Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Werner Von Braun

Werner von Braun

Wernher Magnus Maximilian Freiherr von Braun (23-a de marto, 1912 - 16-a de junio, 1977) estis unu el la ĉefuloj pri la disvolvado de raketa teknologio kaj en Germanio kaj en Usono. Originale, germana sciencisto gvidanta la raketa programo de Nazia Germanio antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito, li eniris Usonon fine de la milito tra la tiam sekreta Operation Paperclip (Operacio Paperklipo). Li fariĝis naturalizita usona civitano kaj laboris sur la usona interkontinenta raketa programo antaŭ aliĝado al NASA. Hodiaŭ oni ĝenerale rigardas lin la patro de la usona kosma programo

23-a de marto

Historio > Tagoj > la 23-a de marto ---- La 23-a de marto estas la 82-a tago de la jaro (la 83-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 283 tagoj restas. Je la 23-a de marto okazis, interalie:

Eventoj


- 1868 : La subskribo de la Organika Ago kaŭz la fondo de la Universitato de Kalifornio.
- 1932 : Strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis nomon Esperanton.

Naskiĝoj


- 1857 : Gabriel DELANNE
- 1910 : KUROSAWA Akira, Japanio

Mortoj


- 1985: Zoot SIMS, Usono, ĵaza muzikisto
- 1993 : Hans Werner RICHTER, Germanio
- 2002 : Hilda KOŘÍKOVÁ

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 23-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.

Vidu ankaŭ jenon:


- 22-a de marto | 24-a de marto
- 23-a de februaro | 23-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Marto ja:3月23日 ko:3월 23일 simple:March 23 th:23 มีนาคม

16-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 16-a de junio ---- La 16-a de junio estas la 167-a tago de la jaro (la 168-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 198 tagoj restas. Je la 16-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1903 : Fondita unua Esperanto-Societo en Peruo
- 1963 : Valentina TERESHKOVA fariĝis la unua virino vojaĝi en la kosmon

Naskiĝoj


- 1829 : GERONIMO, apaĉo
- 1840 : Ernst Otto SCHLICK, inĝeniero
- 1874 : Arthur MEIGHEN, 9-a ĉefministro de Kanado
- 1938 : Joyce Carol OATES, verkistino

Mortoj


- 1979 : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 1991 : Adina MANDLOVÁ

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月16日 ko:6월 16일 simple:June 16 th:16 มิถุนายน

1977

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis komputilon Apple II.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 1-a de junio : Usono : Liv TYLER, aktorino

Mortoj


- 18-a de januaro : Svislando : Carl ZUCKMAYER, germana verkisto.
- 24-a de februaro: Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- 29-a de marto : Eugen WÜSTER, aŭstra sciencisto, esperantisto.
- 11-a de aprilo : Jacques PRÉVERT, franca poeto.
- 5-a de majo : Ludwig ERHARD, 2-a kanceliero de Federacia Respubliko Germanio.
- 10-a de majo : Joan CRAWFORD, usona aktorino.
- 16-a de junio : Werner von BRAUN, usona raketinĝeniero.
- 19-a de junio : Ali Ŝariati, religia sociologo
- 2-a de julio : Vladimir NABOKOV, usona verkisto.
- 16-a de aŭgusto : Elvis PRESLEY, usona kantisto.
- 16-a de septembro : Francio : Maria CALLAS, usona operkantistino.
- 5-a de novembro : René GOSCINNY, franca bildliteraturisto.
- 20-a de novembro : Maxie WANDER, aŭstra verkistino.
- 19-a de decembro : Jacques TOURNEUR, franca reĝisoro.
- 25-a de decembro : Svisio : Charlie CHAPLIN, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo. ----
1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1977 ja:1977年 ko:1977년 simple:1977 th:พ.ศ. 2520

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Naziismo

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (NSDAP, Nacisocialisma Germana Laborista partio). La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo.

Ĉefaj trajtoj de la naziismo

Hans FRANK diris en la Nürnberg-a proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn :
- rasismo, precipe antisemitismo, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj "plimultigo" de la reganta raso en la vivospaco
- antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. rasteorio)
- eŭtanazio kaj eŭgenetiko, "rashigenio"
- kontraŭmarksismo/kontraŭkomunismo/kontraŭbolŝevismo
- totalismo: ĉio regata de ŝtato, rifuzo de demokratio, unupartiismo. Neekzisto de konkuraj sindikatoj kaj liberaj komunikiloj
- gvidista principo/kredo je gvidisto (respondeco "suben", aŭtoritato "supren")
- forta emfazo de la "popola" elemento
- socidarvinismo
- defendo de "sango kaj tero"
- "politiko de vivospaco", "vivospaco en oriento"
- militismo
- parenceco al faŝismo La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio. La antisemitismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso". La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.

Enpotencigo de la naziismo

(vidu ankaŭ Historio de Germanio) En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.

Principoj kaj pluevoluo

La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred ROSENBERG, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Josef GOEBBELS – taksis la libron de Rosenberg ne serioza. La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni RIEFENSTAHL "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).

Naziismo kaj Esperanto

Naziismo rigardis Esperanton lingvo de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. La germana Esperanta asocio provis pluvivi dank' al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert WOHLFAHRT (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio. Vere, nur la juna naiveco de Wohlfahrt povas kredi ke Naziismo permesis la ekzistadon de Esperanto. Pamfletoj citante Hitleron estis disdonita tra la Germanio dirante: :Atentu Esperantistoj! :Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno. :Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin. :El :Adolf Hitler: Mein Kampf (Mia batalo) :Unua volumo, ĉapitro 11 "Popolo kaj raso"

Ligoj


- [http://www.ns-archiv.de Dokumentoj pri naziismo]
- [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
- [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto] vidu ankaŭ: Pioniroj de la nazia ideologio, Eduko dum la naziismo, svastiko, GOTTFRIED Feder Kategorio:Politiko ja:ナチズム simple:Nazism

Dua Mondmilito

Dua Mondmilito - Konflikto dum 1939 - 1945 inter la Akso (la potencoj de centra Eŭropo kaj Japanio), kaj la Alianco (potencoj de okcidenta Eŭropo, Sovetunio kaj Usono).

Politikaj bazoj de la milito

Post la Unua Mondmilito la ekonomia kaj politika situacioj en diversaj eŭropaj landoj estis tre malfacila, kaj en pluraj landoj la demokratio malvenkis kontraŭ diktaturaj reĝimoj. Unu el tiu estis la nacisocialisma reĝimo de Adolf Hitler en Germanio, ekde 1933. La plej baza principo de lia ideologio estis antisemita rasismo, kiu dividis la homaron en fruktodonajn ("arjoj", t.e. nejudaj blankuloj), pasivajn (azianoj, afrikanoj) kaj danĝerajn (ĉefe la judoj) rasojn. Judismo, sed ankaŭ kristanismo, kapitalismo, liberalismo kaj komunismo estis nomataj kreaĵoj de "la judo", por konkeri la mondan regadon. Sekve Hitler persekutis precipe judojn (fakte tiujn, kiuj genealogie havis judajn praulojn; fine estis mortigitaj 4-6 milionoj), sed ankaŭ aliajn "rasojn" kaj ĝenerale tiujn, kiuj provis rezisti la reĝimon. Hitler Aliaj trajtoj de la nacisocialismo pli similas al pli fruaj ekstremistaj tendencoj: la ekspansiismo teritoria, la provo sendependiĝi ekonomie (aŭtarkismo), la agresema propagando. La eksterpolitika koncepto de Hitler estis konkeri Ruslandon, grandparte ekstermi ties loĝantaron kaj koloniigi ĝin per germanoj aŭ aliaj "arjoj". En Italio, kvankam subteninte la venkantojn de la unua mondmilito, fine diktatoriĝis Benito MUSSOLINI, kun vizio pri la starigo de nova Romia Imperio. Mussolini simile kredis je la supereco de la itala popolo, kaj vidis similaĵojn kun Hitler, speciale en la kontraŭado al komunismo. En 1936, Italio kaj Germanio traktatis por kune kontraŭstari komunismon. La kunlaboron inter la du landoj oni nomis la Akso, ĉar la linio inter Berlino kaj Romo estus akso, ĉirkaŭ kiu la sorto de la tuta Eŭropo ŝpinus. Germanio kaj Italio armis sin, la ceteraj potencoj en Eŭropo devis do fari same. Japanio havis imperiismajn dezirojn por esti la reganto en la Pacifiko. En septembro 1940, ĝi aliĝis la Akson je la Tripartia Pakto inter Japanio, Germanio kaj Italio, sub kiu Italio kaj Germanio agnoskis la rajton de Japanio krei ordon en Azio, kaj reciproke Japanio agnoskis la rajton de Germanio kaj Italio establi novan ordon en Eŭropo.

Invado

La 23-an de aŭgusto, 1939, Germanio kaj Sovetunio subskribis la pakton Molotov-Ribbentrop. Publike, ĝi estis pakto de neagreso, sed ĝi inkluzivis sekretan parton, en kiu Germanio kaj Sovetunio konsentis disdividi Pollandon inter si. La 1-an de septembro 1939, Germanio sen ajna provoko invadis kaj okupis sian duonon de Pollando laŭ la pakto. Francio kaj Britio antaŭe promesis garantiojn al Pollando, kaj do la 3-an de septembro, ili deklaris militon kontraŭ Germanio. La 17-an de septembro, Sovetunio invadis la duan duonon de Pollando. Varsovio falis la 27-an de septembro. Hitler tiam lanĉis atakon kontraŭ Norvegio kaj Danlando, kiuj falis vintron 1940. Majon, Germanio atakis la beneluksajn landojn, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo falis poste. Ili kaptis Parizon tiujunie. Germanio tiam komencis kontraŭ Britio bombadon, kiu malfortigis la landon, sed ne kapitulacigis ĝin. Marton de 1941 Bulgario membriĝis en la Akso.

Usono

La politiko de Usono estis oficiale neŭtrala dum la 1930aj. Dum la granda armiĝo de Eŭropo, Usonaj fabrikoj profitis vendante armilojn al ambaŭ flankoj, sed pli multe al Britio. La neŭtrala politiko de "pagu-portu" aplikiĝis post la invado de Pollando. Usono, kvankam oficiale neŭtrala dum la fruaj tagoj de la milito, ne pruntedonis monon nek armilojn al minacaj landoj, tial do, ne al la Aksaj potencoj. UsonoJapanio atakis Usonon la 7-an de decembro, 1941 (la atako kontraŭ Pearl Harbor), kaj la sekvan tagon Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. La saman semajnon, Germanio kaj Italio deklaris militon kontraŭ Usono, kaj Usono reciprokis.

1942

atako kontraŭ Pearl HarborLa Akso atingis sian plej grandajn sukcesojn dum 1942. Japanio havis grandan imperion en la Pacifiko, kaj regis grandan parton de Ĉinio. Germanio posedis Francion, Pollandon, Skandinavion, kaj nordan Afrikon. Italio posedis teritoriojn en Afriko kaj fidelis al la Akso. Krom Svislando, Sovetio kaj Britio, la ceteron de Eŭropo regis la Akso. Germanio tiam invadis Sovetion. La unuaj etapoj de la kampanjo estis tre sukcesaj: la ukrajnoj bonvenigis la germanojn kiel liberigantojn kontraŭ la sovetoj. Kampanjoj al Moskvo ne sukcesis, do Hitler puŝis suden. Li sieĝis Stalingradon, sed februaron de 1943 la Nazioj devis rezigni sian sovetan kampanjon, kaj kiel eĥo de la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, sin turnis okcidenten, ĉasitaj de la Ruĝa Armeo. La Alianco kontraŭbatalis per malgrandaj paŝoj. Usono insulon post insulo elpuŝis Japanion kaj subtenis ĉinajn armeojn en norda Ĉinio kontraŭ Japanio. En norda Afriko, Usona kaj Brita armeoj fine venkis Germanion kaj ĝian plej gravan generalon Erwin ROMMEL en la dezertoj tie. En 1943 Italio sub Viktoro Emanuelo la 3-a kaj Pietro BADOGLIO ŝanĝis la flankon; la Alianco sukcesis liberigi Sicilion kaj, dum 1944, ankaŭ Romon.

T-Tago kaj Eŭropa Kampanjo

Dum la sovetianoj iom post iom pelis la germanojn en la orienta fronto, la okcidenta silentis. La silento rompiĝis la 6-an de junio 1944. La Alianco lanĉis la plej grandan invadon en historio, de la suda bordo de Anglio trans la Manikon kontraŭ la Normandia bordo en Francio, inter Le Havre kaj Cherbourg /Ŝerbur/. Tiom da ŝipoj sidis sur la Maniko, ke germana komandanto rigardante radaron komentis "tiom da ŝipoj ne ekzistas". La Alianco sukcesis tiutage preni sufiĉe da tero por daŭre alterigi pluajn ekipaĵojn kaj trupojn. La someron kaj aŭtunon de 1944, la Alianco puŝis germanojn el Francio. Granda batalo en norda Francio okazis novembron de 1944, la germana defendo de la patrujo malfortiĝis kaj la Aliancanoj rompis ĝian linion. Aprile, la okcidenta fronto atingis la riveron Elbo. Sovetaj soldatoj samtempe atingis Berlinon. Hitler memmortigis sin la 30-an de aprilo 1945. Berlino falis la sekvan tagon. Senkondiĉan kapitulacon devis akcepti kaj subskribi la germanaj aŭtoritatoj la 8-an de majo 1945. Tiam, la milito en Eŭropo finiĝis.

Fino

8-an de majo Japanio someron de 1945 estis perdinta ĉiujn siajn posedaĵojn, tamen ne kapitulacis. Kamikazoj atakis la usonajn batalŝipojn alproksimiĝintajn la japanan landon. La someron de 1945, Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon. Japanio ne reagis, kaj la 6-an de aŭgusto, Usono lanĉis por la unua fojo en historio atoman bombon kontraŭ la urbo Hiroŝimo. Centoj da miloj pereis pro nur unu bombo. Japanio ankoraŭ ne respondis, kaj la 9-an de aŭgusto dua atombombo falis en Nagasaki. Malmultajn tagojn poste, Japanio kapitulacis, kaj la dua mondmilito finiĝis.

Poste

La fino de la Dua Mondmilito estis la komenco de la Malvarma Milito inter la okcidentaj potencoj kaj la socialismaj landoj de orienta Eŭropo. Germanio restis dividita dum 45 jaroj, kaj reunuiĝis nur en 1990. En Novjorko, la landoj de la mondo starigis UNon por preventi ian trian mondmiliton kaj krei ordon. La Malvarma Milito inter la demokrataj landoj kaj komunismaj manifestiĝis en veraj militoj inter Usono kaj komunismaj reĝimoj en Koreio kaj Vjetnamio. La dua mondmilito influas la nunan staton de la mondo, kie landlimojn kaj politikajn strukturojn influis la postresto de la milito.

Gravaj kampanjoj


- Septembra kampanjo, "Fall Weiss"
- Operaco Weserübung
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Balkana kampanjo, "Unternehmen Marita"
- Operaco Barbaroso
- Nord-Afrika kampanjo
- Itala kampanjo
- Operaco Overlord

Bataloj


- Ardena ofensivo
- Batalo de Francio, "Fall Gelb"
- Batalo de Dunkirko, "Dynamo"
- Batalo de Britio
- Batalo de Kreto
- Batalo de Smolensk
- Batalo de Minsko
- Batalo de Kievo
- Batalo de Moskvo
- Dua Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Stalingrado
- Tria Batalo de Ĥarkovo
- Batalo de Kursko
- Unua Batalo de Alameino
- Dua Batalo de Alameino
- Batalo de Normandio, "T-Tago" aŭ "Operacio Overlord"
- Batalo de Tali-Ihantala
- Batalo de Arnhemo
- Batalo de Montekasino
- Batalo de Varsovio
- Batalo de Berlino
- Batalo de Leyte
- Batalo de Peleliu
- Batalo de Iwo Jima
- Batalo de Okinawa
- Batalo de Lugou-ponto
- Batalo de Ĉangŝa
- Batalo de Cent Regimentoj
- Batalo de Milne Bay
- Batalo de Prachuab Khirikhan

Sieĝoj


- Sieĝo de Varsovio
- Sieĝo de Leningrado
- Sieĝo de Lvovo
- Sieĝo de Modlin
- Sieĝo de Novorossijsk
- Sieĝo de Odeso
- Sieĝo de Sevastopolo
- Sieĝo de Tobruko

Mararmeaj bataloj


- Batalo de Plata-Rivero
- Unua Batalo de Narviko
- Dua Batalo de Narviko
- Batalo de la Atlantiko
- Batalo de Kabo Matapan
- Batalo de Pearl Harbor
- Batalo de la Korala Maro
- Batalo de Midway
- Batalo de la Komandorskaj Insuloj
- Batalo de Guadalcanal
- Batalo de Samar

Gravaj kampanjoj de bombardado


- Varsovio
- Roterdamo
- Coventry
- Londono "The Blitz" kaj la V1 kaj V2 kampanjo
- Baedeker raids
- Pearl Harbor
- Stalingrado 23-an de aŭgusto 1942
- Helsinkio februaro 1944
- Talino februaro ĝis marto 1944
- Narva marto 1944
- Tokio
- Hamburgo
- Kassel
- Rostock
- Lübeck
- Dresdeno
- Hiroŝimo
- Nagasako
- Ĉongkingo

Defendaj linioj


- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Atlantika muro
- Gustava linio
- Maginot-linio
- Arpada linio en la Karpatoj, Transilvanio. La Ruĝa Armeo preterpasis ĝin.

Interesaĵoj


- La dua mondmilito daŭris precize 2 194 tagojn (1-a de septembro 19392-a de septembro de 1945).
- 70 ŝtatoj partoprenis en la milito, el tio 30 ŝtatoj aktive partoprenis en la militaj operacioj.
- La militaj operacioj okazis en la teritorio de 40 ŝtatoj.
- Sole 6 ŝtatoj restis neŭtralaj (Hispanio, Irlando, Portugalio, San-Marino, Svedio, Svislando kun Liĥtenŝtejno).
- Sume 110 milionoj da homoj estis vokitaj en la armean deĵoron.
- Lige al la dua mondmilito pereis 50 milionoj da homoj, vunditaj estis 35 milionoj da homoj.
- La rektaj militelspezoj sumiĝis je proksimume 1 biliono da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ


- Joseph GOEBBELS
- Reinhard HEYDRICH
- Heinrich HIMMLER
- Adolf HITLER
- SS Kategorio:Milito Kategorio:Militoj Kategorio:Naziismo als:Zweiter Weltkrieg ja:第二次世界大戦 ko:제2차 세계 대전 ms:Perang Dunia II simple:World War II th:สงครามโลกครั้งที่สอง

NASA

La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) (fondita 1958) estas la oficiala usona agentejo de aerospaca esplorado kaj studo. Ĝi estas nemilita organizo, tamen ĝi faras militajn kaj nemilitajn misiojn.

Vizio kaj Misio

La vizio de NASA estas "plibonigi vivon tie ĉi, etendi vivon tien, kaj trovi vivon preteren" Ĝia misio estas "kompreni kaj protekti nian hejman planedon, esplori la Universon, serĉi por vivo, kaj inspiri la sekvantan generacion de esploristoj".

Historio

Kosma Konkurso

Post la monde unua lanĉo de homfarita satelito, Sputnik-1, je la 4-a de oktobro, 1957, la atento de Usono turniĝis al siaj propraj novmaturaj kosmaj penoj. La Usona Kongreso, alarmita de la perceptita minaco al usona sekureco kaj teknologia estreco, urĝigis tujan kaj rapidan agadon; Prezidento Dwight D. EISENHOWER kaj liaj konsilantoj konsilis pli intencajn rimedojn. Kelkaj monatoj de debato produktis konsenton ke nova federala agentejo bezoniĝas por fari ĉiujn ne-militajn agadojn en la kosmo. Je la 29-a de julio, 1958, Prezidento Eisenhower subskribis la 1958-an Akton pri la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA). Kiam ĝi efektiviĝis je la 1-a de oktobro, 1958, NASA konsistis ĉefe el kvar laboratorioj kaj proksimume 8 000 oficistoj de la 46 jaraĝa esplora agentejo por aeronaŭtiko, la Usona National Advisory Committee for Aeronautics (Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko). Fruaj programoj de NASA estis esplorado pri homa kosmoflugado (la Kosma Konkurso) kaj estis faritaj sub la premo de konkuro inter Usono kaj Sovetio kiu ekzistis dum la Malvarma Milito. La Mercury (merkura) programo, komencita dum 1958, ekkondukis NASA-on laŭ la pado de homa kosma esplorado kun misioj konstrukciitaj por simple malkovri ĉu homoj povas daŭrvivi en la kosmo. Je la 5-a de majo, 1961, kosmonaŭto Alan B. SHEPARD Jr. fariĝis la unua usonano en la kosmo kiam li pilotis Freedom 7 (Liberecon 7) dum 15 minuta suborbita flugo. John GLENN fariĝis la unua usonano por orbiti la teron je la 20-a de februaro, 1962 dum 5-hora flugo en Friendship 7 (Amikeco 7). Post kaim la projekto Merkuro pruvis ke homa kosmoflugo estas ebla, projekto Gemini (Ĝemeloj) lanĉiĝis por fari eksperimentojn kaj ellabori aferojn rilatajn al la luna misio. La unua ĝemela flugo kun enveturilaj kosmonaŭtoj, Gemini III (Ĝemeloj III) estis flugita de Virgil "Gus" GRISSOM kaj John W. YOUNG je la 23-a de marto, 1965. Naŭ aliaj misioj sekvis, montrante ke daŭraj homaj kosmoflugoj eblas, pruvante ke rendevuo kaj kupliĝo enkosma eblas, kaj kolektante medicinajn datumojn pri la efikoj de senpezeco al homoj.

Projekto Apollo

Post la sukceso de la programoj Mercury kaj Gemini, la Projekto Apollo komenciĝis por provi fari interesaĵojn en la kosmo kaj eble sendi homojn ĉirkaŭ (sed ne sur) la Lunon. La celo de la projekto Apollo radike ŝanĝiĝis post la anonco de la tiama prezidento John F. KENNEDY la 25-an de majo, 1961, ke Usono devis celi "allunigi homon kaj revenigi lin sekure al la Tero" antaŭ la jaro 1970. Tiel Apollo iĝis programo por meti homojn sur la Lunon. La projekto Gemini komenciĝis nelonge post tio kun la celo de provizi kosmoŝipon por provi teĥnikojn necesajn pro la novaj misionoj de la programo, nun multe pli malsimplaj. projekto Gemini]] Post ok jaroj de teĥnikoprovaj misionoj, inkluzivante la unuan perdon de astronaŭtoj dum la historio de NASA (la lanĉeja fajro de Apollo 1), la programo Apollo sukcesis je ĝiaj celoj kiam la misiono Apollo 11 allunigis du astronaŭtojn, Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN, la 20-an de julio, 1969 kaj sekure revenigis ilin al la Tero la 24-an de julio. La unuaj vortoj de ARMSTRONG post kiam li eliris la kosmoŝipon Eagle kaptis la historiecon de la okazo: "That's one small step for [a] man, one giant leap for mankind." (Tio estas unu eta paŝo por homo, unu grandega salto por la homaro.) Dek du homoj piediris sur la Luno antaŭ la fino de la programo Apollo en decembro de 1972. NASA estis gajninta la lunan konkurson, kaj en ia senco tio ĉi lasis ĝin sen direkto, aŭ minimume sen la publika atento kiu necesis por garantii grandajn budĝetojn de la Usona Kongreso. Post kiam Lyndon B. JOHNSON forlasis sian oficon, NASA perdis sian ĉefan politikan subtenanton; kaj Werner von Braun estis movigita al ofico pripropagandi en Vaŝingtono. Planoj por ambiciaj sekvaj projektoj konstrui kosmostacion, estigi lunan bazon, kaj lanĉi homan mision al Marso antaŭ 1990 proponiĝis sed kun la fino de aĉetado de ekipaĵoj por Saturn kaj Apollo, ne estis kapablo subteni tiujn ĉi planojn. La kvazaŭ-katastrofo de Apollo 13, kie oksigenujo eksplodis kaj preskaŭ kondamnis ĉiujn tri kosmonaŭtojn, helpis rekapti atenton kaj zorgon. Kvankam misioj ĝis Apollo 20 estis planitaj, Apollo 17 estis la lasta flugi sub la flago de Apollo. La programo finiĝis pro budĝetaj malpliiĝoj (parte pro la Vjetnama Milito) kaj deziro disvolvigi reuzeblan veturilon.

Aliaj Fruaj Misioj

Kvankam la vasta plimulto da la budĝeto de NASA elspeziĝis por homa kosmoflugo, jam estas multaj robotaj misioj instigitaj de la kosma agentejo. En 1962, la misio de Mariner 2 lanĉiĝis kaj fariĝis la unua kosmoveturilo fari preterflugon de alia planedo -- ĉi kaze Venuso. La Ranger (Vagkontrolist), Surveyor (Termezuristo), kaj Lunar Orbiter (Luna Orbitanto)- misioj estis esencaj por taksi lunajn kondiĉojn antaŭ penado de Apolonaj surluniĝoj kun homoj surveturilaj. Poste la dua Viking probes (vikingaj sondiloj) surplanediĝis sur la surfaco de Marso kaj sendis kolorajn bildojn reen al Tero; sed eble pli imponaj estis la misioj de Pioneer (Pioniro) kaj aparte Voyager (Vojaĝistoj) kiuj vizitis Jupiteron, Saturnon, Uranon, Neptunon alsendante sciencajn informojn kaj kolorajn bildojn. Malgajninte la kosman konkurson, Sovetio devis, kune kun Usono, ŝanĝi la aliran manieron. Je la 17-a de julio, 1975 Apolona veturilo (uzita tiel post nuligado de planitaj lunaj flugoj) endokiĝis al al Sovetia Soyuz 19 kosmoveturilo. Kvankam la Malvarma Milito daŭris multaj pliajn jarojn, tiu ĉi estis gravega punkto en la historio de NASA kaj multo da la posta kooperacio en kosma esplorado kiu ekzistas hodiaŭ ekis de tiu ĉi misio. La unua kosmostacio de Usono, Skylab, estis okupata de la fino de Apolono ĝis la malfruaj 1970-oj.

Naveda Erao

La kosma navedo fariĝis la plej grava fokuso de NASA dum la malfruaj 1970-oj kaj la 1980-oj. Planita esti ofte lanĉebla kaj plejparte reuzebla veturilo, kvar kosmaj navedoj konstruiĝis antaŭ 1985. La unua lanĉita, Colombia, faris tiel je la 12-a de aprilo, 1981. La navedo ne estis ĉiam bona novaĵo por NASA -- flugoj estis multe pli kosta ol unue prognozita, kaj eĉ post la 1986-a Challenger-a katastrofo emfazis la riskon de kosmoflugo, la publiko refoje perdis intereso dum la misioj aperis ordinariĝi. Laboro komencis sur Kosmostacio Libereco (Space Station Freedom) kiel fokuso por la stabizita kosma programo, sed interne de NASA estis argumento ke tiuj ĉi projektoj okazis koste de pli inspiraj senstabaj misioj tiel kiel la Voyager sondiloj. Eĉ sen la Challenger, la malfruaj 1980-oj markis malaltan punkton por NASA. Malgraŭ ĉio, la navedo uziĝis lanĉi progresindikajn projektojn tiel kiel la Kosma Teleskopo Hubble (Hubble Space Telescope) (KTH). La KTH kreiĝis kun relative malgranda budĝeto de $2 miliardoj sed kontinuas funkcii de 1990 kaj de tiam dilektis kaj sciencistojn kaj la publikon. Iuj bildoj kiuj ĝi resendis jam fariĝas kvazaŭ-legenda, tiel kiel la ekfosaj hubelaj bildoj de forega kampo (Hubble deep field images). La KTH estas kunan projekton inter EKA kaj NASA, kaj ĝia sukceso estas paviminta la vojon al pli bona kunlaborado inter la agentejoj. En 1995 Rus-usonaj interagoj refoje atingiĝis komence de la Naved-MIR-aj misioj, kaj unufoje plu Rusa veturilo (ĉi tempe plene plumizita kosma stacio) endokiĝis kun usona veturilo. La kooperacio kontinuas ĝis hodiaŭ, kun Rusio kaj Usono, kiuj estas la du plej grandaj partneroj en la plej granda kosma stacio iam konstruita -- la Internacia Kosma Stacio (International Space Station) (IKS). La forteco de ties kooperacio pri tiu ĉi projekto estis eĉ evidenta kiam NASA komencis dependi de Rusaj lanĉaj veturiloj servi la IKS post la 2003 Kolombia katstrofo, kiu surterigis la navedan veturilaron dum longe pli ol du jaroj. Kostante pli ol cent miliardoj da dorloroj, estas estinte de tempo al tempo malfacile al NASA pravigi la IKS. La loĝantaro larĝe estas ĝis nun malfacile impresi kun detaloj de kosmaj sciencaj eksperimntoj, preferante novaĵon de grandaj projektojn al ekzotaj lokoj. Eĉ nun, IKS ne povas loĝigi tiom da sciencistoj kiom planita. Dum multo da la 1990-oj, NASA alfrontis malgrandiĝantajn jarajn budĝetojn pro zonstreĉado ĉe la Usona Kongreso en Vaŝingtono. Responde, la naŭa administranto de NASA, Daniel S. GOLDEN, pioniris la agmanieron de "pli rapida, pli bona, pli malmultekosta" kiu ebligis al NASA redukti la koston dum ankoraŭa liverado de larĝa vario de aerokosmaj programoj. Tiu agmaniero kritikiĝis kaj re-taksiĝi post la duopaj perdoj de Mars Climate Orbiter (Marsa Klimata Orbitilo) kaj Mars Polar Lander (Marsa Polusa Algrundilo) en 1999.

Estonteco de NASA

La plej publike inspiraj misioj de NASA dum lastatempaj jaroj jam estas la misio Mars Pathfinder (Marsa Padtrovanto) en 1997. Ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo eldonis bildojn de la algrundilo forsendanta ĝian vagilon, Sojourner (Pasloĝanto), esplori la surfacon de Marso en maniero neniam antaŭe farita ĉe iu ekster-tera loko. Malpli publike aklamita sed farante sciencon de 1997 ĝis nun 2005 estas la Mars Global Surveyor (Marsa Globa Termezuranto) orbitilo. De 2001, la orbitana Mars Odyssey (Marsa Odiseado) esploras pri evidentaĵoj de pasinta aŭ nuna akvo kaj vulkana aktiveco sur la ruĝa planedo. NASA anticipas kontinuan esploradon de la ruĝa planedo kun pli da kosmoveturiloj tiel kiel la Mars Reconnaissance Orbiter (Marsa Rekognoska Orbitilo), kiu atingos Marson en 2006. La katastrofo de la kosma navedo Kolombio en 2003, en kiu mortis sep kosmonaŭtoj kaj kiu kaŭzis 29 monatan paŭzon de kosmonavedaj flugoj, ekagigis seriozan retaksadon de la prioritatoj. La Usona registaro, variaj sciencistoj, kaj la publiko, ĉiuj konsideris la estontecon de la kosma programo. Je la 14-a de januaro, 2004, dek tagoj post la grundiĝo de la unua Mars Exploration Rover (Marsa Esplorada Vagilo), Spirit (Spirito) (la dua estis Opportunity (oportuneco) ), prezidento George W. BUSH anoncis novan planon por la estonteco de NASA, nomita la Vision for Space Exploration (Vizio pri Kosma Esplorado). Laŭ tiu ĉi plano, homoj reiros al la Luno antaŭ 2020, kaj starigos antaŭpostenojn kiel testilon kaj eventualan rimedon por estontaj misioj. La kosma navedo emeritiĝos en 2010 kaj la Crew Exploration Vehicle (Laborista Esplorada Veturilo) anstataŭos ĝin antaŭ 2014, kapabla kaj de endokiĝo kun IKS kaj de forveturado de Tera orbito. La estonteco de IKS estas iom malcerta -- konstruado kompletiĝos, sed preter tio estas malpli da certeco. Kvankam la plano unue alfrontis skeptikecon de Usona Kongreso, en malfrua 2004, Kongreso konsentis provizii ties ekajn monprovizojn por la unua jaro. Esperante sproni novenkondukon de la neregistara komerca sektoro, NASA estigis serion de Centjaraj Defioj (Centenial Challenges), priteknologiaj premioj por neregistaraj teamoj, en 2004. La Defioj inkludas taskojn kiuj estos utilaj por efektivigado de la Vizio de Kosma Esplorado, tiel kiel konstruo de pli rendimenta kosmonaŭta ganto.

NASA-partoj

La NASA-centro troviĝas en Vaŝingtono kaj krome ekzistas pli ol dek aliaj centroj kaj laboratorioj el kiuj plej gravaj estas:
- John F. Kennedy Space Center, Florido
- Ames Research Center, Moffett Field, Kalifornio
- Dryden Flight Research Center, Edwards, Kalifornio
- Goddard Space Flight Center, Greenbelt, Maryland
- Jet Propulsion Laboratory, proksime al Pasadena, Kalifornio
- Lyndon B. Johnson Space Center, Houston, Teksaso
- Langley Research Center, Hampton, Virginio
- Glenn Research Center, Cleveland, Ohio
- George C. Marshall Space Flight Center, Huntsville, Alabamo
- Michoud Assembly Facility, New Orleans, Luiziano
- John C. Stennis Space Center, Bay St. Louis, Misisipio
- Wallops Flight Facility, Wallops Island, Virginio

Kosmoflugaj Misioj de NASA

Homa kosmoflugado


- Mercury program (Programo Merkuro)
- Gemini program (Programo Gemeloj)
- Projekto Apollo (Projekto Apolono)
- Skylab (Ĉiel-labo)
- Kosmopramo (Space Shuttlee)
- Internacia Kosmostacio

Œdipe roi (Pasolini)

Œdipe roi est un film italien réalisé par Pier Paolo Pasolini en 1967. Il est inspiré de la tragédie de Sophocle portant le même nom (voir Œdipe roi) et plus spécifiquement du mythe d'Œdipe. Le film a été tourné au Maroc, Pasolini choisissant pour décor des ruines antiques en l'état, sans chercher à les rénover ou utiliser des décors fictifs - ce qui lui confère une atmosphère étrange, presque mystique.

Résumé

Les premières scènes montrent le bonheur d'un nouveau né jouant avec sa mère au début du , puis l'irruption du père jaloux en uniforme militaire, figure austère et symboliquement violente. On est ensuite transporté dans la grèce antiqueŒdipe, fils du roi de Thèbes, encore bébé et voué à la mort suite à une prophétie prévoyant le meurtre du père et l'inceste avec la mère, est discretement sauvé et receuilli par la famille royale de Corinthe. Devenu adulte, le jeune homme prend connaissance de la prophétie et cherche à s'éloigner de ceux qu'il croit être ses parents. Guidés par le hasard et le destin, ses pas le mènent vers Thèbes. Sur la route il tue un homme suite à une altercation - sans savoir qu'il sagit de son véritable père. Arrivé à Thèbes il libère la ville de l'opression d'une Sphinge et reçoit en récompense le trône de la ville ainsi que la main de la reine veuve - sans savoir qu'il s'agit de sa véritable mère. Mais bientôt la ville est touchée par le fléau de la peste: consultant un oracle, Œdipe après l'avoir nié de toute son âme fini par se rendre compte de la vérité: la prophétie s'est accomplie. Il se crève alors les yeux de desespoir et s'enfuit de la ville. Les dernières scènes, de retour au , montrent un homme aveugle joué par le même acteur que Œdipe, guidé par un jeune garçon à travers les rues d'une ville moderne.

Fiche technique


- Titre français : Œdipe roi
- Titre original : Edipo re
- Réalisation et Scénario : Pier Paolo Pasolini
- Inspiré par la tragédie Œdipe roi de Sophocle et par le mythe d'Œdipe.
- Assistant réalisateur : Jean-Claude Biette
- Producteur : Alfredo Bini
- Images : Giuzeppe Ruzzolini
- Montage : Nino Baragli
- Opérateur : Otello Spila
- Décors : Luigi Scaccianoce
- Musique : Quator en ut majeur K 465 de Mozart, chants populaires roumains, musique japonaise ancienne
- Extérieurs : Italie du Nord et Maroc
- Intérieurs : Studios Dino de Laurentiis Cinematografica S.p.A.
- Procédé Eastmancolor
- Film italien
- Durée : 104 minutes
- Date de sortie : 1967
- Genre : drame

Distribution


- Franco Citti : Œdipe
- Silvana Mangano : Jocaste
- Alida Valli : Mérope
- Carmelo Bene : Créon
- Julian Beck : Tirésias
- Luciano Bartoli : Laïus
- Francesco Leonetti : Serviteur de Laïus
- Ahmed Bellashmi : Polibe
- Gianddddomenico Davoli : Berger de Polybe
- Ninetto Davoli : Anghelos-Angelo
- Pier Paolo Pasolini : Le grand prêtre
- Jean-Claude Biette : un prêtre

Voir aussi


- Le mythe d'Œdipe ;
- La tragédie Œdipe roi de Sophocle. Oedipe roi Oedipe roi Oedipe roi Oedipe roi ja:アポロンの地獄

wagi sylwester low cost car hire slots zycie










































:: RELATED NEWS ::

Kjell Ingebretsen
Kjell Ingebretsen född 1943, svensk dirigent hovkapellmästare och operachef. Ingebretsen arbetade som professor vid Kungliga Musikhögskolan i Stockholm. Han tillträdde som operachef vid GöteborgsOperan 1996. Han tilldelades den kungliga medaljen Litteris et Artibus 2004.

Dirigent i urval


-
Jánoshalma
Jánoshalma
180px
ProvinsBács-Kiskun
Area132,21 km²
Invånare (
Kalocsa
Kalocsa
Bild:Kalocsa.jpg
ProvinsBács-Kiskun
Area53,18 km²
Invånare (2
Kecel
Kecel
Bild:Kecel.jpg
ProvinsBács-Kiskun
Area114,48 km²
Invånare (2001

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org