Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
William FAULKNER

William FAULKNER

Literaturo > Anglalingva Literaturo > William FAULKNER < Angla Lingvo ---- Angla Lingvo William FAULKNER [uiljem fokner] (naskiĝis la 25-an de septembro 1897 en New Albany, Misisipio, mortis la 6-an de julio 1962 en Oxford, Misisipo) estis usona verkisto. Liaj unuaj poeziaj kaj prozaj verkoj ne rikoltis grandan atenton, sed tio ŝanĝiĝis, kiam en 1929 aperis lia romano Sartoris, kiu – same kiel liaj sekvaj verkoj – temis pri la socia vivo de familioj en la Usona sudo. Krom verki romanojn, rakontojn kaj poemojn Faulkner ankaŭ elprovis sin kiel scenaristo en Hollywood. En la jaro 1949 William Faulkner estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en 1955 kaj 1963.

Listo de verkoj:


- Soldiers Pay (1926)
- Sartoris (1929)
- The Sound and the Fury (1929)
- As I Lay Dying (1930)
- Sanctuary (1931)
- Light in August (1932)
- Absalom, Absalom! (1936)
- The Unvanquished (1938)
- The Hamlet (1940)
- Intruder in the Dust (1948)
- Requiem for a Nun (1951)
- The Town (1957)
- The Mansion (1959)
- The Reivers (1962) FAULKNER WILLIAM ja:ウィリアム・フォークナー

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

25-a de septembro

---- Historio > Tagoj > la 25-a de septembro ---- La 25-a de septembro estas la 268-a tago de la jaro (la 269-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 97 tagoj restas. Je la 25-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1513: Vasco NUÑEZ DE BALBOA estas la unua eŭropano, kiu vidas Pacifikon.

Naskiĝoj


- 1749 : Abraham Gottlob WERNER
- 1890 : Wlodzimierz PFEIFFER
- 1897 : William FAULKNER, Usono
- 1911 : Aleksej LJAPUNOV, rusia matematikisto
- 1935 : Maj SJÖWALL
- 1944 : Michael DOUGLAS
- 1952 : Christopher REEVE

Mortoj


- 1898 : Hieronymus Theodor RICHTER
- 1970 : Erich Maria REMARQUE, Svislando
- 1983 : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 1986 : Nikolaj SEMJONOV, Nobel-premiito pri kemio de 1956

Specialaj tagoj kaj festoj


- Historio - Tagoj. ja:9月25日 ko:9월 25일 simple:September 25 th:25 กันยายน

1897

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1897 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1897 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL lasis Volapükon kaj ekesperantiĝis.
- Fondita en Louhans la unua Esperanto-Klubo de Francio.
- Unua Esperantisto en Santos.
- Unua Cionista Kongreso.
- Kreita Novromano.

Naskiĝoj


- Eŭropo : Milos LUKAS.
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- Norbert BARTHELMESS
- 4-a de februaro : Ludwig ERHARD
- 11-a de februaro : Emil POST, frua komputikisto
- 17-a de aprilo : Thornton WILDER
- 18-a de aprilo: Božena SKLENČKOVÁ
- 22-a de majo : Robert NEUMANN
- 31-a de majo: Lajos KÖKÉNY
- 24-a de julio : Amelia EARHART
- 2-a de aŭgusto : OOHAŜI Kaiziro
- 11-a de aŭgusto : Enid BLYTON
- 25-a de septembro : Usono: William FAULKNER
- 26-a de septembro : Japanio: KOBAJAŜI Tomeki
- 26-a de oktobro: Jakobo ŜAPIRO

Mortoj


- 17-a de junio : Sebastian KNEIPP ----
1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1897년

6-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 6-a de julio ---- La 6-a de julio estas la 187-a tago de la jaro (la 188-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 178 tagoj restas. Je la 6-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1923 : Sovetunio oficiale starigita
- 1964 : Malawi sendependiĝis
- 1966 : Malawi fariĝis respubliko.

Naskiĝoj


- 1866 : Beatrix POTTER, verkistino
- 1907 : Frida KAHLO
- 1923 : Wojciech JARUZELSKI, prezidento de Pollando
- 1925 : Bill HALEY, kantisto - Bill Haley and the Comets
- 1927 : Janet LEIGH
- 1937 : Vladimir ASHKENAZY, pianisto
- 1946 : George W. BUSH, prezidento de Usono

Mortoj


- 1415 : Jan HUS
- 1535 : Sir Thomas MORE, verkisto kaj filozofo
- 1854 : Georg OHM
- 1871 : Antônio de CASTRO ALVES
- 1893 : Guy de MAUPASSANT verkisto
- 1962 : William FAULKNER
- 1971 : Louis ARMSTRONG, ĵazmuzikisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Komoroj : Tago de sendependiĝo (1975)
- Malawi : Tago de sendependiĝo (1964)
- Malawi : Tago de la Respubliko (1966) ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月6日 ko:7월 6일 simple:July 6 th:6 กรกฎาคม

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Premio Nobel de Literaturo

Premio Nobel > Premio Nobel de literaturo < Literaturpremioj < Literaturo ---- La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik IBSEN, August STRINDBERG kaj Lev TOLSTOJ. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekomprenebla kaj donis ĝin ankaŭ al verkistoj kiel Dario FO kaj José SARAMAGO. Nun, kiam oni povas finfine legi la solan beletraĵon de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis/Nemeza - oni povas konstati, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de la doninto, ke "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj. La Premion Nobel de Literaturo estas donita laŭ decido de la Sveda Akademio.
Jenaj aŭtoroj ricevis la Premion Nobel de Literaturo:

1901-1920

: 1901 : Sully PRUDHOMME
: 1902 : Theodor MOMMSEN
: 1903 : Bjørnstjerne BJØRNSON
: 1904 : Frederic MISTRAL kaj José ECHEGARAY
: 1905 : Henryk SIENKIEWICZ
: 1906 : Giosuè CARDUCCI
: 1907 : Rudyard KIPLING
: 1908 : Rudolf EUCKEN
: 1909 : Selma LAGERLÖF
: 1910 : Paul HEYSE
: 1911 : Maurice MAETERLINCK
: 1912 : Gerhart HAUPTMANN
: 1913 : Rabindranath TAGORE
: 1914 : (ne aljuĝita)
: 1915 : Romain ROLLAND
: 1916 : Verner VON HEIDENSTAM
: 1917 : Karl GJELLERUP kaj Henrik PONTOPPIDAN
: 1918 : (ne aljuĝita)
: 1919 : Carl SPITTELER
: 1920 : Knut HAMSUN

1921-1940

: 1921 : Anatole FRANCE
: 1922 : Jacinto BENAVENTE
: 1923 : William Butler YEATS
: 1924 : Władysław Stanisław REYMONT
: 1925 : George Bernard SHAW
: 1926 : Grazia DELEDDA
: 1927 : Henri BERGSON
: 1928 : Sigrid UNDSET
: 1929 : Thomas MANN
: 1930 : Sinclair LEWIS
: 1931 : Erik Axel KARLFELDT
: 1932 : John GALSWORTHY
: 1933 : Ivan BUNIN
: 1934 : Luigi PIRANDELLO
: 1935 : (ne aljuĝita)
: 1936 : Eugene O'NEILL
: 1937 : Roger Martin DU GARD
: 1938 : Pearl S. BUCK
: 1939 : Frans Eemil SILLANPÄÄ
: 1940 : (ne aljuĝita)

1941-1960

: 1941 : (ne aljuĝita)
: 1942 : (ne aljuĝita)
: 1943 : (ne aljuĝita)
: 1944 : Johannes Vilhelm JENSEN
: 1945 : Gabriela MISTRAL
: 1946 : Hermann HESSE
: 1947 : André GIDE
: 1948 : Thomas Stearns ELIOT
: 1949 : William FAULKNER
: 1950 : Bertrand RUSSELL
: 1951 : Pär LAGERKVIST
: 1952 : François MAURIAC
: 1953 : Winston Leonard Spencer CHURCHILL
: 1954 : Ernest HEMINGWAY,
: 1955 : Halldor Kiljan LAXNESS
: 1956 : Juan Ramón JIMÉNEZ
: 1957 : Albert CAMUS
: 1958 : Boris PASTERNAK
: 1959 : Salvatore QUASIMODO
: 1960 : Saint-John Perse

1961-1980

: 1961 : Ivo ANDRIĆ
: 1962 : John STEINBECK
: 1963 : Giorgos SEFERIS
: 1964 : Jean-Paul SARTRE (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
: 1965 : Miĥail ŜOLOĤOV
: 1966 : Samuel Josef AGNON kaj Nelly SACHS
: 1967 : Miguel Angel ASTURIAS
: 1968 : KAWABATA Yasunari
: 1969 : Samuel BECKETT
: 1970 : Aleksandr SOLĴENICIN
: 1971 : Pablo NERUDA
: 1972 : Heinrich BÖLL
: 1973 : Patrick WHITE
: 1974 : Eyvind JOHNSON kaj Harry MARTINSON
: 1975 : Eugenio MONTALE
: 1976 : Saul BELLOW
: 1977 : Vicente ALEIXANDRE
: 1978 : Isaac Bashevis SINGER
: 1979 : Odysseus ELYTIS
: 1980 : Czesław MIŁOSZ

1981-2000

: 1981 : Elias CANETTI
: 1982 : Gabriel GARCIA MARQUEZ
: 1983 : William GOLDING
: 1984 : Jaroslav SEIFERT
: 1985 : Claude SIMON
: 1986 : Wole SOYINKA
: 1987 : Joseph BRODSKY
: 1988 : Nagib MAHFUZ
: 1989 : Camilo José CELA
: 1990 : Octavio PAZ
: 1991 : Nadine GORDIMER
: 1992 : Derek WALCOTT
: 1993 : Toni MORRISON
: 1994 : OE Kenzaburo
: 1995 : Seamus HEANEY
: 1996 : Wisława SZYMBORSKA
: 1997 : Dario FO
: 1998 : José SARAMAGO
: 1999 : Günter GRASS
: 2000 : GAO Xingjian

2001-2005

: 2001 : Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
: 2002 : KERTÉSZ Imre
: 2003 : John Maxwell COETZEE
: 2004 : Elfriede JELINEK
: 2005 : Harold PINTER

Vidu ankaŭ

Ekstera ligo


- http://www.nobel.se/literature/laureates/index.html (angle) Nobel ! ja:ノーベル文学賞 ko:노벨 문학상 th:รายชื่อผู้ได้รับรางวัลโนเบลสาขาวรรณกรรม

Premio Pulitzer

Literaturo > Literaturpremioj > Premio Pulitzer < Muziko ---- La Premio Pulitzer (angle: Pulitzer Prize) estas usona premiaro fondita de la ĵurnalisto kaj eldonisto Joseph PULITZER en la jaro 1917. Ĉiujare la Novjorka Columbia University honoras ĵurnalistojn, verkistojn kaj unu muzikiston per tiu ĉi premio. Famaj premiitoj:
- Edith WHARTON (1921)
- Edna FERBER (1925)
- Pearl S. BUCK (1932)
- Margaret MITCHELL (1937)
- John STEINBECK (1940)
- Upton SINCLAIR (1943)
- Tennessee WILLIAMS (1948 kaj 1955)
- Arthur MILLER (1949)
- Ernest HEMINGWAY (1953)
- Charles LINDBERGH (1954)
- William FAULKNER (1955 kaj 1963)
- Harper LEE (1961)
- Edward ALBEE (1967, 1975 kaj 1994)
- Norman MAILER (1969 kaj 1980)
- Sam SHEPARD (1979)
- John UPDIKE (1982 kaj 1991)
- Alice WALKER (1983]
- Toni MORRISON (1988)

Ekstera ligilo

[http://www.pulitzer.org www.pulitzer.org] (en) ja:ピューリッツァー賞

Dmitri Kabalevski

Dmitri Borissovitsj Kabalevski (Russisch Дмитрий Борисович Кабалевский, Transliteration Dmitrij Borisovič Kabalevskij; Sint-Petersburg, 30 december 1904 - Moskou, 14 februari 1987) was een Russisch componist.

Leven

Kabalevski, een zoon van een wiskundige bij een verzekeringsmaatschappij, had als kind al artistieke begaafdheid bijzonder voor de schilderijkunst en als dichter. Vanaf 1912 kreeg hij pianoles bij Selyanov aan het Skrjabin Muziekinstituut. In 1918 ging de hele familie naar Moskou. Op wens van de vader was hij eerst nog bezig met wiskunde en economie, maar vanaf 1921 speelde hij als stomfilmpianist in bioscopen en kon daarvan leven. In 1925 ging hij naar het conservatorium in Moskou, waar hij tot 1930 compositie bij Nikolaj Jakovlevitsj Mjaskovski en piano studeerde. Nadat hij zich als componist intussen een naam gemaakt had, werd hij in 1932 zelf leraar voor compositie aan het conservatorium van Moskou. Ook in de in 1932 gestichte componistenfederatie was hij zijn leven lang in verschillende functies bezig. In 1939 werd hij tot professor voor compositie beroepen en bleef in deze functie tot 1980. Hij was eveneens ook chef van de redactie van de tijdschrift "Sovjetskaja Musyka" en bleef in deze positie tot 1946. In 1940 werd hij ook lid van de Communistische Partij van de Sovjet-Unie. In het besluit van de partij van 1948, die het Formalisme in de werken van sommige componisten zoals Sergej Sergejevitsj Prokofjev en Dmitri Dmitrijevitsj Sjostakovitsj aanvechte, werd Kabalevski, ook als hij eerst in de kritiek stond, uiteindelijk niet als formalist verklaart. Hij was als partijlid in vele posities en functies, o.a. in 1956 was hij lid van het ministerie van cultuur van de Sovjet-Unie. Hij zet zich vooral voor pedagogische ontwikkeling in, wat in de stichting van een tijdschrift voor dit thema uitmunt. Hij werd vele malen onderscheiden, o.a. in de jaren 1946, 1949, 1951 en 1980 met de prijs van de overheid en in 1974 werd hem de titel Held van de socialistische arbeid toegekend.

Stijl

Aanvankelijk stond hij onder de invloed van zijn leraar Nikolaj Jakovlevitsj Mjaskovski, maar later oriënteerde hij zich meer en meer aan Sergej Sergejevitsj Prokofjev. Zonder meer hebben zijn werken een eigenstandig tonspraak. Basis voor zijn arbeid zijn de voorwaarden van de socialistische realismus. Zijn muziek is vast in de traditie en hij beweegt zich uitsluitend in de raam van de tonaliteit. Een characteristische bijzonderheid is het changeren tussen grote en kleine terz. Zijn thematiek is meestal ingangig, als orchestrator was hij briljant en hij kon het orkest effectvol inzetten. Zijn composities zijn door vitaliteit en frisheid gekenmerkt. Maar hij had ook een gevoel voor dramatiek en pathos.

Werk

Werken voor orkest


- 1932 1e Symfonie cis-kl.t. opus 18
- 1934 2e Symfonie c-kl.t. opus 19
- 1933 3e Symfonie si b-kl.t. - "Requiem ter nagedachtenis aan Vladimir Iljits Lenin" opus 22, met koor
- 1938 Suite uit de opera "Colas Breugnon" voor orkest, opus 24a
- 1938-1940 De comedianten suite voor klein orkest, opus 26
- 1939-1940 Suite uit het ballet "Golden Ears" voor orkest, opus 28a
- 1956 4e Symfonie c-kl.t. opus 54
- 1956 Romeo and Julia musical sketches voor groot orkest, opus 56
- 1960 Pathetische Ouverture h-kl.t. opus 64
- 1960 Voorjaar symfonisch gedicht voor orkest, opus 65
- 1965 To the Memory of the Heroes of Gorlovka symfonische schilderij in es-kl.t., opus 78
- 1968 The Eternal Flame in Bryansk symfonisch gedicht, opus 85

Werken voor harmonie-orkest


- 1940 Suite voor jazz orkest
- 1974 The Heroes of the Revolution of 1905 for wind orchestra, opus 95

Solo-concerten met orkest


- 1928 1e concert voor piano en orkest a-kl.t., opus 9
- 1935 rev.1973 2e concert voor piano en orkest g-kl.t., opus 23
- 1952 3e concert voor piano en orkest D-gr.t., opus 50
- 1979 4e concert voor piano en orkest C-gr.t. "Praags concert", opus 99
- 1948 Concert voor viool en orkest C-gr.t., opus 48
- 1948-1949 1e concert voor cello en orkest g-kl.t., opus 49
- 1964 2e concert voor cello en orkest c-kl.t., opus 77

Toneelwerken


- 1937 rev.1968 Colas Breugnon opera, 3 acte, opus 24 / opus 90 - libretto: W. Bragin naar de gelijknaamige roman van Romain Rolland
- 1939-1940 Gouden oren, ballet, 3 acte
- 1942 In het Vuur opera, 4 acte, opus 37
- 1947-1950 "De familie Taras" opera, 4 acte, opus 47
- 1954-1955 Nikita Vershinin opera, 4 acte, opus 53
- 1957 Song of Spring operette, 3 acte
- 1968-1969 The Sisters opera, 3 acte, opus 83

Vocaalmuziek met orkest


- 1931 Poem des Kampfes voor koor en orkest, opus 12
- 1941 Parade voor de jeugd voor kinderkoor en orkest
- 1942 Revenger of the People suite op een tekst van Y. Dolmatovski voor gemengd koor en orkest
- 1962 Requiem voor solisten, gemengd koor, kinderkoor en orkest, opus 72

Cantates


- 1941-1942 Groot vaderland cantate voor mezzo-sopraan, bass, koor, en orkest, opus 35
- 1957-1958 Sang van morgen, voorjaar en vreede cantate voor kinderkoor en orkest, opus 57
- 1958-1959 The Leninists cantate naar Y. Dolmatovski voor drie koren en groot orkest, opus 63
- 1965 Over het vaderland cantate naar Z. Solodar voor kinderkoor en orkest, opus 82

Liederen


- 1950 Kinderliederen (o.a. "Ons land")

Kamermuziek


- 1927 Twee stukken voor cello en piano, opus 2
- 1928 1e strijkkwartet a-kl.t. opus 8
- 1945 2e strijkkwartet g-kl.t. opus 44
- 1961 Vijf etudes in gr. en kl.t. voor cello solo, opus 68
- 1962 Sonate voor cello bes-gr.t. opus 71

Werken voor piano


- 1927
1e Sonate voor piano d-kl.t. opus 6
- 1938
30 Kinderstukjes opus 27
- 1944
24 Preludes opus 38
- 1944
24 Lichte stukjes opus 39
- 1945
2e Sonate voor piano eb-kl.t. opus 45
- 1946
3e Sonate voor piano F-gr.t. opus 46
- 1972
Lyrische Weisen" opus 93
- vele kleinere Stukjes

Externe link


- [http://home.wanadoo.nl/ovar/kabaopus.htm Werklijst] Kabalevski, Dmitri Kabalevski, Dmitri

sylwester gry strategiczne slots Reklama eurotax










































:: RELATED NEWS ::
Template:Esborrany de religió

70px Aquest article sobre religió és un esborrany i possiblement li calgui una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Com_s%27edita_una_p%C3%A0gina expansió substancial] o una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Llibre_d%27estil bona reestructuració del seu contingut]. Per

Template:Esborrany de mitologia

70px Aquest article sobre mitologia és un esborrany i possiblement li calgui una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Com_s%27edita_una_p%C3%A0gina expansió substancial] o una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Llibre_d%27estil bona reestructuració del seu contingut]. Per

Template:Esborrany de Catalunya

70px Aquest article sobre Catalunya és un esborrany i possiblement li calgui una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Com_s%27edita_una_p%C3%A0gina expansió substancial] o una [http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:Llibre_d%27estil bona reestructuració del seu conti

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org