 2499
1950-aj jarojHistorio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1950-oj
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1920-aj jaroj - 1930-aj jaroj - 1940-aj jaroj - 1950-aj jaroj - 1960-aj jaroj - 1970-aj jaroj - 1980-aj jaroj
Jaroj: 1950 - 1951 - 1952 - 1953 - 1954 - 1955 - 1956 - 1957 - 1958 - 1959
----
Eventoj
- Malvarma Milito
- Sendependiĝo de multaj kolonioj
- Unua sputniko
- UNESKO-rezolucio de Montevideo
- Fondo de Eŭropa Ekonomia Komunumo
Inventaĵoj kaj malkovraĵoj
-
Signifaj personoj
- Winston CHURCHILL
- Nikita ĤRUŜĈOV
- Johano la 23-a
- Marilyn MONROE
- Ĝamal Abd al-Nasser
ja:1950年代
ko:1950년대
simple:1950s
Dwight D. EISENHOWERHistorio > Usono > Prezidentoj > Dwight D. EISENHOWER
----
Dwight David EISENHOWER (dŭajt ájzenhaŭa), la tridek-kvara prezidento de Usono, naskiĝis la 14-an de oktobro, 1890, en Denison, Teksaso. Li mortis 78-jaraĝa, la 28-an de marto, 1969, en la Hospitalo Walter Reed en Vaŝingtono, pro kongesta kora difektiĝo.
Eisenhower estis 178 cm alta, kaj pezis 82 kg. Li estis amikema kaj optimisma. Lia edzino estis Mary Geneva DOUD, kaj la paro havis du filojn. Eisenhower estis presbiteriano.
Dum lia administrado (1953-1961) okazis;
- 1953 – Fino de la Koreia Milito
- 1954 – La Doktrino de Eisenhower en la Fridmilito – la usona amasigo de nuklea armilaro
- 1956 – Landa Interŝtata Sistemo de Ekspresaj Ŝoseoj
- 1957 – kaj 1960- La Aktoj de Civilaj Rajtoj – lerneja malsegregacio en Little Rock, Arkansaso
- 1957 – Rusio lanĉis la unuan sateliton "Sputniko"
- 1959 – Alasko kaj Havajo iĝis ŝtatoj
- 1959 – Inaŭguro de la Marvojo Sankt-Laŭrenco
- 1960 – Usono rompis rilatojn kun la Kubo de Fidel Castro
- 1960 – Gary Powers kaj la usona spion-aviadilo U-2 en Rusio
Eisenhower rakontis, ke lia patrino deziris, ke oni ne mallongigu lian antaŭnomon; tial ŝi nomis lin Dwight (tiu nomo ne havas karesformon en la angla lingvo). "Kaj tial ĉiuj homoj nomis min Ike [ajk]."
EISENHOWER DWIGHT D
EISENHOWER Dwight D.
ja:ドワイト・D・アイゼンハワー
ko:드와이트 D. 아이젠하워
simple:Dwight D. Eisenhower
th:ดไวท์ ดี. ไอเซนฮาวร์
John F. KENNEDYHistorio > Usono > Prezidento de Usono > John F. KENNEDY < Kennedy
----
John Fitzgerald KENNEDY, [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK) (naskiĝis la 29-an majo 1917, mortis la 22-an de novembro 1963) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
Kennedy naskiĝis en Brookline, Masaĉuseco.
Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph KENNEDY kaj Rose FITZGERALD.
Dum la Dua Mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109.
Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis.
Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.
John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy.
Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento.
Li havis tri gefilojn kun Jacqueline BOUVIER (edzina familinomo, Kennedy).
Malgraŭ lia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn MONROE.
Li estas la nura rom-katolika prezidanto de Usono.
Kennedy estis mortpafita en novembro de 1963, en Dallas, Teksaso dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey OSWALD lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.
Dum lia administrado (1961-1963) okazis;
- 1961- Fiasko de la sturminvado de Kubo ĉe [Bahía Cochinos]].
- 1961- La kreo de la Pac-Korpuso
- 1961- Alianco por Progreso kun Latin-Ameriko
- 1961- Ekkonstruo de Berlina Muro – Kennedy retorikis "Ich bin ein Berliner".
- 1962- Krizo de Kubaj Misiloj.
- 1962- Batalo pri civilaj rajtoj por negroj en Usono.
- 1963- Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado kun Sovetio kaj Britio
KENNEDY JOHN F
ja:ジョン・F・ケネディ
ko:존 F. 케네디
simple:John F. Kennedy
th:จอห์น เอฟ. เคนเนดี้
PuĉoPuĉo estas subita perforta provo renversi ŝtatan sistemon.
Kontraŭe al revolucio ĝi estas kutime farata de malgranda, sed influhava grupo.
Ofte tiu grupo jam posedas parton de la potenco, ekzemple armeon, policon ktp.
ja:クーデター
1963Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1963
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1963 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio;
- Revuo Kontakto ekaperis;
- Publikigo de la Esperanta traduko de Dia Komedio;
- Kreita Esenca Monda Angla;
- Valentina TEREŜKOVA unua virino en Spaco;
- Afganio: Establiĝas konstitucia monarkio.
- Zanzibaro sendependiĝas de Britio. Poste fariĝis parto de | | |