Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Vuk ECHTNER

Vuk ECHTNER

Ĉeĥaj esperantistoj Vuk ECHTNER (naskiĝis 1905- mortis fine de januaro 1994 en Domažlice) estis ĉeĥia esperantisto. Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde 1920, estis fondinto de Ĉeĥa prunta biblioteko (1920), junulara sekciestro de EAĈSR, dum 47 jaroj redaktoro de Aŭroro (E-revuo por blinduloj), tradukinto por Ĉeĥoslovaka antologio (el Jirásek, Zeyer, Šrámek, Malířová, Baar, Tilschová, Vrba), estro de pedagogia sekcio, adepto de bahaismo, pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero (1958-1960). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn. En 1927 li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la 30-aj jaroj li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instriiis E-on en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun UEA ("pro malamika agado") li estis enkarcerigita en 1956, kaj amnestiita nur en 1960. Post junaĝa konatiĝo kun Eroŝenko, Echtner pleje aktivis en organizaĵoj por blinduloj. De 1930 li gvidis la Internacian Blindulaferan Informejon kaj Statistikejon, redaktis la brajlan E-revuon Aŭroro dum 47 jaroj (1928-1975), gvidis E-kursojn, pretigis brajlan E-ĉeĥan vortaron kaj transskribis por nevidantoj 52 lernolibrojn pri diversaj fremdlingvoj. Echtner kuneditoris Historio de la E-movado en Ĉeĥoslovakio (1983) de Stanislav Kamaryt. Distingita per la plej alta honormedalo de la ĉeĥa blindularo, Echtner estis honora membro de Ĉeĥa E-Asocio, kiu lin proponis, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA.

Ĉeĥaj esperantistoj


Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj

1905

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1905 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 21-a de januaro: Zamenhof scribas faman biografileteron al C. MICHAUX
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- Rosa JUNCK deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul BERTHELOT;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fondita Esperanto-Societoj en Romo, Novjorko, Kanariaj Insuloj kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Paul BOULET publikiĝis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. KRESTANOV, George COX, TIHANYI József, Giacomo BIANCHINI, Otto JESPERSEN, Frederic PUJOLÀ I VALLÉS, Montagu Christie BUTLER kaj Ludoviko GLODEAU eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeha libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. KHUN.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- 1-a de septembro : Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- Japanio venkas Rusion, konkerante Manĉurion.
- Einstein publikigas sian unuan teorion pri relativeco.

Naskiĝoj


- ISAMU Yamaga
- Vuk ECHTNER
- Faik BAĤTEEV
- Hugo RÖLLINGER
- 24-a de januaro: Poul JÖRGENSEN
- 26-a de januaro: Bernhard MINETTI
- 6-a de februaro : Jan WERICH
- 9-a de februaro: Henrik SEPPIK
- 16-a de majo : Usono: Henry FONDA.
- 21-a de junio : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 18-a de julio: Lászlo HALKA
- 18-a de septembro : Svedio : Greta GARBO
- 28-a de septembro : Max SCHMELING
- 9-a de novembro : Germanio : Erika MANN

Mortoj


- 24-a de marto : Francio, Amiens : franca verkisto Jules VERNE.
- 4-a de julio: Elisée RECLUS ----
1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1905年 ko:1905년 simple:1905 th:พ.ศ. 2448

1994

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
  - Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
  - La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
  - Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
  - Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER

Taga evento

Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR. ----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994 ja:1994年 ko:1994년 simple:1994 th:พ.ศ. 2537 zh-min-nan:1994 nî

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年 ko:1920년 simple:1920 th:พ.ศ. 2463

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年 ko:1920년 simple:1920 th:พ.ศ. 2463

Aŭroro

Signifoj de vorto Aŭroro.

Mitologio - Romia mitologio


- Aŭroro estis Romana diino de mateniĝo. (laŭ PIV) ----

Granda Oktobra Socialisma Revolucio


- Aŭroro estas ankaŭ nomo de ŝipo, kiu komencinte kanonadon al Vintra palaco de caro en novembro de 1917 en Rusio kaj komenciĝis tiel La Grandan Oktobran Socialisman Revolucion. ----

Astronomio - Vetero


- aŭroro estas tiu momento de la matena krepusko, kiam la ĉielo ruĝiĝas, aŭ diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interaganta kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero. (laŭ PIV) Metafore esperiga komenciĝo. (laŭ PIV)

EdE-A > Aŭroro < Esperanto-gazeto

Aŭroro. Organo de SOĈNE, blindula societo en Ĉeĥoslovakujo, fond. en 1920; formato 28x25. Redaktis Vuk Echtner, nun Jiří Vychodil. La elektronika formo http://www.esperanto-cz.net/auroro.htm Kategorio:Esperanto-gazeto Kategorio:Esperanto-kulturo El la historio de la gazeto: En aprilo 1904 estis fondita ESPE­RANTISTA RONDETO DE BLINDULOJ EN LA INSTITUTO KLAR en Prago. Tiutempe aperis grava figuro: KAREL EMA­NUEL MACAN (1858-1925), muzik-komponisto kaj instruisto de blinduloj en la nomita Instituto. Li studis ĥemion en la teknika altler­nejo. Blindiĝinte en 1877 komplete, li forlasis la teknikajn studojn. En 1881-1883 li elstudis la orgen-lernejon en Vie­no, kie li atingis diplomon de direktoro de ĥorejo. En Vieno li studis ankaŭ blindul-instruadon kaj en 1891 fariĝis instruisto en la Blindul-Instituto Klar en Prago. Li estis muzik­isto tre ŝatata, liaj muzik-verkoj same rikoltis multan ŝaton. Inter liaj verkoj troviĝas unu meso, pluraj kvartetoj, multaj kantoj, viraj kaj virinaj ĥoroj; el la kantoj menciindas dek­du-kanta ciklo Malgaja amo, el la cetera verkado la me­lodramo Amarus, Kozaka marŝo, la piano-komponaĵoj Juna amo, Ĉe lulilo, Tri momentaj scenoj k. a. Li komprenis al blinduloj. Helpata de Ludmila Tesařová, Václav Riegel, iom poste de Božena Vlčková, li organizis kursojn por la flegatoj de la Instituto. La kursoj havis vas­tan resonon. Macan kopiigis kaj mem kopiis punktoskribe (= brajle) lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn tekstojn por la instruado. Li estis homo neordinare laborema, viro bon­kora, delikatsenta kaj profunde klera. Li parte blindiĝis jam en sia 12-a jaro. De junaĝo li do devis barakti kontraŭ mul­taj malfacilaĵoj. Li saĝe sciis akiri helpantojn vidantajn. Krom la jam nomitaj aperis prof. Stanislav Stejskal, kies kunlaboro helpis fondi brajlan blindulperiodaĵon Aŭroro (1920). Post la morto de Macan ĝian redaktadon kaj la tutan Esperanto-agadon inter blinduloj gvidis profesoro Stejskal, kaj post ties frua morto dediĉis sin al tiu ĉi meritplena laboro en la blindula sfero Vuk Echtner, kiu redaktis la blindul-gazeton "Aŭroro“ ĝis fino de 1975. Ĝis nun la gazeto aperas sub redakto de Jiří Vychodil kiel aldono de la ĉeĥa brajla gazeto "Zora" (= aŭroro).

Ĉeĥoslovaka antologio

Antologioj en Esperanto - Ĉeĥlingva literaturo - Slovaklingva literaturo Ĉeĥoslovaka antologio estis eldonita de Literatura Mondo en Budapeŝto en 1935 kaj redaktita de Ota GINZ kaj Stanislav KAMARYT. La libro havas 468 paĝojn, prezentas 65 ĉeĥoslovakajn aŭtorojn kaj unu mezepokan anonimulon, antaŭparolojn pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj kaj nacioj. Kunlaboris 26 tradukantoj: V. ČECH, Ján VALAŠŤAN DOLINSKÝ, Vuk ECHTNER, Josef FOUSEK, Rudolf FRIDRICH, Otto GINZ, Marie GINZOVÁ, Rudolf HROMADA, Jaroslav HLADKÝ, Jindřich JEŽEK, Vlado JUKL, Stanislav KAMARYT, Josef KOŽENÝ, Miloš LUKÁŠ, Vilma KOWATIKOVÁ, Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Otto SKLENČKA, Božena SKLENČKOVÁ, Tomáš PUMPR, Josef ROSA, Pavel ROSA, František STANĚK, Oldřich ŠTECH, Božena VLČKOVÁ, Emil WANITSEK, Alfréd WEINER =TABELO DE ENHAVO= (v.) post la titolo montras, ke la teksto estas en versoj
- Antaŭparolo (Stan. Kamaryt, Otto Ginz)
- Por legi ĉeĥoslovakaj nomojn
- Václav VÁŽNÝ: Ĉeĥoslovaka lingvo kaj ĝiaj dialektoj (Stan. Kamaryt)
- Tomáš Garrigue MASARYK: La senco de la ĉeĥoslovaka nacio (Stan. Kamaryt)
- Anonimulo el la 14-a jc.: Slalisto kaj studento (v.) (M. Lukáš)
- Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ: Bapto de sankta Vladimiro (v.) (Stan. Kamaryt)
- Karel Jaromír ERBEN: Ĉemizoj por edziĝa festo (v.) (M. Lukáš)
- Božena NĚMCOVÁ: El privata korespondaĵo (T. Pumpr)
- Alois Vojtěch ŠMILOVSKÝ: Kudrilo (T. Pumpr)
- Jan NERUDA:
  - Al la patrineto (v.) (M. Lukáš)
  - Nia horloĝo (v.) (M. Lukáš)
  - Montara balado (v.) (M. Lukáš)
  - Preĝo (v.) (M. Lukáš)
  - Konsolo (v.) (M. Lukáš)
  - Konsento (v.) (M. Lukáš)
  - Li estis fripono (Jar. Hladký)
- Jakub ARBES: Ĉielarka punkto super la kapo (V. Čech)
- Matěj Anastáz Šimáček:
  - Mia hundo (v.) (M. Lukáš)
  - Onklino Rosi (B. Vlčková)
- Alois JIRÁSEK: Cordatus Bohemus (Vuk Echtner)
- Elena ŠOLTÉSOVÁ: Miaj infanoj (Vlado Jukl)
- Julius ZEYER:
  - Neklan (v.) (Dr. T. Pumpr)
  - Feliĉo en ĝardeno de florantaj persikujoj. (Vuk Echtner)
- Svatopluk ČECH:
  - Kantoj de sklavo. IV. (Jindřich Ježek), VII. (Jindřich Ježek), VIII. (v.) (M. Lukáš)
  - Žižka (v.) (T. Pumpr)
- Hurban VAJANSKÝ:
  - Al slovakoj (v.) (J. V. Dolinský)
  - Al la larmoj (v.) (St. Kamaryt)
  - Morta branĉo (Pavel Rosa)
- Jaroslav VRCHLICKÝ:
  - La violono de l' cigano (v.) (M. Lukáš)
  - Dancistinoj (v.) (M. Lukáš)
  - Jasmeno (v.) (M. Lukáš)
  - Akvofloroj (v.) (M. Lukáš)
  - Balado pri monto Blaník (Rud. Hromada)
  - Eklogo V. (v.) (Rud. Hromada)
- Pavel ORSZÁGH HVIEZDOSLAV:
  - Kain (v.) (M. Lukáš)
  - Kondiĉoj de vivo feliĉa (v.) (M. Lukáš)
  - Alaŭdkanto (v.) (J. V. Dolinský)
- Jiří KARÁSEK: Sodomo (v.) (Stan. Kamaryt)
- Emanuel LEŠEHRAD: La beninda deklivo (v.) (M. Lukáš)
- Antonín SOVA:
  - Pastoralo (v.) (M. Lukáš)
  - Juna amo (v.) (T. Pumpr)
  - Kaj uraganis forte ribelventoj (v.) (T. Pumpr)
- Janko JESENSKÝ:
  - Sur la strato (v.) (Pavel Rosa)
  - La vorto de la amo (Pavel Rosa)
- Vladimír ROY: Ardante brulas nubo sur ĉielo (v.) (Pavel Rosa)
- Ignát HERRMANN: Mia kunklusano Tureček (Manka Ginzová)
- Viktor DYK:
  - Promenado de Diogeno (v.) (Stan. Kamaryt)
  - Idilio en Weimar (Oldř. Stěch)
- Josef Václav SLÁDEK:
  - El manoj de l' sorto (v.) (Josef Fousek)
  - Printempo venos (v.) (Josef Fousek)
- Josef Svatopluk MACHAR:
  - Post la morto (v.) (M. Lukáš)
  - Sur Golgoto (v.) (M. Lukáš)
  - Sur Istmo (v.) (Rud. Hromada)
  - Karikaturo pri mi mem (M. Lukáš)
  - Letereto (v.) (M. Lukáš)
  - Hanibal ante portas (v.) (M. Lukáš)
  - La hundo (v.) (M. Lukáš)
  - Perdita paradiz' (v.) (Rud. Hromada)
  - Rekviem (v.) (Rud. Hromada)
  - Maria Terezia-ordeno (M.E.P.)
- Karel Matěj ČAPEK-CHOD: Ĉefserĝento Lemaninský (M.E.P.)
- Petr BEZRUČ:
  - Ruĝa floro (v.) (Rud. Hromada)
  - Karboministo (v.) (Rud. Hromada)
  - Maryčka Magdon (v.) (Rud. Hromada)
  - Ondra (v.) (T. Pumpr)
- Timrava: Je la foiro en Detva (J. V. Dolinský)
- Otakar THEER: Homo, kiu serĉas absoluton (Stan. Kamaryt)
- Karel HORKÝ: Malbona persono (T. Pumpr)
- Vojtěch RAKOUS: Pri la homo nescianta, kiam li naskiĝis (Alfred Weiner)
- Jan KARAFIÁT: Lampiroj (Josef Kožený)
- Helena MALÍŘOVÁ: La Ora puto (Vuk Echtner)
- Fráňa ŠRÁMEK: Rompebla feliĉo (Vuk Echtner)
- František LANGER: Malsato (Rudolf Fridrich)
- Hana GREGOROVÁ: Patrino (Vilma Kowariková)
- Jaroslav DURYCH: Tri dukatoj (Stan. Kamaryt)
- Jaroslav HAŠEK: Financa mizero (Stan. Kamaryt)
- Anna Marie TILSCHOVÁ: Vento (Vuk Echtner)
- Karel TOMAN: Versoj (v.) (Stan. Kamaryt)
- Jindřich Šimon BAAR: La parueto (Vuk Echtner)
- Karel SEZIMA: Varmega nokto (V. Štech)
- Jan VRBA: Arbkakistoj (Vuk Echtner)
- Ladislav JÉGÉ NADAŠY: Ĉiuj la samaj (Pavel Rosa)
- Karel ČAPEK: Ĉemizo (Otto Ginz)
- Eduard BASS: La sindikato (V. Čech)
- Karel POLÁČEK: La leterskribado (V. Čech)
- Martin KUKUČÍN: La mono transformiĝas (Pavel Rosa)
- Vítězslav NEZVAL: Biblia kanto (v.) (Stan. Kamaryt)
- Jozef Gregor TAJOVSKÝ: Renkonto (Pavel Rosa)
- Jan HRUŠOVSKÝ: »Mamma mia« (Pavel Rosa)
- Božena BENEŠOVÁ: Teorioj (T. Pumpr)
- Jozef Ciger HRONSKÝ: La mielkuka koro (E. Wanitsek)
- Karel NOVÝ: Vizaĝo kontraŭ vizaĝo (B. Sklenčková)
- Janko ALEXY: Mia patrino (Josef Rosa)
- Emil VACHEK: Marŝo en cirklo (T. Pumpr)
- Vladislav VANČURA: Fuĝo. (O. Sklenčka)
- Olga SCHEINPFLUGOVÁ: Averto (Stan. Kamaryt)
- Jiří WOLKER:
  - Balado pri nenaskita Infano (v.) (T. Pumpr)
  - Pri kamentubisto (J. Kožený)
- Emil B. LUKÁČ:
  - Raba Sento (v.) (Pavel Rosa)
  - Nostalgio (v.) (Stan. Kamaryt)
- Peter JILEMNICKÝ: En fero-fabrikejo (Pavel Rosa) Martin RÁZUS: Maroŝko komencas studi teologion (Vlado Jukl)
- L. N. ZVĚŘINA: Ŝtefánik en Afriko (V. Jukl)
- Milo URBAN: Inter studentoj (Pavel Rosa)
- Gejza VÁMOS: Ĉe Atlantiko (Pavel Rosa)
- Josef KOPTA: Eliŝka kaj du (T. Pumpr)
- Laco NOVOMESKÝ:
  - Ringoj (v.) (Stan. Kamaryt)
  - En fenestro de Arestejo (v.) (Stan. Kamaryt)
- František HALAS: Nekonata soldato (v.) (T. Pumpr)
- Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (T. Pumpr)
- Diversaj Klarigoj
- Tradukoj el la ĉeĥoslovaka literaturo aperintaj en libroformo
- Danko al aŭtoroj kaj eldonistoj

Elektronika eldono

Elektronika eldono sub la titolo Ĉeĥa kaj slovaka antologio aperis en 2001 kaj estas rete alirebla: [http://82.182.30.179/inko/113-5.pdf unua parto] kaj [http://82.182.30.179/inko/114-3.pdf dua parto].

Alois JIRÁSEK

Literaturo > Ĉeĥlingva literaturo > Alois JIRASEK ---- Alois Jirásek (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1851 en Hronov -mortis la 12-an de marto 1930 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj precipe pri tri grandaj epokoj de la ĉeĥa historio: epoko de Hus-anoj (15-a jarcento), epoko de rekatolikigo (17a kaj 18-a jarcento) kaj epoko de nacia revekiĝo (18a kaj 19a jc). La husanan epokon priskribas romana trilogio Inter fluoj (konfliktoj inter la reĝo Venceslao la 4-a kaj ĉefepiskopo Jan z Jenštejna, kvereloj inter ĉeĥoj, germanoj kaj judoj en Prago 1380-1410), Kontraŭ ĉiujn (post morto de Jan Hus ekribelis la ĉeĥa popolo kontraŭ katolikoj en 1420) kaj Frataro (post malvenko de husanoj en 1434 agis lastaj husanaj trupoj en Slovakio) kaj drama trilogio Jan Hus, Jan Žižka, Jan Roháč. Memstaran romanon Husana reĝo Jirásek dediĉis al la reĝo Georgo de Poděbrady (1420-1471, reĝo ekde 1458). Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago 1620 komenciĝis rekatolikigado de ĉeĥaj landoj (Bohemio, Moravio, Silezio). Liberaj protestantoj estis elpelitaj el la lando (ekz. Komenio), servutuloj devis akcepti katolikismon. Ĉeĥa literaturo, plejparte protestantisma, estis malpermesita, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa lingvo, parolata nur de nekleraj kamparanoj. La epokon priskribas romanoj Hundŝildanoj kaj Skalakoj (pri kampulaj ribeloj en 1695 kaj 1775) kaj Tenebro (pri persekutado de nekatolikoj 1740). La teatroj ofte prezentas fabelan dramon Lanterno, en kiu libera muelisto havas nur unu devon rilate al sia princino, nome lumi al ŝi per lanterno, kiam ŝi promenas tra arbaro. Ŝiaj administrantoj volas misuzi tiun devon por forpreni la liberecon de la muelisto. En 1789 eldonis imperiestro Jozefo la 2-a dekreton pri religia toleremo kaj nuligo de senrajteco, kio ebligis al ĉeĥa junularo studi kaj reeldonadi malnovan literaturon. Estis startigita patriotisma movado, kiu dum kelkaj jardekoj reĉeĥigis Pragon, jam preskaŭ tute germanigitan. La movadon priskribis Jirásek en kvinvoluma romano F. L. VĚK kaj kvarvoluma Ĉe ni. Studentan movadon en revolucia jaro 1848 bildigas novelo Filozofia historio. Por infanoj Jirásek prilaboris Malnovajn ĉeĥajn mitojn laŭ antikvaj kronikoj (ekde 12a jc). En fabeleca formo ili enhavas ankaŭ temojn de liaj grandaj romanoj (husanoj, hundŝildanoj). Lia verkaro enhavas ankaŭ multajn malpli gravajn novelojn kaj teatraĵojn.

Verkaro de Alois Jirásek

Prozo
- Viktora (1874, Viktora)
- Skaláci (1875, Skalák-familio, Skalakoj)
- Na dvoře vévodském (1877, Ĉe la duka kortego)
- Povídky z hor (1878, Rakontoj el la montaro)
- Filozofská historie (1878, Filozofia historieto)
- Poklad (1881, Trezoro)
- Psohlavci (1884, Hundkapuloj, Hundŝildanoj)
- Černá hodinka (1882-1886, Nigra horeto)
- Skály (1886, Rokoj)
- Maryla (1887, Maryla)
- Mezi proudy (1887-1890, trilogio Inter fluoj)
  - Dvojí dvůr (Du kortegoj)
  - Syn ohnivcův (Filo de la fajristo)
  - Do tří hlasů (Ĝis tri voĉoj)
- Z Čech až na konec světa (1888, El Bohemio ĝis la mondofino)
- Na Ostrově (1888, Sur la Insulo)
- F. L. Věk (1888-1906, F. L. Věk)
- Staré pověsti české (1894. Malnovaj ĉeĥaj mitoj)
- Proti všem (1894, Kontraŭ ĉiujn)
- U nás (1896-1903, Ĉe ni)
- Bratrstvo (1899-1908, trilogio Frataro)
  - Bitva u Lučence (Batalo apud Lučenec)
  - Mária (Mária)
  - Žebráci (Almozuloj)
- Z mých pamětí (1911, El miaj rememoroj)
- Temno (1913-1915, Tenebro, Mallumo)
- Husitský král (1919, Husana reĝo) Dramoj
- Vojnarka (1890, Vojnar-edzino)
- Kolébka (1891, Lulilo)
- Otec (1894, Patro)
- M. D. Rettigová (1901, M. D. Rettigová)
- Jan Žižka (1903, Johano Žižka)
- Lucerna (1905, Lanterno)
- Jan Hus (1911, Johano Hus)
- Jan Roháč (1914, Johano Roháč) En Esperanto aperis:
- Adiaŭo kaj foriro de Machovec en fremdlandon (el Mallumo), tr. Hladký Jaroslav Ligilo, X/1931, č. 10, s. 76
- Mallumo (Temno) ĉapitro XXI, tr. Miloš LUKÁŠ, Esperanto-Servo IV 195710-11 říjen-listopad
- Cordatus Bohemus (el F.L. Vek), tr. Vuk ECHTNER, Ĉeĥoslovaka Antologio, s. 83, http://www.esperanto.nu/eLibrejo/
- Filozofoj, tr. Jiří SVOBODA, La Progreso, XIII, 1931, 9/10, p. 100-101
- Golem, tr. Rudolf FRIDRICH, La Progreso XI/1923, 1, s. 2, Esperanto, 1926, s. 9
- Herbejo kun rozarbustoj, tr. Rudolf FRIDRICH, La Progreso, VIII, 1925, 8, s. 83
- La Hundkapuloj, (IV kap.), tr. Jiří SVOBODA, La Progreso, X, 1927, 1/2, s. 3
- Kiamaniere la idolanaj ĉeĥoj enterigadis mortintojn, tr. A. Kozáková, Esperantský zpravodaj, III, 1923, 7-8, s. 72
- La konscienco, tr. Josef BARVÍŘ, Český esperantista IV/1910
- Maljunaj arboj, tr. B. MRÁČKOVÁ, La Progreso IV, 1922, Legu kaj parolu, s. 54, Suda Kruco, 1922,
- Malnovurba astronomia horloĝo, tr. Sidonie DLOUHÁ, Legu kaj parolu, s. 77
- Ponto de Karolo IV-a, tr. A. ČERNOHORSKÁ, Esperantský zpravodaj III/1923, č. 4, s. 39
- La saĝuloj, tr. Rudolf FRIDRICH, La Progreso II/1919, č. 4, s. 33
- Malnovaj ĉeĥaj mitoj, tr. Josef VONDROUŠEK, eLibrejo, http://www.esperanto.nu/eLibrejo/



1960

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1960 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1960 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 45-a Universala Kongreso de Esperanto en Bruselo
- Salah GHANEM, Elvira FONTES kaj Carmel MALLIA esperantiĝis.
- Vuk ECHTNER elkarceregita.
- Supera Voltalando sendependiĝas de Francio.
- Benino, Centr-afrika respubliko, Ĉado, Eburbordo, Gabono, Kameruno, Kongolo Brazavila, Madagaskaro, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Senegalo kaj Togolo sendependiĝas de Francio.
- Centr-afrika Respubliko: potencprenas Jean-Bedel BOKASSA.
- Kongolo sendependiĝas de Belgio.
- Niĝerio sendependiĝas de Britio.
- Al UNO aniĝas Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongolo (Brazavila), Kongolo (Kinŝasa), Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togolo.
- Ganao : Establiĝas respubliko kaj unupartia ŝtato.
- 11-a ĝenerala konferenco pri mezuroj: aprobis internacian sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Unuoj.
- IBM ekis fabrikadon de una komercia modemo.
- Publikitaj Simingsound kaj Kakono.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Vladimír DVOŘÁK
- 6-a de januaro : Nigella LAWSON
- 21-a de marto : Ayrton SENNA
- 28-a de oktobro: Kim HENRIKSEN Muzikisto por Esperanto Desperado.
- 11-a de novembro : Katja FLINT

Mortoj


- Jorge Frederico da Costa TEIXEIRA
- Stellan ENGHOLM
- Augustin PITLÍK
- 4-a de januaro : Francio : Albert CAMUS
- 15-a de marto: Cândido BRAVO
- 30-a de majo : Sovetunio : Boris PASTERNAK
- 23-a de junio : Ĉeĥio : František OMELKA
- 29-a de aŭgusto : Vicki BAUM
- 15-a de oktobro : Henny PORTEN
- 16-a de oktobro : Valdemar LANGLET
- 16-a de novembro : Usono : Clark GABLE ----
1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1960年 ko:1960년 simple:1960 th:พ.ศ. 2503

1930

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL

Mortoj


- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT ----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年 ko:1930년 simple:1930 th:พ.ศ. 2473

1928

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1928 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1928 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Unua lernolibro de Esperanto por Albanoj verkita de Skanderbeg.
- Fondo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
- Eklernis Esperanton: George Markham HAYTON, Ángel LUNA CÁRDENAS kaj OOHAŜI Kaiziro .
- Kreita Etem.
- Interreligia Konferenco por Paco en Hago.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Egipto
- 25-a de januaro: Getúlio VARGAS iĝis ŝtatestro de Suda Rio-Grando
- 21-a de februaro: Benito MUSSOLINI enigis la faŝisman milicion je itala armeo.
- 22-a de februaro: Fondita la Sociedad Espiritismo Verdadero, Argentino
- 28-a de aprilo: Fondita Samba Lernejo Estação Primeira da Mangueira
- 17-a de majo: eko de Olimpiaj ludoj de Amsterdamo
- 5-a de oktobro: arestita Sankta Tranquilino UBIARCO ROBLES
- 22-a de oktobro: João PESSOA iĝis ŝtatestro de Paraibo
- Kreitaj Ojropapiĉno kaj Serva lingvo

Kulturaj eventoj


- Fondita gazeto La Ora Epoko
- Kornvalo: Gorsedh Kernow fondita de Henry JENNER.
- Usono : Walt DISNEY kreis Mikĉjon Muson
- 11-a de januaro: Tarsila do AMARAL finfinis la pentraĵon O Abaporu

Naskiĝoj


- Usono : Carl WOESE.
- 23-a de januaro : Jeanne MOREAU
- 27-a de februaro: Cláudio CORRÊA e CASTRO
- 1-a de marto : Francio: Jacques RIVETTE
- 3-a de marto : Gudrun PAUSEWANG
- 4-a de marto : Alan SILLITOE, verkisto
- 6-a de marto : Kolombio: Gabriel GARCIA MARQUEZ
- 12-a de marto : Edward ALBEE
- 21-a de marto : Peter HACKS
- 6-a de aprilo : Usono : James WATSON, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 23-a de aprilo : Shirley TEMPLE, aktorino
- 1-a de majo: Antônio DELFIM NETTO
- 14-a de majo: Ernesto Che GUEVARA
- 4-a de junio: Antônio Ermírio de MORAES
- 5-a de junio : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 23-a de julio : Hubert SELBY, verkisto
- 6-a de aŭgusto: Andy WARHOL, artisto
- 7-a de aŭgusto : Erika LAGRANGE
- 31-a de aŭgusto : Georges LAGRANGE, franca Esperanto-verkisto
- 9-a de novembro : Anne SEXTON

Mortoj


- 9-a de januaro : Josep M. TERRICABRAS
- 11-a de januaro : Thomas HARDY
- 12-a de marto : Daniel Ozro Smith LOWELL
- 18-a de junio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 12-a de aŭgusto : Leos JANACEK
- 14-a de aŭgusto : Klabund
- 13-a de septembro : Italo SVEVO
- 14-a de oktobro: Hemann REMERS
- 28-a de oktobro : Paul FAST
- 25-a de decembro: João Augusto ZANI (pioniro de Conceição do Maú - Roraimo)
- Jozsef HALÁSZ ----
1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1928年 ko:1928년 simple:1928 th:พ.ศ. 2471

1983

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1983 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1983 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- Ekis DLT-projekto.
- Kreita Esperanto de DLT.
- Mikaelo TERNAVSKI ekesperantiĝis.
- Sent-Kristofo kaj Neviso aniĝas al UNO.
- Venuson vizitis Venera 15.
- Mikronezia Federacio kaj Marŝaloj iĝas "Asociigitaj teritorioj kun Usono".
- Irako-Kuvajto konflikto
- 25-a de oktobro La kariba insulo Grenado invadita de Usonaj trupoj.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de januaro : Louis de FUNÈS
- 25-a de februaro : Usono : Tennessee WILLIAMS
- 15-a de marto : Anglio : Rebecca WEST
- 1-a de junio : Germanio : Anna SEGHERS
- 6-a de junio : Hans LEIP
- 25-a de septembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF.
- Ĉeĥio : Dalibor CHALUPA
- Ĉeĥio : Václav FAIGL
- Božena SKLENČKOVÁ ----
1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1983 ja:1983年 ko:1983년 simple:1983 th:พ.ศ. 2526

Stanislav KAMARYT

Esperanta Kulturo - Esperantlingva Literaturo - Ĉeĥio - Stanislav Kamaryt Stanislav KAMARYT (1893-1956), doktoro de filozofio, gimnazia direktoro en Chotěboř. Liaj ĉefverkoj estas Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Tradukinto de la teatra dramo de Vit. Nezval Ankoraŭ hodiaŭ subiras la suno saper Atlantido. Kamaryt estis ĉefredaktoro de unu el la plej bonaj naciaj revuoj Esperantistaj, gvidanta personeco de la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado ekde ĝia komenco dum la tutaj jardekoj; eksperto pri la lingvaj kaj organizaj demandoj. Ĉefredaktoro de la fama ampleksa verko Ĉeĥoslovaka Antologio. En la ĉeĥa lingvo li verkis: Mezinárodní jazyk(La Internacia Lingvo), O dvojí pravdě (Pri Du Veroj) kaj O jednoznačnosti mravního soudu (Pri Unusenseco de la Morala Juĝo). Li estas aŭtoro de multaj eseoj, filozofiaj traktaĵoj kaj artikoloj, ankaŭ Filozofia Vortaro (1934). Traduko: Unua Slovaka Kristana Princo laŭ D-ro J. Hodal. ---- Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Stanislav KAMARYT (kamarit), ĉeĥo, d-ro fil, prof. de reallernejo en Bratislava, filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka. Nask 10 nov. 1883 en Veleŝin. E-isto de 1900. Laboris inter unuaj pioniroj de la movado en Praha, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de E en la lernejojn. Estis ĝenerala sekr. kaj prez. de Bohema AE; de la fondo vicprez., 1930 prez. de ĈAE. Prez. de 13-a UK. Red. kaj kunred. Bohema E-isto; La Progreso. Verkinto de multaj originalaj kaj trad. artikoloj, plue Int. Lingvo (ĉehlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

WIBF

The WIBF (Women's International Boxing Federation) is, along with the WIBA, IWBF and others, one of the more recognized world championship fight sanctioning organizations in Women's boxing. The organization is based in Miami, Florida, and is not associated with male boxing's IBF. The WIBF was formed in the middle 1990s. It is presided by Barbara Buttrick. Category:Boxing Category:Women's sports

odywki Kredyt hipoteczny wagi technologie Dorota Rabczewska










































:: RELATED NEWS ::
MUFG
Mitsubishi UFJ Financial Group, Inc. (三菱UFJフィナンシャル・グループ | MUFG) is the world's largest financial services company ranked by assets (estimated at $1.7 trillion). The company was formed on October 1, 2005 with the merger of Tokyo-based Mitsubishi Tokyo Financial Group (MTFG), formerly
Rock Ridge Interchange Protocol
The Rock Ridge Interchange Protocol (RRIP, IEEE P1282) is an extension to the ISO 9660 volume format which adds POSIX file system semantics. The extension adds support for storing Unix-specific file information on ISO 9660 CD-ROMs. These extensions are, briefly:
- Longer file names (up to 255 characters)
- Fewer restrictions on characters allowed in filenames <
Serbian National Theatre
] The Srpsko narodno pozorište or Serbian National Theatre is the oldest Serbian professional theatre. It is based in Novi Sad, the second largest city of Serbia. The theatre was founded in 1861 on the meeting of the Serbian Reading-room, held in Novi Sad. The Serbian National Theatre is also the oldest professional theatre among South

Money flow
In finance, cash flow refers to the amounts of cash being received and spent by a business during a defined period of time, sometimes tied to a specific project. In accounting, a cash flow projection sets out all the expected payments and receipts in a given period. Managers use cash-flow projections to arrange for employees and creditors to be paid at appropriate times.

Example

The cash
Acacia cyclops

Acacia cyclops, commonly known as red-eyed wattle or western coastal wattle, is a coastal shrub or small tree in the family Fabaceae. Native to Australia, it is distributed along the west coast of Western Australia as far north as Northern Ireland. It was the youth wing of the Communist Party of Northern Ireland. It was later amalgated into the Connolly Youth Movement. Category:Youth wings of communist parties
Template:Gojuon
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org