Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
William WILBERFORCE

William WILBERFORCE

William WILBERFORCE (naskiĝis la 24an de aŭgusto, 1759, mortis la 29an de julio, 1833) estis angla evangelia protestanto kiu gvidis la batalon kontraŭ la sklavkomerco. Li naskiĝis en Hull kaj estis edukita ĉe Kembriĝo. Li elektiĝis al la parlamento kiel reprezentanto por Hull en 1780. Dum li vojaĝis tra Eŭropo en 1784 li spertis religion konvertiĝon kaj komencis kampanjon kontraŭ sklaveco kun la subtenado de la Kvakeroj (anglalingve Quakers). La parlamento fine aboliciis la vendadon de sklavoj en 1807. Post 1807 li daŭre batalis por la plena emancipiĝo de sklavoj en la Brita Imperio. Li nur havis grupeton da subtenantoj en la parlamento sed pro la nestabila situacio, la grupo, konata kiel la Sanktuloj (anglalingve The Saints) aŭ la Sekto Clapham (anglalingve Clapham Sect) ofte havis la decidpovon. Wilberforce ankaŭ batalis por aliaj socie progresemaj aferoj ekz. reformo de la punsistemo kaj helpo por senhavuloj. Pro lia fortostreĉado dum la lukto kontraŭ sklaveco li suferis sankolapson kaj pro tio li rezignis en 1825. Li mortis en 1833 kaj estis enterigita ĉe la Abatejo Westminster en Londono. Lia naskiĝdomo nun estas la Muzeo Wilberforce.

1759

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1759 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1759 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Britoj kaptis Kebekion de Francio
- Kandid de Voltero
- Simfonio No. 1 de Joseph HAYDN

Naskiĝoj


- 25-a de januaro : Robert BURNS, skota poeto
- 24-a de aŭgusto: William WILBERFORCE
- 10-a de novembro: Friedrich VON SCHILLER, germana poeto.

Mortoj


- 14-a de aprilo: Georg Friedrich HÄNDEL, germana-brita komponisto. ----
1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760 | 1761 | 1762 | 1763 | 1764
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1759년

1833

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1833 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1833 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Brita Imperio: Sklaveco leĝe malpermesata en ĉiuj teritorioj.

Naskiĝoj


- 20-a de aŭgusto : Benjamin HARRISON
- 21-a de oktobro : Svedio : Alfred NOBEL

Mortoj


- 29-a de julio : Britio : William WILBERFORCE
- 17-a de decembro : Germanio : Kaspar HAUSER ----
1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1833년 simple:1833

Hull

Hull, plena nomo Kingston-upon-Hull sed konata kiel Hull estas havenurbego ĉe la konfluejo de la riveroj Hull kaj Humber. Loĝantaro – 271000. Ĝi estas grava komerca kaj fiŝista haveno kun 11 kilometroj de dokoj. Unu el la plej grandaj kontenerhavenoj en Britio. Regulaj pramŝipoj (tage) al Roterdamo kaj Zeebrugge. Ĉefaj industrioj – kemiaĵoj, papero, fiŝo, farmaciaĵoj. Du universitatoj. Universitato de Hull kaj Universitato de Lincolnshire kaj Humberside. Naskiĝloko de William WILBERFORCE( 1759-1833) parlamentano kaj batalanto kontraŭ sklaveco kaj Amy JOHNSON (1903-41), aviadisto. Vizitindaĵoj
- The Deep (grandega akvario kaj marcentro)
- Domo de William Willberforce
- Ponto Humber
- Artgalerio Ferens Eksteraj Ligoj
- [http://www.hullcc.gov.uk/visithull/snapshots_of_hull.php Fotoj de Hull]
- [http://www.thedeep.co.uk/index.php The Deep (en diversaj lingvoj)] Kategorio:Urboj de Britio

Kembriĝo

Estas pluraj urboj nomitaj Cambridge:

Britio


- Cambridge (Britio)

Usono


- Cambridge (Masaĉuseco) (loko de Universitato Harvard)
- Cambridge (Marilando)

Sklaveco

Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito. Ili formis gravan socian tavolon en la antikvo, poste parte en la koloniaj landoj. koloniaj Sklaveco estas stato de sklavo, elformiĝanta post la prakomunumo kun apero de la agrikulturo kaj bestobredado. Dum tiu epoko la sklavoj estis tute posedaĵoj de sia superulo, kiu decidis pri iliaj sortoj. La sklavoj estis ĉefe militkaptitoj, kiujn oni poste vendis sur bazaroj aŭ simple sklavigis ilin. Ili laboris komence ĉedome kiel helpantoj kaj en la metiejoj. Ili laboris en la grandaj konstruaĵoj kiel ĉe konstruado de piramidoj, irigaciaj kanaloj. (Kelkaj opinias, ke tiuj laboristoj estis servutuloj, duonsklavoj.) Tiu socia statuso ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia imperio (kie ili estis aprte multaj) pasante tra Hindio kaj Persa imperio. La subpremo de la sklavoj kondukis kelkfoje al ribeloj, el kiuj la plej fama estis la sklavribelo de Spartako (73-71 a.K.). Tiuj ribeloj estis ĉiam venkitaj far la pli bone organizitaj kaj ekipitaj potenculoj. La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de feŭdismo, sed restis heredaĵoj de tio (servuteco). La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de Ameriko. La koloniistoj volis laborigi fortajn, kaj malmultekostajn laboristojn sur la bienegoj, en la minejoj de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la 16-a jarcento.16-a jarcento La sklavkomerco tuŝis ĉefe la afrikajn nigrulojn. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da afrikaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la 19-a jc., kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj sklavoŝipoj en Amerikon. Komence de la 19-a jarcento la sklaveco estis baro antaŭ la evoluo de kapitalismo; tiel ekis la movado de aboliciismo. La sklavecon forviŝis Unuiĝinta Reĝlando en 1807 (en la Brita Imperio nur en 1833), Francio en 1816 (en la kolonioj je la 27-a de aprilo 1848). En Usono oni liberigis la sklavojn en plimulto de la ŝtatoj en la 1860-aj jaroj, kiel rezulto de la Usona Enlanda Milito 1861-1865.200px Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn). ja:奴隷 ko:노예 simple:Slavery

Kvakero

Kvakerismo (aŭ Religia Socio de Amikoj) estas Kristana religia movado fondita en la 17-a jarcento en Britio de [http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/georgfox.htm George FOX]. [http://www.cix.co.uk/~antony/Esp/Kvakeroj/libreto.htm Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj], de Hans WEENING (tradukita el la angla). Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S EdE-S Societo de Amikoj (Kvakeroj.) „La Religia Societo de Amikoj“ troviĝas plejparte en Ameriko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne partoprenas eksterajn sakramentojn, kredante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo. La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas (a) ili pli forte akcentas la individuan respondecon; (b) la kredo, ke Dio senpere parolas al ĉiu homo; (c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ (Stephens, trad. Butler). Ekzistas Kvakera E-ista Societo. Sekr. J. T. Harrod, 66 Kineton Road, Olton, Birmingham. M. C. BUTLER. Kategorio:Protestantismo ja:クエーカー simple:Religious Society of Friends

Emancipiĝo

Emancipiĝo, laŭ Spiritismo, estas senvualeco de koscio pri superaj realaĵoj atingota de Spirito post la elkarniĝo. La emancipiĝo per la morto malfermas al ni vastajn kaj senfinaj novajn horizontojn

Brita imperio

Historio > Imperio > Brita Imperio ----
- daŭro: ĉ. 1650-1997
- ĉefurbo: Londono
- teritorio: ĉ. 30.000.000 km² Britio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Niĝerio, Kenjo, Kanado, Aŭstralio, ktp.
- loĝantaro: ĉ. 600 milionoj (1940) -- 26% de homaro.
- lingvo: angla lingvo
- religio/ideologio: liberalismo, kapitalismo, anglikanismo
- mezuro: angla mezuro La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regnis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815-1914, sed rapide disfalis post 1945.
Dosiero:BritaImperio.jpg
Teritorioj, iam regitaj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

: Antigvo-Barbudo - Aŭstralio - Bahamoj - Bangladeŝo - Barato - Barbado - Barejno - Belizo - Birmo - Bocvano - Brunejo - Butano - Dominiko - Egiptio - Fiĝioj - Gambio - Ganao - Grenado - Gujano - Honkongo - Irako - Irlando - Israelo - Jamajko - suda Jemeno - Jordanio - Kanado - Kataro - Kenjo - Kipro - Kiribato - Kuvajto - Lesoto - Malajzio - Malavio - Maldivoj - Malto - Maŭricio - Minorko - Nauro - Niĝerio - Nov-Zelando - parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino - Pakistano - Palestino - Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Samoo - Sejŝeloj - Sent-Kristofo kaj Neviso - Sent-Lucio - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj - Siera-Leono - Singapuro - norda Somalio - Sri-Lanko - Sud-Afriko - Sudano - Svazilando - Tanzanio - Tongo - Trinidado kaj Tobago - Tuvalo - UAE - Ugando - orienta Usono - Zambio - Zimbabvo Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia floto, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la marojn: :Angvilo - Bermudoj - Britaj Virgulininsuloj - Ĉagosarkipelago - Falklandinsuloj - Ĝibraltaro - Kejmaninsuloj - Moncerato - Pitkarna Insulo - Sent-Heleno - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj - Turkoj kaj Kajkoj La imperio disvastigis, inter aliaj:
- la angla lingvo
- parlamenta demokratio
- liberalismo, kapitalismo, kristanismo ĉefe laŭ la oficiala anglikanismo
- industria teknologio
- angloj, hindoj, negroj
- ora normo de mono
- fervojo
- sporto ĉefe laŭ britaj variaĵoj (kriketo, futbalo, teniso, poloo)
- etnaj konfliktoj Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestinio, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp. La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp. Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj. Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj

16-a jarcento

Hispana imperio koloniis Amerikon. Britio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Britio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko.

17-a jarcento

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj ekkonkeris partojn de Hindio. Venkinte Hispanion, Britio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela. Britio anstataŭis Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita. Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptio. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo. En Azio, Britio venkis Sipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ Rusa Imperio, kion Rudyard KIPLING nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al ĝiaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua Mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptio, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjiko, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptio al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro. Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie blankuloj estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon. En la Dua Mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis. Post Dua Mondmilito, la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu en Brita Komunumo. En 1997, Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio.

Gravuloj de Brita Imperio


- Francis DRAKE, maristo.
- Rudyard KIPLING, beletristo kiu defendis imperiismon.
- Viktorino la 1-a de Britio, kiu unue estis nomumita imperiestrino.
- James COOK, maristo.
- Horatio NELSON, marmilitisto.
- Benjamin DISRAELI
- George WASHINGTON, kiu sendependigis Usonon.
- Mohandas GANDHI, kiu sendependigis Hindion.
- Doktoro LIVINGSTONE, kiu esploris Afrikon.
- Cecil RHODES
- Thomas Edward LAWRENCE, "Lawrence de Arabio".
- Winston CHURCHILL Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj ja:大英帝国 ko:대영 제국

Jamie Siddons

James Darren Siddons (b. 25 April, 1964) played only one one-day internationals for Australia in 1988. Siddons, Jamie Siddons, Jamie Siddons, Jamie Siddons, Jamie Siddons, Jamie Siddons, Jamie

WAKACJE litera h prag hotel wadysawowo pokoje hotels Prague










































:: RELATED NEWS ::
Długość między pionami
Długość między pionami to odległość między pionem rufowym a pionem dziobowym statku. Jest to długość części zanurzonej kadłuba statku mierzona w linii symetrii, przy konstrukcyjnym stanie pływania. Nie uwzględnia się śrub i sterów, a jedynie tylnicę steru i oś ster
Postronna
Postronna – wieś położona w gminie Koprzywnica (status sołectwa), powiat sandomierski, województwo świętokrzyskie; parafia Koprzywnica pw. Św. Floriana. W 1998 r. Postronna miały 283 mieszkańców i 8
Język filipiński
Język tagalski, tagalog, z indonezyjskiej grupy językowej, państwowy język Filipin. T ko:타갈로그어 ja:タガログ語 th:ภา
Marktl
Marktl am Inn, ( "Marktl nad rzeką Inn"), miejscowość w Bawarii.
- 2691 mieszkańców (31.12.2002)
- powierzchnia 27,84 km²
- gęstość zaludnienia 97 osób/km² Miejsce urodzenia niemieckiego kardynała Josepha Ratzingera, który 19 kwietnia
Mały Chór Wielkich Serc
Mały Chór Wielkich Serc, to łódzki zespół dziecięcy, założony przez miejscowego franciszkanina, wzorowany na włoskim Piccolo Coro dell' Antoniano.

Zespół powstał w roku 1997. Obecnie śpiewa w nim blisko piećdziesięcioro dziewcząt i chłopców w wieku od 4 do 14 lat.
---- Linki zewnętrzne :
- [http://www.serca.ofmconv.opoka.org.pl/ Strona Of
Duchy domowe
Kategoria:Zwyczaje Duchy domowe to według wierzeń ludowych, powszechnych jeszcze sto lat temu, istoty nadprzyrodzone zamieszkujące w każdym domu. Wiara ta miała swe zakorzenie w kulcie przodków, którzy nawet po śmierci pozostawali blisko swoich siedzib: grzebano ich w otoczeniu domu lub nawet pod podłogą izby. Duchy domowe dzielono na dwie kategorie: przyjazne i niebezpieczne. Rola niektórych z nich nie była do końca jednoznaczna: dobrym ludziom pomagały, natomiast sprawiały kłopoty złym. Zwłaszcza celowały w tym
Kaiserwald
Konzentrationslager Kaiserwald - niemiecki obóz koncentracyjny istniejący w latach 1943-1944 pod Rygą, na terytorium podbitej przez III Rzeszę Łotwy.

Historia obozu

Obóz został założony w marcu
Rajd Szwecji 2005
Rezultaty Rajdu Szwecji w 2005 roku: Rezultaty pozostałych tegorocznych wyścigów
Rezultaty wcześniejszych/późniejszych rajdów: 2001, 2002, 2003, 2004 kategoria:rajdy samochodowe