Walter SISULUhttp://www.wikipedia.org/upload/7/7d/Sisulu-collage.jpg
Walter Max Ulyate SISULU (naskiĝis la 18-a de majo, 1912, mortis la 5-a de majo, 2003) estis sud-afrika aktivulo kontraŭ ras-apartigo kaj elstara ano de la Afrika Nacia Kongreso (ANC).
Sisulu naskiĝis en Engcobo, Transkei kaj estis edukita ĉe misiista lernejo. Li forlasis la lernejon en 1926 por komenci laboron. Li translokiĝis al Johannesburg en 1928 kaj laboris en diversaj industrioj.
Li aniĝis al la ANC en 1940 kaj kun Nelson MANDELA kaj Oliver TAMBO fondis la ANC Junular-Ligon en 1943. Je la komenco li estis la kasisto sed li ankaŭ havis gravan rolon en la planado de la militema Umkhonto we Sizwe (Lanco de Afriko). Forpuŝante la pli pasivajn estrojn li fariĝis ĝenerala sekretario de la ANC en 1949 kaj restis en tiu posteno ĝis 1954.
Kiel planisto por la Defiance Campaign ("Defi-Kampanjo") li estis arestita en 1952 kaj ricevis prokrastitan juĝon. En 1953 li vojaĝis al Eŭropo, la Sovetunio kaj Ĉinio kiel reprezentanto de la ANC. Oni maliberigis lin 7-foje dum la venontaj 10 jaroj.
Ĉe jurproceso pro ŝtatperfido oni kondamnis lin al 6 jaroj de mallibereco. Li malaperis kaj vivis kaŝe sed estis kaptita la 11-an de julio, 1963. Ĉi-foje oni kondamnis lin al dumviva maliberado. Kun aliaj gravaj gvidantoj de la ANC li estis enkarcerigita ĉe la insulo Robben.
Oni liberigis lin en oktobro de 1989 post 26 jaroj de mallibereco kaj li estis elektita vic-prezidanto de la ANC dum la unua nacia konferenco post la repermeso de la organizaĵo.
En 1992 Sisulu ricevis Isitwalandwe Seaparankoe, la plej alta honoro de la ANC pro lia kontribuo al la liberiga batalo en Sud-Afriko.
Li geedziĝis kun Nontsikelelo ALBERTINA en 1944 kaj ili havis 9 infanojn - 4 estis adoptitaj. La edzino kaj la infanoj ankaŭ estis aktivaj en la batalo kontraŭ ras-apartigo.
SISULU
18-a de majoHistorio > Tagoj > la 18-a de majo
----
La 18-a de majo estas la 138-a tago de la jaro (la 139-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 227 tagoj restas.
Je la 18-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1980 : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtono, Usono, eksplodis post dormi 93 jaroj.
Naskiĝoj
- 1872 : Bertrand RUSSELL, matematikisto kaj filozofo, nobelpremiita pro literaturo en 1950
- 1883 : Walter GROPIUS, arkitekto, fondinto de Bauhaus
- 1889 : Thomas MIDGLEY
- 1912 : Walter SISULU
Mortoj
- 1911 : Gustav MAHLER, komponisto
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 17-a de majo | 19-a de majo
- 18-a de aprilo | 18-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:5月18日
ko:5월 18일
simple:May 18
th:18 พฤษภาคม
5-a de majo
Historio > Tagoj > la 5-a de majo
----
La 5-a de majo estas la 125-a tago de la jaro (la 126-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 240 tagoj restas.
Je la 5-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1945 : Nederlando liberiĝis de la germana okupacio
- 1948 : la unua oficiala "tago de la infanoj" okazis en Japanio
Naskiĝoj
- 1818 : Karl MARX
- 1846 : Henryk SIENKIEWICZ, Pollando
- 1896 : Carlos DOMINGUES
- 1927 : Divaldo PEREIRA FRANCO
Mortoj
- 1705 : Leopoldo la 1-a
- 1904 : JÓKAI Mór
- 1920 : Charles LAISANT
- 1944 : Bertha BENZ
- 1977 : Ludwig ERHARD
- 2003 : Walter SISULU
Specialaj tagoj kaj festoj
- Israelo: Nacia tago
La 5-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- 4-a de majo | 6-a de majo
- 5-a de aprilo | 5-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Majo
ja:5月5日
ko:5월 5일
simple:May 5
th:5 พฤษภาคม
1926Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato
Naskiĝoj
- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba
Mortoj
- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET
----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年
ko:1926년
simple:1926
th:พ.ศ. 2469
JohannesburgGeografio >
Afriko >
Suda Afriko >
Sud-Afriko
Johanesburgo
Datenoj
- Angla nomo: Johannesburg [ĝo-enes-beg]
- Afrikansa nomo: Johannesburg [jo-hanes-berĥ]
- Zulua nomo: eGoli (= ora loko)
- Karesnomo: Joburg, ankaŭ en la urba sigelo
- Loĝantaro: 3,2 milionoj (kun antaŭurboj 6 milionoj)
- Fondo: je la 4-a de oktobro 1886
- Koordinatoj: 28,04° E, 26,20° S
- Alteco: 2000 m super marnivelo
- Provinco: Gauteng (ĉefurbo)
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/4/45/300px-Earlytown.jpg
Johanesburgo en 1890
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/thumb/e/ea/300px-Johannesburg_skyline_lg.jpg
Johanesburgo en 2004
Eksteraj ligoj
[http://www.johannesburg.gov.za registara retpaĝejo]
Kategorio:Urboj de Sud-Afriko
ja:ヨハネスブルグ
ko:요하네스버그
simple:Johannesburg
1940Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1940 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a de majo : La unua McDonald's restoracio estas fondita.
- Spirito Emmanuel verkis mensaĝon "La misio de Esperanto" kaj konsilis spiritistojn lerni la lingvon.
Naskiĝoj
- Trevor STEELE
- Anatolij GONĈAROV
- Vasil STANOVIĈ
- 18-a de marto : Arlette LAGUILLER
- 19-a de marto: Carlo MINNAJA
- 7-a de julio : Ringo STARR
- 7-a de oktobro : Raimund HARMSTORF
- 9-a de oktobro : John LENNON
Mortoj
- 21-a de januaro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- 16-a de marto : Svedio : Selma LAGERLÖF
- 21-a de aŭgusto : Meksiko : Lev TROCKIJ
- 22-a de decembro : Nathanael WEST
- Usono: Pensilvanio : Charles Christopher MORE
----
1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1940年
ko:1940년
simple:1940
th:พ.ศ. 2483
Nelson MANDELA
Nelson MANDELA (18-a de julio de 1918 en Qunu, Transkei, Sud-Afriko; vere Rolihlahla Dalibhunga Mandela) estas iama prezidento de la Sudafrika Respubliko kaj iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther KING kaj Bob MARLEY en Usono.
Li pasigis sian infanecon ĉe la tribo Thembu, studis jursciencon, estis advokato kaj pasigis multajn jarojn en prizono pro politika agado.
Infanaĝo, juneco
Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en 1918 en Qunu proksime al Umtata en Transkei. Lia patro – kiu perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso- estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la anglan nomon Nelson far la metodistaj instruistoj. Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misian lernejon. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (ksooj). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutima tri jaroj.
Kun 19 jaroj li translokiĝis al Fort Beaufort kaj tie vizitis Wesleyan College, kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie ekxsatis li ka bokson kaj kuron. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis Oliver Tambo-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.
Fine de la unua studjaro, li partoprenis en de studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.
Politika aktivado
Li jam kiel juro-stidento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fonis tie post du jaroj kun Walter SISULU, Oliver TAMBO kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.
Post balota venko de la "Afrikander"-dominita Nacia Partio en 1948 kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.
En 1956 estis akuzita Mandela kun 155 aliaj aktivisstoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.
Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson perforta batalo kontraŭ la apartejdo.
En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio"). En aŭgusto de 1962 li estis arestita kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona insulo "Robben Island", kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.
Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento F.W. de Klerk ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordenis la forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune en 1993 la pacpremion de Nobel.
En 1994 venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.
Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian ka jenlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaxu ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso.
Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel Fidel CASTRO kaj Muammar al-KADHAFI, kiuj nli nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatoj al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.
Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj oragnizaĵoj.
En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. BUSH kaj Tony BLAIR.
Personaĵoj
Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedziĝo. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedziĝo en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je lia 80-jara naskiĝtago kun Graça MACHEL, vidvino de Samora MACHEL, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.
retpaĝo
- http://www.anc.org.za/people/mandela.html
MANDELA NELSON
MANDELA
ja:ネルソン・マンデラ
ko:넬슨 만델라
ms:Nelson Mandela
simple:Nelson Mandela
th:เนลสัน แมนเดลา
Umkhonto we SizweUmkhonto we Sizwe (MK) (zulue: lanco de la nacio) estis la milita flanko de la Afrika Nacia Kongreso (ANC) en Sud-Afriko.
La Afrika Nacia Kongreso kaj la Sud-Afrika Komunista Partio (SACP) fondis ĝin en decembro 1961 por respondi al la politika, socia kaj ekonomia subpremado de nigruloj de la Sud-Afrika rasapartiga reĝimo.
Ĝi elektis la lancon kiel simbolon, ĉar lancoj estis dum jarcentoj uzataj de indiĝenaj afrikanoj kiel bataliloj. Ĝia siglo "MK" ne estas akronimo en la tradicia senco, sed deriviĝas de la literkombino "mk" en "Umkhonto", malgrau la fakto, ke striktasence la "k" estas parto de "kh", prononcata "ĥ".
MK organizis multajn bombatencojn kontraŭ militaj, industriaj, civilaj kaj aliaj celaĵoj.
Rimarkinda inter ĉi tiuj estis la atako je la 8-a de januaro, 1982 kontraŭ la termonuklea centralo Koeberg [kuberĥ] en Kaburbo. Tiu atako markis la 70-an datrevenon de la fondo de la Afrika Nacia Kongreso.
Umkhonto we Sizwe ĉesigis armitan agadon je la 10-a de aŭgusto 1990, sed ne oficiale likvidiĝis. Iusence ĝi dissolviĝis en 1994, kiam fondiĝis la Sudafrika Nacia Defenda Armeo kaj miloj da eksaj MK-anoj integriĝis en ĝin.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.anc.org.za/ancdocs/history/mk/ Listo de oficialaj dokumentoj] 1994
- [http://rapidttp.com/milhist/vol115rw.html Arme-historia artikolo] 1994
Kategorio:Sud-Afriko
1949Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1949 okazis, interalie:
Eventoj
- 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
- Karel KRAFT eniras E-movadon.
- Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
- Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
- Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
- Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
- Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
- Progresa lingvo proponita.
- 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
- 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
- 31-a de marto : Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 23-a de majo : Germania konstitucio.
Naskiĝoj
- Roberto PASSOS NOGUEIRA
- Pedro ALMODÓVAR
- 26-a de marto: Patrick SÜSKIND
- 21-a de majo: Arno HINTJENS, kantisto
- 22-a de junio: Meryl STREEP
- 12-a de aŭgusto: Fernando COLLOR de MELLO
- 23-a de septembro: Bruce SPRINGSTEEN, kantisto
- 8-a de oktobro: Sigourney WEAVER
- 25-a de decembro: Sissy SPACEK
Mortoj
- František KAVAN
- 21-a de majo : Francio : Klaus MANN
- 10-a de junio : Norvegio : Sigrid UNDSET
- 16-a de aŭgusto : Usono : Margaret MITCHELL
- 8-a de septembro : Richard STRAUSS
----
1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1949年
ko:1949년
simple:1949
th:พ.ศ. 2492
1952Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1952
----
1952 estis superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1952 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 37-a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo.
- Dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Ismael GOMES BRAGA gvidis en la sidejo de Spiritisma Federacio de Pernambuko la unuan spiritisman publikan kunsidon tute en Esperanto.
- Fondo de Centro de Esploro kaj Dokumentado.
- Eldonejo Stafeto fondita de Juan RÉGULO.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Faktoj pri la Internacia Lingvo.
- Eklernis Esperanton: Aldo de' GIORGI.
- Britio : Elizabeto la 2-a(Elizabeth II) surtroniĝas.
- Kreita Concorde.
- Turkio aniĝas en NATO.
- Israelo : Ĉeso de la rego de Hajm WEIZMAN.
- Usono : Utaho : Uranio malkovriĝis.
- UNO lasis Usonon prizorgi grandan parton de Mikronezio (nunaj Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Nordmarianoj kaj Palaŭo).
- La itala piloto Alberto ASCARI gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- Julian MODEST
- 8-a de aŭgusto : Norvegio : Jostein GAARDER
- 25-a de septembro : Christopher REEVE
- 7-a de oktobro : Vladimir PUTIN
Mortoj
- 19-a de februaro : Norvegio : Knut HAMSUN
----
1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1952年
ko:1952년
simple:1952
th:พ.ศ. 2495
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
11-a de julioHistorio > Tagoj > la 11-a de julio
----
La 11-a de julio estas la 192-a tago de la jaro (la 193-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 173 tagoj restas.
Je la 11-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1921 : Mongolio sendependiĝis
- 1987 : Laŭ UNO la loĝantaro de la mondo superas 5,000,000,000
Naskiĝoj
- 1723 : Jean-François MARMONTEL, verkisto
- 1767 : John Quincy ADAMS, prezidento de Usono
- 1857 : Alfred BINET, psikologo
- 1934 : Giorgio ARMANI
Mortoj
- 1937 : George GERSHWIN, usona komponisto
- 1974 : Pär LAGERKVIST, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo 1951
- 1989 : Sir Laurence OLIVIER, aktoro
Specialaj tagoj kaj festoj
- Benino : Tago de sendependiĝo (1960)
- Mongolio : Naadam feritago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 10-a de julio | 12-a de julio
- 11-a de junio | 11-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:7月11日
ko:7월 11일
simple:July 11
th:11 กรกฎาคม
1963Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1963
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1963 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio;
- Revuo Kontakto ekaperis;
- Publikigo de la Esperanta traduko de Dia Komedio;
- Kreita Esenca Monda Angla;
- Valentina TEREŜKOVA unua virino en Spaco;
- Afganio: Establiĝas konstitucia monarkio.
- Zanzibaro sendependiĝas de Britio. Poste fariĝis parto de Tanzanio.
- Kenjo sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Kuvajto aniĝas al UNO.
- Kipro: reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj.
Naskiĝoj
- 4-a de februaro: Dekerido
- 13-a de aprilo : Garri KASPAROV, (pseŭdonimo; vera nomo: Garik WEINSTEIN), ŝakisto
- 15-a de novembro : Fabio Alonso Ruiz ORTEGA
- 18-a de decembro : Brad PITT
- Pedro UGARTE.
Mortoj
- 30-a de januaro : Francis POULENC
- 11-a de februaro : Britio : Sylvia PLATH
- 2-a de julio : Lisa TETZNER
- 7-a de oktobro : Gustaf GRÜNDGENS
- 11-a de oktobro : Francio : Edith PIAF
- 11-a de oktobro : Jean COCTEAU
- 22-a de novembro : Usono: Aldous HUXLEY
- 22-a de novembro : John F. KENNEDY
- Francio : Parizo : Tristan TZARA
----
1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1963年
ko:1963년
ms:1963
simple:1963
th:พ.ศ. 2506
Insulo RobbenGeografio > Afriko > Sud-Afriko > Insulo Robben
----
Insulo Robben (afrikanse Robbeneiland, angle Robben Island; nederlande kaj afrikanse robben = "foko") estas insulo proksimume 12 kilometroj for de Kaburbo, Sud-Afriko.
Ekde la fino de la 17-a jarcento la insulo estis uzata por izoli homojn, do plejparte ĝi estis malliberejo.
Tiam inter ĝiaj enloĝantoj estis politikaj gvidantoj de diversaj nederlandaj kolonioj, ne nur en suda afriko sed ankaŭ Indonezio.
Inter 1836 kaj 1931 la insulo estis uzata kiel leprula kolonio.
En la dua duono de la 20-a jarcento ĝi fariĝis konata kiel malliberejo por politikaj malliberuloj.
Inter la plej bonkonataj estis Nelson MANDELA, Walter SISULU kaj Robert SOBUKWE.
Nuntempe la insulo estas populara turista vizitindaĵo kaj estis deklarita de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo.
Ekstera ligo
- [http://www.robben-island.org.za/ Muzeo de Insulo Robben] (nur en la angla)
Robben
ja:ロベン島
1992Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1992
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1992 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Nedatitaj
- 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Fabio Alonso Ruiz ORTEGA eklernas Esperanton.
- 15-a de aprilo : Vjetnamo akiras sian konstitucion.
- Aŭstrio : Thomas KLESTIL elektatas prezidento.
- Fina disiĝo de Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko. Eliras Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino. Serbio kaj Montenegro kreas novan Jugoslavion.
- Kreita Ehmay ghee chah.
- UNO : Boutros BOUTROS GHALI anstataŭigas Javier PÉREZ DE CUELLAR kiel ĝenerala sekretario. Bosnio aniĝas, kaj Eŭropa Unio kaj Usono rekonas ĝian sendependecon. Krome aniĝas: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥstano, Kirgizistano,Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikistano, Turkmenistano kaj Uzbekistano.
- Estonio : Lennart MERI elektatas prezidento.
- Rumanio : Dua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Kroatian sendependecon agnoskas Usono.
- Israelo : Yitzhak Rabin elektatas ĉefministro. Granda venko de la maldekstruloj post multaj jaroj.
- Maŭricio : Cassam UTEEM elektatas prezidento.
- Kartvelio: Demokratie elektita prezidento Z.Gamsaĥurdia renversiĝas.
- Afganion unuigas la Norda Alianco.
- Kameruno, Kongolo Brazavila, Malio : Unuaj multpartiaj elektoj.
Datitaj
Aŭgusto
- En aŭgusto, la ŝtatestroj de la Sud-Afrika Evolu-Kunordiga Konferenco kunvenis en Windhoek, Namibio, kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la novan organizaĵon, la Sud-Afrika Evolu-Komunumo.
Oktobro
- 31-a de oktrobro : Frumatene komenciĝis armita konflikto inter Inguŝio kaj Nord-Osetio en la sudo de Rusio. Kvankam la milita fazo daŭris nur 6 tagojn, la streĉo de rilatoj daŭras ĝis nun.
Decembro
- 1-a. UN-rezolucio kondamnas la serbojn kiel ĉefagresanfojn, en Bosnio. El ia militregiono multiĝas raportoj pri sistemaj perfortoj de virinoj kaj pri koncentrejoj.
- 2-a. Germana parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 3-a. Eksa GDR-ĉefo Honecker en proceso neas ĉian kulpon pri politikaj viktimoj.
- 3-a. Nova leĝo permesas israelajn kontaktojn kun PLO-reprezentantoj. -
- 6-a. Hinduoj detruas moskeon en Ayodhya kaj kaŭzas tumultojn en Hindio, Pakistano kaj Bangladeŝo.
- 6-a. La svisa popolo voĉdonas kontraŭ ia aliĝo al Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 7-a. Prezidanto Kuĉan kaj liberaldemokratoj venkas en Slovenio.
- 8-a. JELCIN nomumas la reformemuton GAJDAR ĉefministro de Rusio.
- 9-a. Armitaj UN-trupoj invadas Somalion por helpi ai la malsatanta popolo.
- 10-a. Portugala parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 10-a. Rigorberta MENĈU, defendantino de la indiĝenaj rajtoj en Gvatemalo, ricevas - la Nobepacpremion.
- 10-a. La germana registaro ekmalpermesas novnaziajn grupiĝojn reage al iliaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj.
- 11-a. Sukcesa konferenco de Eŭropa Komunumo en Edinburgo.
- 13-a. La liĥtenŝtejna popolo voĉdonas por la aliĝo ai Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 15-a. Post solvo de la parlamenta krizo, la nova rusia ĉefministro ĈERNOMIRDIN promesas daŭrigi reformojn kun modifoj.
- 17-a. Reage al murdo de israela soldato fare de la radikala organizajo Hamas, la jerusalema registaro deportas 400 palestinanojn al Libano.
- 19-a. La nova prezidanto de Sud-Koreio nomiĝas KIM Jung Sam. Opoziciulo Kim Dae Jung fiaskas.
- 20-a. Prezidanto de Serbio Slobodan MILOŜEVIĈ reelektita. Opozicia kandidato Panid postulas nuligon de la, laŭ lia opinio, manipulutaj elektoj.
- 20-a. Unuafoje pluraj kandidatoj - prezentas sin en komunumaj elektoj en Kubo.
- 30-a. Brazila prezidanto COLLOR demisias sub premo de koruptada suspekto.
Naskiĝoj
Mortoj
- 16-a de februaro : Jânio QUADROS
- 6-a de aprilo : Isaac ASIMOV, sciencfikcia verkisto
- 23-a de aprilo : Satjaĵit RAY
- 28-a de aprilo : Francis BACON, pentristo
- 6-a de majo : Marlene DIETRICH
- 4-a de septembro: João MASIERO
- Árni BÖDVARSSON
- Albertino dos SANTOS MATIAS
----
1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1992
ja:1992年
ko:1992년
simple:1992
th:พ.ศ. 2535
1944Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Bulgarion eniras Soveta armeo
Naskiĝoj
- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS
Mortoj
- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND
----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - |